Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, jaroj 2020

Ne plu aktivaj (2020)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 15 julio 2020 4:28
Artikolo
Kategorio:Naskiĝintoj en Bratislavo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Peto de alia uzanto
Uzanto
RG72 (diskuto) 04:28, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi vidas plurajn kategoriojn markitajn kiel tujforigendaj — sen forigi ilin el respektivaj artikoloj aŭ klarigi kialon. Mi proponas diskuti la aferon ĉi tie kaj fari definitivan decidon. Mi persone kontraŭs la forigadon, ĉar vidas neniun kialon por tio. Tiuj kategorioj ekzistas en alilingvaj vikioj kaj ni havas similajn kategoriojn pri aliaj urboj. Mi ne vidas kiel ili kontraŭus al niaj reguloj. RG72 (diskuto) 04:28, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: En tiu formo la kategorio estas malakceptebla, sed mi apogas la kategorion tralaborita. La aŭtoro havas plurajn metodojn plibonigi ĝin:
  • mencii ankaŭ iaman hungaran urbon kaj ne menciu, ke li estis slovako
  • en tiu kategorio forigi ĉiujn hungarojn, la restinta parto estos jam perfekta.

En la nuna formo estas legebla, ke ekzemple hungara mezepoka poeto Bálint Balassi naskiĝis en Zvolen, poste Naskiĝintoj en Slovakio laŭ urboj. Nature tio ne veras en tiu formo. El la hungara poeto la kategorio kreas slovakon. Tio ne estas akceptebla. Mi montras kategorion Kategorio:Listo de famuloj naskiĝintaj en Pest kun pli ol 11 mil bitokoj ĉar Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapesto estus neakceptebla kategorio. Jen, facile povas fari diferencon inter la kategorioj. Do, mi nur petas traaranĝon, ĉar ne estas saĝa afero krei misajn kategoriojn. Memoru, ke la urbonomoj ŝanĝiĝas, tial oni uzas ĉiam la oficialan nomon (ekzemple Ho-Ĉi-Min-urbo, do foje Zólyom, foje Buda foje Pozsony, foje Bratislavo. La problemo estas sovebla, nur necesas iom tralabori. --Crosstor (diskuto) 05:40, 8 jul. 2020 (UTC) Mi faris modelon:Kategorio:Mortintoj en Dolný Kubín (kontolebla, viva kategorio!) --Crosstor (diskuto) 06:34, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi supozis ke temas pri tiaj argumentoj, tamen ili apenaŭ validas por forigi tiajn kategoriojn. La problemo de nomŝanĝoj kaj transiroj de setlejoj de unu lando al alia estas komuna, sed neniu vikio forigas kategoriojn pro tio. Ekzemple dum 300 jaroj homoj naskiĝadis en Sankt-Peterbugo — Petrogrado — Leningrado — Sankt-Peterburgo. Sed ili ĉiuj lokiĝas en Категория:Родившиеся в Санкт-Петербурге kie haveblas averto ke tiu kategorio rilatas al ĉiuj homoj, naskiĝintaj en tiu ĉi setlejo sendepende de ĝia nomo en tiu momento. Eble aldoni tiun averton (prefere forme de ŝablono, aplikebla en ĉiuj tiaj kazoj) estus bona ideo, sed certe ne la forigo. RG72 (diskuto) 06:43, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Via ekzemplo estas tute falsa, ja dum 300 jaroj ĝi estis rusa urbo (ekde la fondo). Bratislavo pli frue estis eĉ hungara ĉefurbo, kie loĝis hungaroj, germanoj kaj slovakoj.
  • vidu la pli supre menciitan modelan kategorion, kion mi kreis. Tio estas en ordo, do mi ne baras slovakajn kategoriojn.
  • se vi sekvas la kategorion de LIMR, tio montras al Kategorio:Slovakoj..., neniam hungaroj, eĉ germanoj. En tio formo hungaraj poetoj, verkistoj, naciaj herooj estos slovakoj, kio estas absurda.

