El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Politika ekologio Mi estas verdulo .
Esperanto kiel politika ilo Mi uzas Esperanton kaj mi volas ke tiu lingvo rolu kiel internacia politika ilo.
Sennacieca Asocio Tutmonda Mi estas SAT -ano.
Kuirarto Mi ŝatas kuiri pladojn .
Bonvenon! Jen Eduardo koncize:
Mi interesiĝas pri la historioj de la laborista movado , vegetarismo , esperantismo , ekologio kaj feminismo . Mi ĉefe prizorgas biografiajn artikolojn.
Kara kamarado!
Dankon pro viziti mian uzantopaĝon. Eduardo nomiĝas mi, kaj mi estas
nederlanda historiisto pri socia kaj politika
historio . En
2012 dum miaj
mezlernejaj jaroj mi unue eksciis pri
Esperanto , sed la lingvon mi ne tuj eklernis. Verŝajne ĉirkaŭ
2015 mi vere fariĝis ĝisosta
esperantisto . Nuntempe mi studas ĉefe la
laboristan Esperanto-movadon kaj la
socialisman movadon , kun persona intereso pri
demokrata socialismo . Dum miaj
bakalaŭraj jaroj mi ankaŭ esploris la
feminisman movadon kaj
GLAT -
h is to ri o n , pri kiuj mi ankoraŭ interesiĝas, sed ne plu aktive priverkadas. Inter
2016 kaj
2017 , mi verkis bakalaŭran tezon pri la nederlanda
Esperanto -pioniro
Wijtze Nutters . Parteto de tiu tezo estis publikigita rete
februaron de 2018 en
BWSA Online , biografa projekto de
Internacia Instituto de Socia Historio en
Amsterdamo . Ekde 2019 mi estas estrarano de
Internacia Esperanto-Instituto , kie mi prizorgas la bibliotekon kaj arĥivon. En februaro 2020 mi ricevis mian
esplormagistran titolon per tezo pri la desuba socia movado por
balotrajtoj inter 1869 kaj 1919.
Kun verdruĝaj salutoj, K-do EduardoPatrolanto de Vikipedio Esperanta.
Mi ĉefe kontribuas al artikoloj pri kiuj mi persone interesiĝas. Al mi plaĉas
biografioj kaj la periodo de
1865 ĝis
1940 . Ofte la temoj estas historiaj kaj idealismaj. Mi plej ĝuas, kiam temoj miksas, ekzemple:
Martina Kramers kaj
Elaine Limouzin estas historiaj personoj esperantistaj, feministaj kaj socialistaj.
Flagranta ruĝ’ de vivo kaj de vero,
Lazur’ de revoj, verdo de espero —
Kolorebrie la homaro sonĝas
La sonĝon de eterna primavero.
– Kálmán Kalocsay (1956).[1]
Sube la libroj en kaj pri Esperanto sur mia ŝranko.
Paul Bennemann , Internacia Kantaro (3a eldono; Leipzig : Ferdinand Hirt & Sohn 1930 ).
G. P. de Bruin (red.) kaj Jac. van Wijngaarden (red.), Jubileumboek 1911-1936: uitgegeven ter gelegenheid van het 25-jarig bestaan der Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het gebied van de Nederlandse Taal (Amsterdam : Libroservo FLE 1936 ).
G. P. de Bruin , La Komencanto: eenvoudig Esperanto leerboek (7-a eldono; Amsterdam : Libroservo FLE ).
G. P. de Bruin kaj F. Faulhaber , Post la kurso (Amsterdam : Libroservo FLE ).
H. J. Bulthuis , Idoj de Orfeo (Den Haag : H. J. Bulthuis 1923 ).
G. J. Degenkamp , Eigennamen in Esperanto (Amsterdam : Libroservo FLE ).
G. J. Degenkamp , La Konsilanto: pri la Esperanta gramatiko (Amsterdam : Libroservo FLE 1933 ).
G. J. Degenkamp , De voorzetsels: in het Nederlands en in Esperanto (Amsterdam : Libroservo FLE ).
F. Faulhaber , Tra la labirinto de la gramatiko (5-a eldono; Amsterdam : Libroservo FLE 1950 ).
F. Faulhaber , Faulhaber wijst de weg, hoe een goed Esperantist te worden (Amsterdam : Libroservo FLE 1939 ).
Adriaan Kloek kaj B. Rijpstra , Ni Kantu! (2-a eldono; Amsterdam : Libroservo FLE 1937 ).
