Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2019/Decembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto homo maldekstra[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 14 septembro 2019 11:04
Artikolo
Ŝablono:Informkesto homo maldekstra (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne plu uzata, ial maldekstre aperanta informkesto.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 11:24, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 09:32, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mi tiu stranga ĝemelo de {{informkesto homo}} estas superflua. La sola kialo foje ja estis, ke ĝi aperas maldekstre. Sed nuntempe la ŝablono eĉ ne subtenas Vikidatumajn erojn. Krome mi ne povas imagi, ke iu uzanto emas paralele aldoni al ĝi, kiam {{informkesto homo}} estas aktualigata. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi supozas ke la ekzistokialo de {{informkesto homo maldekstra}} estas pure estetika. Kiam la kutima {{informkesto homo}} sidas dekstre, kaj Francis Beaufort rigardas decidite dekstren, tiam li rigardas "for", "ekster la artikolon". Kun la 'maldekstra' ŝablono, li rigardas "enen", "al la centro". Iuj konsideras tion pli plaĉa. (Mi vidas ke vi ŝanĝis ĉiujn kiuj havis tiun ŝablonon al la kutima dekstra.)
Mi mem jam plurfoje spertis ke, kiam ekzistas pluraj similaj ŝablonoj, tiam ofte necesas fari la samajn aktualigojn en pluraj lokoj. Tio estas ĝena, teda kaj erariga. Plurfoje mi faris paralelajn plibonigojn en la informkestoj reganto, regantino, verkisto kaj/aŭ homo. Prefere estu nur unu baza ŝablono kie necesas fari la ŝanĝojn por ke ili efiku plurloke. (Ekz-e plibonigoj en {{informkesto reganto}} nun rekte efikas en {{informkesto katolika episkopo}}, ĉar tiu lasta nun uzas la antaŭan.)
Tiel, se iu volas plu havi la eblecon meti la informkeston maldekstren, tiam prefere estu unu sama ŝablono kun unu aldona parametro por lokigo maldekstre anstataŭ dekstre. Tiumaniere eble {{informkesto homo maldekstra}} povus plu ekzisti, re-bazita sur {{informkesto homo}}. Sed kiel memstara, sendependa ŝablono (kiel nun), ĝi estas ĝena balasto en nia sistemo. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:02, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:45, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ni ja povus aldoni parametron al {{informkesto homo}} kaj ĝiaj parencoj, por povi meti la informkeston maldekstren. Tio ja simple eblas per CSS kaj ni ne bezonas tute apartan ŝablonon por la maldekstra lokigo. Bedaŭrinde ne eblas transdoni parametro(j)n al alidirektiloj, almenaŭ laŭ mia scio. Alie ni povus ja simple aldoni la parametron al {{informkesto homo}} kaj ŝanĝi {{informkesto homo maldekstra}} al alidirektilo kun parametro por maldekstrigo. Ĉu iu eble havas alian proponon? - La menciita ŝablono {{informkesto katolika episkopo}} fakte devas enhavi ĉiujn parametrojn de la interne vokata ŝablono {{informkesto reganto}}. Se ni ŝanĝus {{informkesto homo maldekstra}} tiel, ĉe ĉiu aldono de parametro(j) al {{informkesto homo}} ni denove devus redakti ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 10:46, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi preferas ke la ŝablono {{informkesto katolika episkopo}} ne estu pli uzata ol nun, kun pli da parametroj, sed prefere malpli. Eble ni forigu ĝin tute, post ŝanĝo de ĉiuj episkopaj artikoloj al senpera uzado de {{informkesto reganto}}. - Simile al tiu kazo, mi nun ankaŭ ŝanĝis ŝablonon {{informkesto sanktulo}} tiel ke ĝi interne vokas ŝablonon {{informkesto reganto}}. La rezulto ne estas 100% perfekta, sed almenaŭ nun montratas informoj el Vikidatumoj, ekz-e en Ivo Hélory de Kermartin. Mi esperas ke tiu ŝanĝo estas plibonigo, kaj ke ni povos redukti la nombron de similaj ŝablonoj kiujn necesas subteni. - Moldur (diskuto) 15:42, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --LiMr (diskuto) 16:07, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Mi subtenas la forigon de la "maldekstra" informkesto. Moldur (diskuto) 20:02, 22 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tempo pasis. Ĉu jam eblas forigi ĝin? RG72 (diskuto) 09:11, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sufiĉe da tempo pasis. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:58, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:InformkestoGHS Piktogramo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 26 oktobro 2019 18:46
