Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Novembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La du antikristoj 2023 11 2[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 9 novembro 2023 0:20
Artikolo
La du antikristoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La tuta skribaĵo tre aspektas memfarita monologo pri propraj opinioj, en vikipedio nomata "originala esplorado". Jam la ideo, ne enciklopedie prezenti du librojn, sed fari komunan tekston kun personaj komparoj kaj filozofiaj - teologiaj rezonadoj pri la du malsamaj verkaĵoj, aspektas forte stranga en enciklopedio. Kompreneble la monologo estas tute sen referenco, kaj kompreneble en neniu alia lingvobranĉo de vikipedio estas simila teksto, en kiu oni ankoraŭ povus serĉi iujn informfontojn - ĉar la teksto estas ekzakte tio kion vikipedio ne estu.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 00:30, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:33, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Oni povas imagi apartajn artikolojn pri Antikristo, pri menciitaj verkoj, pri iliaj konceptoj, sed certe ne unu artikolon pri du verkoj arbitre elektitaj inter multaj similaj. RG72 (diskuto) 06:16, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: estas evidenta rompo de VP:OR VladimirPF (diskuto) 07:17, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kiel ankaŭ pluraj aliaj personaj religiesprimoj neenciklopediecaj de Ludovica. - Moldur (diskuto) 05:38, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi samopinias, ke tio estas originala esplorado (VP:NOE). Krome mi taksas la tutan skribmanieron de la artikolo tre konfuza, ekde la enkonduko kiu ne bone klarigas ĉu la artikolo temas pri fikcia rolo, pri teologio, aŭ pri literara kritiko de du aŭtoroj. La fontoj forte ne sufiĉas. —Supernabla🪰 15:43, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Nur eta ĉeno da vortoj ... 2023 11 2[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 9 novembro 2023 21:01
Artikolo
Tambo Machay (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
... sen verboj, nek sekcioj, nek akuzativo. Mia intenco estis proponi ĝin por tuja forigo, sed mi elektis la vojon de la «ordinara» foriga propono por eviti kritikojn.
Uzanto
Supernabla🪰 21:02, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:29, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 06:05, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: VladimirPF (diskuto) 07:08, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jen rekordo: tute fuŝa ĝermeto de eĉ ne frazo, kiu pretervivis ekde 2004. Sed la antikva loko sendube meritus decan artikolan ĝermon aŭ pli da teksto, tial tute sencas ne tuj forigi ĝin, sed diskutigi ĝian forigon post semajno, ĉar estas eta ŝanco ke iu uzanto ankoraŭ kompatas la neglektitan mikropaĝon kaj vastigos ĝin al eca artikola ĝermo ene de ses tagoj. ThomasPusch (diskuto) 12:26, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Multaj titoloj, neniu teksto #2 2023 11 3[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 10 novembro 2023 8:36
Artikolo
Augusta Treverorum (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
sensenca strukturo (kiel supre)
Uzanto
Supernabla🪰 08:57, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Tempolimo pasis, kontraŭoj haveblis, poroj ne, la iniciatinto rezignis je sia propono. RG72 (diskuto) 05:30, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
kontraŭ kontraŭ forigo, do por propono B por propono B de la unua propono: forigi la multajn titolojn, restigante nur la enkondukon kaj la fontojn. Sama argumentado kiel en oktobro 2023: la uzanto, kiu kreis ĝin, emis meti longegajn listojn, pli ol li mem aŭ pli ol iu alia iam povus plenigi (nun li mortas ekde 2 jaroj kaj neniu povas riproĉi lin ke li ne plulaboras). Kompreneble necesas forpreni la multajn orfajn "ĉapitrotitolojn", kiuj vere aspektas groteske, kaj nepre necesas meti ŝablonon {{ĝermo}}. Tiel la artikoleto plu utilos: 9 paĝoj ligas al ĝi, kaj 14 alilingvaj paĝoj, do ĝi ne sensencas - negrave ĉu ĝi ankoraŭ iam vastiĝos aŭ ĉu ĝi restos bona artikola ĝermo. La antikva loko estis historie tre grava en la nordokcidenta parto de la Romia Imperio, kaj tute sencas vikipedie dividi lokojn de la antikva epoko disde la nunaj modernismaj loĝlokoj de la 21-a jarcento - kvankam kompreneble tio havas limojn - oni ne povas dividi la historion de iu ajn urbo al 20 aŭ 50 apartaj artikoloj pri historio. Sed pri urboj kiuj en la antikveco estis famegaj metropoloj kaj ofte citiĝas en historiaj fontoj je sia antikva nomo, tio ja sencas kaj praktikatas ankaŭ en aliaj vikipediaj branĉoj. ThomasPusch (diskuto) 12:39, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun Kontraŭ Kontraŭ: Supernabla🪰 20:10, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Konsentite. Mi ankaŭ konsentas pri via ideo grupigi la multajn fotojn en galerion. Mi povis tion kiam mi rearanĝis la tekston kaj fotaron, sed ĉe mi la fotobloko ŝajnis al mi aspekti tro granda, tiel ke oni ne plu atendus tiom vastan literaturan liston sub ĝi. Tamen nun tamen aspektas tute akcepteble. Mi tamen havas ankoraŭ noton pri la grupigo, kiun mi metos en la artikolan diskuton por vi, por ne diskuti pri redaktaj detaloj ĉi tie, kie baze nur temas pri la demando ĉu forĵeti aŭ savi tekston. ThomasPusch (diskuto) 21:58, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi solvis miajn erarojn. Nun la klarigetoj ŝajnas bonaj. Mi ankaŭ aldonis kelkajn kromajn vikiligilojn. —Supernabla🪰 21:18, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi rezignas la proponon, ĉar la artikolo pliboniĝis. —Supernabla🪰 10:43, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 12 novembro 2023 13:57
Artikolo
Ŝablono:Komentitaj partoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi forte kontraŭas la ekziston de ĉi tiu ŝablono. En multaj artikoloj ja ekzistas la grava problemo, ke redaktintoj enmetis ne-rigarditan kaj ne-pripensatan amason da krokodilaĵoj inter komentoj; ĉi tiu ŝablono ŝajnas nur daŭre subteni ĉi tiun fi-agadon. Vidu ekzemple kio okazis ĉi tie kaj ankaŭ ĉi tie. La komentitaj krokodilaĵoj entute ne sencas laŭ oblaj vidpuntkoj:
  1. La krokodilaĵoj estas prenataj de aliaj retejoj (ekz., la ceteraj lingvaj eldonoj de VP) sen respekti la kopirajtojn (neniu agnosko aŭ ligilo), do ili estas kontraŭleĝaj.
  2. Kiam la tesktoj venas de aliaj VPoj, ili estas ne ĝisdatigataj: kiu estas la senco kopii kaj alglui specifan version el la germana/angla/franca VP, se oni povas simple viziti tiujn VP-ojn por elpreni la plej novan version?
  3. Ĉi tiuj krokodilaj komentoj estas perforto kontraŭ redaktantoj kiuj ne komprenas la germanan/anglan/francan ktp. Indas rimarki, ke ĉi tiu estas la Esperanta VP, do le tekstoj endu esti nur en Esperanto.
  4. Ofte oni tradukis nur etan enkondukon (2 KB) kaj poste algluis 20 KB de komentitaj krokodilaĵoj kiuj neniu vidos: tio estas ega malŝparo de servilaj rimedoj kaj malfaciligas la laboro de redaktantoj, kiu por modifi etan ĝermon, devas eltrovi 20 KB de krokodilaĵoj.
  5. Per la krokodilaĵoj oni perfortigas homojn traduki el la germana/angla/ ... Tio estas perforto kontraŭ kiuj ne konas la germanan, ktp. Se oni ne komprenas la tekston, la risko ekzistas, ke oni uzos aŭtomataj tradukiloj kaj enmetos tradukojn plenajn je eraroj.

Mi proponas forigi kaj la krokodilaĵojn, kaj la ŝablonon {{Komentitaj partoj}}.

