Vikipedio:Forigendaj dosieroj/Arkivo/2013/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Forigendaj dosieroj - Arkivo pri la diskutoj finitaj en septembro 2013:

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 12:43
Artikolo
Dosiero:Casal Cermelli-Stemma.png (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
justa uzo en it: - miaopinie ne plenumas nian regularon pri justa uzo, ĉar ĝi ne signife kontribuas al kompreno de la temo (estus alia afero, se la blazono estus fakte diskutata en la artikolo)
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 12:06, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 12:29, 9 Sep. 2013 (UTC)

Mi aldonas al tiu ĉi propono: Dosiero:Castellazzo Bormida-Stemma.png. darkweasel94 (diskuto) 12:13, 25 Jul. 2013 (UTC)

Forte kontraŭ forigo: La blazono de administra komunumo estas ĝia "emblemo", do ĝia grafika rekonilo. Malgraŭ la fakto, ke la artikolo mem estas enhave tre ege mallonga, tre "magra", kiel tre multaj robote faritaj artikoloj pri italaj komunumoj, kaj ĉiuj tiuj tekstoj meritus ampleksigon, tio ne signifas ke el la ekzistanta informo oni ankoraŭ forstreku pli. Blazono en informkesto de artikolo pri ĉia subŝtata administra unuo (provinco, regiono, distrikto, urbo, komunumo, vilaĝo...) havas sencon tute sendepende de tio ĉu tekste oni detale priskribas ĝin aŭ ne. Persone min ĝenas la situacio ke en la vikimedia komunejo blazonoj pri la urbaj kaj neurbaj komunumoj de multaj ŝtatoj estas permesataj, sed pri tiuj de Italio ne, tiel ke en la itala, angla kaj germana vikipedioj oni stokas lokajn dosierojn, identajn, por loke anstataŭigi tiujn mankojn. Mi ne havus la personajn kapacitojn ankaŭ al la esperanta vikipedio grandkvante loke alŝuti pli da dosieroj pri blazonoj de italaj komunumoj, sed se iu donacas privatan tempon por fari tion, mi atribuas al tiaj dosieroj en la e-lingva projekto same fortan ekzistorajton kiom en la itala, angla aŭ germana vikipedioj! ThomasPusch (diskuto) 13:47, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Laŭ modelo de aliaj dosieroj, kiel ekzemple dosiero:blazono de Acerno.png, mi aldonas ŝablonojn pri "blazono de ŝtata instanco" kaj pri "justa uzo", kaj krome metas la du dosierojn en jenan kategorion. Justa uzo estas tute pravigebla, sed ja necesas meti la koncernan ŝablonon al la unuopaj dosieroj... se ankoraŭ estas pliaj similaj kazoj. ThomasPusch (diskuto) 12:32, 9 Sep. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 16:53
Artikolo
Dosiero:Elk 1916.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
forigita el pl: en 2009 pro kopirajto
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 16:27, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Aliaj liberaj fotoj ekzistas. Do, forigita. -- Yekrats (diskuto) 18:22, 3 Sep. 2013 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Estus iom domaĝe devi forigi la historie interesan foton (sendepende de tio ke la dosiera nomo devus esti "Lyck en 1916.jpg", ĉar la urbo ricevis la nomon Ełk nur en 1945). La foto estas historia poŝtkarto el 1916, de nekonata fotinto. Ĝi havas fonton, la retejon allegro.pl, kiu en 2004 prezentis ĝin en sia retejo por vendo de unuopa porkolekta origina poŝtkarto. La pola alŝutinto Topory deklaris, ke la alŝuto okazis "za zgodą wystawiającego" (kun konsento de la eldoninto), sed tiun aserton ne plu eblas