Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 170: Linio 170:
::::En la alilingvaj vikipedioj artikoloj temas ne pri moldava dialekto, sed pli distinkte alia afero. Mi tradukos por vi la unuajn frazojn el la rumanlingva vikipedio: "Sintagmo '''moldava lingvo''' en tiaj tempoj ilustras koncepton kiu originale devenas de rumanaj [[bolŝevismo|bolŝevikoj]], rifuĝintaj al [[Odeso]] en jaroj 1919-1920. Tamen, uzo de la termino estas dokumentita pli frue, tion ĉi ilustras tekstoj de (''moldavaj verkistoj kaj ĥronikistoj - G.'') Miron Costin, Grigore Ureche kaj Amfilohie Hotiniul". Simile estas organizitaj la artikoloj en aliaj lingvoj, tio estas, ili temas ne pri la moldava dialekto, sed pri la ''termino'' "moldava lingvo", ĝia uzado kaj ĝiaj politikaj implikoj. Se iu volas verki tian artikolon pri la termino en nia vikipedio, tio ĉi estus bonege, sed lasi la aldirektilon kvazaŭ ni egaligas ĝin al la moldava dialekto estus malĝuste. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 15:33, 27 nov. 2023 (UTC)
::::En la alilingvaj vikipedioj artikoloj temas ne pri moldava dialekto, sed pli distinkte alia afero. Mi tradukos por vi la unuajn frazojn el la rumanlingva vikipedio: "Sintagmo '''moldava lingvo''' en tiaj tempoj ilustras koncepton kiu originale devenas de rumanaj [[bolŝevismo|bolŝevikoj]], rifuĝintaj al [[Odeso]] en jaroj 1919-1920. Tamen, uzo de la termino estas dokumentita pli frue, tion ĉi ilustras tekstoj de (''moldavaj verkistoj kaj ĥronikistoj - G.'') Miron Costin, Grigore Ureche kaj Amfilohie Hotiniul". Simile estas organizitaj la artikoloj en aliaj lingvoj, tio estas, ili temas ne pri la moldava dialekto, sed pri la ''termino'' "moldava lingvo", ĝia uzado kaj ĝiaj politikaj implikoj. Se iu volas verki tian artikolon pri la termino en nia vikipedio, tio ĉi estus bonege, sed lasi la aldirektilon kvazaŭ ni egaligas ĝin al la moldava dialekto estus malĝuste. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 15:33, 27 nov. 2023 (UTC)
: Mi opinias, ke la lingvo havis propran kulturon (libroj, periodaĵoj, teatro ktp) kaj ĝi devas havi apartan artikolon. Estas interese, ken en ru-vikio уляшыефы apartaj artikoloj por la moldava lingvo kaj la moldava dialekto. Mi certas, ke en vikio devas esti apartaj artikoloj por la rumana kaj la moldava lingvoj, kaj aparte por moldava dialekto. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 13:53, 27 nov. 2023 (UTC)
: Mi opinias, ke la lingvo havis propran kulturon (libroj, periodaĵoj, teatro ktp) kaj ĝi devas havi apartan artikolon. Estas interese, ken en ru-vikio уляшыефы apartaj artikoloj por la moldava lingvo kaj la moldava dialekto. Mi certas, ke en vikio devas esti apartaj artikoloj por la rumana kaj la moldava lingvoj, kaj aparte por moldava dialekto. [[Uzanto:VladimirPF|VladimirPF]] ([[Uzanto-Diskuto:VladimirPF|diskuto]]) 13:53, 27 nov. 2023 (UTC)
::Flandroj kaj valonoj havas propran kulturon sed ne lingvon. Diable kaj stupide, ke ru-vikio havas du artikolojn pri la sama okazajo [[Uzanto:Fenikals|Fenikals]] ([[Uzanto-Diskuto:Fenikals|diskuto]]) 17:58, 27 nov. 2023 (UTC)


== [[Nardo]] ==
== [[Nardo]] ==

Kiel registrite je 17:58, 27 nov. 2023


Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.

Ne plu aktivaj

Ne plu aktivajn erojn movu al /Arkivo, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".