Uzanto
Supernabla🪰 13:27, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Tempolimo pasis, poroj mankis, kontraŭoj haveblis, la proponinto nuligis la proponon. RG72 (diskuto) 05:23, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Sed, la forkomentitaj tekstoj markitaj per la ŝablono neniel nur celas krokodilaĵojn, pri kies kritiko mi plene subtenas vin. Ankaŭ esperantaj tekstoj, kiel ekzemple en la paĝo Faktorado, kiu ĵus aperis kiel unua uzo de la ŝablono en mia komputilo, pri kiuj iuj redaktantoj ne plene certis, aŭ kiujn eble aliaj redaktantoj provizore forkomentis, ĉar ili ne estis sufiĉe ĝenitaj por tuj neniigi la tekstoblokon, sed volis lasi ŝancon, ke iu alia ankoraŭ povas savi la tekstoblokon, kun iom da necesaj adaptoj, estas en tiu kategorio. Kaj mi konfesas, ke kiam mi forkomentas dubindan tekstoblokon ene de teksto, mi kompreneble en la forkomentita parto notas mian kritikon pri la tekstobloko, sed preskaŭ neniam aldonas la nun kritikatan klare videblan ŝablonon al la artikolo. Do en la baza aspekto ŝajnas ke la bloko estas for, kaj nur en la redakta modo eblas vidi ĝin. Tial la ŝablono eĉ helpas trovi tiajn forkomentaĵojn, kaj la ĝuste forkomentitajn esperantlingvajn, kaj la fuŝe enkopiitajn fremdlingvajn tekstoblokojn, kiujn ĉiu revizianto kuraĝe povas forbalai. Do mi estas Por Por: vasta forigo de forkomentiaj fremdlingvaj tekstoblokoj, sed Kontraŭ Kontraŭ: forpreno de la ŝablono. Oni povas en la dokumentado noti averton, ke la ŝablono nur uziĝu por iel diskutindaj esperantlingvaj teksteroj, kvankam mi ne havas esperon ke homoj tro forte atentos tiun peton. Kaj mi eĉ ne havas iluzion, ke la ŝablono markas multajn el la fuŝaj krokodilaĵojn: momente ĝi uziĝas en 50 paĝoj, kaj mi ne scias kiom da estas krokodilaj tekstoblokoj forprenendaj kaj kiom da estas esperantaj tekstblokoj iel ne sufiĉe maturaj aŭ iel kritikataj. Sed ne gravas, eble eĉ estas bona signo ke la ŝablono ne inflacie uzatas. Sed havi ĝin, en kazo ke oni pensas bezoni ĝin, estas utilo. Tiujn nun 50 paĝojn boni povas facile trarigardi, forpreni ĉiujn krokodilaĵojn kaj la koncernajn ŝablonouzojn - tiam eble restas 20 uzoj de esperantaj tekstblokoj iel kritikataj, eble nur 2. Sed se oni por tiuj uzoj de kritikataj esperantaj tekstblokoj pli uzas la ŝablonon ol oni sume faris ĝis nun, tiam la ŝablono daŭre havos sencon. ThomasPusch (diskuto) 15:16, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, prave. Plejparto de komentoj estas esperantlingvaj, kvankam tre polvaj aŭ eraraj. Indus korekti aŭ forigi ĉion, post kontrolado. —Supernabla🪰 21:17, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: mi ne vidas problemon havi la ŝablonon en artikoloj: ili anoncas al la redaktantoj pri kaŝita parto de la artikolo kaj petas korekti la mankon. Eĉ plu: mi opinias la ŝablonon utila. VladimirPF (diskuto) 08:44, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Konvikite. Do mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 10:42, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Nur ruĝa listo, neniu teksto 2023 11 8[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 15 novembro 2023 21:07
Artikolo
Cirkartoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
En la nuna stato ne akcepteblas. Neniu frazo, nur listo plejparte ruĝa kaj ne tre informhava.
Uzanto
Supernabla🪰 21:13, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:22, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: en nuna stato la artikilo estas rubejo de sensence elektitaj vortoj kaj bona ilustraĵo de VP:OR. VladimirPF (diskuto) 06:49, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:28, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: La liston pri tri, fakte 4 disciplinoj pri cirkartoj eblas senprobleme meti sub ĉaptrotitolon "Vidu ankaŭ" de la teksto Cirko, tion mi jam faris, kaj krome la "listo plejparte ruĝa" vere ne havas iun reciklindan informon. ThomasPusch (diskuto) 15:32, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu recenzo de libro? 2023 11 15[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 15 novembro 2023 22:15
Artikolo
En Svislando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi kredas, ke tio temas pri recenzo de libro, sed ĉio mankas. Neniu enkonduko, nek verboj: troviĝas nur ĉeno da vortoj.
Uzanto
Supernabla🪰 22:40, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 05:21, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: la artikolo baziĝas sur Enciklopedio de Esperanto. Tio signifas, ke ties temo estas grava kaj postuloj de VP:IND estas plenumitaj. Certe estas problemo pri grandeco, tamen mi opinias, ke por ĝermo sufiĉas. Mi iom ordigos la artikolon. VladimirPF (diskuto) 06:57, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Iom riparis la artikolon. VladimirPF (diskuto) 07:42, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi povas resti post iom plibonigo. RG72 (diskuto) 05:23, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon al la intervenintoj. Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 21:35, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ mi kontraŭas forigon, sed tamen ankoraŭ restas multaj demandoj. Eblas deĉifri, ke LI estas "en la periodaĵo Lingvo Internacia", 1909: do la recenzo ne aperis en EdE, nur tie citiĝis eta parto. Se iu hazarde havas la jarkolekton sub sia lito, eble eĉ eblos malkovri kiu estas "P. C." (ha, probable estas Paul Champion), kaj eblus senprobleme citi la kompletan recenzon (Lingvo Internacia aperis inter 1895 kaj 1914, ĉesis ekzisti antaŭ 109 jaroj, tio certe sufiĉas por forvelko de ia kopirajto). Kaj al mi tute misteras kiu estas tiu "Librairie de l'Esperanto", pri kiu mi nur konjektas ke ĝi devas esti "antaŭaĵo de la Esperantista Centra Librejo fondita parize en 1918". Bone, sub la lito oni ne devas havi la jarkolekton, sufiĉas rigardi ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 14:44, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 15 novembro 2023 23:34
Artikolo
Miceto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Neniuj vikidatumoj. La paĝo enhavas nur frazeton kaj estas sen-informa. Mi neniam aŭdis/legis la vorton «miceton» antaŭe, do mi serĉis en PIV, kie mi malkovris, ke ĝi estas arkaismaĵo por diri fungo-n. Mi pensas, ke la paĝo fungo sufiĉas. Mi proponas, ke miceto alidirektu al fungo.
Uzanto
Supernabla🪰 23:00, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:20, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: mi ankaŭ opinias, ke necesas forigi: sen plenumo de VP:FF ĝi estas rekta VP:OR. VladimirPF (diskuto) 07:04, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:22, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Provizore por Provizore por: Stranga PIV-a vorto, konsiderante ke ankoraŭ ekzistas paĝoj kaj konceptoj pri micelio kaj mikorizo, kaj krome alilingve, en d:Q194309, estas 47 alilingvaj paĝoj pri "mikobakterioj" (latine mycobacterii, singulare mycobacterium), genro de bakterioj. Se PIV klarigas ke "penicilino estas miceto", tiu klarigo fakte devus gvidi al ĝusta koncepto. PIV ankoraŭ mencias grupon bazidiomicetoj kaj grupon askomicetoj pri kiu iu anonimulo en 2004 gaje komencis paĝon kun meminventita aŭ memtradukita nomo "askofungoj" kaj fajfis pri PIV. Bone ke ni nun pli atente fokusigas la temon. Se oni trovus faskon da alilingvaj paĝoj pri temo "miceto", mi kompreneble estus kontraŭ forĵeto de la miniatura teksto, sed postulus nepran plivastigon ĝis minimumaj normoj. Sed ĝis nun mi ankoraŭ ne trovis rektan ekvivalenton, kvankam estas esperantlingvaj grupoj bazidiomicetoj kaj askomicetoj... ThomasPusch (diskuto) 13:54, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]


Listo de biografioj - 2023 11 11[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-12-30
Artikolo
Listo de biografioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
«Listo de biografioj» ne estas temo menciinda por enciklopedio, laŭ mia opinio. Krome la listoj estas ege polvaj, forgesitaj kaj ne-ĝisdatigitaj. Se oni ĝisdatigas ilin, la paĝoj povas enteni po miloj kaj miloj da biografioj, kaj tio estus tro multe por dimensio de enciklopedia artikolo. Mi taksas la «Listo de biografioj - » ege troaj, ne-necesaj, kaj tuj forigeblaj. Ni jam havas la Kategorio:Personoj kaj Vikidatumoj por serĉi biografojn laŭ nomo.

