BIJ1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BIJ1
BIJ1
Emblemo de
partio
Lando  Nederlando
Partigvidanto Sylvana Simons
Partiprezidanto Jursica Mills
Fondiĝo 24-a de decembro 2016
Koloro(j)          
Ideologio Feminismo
Kontraŭrasismo
Kontraŭkapitalismo
Pozicio Maldekstro
Dua Ĉambro
1 / 150
Membroj > 3 000 (2021)
Junulara organizaĵo RADICAAL
Retejo bij1.org
vdr

BIJ1 (prononco IFA:[ˈbɛi̯.eːn] signifas kaj "kune" kaj "ĉe 1", referencante la unuan artikolon de la nederlanda konstitucio), antaŭe Artikel 1 (Artikolo 1), estas nederlanda politika partio, kiun fondis en 2016 aktivulo kaj prezentisto Sylvana Simons. La partio baziĝas sur "radikala samvaloreco kaj ekonomia justeco". La partio priskribas sin kiel intersekca. Dum la municipa balotado de 2018 la partio gajnis unu seĝon en Amsterdamo kaj dum la landparlamenta balotado de 2021 la partio gajnis unu seĝon en la dua ĉambro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua partisukceso estis dum la municipa balotado de 2018. La partio partoprenis nur en Amsterdamo kaj tie ricevis 6571 voĉojn (1,89%), kiom apenaŭ sufiĉis por unu seĝo. Ĉefkandidato Sylvana Simons municipe popolreprezentis per tiu seĝo dum 2018-2020, kaj poste Jazie Veldhuyzen sukcedis ŝin.

Dum la landparlamentbalotado de 2021 la partio gajnis unu seĝon en la dua ĉambro per 87 238 voĉoj (0,84%). Simons lande popolreprezentas per tiu seĝo kiel la unua nigrula frakciprezidanto en la dua ĉambro.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

BIJ1 poziciiĝas kiel radikale maldekstra kaj kontraŭkapitalisma partio.[1] Tiel la partio poziciiĝas je la plej maldekstra flanko de la nederlanda politika spektro, pli maldekstra ol la Socialista Partio kaj Verdo-Maldekstro.[2] Laŭ la balotada programo de 2021 la partio alcelas "socion, kiu baziĝas sur samvaloreco, justeco kaj solidareco." La plej grava prioritato de BIJ1 estas kontraŭbatali diskriminacion (rasismon, seksismon, kapablismon, homofobion kaj transfobion) en ĉiaj facetoj de la socio.

Ekonomie la partio pledas por pli granda influo de dungitoj ene de firmaoj, ŝtatigo de la plej gravaj bazindustrioj kaj tridekhora laborsemajno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Loudi Langelaan (2018-03-20). De linkse waakhond van Amsterdam. One World.
  2. Bij1 (voorheen Artikel 1) partijgeschiedenis. Documentatiecentrum Nederlandse Politieke Partijen (2021-04-21).