MI PERSISTAS PRI LA FORIGO AŬ ĜUSTIGO! --Crosstor (diskuto) 08:22, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

La ekzemplo ne estas falsa. Kvankam veras ke nia urbo Sankt-Peterburgo neniam apartenis al iu ŝtato krom Rusio/Sovetunio, ĝi ĉiam estis tre internacia kaj inter naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo oni trovas homojn etne germanajn, francajn, italajn, skotajn, jidajn ktp. Neniu do antaŭsupozas ke ĉiu peterburgano estas ruso. Sed se vi volas, jen alia ekzemplo: en la ukraina vikipedio ekzistas kategorio "naskiĝintoj en Lvovo" uk:Категорія:Уродженці_Львова Lvovo, kiel ni ĉiuj scias, dum sia historio apartenis al multaj landoj: Galicia-Volinia princlando, Pola respubliko, Aŭstria imperio, Sovetunio ktp, ĝis moderna Ukrainio. En la urbo loĝis multaj etnoj: poloj, hungaroj, germanoj, jidoj, armenoj kaj multaj aliaj. Ĝi ankaŭ havis dum sia historio kelkajn nomojn: Lviv, Lwow, Lemberg, Ilov, Ilyvó ktp. Do pro ekzisto de tia kategorio neniu antaŭsupozas ke ĉiu naskiĝinto en Lvovo estas ukraino (aŭ ruso, aŭ polo). Kaj tio ĉi estas laŭ mi normala. Kial vi sentas tian antaŭsupozon okaze de Bratislavo mi verdire ne komprenas, ĉar ĝi neniel sekvas el ekzisto de la kategorio.--Goren (diskuto) 21:32, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Trankviliĝu, neniu forprenas de vi la urbojn, nek iliajn naskiĝintojn. Pripensu antaŭ akuzi iun pri falsado, tio estas krimo serioza kaj punenda — same kiel falsa akuzo pri tio. Pripensu kaj faru proponon por ke la komunumo elektu solvon. Vi ne rajtas arbitre marki kategoriojn kiel Tuj forigendaj sen indiki kiun regulon ili rompas. Tio estas enciklopedio, ne forumo aŭ gazeto, do lasu ĉiujn personajn preferojn kaj emociojn ekstere. RG72 (diskuto) 09:23, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: :Ĉiuj antaŭ plue diskuti bonvolu konvinkiĝis pri Pavol Országh Hviezdoslav. Mi faris la kategorion mortintoj kiel modelo kaj ne kritikebla. Pri la hungaroj ne faru misajn kategorion!--Crosstor (diskuto) 14:47, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi tute ne komprenas, pri kio Crosstor parolas kaj kion li volas ŝanĝi. --Surfo 18:06, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ mi ne komprenas lian proponon, nek kial nome pri hungaroj oni ne faru misajn kategorion. RG72 (diskuto) 04:47, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Elkágyé (diskuto) 18:32, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Respondo
  • Ĉu vi kontrolis mian faritan kategorion pri Pavol Országh Hviezdoslav? Se tio plaĉas al vi, voĉdonu POR!!!!
  • La hodiaŭa problemo estas tio, ke ketegorio de LIMR estas maŝina kategorio, do la maŝino prenis sen iu ajn elekto ĉiujn personojn. Inter ili estis hungaroj vivantaj al la tiama Hungario. Tiu maŝina kategorio kondukis al nemaŝina kategorio slovakoj naskiĝintaj-mortintaj ktp. Ilin mi jam forigis. Ĉu vi lasus tion, ke kagtegorie Ŝekspiro troviĝas inter la belgaj poetoj?
  • @RG72 S.Peterburgo-Leningrado estis nur nomŝanĝo. En la urbo vivis ĉiam nur rusoj kun tre malmultaj minoritatoj. Pressburg-Pozsony-Bratislavo estas ne tia urbo, la ekzemplo estas misa. Tie okazis ankaŭ ĉefurba ŝanĝo. Iam hungara, nun slovaka ĉefurbo. PERMESU AL TIUJ HUNGAROJ, KIUJ VIVIS EN TIU ĈEFURBO, NE RICEVU SLOVAKAN KATEGORION! En la urbo vivis varie germanoj, hungaroj kaj slovakoj, en Leningrado nur rusoj. Pri la sovakoj vi faru iun ajn, sed lasu hungarojn al hungaroj kaj germanojn al germanoj!