Listo de forigendaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 21:13, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
decidiĝis forigo de ĉiuj listoj, je 2023-12-30, kaj ĝis tiam ankoraŭ eblas uzi la listojn por trovi iujn escepte senesperajn paĝetojn, ThomasPusch (diskuto) 11:41, 21 nov. 2023 (UTC); forigita el la ĝenerala spaco la 16-an de januaro 2024. TP[Respondi]
  • Por Por: mi subtenas, ĉar la listoj ne havas kriteriojn por enlistigo. Se la listo celas mencii ĉiujn artikolojn-biografiojn, do ĝi rompas VP:5P-1 VladimirPF (diskuto) 07:19, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Jam en 2004 (!) oni forte kritikis tiun pratempan manieron grupigi biografiajn artikolojn en Vikipedio, tiam oni proponis anstataŭe meti kategoriojn (sed nun la paĝoj jam estas kategoriigitaj laŭ diversaj kriterioj, kaj ne sencas aparta kategorio "vikipediaj biografioj"="vikipediaj paĝoj pri homoj", fakte tiu kategorio estus la sama kiel Kategorio:Personoj... en ĝi estas eble 100 000 vikipediaj paĝoj). La listoj miaopinie nur havus iun (trukan) sencon, se inter la artikoloj estas iuj kiuj krome estas tute aŭ preskaŭ orfaj artikoloj, sed "malorfigi ilin" nur per tia monstra listo de simplaj nomoj estus ne-sincera trompo. Tiam prefere la koncernaj povraj tekstoj ekhavu sinceran ŝablonon {{orfa}} kaj oni tiam provu malorfigi ilin. ThomasPusch (diskuto) 11:12, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    • Komento Komento: Tamen, la dinozaŭra listaro povus servi al trovo de iuj aparte senesperaj biografiaj artikoloj. Tial mi proponus jes decidi forigon de ĉiuj listoj, sed prokrasti la efektivan forigon ĝis post ses semajnoj, fine de decembro. Do la ideo estus deklari la paĝojn "zorgigaj listoj" kaj alvoki ankoraŭ plurajn uzantojn en tiuj ses semajnoj revizii la tekstojn: se io vere estas normala teksto - ne-orfa, ne-polurinda, kun bonaj informkesto, kategorioj kaj se artikola ĝermo kun ŝablono pri artikola ĝermo, eblos simple streki ĝin el la listo. Se ni tre diligentos, tiam eblos forĵeti iujn listojn preskaŭ sen enhavo, kaj povos post mezo de decembro ankoraŭ proponi iujn aparte senesperajn artikolojn de la listo por forigo ĉi tie. Klaras al mi, ke ĉiujn tekstojn oni ankaŭ sen tiuj listoj povas trovi kaj kritiki. Sed tiam estas simple hazardece, ĉu iu malfermas tian paĝon, kiu eĉ ne jam havas ŝablonon {{orfa}} kaj troveblus tiuvoje ... eĉ se oni, ne havante alian hobion, multfoje klakas la butonon "hazarda paĝo" en la kolumno maldekstre. Laŭ mi, neniu regulo "devigas" nin efektivigi forigon ene de sep tagoj, sed ni povus teste provi ĉu havas sencon jes jam decidi la forigon de listoj je fiksa dato post pli da semajnoj (se tio restas escepto, ĉar krome estas risko ke neniu administranto post ses semajnoj ankoraŭ memoras ke ni decidis je fiksa limdato forĵeti plurajn paĝojn). ThomasPusch (diskuto) 11:12, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo (je 2023-12-30) de la paĝoj ĉar ili estas redundaj, kaj klopodas permane efektivigi funkcion kiun jam havigas kategorioj. Eble "Kategorio:Ĉiuj biografioj" povus esti kreita anstatauxe. Taylor 49 (diskuto) 15:12, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi nun forigas la listojn el la ĝenerala spaco respektive movas ilin al teknika spaco, kie ankoraŭ eblas iom post iom proksimiĝi al fino de la revizio: Mi nun sincere dirite nur sukcecis pri revizio de duono de la paĝoj sub litero "a", kio povas aspekti ridinda kvanto kompare al la granda monto de tekstoj kiuj ankoraŭ restas. Sed tiuj 34 revizioj de biografioj inkluzive adaptoj en vikidatumoj estis unuope valoraj revizioj, tial mi ŝatus teni la eksajn listojn ankoraŭ en teknika spaco, kvankam mi mem ne kredas, ke mi mem iam sukcesos alveni al la fino - sed ĉiu revizio estas bona paŝeto al pli bona kvalito de la tuta projekto. ThomasPusch (diskuto) 11:43, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kvankam mi ĵus iom malfruas, mi ankoraŭ volas doni mian voĉon por forigo de la listoj kaj por la procedo. Aidas (diskuto) 12:08, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Stilogvido/Traduko_de_Manual_of_Style 2023 11 13[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 20 novembro 2023 10:46
Artikolo
Vikipedio:Stilogvido/Traduko_de_Manual_of_Style (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La provo de teksto el 2007 estas tre malbone kaj parte tute ne tradukita, ankaŭ ne bone vikipedie formatigita, kaj ekde 2007 vegetas en "deponejo" pli ol 17 jarojn kaj atendas savon. Aŭtomata tradukilo povus pli bone traduki al Esperanto ol tiu mallerta provo, sed entute ne klaras de kie estas la origina angla teksto de 2007.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 10:23, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo de la evidenta fuŝaĵo. RG72 (diskuto) 05:27, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Certe Por Por: VladimirPF (diskuto) 10:37, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Taylor 49 (diskuto) 15:05, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Multaj titoloj, neniu teksto #3 2023 11 10[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 novembro 2023 20:52
Artikolo
Fortikaĵo Ehrenbreitstein (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi ne havas tempon nun por plibonigi ĝin. Ankaŭ indas forpreni plejparton de la troaj bildoj.
Uzanto
Supernabla🪰 20:22, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
post prilaboro ThomasPusch (diskuto) 17:14, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi solvis la problemojn. Do mi rezignas la proponon de forigo. —Supernabla🪰 21:45, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: post la intertempaj plibonigoj. Evidente vi trovis trovis tre fuŝan paĝon, Super Nabla. Dankon. Mi petus vin, se vi metas paĝon al la listo ĉi-tie, ne forgesi ankaŭ meti ŝablonon {{forigu}} al la paĝo mem. Kaj en la formo en kiu vi vidis ĝin, ankaŭ estintus sence meti ŝablonon {{ĝermeto}}. La povra frazo, en kiu estis enŝtopita la la tuta informo, estis sklave tradukita el la germana lingvo. Mi nun ne komentas la stilon en la originala germana, sed en Esperanto tia kondensita ŝtopiĝo ĉiukaze rezultas en strangega stilo, kaj krome rezultas ke eĉ ne estas la minimumaj 3 frazoj por artikola ĝermo. La senesperan frazegon mi distranĉis al tri frazoj, kaj aldonis ankoraŭ du etajn ĉapitrojn de la germana teksto (ne sklave tradukitajn). Tiel ĉi la teksteto ne plu estas kritikinda ĝermeto, eĉ ne plu estas artikola ĝermo, sed jam vera mallonga artikolo. La bildosubskriboj ankoraŭ estas mankaj, ekz. la stranga vorteto "farde" aŭ la senkomenta noto "en «Merian»", kio kompreneblus se ĝi estus "en kuprogravuraĵo de fama historia verko de Mateo Merian". Sed tiuj mankoj jam ne plu esencas. Mi estintus kontraŭ konservo de la teksto, se ĝi daŭre konsistus nur el unu frazo, sed vastigi tekston de unu frazo al teksto de tri frazoj, kaj tiam aldoni ŝablonon {{ĝermo}} preskaŭ ĉiam facilas. ThomasPusch (diskuto) 12:24, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

VP ne estas receptaro 2023 11 5[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 12 novembro 2023 12:44
Artikolo
Farĉitaj rumeksfolioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi proponas restigi nur la enkondukon: VP ne estas aro de receptoj, sed enciklopedio. La recepto ne troviĝas en la ceteraj lingvaj eldonoj de VP. Mi kredas, ke la artikolo nur endas priskribi kiel la recepto varias trans malsamaj regionoj, sen doni la tutan recepton. Ni en VP ne donas konsilojn kiel kuiri, LMO. Krome, la sekcio «Recepto» estas gramatike erara: *«verŝi, atendi, pecetigi, ...» anstataŭ «verŝu, atendu, pecetigu»
Uzanto
Supernabla🪰 12:53, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Iuflanke vi pravas, ke kuira recepto estas malkutima en Vikipedio, sed aliflanke mi dirus ke la recepto estas aldona informo kaj ne dolorigas aŭ damaĝas iun aŭ ion. Kion vi pensas pri kompromisa solvo, kaŝi la recepton en malfaldeblan skatolon, tiel ke ĝi grafike tre distanciĝas de la baza enciklopedia teksto, sed tamen ankoraŭ atingeblas se oni volas vidi ĝin? Vidu kiel aspektas nun: la recepto nun estas eksperimente metita en skatolon. ThomasPusch (diskuto) 20:23, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Honeste, ĉi-foje la solvo ne tre plaĉas al mi. MDR! 😉 Eble mi trovis pli bonan solvon, kiu kontentiĝos ĉiuj. Intertempe, mi movis la recepton al Vikilibroj: b:Kuirlibro:Farĉitaj rumeksfolioj, kaj mi ankaŭ enmetis inter-projektan ligilon al Vikilibroj en la Vikipedian artikolon: Speciala:Diff/8434955. Vikilibroj estas tre pli taŭga projekto por receptoj ol Vikipedio, kaj dank'al la ligilo ankaŭ redaktantoj de Vikipedio ekscios pri ĝi. Kion vi opinias pri tio? Klare, ĉiam decidu la komunumo... Tamen, receptoj ne taŭgas en Vikipedio, ĉar ili havas milojn da varioj kaj estas apartaj informoj ol artikoloj. En la ceteraj lingvoj, receptoj komune troviĝas en Vikilibroj. Amike, —Supernabla🪰 21:11, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Fakte via kompromiso ankaŭ estas eleganta solvo. Mi nur timas ke se la teksto estas nun kompare mallonga, nun la okuloj ne facile trovas ke malantaŭ la kolono da bildoj kaj la kutima kesto kun signo pri la komunejo estas ankoraŭ alia signo, pri vikilibroj. Almenaŭ en mia ekrano tiu signo pri vikilibroj jam estas ekstes la vidkampo, kaj oni devas subenruli la paĝon, sed tion mi ne farintus se mi ne sciintus ke tie ankoraŭ io venas, krom la signo pri la komunejo, kiun mi 400 000 foje tie vidis. Tial mi proponas sub "Vidu ankaŭ" duafoje reklami la ligilon al vikilibroj. Ĉe "Vidu ankaŭ" mi pli ofte rigardas la kompletan liston, kaj vidante la nomon vikilibroj, miaj okuloj tiam ankaŭ serĉas la keston dekstre kaj tiam ekvidas ke tie estas signo pri "Vidu ankaŭ". Mi pensas ke estas bona solvo tiel. Do ne necesos forigi la zorge faritan paĝeton, kaj Vikilibroj ekhavis unu plian tute praktikan tekston el la ĉiutaga vivo. ThomasPusch (diskuto) 15:27, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone... Do mi rezignas la proponon ĉar la problemo solviĝis. —Supernabla🪰 22:23, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 novembro 2023 13:33
Artikolo
Lili Marleen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo rompas aŭtorrajtojn
Uzanto
VladimirPF (diskuto) 13:49, 10 nov. 2023 (UTC){{}}[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita

VladimirPF (diskuto) 13:49, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Post forigo de la kontraŭleĝa teksto, la administrantoj povas kaŝi antaŭajn versiojn de la paĝo. —Supernabla🪰 15:36, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite kaj nun Kontraŭ Kontraŭ: Efektive la kantotekston ne eblas ĉi tie aperigi: la verkisto Hans Leip mortis nur en 1983 kaj la teksto mem tial estos sub kopirajto ĝis la jaro 2053. Mi forviŝis ĝin, metis noton en la teksto mem, kiu avertos novajn uzantojn ne realdoni ĝin, kaj kaŝis ĉiujn koncernajn antaŭajn versiojn de la paĝo. Tiel ĉi, la teksto povas sendube pluesti. Dankon, Vladimir. ThomasPusch (diskuto) 13:04, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun Kontraŭ Kontraŭ: Supernabla🪰 23:38, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Fermita Fermita: mi rezignas mian proponon pro riparo de la artikolo. VladimirPF (diskuto) 06:49, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Rompo de aŭtorrajto solvita. Taylor 49 (diskuto) 23:27, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Originala beletro Esperantlingva en la reto 2023 11 10[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 novembro 2023 20:44
Artikolo
Originala beletro Esperantlingva en la reto - O (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi ne komprenas pri kio temas la paĝo, kaj ĉiukaze mankas enkonduko kaj pli ĝenerale mankas teksto. La paĝoj Originala beletro Esperantlingva en la reto - L kaj Originala beletro Esperantlingva en la reto - S en la nuna stato estas sensencaĵo.

Forigendaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 20:58, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:29, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Laŭ mi, la listo estas stranga kaj nun aspektas kiel VP:OR: nek unu fonto, ne estas klara principo de enigo. Kaj estas dua kaj multe pli grava problemo: mi ne vidas klaran anoncon pri aŭtorrajta politiko. Post tralego de la teksto mi komprenis, ke mem tenentoj de la reta biblioteko nenion opinias pri aŭtorrajtoj:
    Citaĵo
     Non-US persons are advised to check copyright laws of their country before accessing any eBooks or other content from Project Gutenberg. Some content may be copyrighted, or otherwise restricted, for use in other countries. Project Gutenberg offers no warranty or assurances about copyright status or freedom to access or use its materials outside of the United States. 
    Por forigi Por forigi VladimirPF (diskuto) 07:13, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo, ĉar tiaj tri sublistoj "O", "L", "S" tute ne troveblas por iu ajn. Se oni aktive serĉus rete legeblan version de literaturaĵo, oni serĉus en la vikipedia paĝo de la verkisto (se tiu ne ekzistas, estas domaĝe, sed kio ne estas tio ne estas), kaj se tie indikiĝas interna ligilo al ekzista subpaĝo rekte pri la literaturaĵo, tie. Sed mi NE samopinias kun VladimirPF, ke rete legeblajn esperantlingvajn literaturaĵojn ni devus nepre kaŝi, kaj eksterajn ligilojn pri ili nepre ne meti: la avertoj en la paĝaro gutenberg.org estas sufiĉe drastaj. Ĉiu povas kaj devas mem decidi ĉu el la lando kie oni momente estas oni rajtas aŭ ne rajtas atingi iun ajn eksteran paĝon aŭ dokumenton. Mi proponas baze kopii la ankoraŭ funkciajn ligilojn al esperantlingvaj literaturaĵoj al la koncernaj paĝoj de la verkistoj, kaj jam komencis tiun taskon en la listo pri "O". Tion devus ebli sukcesi ene de kvar tagoj: poste tiam la 17-an de novembro oni povos kun bona senti rubujigi la tri eksajn listojn. ThomasPusch (diskuto) 11:45, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:09, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Bildgalerio, ne artikolo 2023 11 10[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 novembro 2023 21:22
Artikolo
Listo de fotoj de John Tomas (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tio estas ege tre peza paĝo (klopodu malfermi ĝin, kaj vi mem vidu), ĉar enhavas neniun teskton sed multege da bildoj. Ĉu ni faru po unu similan paĝon kun amaso da bildoj por ĉiuj fotistoj? Bonŝanĉe, la paĝo senutilas, ĉar c:Category:Photographs by John Thomas (kategorio pri fotoj farde John Thomas) jam ekzistas kaj estas pli facile konsultebla.
Uzanto
Supernabla🪰 21:49, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 16:01, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Krome, la priskriboj estas nur anglalingvaj: neniu vorto en Esperanto. —Supernabla🪰 23:18, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
La listo estas kopio el alia vikio kaj pro tio ĝi havas nek esperantigitaj titoloj, nek ligilon al artikolo pri la fotisto. Mem fotisto evedente menciinda kaj verŝajne listo de liaj fotolaboroj estas menciinda. Tamen, nun ne estas fontoj, en kiaj la menciindeco estas prezentita. Mem la li sto estas tro granda, kio estas konsekvenco de manko de la fontoj. Se oni esploris kreaĵojn de la fotisto, certe devas esti disdivigo laŭ kreaj periodoj, kio povus faciligi ordigon de la listo; ĝin necesas disdivigi laŭ jaroj aŭ kreaj periodoj. Certe, nun la listo estas tro granda. Mi dubas, ke iu el nunaj vikiistoj kuraĝos plenumi la disdivigon: Mi estas por forigi Mi estas por forigi VladimirPF (diskuto) 07:36, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, nepre. Ekzistas esperanta artikolo John Thomas pri la historia kimra fotisto (jam tie cetere estas 13 el liaj fotoj), kaj bonorde tie menciiĝas la vikimedia kategorio. Tio estas ĉio, kion esperantlingve eblas kontibui al neforgeso de la historia fotisto - sed tiu ĉi anglalingva "galerio" estas malbona ŝerco. ThomasPusch (diskuto) 10:28, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 20 novembro 2023 11:32
Artikolo
Pikafish (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto konsideras la unufrazan ĝermeton malsufiĉan por resti. RG72 (diskuto) 11:15, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 11:15, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun 4 respektive (se kunkalkuli RG72, kiu formale nur peris la proponon ĉi tien) 5 poraj voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 11:36, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Sendemande kaj senkomente Por Por: VladimirPF (diskuto) 12:41, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sen ekstera ligilo, sen kategorio, sen komprenebla tri-fraza klarigo nur eblas diveni ke iel temu pri ŝako. Kaj la sola alilingva versio, el la kantonlingva Vikipedio, mem estas mizera ĝermeto de nur du frazoj kaj supozeble ne helpos iel ajn, eĉ se oni flue legus la kantonan ĉinan ... kvankam Guglo tradukas la du frazetojn tie pli lerte ol faris la nova uzanto, per traduko
Citaĵo
 Pika Fish estas senpaga kaj malfermfonta ĉina ŝakmotoro, derivita de Stockfish de Internacia Ŝako, uzante altnivelan NNUE-taksan d:Q98078848 teknologion. Ĝi publikigis la unuan version en aŭgusto 2022, apogante la UCI-protokolon d:Q1772684
Ĉar ankaŭ vikidatumoj tute malplenas, daŭre komplete mankas ĉiaj referencoj. Sed eĉ oni konsideras la rete troveblan referencon en github, almenaŭ mi daŭre komprenas plene nenion... For, se ne iu kiu iom konas ŝakajn komputilajn programojn povas savi la temon. ThomasPusch (diskuto) 14:22, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: d:Q117819994 estas senenhava. Taylor 49 (diskuto) 15:07, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: kiel proponinto. —Supernabla🪰 22:24, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 novembro 2023 12:34
Artikolo
Geŭzomedalo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo estas kopio de Geŭzo#En moderna tempo. Mi vokas @Uzanto:Sj1mor, kiu lasta redaktis la artikolon.
