Blanka baselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
blanka baselo
Basella rubra Blanco1.74-cropped.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales Astereles
Familio: Baselacoj Basellaceae Asteraceae
Genro: Basella
Specio: B. alba
Basella alba
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Blanka baselo, hinda spinaco, malabara spinacocajlona spinaco (Basella alba) estas plantspecio el la familio de la Baselacoj (Basellaceae). Ĝi estas kultivata en la tuta tropiko kaj la junaj folioj estas uzata kiel kuirita legomo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

folioj de la hinda spinaco

La hinda spinaco estas 1 ĝis 9 m alta, volvanta kaj multe disbranĉanta herba planto. La folioj staras alterne. Ili estas simplaj kaj havas 1 ĝis 3 cm longan tigon. La foliplato estas karneca 5 ĝis 15 cm longa kaj 4 ĝis 12 cm larĝa, ovoforma, pintaaŭ optuze kun iom korforma bazo. Ambau surfacoj estas helverdaj kaj ofte ruĝe tonita.[1][2]

La duseksaj floroj estas ĝis 15 cm larĝaj kaj kunigitaj en akselstarantaj spikoj kiuj estas envolvitaj en du brakteoj. La unuopak floroj estas malgrandaj, blankaj, roseaj, uĝaj aŭ purpuraj. La kvin stamenoj estas je ilia bazo kunkreskitaj kun la sind mit der florinvolukton. La filamentoj estas blankaj, la anteroj flavaj. La ovario estas epigea kaj konsistas el tri kunigitaj karpeloj. La pistilo havas tri stigmoj. La ĉ. 6 mm grandaj brilantaj, nigraj malhelruĝaj aŭ blankaj drupoj estas kovrataj de urnoformaj involukroj, kiuj fariĝas karnecaj dum la maturiĝo. La alba baselo floras de majo al septembro. la fruktoj fariĝas maturaj de julio ĝis oktobro.[1][2]

Disvastigo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La origina disvastigejo verŝajne estas Afriko kaj Sudorienta Azio. Kiel kulturplanto ĝi estas hodiaŭ kultivata en la tuta tropiko.[1]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La hind spinaco (Basella alba) estas specio el la genro Basella en la familiio de la Baselacoj (Basellaceae). La specioie estis la estis por la una fojo priskribita de Carl von Linné en la jaro 1753 en sia verko Species Plantarum. sinonimoj estas Basella rubra L., Basella japonica L. kaj Basella lucida BURM.F.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

kampo kun hinda spinaco

La blanka baselo estas kultivata kiel plurjara legomplanto.La multigado okazas per partigalosemoj. Ses monatoj post la plantado la junaj ŝosoj kun la folioj povas esti rikoltataj.

Pro la nefrostrezisteco la kultivado okazas en netropikaj regionoj unujare en sunaj kaj ventprotektitaj kreskejoj, ofte per semoj. Post elsemado en potoj sub vitro okazas la antaŭkultivado ekde marto ĉe 22 ĝis 15 °C. La junplantoj estas plantataj post kiam ne plu minacas noktan froston en liberaero en distanco de 20 cm en la vico kaj distanco de vico al vico de 40 cm. La planto bezonas grimphelpaĵon. La 10 ĝis 20 cm longa ŝospintoj povas esti rikoltataj kontinue.[3]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ŝosopintoj kun la folioj povas esti uzataj simile al spinaco kiel kuirlegomo. La karnecaj folioj hvas altan nutrovoloron, ili enhavas 5 % karbonhidtrato, 5 % proteino, 0,7 % graso, kalcio, fosforo, fero, provitamino A kaj vitamino C.[1] La kuiritaj folioj havas etan ŝlimecan konsistenco.[3]

La malhelruĝa suko de la fruktoj estis uzata en la antika Ĉinujo kiel inko kaj kolorigaĵo. La planto ankaŭ estas uzata kiel ornamplanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Bärtels:Tropenpflanzen - Zier- und Nutzpflanzen, Eugen Ulmer Verlag, Stuttgart, 2002, ISBN=3800139375 5a eldono , pp334

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Bärtels: Tropenpflanzen, S. 334.
  2. 2,0 2,1 Dequan Lu, Michael G. Gilbert: Basella alba in Flora of China, Band 5, S. 445.
  3. 3,0 3,1 Sächsisches Landesamt für Umwelt, Landwirtschaft und Geologie: Wenig bekannte Gemüsearten. Sächsische Staatsregierung, Dresden 2.Auflage 2013, S. 25, online.

Retligoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamal Akhter Malik: Flora of Pakistan, Basellaceae, volumeno 161, Karachi, 1984, paĝo2 (Basella alba)