Apio (genro)
Jump to navigation
Jump to search
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Apium graveolens var. rapaceum
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Apio Apium L. | ||||||||||
vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Apio (Apium) estas genro de la apiacoj, umbeliferacoj (Umbelliferae aŭ Apiaceae). La genro havas proksimume dudek speciojn, kiuj troviĝas mondvaste en mezvarmaj zonoj, ĉefe sur la norda hemisfero. En la tropikoj specioj troviĝas en montaroj.
La specioj de ĉi tiu genro povas esti unu, du- aŭ plurjaraj. La plantoj havas disajn, simplajn plumhavajn foliojn kaj umbelojn kun verdablankaj floroj.