Artikolo
Ŝablono:InformkestoGHS Piktogramo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne uzata kaj superflua ŝablono, kiu eĉ ne ĝuste sekvas nian kutiman nomskemon per tio, ke inter "Informkesto" kaj la parto pri la temo mankas spaco.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:01, 19 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 09:31, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tempo pasis. Ĉu ni jam forigu ĝin aŭ lasu? RG72 (diskuto) 09:13, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ne dokumentita ŝablono, sen intervikioj, sen ligiloj => Forigenda. --Dominik (diskuto) 05:58, 14 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Koŝmaro Fredbear[redakti fonton]


Artikolo
Koŝmaro Fredbear (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malbona lingvonivelo.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:53, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, ĉiuj jesis. RG72 (diskuto) 06:43, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: La titolo ŝajnas esti sufiĉe fuŝa duontraduko esperanten, same kiel la artikolo aspektas kiel nesencimigita aŭtomata tradukaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:01, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 19:27, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Temas pri rolulo en horor-videoludo kaj media koncesio "Five Nights at Freddy's", pri kiu nia vikipedio eĉ entute ne havas artikolon. Oni devus almenaŭ krei ĝeneralan artikolon pri la ludo mem antaŭ ol krei apartajn artikolojn pri la roluloj, kaj eĉ se ni iam havos la ĝeneralan artikolon sufiĉe larĝan por tio, iuokaze la roluloj havu nomojn kiujn ili havas en la ludo, t.e. plej verŝajne anglalingvajn (se iu ne tradukos la ludon Esperanten, tiel kreante la defakte "ofician" tradukon de tuta luda nomaro kaj terminaro). Tiu ĉi kaj alia aŭtomataj duontradukojn ne estas konserveblaj.--Goren (diskuto) 23:59, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 06:42, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Oŝmaro Fredbear[redakti fonton]


Artikolo
Oŝmaro Fredbear (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen duoblaĵo de la antaŭe proponita artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:53, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, ĉiuj jesis RG72 (diskuto) 06:43, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝi estas same lingve fuŝa artikolo kun maltaŭga titolo kaj sen iu ajn fonto. --Tlustulimu (diskuto) 18:03, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 19:27, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 06:43, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 12 decembro 2019 2:30
Artikolo
Tajfuno Hagibis (2019) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Maŝintradukaĵo ne polurita, do preskaŭ tute ne komprenebla
Uzanto
RG72 (diskuto) 02:11, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Unu poro, neniu kontraŭ kaj tempo pasis. RG72 (diskuto) 08:28, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Sekve de propono de @Wierzbowski: ĉe la tiuartikola diskuto-paĝo. Pauchjo (diskuto) 10:32, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Temas pri grava misuzo de Vikipedio kiel reklamilo de privata projekto. --Surfo 19:37, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi eĉ dubas, ĉu akademiano rajtas diskonigi aŭ eble eĉ fari iujn ajn pli malpli privatajn reformojn. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La reformo estas sendube interesa kaj iuokaze almenaŭ diskutenda. Eble oni povas diri, ke tio ĉi ne plu estas Esperanto sed jam iu nova esperantida planlingvo, sed nia vikipedio ja estas tradicie amikema al planlingvaj eksperimentoj. Mi proponas ke anstataŭ forigi la artikolon tiuj, kiuj kontraŭas la ideon de reformo, aldonu siajn konsiderojn al sekcio "Kritiko".