kontroli. Ĉiukaze intertempe allegro.pl vendis la originan historian poŝtkarton kaj ne plu prezentas la bildon en sia retejo; la sama bildo ja videblas plurloke en la reto, ekzemple jen, sed tie kiel fonto menciiĝas vikipedio, do la bildigoj estas postaj, ne fontaj. Tamen: ĉu ne estas tiel, ke historia foto sen spurebla fotinto laŭ la usona juro (vikipedio jure baziĝas en Usono) iĝas publika havaĵo "se la verko estis kreita kaj unuafoje publikigita antaŭ la 1-a de januaro de 1923 [aplikeblas ĉi-tie] aŭ se inter la unua publikigo de la verko kaj la 1-a de januaro de la aktuala jaro pasis minimume 95 jaroj [ankaŭ aplikeblas ĉi-tie: 1916 ĝis komenco de 2013 = minimume 96 jaroj] kaj decidas la plej longa protektodaŭro" (citaĵo el la artikolo publika havaĵo)? El la pola vikipedio la foto forviŝiĝis jam en 2009, tiam la 95 jaroj ankoraŭ ne pasis, sed nun tamen. Laŭ mi la foto - eksplicite komentita en la [cetere iom strange redaktata] artikola teksto el jura vidpunkto facile povas resti kaj restu. --ThomasPusch (diskuto) 20:31, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĉu vi havas iun eksteran fonton por la dato 1916? Se jes, mi pensas, ke ĝi povas resti. darkweasel94 20:38, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
Por tiu konkreta poŝtkarto ne, ĉar la koncerna paĝo en retejo allegro.pl nun ne plu videblas: probable la dato estis presita sur la poŝtkarta dorsflanko. Kaj ĉiuj nunaj de mi trovitaj interretaj bildigoj de la foto ja estas "post" vikipedio, do ne kalkuliĝas. Sed tre kredindas ke la foto estas el la unua mondmilito: aliaj fotoj samtempaj, kopirajte protektitaj, montras ke la merkata placo de Lyck jam en 1914 aspektis tiel kiel sur la poŝtkarto - ekzemple (kun mencio de dato kaj fonto en la dosiero mem) jenjen. Ni ne devas esti pli papaj ol la papo: el la pola vikipedio la foto ne forpreniĝis pro dubo de la asertoj pri informoj el la retejo allegro.pl, sed simple ĉar en 2009 la 95 jaroj ankoraŭ ne pasis, sed en la e-lingva vikipedio tiutempe neniu atentis pri ĝi, kaj nun la jaroj ja pasis. La kazo estas iom speciala, ĉar la origina reta fonto ne plu alireblas, kaj neniu e-lingva vikipediano aĉetis de allegro.pl la originan poŝtkarton por ĉiutempe povi montri ĝin. Sed la detruoj estis tre konata historia fakto, propagande ekspluatataj ekzemple de la germana imperiestro kiu vizitis la detruitan placon, kaj tuj post la milito la detruitaj preĝejo kaj la aliaj placaj domoj rekonstruiĝis. Mi emas kredi la informojn donitajn de la pola alŝutinto Topory, kaj lasi la foton, ĉar nun ĝi estas publika havaĵo, kaj mi malemus el la [iom strange redaktata] artikola teksto forĵeti ne nur la dosieron, sed ankaŭ al ĝi ligitan tekstoparton. ThomasPusch (diskuto) 20:26, 7 Aŭg. 2013 (UTC)
Yekrats la 3-an de septembro forigis la dosieron kaj skribis "Aliaj liberaj fotoj ekzistas" (en vikipedio). Kiuj estas tiuj aliaj liberaj fotoj pri la temo? En la diskuto estas nenia indiko pri ili, kaj mi ne vidas alternativojn. Eblus ja diskuti, ĉu la argumentado, ke la foto nun aĝas pli ol 95 jarojn, estas ĝusta aŭ ne, sed la simpla argumento ke "aliaj liberaj fotoj ekzistas" laŭ mi malĝustas. ThomasPusch (diskuto) 11:04, 9 Sep. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 20:23
Artikolo
Dosiero:Graph1.PNG (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
forigita el ja: pro kopirajto
Uzanto
