Farhad Manjoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farhad Manjoo
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1978 (1978-08-19) (45-jaraĝa)
en Sud-Afriko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Cornell
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Farhad Manjoo (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1978) estas usona ĵurnalisto. Manjoo estis ĵurnalisto dependa de gazeto Slate de 2008 ĝis 2013 kaj forlasis Slate en septembro 2013 por eklabori ĉe The Wall Street Journal kiel teĥnologia kolumnisto.[1] Manjoo anstataŭigis kolumniston David Pogue ĉe The New York Times en januaro 2014[2] kaj estis kontribuanto al National Public Radio ekde 2009.[3]

Vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Manjoo naskiĝis en Sud-Afriko en 1978 en familio kun barataj radikoj. Kiel cisgenra viro, Manjoo preferas esti priparolata per la seksneŭtrala pronomo ununombra they.[4] La familio forlasis Sud-Afrikon kiam Manjoo estis nur 8-jaraĝa,[5] kaj translokiĝis al suda Kalifornio.[1] Manjoo diplomiĝis ĉe Cornell University en 2000. Kiel studento Manjoo estis verkisto kaj ĉefredaktisto de la studento-gazeto Cornell Daily Sun.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Manjoo Joins Wall Street Journal as Technology Columnist", The Wall Street Journal, 4a de septembro 2013.
  2. Cohen, Noam, "The Times Hires a Technology Columnist", The New York Times, 16a de januaro 2014.
  3. "Farhad Manjoo Talks You Into Joining Facebook", National Public Radio, 17a de februaro, 2009.
  4. "Call Me 'They'", The New York Times, July 10, 2019. Kontrolita July 11, 2019.
  5. Manjoo, Farhad (February 15, 2013). Twitter

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]