--Crosstor (diskuto) 05:37, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi denove sugestas al vi trankviliĝi kaj bridi viajn emociojn. Kapliteroj malfacile legeblas kaj krisignoj ne necesas. Via ekzemplo ne estas unika, tute male. Ekzemple Lvivo troviĝis jen en ukrainio, jen en Pollando kaj estis loĝata de poloj, ukrainoj, judoj kaj rusoj, kies proporcioj kaj civitaneco kelkfoje ŝanĝiĝis. Tamen lvivanoj estas lvivanoj kaj indiko pri aparteno al la urbo ne faras ukrainon polo kaj inverse. Ekzemploj kiam pluretnaj urboj ŝanĝis nomojn kaj transiris de unu lando al alia ankaŭ abundas. Se oni indikas ke homo naskiĝis en Bratislavo, tio signifas ke li naskiĝis en la urbo, kiu nun nomiĝas Bratislavo kaj nun apartenas al Slovakio. Tio certe ne faras hungaron slovako, nur ligas lin al certa setlejo. RG72 (diskuto) 06:29, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ĝojas, ke vi jam forĵetis Leningradon kaj vi trovis ĝustan urbon. La nun nature estas akceptebla, sed la plia problemo estas tio, ke la kategorioj disbranĉiĝas. Tio estas bona, sed en tiu ekzemplo ĉe slovakaj urboj estis aldonitaj kategorioj kiel slovakoj en... ktp, kiun mi ne akceptas (ja estis tie varie slovakoj, hungaroj, germanoj) kaj mi forigis. Alia ekzemplo: sur montopinto vi ĉirkaŭrigardas, vi vidas pejzaĝon. Se vi prenas teleskopon, vi vidos pli kaj pli detale. Se iu mortis en Leningrado, oni scias, ke li mortis dum la socialisma periodo, ne pli frue aŭ poste. Tamen mi tute ne volas kategorii pri Pozsony, nur mi devas eviti, ke ili slovakiĝu, kiel pli frue estis legeblaj.--Crosstor (diskuto) 08:07, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne forgesis Leningradon, sed simple montris al vi alian ekzemplon, pli kongruan al la situacio, kvankam la principo restas sama (mi esperis ke la unua ekzemplo sufiĉos por komprenigi ĝin al vi, sed mi eraris). Sed ĉu tia skrupuleco estas vere bezonata kaj utila? La novkreita kategorio tamen devos troviĝi sub pli posta, ja pasinteco estas sub nuntempo. Mi pensas ke tio nur ĥaosigos la aferon kaj komplikigos la serĉadon. Dume ĉiuj hungaroj plu estos hungaroj, sendepende de tio al kiu kategorio estos metitaj artikoloj pri ili. RG72 (diskuto) 08:39, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Se vi vidos kategorion pri Ŝekspiro "albana poeto", vi tutcerte forigos ĝin, demandu la anglojn, ĉu ili ĝojus al albana poeto-kategorio? La kategorioj estu ĝustaj! Ĝuste kategorio de LIMR faris ĥaoson. Parto de artikoloj estis kreitaj jam longe, ĉu plendis iu, ke ne sufiĉas la kategorio? --Crosstor (diskuto) 09:36, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Kio estas LIMR kaj kiel tiu misteraĵo rilatas al la kategorio? Kiel tio, ke ies nomo estas metita sub "Naskiĝintoj en Bratislavo" faras la homon slovako? Neniel!
Mi unue pensis, ke Crosstor trovis la veran lingvan mison en la kategori-nomo "Naskiĝintoj en Bratislavo". Ĉiuj homoj estas "naskiĝintoj" kaj tial la formulo "Naskiĝintoj en Bratislavo" signifas "Homoj en Bratislavo". La kategorio devus esti "Naskiĝintaj en Bratislavo" aŭ "Naskitaj en Bratislvao" aŭ io samsignifa. --Surfo 12:03, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton Surfo, ne estas problemo pri la vortoj "Naskiĝintoj" aŭ "Naskiĝintaj". Problemo laŭ Crosstor estas nomo de urbo Bratislavo, kiu foje - en tempoj, kiam Slovakio estis parto de Hungara reĝlando - nomiĝis hungare Pozsony. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kiel ni nomu laŭ Crosstor kategoriojn pri naskiĝintoj aŭ mortintoj, kiuj naskiĝis aŭ mortis en setlejo, kiu dumtempe ŝanĝis la apartenecon al ŝtato? Kiam jen tiaj setlejoj estis germanaj kaj havis germanan nomon, jen poste tiuj samaj setlejoj estis ĉeĥaj kaj ili havis ĉeĥan nomon. Ni rigardu ekzemple, kie Germanio havis landlimon antaŭ la dua mondmilito kaj tie estas nun Pollando. Tial mi estas kontraŭ la forigo de tiu ĉi kategorio. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Respondo: estis multe da diskutoj pri tio, memoru, ke la solvon donis Didi Weldmann (aŭ simila nomo, kiun parkere mi ne scias). La solvon vi trovos en arĥivo. Mi protestas la kategorion, kiu tiel slovakigas la hungarojn. Vi trovos pli malsupre la serion, el hungara poeto fariĝis slovako laŭ tiu kategorio.

