Tria batalo de Panipato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La tria batalo de Panipato)
Ahmad Ŝaho Durrani, afgana batalestro
Sadaŝivrao Bhau, maratha batalestro

La tria batalo de Panipato[1] okazis la 14-an de januaro 1761 ĉe Panipato en la hinda subkontinento - la loko situas en la nuna subŝtato Harjano de Barato. Panipato estas ĉirkaŭ 97 km norde de Delhio. La batalo okazis inter la Maratha Imperio kaj la invada afgana armeo de Ahmad Ŝaho Durrani. Ahmad Ŝaho Durrani estis subtenita de tri hindaj aliancaj regnoj. La Maratha armeo estis gvidata de Sadaŝivrao Bhau, kiu estis tria en aŭtoritato de la maratha regno post la maratha reĝo nomata Ĉatrapati kaj la maratha ĉefministro nomata Peŝva. La ĉefa maratha armeo estis postenigita en la Dekkana Altebenaĵo kun la trupoj de la ĉefministro Peŝva.

La batalo ĉefe batalis inter la artilerio kaj kavalerio de la marathoj kontraŭ la peza kavalerio kaj muntita artilerio de la afganoj kaj de aliancanoj gvidataj de Abdali kaj Naĝib-ud-Daulah, ambaŭ etnaj afganoj. La batalo estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj kaj plej eventaj bataloj en la 18-a jarcento.[2] Ĝi havas eble la plej grandan nombron da mortigoj en unu tago raportitan en klasika formada batalo inter du armeoj.

La batalo daŭris plurajn tagojn kaj partoprenis pli ol 125 000 soldatoj, kun perdoj kaj gajnoj ambaŭflanke. La fortoj gviditaj de Ahmad Ŝah Durrani atingis venkon post detruado de pluraj marathaj flankoj. La amplekso de la perdoj de ambaŭ flankoj estas multe pridisputata de historiistoj, sed oni opinias, ke inter 60 000–70 000 estis mortigitaj dum batalado, dum la nombro de vunditoj kaj kaptitoj varias multe. Laŭ la plej bona okulatesta kroniko - de Kaŝi Raĝ la Divan de Ŝuĝa-ud-Daulah - ĉirkaŭ 40 000 marathaj malliberuloj estis ekzekutitaj la tagon post la batalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam en la esperanta vikipedio ĝis nun ne ekzistas artikoloj pri la malpli vastaj unua kaj dua bataloj de Panipato, tiu ĉi batalo tamen historie estis la tria samnoma batalo kaj nomiĝu tiel.
  2. Black, Jeremy. (2002) Warfare In The Eighteenth Century (angle: batalado en la 18-a jarcento). eldonejo Cassell. ISBN 978-0304362127.