darkweasel94 20:39, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 11:09, 9 Sep. 2013 (UTC)
Komento Komento: anstataŭigebla ekz. per commons:File:Function-x.svg. darkweasel94 14:11, 28 Jul. 2013 (UTC)
  1. Por Por: Kvankam la grafikaĵo laŭ mi vere nur konsistas el rapide redesegneblaj grafikeroj kaj laŭ mi ne estas kopirajte protektebla, ŝajnas al mi ke commons:File:Function-x.svg estas tute bona alternativo. Mi do anstataŭigas la diskutatan dosieron Graph1.PNG en la teksto Grafikaĵo kaj post tio forigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 11:09, 9 Sep. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 2 aŭgusto 2013 13:18
Artikolo
Dosiero:Informletero 07 19520001.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
io eldonita en 1952 certe ne estas publika havaĵo, eĉ se "la klubo ne plu ekzistas"
Uzanto
darkweasel94 13:39, 26 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
darkweasel94 19:52, 4 Sep. 2013 (UTC)

du dosieroj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 2 aŭgusto 2013 13:05
Artikoloj
Dosiero:J Hoover.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Jacklemmon.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
forigitaj el siaj hejmaj Vikipedioj pro kopirajto
Uzanto
darkweasel94 13:53, 26 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 10:54, 9 Sep. 2013 (UTC)
  1. Por Por: Ambaŭ dosieroj vere estis forigitaj el siaj hejmaj vikipedioj pro kopirajto (la germana pri Hoover, la pola pri Lemmon), kaj mi anstataŭigis ilin en la artikolo J. Edgar Hoover kaj Jack Lemmon per libere uzeblaj bildoj, sen ke estus perdo de informo. La dubaj bildoj tial senprobleme forigeblas. ThomasPusch (diskuto) 09:24, 9 Sep. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 2 aŭgusto 2013 13:25
Artikolo
Dosiero:Jawaharlal Nehru1.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neklara fonto, mi trovis sub tiu dosiernomo nenion en en: aŭ la komunejo
Uzanto
darkweasel94 13:54, 26 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Forigita. Yekrats (diskuto) 18:11, 3 Sep. 2013 (UTC)

du dosieroj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 4 aŭgusto 2013 18:20
Artikoloj
Dosiero:K3 K5 grafen.png (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Kalkofen2.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
forigitaj el siaj hejmaj Vikipedioj pro kopirajto
Uzanto
darkweasel94 18:37, 28 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Forigita ambaŭ. -- Yekrats (diskuto) 18:16, 3 Sep. 2013 (UTC)
Dosiero K3 K5 grafen.png: # Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ mi, la grafikaĵo ekskluzive konsistas el simplaj geometriaj formoj, kaj ene de kelkaj minutoj refareblus de iu ajn per ĉia komputila desegnoprogrameto, ekzemple per la neniel licence protektita GIMP. Tamen ŝajnas al mi iom superflue redesegni jam ekzistan, ne kopirajte protektitan grafikaĵon. Al mi la ŝablono {{PD-ineligible}} ŝajnas tute trafa. --ThomasPusch (diskuto) 00:13, 8 Aŭg. 2013 (UTC)
Eble vi pravas, kvankam en iuj landoj eble certaj precizaj poziciigoj de la nodoj estas kopirajte limigeblaj (tamen ja ne nepre ĉi tiuj). En ĉiu okazo ekzistas commons:File:Complete graph K3.svg/commons:File:Complete Graph K3.svg kaj commons:File:Complete graph K5.svg/commons:File:Complete Graph K5.svg, kiuj bonege povas anstataŭi la dosieron kaj estas pli bonkvalitaj. darkweasel94 06:19, 8 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun Darkweasel. La grafikaĵo povas (kaj devas) esti redesignita en libera formato, kaj aliaj liberaj ilustraĵoj disponas. -- Yekrats (diskuto) 18:16, 3 Sep. 2013 (UTC)