Kontraŭ Kontraŭ: Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Crosstor ne kapablas aŭ volas klarigi, kion oni faru kaj kial. Li ankaŭ ne diras, en komprenebla maniero, per kia sistemo de katergorioj li proponas anstataŭigi la nunan. Tamen la kategorio estas eĉ lingve plene fuŝa, sed ankaŭ tion neniu ŝajnas kompreni. Naskiĝinto = homo kiu naskiĝis, sed oni ne povas demandi "Kiom da naskiĝintoj estas en Bratislavo?". La ĝusta demando estas "Kiom da homoj naskiĝis en Bratislavo?" aŭ "Kiom da homoj estas naskiĝintaj (aŭ naskitaj) en B.?" Tial la kategorio estu "(Homoj) naskitaj (aŭ naskiĝintaj) en Bratislavo). Nur post tia ĝustigo oni okupiĝu pri strukturaj demandoj de la kategorio. – Feliĉe, kategorioj estas parto de la plej malgrava enhavo de Vikipedio, kaj difektoj en la sistemo ne estas mondskua afero. --Surfo 08:02, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Klaku al Bálint Balassi, kiu estis hungara poeto, poste sekvu Kategorio:Naskiĝintoj en Zvolen (mi ne metas alireblon, ĉar tiu ĉi artikolo ricveus ĝin); poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio laŭ urboj pli poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio fine klaku Kat:Slovakoj. Se vi sekvas la serion, vi vidos, ke li estas slovako, sed tio ne veras, ĉar li estis hungaro kaj naskiĝis en Hungara reĝlando. Mi ne baras kategoriojn pri slovakoj, eĉ mi kreis modelan kategorion (pli supre estas legebla), sed mi protestas kontraŭ slovakigo de hungaroj, kiel faras la kategorio. Tial mi petas la tralaboron! --Crosstor (diskuto) 13:02, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kara, mi finfine komprenis kio estas la problemo. Por korekti ĝin tute ne necesas forigi tutajn kategoriojn aŭ fari ion ajn simile drastan. Necesas kaj sufiĉas simple eligi kategorion Kategorio:Naskiĝintoj en Slovakio el Kategorio:Slovakoj. Meto de ĝi en tiu ĉi kategorio estis eraro ĉar, evidente, ne ĉiuj kiuj naskiĝis en landoj de historia Slovakio estas slovakoj. Se oni povas simple fari tion, la afero estos solvita.--Goren (diskuto) 21:47, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Tion kaŭzis diferencoj en difinoj de etno/nacio en diversaj landoj. En Francio ĉiu civitano de Francio parolanta la francan estas konsiderata franco kaj la lingvo spegulas tion (do etno = nacio). En Rusio estas klara diferenco inter etno kaj nacio kaj la lingvo spegulas tion (ruso, ĉeĉeno, tataro ktp estas malsamaj etnoj, sed ili ĉiuj estas rusianoj). Se ni forprenos Kategorio:Slovakoj el sub Kategorio:Slovakio, kie ĝi estos? Kaj kiu kategorio enhavos ĉiujn personojn de Slovakio (inkluzive hungarojn)? Tiukaze necesos ŝanĝi la tutan kategorian sistemon, kreante po du kategorioj — unu etnan kaj alian nacian. Sed kiel mi jam diris por multaj landoj tio estos apenaŭ aplikebla (ekzemple por Francio). Do mi proponas lasi ĉion kiel ĝi estas kaj ne krei ĥaoson. Se iu hungara poeto naskiĝis en urbo, kiu nun nomiĝas Bratislavo, simple aldonu al lia artikolo mencion Kategorio:Hungaraj poetojKategorio:Hungarlingvaj poetoj. RG72 (diskuto) 06:01, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, Kategorio:Slovakoj povas esti sub Kategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: - Gnagyrobi (diskuto) 14:20, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: - La franclingva vikipedio donas bonan modelon. Tie la kategorio "naskiĝintoj en Slovakio" estas simple en superkategorio "Catégorie:Slovaquie", do Kategorio:Slovakio, kien ĝi evidente apartenas. Kompreneble oni ne forigu la kategorion pri slovakoj, egale ĉu temas pri idoj de slovakaj gepatroj naskiĝintaj en Berlino, Novjorko, Prago, Vieno aŭ Bratislavo. Kaj kompreneble eblas grandanime permesi ke tiu kategorio ne nur estu ano de Kategorio:Eŭropanoj laŭ landoj kaj Kategorio:Slavoj, sed ankaŭ membro en Kategorio:Slovakio, ĉar klare la temo de slovakeco ja iel rilatas al la nuna lando Slovakio, kiu ekestis en 1993 kun celo esti teritorio por ĉiu slovako kiu volas vivi tie, kvankam kompeneble