Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2017/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 26 aprilo 2017 16:52
Artikolo
Caillou Pettis (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia valoro + evidenta maŝintradukaĵo (malmulte komprenebla) amase farita tra diversaj lingvoversioj
Uzanto
RG72 (diskuto) 16:35, 19 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
La artikolo enhavas naŭ ligilojn. En tiu nombro estas kvin ligiloj al IMDb, unu al upclosed.com kaj du al comicbookmovie.com; ĉiuj tiuj retejoj estas redakteblaj por ĉiuj (same kiel Vikipedio). Kaj unu ligilo montras al iu privata vidregistraĵo (ĝi iomgrade aspektas kiel televida elsendo, sed fakte tion produktas amatoraro nekonata al la vasta mondo). Do, nenio en la artikolo pruvas, ke tiu dek ses jara aktoro ekzistas kaj estas menciinda.
Samnoma anglalingva artikolo estis kvarfoje forigita kaj eĉ dufoje protektita kontraŭ kreo. Tiam aperis tie artikolo Caillou Pettis (actor); ĝi estis forigita rezulte de diskuto, en kiu nur la aŭtoro kontraŭis forigon. Estas forigitaj ankaŭ paĝoj en la lingvoj franca, nederlanda, sveda (dufoje), portugala kaj multegaj aliaj. En tiuj kvardek lingvaj versioj, en kiuj la paĝo ĝis nun ekzistas, ĝia forigo supozeble ankoraŭ estas diskutata, kaj eble ie administrantoj dormas kaj ne administras. Gamliel Fiŝkin 06:02, 7 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kurioze tiu artikolo estas ligita al 41 lingvoj, sed plej el ili estas ne unuarangaj en Vikipedio kaj strange por kanadano estas korespondaĵo nek en angla nek en franca. El la 41 lingvoj nur la germana estas inter la unuarangaj kaj pli seriozaj.--kani (diskuto) 21:41, 23 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 22 majo 2017 15:32
Artikolo
Snoop Doggy Dogg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
temas pri vandalaĵo, markita kiel tuj forigenda, sed pluviva post unu semajno.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:25, 16 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Forigita de Narvalo
Vikiano (diskuto) 12:04, 23 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Iu remetis, do indus forbari tiun porĉiame.--kani (diskuto) 22:10, 10 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 26 julio 2017 8:19
Artikolo
Muzeo Corinne Mamane pri kulturo de Filiŝtoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Notability! google-translate
Uzanto
Yelysavet (diskuto) 08:53, 19 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
la artikolo estis polurita --Lingveno (diskuto) 09:00, 23 sep. 2017 (UTC)[Respondi]