Aktivaj (2023)

{{Reflist}} (alidirekto)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 31 decembro 2023 21:01
Artikolo
Ŝablono:Reflist (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Laŭ mi la anglalingva Ŝablono:Reflist estas ne-necesa kaj konfuzinda: la sekcio kie ĝi estas uzinda titolas «Referencoj», kaj ni jam havas la alinomon Ŝablono:Referencoj (ĉi tiu Esperanta nomo estas tre facila por memori). Krome, nun Ŝablono:Reflist nenie estas uzata en VP (t.e., orfa kaj tuj forigebla).
P.S.: Alternative, ni restigu ĝin kaj se kelkaj redaktoroj uzos ĝin, oni anstataŭos ĝin per robotoj.
Uzanto
Supernabla🪰 21:46, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
laŭ la suba propono ĝi restos ĝis fino de decembro, por tiam vidi ĉu iuj homoj reuzis la nun tute orfigitan ŝablonon. ThomasPusch (diskuto) 19:54, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: Nun mi preferas restigi ĝin (estas facile anstataŭigi ĝin per robotoj). —Supernabla🪰 23:44, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Taylor 49 (diskuto) 14:34, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ne plu uzata. Taylor 49 (diskuto) 15:29, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Malforte por Malforte por: Mi certe ne uzos ĝin, sed preferas {{referencoj}}n, kaj bonvenigus unuecan uzon de la sama referenca ŝablono en ĉiu artikolo. Tamen mi ne havas ajnan ideon, ĉu estus aliaj homoj al kiuj tute mankus tiu ŝablono ... se ili ĉi tie en la diskutejo pri forigoj anoncus sin, oni havus impreson ĉu estus konsiderinda kvanto, sed tiun diskuton ene de du pliaj tagoj supozeble neniu "simpla redaktanto" trovos. Tial mi ne kontraŭus nun kiam la ŝablono estas tute orfa, lasi ĝin ankoraŭ ni diru du monatojn, ĝis kristnasko, kaj vidi ĉu signifa nombro de novaj uzoj kolektiĝos ĝis tiam (mi persone dubas ke estos imprese multe, sed tiam oni scios kaj ne devus intuicie diveni). Sed tendence mi ĉiukaze estas por forigo, kaj ne protestos se tio estos tuj (kvankam: du monatoj en la vivo de Vikipedio tiom rapide pasos...). ThomasPusch (diskuto) 19:30, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: {{Reflist}} povas esti utila nur por tutnovaj redaktantoj, kiuj tradukas plejofte el la angla, kaj ankoraŭ ne konas la Esperantan ŝablonon. Restigi ĝin ne estus grava damaĝo, ĉar ĝi estas/estos facile anstataŭebla. Mi esperas, ke spertaj redaktantoj neniam uzos ĝin, ĉar tiu estus entute sen senco kaj utilus nur por krei laboron al robotistoj. Notu, ke ekzemple it:Template:References ekzistas ankaŭ en la itala Vikipedio, kaj en la franca, kaj ankaŭ en la hispana; tamen, en ĉiuj kazoj ĝi aperas nenie en la enciklopedio (estas ĉiam anstataŭata). Je pli mi pripensas tion, des pli mi kredas, ke ja indas restigi ĝin. —Supernabla🪰 19:42, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ni povus simple vidi, post certa tempo, "kiom da muŝoj kolektiĝis en la poto de mielo". Mi dubos ke estos multaj, kaj tiam post iom da tempo oni tamen ankoraŭ povos forpreni la ŝablonon, sed oni havus statistikon kiel "la anglan ŝablonon en kvar monatoj uzis du komencantoj, kiuj ambaŭ kreis unu ĝermeton, kaj unu esperantisto de 11 paĝoj, kiun ni alskribis kaj atentigis pri la ŝablono referencoj, kiun ŝi/li tute ne konis kaj promesis uzi ekde nun." - se ni interkonsentus pri testa tempo de kvar monatoj ... laŭ mi du monatoj ankaŭ sufiĉas por havi ideon. Ĉiukaze estus objektiva eksperimento, kaj ne divena opinio. ThomasPusch (diskuto) 19:58, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Konsentite. —Supernabla🪰 22:37, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Inter-bilanco: Dum la lastaj kvar semajnoj unu lingva kaj vikipedia komencanto, per anonima konto, unufoje uzis la ŝablonon kaj la uzanto Arbarulo unufoje uzis ĝin, ambaŭ per senzorgaj tradukoj de la angla al Esperanto, la anonimulo probable helpe de aŭtomata tradukilo. La uzanton Arbarulo eblos ankoraŭ memorigi pri tio ke la anglalingva ŝablono ekde 2024 ne plu haveblos, kaj la tekston de la komencanto, Horton Hears a Who! (filmo), ĉiukaze necesis ĝustigi. Do ĝis nun ne granda rikolto... ThomasPusch (diskuto) 14:15, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 27 oktobro 2023 21:47
Artikolo
Ŝablono:Lingv/Informkesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
LMO, la Ŝablono:Lingv/Informkesto, ne plu ĝisdatigata dum pli ol dek jaroj, estas foriginda nun (ĝi estas entute orfa nun). Ni uzu la pli ĝisdatigatan Ŝablono:Informkesto lingvo-n anstataŭe, kiu ankaŭ kapablas elpreni informerojn el Vikidatumoj. La nura aŭtoro de {{Lingv/Informkesto}} estis ArnoLagrange, eksa administranto kiu malaktiviĝis.