ekzistis slovakoj antaŭ tiu jaro kaj kvankam kompreneble daŭre permesatas ankaŭ vivi kiel slovako en Berlino, Novjorko, Prago aŭ Vieno. Por tute ekzakti, necesus meti la kategorion pri slovakoj ne en Kategorio:Personoj laŭ landoj (Q7461754), sed en Kategorio:Homoj laŭ etnoj (Q7128854), kaj probable pri ĉiu alia membro de Kategorio:Personoj laŭ landoj necesas juĝi ĉu tiel fari. Tiam eble nur restas kvindeko da kategorioj tie - kiel Gabonanoj‎ (2 K), Gambianoj‎ (2 K), Ganaanoj‎ (6 K, 3 P) ... Montenegranoj‎ (1 K), Mozambikanoj‎ (3 K, 3 P), Nauranoj‎ (1 K, 1 P), Nederlandanoj‎ (21 K, 58 P), Nepalanoj‎ (7 K, 3 P), Niĝeranoj‎ (2 K), Niĝerianoj‎ (4 K, 2 P), Nord-irlandanoj‎ (4 K, 2 P) Novzelandanoj‎ (21 K, 3 P), Orienttimoranoj‎ (1 K), Palestinanoj‎ (9 K, 11 P), Panamanoj‎ (2 K), Papuanoj‎ (2 K), Paragvajanoj‎ (3 K), Peruanoj‎ (14 K, 2 P) ... Urugvajanoj‎ (9 K, 2 P), Usonanoj‎ (39 K, 127 P), Vanuatuanoj‎ (1 K), Vatikananoj‎ (2 K), Venezuelanoj‎ (11 K), Zambianoj‎ (1 K, 1 P), Zimbabvanoj‎ (4 K). Sed tiam oni liberas ĉu plenigi la superkategorion per kategorioj kiel "litovianoj" aŭ "personoj de Litovio" (komparu unuopajn ekzemplojn Personoj de Bosnio kaj Hercegovino, Personoj de la Respubliko Kongo‎, Homoj de Santomeo kaj Principeo‎) aŭ oni pluvivas sen tiaj pliaj kategorioj. Sed forigi ĉiujn kategoriojn kiel Naskiĝintoj en Bratislavo ne kompreneblus. Ĉu iu naskiĝis en Bratislavo aŭ ne, facile kontroleblas, kaj alternativo nur estus meti ĉiujn biografiojn pri tiaj homoj en la simplan kategorion "Bratislavo", kio tre plenigus kaj malordigus la urbajn kategoriojn. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 15 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu lasta voĉo alvenis jam depost la limdato. --Crosstor (diskuto) 05:49, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Limdato signifas ke post tiu dato okazos forigo se ĝis tiam neniu kontraŭis ĝin. Ĉi-kaze tio klare ne aplikeblas, ĉar kontraŭoj abundas kaj la diskuto daŭras. RG72 (diskuto) 06:36, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu iu kontraŭus se mi aŭ alia administranto kontrolus ĉu parto de Kategorio:Personoj laŭ landoj (Q7461754), ŝoviĝu al Kategorio:Homoj laŭ etnoj (Q7128854), kaj ĉu ĉiu kategorio "naskiĝintoj en EKZEMPLOLANDO" estas simple en superkategorio "Kategorio:EKZEMPLOLANDO", por moviĝi al iu bona direkto? Ja la kritiko ke ne ĉiu naskiĝintoj en Bratislavo (aŭ en alia urbo) pro tiu fakto aŭtomate ricevus certan etnecon estas ĝusta, do necesas moviĝi al solvo... ThomasPusch (diskuto) 21:20, 22 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Tio apenaŭ solvos la aferon kaj eĉ pli — kreos aliajn fuŝojn, ĉar foje nomo de lando ne kongruas al tiu de ĝia etno aŭ tute ne rilatas al ĝi. Ekzemple Rusianoj estas ĉiuj loĝantoj de Rusio, kie la rusoj estas nur unu el 150 etnoj. Siavice rusoj loĝas ankaŭ ekster Rusio, do kategorioj Rusianoj kaj rusoj koincidos neniam. La sola solvo kiu povus doni maksimuman ĝustecon estus alinomi ĉiujn landajn kategoriojn tiel ke anstataŭ Slovakoj aperu Personoj de Slovakio dum Slovakoj rilatu nur al etnaj slovakoj loĝantaj ie ajn en la mondo. Tiam estiĝos la sama situacio kian mi ĵus priskribis rilate Rusion, kie etna kaj nacia aparteno ĉiam estas aparte konsiderataj. RG72 (diskuto) 04:41, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La Kategorio:Naskiĝintoj en Bratislavo ja restu, sed eble bonvenus iuj adaptoj en la kategoria hierarkio, por ke tiu kategorio ne plu estu subkategorio de Kategorio:Slovakoj. - Moldur (diskuto) 22:00, 22 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento:
  • @ Supozeble solvo de ThomasPusch jam estas pli bona, mi povus aprezi tion jam post la kreo.
  • @ Mi ne komprenas ĉi tie voĉon de RG72, ja li serĉas alian sistemon, do li tiel konfesas, ke la origina kategorio fare de LIMR estas forigenda aŭ tralaborenda. Kial li ne voĉdonis POR?
  • @ La pli fruaj validas ankaŭ por Moldur, ja ankaŭ li volas adapton, tio signifas tralaboron, pli simple POR.