Dosiero Kalkofen2.jpg: # Por Por: En la artikolo Heinsen mi anstataŭigas la bildon per la pli altkvalita kaj libere uzebla kolora foto dosiero:Heinsener Kalkofen.jpg. --ThomasPusch (diskuto) 00:13, 8 Aŭg. 2013 (UTC)

mapoj de germanaj municipoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 4 aŭgusto 2013 19:53
Artikolo
[[:]] ([[[:Ŝablono:Fullurl:]] historio] · ĉi tien · [[[:Ŝablono:Fullurl:]] forigu])
Kialo
tiu ĉi peto celas ĉion en [1]: tiuj dosieroj (almenaŭ tiuj, kiujn mi kontrolis) estis forigitaj el de: pro diversaj kialoj, plejparte ĉar ili estis duoblaĵoj (mi ne scias, de kio). Kio ne klaras al mi, estas la kopirajta statuso - kiel fonto estas donita la statistika oficejo de Saksujo-Anhalto, sed mankas pruvo de liberigo sub libera licenco. Prefere ni estu singardaj.
Uzanto
darkweasel94 19:03, 28 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
ĉiuj 19 dosieroj: vidu sube ThomasPusch (diskuto) 11:48, 9 Sep. 2013 (UTC)
  1. Por Por: La argumentado miaopinie ĝustas. Mi metas ŝablonon "forigu" kun la argumento al ĉiu el la 19 dosieroj, tiel ke sekviĝas la regula procedo de forigo. ThomasPusch (diskuto) 21:42, 7 Aŭg. 2013 (UTC)
Dankon. darkweasel94 22:01, 7 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĵus mi forprenis la dosierojn el ĉiuj 19 paĝoj, kaj sekve laŭorde forigis la 19 dosierojn. La nelibere uzeblaj mapetoj, antaŭe aldonitaj per roboto, sen homa revizio, en neniu el la 19 artikoloj estis esence bezonata informero. ThomasPusch (diskuto) 10:34, 9 Sep. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 16-a de septembro 2013 17:25 h
Artikolo
Dosiero:Virinaanatomio.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
bonkvalita e-lingva skemo de la virinaj seksorganoj, sed jam ekde 2005 sen licenca indiko. Tute samenhava, libere licencita SVG-dosiero, ankaŭ e-lingva, haveblas je nomo dosiero:Scheme female reproductive system-eo.svg. En la artikoloj vagino kaj cerviko mi jam anstataŭigis la dosieron, kaj nun eblas rezigni pri la senlicenca JPG-versio.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 15:25, 9 Sep. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 14:19, 18 Okt. 2013 (UTC)
  1. Por Por: Ne ne plu havas la bildon en niaj artikoloj.--pino (diskuto) 06:24, 10 Sep. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 16 septembro 2013 22:04
Artikolo
Dosiero:Jacques Santer.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nelibera bildo. Ekzistas sufiĉe da liberaj alternativoj en commons:category:Jacques Santer.
Uzanto
Robert Weemeyer (diskuto) 22:53, 9 Sep. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Anstataŭigis mi liberan foton. -- Yekrats (diskuto) 18:37, 28 Okt. 2013 (UTC)
  1. Por Por: Se ni anstaŭigas bildon en niaj artikoloj.--pino (diskuto) 06:19, 10 Sep. 2013 (UTC)
  2. Por Por: Kiam mi metis la neliberan bildon en 2007, evidente ankoraŭ ne ekzistis bonaj alternativoj en la vikimedia komunejo, sed de tiam pasis ses jaroj, kaj la komunejo bele pleniĝis. Ĉu vi, Robert, volus mem elekti anstataŭan bildon en la komunejo kaj meti ĝin en la artikolojn? ThomasPusch (diskuto) 16:47, 13 Okt. 2013 (UTC)