Sam Smith
Aspekto
Samuel Frederick "Sam" SMITH (naskiĝis la 19-an de majo 1992 en Bishop's Stortford, Anglio) estas angla kantisto-kantaŭtoro. En 2012 Smith tutmonde famiĝis pro la kanto Latch (kunlaboraĵo kun Disclosure).
Smith plenkreskiĝis en la brita ĉefurbo Londono kaj ricevis kantlecionojn de interalie la ĵazkantisto Joanna Eden.
Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", en kiu ri koncedis, ke ria debutalbumo temas pri la fakto, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri. En 2019 ri diris, ke ri identiĝas nek kiel viro nek kiel virino, sed anstataŭe kiel neduuma aŭ genrokvira. En la angla ri deziras esti priparolata per la genroneŭtralaj pronomoj they/them.[1]