Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rui Barbosa Ŝtata Lernejo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 8 februaro 2024 0:48
Artikolo
Rui Barbosa Ŝtata Lernejo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu neesperantisto proponis tujforigon de la teksto de aprilo 2022, ĉar "cross-wiki spam created by a locked account.." Mi ne scias kion faris la metinto kaj ankaŭ ne jam povis sondi ĉu la aserto veras, sed mi vidis de ankoraŭ la administrantoj Kani kaj Tlustulimu kontribuis, kiuj certe ne estas "locked accounts", kaj tial kontraŭas la senzorgan tujforigon, sed transformis la tuton al normala propono pri forigo. Mi mem ankoraŭ ne havas opinion pri la ĝermo, sed ĉiukaze volas diskutigi kion fari per ĝi.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 00:27, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun tri poraj voĉoj kaj unu sindeteno. ThomasPusch (diskuto) 21:55, 9 feb. 2024 (UTC)/Kani[Respondi]
{{sindetena}} Temas pri tut-ordinara lernejo: nek ĝi estas aparte antikva, nek ĝi havas grandegan historion. Legante la nunan ĝermon estas malfacile kompreni ĉu la temo menciindas. —Supernabla🪰 00:50, 1 feb. 2024 (UTC) P.S.: Post eta hezito, mi nun konvinkiĝas ke la temo ne estas menciinda. Do mi subtenas la forigon mi subtenas la forigonSupernabla🪰 11:10, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: forigo. Evidenta spamajxo. Fakto ke ankaŭ fidindaj uzantoj kontribuetis ne sxanĝas la kernon de la problemo: Aro da gantopupoj amaskreas mizerajn artikolojn en multaj vikioj. Mi ne plene komprenas kial, la lernejo ne ŝajnas esti privata. Taylor 49 (diskuto) 19:30, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi kontraŭas la penson ke "tut-ordinara lernejo" ne rajtas je esperanta artikolo, ĉar tio kreus spasmajn diskutojn kio estus menciindeco kaj kio estas artikolo farita per merita esperantisto aŭ esperanta komencanto aŭ alia vikipediano. Sed mi ne emocie teniĝas je tiu ĝerma artikoleto, sen informkesto, sen foto, sen signifa enhavo. Tial mi neŭtralas pri forigo - Sindetena Sindetena: Aidas (diskuto) 14:30, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun mi legis la artikolon, kies centra informo estas la frazo [en 1972] "la Socialista Unueca Partio de Germanio (SED) pruvas la bezonon krei kaj rajtigi la Paulo VI-Paroĥan Gimnazion funkcii". Apenaŭ kredebla informo, ke la komunisma partio de GDR, pinto de la batalantoj por la Varsovia Pakto kaj por la klasbatalo, forte premas katolikan paroĥon je nomo de la konservativa papo Paŭlo la 6-a malfermi gimnazion en Brazilo !!!! Sed la donitaj referencoj tuj pruvas, ke "SED" estas la "Secretaria de Estado de Educação", la subŝtata sekretario de eduko en la ĉefurbo de la brazila subŝtato Suda Mato-Groso, tute nepolitika administra oficejo. Estas tiom fuŝa informo, ke la tuto jam estas amuza, ridinda, ploriga, ridiga !!! Sed nur pro amuzo lasi tiom miskomprenigan kaj fiaskigitan teksteton estus malfacile argumenti. Tial mi post legado de la teksteto ankaŭ aliĝas al la voĉoj por por forigo. @Tlustulimu, Kani, Super nabla, Taylor 49, kaj Aidas: Ĉu vi entute vidis, kia ŝerco kaŝiĝis en la senkulpe aspektanta artikola ĝermo??? ThomasPusch (diskuto) 18:30, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Flanke de la amuziĝo, mi subtenas la opinion de Aidas ke ankaŭ "tut-ordinara lernejo" rajtas je esperanta artikolo, se ĝi havas almenaŭ tri plenajn, lingve senerarajn frazojn, informkeston kun laŭeble foto, eksteran ligilon, se eble iun aŭ iujn referencojn, kaj plej eble havu iuspecan rilatan al la esperantlingva komunumo, ĉu tie iam estis lernanto aŭ instruisto iu esperantisto kun propra vikipedia artikolo, aŭ ĉu tie iam estis Esperanto-kurso aŭ eble amasloĝejo por renkontiĝo de iu TEJO-branĉo... ne gravas monda graveco de la krominformo, sed estu io kio pravigas iaspecan kialon por informi pri tia "tut-ordinara lernejo". ThomasPusch (diskuto) 18:39, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Tamen mi vidas ĉefe fuŝojn kaj mankon de enciklopedieco, pli ol spamaĵon aŭ mokintencon; eble SED estas tute alia afero, kvankam en la portugallingva vikipedio klare referencas la germanan partion. Fakte temas pri SED - Secretaria de Estado de Educação de Mato Grosso.--kani (diskuto) 18:43, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute konsentas: ankaŭ mi ne vidas mokintencon, sed tragikan miskomprenon. @Kani: ĉu vi ankoraŭ "verdigas" la supran keston, aŭ ĉu mi faru tion? ThomasPusch (diskuto) 19:43, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi konsentas ke "kutimaj" bazlernejoj kaj mezlernejoj rajtu havi artikolon, supoze ke:
  • la lernejo jam delonge ekzistis
  • la artikolo havas sufiĉan kvaliton
  • ne temas pri spamaĵo, LTA-ulo aŭ simile
Taylor 49 (diskuto) 20:37, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Unio (unuiĝo)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-02-09
Artikolo
Unio (unuiĝo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar malbona miksaĵo de enhava paĝo kaj apartigilo, redundaĵo, jam estas apartigilo Unio
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 21:48, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa aŭ dubema. --ThomasPusch (diskuto) 21:51, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Alternative ŝovu al pli bona nomo (Politika unio), alifaru al enhava artikolo, kaj konektu al pli bona Q-umo (d:Q1140229). Taylor 49 (diskuto) 21:48, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

en la nuna stato estas sensencaĵo Por Por: Supernabla🪰Supernabla🪰 23:04, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, ĉar vere jam ekzistas la apartigilo unio. Sed tiu ĉi vikidatuma ero estas valora, do mi proponas post forigo ŝovi la apartigilon unio al tiu ĉi ero d:Q227388 - tial ĝi konektiĝos kun ĉiuj aliaj apartigiloj pri la temo "unio". Kaj aldone bonvenas nova artikolo Politika unio kun interlingva ero d:Q1140229 - sed tio, se iu volas, povas sendepende ekesti, ĉar ĝi ne "baziĝos" je la enhavo de la nuna teksto "unio (unuiĝo)". Mi ankoraŭ kopiis la linion "Vidu ankaŭ: persona unio" de "unio (unuiĝi)" al "unio" - ĝi estis la sola valora informa sablero konservinda. Aidas (diskuto) 14:19, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: kun la aldonaj komentoj de Aidas. ThomasPusch (diskuto) 18:07, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Diskuto:Unio[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-02-09
Artikolo
Diskuto:Unio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
misgvida alidirektilo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 21:48, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa aŭ dubema. --ThomasPusch (diskuto) 21:51, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tio ne diskutindas. Tuj forigebla. —Supernabla🪰 23:05, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo senhasta, post semajno, do hodiaŭ. Aidas (diskuto) 14:23, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bone, mi ne hastas, estas ankoraŭ 4 horoj, kaj vere nenio malbona okazos ĝis forigo. Dankon al Taylor por senca purigo! ThomasPusch (diskuto) 18:06, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]