Wijtze Nutters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wijtze Nutters
Kolorigita foto de Nutters
Kolorigita foto de Nutters
Persona informo
Naskonomo Wijtze Smitz[1]
Aliaj nomoj Centezimala, Esperantist
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1872 (1872-08-24)
en Leeuwarden, Nederlando
Morto 6-an de decembro 1926 (1926-12-06) (54-jara)
en Amsterdamo, Nederlando
Lingvoj Esperantonederlanda lingvoangla lingvofranca lingvo
Loĝloko Van Ostadestraat
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater De Kruisberg
Profesio
Profesio Tipografo, ĵurnalisto, redaktoro
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj fondinto de Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Esperantistiĝis en 1906
Information icon.svg
vdr

Wijtze NUTTERS (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1872 en Leeuwarden, mortis la 6-an de decembro 1926 en Amsterdamo) estis socialdemokrata — kaj post 1917 komunistatipografo, ĵurnalisto, redaktoro kaj pioniro de la Nederlanda laborista esperantismo. Li estas konata kiel redaktoro de la esperanta gazeto Internacia Socia Revuo, la nederlanda-esperanta periodaĵo Laborista Esperantisto kaj de la nederlandlingva komunista ĵurnalo De Tribune.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la esperantistiĝo[redakti | redakti fonton]

Nutters plenkreskis en malstabila familio, kiu transloĝiĝis de Leeuwarden al Amsterdamo en 1881. Ili loĝis en la malriĉa distrikto de Jordaan, sed neniam restis sub la sama adreso dum longa tempo. Lia patro estis tapetisto kaj malsukcesa ŝtelisto, kaj inspiris al la 13-jaraĝa Nutters la ŝtelon de kupra tubo kaj du pakaĵoj de tukoj el vaporŝipo. Pro tio Nutters estis kondamnita al reedukejo ĝis sia 18-a vivjaro en Doetinchem, kie li estas edukita pri tipografo. Ree en Amsterdamo en 1890, Nutters kompostis por la Savarmeo kaj li memlernis la anglan, la germanan kaj la francan. Ankaŭe li provis trovi eniron al la profesio de eldonisto. Nutters eldonis broŝuretojn, kaj je la fino de la jarcento li okupis sin pri skribado de enciklopedio. Nutters volis mem eldoni ĝin, presi ĝin kaj vendi ĝin. Kiam ĉi tio ŝajnis neebla, la eldonejo Vivat dungis lin por kompletigi sian projekton. Nutters laboris dum dek jaroj kiel esploristo kaj verkisto en servo de la firmo, kiu apenaŭ ebligis lin subteni sian familion.[2]

Al organizita laborista esperantismo[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiuj jaroj de malriĉeco Nutters membriĝis al la nederlanda Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) kaj inspirite de socialisma internaciismo, li lernis Esperanton, kaj ekserĉis aliajn socialistaj esperantistoj. Li trovis hagan libroteniston kun sama misio, la tiama anarkiisto Jacob Leendert Bruijn, kiu propagandis Esperanton en Het Volksdagblad (esperante La Popola Ĵurnalo).

En 1907 fondis ambaŭ viroj en iliaj hejmurboj la unuajn nederlandajn asociojn de laboristaj esperantistoj. La 1-an de majo 1911, ambaŭ asocioj oficiale kuniĝis per la fondo de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE), kiun Nutters prezidis. Ĉar juna movado ne eblas travivi divide, ĝi iĝis strikte neŭtrala. Ne nur socialistoj, sed ĉiuj laboristoj estis bonvenaj en FLE. En la unuaj jaroj la plejparto de anoj estis la anarkiistaj legantoj de Het Volksdagblad. Sub la gvidado de Nutters, FLE ankaŭ klopodis allogi socialdemokratajn anojn. Nutters faris paroladojn kaj kursojn en lokaj sindikatoj socialdemokrataj — sekcioj de la Nederlanda Ligo de Fak-Asocioj (NVV) — kaj anarki-sindikatistaj — sekcioj de la Nacia Sekretariejo de Laboro (NAS). La plivastigo de FLE per aliĝoj de socialdemokratoj plirapidiĝis kiam Nutters permesis enketi en la populara socialdemokrata ĵurnalo Het Volk en 1912 pri ĉu ekzistus intereso en ĉiusemajna Esperanto-kurso en la ĵurnalo. Pozitiva respondo, inkluzive de Hendrika Troelstra, la fratino de la fama SDAP-estro Pieter Jelles Troelstra, komencis la demokratan epokon de laborista esperantismo en Nederlando. Dum du jaroj, en kiuj Nutters montris sin neŭtrala prezidanto, FLE-sekcioj establiĝis en Aalsmeer, Dordrecht, Haarlem, Leiden, Schiedam, Venlo, Zaandam kaj Zaandijk.[2]

Redaktoro de Internacia Socia Revuo[redakti | redakti fonton]

En 1912 la prezidantrolon de FLE transdonis Nutters al J. Snel, kaj Nutters koncentriĝis pri la redaktado kaj administrado de la unua esperanta socialisma revuo, la Internacia Socia Revuo. La revuo jam ekzistis dum kvar jaroj kaj havis tricent abonantojn kiam Nutters iĝis la redaktoro en 1911. Ĝi donis spacon al teoriaj artikoloj pri historio, politiko kaj vivstilo kaj aldonis sekcion, kiu priskribis la progreson de la socia movado en ĉiuj landoj. En la tri jaroj de redaktado de Nutters, la eldonkvanto pli ol duobliĝis. Nutters ankaŭ aldonis pli da spaco por diskutoj, kun speciala sekcio nomite ‘Respondoj kaj Protestoj’. Li ankaŭ mem debatis kaj montriĝis ĝisosta oponanto de agitada anarkiismo kaj violenta revolucio. Li derivas siajn argumentojn de sia konfido en socialdemokratiismo kaj la asociita konstitucia ŝtato. La revuo plejparte publikigis artikolojn pri socialismo, ne multe pri esperantismo, kaj ankaŭ provis atenti ne-esperantistojn.

En 1913 en la Internacia Socia Revuo Nutters verkis agresan atakon kontraŭ Harm Kolthek, la prezidanto de NAS. Kolthek, laŭ Nutters, aprobis la murdon de aŭstra socialdemokrata Franz Schuhmeier kaj alvokis nederlandajn anarki-sindikatistojn al preni la atakon kiel ekzemplo. Kolthek baldaŭ estis informata pri ĉi tiu akuzo, kaj la revuo publikigis sian respondon en Esperanto. Nutters ankaŭ kreis projekton traduki kaj eldoni diversajn socialismajn verkojn kune kun la abonantoj. Malgraŭ lia politika prefero, Nutters sukcesis agi kiel neŭtrala redaktoro. La revuo eldonis inter 1912 kaj 1914 dek socialismajn verkojn, el kiuj Nutters tradukis paroladon de Wilhelm Liebknecht, broŝuro de Ferdinand Domela Nieuwenhuis kaj La Mizeruloj (1862) de Victor Hugo, ĉi-lasta sub la pseŭdonimo Centezimala. Tiam, kiam la unua mondmilito eksplodis en 1914, la revuo malaperis.[2]

Redaktoro de De Tribune kaj la komunista Internacia Socia Revuo[redakti | redakti fonton]

Post la milito komenciĝis, Nutters iĝis redaktoro de Het Volksdagblad. En la presejo de tiu ĵurnalo ankaŭ presis De Tribune, la marksista teoria, ĉiusemajna gazeto de la Socialdemokratia Partio, la posta Komunista Partio de Nederlando (CPN). Het Volksdagblad bankrotis en aprilo 1916, kaj ambaŭ redakcioj decidis kunigi kaj igi De Tribune ĉiutaga gazeto. Nur Nutters sciis kiel aldoni ĉiutagan ĵurnalan enhavon al la teoria enhavo de De Tribune. La teoriaĵojn verkis interalie Anton Pannekoek, Henriette Roland Holst kaj Herman Gorter. Nutters agis kiel la sola oficeja redaktoro. Inter 1916 kaj 1920, Nutters perdis siajn socialdemokratiajn ideojn. En 1920, la Internacia Socia Revuo revenis dum ses monatoj. La unua numero konsistis preskaŭ tute el tradukojn farite de Nutters, interalie tradukoj de Pannekoek, Roland Holst, Vladimir Lenin kaj Henri Barbusse. Nutters mem ankaŭ verkis artikolon pri la represio de revoluciemaj socialistoj en Belgio. La eldono montras la novan lojalecon de Nutters al komunismo kaj la Oktobra Revolucio – antaŭ la milito, li ankoraŭ skribis pri revolucio kiel barbaraĵo kontraŭdemokrata.

Dum la milito li verkis la De Tribune-artikolon ‘Rifuzu pagi la gason’ kaj iris dum unu monato en malliberejo. Nutters ankaŭ helpis la Kominternon per kontrabandi fuĝantan bolŝeviston en boaton al Usono.[2]

Esperanto en De Tribune[redakti | redakti fonton]

Pro la nova posteno de Nutters kiel redaktoro kaj ĵurnalisto, li perdis tempon por Esperanto. Krom redaktado, li laboris por la Internacia Ruĝa Helpo kaj la Internacia Laborista Helpo. Li prizorgis la sekcian bibliotekon de CPN kaj tradukis verkojn de Victor Hugo el la franca al la nederlanda. Li presis ilin kiel felietonoj en De Tribune. Pro manko de tempo, liaj esperantaj eldonoj ofte konsistis el represaĵoj. En De Tribune li reklamis sian esperantan lernolibron el 1909, kaj inter 1921 kaj 1923 la pamfleto Waarom Esperanto (‘Kial Esperanto?’) aperis, konsistante el antaŭe eldonitaj propagandaj artikoloj. De Tribune ankaŭ donis spacon por Esperanto. Kvankam partiestrano Willem van Ravesteyn en 1908 skribis en De Tribune, ke Esperanto estis burĝa malsaĝeco, post la veno de Nutters la ĵurnalo iĝis pozitiva al Esperanto. Inter novembro 1925 kaj aprilo 1926, De Tribune havis ĉiutagan sekcion “Laboristaj voĉoj el ĉiu terparto”, kie eksterlandanoj speciale por la amsterdama redaktejo alsendis informojn pri la tutmonda komunista movado. La sendintoj uzis Esperanton kaj Nutters tradukis al la nederlanda. En la semajnfinaj numeroj de De Tribune ankaŭ aperis represo de la kurso de Nutters en Het Volk. Pri esperantisma movado aperis malofte artikoloj, kaj la artikoloj, kiuj ja aperis ne verkis Nutters, sed la juna esperantisto Gerrit Paulus de Bruin. Ŝajnas, ke Nutters ne plu estis sufiĉe informita por verki ĉi tiujn artikolojn. Sed Nutters ja restis fidela al Esperanto, per aktive propagandi inter amsterdamaj revoluciuloj ĝis la fino. Pro la kunlaboro inter NAS kaj CPH, Nutters rajtis instrui Esperanton al amsterdamaj laboristoj. Ekde 1919 ĝis lia morto, Nutters instruis ĉe la loka sekcio de NAS ĉiusemajnajn vesperlecionojn. En 1926 li malsanis dum longa tempo. Centoj da laboristoj kun diversaj esperantistaj kaj komunistaj asociaj flagoj portis la ĉerkon de Nutters al la tombejo.[2]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • W. Nutters, Leerboek der Wereldhulptaal Esperanto voor cursus- en zelfonderricht in 15 lessen (Amsterdam 1909).
  • W. Nutters, Waarom Esperanto? (Deventer 1921-1923).

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • W. Nutters (1912-01). “Ni ne estas redemptitaj”, Internacia Socia Revuo (eo) 6 (1), p. 1.
  • W. Nutters (1912-09). Sen titolo, Internacia Socia Revuo (eo) 6 (9), p. 102-103.
  • W. Nutters (1912-10). “Religio privatafero”, Internacia Socia Revuo (eo) 6 (10), p. 110-111.
  • W. Nutters (1913-01). “La kaŭ­zoj de prostitucio”, Internacia Socia Revuo (eo) 7 (1), p. 20-21.
  • W. Nutters (1920-01). “Reviviĝinta”, Internacia Socia Revuo (eo) 9 (1), p. 1-2.
  • Esperantist (1925-10). “De Esperanto-beweging I: Heeft 't Esperanto reeds waarde voor de arbeider?”, Communistische Gids (nl) 4 (9), p. 459-460.
  • Esperantist (1925-11). “De Esperanto-beweging III”, Communistische Gids (nl) 4 (10), p. 502-503.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DE KOCK, Laurens Eduard. (2017) Wijtze Nutters: Sociaaldemocraat en communist binnen het arbeidersesperantisme, p. 12.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Ward de Kock (2018). “NUTTERS, Wijtze”, BWSA Online (nl). Alirita 2018-03-07..