Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2013/Junio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucjan Szołajski[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 15 junio 2013 16:01
Artikolo
Lucjan Szołajski (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝajnas esti ŝerco de IPulo. Mankas ĉio por taŭga artikolo, nome fontoj, intervikioj, pli da teksto, tiel ke ĝi eĉ ne estas ĝermeto.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:43, 8 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
tuj forigenda --KuboF (diskuto) 15:08, 10 Jun. 2013 (UTC)
  • Ŝajnas eĉ tujforigenda, mi ĝin proponis por tio. darkweasel94 (diskuto) 17:09, 8 Jun. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto itala metroa stacio[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 25 junio 2013 17:41
Artikolo
Ŝablono:Informkesto itala metroa stacio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi proponas, ke ni aldonu la trajtojn el la ŝablono al {{informkesto stacio}} kaj poste forigu la ŝablonon {{Informkesto itala metroa stacio}}. Ĝi ja tiam fariĝos superflua.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:22, 18 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar neniu kontraŭis kaj la ununura artikolon nun uzas {{informkesto stacio}}, mi ĵus forigis la ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 18:20, 25 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Mi jam kreis aldonojn en proveja ŝablono kaj eĉ teston en Ŝablono:Informkesto stacio/testoj. La rezulto estas pli taŭga ol en la ununura artikolo. Ekzemple la ruĝa skribo ne estos, ĉar ĝi faras la informkeston tro bunta. Krome la kaplinia teksto en la testo ja vere estas centrigita, dum ke en la foriginda ŝablono ĝi staras tro maldekstre. --Tlustulimu (diskuto) 17:22, 18 Jun. 2013 (UTC)
  1. Por Por: Kiel mi jam diris en tiea diskuto, ne havas sencon havi ŝablonon pri metroa stacio en ĉiu unuopa lando (se por tio ne estas aparte bona kialo...). --KuboF (diskuto) 17:26, 18 Jun. 2013 (UTC)
Mi ja povus imagi ŝablonojn pri metrostacioj en unuopaj urboj: eble unuopaj metroretoj havas specialajn bezonojn. Sed laŭlande? Tio ne estas sencohava. darkweasel94 (diskuto) 21:10, 18 Jun. 2013 (UTC)

Meerssen[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 2 julio 2013 15:28
Artikolo
Meerssen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Sensenca listo de urboj el diversaj landoj. Krome mankas klariga enkonduko.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:59, 25 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
la artikolo estis plibonigita kaj nun kvankam ĝi estas ne tre bona sed estas ĉi tie multego da similaj "artikoloj" pri germaniaj kaj italiaj komunumoj, do prefere ilin ĉiuj forigu aŭ konservu, sed tio postulas multe pli multan diskutadon --KuboF (diskuto) 13:50, 27 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Li nun aldonis iom. Tamen ĝi restas ĝermeto. PaulP@diskkont 16:31, 25 Jun. 2013 (UTC)
Mi nun aldonis kategorion, vikidatumojn, korektis eraron. Eble ĝi nun povas resti kiel ĝermeto? PaulP@diskkont 16:43, 25 Jun. 2013 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Plibonigita al minimuma artikolo; almenaŭ tiom bona kiel hazarda komunumo de Germanio aŭ Italio... --KuboF (diskuto) 18:47, 25 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Eble ni por tiaj okazoj povus uzadi la proponitan ŝablonon {{Urĝe korekti}}. Tamen, bezonatus ioma ŝanĝeto de regularo pri forigado, sed tio solveblas. --KuboF (diskuto) 18:47, 25 Jun. 2013 (UTC)

Midden-Delfland[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 2 julio 2013 16:42
Artikolo
Midden-Delfland (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne estas artikolo, eĉ ne ĝermeto.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:25, 25 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
la artikolo estis plibonigita al ĝermo --KuboF (diskuto) 13:52, 27 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Eble li ankoraŭ estas verkanta ĝin. Utilus se homoj uzus la ŝablonon ŝablono:redaktata ... PaulP@diskkont 16:33, 25 Jun. 2013 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Kiel mi ĉi-supre supozis, la aŭtoro efektive post 4 horoj pluredaktis. Mi provos atentigi lin pri la ŝablono:redaktata, sed mi havas la impreson, ke li ne, aŭ tre malofte, legas sian poŝton. PaulP@diskkont 07:50, 27 Jun. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 11 junio 2013 12:32
Artikolo
Lardo (salo') (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo temas pri nenio alia ol lardo laŭ la ukraina vidpunkto.