--Goren (diskuto) 12:22, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi kunsubskribas la kontraŭaĵon fare de Goren. Laŭ mi spaco sufiĉas en Vikipedio por plurfoje priparolitaj kaj priskribitaj proponoj rilate al (plan)lingvoj. La fakto ke esperantistoj kiel Federico Gobbo, Edmund Grimley Evans kaj Markos Kramer priparolis la ideon, klarigas al mi ke j-sistemo estas same grava kiel riismo, hen, mx. kaj aliaj lingvoproponoj kiuj havas paĝojn en Vikipedio. Warddekock 13:42, 12 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Ĉi tiu propono por seksneŭtralaj radikoj en Esperanto estas sufiĉe fama por meriti propran artikolon. Ĝi estas kreita de fama esperantisto kaj eĉ membro de la Akademio de Esperanto. Ĝi estas prezentita ĉe pluraj Esperanto-renkontiĝoj (vidu la foton, kiun mi faris dum la Junulara E-Semajno), estas priparolita en esperantaj revuoj (en La Brita Esperantisto) kaj famaj blogoj (en Egalecen kaj Lingva Kritiko de Bertilo Wennergren), estas menciita en esperantaj lernlibroj (Amikaro de Federico Gobbo) kaj ĝiaj vortoj eĉ estas menciitaj en PMEG (vidu ĉi tie). La artikolo aldone havas plurajn fontojn kaj mi intencas aldoni eĉ pliajn. Komparu ĝin kun la samaŭtora Loglio, kiu estas signife malpli fama en la Esperanto-komunumo, kaj dum multaj jaroj neniu kontestis la ekziston de tiu senfonta artikolo. La argumento de Tlustulimu ne estas valida, ĉar ne ekzistas malpermeso verki pri "privataj reformoj". Io nur estu fama kaj bone dokumentita por meriti propran artikolon en Vikipedio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:15, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La J-sistemo estas menciita en PMEG, la plej grava referencverko de Esperanta gramatiko verkita de Akademiano Bertilo Wennergren, kaj krome en artikoloj de tri pliaj membroj de la Akademio de Esperanto (Edmund Grimley Evans, Kirilo Brosch kaj kompreneble Markos Kramer mem). Krom tio ĝi estas menciita en la lernolibro Amikaro de Federico Gobbo, profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto. Aldone sennombraj pliaj esperantistoj mencias kaj diskutas ĝin en diversspecaj tekstoj troveblaj interrete. La afero do ne plu estas la "privata projekto" de unuopa esperantisto, sed io vaste diskutata kaj de nemalmultaj homoj jam efektive uzata. La artikolo do meritas resti en Vikipedio. Marcos (diskuto) 15:34, 13 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: Mi proponas konservi tiun paĝon, tamen kun antaŭa averto, ke ne temas pri fundamenta esperanto. --Dominik (diskuto) 05:38, 14 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Estas sufiĉe da artikoloj kiuj parolas pri tio ekster Vikipedio, por pruvi ke la koncepto apartenas al la reala mondo (eble ne en la uzado, sed almenaŭ en la ideo). Tio sufiĉas por indi je Vikipedia paĝo. Supozitaj intencoj de aŭtoro, aŭ personaj lingvaj kredoj tute ne rilatas al paĝa indeco. VanegeEsperanto (diskuto) 10:56, 14 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La kontraŭ-voĉo de Marcos, kompreneble, devas resti nekalkulita, ĉar li juĝas pri sia propra afero. Ankaŭ liajn asertojn pri "sennombraj pliaj esperantistoj" k.a. ni povas ignori, ĉar ili similas al tipa reklamado, kian faras produktistoj kaj vendistoj pri sia klientonombro, ĉu temas pri sapo, ĉu pri modernaj teknikaĵoj
La artikolo estas ruze verkita tiel, ke ĝi ŝajnigas la aferon iel normala kaj senplue, serioze akceptata de la komunumo. Se la artikolo konserviĝos alie ol kiel noteto en Proponitaj reformoj de Esperanto, ĝi estu reverkita tiel, ke ĝi enhavas nur la kernon de la propono, eble kun listo de la proponitaj vortoj ekde pajtro ĝis la finaj plejstrangaĵoj. Tute konsterna estas la ideo de Goren, ke "tiuj, kiuj kontraŭas la ideon de reformo, aldonu siajn konsiderojn al sekcio 'Kritiko'". Goren do volas modifi enciklopedion en diskutejon-batalejon. Estas jam antaŭe multo hontinda en la Esperanta Vikipedio – eble Goren celas per sia propono doni la finan baton.