Jen listo de forigindaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 21:41, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
la forigo decidiĝis per kvar poraj kaj neniu kontraŭa voĉo, kaj nun nur {{Lingv}} kaj la ceteraj subpaĝoj devas esti prenataj el uzo. Super nabla bonvenas fari tion: Vi informu, kiam la sub/ŝablonoj povas esti forigataj. ThomasPusch (diskuto) 23:52, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de la 7 pagxoj. Taylor 49 (diskuto) 14:36, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Pri la {{Informkesto lingvo}} ankaŭ kunlaboris ArnoLagrange, kaj mi certas ke li kontentus pri ĝi nun. ThomasPusch (diskuto) 19:16, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. - Sed kiel ni traktu la ceterajn subŝablonojn de {{lingv}}? Ja temas pri aro de ŝablonoj el tempo, kiam Lua ankoraŭ ne estis uzata en Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri la forigo de la ceteraj paĝoj, sed {{Lingv}} ne estas ankoraŭ orfa, do ne povas esti forigata tuj tuj. Se vi konsentas pri tio, oni povus orfigi {{Lingv}}-on kaj poste proponi/diskuti la forigojn de la ceteraj subpaĝoj de {{Lingv}}. —Supernabla🪰 21:31, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La ŝablonaro kreita el {{lingv}} estas provo konstrui funkciojn bazitajn sur datumbazo kiu kolektas diversajn datumojn koncerne lingvojn. La tuto estas forigenda nur se oni provizas pli bonan sistemon anstataŭe. --Agloforto (diskuto) 09:38, 1 nov. 2023 (UTC) (AL)[Respondi]
Komento Komento @Agloforto: La propono pri forigo ja origine nur celis la ŝablonojn {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}} de antaŭ la funkcio de vikidatumoj, kiujn efektive laŭ mia impreso bone anstataŭigas la pli noveca {{Informkesto lingvo}}. Ĉu ne??
Pri la "baza ŝablono" {{lingv}} eblas sendepende diskuti. Eble ni tro rapidis riski kunforĵeti ankaŭ ĝin. Sed laŭ mi la ĉefa uzo de lingvonomo estas la adverboj, ekzemple inter krampoj post ekstera ligilo, kaj tiam la signaro {{lingv|oc|e}} ŝajnas al mi simple pli komplika variaĵo de simple {{oc}}. Eble simple la pli vastaj uzoj ekster informkestoj pri lingvoj simple ne sufiĉe konatas inter la nunaj uzantoj. Sed mi ekzemple ne imagas, kie en esperanta teksto mi bezonus iun ŝablonon, kiu tradukus al mi esperantan lingvonomon al lingvonomo en tiu lingvo mem. Tia kazo ŝajnas al mi tiom malofta, ke mi senprebleme tiam pretas per du klavopremoj elkopii kaj enkopii la lingvonomon en la lingvo mem - eĉ se temas pri signoj de iu al mi nekonata ne-latina alfabeto, kiujn mi neniam povus pentri per peniko aŭ krajono sur paperon, sed elkopii kaj enkopii iun ajn signaron en komputilo ĉiam nur kostas du klavopremojn. Se vi bremsas, tute bone, tiam eble varbu ankoraŭ per cito de pliaj ekzemploj, en kiuj {{lingv}} donas valoran helpon en redaktado. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Listo de biografioj -

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-12-30
Artikolo
Listo de biografioj - A (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
«Listo de biografioj» ne estas temo menciinda por enciklopedio, laŭ mia opinio. Krome la listoj estas ege polvaj, forgesitaj kaj ne-ĝisdatigitaj. Se oni ĝisdatigas ilin, la paĝoj povas enteni po miloj kaj miloj da biografioj, kaj tio estus tro multe por dimensio de enciklopedia artikolo. Mi taksas la «Listo de biografioj - » ege troaj, ne-necesaj, kaj tuj forigeblaj. Ni jam havas la Kategorio:Personoj kaj Vikidatumoj por serĉi biografojn laŭ nomo.

