Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Aŭgusto
Etoso
Vikipedio:Lingvoj/Makedona lingvo
[redakti fonton]Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 20 aprilo 2015 15:49
- Artikolo
- Vikipedio:Lingvoj/Makedona lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ĝi estas ne finkorektita aŭtomata tradukaĵo. Krome jam ekzistas Makedona lingvo.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 15:16, 13 Apr. 2015 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- forigis Pino~eowiki je 09:50, 12 Aŭg. 2015. --KuboF (diskuto) 21:29, 21 Sep. 2015 (UTC)
Komento: Mi proponas, ke iom post iom enhavoj laŭ ĝi estu aldonataj al la artikolo Makedona lingvo kaj poste ĉi tiu paĝo estu forigata. Ĝi estas unu el la fuŝaj paĝoj, kiuj plilongigas Specialaĵo:Dezirataj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:16, 13 Apr. 2015 (UTC)
- Por: forigenda. Estus bone sed malfacile korekti kaj uzi la fuŝajn enhavojn.--Salatonbv (diskuto) 01:18, 15 Apr. 2015 (UTC)
- Komento: Estas pluraj tiaj Lingvaj krudaĵoj. --KuboF (diskuto) 10:46, 15 Apr. 2015 (UTC)
- Por: Maŝina tradukado neeviteble kreas lingve fuŝan kaj parte malfacile kompreneblan tekston, kies korektado postulas homajn tempon kaj fortojn en kvanto komparebla al permana tradukado. Tial artikolojn traduku nur homoj, kaj maŝinaj tradukoj entute ne aperu en la ĉefa spaco. Se iu kredas, ke maŝino povas traduki bone, kaj pretas kuratori maŝinan tradukadon, maŝino metu siajn tradukaĉojn en lian aŭ ŝian personan spacon, kaj poste li aŭ ŝi prilaboru tion kaj movu al la ĉefa spaco. Se en la ĉefa spaco aperas paĝo, kies lingvaĵo havas kvaliton de maŝina traduko, tia paĝo estu forigita tuj. Niaj kriterioj por tuja forigo estas nesufiĉaj kaj bezonas evoluigon; jen sekvinda ekzemplo el la ruslingva Vikipedio: «Artikolo ne en la rusa lingvo aŭ maŝina traduko» (ruse). Gamliel Fiŝkin 00:32, 12 Aŭg. 2015 (UTC)
Farita. pino (diskuto) 09:51, 12 Aŭg. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 18 aŭgusto 2015 7:36
- Por: --Tlustulimu (diskuto) 11:07, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
- Por: --Salatonbv (diskuto) 15:41, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 27 aŭgusto 2015 14:39
Komento: Bonvolu uzi estonte por tiaj kazoj la ŝablono {{forigu tuj}} anstataŭ {{forigu}}. --Tlustulimu (diskuto) 15:05, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
La Ruĝa Balona
[redakti fonton]Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 6 septembro 2015 13:18
- Artikoloj
- La Ruĝa Balona (historio · ĉi tien · forigu)
The Jungle Book (1942 film) (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- Ili ne meritas esti nomataj artikoloj, nek artikoletoj. Krome la titoloj estas lingve fuŝaj kaj forestas iu ajn fontindiko.
- Uzanto
- --Tlustulimu (diskuto) 13:48, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- forigis Pino~eowiki je 31 Aŭg. 2015; --KuboF (diskuto) 19:24, 2 Sep. 2015 (UTC)
- Se nomoj de tiuj artikolaĉoj estus sola problemo, eblus alinomi. Sed estas senenhavaj artikoloj, do VP:A3. Vi povis forigi ilin sen skribi ĉi tie (kiam mi vidas ion similan en la ruslingva Vikipedio, mi tion forigas sen demandado). Do, forigu nun. Gamliel Fiŝkin 08:51, 31 Aŭg. 2015 (UTC)
- Mi konsentas. Ni voĉdonis pri VP:TUJ tiel, ke ni ne bezonas superfluan administran koston (mencii ĝin ĉi tie) pri tiaj forigoj. Kaj ni voĉdonis ankaŭ pri unuopaj administrantoj tiel, ke ni fidas al ili. Do mi alvokas al administrantoj - administru kun kuraĝo! --KuboF (diskuto) 19:24, 2 Sep. 2015 (UTC)