Partio por la Bestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Partio por la Bestoj (en nederlanda Partij voor de Dieren, PvdD) estas politika partio de Nederlando. Inter ĝiaj ĉefaj celoj estas lukto por la rajtoj kaj por la bonfartoj de bestoj.[1]

Ili memdeklaras sin kiel partio centrita ne nur al unusola afero. Dekomence la partio konsideriĝis kiel atesta partio, kiu ne intencis akiri politikan povon, sed defendi siajn kredojn,[2]​ sed en 2010 ĝi akiris du sidlokojn en la ĝenerala balotado kaj ekde tiam ĝi klopodis akiri pliajn por etendi sian lukton por la rajtoj de bestoj. En la ĝenerala balotado de 2017 ili atingis kvin sidlokojn kaj en 2021 ses.

El partio ricevis la balotan apogon por la parlamenta balotado de la 22a de novembro 2006 de nombraj nederlandaj famuloj, kiel la verksitoj Maarten 't Hart kaj Jan Wolkers. Ekde la 30 de novembro, Marianne Thieme kaj Esther Ouwehand estas membroj de la parlamento de tiu partio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nordsieck, Wolfram (2021). «Netherlands». Parties and Elections in Europe. Konsultita la 7an de Decembro 2021.
  2. «Partij voor de Dieren - Weblog - Woensdag 4 oktober 2006». Arkivita el la originalo la 3an de Aprilo 2015. Konsultita la 7an de Decembro 2021.