La ideo pri lingvoevoluo (en diversaj lingvoj) parelele al tendencoj de sociologia ŝanĝiĝado estas interesa afero. Oni povas ĝin pritrakti, se ekzistas konsiderindaj fontoj, ankaŭ en la Esperanta Vikipedio. Sed ĉi tia elstarigo de propono de bizaraj infiksoj ne havu lokon en enciklopedio kun serioza (ĉu?) celo. --Surfo 11:37, 14 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi sentas ke mi devas komenti al tio ĉi. Mi tute ne volas transformi "enciklopedion en diskutejon-batalejon". Miaj celoj estas fakte rekte malaj. Vikipedio ne estu batalejo, sed observu kaj revuu la batalojn kaj rekordu argumentojn de ĉiuj iliaj flankoj. Ĝuste per tiu ĉi maniero Vikipedioj, kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, sukcesas informige kaj neŭtrale trakti polemikajn aferojn de tre diversaj temoj — kaj tio ĉi inkludas multe pli ardajn polemikojn ol proponitaj lingvoreformoj, eĉ politikajn kaj militajn konfliktojn. Simpla forigo de la polemika artikolo, aliflanke, estus neneŭtrala ago kaj montrus ke ni vikipedianoj, kiel komunumo, elektis flankon en tiu ĉi disputo. Tio ĉi estas nepre evitenda afero, neŭtraleco de la Vikipedio estas ĝia plej grava eco kiun ni nepre konservu.--Goren (diskuto) 01:25, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ne forigita, ĉar kontraŭoj pli multas ol poroj. RG72 (diskuto) 05:16, 27 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Mikomorfologikesto[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 14 decembro 2019 9:32
Artikolo
Ŝablono:Mikomorfologikesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen informkesto, kiu ne sekvas nian kutiman nomskemon por informkestoj, ne estas uzata nek uzebla.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 09:22, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĝi estas forigita fare de RG72 la 7-an de decembro 2019. Gamliel Fiŝkin 01:07, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi nuntempe enhavas anglalingvajn parametrojn. Krome mankas intervikiaj ligiloj. Kaj mi ne havas tempon nek emon alĝustigi tiajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
La Tero (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tiu estas sensencaĵo. Jam ekzistas artikolo Tero kaj tie estas nur bildo kaj duono kun vandaleca klarigo.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:20, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Sensencaĵo tujforigenda. RG72 (diskuto) 07:01, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 18:24, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Rajta movado de aŭtismuloj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Rajta movado de aŭtismuloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kio estas Rajta en tiu kunteksto? Ne estas klara artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:35, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, jesoj venis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:12, 27 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se iu aldonas informon, ŝanĝas la titolon kaj ligas al aliaj lingvoj, la artikolo restos, sed male, tio ne indos.--kani (diskuto) 19:35, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jam evidentas ke nenio el tiu ĉi artikolo estas konservinda, nek ĝia titolo, kiu estas lingve fuŝa, nek ĝia enhavo, kiu estas unu banala frazo. La artikolo pri tiu ĉi temo certe estas utila, sed ne la tiu ĉi.--Goren (diskuto) 20:35, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: ĝermeto sensenca. RG72 (diskuto) 07:02, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: tro minimuma ĝermeto, neniuj intervikioj, neniuj ligiloj => Forigenda. --Dominik (diskuto) 09:34, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Marlin (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Oni faras alidirektilon el ĉefurbo al kantono
Uzanto
