Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leão (hundo)[redakti fonton]

Se oni ne diras kial tiu hundo estas fama aŭ populara, tio ne estas enciklopedia; la japana versio ne povas diri multe pli kaj strange ne estas portugala versio. Ŝajnas personaĵo de anonimulo.--kani 22:00, 27. Jan 2010 (UTC)

✔ Farite. Unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (trihora tempolimo). CasteloBrancodiskuto 04:35, 28. Jan 2010 (UTC)

Guno[redakti fonton]

Vikipediisto:Timpul petis forigon de sia artikolo. En aliaj vikipedioj la artikolo jam estis forigita, aŭ la forigo nun estas diskutata. – Umbert' 19:32, 26. Jan 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 04:55, 28. Jan 2010 (UTC)

Abatejo Port-du-Salut[redakti fonton]

Eble la redaktinto forgesis enmeti la ŝablonon redaktata, sed tiele la artikolo estas nur franclingva kaj ne indas.--kani 20:11, 14. Jan 2010 (UTC)

Vi malpravas, la artikolo jam estis parte esperantigita - vi cetere fuŝis la tradukan laboron per via enmiksiĝo - mi devis ĉion ripari - --Dominik 20:38, 14. Jan 2010 (UTC)
La forigpropono de Kani estis legitima konsiderante la tiaman version. Nun la artikolo estas tradukita kaj la afero do solviĝis. Kore, Thomas Guibal 05:36, 15. Jan 2010 (UTC)
Kara Dominik, mi estas Kani kaj mi klopodas se ne esti ĝentila, almenaŭ ne esti malĝentila. Mi ne fuŝis kio estis jam fuŝa tiam. Kaj mi ne enmiksiĝis, ĉar Vikipedio estas kolektiva tasko kaj neniu enmiksiĝas. Mi klopodas ĉiam plibonigi artikolojn. Se iu nur komencas fari artikolon estas ŝablono redaktata, kiu solvus tiun problemon. Vi ne bezonas respondi, ĉar mi komprenas, ke kiam iu laboras, ĉio kio ŝajne kontraŭas, ne estas bonvena, sed mi ne estas malamiko de esperanto kaj de esperantistoj.--Seminario 12:18, 15. Jan 2010 (UTC)
Mi pensas, ke devas ekzisti 2 sintenoj antaŭ ol deklari artikolon "forigenda": ĉu farita de anonimulo kun nura IP-adreso, ĉu farita de registrita uzanto - kiam ekzistas registrita uzanto, oni havas la eblecon peti klarigon en ties diskutpaĝo. --Dominik 05:02, 18. Jan 2010 (UTC)
Vi pravas, sed tre ofte, laŭ mia sperto, eĉ registritaj uzantoj ne respondas ĉu laŭvole ĉu pro malapero, neĉeesto, amleblo ktp.--kani 19:29, 18. Jan 2010 (UTC)

Stuntado[redakti fonton]

Mi opinias ke ĉi tiu artikolo estas fuŝa kaj forigenda. Mi lasis diskuton en oktobro kaj la aŭtoro ne respondis. Miaopinie "akrobataĵo" tute taŭgas por la angla vorto "stunt". --Donald Rogers 23:01, 2. Jan 2010 (UTC)

La vorto "akrobataĵo" tute ne kongruas kun angla vorto "stunt". Ĝenerale, an la angla la vorto signifas iun riskan aferon, kiun en kina industrio faras specialistoj por ke la aktoroj mem ne risku. Ili povas esti akrobataĵoj, sed same probable ili povas esti neakrobataj aferoj, kiel stiro de aŭto tra fajro aŭ subnaĝo tra longa distanco sub akvo, aŭ laboro kun danĝeraj rabobestoj aŭ venenaj serpentoj... Ni apenaŭ povas plene esprimi la nocion per fundamentaj vortoj kaj iuokaze bezonas apartan radikon por tio. Kial ne "stunto"? La vorto "stunt" ekzistas en la angla, la germana, la turka, la japana kaj, laŭ miaj scioj, en ĉiuj Skandinaviaj lingvoj. Ni apenaŭ trovos pli internacian vorton kun tiu ĉi signifo. --Goren 09:49, 19. Jan 2010 (UTC)


Malplenaj kategorioj[redakti fonton]

Mi proponas forigu ĉi tiujn tute malplenajn kategoriojn:

--RG72 05:30, 10. Dec 2009 (UTC)

✔ Farite. La Kategorio:Grekaj socialistoj ne estas tute malplena, tial mi ne forigis ĝin. CasteloBrancodiskuto 06:18, 4. Jan 2010 (UTC)

Duoblaj kategorioj[redakti fonton]

--RG72 18:02, 30. Okt 2009 (UTC)

Mi ne komprenas, kia estas diferenco inter tiuj ĉi kategorioj, kiuj estis proponitaj por forigi kaj kiuj antaŭe ne estis malplenaj, kaj Kategorio:Brazilaj ĵudistoj, kiu estis nove kreita. Ĉu iu scias klarigi tion? Zuazua 09:16, 8. Nov 2009 (UTC)
✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 06:16, 4. Jan 2010 (UTC)