Listo de forigendaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 21:13, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
decidiĝis forigo de ĉiuj listoj, je 2023-12-30, kaj ĝis tiam ankoraŭ eblas uzi la listojn por trovi iujn escepte senesperajn paĝetojn, ThomasPusch (diskuto) 11:41, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: mi subtenas, ĉar la listoj ne havas kriteriojn por enlistigo. Se la listo celas mencii ĉiujn artikolojn-biografiojn, do ĝi rompas VP:5P-1 VladimirPF (diskuto) 07:19, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Jam en 2004 (!) oni forte kritikis tiun pratempan manieron grupigi biografiajn artikolojn en Vikipedio, tiam oni proponis anstataŭe meti kategoriojn (sed nun la paĝoj jam estas kategoriigitaj laŭ diversaj kriterioj, kaj ne sencas aparta kategorio "vikipediaj biografioj"="vikipediaj paĝoj pri homoj", fakte tiu kategorio estus la sama kiel Kategorio:Personoj... en ĝi estas eble 100 000 vikipediaj paĝoj). La listoj miaopinie nur havus iun (trukan) sencon, se inter la artikoloj estas iuj kiuj krome estas tute aŭ preskaŭ orfaj artikoloj, sed "malorfigi ilin" nur per tia monstra listo de simplaj nomoj estus ne-sincera trompo. Tiam prefere la koncernaj povraj tekstoj ekhavu sinceran ŝablonon {{orfa}} kaj oni tiam provu malorfigi ilin. ThomasPusch (diskuto) 11:12, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    • Komento Komento: Tamen, la dinozaŭra listaro povus servi al trovo de iuj aparte senesperaj biografiaj artikoloj. Tial mi proponus jes' decidi forigon de ĉiuj listoj, sed prokrasti la efektivan forigon ĝis post ses semajnoj, fine de decembro. Do la ideo estus deklari la paĝojn "zorgigaj listoj" kaj alvoki ankoraŭ plurajn uzantojn en tiuj ses semajnoj revizii la tekstojn: se io vere estas normala teksto - ne-orfa, ne-polurinda, kun bonaj informkesto, kategorioj kaj se artikola ĝermo kun ŝablono pri artikola ĝermo, eblos simple streki ĝin el la listo. Se ni tre diligentos, tiam eblos forĵeti iujn listojn preskaŭ sen enhavo, kaj povos post mezo de decembro ankoraŭ proponi iujn aparte senesperajn artikolojn de la listo por forigo ĉi tie. Klaras al mi, ke ĉiujn tekstojn oni ankaŭ sen tiuj listoj povas trovi kaj kritiki. Sed tiam estas simple hazardece, ĉu iu malfermas tian paĝon, kiu eĉ ne jam havas ŝablonon {{orfa}} kaj troveblus tiuvoje ... eĉ se oni, ne havante alian hobion, multfoje klakas la butonon "hazarda paĝo" en la kolumno maldekstre. Laŭ mi, neniu regulo "devigas" nin efektivigi forigon ene de sep tagoj, sed ni povus teste provi ĉu havas sencon jes jam decidi la forigon de listoj je fiksa dato post pli da semajnoj (se tio restas escepto, ĉar krome estas risko ke neniu administranto post ses semajnoj ankoraŭ memoras ke ni decidis je fiksa limdato forĵeti plurajn paĝojn). ThomasPusch (diskuto) 11:12, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo (je 2023-12-30) de la pagxoj cxar ili estas redundaj, kaj klopodas permane efektivigi funkcion kiun jam havigas kategorioj. Eble "Kategorio:Cxiuj biografioj" povus esti kreita anstatauxe. Taylor 49 (diskuto) 15:12, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝermetoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 28 novembro 2023 23:31
Artikolo
SoloTronik (muzikisto) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi proponas kelkajn ĝermetajn por forigo.