--kani (diskuto) 22:44, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Transformita je akceptebla artikolo. RG72 (diskuto) 05:11, 27 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Mi ne certas pri neceso forigi. Nun okazas debato en la diskutpaĝo de la vikipediisto. Tamen la alidirektilo estas iom fuŝe farita; ĉiuokaze oni ne povas lasi la averton sen scio ĉi tie.--kani (diskuto) 22:48, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:01, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Senutila. --Dominik (diskuto) 09:36, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi intertempe aldonis informkeston, tiel ke ĝi jam enhavas eĉ mapon. --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Nun ĝi estas normala ĝermeto pri malgranda urbo, nia vikipedio havas multojn da tiuj. Certe ne plu forigenda.--Goren (diskuto) 11:28, 19 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:52, 19 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 30 decembro 2019 9:48
Artikolo
Axel (salto) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Sen intervikioj, preskaŭ sen enhavo, kun fuŝa titolo
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:18, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita kaj kun pruvita enciklopedia signifo. RG72 (diskuto) 06:04, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: tamen, estas serioza sporta afero, kun sufiĉe ampleksaj artikoloj en aliaj lingvoj. La nomon indas pripensi, Axel-salto povus esti taŭga titolo, eventuale eĉ akselsalto (kun ioma eblo unuavide konfuzi kun "akselo". Oni ne bezonas forigi, per troa Esperantigo, la klaran aludon al propra nomo de sportisto. La sporta lingvo en Esperanto de Tibor Újlaky-Nagy mencias la salton "duobla Axel Paulsen". Mi markus la artikolon kiel ĝermon pri glitkurado. --Surfo 12:20, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi plibonigis la artikolon. La nomo povas resti tiel. - Moldur (diskuto) 14:38, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Eĉ mi kiel nesportema dikuleto jam foje ion aŭdis pri Axel-salto :-) Sed detalojn mi ne scias. --Tlustulimu (diskuto) 14:54, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 00:47, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 4 januaro 2020 9:12
Artikolo
Pipalo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto:Marek Mazurkiewicz petis forigi tiun ĉi artikolon ĉar "mankas referencoj, miksita propra nomo kaj nomo de specio".
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:24, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Diskuto translokita al VP:Alinomendaj artikoloj
Komento Komento: Mi ĵus trovis la terminon "bodiarbo", en Nova PIV, sur la paĝo 162, ĉe la kapvorto "bodio". Bedaŭrinde oni tie ne mencias la sciencan nomon. Tamen devus temi pri "Ficus religiosa", ĉar la germana artikolo enhavas la alternativan terminon "Bodhibaum", kies traduko certe estas la vorto en NPIV. Do, eble ni ja ne forigu la artikolon, sed ŝanĝu la titolon al "bodiarbo". --Tlustulimu (diskuto) 09:38, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu Fikuso religia? RG72 (diskuto) 05:37, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: @RG72 laŭ kiu referenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:32, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi sekvis alilingvajn artikolojn pri la sama genro kaj ili havas similajn nomojn, ĉu ne? Fikuso jam estas uzata en la lingvo kaj eĉ en nia vikipedio. RG72 (diskuto) 06:03, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Fikuso religiaReligia fikuso aŭ eĉ Sankta fikuso estus pli-mapli rekta esperantigo de la latina nomo, kio estas akceptebla, defakte eĉ defaŭlta maniero esperantigi biologiajn nomojn en nia vikio kiam ne ekzistas kutima kaj pruveble uzata esperanta vorto por iu organismo.--Goren (diskuto) 14:51, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Post legado de la supraj komentoj, mi pensas ke oni ne forigu, sed transigu tiun artikolon al "Vikipedio:Alinomendaj artikoloj"? --Dominik (diskuto) 06:23, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas, ĉar apenaŭ la paĝo estas forigenda. RG72 (diskuto) 06:51, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 7 januaro 2020 13:11
Artikolo
Philip Reeve (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Unufranza artikolo kun nekomprenebla lingvaĵo ("sian infanaĝon plenigis")
Uzanto
RG72 (diskuto) 13:59, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 15:55, 5 jan. 2020 (UTC)[Respondi]