Uzanto
VladimirPF (diskuto) 12:48, 10 nov. 2023 (UTC){{}}[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ĉar simpla kopio de ĉapitro el alia teksto, ŝanĝita al alidirektilo por la jam ekzistinta esperanta paĝo "Premio Geuzen" ThomasPusch (diskuto) 12:26, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes ja mi konsentas. Sj1mor (diskuto) 14:11, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi malkonsentas, ke artikolo sen fontoj estas nepre VP:OR, ĉar ofte fontoj troveblas ekzemple interrete aŭ papere, aŭ en aliaj lingvaj eldonoj de VP. En ĉi tiu kazo, la vera problemo estas, ke tiu estas kopio el Geŭzo, do la koncerna paĝo estas redunda kaj ne-necesa. —Supernabla🪰 15:38, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mia sperto delonge montris al mi: se en artikolo mankas fontoj, aŭtoro verkis ĝin "el kapo" - kio estas taksata per VP:OR. VladimirPF (diskuto) 10:40, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ĉar simple kopio de ĉapitro de alia teksto, kaj ni ne sen defendebla kialo plurobligu niajn tekstojn. Tamen pri VP:OP: Mi konsentas kun Super nabla, kaj ankaŭ fontoj metitaj en la komuna datumbazo vikidatumoj apartenas al la artikolo, ĉar vikidatumoj estas komuna platformo de ĉiuj tekstoj pri la temo. Krome pri artikolaj ĝermoj, kiuj laŭ difino devas minimume konsisti el tri plenaj frazoj kaj se eblas almenaŭ unu ekstera ligilo (neniu nepra postulo de informkesto, foto aŭ referenco), la postuloj por fontoj en la teksto mem estas same multe pli malaltaj. Sed jes: Aparte kiam estas klaraj duboj pri vereco de informoj, eblas postuli referencojn. Kaj artikolajn ĝermojn kiuj nur konsistas el nudaj geografiaj faktoj kiel "Bervalo estas vilaĝo en Esperantujo. Ĝi apartenas al la provinco Verdio. Komence de la jaro ĝi havis 20 loĝantojn. Oficiala retejo" kompreneble bonvenas vastigi per pli interesaj faktoj, pliaj frazoj, fotoj, kaj tiam ankaŭ per referencoj (sed referencoj ne nur blinde enkopiitaj de alilingva vikpedia paĝo kaj tute ne adaptita por esperanta kompreno).ThomasPusch (diskuto) 13:29, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kompreneble, memstara artikolo pri la rezista movado "la Geŭzoj" (1940-1945) laŭ modelo de vikidatumoj d:Q2380106 eblas kaj bonvenas. Sed ĉar la teksto nun titoliĝas "Geŭzomedalo", mi supozas ke fine la kreota teksto temu pri tio pri kio temas la jam ekzistinta esperanta paĝo "Premio Geuzen" (d:Q2335338), kiun Sj1mor eble ne vidis. Tiel la temo fakte jam estas sufiĉe amplekse traktata en Esperanto. Do nenia neceso senespere duobligi tekstoblokojn... ThomasPusch (diskuto) 13:29, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kredita unio ‎2023 11 1[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 8 novembro 2023 22:04
Artikolo
Kredita Unio ‎ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikola ĝermo estas enhave senespera, ekde julio 2010, kiam iu anonimulo metis ĝin, probable per malbonkvalita aŭtomata tradukilo. Tiam en aŭgusto 2010 kapabla vikipediisto "tradukis" la tekston de tute nekomprenebla al iom riparita formo, do forgladis la plej evidentajn gramatikajn erarojn, sed ne vastigis ĝin aŭ ŝanĝis ion en la strukturo. De tiam dum 13 jaroj la teksto vegetas ĉi tie kun signo ke ĝi urĝe "bezonas poluradon", kaj neniu plu atentis la misan teksteton. Laŭ mi forigo de tiu povra teksto ne multe damaĝas al la e-lingva vikipedio. Kaj eble dum la diskuto pri forigo ankoraŭ iu volontulo pretas tute novkomenci novan, stile taŭgan teksteton el iu nacia lingvo: ene de 15 minutoj devus ebli havi komplete novan tradukon multe pli akcepteblan ol tiu ĉi povra ĝermo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 22:13, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 15:05, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus vidis ke jam en aŭgusto 2010 estis diskuteto ĉu forigi ĝin. Tiam kani pri la origina teksto, kiun mi supre nomis "tute nekomprenebla", tutsimile al mi juĝis "Neakceptebla lingvonivelo ĝis la punkto ke ne nur kompreno ne eblas sed ankaŭ eventuala korekto malfacilegas. Mi ne povas imagi ke ĉe normala Vikipedio tio estus akceptebla." Sed kiam el la senespera teksto la plej drastaj lingvaj eraroj estis eltranĉitaj, ĝi tamen povis resti, kvankam la traduko al stile bona esperantlingva teksto nur estis komencita... ThomasPusch (diskuto) 08:11, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
La temo fakte estas interesa, kaj inda je pli profunda teksto. Kaj estas iom nekompreneble ke la socia ideo fontis en Germanlingvio, tamen la vasta kaj tre kvalitema germana vikipedio havas nenion ajn pri la temo. Estas kelkaj tekstoj iom proksimaj, kiel "Raiffeisen"="Raiffeisenbank" kaj "Sparverein", sed la historian socian inventaĵon de kredita unio (esperantlingve laŭ mi minuskle), kiu en historia germana termino de 1852 devus esti "Darlehenskasse", la germanaj vikipedianoj ŝajne konscie evitis. Stranga kaj interesa fenomeno, kiu fakte bezonus multe pli da tekstoj ol tiu ĉi povra klopodo pri artikola ĝermo de homo supozeble ne komprenanta Esperanton, kiu vere malmulton klarigas. ThomasPusch (diskuto) 08:42, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kolego @ThomasPusch, mi petas klarigi: ĉu mi ĝuste komprenis, ke problemo de la artikolo estas nur malbona kvalito? VladimirPF (diskuto) 10:02, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Baze jes, vi pravas. Mi ne volas misuzi la diskuton pri forigendaj artikoloj, nun ŝtopi ĉiujn eble 20 000 el la sume pli ol 340 000 esperantaj artikoloj, kiuj estas de aparte malbona kvalito, en la diskutan kategorion. Sed tiu ĉi estis aparte povra teksto, kaj mi povas imagi ke tuta vakuo pri la temo helpas pli ol tiu ne-multe-klariga formale minimuma artikola ĝermo farita de balbuta ne-esperantisto. Kompreneble oni ankaŭ povus formale kritiki, ke la teksto apenaŭ havas referencojn - la sola arkivitita mikro-referenco klarigas nur pri la mallongigo "cu24" kaj estas komerca reklamo de usona firmao, kvankam tre eta teksto. Ĝi ne kalkuleblas kiel referenco por la artikolo mem. Sed efektive la teksto ne estus pli klariga, se ĉiu tria vorto havus apartan referencon, kaj sincere dirite ni entute kutime ne postulegas eksterajn referencojn en artikolaj ĝermoj, kiuj ja espereble baldaŭ elkreskas al florantaj arboj (tiujn belajn eks-ĝermojn tiam eblas provizi per referencoj - aparte se estas dubindaj aŭ kontroversaj informoj). Kompreneble, iel mia propono pri forigo, kiel ofte en tiu ĉi listo, estas senespera alvoko ke iu savu la temon, per tute nova teksto komencita de nulo. Sed ja, mia kritiko baze estas malbona kvalito. Kiam mi hieraŭ proponis ĝin, mi dum la tago vidis aparte multajn fuŝajn tekstojn, kaj tiam proponis ĝin por forigo kun akuzo ke la lingvaĵo estus erara, sed post unu nokto mi certas ke tiu akuzo estus tro: ja la evidentaj gramatikaj eraroj estas korektitaj (krom la fuŝa duonfrazo "...kiel Banka de Amerikano", kiun mi hieraŭ unue vidis). Sed tamen mi timas, ke la teksto ne estas valora kaj klariga, kaj baze la juĝo de kani ankoraŭ ĝustas ke "ne nur kompreno ne eblas sed ankaŭ eventuala korekto tre malfacilas". Se ĝi ne pliboniĝos, aŭ prefere faratas tute nova komenca teksto pri la sama temo, tiam ne havi tekston pli bonas ol havi kaj ne bone kompreni ĝin, pro tio ke la stilo kaj strukturo tiom malkvalitas. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi povas meti en la artikolon tradukon el la rusllingva vikio en parto rilata al la Rusia praktiko. Estus bone, se oni la same aldonus partojn el la propralingvaj vikioj. VladimirPF (diskuto) 11:07, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj mi povas provi aldoni informon el la ukr-vikio: mi pli-malpli posedas la lingvon. Kaj el la bel-vikio - ankaŭ tie estas klara teksto. Do, aliajn lingvojn mi ne posedas. VladimirPF (diskuto) 11:12, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Estas bone. Mi esperas ke la orientslavaj lingvoj ankaŭ havas iun ĝeneralan parton pri la koncepto, kiun ankaŭ eblos uzi, sed ĉapitroj pri unuopaj landoj ankaŭ estas bonvenaj. Nur mi petas, ke vi tradukas ĉiun referencon inter krampoj al Esperanto, ĉar ne ĉiu homoj de la tero komprenas ĉiujn orientslavajn lingvojn (kaj, pro sama trakto, la neceso pri traduko de naciaj lingvoj al Esperanto en tiu ĉi vikipedio validas por senescepte ĉiu lingvo, krom eble se estas itala titolo "Teatro", kiun stultus traduki al Esperanto per "Teatro (Teatro)"...). ThomasPusch (diskuto) 13:07, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉu ĉi titolon "Caisse Populaire de Lévis" ni ankaŭ traduku? VladimirPF (diskuto) 13:21, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Karaj, temas pri tre grava tipo de (plejparte neprofitcelaj, kolektive posedataj de la membroj) financaj institucioj (kaj pli demokratieca kompare kun komercaj/akciaj bankoj), por kiu mi dum pluraj jardekoj sŭdis (kaj mem uzas) la nomon "kooperativa banko". La vorto "unio" igas la nomon tro for de ĝia vera natura senco, kaj en multaj lingvoj aperas la vorto "kooperativa". Cetere, ne estas malfacile lingve korekti tiun ĉi tekston, kiam ĝi havos pli akcepteblan nomon. Amike, -Filozofo (diskuto) 15:47, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kolego, en Comonz estas kategorio Credit unions in the United States by state inter kiuj mankas bankoj. (por mi kredita unio/kooperativo estas tute ne konata formo de financaj organizaĵoj - mirinde, sed en Rusio estas multe pli mil tiaj kooperativoj). VladimirPF (diskuto) 13:20, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se