  • mi havus pliajn komentojn, sed ili okazos baldaŭ

--Crosstor (diskuto) 05:15, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ankoraŭ pli kompromisa solvo rilate al RG72 estas komence nur atenti ke ĉiu kategorio "naskiĝintoj en EKZEMPLOLANDO" estas simple en superkategorio "Kategorio:EKZEMPLOLANDO". Punkto. Tio jam solvas la problemon de la multetnaj Bratislavanoj (... Berlinanoj, Bjalistokanoj ktp.), kaj pri la resto ankoraŭ eblos plucerbumi. ThomasPusch (diskuto) 16:13, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
La ekzemplo lamas (Berlinanoj,). Nature en Berlino vivis ne nur germanoj iomete, tamen grandparte germanoj. Bratislavo, kiel Pozsony estis tre longe la hungara ĉefurbo, kie vivis germanoj, hungaroj kaj slovakoj, krome iomete aliaj minoritatoj. La nun valida kategorio faras el ĉiuj slovakojn, kion mi ne toleras. Tial la kategorio estu forigenda aŭ tralaborita. --Crosstor (diskuto) 03:46, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Pri Berlino ni ne diskutu ĉi tie: Laŭ urba statistiko tie fine de 2017 vivis 900 289 negermanoj, plus inter 100 000 kaj 250 000 neleĝaj enmigrintoj... sume inter 1 kaj 1,15 milionoj. Kompare al normala eŭropa ĉefurbo (Bratislavo lastjare havis entute 437 725 urbanojn) tio estas kompare granda nombro da "fremduloj", kaj ĝi tre kreskis dum la lastaj ses jaroj, do la nombroj de 2020 supozeble pli grandos. Sed pri la temo: Simple ne plu ĝustas ke "la nun valida kategorio faras el ĉiuj slovakojn". Nun ĉiuj naskiĝintoj en Bratislavo estas anoj de urbo nun apartenanta al Slovakio, kio simple ĝustas, kaj tiu kategorio kompreneble troveblu en la kategorio pri la ŝtato Slovakio. Pri la etneco - hungaroj, slovakoj, germanoj/aŭstroj ktp. - jam tute ne plu temas, prave. Facilas meti la bratislavan kategorion ankaŭ en la supernacian kategorion "Naskiĝintoj laŭ urboj en Eŭropo" - samkiel Vroclavo/BreslaŭoKluĵo/Koloĵvaro... Sed la alternativo nur estus dividi la kategoriojn pri bratislavanoj al subkategorioj "... (antaŭ 833), "... (833 – 907)", "... (907 - 1918)", "... (1919 – 1939), "... (1939 – 1945)", "... (1945 – 1992)", "... (ekde 1993)", aŭ krei subkategoriojn pri "hungardevenaj..., aŭstrdevenaj..., germandevenaj..., slovakdevenaj..., ĉeĥdevenaj..., juddevenaj... (?) naskiĝintoj en Bratislavo", eble tiam ankoraŭ necesus ujo pri "duone hungardevenaj kaj duone germandevenaj naskiĝintoj en Bratislavo" (kio ekzakte laŭ tio ekzemple estus David Mentelli? ... juda, probable denaske germanlingva urbano kun hungara pasporto kaj familia nomo kiu aspektas itala aŭ sefarda?). Tio laŭ mi simple estus tro da subkestoj. Sincere ThomasPusch (diskuto) 09:53, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Plano de ThomasPusch estas nova antaŭpaŝo, sed mi jam konjektas, ke alvenos iu, kiu kontraŭdiros. Ĉi tie estas nur imitado de laboro, estas hontinda, ke administrantoj ne povas solvi jam dum 2 semajnoj kategoriojn (kiujn povas redakti nur admin.). Mi jam komence diris, ke aŭ forigi, aŭ tralabori. Okazas neniu laboro, ja ili ne interesiĝas pri hungara poeto, kiu slovakiĝis. Mi jam laciĝis en tiu temo, sed mi havas novaĵon, kiu ankoraŭ ne estas preta.--Crosstor (diskuto) 11:19, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi povas honti aŭ bedaŭri, sed Vikipedo estas enciklopedio, ne ies persona ludilo, do ne eblas simple forigi pro via persona deziro kategorion, kiu ekzistis dum jaroj kaj ekzistas ankaŭ en alilingvaj vikioj, kaj kongruas al la ĝenerala kategoria sistemo. Ne eblas solvi kategorion, ja oni povas solvi nur problemon kaj ĝi ĝis nun estas ne solvita, ĉar mankas unueca opinio. Se ni ŝovos kategorion Naskiĝintoj en Slovakio nur al kategorio Slovakio, tio nur kaŭzos ke kategorio Homoj laŭ landoj malpleniĝos. Ĉu granda atingo? Mi komprenas ke vi ne interesiĝas pri aliaj landoj kaj kategorioj, zorgante nur pri la mita slovakigo de mortintaj hungaroj (mistika proceduro, ĉu ne?). Sed la komunumo kaj speciale la administrantoj devas pensi pri la tuta enciklopedio, ne nur pri ĝia eta sekcio kia estas hungara artikolaro. Mi proponis solvon: apartigi kategoriojn pri la homoj laŭ etna kaj nacia apartenoj. Tio estus granda laboro, sed almenaŭ kriterio estus klara kaj kategoria arbo kompleta je ĉiuj niveloj. Fantaziaĵoj pri rusa Sant-Peterburgo kaj germana Berlino estas neglektendaj, ĉar la urboj ne havas etnan apartenon, nur nacian, dum etnaj komponantoj de ilia loĝantaro ofte ŝanĝiĝas plurfoje dum ilia historio. Duŝanbeo, Bakuo kaj Grozno estis pluretnaj urboj, kie grandan (foje ĉefan) parton de loĝantaro konsistigis rusoj, ukrainoj, judoj, tataroj kaj germanoj. Nun ili iĝis preskaŭ komplete unuetnaj, enloĝataj de respektive taĝikoj, azeroj kaj ĉeĉenoj. Ĉu ni ĉiufoje ŝanĝu kategorian strukturon por sekvi ies imagojn pri etneco de la urbo? Mi dubas. La strukturo devas esti klara kaj unueca. Prefere neniu ŝanĝo ol iu ajn.RG72 (diskuto) 15:52, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