Tage Lindbom , Sveda Laborista Movado (Stockholm : Sveda Laborista Esperanto-Asocio 1947 ).
Uĵaku Akita , Danco de skeletoj (Tokio : Japana Esperanto-Instituto 1927 ).
Ulrich Lins , La danĝera lingvo: studo pri la persekutoj konstraŭ Esperanto (1-a eldono; Gerlingen : Bleicher Eldonejo 1988 ).
Jordan Markov , Stegan Kiraĝiev , Dimitr Terziev kaj Nikola Nikolov , Flugas kanto tra la mondo (Sofio : Bulgara Esperantista Kooperativo 1968 ).
István Nemere , Sur kampo granita (2-a eldono; Budapest : Hungara Esperanto-Asocio 1987 ).
W. Nutters , Leerboek der Wereldhulptaal Esperanto voor cursus- en zelfonderricht in 15 lessen (Amsterdam : Amsterdama Eldonejo Esperanta 1909 ).
Marc van Oostendorp , Een wereldtaal: geschiedenis van het Esperanto (Amsterdam : Athenaeum-Polak en Van Gennep 2004 ).
Edmond Privat , Vivo de Zamenhof (3-a eldono; Herts : The Esperanto Publishing Co, Ltd. 1946 ).
Herbert M. Scott , Filatela Terminaro (Heroldo de Esperanto: Horrem bei Köln 1928 ).
Adalberto Smit , Roseroj (Hago : Joh. Ykema 1930 ).
Teodoro S. Ŝvarc , Maskerado ĉirkaŭ la morto (Stafeto : La Laguna 1965 ).
Dreves Uitterdijk , Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (Hilversum : Dreves Uitterdijk, L.K 1927 ).
A. van Weerhorst , Jubileumboek 1926-1931: opgedragen aan de 22.500 cursisten (Nijmegen : Centrale Esperanto Propaganda Commissie 1931 ).
G. B. Zondervan kaj dr. W. J. A. Manders , Esperanto leerboek (Purmerend : J. Muusses 1952 ).
Sen aŭtoro, Historio de S.A.T. 1921-1952 (Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda 1953 ).
Hans Christian Andersen kaj F. Skeel-Giörling (trad.), Fabeloj de Andersen (Esperanto Verlag Möller & Borel: Berlin 1909 -1923 ).
Charles Dickens kaj L. L. Zamenhof (trad.), La Batalo de l’ Vivo (3-a eldono; Amsterdam : Libroservo FLE >1955 ).
Fratoj Grimm kaj Kabe (trad.), Neĝulino kaj aliaj fabeloj (2-a eldono; Amsterdam : Libroservo FLE 1939 ).
E. Lanti , G. P. de Bruin (trad.) kaj F. Faulhaber (trad.), Het arbeiders-esperantisme (Amsterdam : Libroservo FLE 1932 ).
Karl Marx kaj Friedrich Engels , La komunista manifesto (2-a eldono; Leipzig : Sennacieca Asocio Tutmonda ).
William Shakespeare kaj Kálmán Kalocsay , La tempesto (La Laguna : Stafeto 1971 ).
J. R. R. Tolkien kaj Christopher Gledhill (trad.), La Hobito, aŭ, Tien kaj Reen (Lecanvey : Evertype 2015 ).
Eldonaĵoj favoraj
La jubilea libro de la F.L.E. (1936)
Fotaro
“L'Eksperimento. – Liberercana komunista kolonio (provizore en Stockel-Arbejo). L'Esperanta kurso.” La anarkiisto kaj esperantisto Émile Chapelier instruas Esperanton al la komunumanoj . Sur la kretotabulo estas skribita la sekva teksto: “La vero liberigos vin kaj la libereco igos vin bonaj.”
Politikaj partioj maldekstraj en Nederlando
Kun nunaj seĝoj en la Nederlanda parlamento. Nunaj
Historiaj
↑ Kalocsay, Kálmán (1956). “Kalendaro”, Nica Literatura Revuo (eo) 1 (6), p. 203–209 .