ekas tiom vigla intereso pri la temo kaj oni serioze faras novan tekston, tiam mia iom provokema propono forigi la antaŭe mizeran ĝermeton jam atingis sian celon. Vladimir: En Credit unions in the United States by state estas nur la institucioj laŭ usonaj subŝtatoj, ĉiuj simple estas "credit unions", kaj por klarigo kio tio estas servas komenco de la angla artikolo: "Credit unions may offer financial services as commercial banks". Do eble (?) ne "estas bankoj", sed ili "agas kiel komercaj bankoj". Harfenda kaj nekomprenebla distingo... La problemo pri la tuta temo laŭ mi estas la angla vikipedio, kiu dividas la klarigon en du artikoloj kaj du kategorioj: unu (d:Q745877 kaj kat. d:Q9474377) pri "kreditaj unioj"=kooperativaj bankoj, kaj duan (d:Q3277997 kaj kat. d:Q6130793) pri "kooperativa bankado", kaj ĉiuj aliaj lingvoj, ŝajnas al mi, ne dividas la subtilan distingon inter "bankoj" kaj "bankado". Sed konvinki la anglalingvanojn ke ili devas kunigi siajn artikolojn kaj kategoriojn pri "bankoj" kaj "bankado", aparte tiujn pri kooperativaj..., certe ne funkcios. Ĉar la esperanta banksistemo entute nur konsistas el la UEA-kontoj kaj iuj teoriaj "spesmiloj" (1907-1914), kaj ne estas iuj tutmondaj esperantaj bankoj kies lingvaĵon ni devus atenti, ni povas elekti iun ajn nomon por la titolo, sed problemo pri la "filozofa" propono pri "kooperativa banko" estas ke ĝi kompare al alilingvaj vikipediaj titoloj pli bone taŭgas por Q3277997 (en la angla "koop. bankado", sed en ĉiuj aliaj lingvoj simple "koop. banko"), kaj en Q745877 fakte ĉiuj titoloj iel havas la vorton "kredito" en la nomo (id Koperasi kredit, it Credito cooperativo, lt Kredito unija, ms Kesatuan kredit, nl Kredietunie, pt Cooperativa de crédito, ro Cooperativă de credit, ru Кредитный кооператив ktp ktp). Do esperante povas esti, por ne perdi kontakton kun la aliaj lingvoj, titolo "kredita unio" aŭ "kredita kooperativo"... aŭ oni nomas la tutan tekston "kooperativa banko" kaj tute dekomence tradukas de iu teksto en la grupo Q3277997. Kaj pri la propono de Vladimir, ĉu la tekston "Caisse Populaire de Lévis" ni ankaŭ traduku: prefere ni unue ordigu nian sintenon al la multlingva koncepta kaoso pri Q745877, kaj lasu la titolon "Caisse Populaire de Lévis" sen ruĝa ligilo, kaj nun ne komencu duan konstruejon tie. Ĉu vi, Filozofo, engaĝite kunkreos pri la teksto pri Q745877, se ĝi nomiĝos "kredita kooperativo"? ThomasPusch (diskuto) 21:46, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Verdire mi ne scias respondon. Mi neniam kontaktis la temon. Mi ne estas aŭtoritato. VladimirPF (diskuto) 09:35, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi formale rezignas pri la propono tute forigi la tekston, al kio mi jam inklinis en mia noto de la 4-a de novembro, ĉar io moviĝas en pliboniĝo de la artikolo. Kvankam la teksto ankoraŭ ne estas finita, tamen en aktiva konstruejo tio ne estas problemo. ThomasPusch (diskuto) 10:57, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 24 novembro 2023 4:38
Artikolo
Stanislavo Belov (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Taylor 49 markis tiun ĉi artikolon kiel {{membiografio}}-n
Uzanto
RG72 (diskuto) 04:51, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Tempolimo pasis, poroj ne venis, kontraŭoj jes, do la artikolo ne estas forigita dum la averta ŝablono jes. RG72 (diskuto) 15:04, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Taylor 49, lastatempe atente ekzamenanta miajn redaktojn kaj konduton, aldonis al la artikolo pri mi ŝablonon {{membiografio}}, evidente pro tio ke mi ĝin redaktis. La artikolo estis kreita de Kani antaŭ 8 jaroj, evidente kadre de lia verkado de artikoloj pri aŭtoroj de Beletra Almanako. Mi korektis kaj ampleksigis ĝin. Se mia kontribuo estas konsiderata neakceptebla, mi vidas tri solvojn:
  • forigi la artikolon;
  • nuligi miajn kontribuojn kaj revenigi la artikolon al ĝia origina stato en 2016;
  • lasi la artikolon en ĝia nuna stato, aldoninte rimarkon en diskutpaĝo ke tiu ĉi kazo estis ekzamenita kaj trovita ne kontraŭa al la reguloj.

Mi pretas akcepti iun ajn varianton, ĉar mi ne konsideras min persono grava kaj mencienda en Vikipedio. Do la komunumo decidu. RG72 (diskuto) 04:51, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: mi ne vidas problemojn. Mi ne vidas laŭdadon. En la artikolo estas nur faktoj. Mi estas kontraŭ forigo. VladimirPF (diskuto) 07:42, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi vidas nek problemojn nek laŭdadon. En la artikolo estas nur faktoj. Mi estas kontraŭ forigo kaj proponas forigi la averton.--kani (diskuto) 08:55, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Konata persono.--Fenikals (diskuto) 10:37, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Verdire ni pridisputas ne la personon, sed la artikolon. VladimirPF (diskuto) 10:43, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi kontraŭas kontraŭas forigon. La fakto, ke Uzanto:RG72 kaj Stanislavo Belov estas la sama homo jam estas diskonata en la du paĝoj kaj ankaŭ en Diskuto:Stanislavo Belov, do RG72 nenion faras «kaŝe». Kvankam la teksto estas skribita de la biografiito mem, en la artikolo oni ne legas, LMO, emfazajn informojn; fakte, la teksto nenion diras speciale: post mallonga enkonduko, plejparto el la informoj troviĝas sub la sekcio «Verkoj». LMO oni povas forpreni la avizon; nun kaj estonte, plibonigoj far Taylor aŭ aliuloj estos certe bonvenaj. —Supernabla🪰 00:14, 19 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Same mi kontraŭas kontraŭas forigon. La fakto, ke Uzanto:RG72 kaj Stanislavo Belov estas la sama homo vere estas diskonata en la du paĝoj kaj ankaŭ en Diskuto:Stanislavo Belov (kie mi mem metis la koncernan ŝablonon), do RG72 vere nenion faras «kaŝe». Sed restante juste, ankaŭ Taylor 79 ne proponas forigon. Li nur uzis la rajton, aldoni al la teksto ŝablonon {{membiografio}}, kio ĉi tie nur je malgranda parto veretas: "povas esti membiografio (origine ne ĝustas), aŭ estas intense redaktita fare de sia temulo (estas dubinde ĉu la kvanto nomeblas "intensa", probable jes)". Mi pretus diskuti pri tio, ĉu vere necesas listigi tiom da ruslingvaj artikoloj, ke tiu listo konsistigas pli malpli duonon de la teksto, kvankam multaj esperantistoj ne legante la rusan ne havas utilon por tiom longa listo - por ili ankaŭ 4 aŭ 5 ekzemplaj artikoloj sufiĉus. Sed aliflanke la meto de tiom detalaj bibliografiaj indikoj estas ne-laste kontribuo al travideblo de la esperanta vikipedio. Kompreneble ne necesas malkaŝi ion pri la biografio de esperanta uzanto aŭ administranto, sed estas bonvena informo, se estas klaraj informoj. Do la senco de ŝablono {{membiografio}} estas instigi diskuton, ĉu teksto estas mempropagando, tiu diskuto jen okazas kaj baldaŭ okazis. Sekve de ĝi, mi proponas re-forigi la ŝablonon {{membiografio}}, juĝante ke la suspekto ke "povas esti membiografio" ne veriĝis laŭ la diskuto. Mi malgraŭ mia dubeto pri la longeco de la listo pri rusaj artikoloj ankaŭ ne proponus mallongigi ĝin. Kaj mi supozas ke ie tute alie estas konflikto inter la du valoraj kontribuantoj, kiun mi alvokas solvi tie, kun respekto al ambaŭ uzantoj. ThomasPusch (diskuto) 11:30, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: pri forigo. Por mallongigo de la listo pri rusaj artikoloj. Taylor 49 (diskuto) 19:23, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 23 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Ŝablonaro & Ŝablonaro 2023 11 18[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-11-25
Artikolo
Vikipedio:Ŝablonaro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
sensencaĵo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 00:44, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 15:06, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ la alidirektilon Ŝablonaro. Taylor 49 (diskuto) 00:44, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tuj forigebla. Tiu devus esti helpa paĝo; tamen la enhavo de la paĝo ŝajnas sensencaĵo. —Supernabla🪰 23:56, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: la paĝo ne estas uzata, kaj nenia paĝo estas ligita kun ĝi. VladimirPF (diskuto) 10:08, 19 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉi tie vere prezentiĝas strangaj, longege ne atentataj eksaj paĝoj. Ankaŭ mi havas nenian ideon por kiu povus servi la ŝablono. La alidirektilon Ŝablonaro eblas tuj forigi, ĉar ĝi teknike ne sencas, kaj sendube la ŝablono ankaŭ forpreniĝos post 4 tagoj. ThomasPusch (diskuto) 12:43, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni ne bezonas ne uzeblajn kaj malnoviĝintajn helpajn paĝojn. --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 23 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝermetoj 2023 11 21[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 28 novembro 2023 23:31
Artikolo
Solotronik (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi proponas kelkajn ĝermetajn por forigo.

Listo de forigendaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 23:18, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
parte
Solotronik kaj Lipki vastiĝis tiom ke ili nepre ne plu estas ĝermetoj, la aliaj kvar iras for. ThomasPusch (diskuto) 15:41, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi iom plibonigis Lipki kaj proponas ne forigi ĝin. RG72 (diskuto) 09:04, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La 3-an de decembro mi ankoraŭ pli ampleksigis la paĝon lipki, tiel ke vere laŭ mi ĝi ne plu estas ĝermeto foriginda.