@RG72 Vi eraras, kiam vi diris "kategorion, kiu ekzistis dum jaroj". La menciitajn kategoriojn kreis LIMR, poste tuj mi skizis al li la problemon. En tiu senco vi pravas, ke kiel laboras la admin., okazos, ke tiu kateg. restos jarojn. Vidu la liston de admin., el ili nur kelkaj laboras, estas iuj, kiuj dum jaro faris nenion! Pri Berlino kaj S. Peter. ne estas miaj ekzemploj, sed alies, mi nur respondis pri tio. Pri alilingvaj Vp. tie plej ofte mankas hungaroj, ekzemple francoj ne interesiĝas pri tio, ke hungara poeto kie naskiĝis. Tiu tendenco ne estas mistika, sed reala. Vidu: kiel fariĝis hungara poeto slovaka. Mi ne interesiĝas pri Bakuo, sufiĉas por mi tiu ĉi problemo. Estas pluraj eblecoj. --Crosstor (diskuto) 04:09, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi persone interesiĝas nek pri Bakuo, nek pri Bratislavo, nek pri la hungaraj poetoj, nek pri la hungaroj ĝenerale. Personaj interesiĝoj tute ne gravas ĉi-foje, ĉar enciklopedio ne povas baziĝi sur ies interesoj. LIMR kreis la kategorion analoge al aliaj kategorioj en nia (kaj aliaj) Vikipedio. Do proponu universalan ŝanĝon aŭ neniun. Ne eblas havi unu regulon por hungaroj, alian por slovakoj, la trian por francoj ktp. RG72 (diskuto) 05:38, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
@RG72 Ne estas deviga uzi tiun kateg., kiu rezultas misajn informojn. La lingvaj paĝoj estas sendependaj. Se francoj ne povas diferenci inter hungaroj kaj slovakoj, tio estas ilia problemo. Mi okupiĝas pri Ea paĝo. Estas ebleco ekzemple almenaŭ fari noton pri la erara rezulto, ke ne tiel komprenu, ke Bálint Balassi estis slovako. --Crosstor (diskuto) 06:41, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Tiu kategorio similas al kuracisto de Ŝvejk, kiu donis laksigilojn al tiuj soldatoj, kiuj havis dolorojn sub la talio.😊--Crosstor (diskuto) 10:54, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi povus klarigi sencon de via lasta frazo? Mi ne komprenas kiun kaj kion vi celas. RG72 (diskuto) 11:25, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Najrobia Rivero (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 01:12, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:37, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Enigu plenan retadreson, ekz. https://example.org (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 17:14, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:41, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
La Sentencoj de Salomono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 17:14, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:41, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Digicel (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena kaj ebla vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 19:05, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Senenhava artikolo tujforigenda. RG72 (diskuto) 07:33, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 16 novembro 2020 7:40
Artikolo
Ŝarado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto atentigis ke la artikolo konsistas el PIV-difino, do rompas kopirajton. RG72 (diskuto) 07:42, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 07:42, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 08:18, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi refaris la artikolon, per traduko de alia vikipedio. Nun la referenco el PIV estas vera referenco, kio ne kontraŭas aŭtorrajton; tute male, indas kiel pravigo.--kani (diskuto) 16:56, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
XXXY-sindromo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena kaj ebla vandalaĵo aŭ eraro
Uzanto
--kani (diskuto) 08:54, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĝi estas forigita fare de RG72 la 11-an de novembro 2020. Gamliel Fiŝkin 01:30, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas, ke iu kreu el tio artikolon laŭ iu alilingva artikolo, trovebla per wikidata:Q8042637. Eble la anglarusa artikolo estas uzebla. --Tlustulimu (diskuto) 10:23, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Todesfal (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 14 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
John Konesky (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas nova atako fare de la obstinulo kiu ripetas la saman artikolon ŝanĝante nur la nomon en la sama nura frazo, kiu ĉiam eltenas malveron; nun tiu nek estas komikulo, nek verkisto, nek ricevis la premiojn kiujn oni asertas en la kategorioj. Ĉu oni povas bloki lia(j)n komputilo(j)n porĉiame?
Uzanto
--kani (diskuto) 12:07, 21 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo fare de malnova aĉulo. Mi blokis tiun IP. RG72 (diskuto) 05:51, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Amaro Averna (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malakceptebla lingvonivelo kaj evidenta propagando. La anonimulo faris nur tiun kontribuon en la esperanta Vikipedio, sed faris la saman por la hispana (same fuŝa lingvonivelo) kaj en la malta!
