Sam Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Smith
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Sam Smith Lollapalooza 2015-9 (cropped).jpg
Persona informo
Sam Smith
Naskonomo Samuel Frederick Smith
Naskiĝo 19-an de majo 1992 (1992-05-19) (30-jara)
en Londono
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Hampstead [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater St Mary's Catholic School • Ed W. Clark High School [#]
Familio
Amkunulo Brandon Flynn [#]
Profesio
Okupo kantaŭtoro • kantotekstisto • kantistokantoverkistomuzikisto [#]
Aktiva dum 2007– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Samuel Frederick "Sam" SMITH (naskiĝis la 19-an de majo 1992 en Bishop's Stortford, Anglio) estas angla kantaŭtoro. En 2012 Smith tutmonde famiĝis pro la kanto Latch (kunlaboraĵo kun Disclosure).

Smith plenkreskiĝis en la brita ĉefurbo Londono kaj ricevis kantlecionojn de interalie la ĵazkantisto Joanna Eden.

Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", en kiu ri koncedis, ke ria debutalbumo temas pri la fakto, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri. En 2019 ri diris, ke ri identiĝas nek kiel viro nek kiel virino, sed anstataŭe kiel neduumagenrokvira. En la angla ri deziras esti priparolata per la genroneŭtralaj pronomoj they/them.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC.com: [1], Sam Smith changes pronouns to they/them, 14-a de septembro 2019.