Komento Komento: Kaj hodiaŭ mi ankoraŭ traktis la paĝon Solotronik, pri kiu kani skribis diskutpaĝe en oktobro 2021 "Forigi entute la paĝon rezultus en ruĝaj ligiloj en diversaj artikoloj kie li estis menciita. Tio estus damaĝo por la tuta Vikipedio". Tio ĝustas sed la paĝo kiun prave eblus kritiki ĝis hodiaŭ konsistis nur el la frazo "...estis muzikisto kiu partoprenis en diversaj Esperanto-aranĝoj". Tio estis groteske malmulte, kaj aparte dubinde estas la komenca vorto "estis" en pasinta formo: ĉu la muzikisto jam mortis kaj oni simple ne scias ekzaktan mortodaton, aŭ ĉu li havis fortan akcidenton kiu por ĉiam malebligos al li ankoraŭ iam prezentiĝi sur scenejo? Nenio el tio konatas, ankaŭ el la aktuala reteja prezento de la muzika eldonejo Vinilkosmo, kaj oni devas supozi ke li daŭre vivas kaj aktivas, ĝis kontraŭa informo estas konfirmita. Sed, kvankam la frazo estis absolulte maltro, sufiĉis sekvi la "diversajn artikolojn kie li estis menciita", aldone vikidatumojn kaj la unu eksteran ligilon, kaj mi tuj ekhavis sufiĉan materialon por artikolo, kiu jam estas super la minimume de artikola ĝermo. Ĝi ankaŭ ne plu estas ĝermeto foriginda. ThomasPusch (diskuto) 15:27, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo de la restaj kvar, kiuj daŭre estas mizeraj ĝermetoj. Tion mi ĵus realigas. ThomasPusch (diskuto) 15:42, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Nun kiam la paĝo Ĉin estas for, restas sola artikolo Ĉin (subŝtato), kaj kvankam ekzistas pli multliteraj titoloj ĉinoj, Ĉinio kaj ĉina lingvaro, ne pravigeblus kial ne plu estus paĝo "Ĉin" sed jes ja paĝo Ĉin (subŝtato). Tial mi alinomigas la paĝon Ĉin (subŝtato) al la nun libera titolo Ĉin, kiu pro tio denove havas bluan literojn, sed estas tute alia teksto ol tiu kiun mi ĵus forigis. ThomasPusch (diskuto) 15:49, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Absolute Kontraŭ Kontraŭ: forigo de Solotronik, Lipki kaj Ĉin, kaj mi petas forigon de forigpetaj avertoj. Pri Solotronik, mi konfirmas, ke li vivas, sed ne aktivas kiel antaŭe en Esperantujo. Sufiĉa informaro gravas kaj estu konservita.--kani (diskuto) 16:32, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, ke mi forgesis forpreni la avertojn en Solotronik kaj Lipki - Ĉin ja estas tute alia artikolo ol la duonfrazo kiu tie estis ĝis antaŭhieraŭ. Dankon por rememorigi pri la avertoj, mi tuj forigos ilin. ThomasPusch (diskuto) 21:32, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 decembro 2023 15:08
Artikolo
Moldava lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto:Fenikals unue alinomis la artikolon je Moldava dialekto, sed poste petis tujan forigon argumentante ke tio estas Alidirektilo elde malĝusta nomo
Uzanto
RG72 (diskuto) 15:22, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
mi kalkulis unu voĉon por kaj kvin kontraŭ forigo (el tiuj tri eksplicite alvokis al kreado de aldona artikolo pri la politika koncepto de "moldava lingvo", sed tio ne koncernas la voĉdonon)
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: , ĉar la termino «Moldava lingvo» estas historie grava: uzata dum la tempo de Sovetunio kaj ankaŭ uzata far Moldavio ĝis la ŝanĝo de Konstitucio de la 16-a de marto 2023. Ĝi restu kiel alidirektilo. —Supernabla🪰 11:16, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Via argumentaĵo rilatas nur al kolonialismo. Plejparto de moldavoj (ankaŭ en Ĉednestrio) uzas sciencan terminon "rumana lingvo"--Fenikals (diskuto) 21:02, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas kial la titolon ne ŝatas vi. Tamen, LMO, en Vikipedio ni donu la saman gravecon kaj al moralaj kaj al fiaj argumentoj; fakte, ni pritraktas kun la sama neŭtraleco paĝojn pri sanktuloj, piratoj, kantistoj, politikistoj kaj amuzistoj. Temo de Vikipedio ne endas esti morala. Kaj mi tutcerte ne estas subtenanto de la tiama Sovetunia imperiismo, nek de la rusia. Cetere, la nomo «Moldava lingvo» uzatas en multaj aliaj Vikipedioj, inkluzive de la rumana Vikipedio (ro, it, en, de, ca, fr). Amike, —Supernabla🪰 09:36, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
En la alilingvaj vikipedioj artikoloj temas ne pri moldava dialekto, sed pli distinkte alia afero. Mi tradukos por vi la unuajn frazojn el la rumanlingva vikipedio: "Sintagmo moldava lingvo en tiaj tempoj ilustras koncepton kiu originale devenas de rumanaj bolŝevikoj, rifuĝintaj al Odeso en jaroj 1919-1920. Tamen, uzo de la termino estas dokumentita pli frue, tion ĉi ilustras tekstoj de (moldavaj verkistoj kaj ĥronikistoj - G.) Miron Costin, Grigore Ureche kaj Amfilohie Hotiniul". Simile estas organizitaj la artikoloj en aliaj lingvoj, tio estas, ili temas ne pri la moldava dialekto, sed pri la termino "moldava lingvo", ĝia uzado kaj ĝiaj politikaj implikoj. Se iu volas verki tian artikolon pri la termino en nia vikipedio, tio ĉi estus bonege, sed lasi la aldirektilon kvazaŭ ni egaligas ĝin al la moldava dialekto estus malĝuste. Goren (diskuto) 15:33, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi opinias, ke la lingvo havis propran kulturon (libroj, periodaĵoj, teatro ktp) kaj ĝi devas havi apartan artikolon. Estas interese, ken en ru-vikio уляшыефы apartaj artikoloj por la moldava lingvo kaj la moldava dialekto. Mi certas, ke en vikio devas esti apartaj artikoloj por la rumana kaj la moldava lingvoj, kaj aparte por moldava dialekto. VladimirPF (diskuto) 13:53, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Flandroj kaj valonoj havas propran kulturon sed ne lingvon. Diable kaj stupide, ke ru-vikio havas du artikolojn pri la sama okazaĵo Fenikals (diskuto) 17:58, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Estas malbone se ne estas artikoloj pri flandra kaj valona lingvoj. En ru-viki oni verkas uzante fontojn. Se fontoj estas, do estas la artikoloj. VladimirPF (diskuto) 20:10, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Kiam mi estis en Flandrio, miaj amikoj tie daŭre verve instruis min pri la diferencoj inter okcidenta kaj orienta flandra lingvo, kaj ke la diferencoj al la nederlanda ĉiukaze grandas kaj eksterlande ĉiam subtaksiĝas. Tiu situacio estis sen politika subtono, nur loka folkloro. La demando ĉu la sarda estas propra lingvo aŭ nur dialekto de la itala jam pli politikas, kaj en Moldavio kaj Ĉednestrio kompreneble la temo estas forte politikigita. Sed tamen: se iuj (separatistoj) konvinkatas ke ilin unuigas ne dialekto sed lingvo, oni en duba kazo lasu al ili la "lingvon". Aidas (diskuto) 05:30, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Ideale, la vikipedio havu artikolon pri rumana lingvo, apartajn artikolojn pri ĝiaj plej gravaj (sub)dialektoj inklude la moldavan, kaj apartan artikolon moldava lingvo pri tiu ĉi nocio (kiu, oni devas agnoski, en nuna tempo estas multe pli politika ol lingvistika). Mi tamen ne certas ĉu oni havas sufiĉe grandan grupon de interesitaj vikipediistoj por fari ĉiujn tiujn artikolojn. Goren (diskuto) 14:19, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Goren laŭ mi pravas, ke "Ideale, la vikipedio havu artikolon pri rumana lingvo (d:Q7913), apartajn artikolojn pri ĝiaj plej gravaj (sub)dialektoj inklude la moldavan (d:Q6895759), kaj apartan artikolon moldava lingvo (d:Q36392) pri tiu ĉi nocio". Ni nun havas du tekstojn, kaj Fenikals memstare decidis ke la dua devas ŝanĝi sian lokon de titolo moldava lingvo (d:Q36392) al moldava dialekto (d:Q6895759). Bone, tio estas eble politike motivigita, kaj en lia frazo "diable kaj stupide, ke ru-vikio havas du artikolojn pri la sama okazaĵo" ekestas la impreso ke Fenikals laŭeble ne volas artikolon moldava lingvo (d:Q36392) = "nomo de la rumana lingvo en la Respubliko Moldavio", sed tamen la nuna alidirektilo facile transformeblas al nova artikolo moldava lingvo (d:Q36392), sen ke oni devus igi la vortojn unue ruĝa ligilo. Mi vidis multajn okazojn, kiam homoj volis fari novan artikolon, kaj se la titolo jam havis alidirektigon al alia paĝo, simple ekverkis kaj dum la savo de la nova teksto forviŝis la antaŭan alidirektilon. Do, ekzisto de alidirektilo ne bremsas la kreon de nova artikolo. ThomasPusch (diskuto) 19:49, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite ThomasPusch (diskuto) 21:57, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Nardo 2023 11 25[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 decembro 2023 15:15
Artikolo
Nardo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto:Fenikals petas forigon argumentante ke alidirektilo al Nardus estas malĝusta.
Uzanto
RG72 (diskuto) 15:26, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 08:27, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: PIV, al kiu referencas la artikolo, konsideras la vorton ĝusta [1], do Kontraŭ Kontraŭ: forigo. RG72 (diskuto) 15:26, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kiel RG72. —Supernabla🪰 11:15, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ argmumento de PIV kaj laŭ la koncerna diskutpaĝo respektive la voĉdono en [[Vikipedio:Eble_alinomendaj_artikoloj/Arkivo/2020/Nardus_->_Nardo_2020_09_04|VP:AA]]. Mi eĉ ne scias ĉu la peto de Fenikals ankoraŭ aktualas, ĉar li ne volis alidirekton de Nardo al Nardus, kaj nun estas inverse. Kiel ajn, kontraŭ forigo de teksto Nardo kaj alidirektilo de la latina nomo Nardus tien. ThomasPusch (diskuto) 19:38, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite ThomasPusch (diskuto) 08:27, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 decembro 2023 15:07
Artikolo
Kakofrazio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto skribis: Nuntempe la paĝo ŝajnas difino de vortaro, ne artikolo de enciklopedio, do oni movu ĝin al Vikivortaro. Krome, la vorto «kakofrazio» ne ekzistas en PIV, do eble tio estas VP:OR.
