Rhopalocera
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Superfamilioj kaj familioj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Ropaloceroj (science Rhopalocera) estis subordo de plenkreske flugantaj insektoj el la ordo lepidopteroj (Lepidoptera). Ĝi ne estas natura klado.
Komunlingve tiuj papilioj (lepidopteroj) estas nomataj tagopapilioj pro sia vivmaniero.
Superfamilioj kaj familioj[redakti | redakti fonton]
- Hediloedoj (Hedyloidea)
- Hediledoj (Hedylidae)
- Hesperioedoj (Hesperioidea)
- Hesperiedoj (dikakapaj papilioj, Hesperiidae)
- Papilionoedoj (Papilionoidea)
- Licenedoj (bluuloj kaj kupruloj, Lycaenidae)
- Nimfalisedoj (perlamoto- aŭ irizo-papilioj, Nymphalidae)
- Papilionedoj (hirundo-vostaj, Papilionidae)
- Pierisedoj (blankuloj kaj flavuloj, Pieridae)
- Riodinedoj (Riodinidae)
Kulturaj signifoj[redakti | redakti fonton]
En Brazila folkloro la papilio rilatas al kvara nombra grupo, t. e. ĉiuj nombroj finitaj per 13-14-15-16. La papilio ankaŭ rilatas al infanoj, ĉefe al knabinoj. Ankaŭ en Brazilo papilio estas unu el simbolo de kristnasko.
La esprimo "havi papiliojn en la stomako" laŭ ekvivalento ekzemple en la germana lingvo signifas esti ege ekscitita, emociita, aŭ esti enamiĝinta en iu. Per la esprimo papilia amo de L. L. Zamenhof por aparte neserioza kaj nekonstanta amo tiu ideo iom nuancite ankaŭ respeguliĝas en la klasika literaturo de Esperanto.[1]
Konataj papilioj[redakti | redakti fonton]
Zigeno, Apolono-papilio, admiral-papilio
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Heterocera
- Coleoptera
- Lepidoptera
- Henri Charrière, aŭtoro de la libro Papilio
- Entomologio
Fotogalerio[redakti | redakti fonton]
Evoluo de krizalidiĝo
Inachis io (Taga pavo)
Detalo de flugilo de taga pavo
Raŭpo de Attacus atlas
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- artikolo "Kardopapilio donas esperon" de Paul Peeraerts en Monato, 2009:11, paĝo 21 esperante
- Provizora privata listo de nomoj de insektoj, Wouter F. Pilger esperante
- Papilioj de Asturio hispane
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970, Parizo, paĝo 788