Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Julio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Resume pri la proponoj forigi artikolojn sub la nivelo de artikola ĝermo[redakti fonton]

Ĉiuj menciitaj paĝoj nun estas super la nivelo de artikola ĝermo, kaj rezulte ne forpreniĝos. Sed kompreneble ĝustas ke ie troveblas pliaj tiaj ekzemploj kaj ke ili mizeras. Eblas per fortostreĉo de malmultaj minutoj ĝustigi ĉiujn tiujn paĝojn, sed kompreneble per persona redaktado oni nur sukcesos dekojn, eble centon savi ĉiutage, tio estas malmulto se efektive restas ankoraŭ pliaj miloj aŭ dekmiloj da similaj paĝoj. Tial efektive necesas elstarigi ke daŭre temas pri problemaj paĝoj, kaj serioze pripensi kiel robote subteni la pli grandkvantan levon de paĝoj super la nivelo de artikola ĝermo. Sed postuli tujforigon de tiuj paĝoj, kiel oni proponis sur iuj paĝoj, aŭ ankaŭ proponi forigon de centoj da paĝoj ene de sep tagoj, kiel mi mem provoke menciis antaŭ kelkaj tagoj, evidente ne estas konstrua: pri la nul-tekstaj brazilaj municipoj, kiuj havis bonordan informkeston, ĝustajn kategorion kaj bonan ligon al bonkvalita vikidatuma ero, sufiĉus aldono de {{ĝermeto}} (kiu ankaŭ minacas pri forigo, se la stato ne pliboniĝos). Sed se oni permane aldonas {{ĝermeto}}, per preskaŭ sama tempo oni povas tuj aldoni tekstoblokon kiu solvas la tutan problemon. Laŭ mi eblos forigi tian malkvalitan tekston nur tiam, se roboto atendos laborprete por tuj replenigi la vakuon per pli bona artikoleto. Kaj jes, ĝustas ke tiaj malkvalitaj tekstoj, kiuj neniam serioze vastiĝis post kiam iu homo (pri brazilaj tekstoj) aŭ roboto (pri italaj tekstoj) komencis ilin, estas probleme malmaturaj - pri tio sendube ĉiu ajn konsentas. ThomasPusch (diskuto) 12:30, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Super nabla hieraŭ sendis la kodon de sia roboto al la aliaj esperantistaj robotistoj kaj informcele ankaŭ al mi. Mi komprenas ke ne devus esti tiom malfacile dresi roboton, sed mi ĝis nun povis redakti sen tio, kaj povas ke se mi levas senesperajn robotajn ĝermojn al nivelo de bona mallonga artikolo mi faras tion per tekstoblokoj preskaŭ kompareble al roboto. Tial mi nun ne volus iĝi plia dresanto de roboto, sed fidas al la bonvolo de la aliaj esperantistaj robotistoj.
Tamen pri la brazilaj municipoj kaj pri la multaj aliaj robotaj kreoj, kiuj nun estas sub nia ĝenerala atendo de artikola ĝermo, daŭre bonvenus kunlabora projekto kun LiMr, KuboF kaj/aŭ Taylor 49... Eblus ekzemple dividi la taskon: unu roboto bonigas la brazilajn municipojn, komencante ĉe Minas-Ĝerajso, dum alia bonigas la italajn komunumojn kiuj ankoraŭ estas bonigindaj. Tria povas okupiĝi pri lagoj, montoj aŭ riveroj de iuj landoj, kiuj restis senŝanĝaj post robota ekkreo antaŭ multaj jaroj, kaj fine oni ankaŭ povos pripensi subteni min kaj Dominik-on en kreado de la multaj ankoraŭ mankaj paĝoj pri francaj komunumoj... se oni robote tuj sukcesas krei same bonajn artikolajn ĝermojn kaj ne nur kreas multajn ĝermetojn kiujn vastigi per homa redaktado tiam ree supertaksus niajn laborfortojn. ThomasPusch (diskuto) 19:07, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]


La problemo estas daŭre la sama, jam el la 2000-aj jaroj, kaj oni neniam silentis pri ĝi, eĉ kritike elstarigis ĝin en gazetara komuniko:

Citaĵo
 [Dum la unuaj 7 jaroj,] la kresko de la esperantlingva Vikipedio okazis ne ĉiam egalrapide: dank' al aŭtomata alŝuto de artikoloĝermoj pri urboj de Germanio, komunumoj de Italio, urboj de Brazilo kaj astroj, la kvanto de artikoloj en la Esperanto-Vikipedio dufoje rapide kreskis. Tamen kiam la artikolokvanto atingis la nivelon de 80 mil artikoloj, la komunumo decidis, ke aŭtomata alŝuto de ĝermoj kompromitas la kvaliton de enciklopedio kaj ke oni ne plu uzu ĝin
— Vikipedio:Gazetara komuniko_100000

Mi dirus ke la plej katastrofaj multegaj tute malplenaj tekstoj pri municipoj de Brazilo estas nun trovitaj kaj plenigitaj - ŝajnas ke ĉiuj estis en Minas-Ĝerajso. Sed la aliaj tekstoj ankaŭ, se ne permane vastigitaj, aspektas tre malfeliĉaj, kaj ĉiam la laboro vastigi okazas kaj en nia vikipedio kaj en la komuna vikidatumaro. Mi nun riparis ĉiujn 840 pri Minas-Ĝerajso, la unuajn 100 el 420 en Bahio (tiam mi ĉesis tie ĉar la krudaj tekstoj ŝajnis ne tiom katastrofaj), pri San-Paŭlio mi hodiaŭ atingis duonon, nun 390 el 650 tekstoj estas savitaj, 260 ankoraŭ atendas savon, kaj en Suda Rio-Grando‎ estas ankoraŭ 500 tute ne komencitaj (en kromaj subŝtatoj estas ĉie malpli ol 100, la grandaj nombroj estas la problemo). Mi kaj LiMr scias kiel aŭtomate aldoni priskribojn en vikidatumoj (tio vere), brazila neesperantista uzanto daŭre laboras pri tio adapti la loĝantarojn tie de 2010 al la stato de 2020, baldaŭ de 2022, kaj mi dirus ke mi pliperfektigis mian rapidecon en kreado de bonaj artikolaj ĝermoj tiel, ke nun vere ankaŭ roboto povus fari plej multajn taskojn, kaj ankaŭ aliaj vivaj uzantoj povus same rapide plufari la agadon. Germanio delonge ne plu estas problemo (estis la unua giganta monto tute fortransportita), kaj en Italio mi suspektas ke iom malpli ol duono de la laboro ankoraŭ atendas. Sed mi garantias ke mi en tiu ĉi vivo ne povos fini la gigantan taskon savi la tutan reston de Brazilo, Italio, kaj fakte ankaŭ (arondismentoj kaj komunumoj de) Francio, kie ne estas fuŝaj pseŭdopaĝoj, sed simple listoj da ruĝaj ligiloj (kvankam tie mi kaj Dominik, iom ankaŭ ThomasGuibal, ankaŭ jam kreis milojn da bonaj tekstoĝermoj). Ĉu ni en ĉiuj tiuj landoj kontentu pri duono de savitaj tekstoj, kaj forĵetu la alian duonon?? Ke tio eble reduktus la esperantajn paĝojn de 340 000 al 305 000, en nombroj ne estas plej granda suferigo, eĉ 280 000 da restaj paĝoj ankoraