Diskuto:Wijtze Nutters

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la persona nomo de Nutters[redakti fonton]

Dum la vivo de Nutters, neniu nomis lin 'Wiebe'. Nur en 1933 (sep jaroj post lia morto) aperis en Enciklopedio de Esperanto tiu nomo. Verŝajne, tio estas eraro, farita en Budapeŝto. Tiuj enciklopediistoj faris ankaŭ aliajn erarojn, ekzemple 'Gerrit Panlus de Bruin' anstataŭ 'Gerrit Paulus de Bruin'. Ke Nutters nomiĝas 'Wieber' ĉi tie en Vikipedio verŝajne estas eraro de la transskribanto, kiu transskribis la Enciklopedion de Esperanto al Vikipedio.[1] --Ward de Kock (diskuto) 13:19, 7 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Pri la pseŭdonimo Centezimala[redakti fonton]

En la bakalaŭra tezo de Ward de Kock, oni legas la sekvantan noton:

"Nutters skribis en ISR (1-an novembro 1913, p. 267) ke li tradukos La Mizeruloj por la Serio de Eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo. Ankaŭ G. P. de Bruin skribis en la Jubileumboek 1911-1936 (1936, p. 11) ke Nutters tradukis La Mizeruloj. Laste G. J. M. van het Reve priskribis en ‘Romantiek der rode revolutie’ (1966, p. 69) kiel Nutters tradukis La Mizeruloj el la franca al Esperanto."[2]

Do, Nutters estas Centezimala. --Ward de Kock (diskuto) 13:19, 7 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

  1. de Kock, Laurens Eduard. (2017) Wijtze Nutters: Sociaaldemocraat en communist binnen het arbeidersesperantisme, p. 8–9.
  2. de Kock, Laurens Eduard. (2017) Wijtze Nutters: Sociaaldemocraat en communist binnen het arbeidersesperantisme, p. 62n208.