Uzanto
RG72 (diskuto) 15:19, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 15:43, 10 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kiel proponinto. —Supernabla🪰 11:17, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nur estas tiuj kvin vortoj??? Mi ne rapidus kun akuzo pri OR - estas multaj vortoj ne en PIV kaj vere ne ĉio nur pro ne-estado tie tuj estas originala esplorado. Sed se frazon el "temo + estas + mizeraj 3 klarigaj vortetoj" eblas transporti al vikivortaro, tiam oni uzu la ŝancon. Aidas (diskuto) 05:38, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: bedaŭrinda, tre malgranda ĝermeto... ThomasPusch (diskuto) 08:36, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Ĉu vi pretas transporti la «frazon el "temo + estas + 3 klarigaj vortetoj"» al vikivortaro? Tiam mi sekve forigas la ĝermeton. ThomasPusch (diskuto) 08:36, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. Transpreno al vikivortaro estas la solvo por tiaspecaj ĝermetoj ... sed ĉu la vorto "kakofrazio" ekzistas? NUL trafoj en tekstaro, nenio en PIV, nenio en ReVo. (@User:ThomasPusch) Taylor 49 (diskuto) 10:51, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eble forigendas eĉ Kakolalio, Koprolalio. Taylor 49 (diskuto) 10:56, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Respondo: Respondo: Nu, en germanlingvaj psikiatraj kaj psikologiaj fakaj terminaroj la vortoj konatas, sendube ankaŭ en alilingvaj psikiatraj fakaj terminaroj, kaj rezulte ili ankaŭ permeseblas en Esperanto, kie estus nerealisme esperi ke psikiatraj fakaj terminaroj presiĝus en eldonkvantoj necesaj por ke iu presado de libro estus ekonomie senca, ni diru 1000 ekzempleroj. Pri kakolalio vidu germane Kakolalie kaj pri kakofonio kaj kakofrazio la indikon Kakophonie kaj Kakophrasie en germana fakvorta vortaro de F. A. Weber jam de 1881, eĉ en malnovecaj literoj; krome en vikifontaro germana ankaŭ en moderna dezajno Kakophrasie. Kaj pri koprolalio (kaj koprofrazio) amplekse informas ekzemple faka libro de 2010 de s-ino Müller-Vahl pri la Tureta sindromo. Tiuj referencoj kompreneble estas nur elektoj, sed laŭ mi ne necesas nun trovi ok diversajn bone dokumentitajn kaj renomajn referencojn por ĝermetoj kies klarigo ampleksas nur tri vortetojn. ThomasPusch (diskuto) 13:22, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi iom plibonigis Koprolalio kaj igis Kakolalio alidirektilo tien, laŭ modelo de alia lingvo, neforigante la malmultan enhavon. Pri kakofrazio mi sindetenas pro absoluta nescio.--kani (diskuto) 23:47, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Ĉu vi pretas transporti la difinon kakofrazio al vikivortaro? Aŭ ĉu mi mise rigardis, ĵus ne trovinte ĝin tie? Se ĝi estas tie, eblas forigi la paĝon ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 21:56, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch:: Mi pretas, tamen mi ĝisnune ne faris tion ĉar mi ne trovis iun solan uzon de la vorto en Esperanto. Ĉu vi certas ke la vorto ekzistas? Taylor 49 (diskuto) 22:21, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi certas ke la vorto ekzistas en la "internacia" latineca-grekeca faka terminaro de kuracistoj, ĉi-tie aparte de neŭrologoj kaj psikiatroj, kaj laŭ la 15-a regulo tiaj fakaj esprimoj iĝas esperantigoj se ne iu pli simpla esperanta vorto jam estas (do se simple temas pri la organo reno, ankaŭ kuracisto uzu tiun vorton kaj ne inventu vorton "nefro"). Sed ĉi-tie ne ekzistas tia "pli simpla esperanta vorto", kaj la faka vorto ekster rondoj de neŭrologoj kaj psikiatroj tiom nekonatas ke bonas ie noti signifon de la vorto kaj ne simple forigi la informon de Petr Tomasovsky el 2005 de ĉi-tie senspure. Sed la esperanta vorto estus la unua en vikivortaro, kvankam mi notis referencojn pri la germana ekvivalento kaj unu el ĝi eĉ estas vortaro stokita en vikifontaro, tamen ankaŭ la angla vorto "cacophrasia" kaj la germana "Kakophrasie" jes havas fontojn en eksteraj vortaroj, sed ne estas en la angla aŭ germana vikivortaroj. Ĉu tio estas teknika problemo? Ĉu iu el ni unue devus verki artikolon en la germana vikifontaro, ke poste eblus ligi esperantan kaj germanan vortopriskribojn? Mi simple havas skrupulojn neniigi scion, se ni nun forigas la miniaturan frazeton el vikipedio, proponinte ŝovi la informon al vikivortaro, sed tamen ne faras tion kaj sekve komplete forbalais la (ĝustan) informon de Petr Tomasovsky el 2005. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ecx ne sukcesas trovi la anglan vorton: cacophrasia (kompare al isotransplantation aux nuclein). Taylor 49 (diskuto) 23:00, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, duckduckgo ne trovas "cacophrasia". Guglo krom la trovoj en la germana jes trovas du menciojn en psikiatriaj vortaroj en la nederlandaj kaj ankoraŭ mencion en libro pri logopedio en la kroata. Mi ne scias, kiu estas la ĝusta termino en la angla, sed ĉiukaze la trovoj por la germana, nederlanda kaj kroata lingvoj devus sufiĉi por pruvi, ke Petr Tomasovsky el 2005 ne "meminventis la vorton". ThomasPusch (diskuto) 23:35, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Petr Tomasovsky: Bonvolu rigardi tiun ĉi diskuton kaj pripensu, ĉu vi povas aldoni iujn referencojn, kiuj helpus pruvi ke la vorto estas faka termino en pluraj lingvoj kaj konvinkus ke via mikroartikolo de 2005 ne devus esti forigata, sed povus transportiĝi al vikidatumaro. Alternative ankaŭ estus ebleco vastigi la tekston ĝis ĝerma artikolo, kun almenaŭ tri plenaj frazoj, kaj iuj referencoj, bonvenas ankaŭ cititaj fontoj paperaj. Mi bedaŭrinde nun ne trovas mian germanan paperann medician vortaron Pschyrembel, ĝi estas en iu kesto... ThomasPusch (diskuto) 16:11, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu iu alia ol mi kaj Thomas kuraĝas komenti pri valideco aŭ signifo de aŭ referencoj por ebla kapvorto "kakofrazio" en vikivortaro? Taylor 49 (diskuto) 18:29, 27 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke Thomas ne volas komplete forĵeti la kontribuon de Petr, kiu principe atentigas pri valida internacia psikiatra fakvorto, kiu laŭ nia fama regulo 15 enpreneblas al Esperanto, kaj tial tendence subtenas noti la psikiatran terminon en vikidatumoj. Sed min iom ĝenas ke Petr ŝajne tute ne interesiĝas pri "sia" temo. Kvankam klare avertite de Thomas antaŭ 16 tagoj, li ŝajne plene ignoras la temon, kvankam li ĉiun tagon de tiuj 16 tagoj estis en Vikipedio. Se li eĉ ne kapablas skribi "pardonon, mi havas neniun referencon", sed simple ignoras la temon, tiam mia subteno de la ŝovo al vikidatumoj forte degelas... Aidas (diskuto) 00:41, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Intertempe pasis pli ol tri semajnoj post kiam mi alvokis Petron al kontribuo ĉi tie. Daŭre neniu reago, kvankam li dum tiuj tagoj diligente kontribuis al vikipedio kaj garantiite vidis la "sonorilan" averton pri persona alparolo. Sume, restas la forta konsento ke la teksto en tiu formo ne estas io por vikipedio, maksimume por vikivortaro. Mi daŭre konfirmas la ekziston de tia fakvorto en pluraj naciaj lingvoj, sed mi mem nur aktivas en vikipedio, la komunejo, vikidatumaro kaj la platformo "meta", multe malpli en vikifontaro, vikicitaro, kaj tute ne en vikivortaro: mi ne volas tion ŝanĝi, ĉar gravas ne kuiri en 20 potoj samtempe, kaj tial mem ne metos ion ajn en vikivortaron. Mi komprenas ke Taylor 49 ankoraŭ dubemas, sed Petr Tomasovsky povas mem ŝovi sian kontribuon al vikivortaro. Eĉ se antaŭ tio administranto post forigo el vikipedio devas reaperigi la ĝermeton, por ekzemple ĝin kopii al la diskutpaĝo de Petro. Sed tio ne estas granda laboro, pri kiu mi kaj certe ankaŭ aliaj administrantoj volonte pretus. Do: mi pledas pri realigo de la forigo de la ĝermeta paĝo el vikipedio, pri kio jam antaŭ pli ol 6 semajnoj estis konsento. ThomasPusch (diskuto) 19:23, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 6 decembro 2023 8:51
Artikolo
Jaakko Salo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
fuŝa lingvaĵo, manko de intervikioj, la kreinto forbarita
Uzanto
RG72 (diskuto) 08:56, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita

Por Por: Kvankam mi malfruas, mi plene konsentas. ThomasPusch (diskuto) 08:25, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]