Uzanto
Lohengrin (diskuto) 12:28, 4 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ne estis klara subteno kaj estis prezentitaj argumentoj por trakti saloon kaj lardon aparte --KuboF (diskuto) 15:53, 24 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: La artikolo estas plibonigenda, sed ne foriginda. Krome ĝia titolo estu ŝanĝata. Sed mi nun ne havas ideon pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 15:07, 4 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Ankaŭ mi kontraŭas la forigon. Iu ukrainano diru al ni, kiel tiu nacia manĝaĵo nomiĝas en Esperanto. Mi supozas, ke saloo, sed mi ne trovis konfirmon ĝis nun. PaulP@diskkont 17:41, 4 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: unue la ukraino pravigu kial la artikolo restu en Vikipedio. La vortoj: belorusa сала, ukraina kaj rusa сало, pola słonina signifas nenion alian ol lardo. Temas ne pri ukraina unikaĵo, sed subhaŭta porka graso, eventuale spicita. Sufiĉus subartikolo ĉe lardo, kiu informus pri ekz. ĝia populareco en orienta Eŭropo. Tiel oni faras ĉe aliaj kuirartaj artikoloj --Lohengrin (diskuto) 12:33, 6 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Nu, jam la fakto, ke la artikolo troviĝas en pli ol dek aliaj vikipedioj, estas por mi sufiĉa pravigo. Sed se neniu povas liveri la ĝustan tradukon de la nacia manĝaĵo en Esperanto, restas neniu alia eblo ol marki ĝin polurinda. 194.78.30.83 04:59, 8 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: La konstato la artikolo troviĝas en pli ol dek aliaj vikipedioj ne estas vera. Plejparto de tiuj artikoloj ja temas pri lardo sen referenco pri ukraina originaleco. Escepto estas ekz. la angla vikipedio, en kiu ekzistas miloj da artikoloj prezentantaj manĝaĵojn sub diversaj, naciaj nomoj, eĉ se la sola grava diferenco estas la nomo --Lohengrin (diskuto) 12:49, 9 Jun. 2013 (UTC)
Kaj ankaŭ la hispanlingva kaj la germanlingva Vikipedioj havas apartajn artikolojn pri "saloo" kaj "lardo". La germanlingva eĉ diras, ke saloo "similas" al lardo. Mi scias nenion precizan, sed ja ŝajnas, ke almenaŭ ne estas tute absurde trakti ilin aparte. darkweasel94 (diskuto) 15:31, 9 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Mi alinomigas la artikolon al Saloo kaj ne lasas alidirektilon, tial ĝi aspektas kiel forigita, kvankam ĝi ne estas. --KuboF (diskuto) 15:53, 24 Jun. 2013 (UTC)
estis prezentitaj argumentoj por trakti saloon kaj lardon aparte - nome kiuj argumentoj? Mi vidas supre nur unu mencion, ke la laŭ la germana vikipedio salo "similas" al lardo, sed laŭ kiuj kriterioj - diablo scias. Miaj argumentoj restis sen pritakso. Same logika estas la artikolo horilko - eble ne valoras proponi ĝian forigon, ĉar oni tuj respondos ke temas pri "io simila al vodko" --Lohengrin (diskuto) 23:07, 26 Jun. 2013 (UTC)
La interkonsento tamen estis klara, nur vi estis por forigo kaj ĉiuj aliaj partoprenantoj kontraŭ aŭ indiferenta al ĝi. Kvankam forigdiskutoj ne estas voĉdonoj, ili ankaŭ ne estas ejoj, kie la opinio de unu persono superu tiun de ĉiuj aliaj. Do mi ne vidas misdecidon. darkweasel94 (diskuto) 23:13, 26 Jun. 2013 (UTC)
Mi ripetu: kie estas la argumentoj kontraŭ la forigo? Mi insistas ne pro tio ke la artikolo tre ĝenas min (kvankam eble venis la tempo por krei novajn samvalorajn artikolojn: slonino - pola manĝaĵo simila al lardo, salao - belorusa manĝaĵo simila al lardo, laŝinajo - litova manĝaĵo simila al lardo ktp. Interese, ke pri barĉo ekzistas nur unu artikolo malgraŭ lokaj recepto-diferencoj, kiuj kaze de lardo ne ekzistas...), sed pro tio, ke mi ne vidas principojn en la decidado. Cetere - de kie oni prenis la vorton saloo? Ĉu ekzistas referencoj pravigantaj la uzon de ĉi nova radiko? Se ne - temas pri nevikipedia kreemo --Lohengrin (diskuto) 08:00, 27 Jun. 2013 (UTC)
Kara Lohengrin, la diskutadon partoprenis 5 homoj el kiuj 3 kontraŭis forigon kaj postulis nur poluron, unu iom pli inklinis al neforigo kaj la restanta estis vi. Ankaŭ argumentoj estis klaraj - ekzistado en diversaj Vikipedioj (subkomprenante ke iuj el tiuj Vikipedioj estas pli postulemaj pri kvalito ol nia) kaj nur simileco kun lardo. Tiu argumento pri simileco estis en rekta kontraŭo kun via argumento pri sameco - aldone estis donita neniu fidinda informo pri iu ajn el tiuj argumentoj. Fine mi nur realigis komunuman decidon. Amike muzike. --KuboF (diskuto) 19:41, 29 Jun. 2013 (UTC)
Kaj la referenco al la vorto saloo? Vikipedio:Ne_faru_originalan_esploradon --Lohengrin (diskuto) 11:14, 3 Jul. 2013 (UTC)
Uzi la 15an regulon de la Fundamento aŭ tiun parton de la Bulonja Deklaracio, kiu temas pri rajto "esprimi novajn konceptojn tiel, kiel ŝajnas al la Esperantisto plej ĝuste" ne estu miaopinie originala esplorado. Alie necesus forigi tre multajn artikolojn tie ĉi. darkweasel94 (diskuto) 11:18, 3 Jul. 2013 (UTC)
Do, lasante jam en trankvilo la bedaŭrindan saloon: ĉu tiu principo, kiun vi ĵus menciis, estas ie vortumita en Esperanta Vikipedio? La 15a regulo rilatas al la lingvo Esperanto ĝenerale, dum vikipedio havas sian, pli striktan laŭ mi, kvankam ne obeatan, regularon. Vi diris ke necesus forigi tre multajn artikolojn tie ĉi - efektive jes, granda parto de la materialo estas aŭ nevikipedia, aŭ estas propra elpenso de la aŭtoro. --Lohengrin (diskuto) 10:58, 6 Jul. 2013 (UTC)
Se ĝi ne estas, tio estas manko en nia regularo, ĉar sen ĝi maleblus skribi pri sufiĉe multaj aferoj. darkweasel94 (diskuto) 11:41, 6 Jul. 2013 (UTC)