Farĉitaj foliaj rulaĵoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
"kolrabo" estas nekutima vorto pri la brasiko, ĝi kutime nomatas tigobrasiko kaj estas artikolo pri ĝi
+vikilbro kun recepto
Linio 39: Linio 39:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
{{Projektoj}}
{{Projektoj|vikilibroj=Kuirlibro:Farĉitaj rumeksfolioj}}
* [[Brasika rulaĵo]]
* [[Brasika rulaĵo]]
* [[Farĉita dolĉa kapsiko]]
* [[Farĉita dolĉa kapsiko]]

Kiel registrite je 21:06, 5 nov. 2023

Farĉitaj folioj de blanka brasiko (Brasika rulaĵo)
Farĉitaj vegetaraj rumeksfolioj laŭ serba recepto

Farĉitaj foliaj rulaĵoj (rumane sarma) estas kolektiva nomo por farĉitaĵoj, sed kutime rilatas al folioj de rumekso, brasikfolioj aŭ ŝtopitaj vitfolioj. La plado estas karakteriza por kuirartoj en Rumanio, Armenio, Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Grekio (Dolmedas), Hungario, Makedonio, Serbio, Montenegro, Slovenio, Turkio (Sarma), Kaŭkazo (Dolma), de la kurdoj kaj la krime-tataroj.

La nomo originas de la turka vorto sarma, kiu signifas "ruliĝi". En la rumana: Sărmăluţe - kromnomo por pli malgrandaj farĉitaĵoj.

La baza preparado de la sermala implikas moligi la foliojn en varma akvo, kaj poste ruli la foliojn ĉirkaŭ miksaĵo de viando, dispremita cepo, tomato, rizo, spicoj kaj foje eĉ ovo. La farĉaĵoj estas kuiritaj kun cepoj, acida brasiko kaj spicoj, kaj foje servataj kun jogurto.

Recepto

Recepto pri variaĵo kun folioj de rumekso

Ingrediencoj

  • 3 faskoj de rumekso (dudeko da grandetaj folioj)
  • 500 gramoj da bovida muelita viando
  • 1 cepbulbo
  • 1/4 de mezgranda radiko de apio
  • 40 gramoj da rizo
  • 1 negranda seka bovosto
  • 50 mililitroj da oleo
  • 1 kulereto da salo
  • 1/4 kulereto de pipro
  • 1/2 kulereto de neakra papriko.

Se oni ne havas rumekson, uzu junajn vinberfoliojn aŭ foliojn de tigobrasiko.

Pretigado

En kaserolon verŝi rizon kaj 120 mililitrojn da akvo, atendi ke la rizo ekbolu, kuiri 2-3 minutojn, kovri, malfunkciigi la kuirringon, kaj atendi ke la rizo ensorbu la restintan akvon.

La cepon pecetigi, salumi per pinĉpreno da salo, kaj brezi en 50 mililitroj da oleo, ĝis kiam ĝi iĝos mola kaj bruneta. Dum tiu tempo pecetigi apion kiel eble pli ete. Al la cepo aldoni viandon kaj apion. Brezi kune 2-3 minutojn, por ke la viando nur komencu ŝanĝi la koloron, sed ĝi restu kruda. Demeti desur la kuirringo, aldoni kuiritan rizon, kaj iomete da pipro kaj papriko.

Rumeksfoliojn lavi kaj platigi la tenilojn, en la kaserolo priverŝi ilin per varmega akvo, kaj lasi kovritaj kelkajn minutojn por ke la folioj moliĝu.

Sur la dorsflankon de la folioj meti plenan kuleron da farĉaĵo, per la maldekstra kaj dekstra parto de la folioj kovri la farĉaĵon, kaj envolvi la foliojn.

Meti ilin en la kaserolon, unu apud la alia, kune kun pecoj de sekaj ostoj. Enverŝi akvon por ke ili mergiĝu, kuiri ĝis kiam la akvo ekbolos, kaj poste kuiri je malalta temperaturo, kovritajn, proksimume unu horon kaj tridek minutojn, kontrolante ke la akvo ne forvaporiĝu.

Surtabligi varmajn, en telero, aŭ en bovlo, en kiun oni enverŝas acidan lakton, kaj iom da saŭco.

Vidu ankaŭ