Uzanto
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 03:57, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:20, 1 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 8 decembro 2020 4:29
Artikolo
Des Christs par milliers (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Terura lingvaĵo, ŝajnas ke maŝintradukaĵo ne polurita
Uzanto
RG72 (diskuto) 04:16, 1 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 03:58, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi poluris la artikoleton kaj opinias, ke nun ĝi estas akceptebla.--kani (diskuto) 12:32, 2 dec. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Antica Dolceria Bonajuto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malakceptebla lingvonivelo kaj evidenta propagando. La anonimulo estas la sama de Amaro Averna, kvankam per alia nomo (same fuŝa lingvonivelo) kaj en la malta! Li uzas diversajn nomojn en diverslingvaj vikipedioj por propagandaj komercajn celojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:34, 2 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:15, 9 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:52, 3 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 10 decembro 2020 3:19
Artikolo
Hamed Vahdati Nasab (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas markita kiel tutvikia spamaĵo
Uzanto
RG72 (diskuto) 03:51, 3 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:07, 10 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 14:44, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Uno (kartludo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas verko de ĵuskomencinta eklernanto kiu jam volas verki la Kiĥoton. Mi sendis kontakton kaj klopodos averti tiun kiel konduti en Vikipedio. La problemo ne estas la artikolo mem, sed la entuziasmo, kiun li montras per tute neakceptebla nivelo. Eĉ ne ŝajnas uzado de tradukilo, sed rekta tradukoklopodo.
Uzanto
--kani (diskuto) 14:44, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:48, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:58, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Ĉefduko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:06, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Transformita je alidirektilo. RG72 (diskuto) 05:03, 23 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi malvandaligis la enhavon. - Moldur (diskuto) 12:19, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi restu kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 03:02, 23 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 30 decembro 2020 3:05
Artikolo
Fajroestingisto en Belgio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la bildoj, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp. Mi pretas helpi, sed unue novuloj devos meti ne tiom longajn kaj laborigajn artikolojn.
Uzanto
kani (diskuto) 03:00, 23 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:02, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:56, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 31 decembro 2020 2:50
Artikolo
Fajroestingisto en Svislando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la bildoj, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp. Mi pretas helpi, sed unue novuloj devos meti ne tiom longajn kaj laborigajn artikolojn. Li minacas per nova ĉiutaga tia artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:54, 24 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:29, 31 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:56, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bedaŭrinde apenaŭ korektebla fuŝaĵo :-( --Tlustulimu (diskuto) 16:48, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 31 decembro 2020 2:15
Artikolo
All Things Considered (BBC radio show) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:58, 24 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:25, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:55, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi trovis intervikian ligilon al la angla versio kaj riparis la referencojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: La krampa parto eble povus esti alinomata al "radioelsendo de BBC" aŭ io tia. --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
560-aj jaroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 12:34, 24 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 08:54, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 1 januaro 2021 2:57
Artikolo
Juna fajroestingisto en Francio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la bildoj, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:30, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 08:00, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:57, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Ankaŭ mi provis elsarki plej gravajn fuŝaĵojn el artikoloj de tiu vikipediisto kaj savis ilin, sed ni ne povas dediĉi kvaroble la tempon kiun li dediĉas. Krome li ne atentas la avertojn kaj plue enmetas similajn fuŝajn artikolojn. Nepre oni forigu kelkajn kaj oni forbaru la aŭtoron ĝis li akceptu nian labormanieron.
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 3 januaro 2021 4:30
Artikolo
Petite-Synthe (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo.
Uzanto
--kani (diskuto) 04:19, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:59, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kaj mi petas forbaron de la aŭtoro Þþanon ĉar li ne komprenas la amasfuŝaĵon kiun li trudas al Vikipedio.
Por Por: sendube rezulto de nepolurita aŭtomata tradukado. --Dominik (diskuto) 05:16, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi provis elsarki plej gravajn fuŝaĵojn el la artikolo. Mi samtempe kaŝis partojn kiujn necesus plene retraduki el la franca. --Dominik (diskuto) 03:44, 28 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 3 januaro 2021 4:52
Artikolo
Historio de Krakovo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo.
Uzanto
--kani (diskuto) 04:20, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
interkonsentite--Salatonbv (diskuto) 19:55, 2 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: : Kaj mi petas forbaron de la aŭtoro Þþanon ĉar li ne komprenas la amasfuŝaĵon kiun li trudas al Vikipedio.
Por Por: sendube rezulto de nepolurita aŭtomata tradukado. --Dominik (diskuto) 05:17, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:01, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi blokis lin por unu jaro. Tio sufiĉas por bone lerni la lingvon kaj konatiĝi kun funkciado de Vikipedio. RG72 (diskuto) 04:01, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]