Listo de forigendaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 23:18, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ca 338 malplenaj katoj pri militoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-11-29
Artikolo
[[:]] ([[[:Ŝablono:Fullurl:]] historio] · ĉi tien · [[[:Ŝablono:Fullurl:]] forigu])
Kialo
maplenaj alidirektitaj kategorioj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:19, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 decembro 2023 15:07
Artikolo
Kakofrazio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto skribis: Nuntempe la paĝo ŝajnas difino de vortaro, ne artikolo de enciklopedio, do oni movu ĝin al Vikivortaro. Krome, la vorto «kakofrazio» ne ekzistas en PIV, do eble tio estas VP:OR.
Uzanto
RG72 (diskuto) 15:19, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kiel proponinto. —Supernabla🪰 11:17, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 decembro 2023 15:08
Artikolo
Moldava lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto:Fenikals unue alinomis la artikolon je Moldava dialekto, sed poste petis tujan forigon argumentante ke tio estas Alidirektilo elde malĝusta nomo
Uzanto
RG72 (diskuto) 15:22, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: , ĉar la termino «Moldava lingvo» estas historie grava: uzata dum la tempo de Sovetunio kaj ankaŭ uzata far Moldavio ĝis la ŝanĝo de Konstitucio de la 16-a de marto 2023. Ĝi restu kiel alidirektilo. —Supernabla🪰 11:16, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Via argumentaĵo rilatas nur al kolonialismo. Plejparto de moldavoj (ankaŭ en Ĉednestrio) uzas sciencan terminon "rumana lingvo"--Fenikals (diskuto) 21:02, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas kial la titolon ne ŝatas vi. Tamen, LMO, en Vikipedio ni donu la saman gravecon kaj al moralaj kaj al fiaj argumentoj; fakte, ni pritraktas kun la sama neŭtraleco paĝojn pri sanktuloj, piratoj, kantistoj, politikistoj kaj amuzistoj. Temo de Vikipedio ne endas esti morala. Kaj mi tutcerte ne estas subtenanto de la tiama Sovetunia imperiismo, nek de la rusia. Cetere, la nomo «Moldava lingvo» uzatas en multaj aliaj Vikipedioj, inkluzive de la rumana Vikipedio (ro, it, en, de, ca, fr). Amike, —Supernabla🪰 09:36, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
En la alilingvaj vikipedioj artikoloj temas ne pri moldava dialekto, sed pli distinkte alia afero. Mi tradukos por vi la unuajn frazojn el la rumanlingva vikipedio: "Sintagmo moldava lingvo en tiaj tempoj ilustras koncepton kiu originale devenas de rumanaj bolŝevikoj, rifuĝintaj al Odeso en jaroj 1919-1920. Tamen, uzo de la termino estas dokumentita pli frue, tion ĉi ilustras tekstoj de (moldavaj verkistoj kaj ĥronikistoj - G.) Miron Costin, Grigore Ureche kaj Amfilohie Hotiniul". Simile estas organizitaj la artikoloj en aliaj lingvoj, tio estas, ili temas ne pri la moldava dialekto, sed pri la termino "moldava lingvo", ĝia uzado kaj ĝiaj politikaj implikoj. Se iu volas verki tian artikolon pri la termino en nia vikipedio, tio ĉi estus bonege, sed lasi la aldirektilon kvazaŭ ni egaligas ĝin al la moldava dialekto estus malĝuste. Goren (diskuto) 15:33, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi opinias, ke la lingvo havis propran kulturon (libroj, periodaĵoj, teatro ktp) kaj ĝi devas havi apartan artikolon. Estas interese, ken en ru-vikio уляшыефы apartaj artikoloj por la moldava lingvo kaj la moldava dialekto. Mi certas, ke en vikio devas esti apartaj artikoloj por la rumana kaj la moldava lingvoj, kaj aparte por moldava dialekto. VladimirPF (diskuto) 13:53, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Flandroj kaj valonoj havas propran kulturon sed ne lingvon. Diable kaj stupide, ke ru-vikio havas du artikolojn pri la sama okazajo Fenikals (diskuto) 17:58, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 decembro 2023 15:15
Artikolo
Nardo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto:Fenikals petas forigon argumentante ke alidirektilo al Nardus estas malĝusta.
Uzanto
RG72 (diskuto) 15:26, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: PIV, al kiu referencas la artikolo, konsideras la vorton ĝusta [1]. RG72 (diskuto) 15:26, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kiel RG72. —Supernabla🪰 11:15, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]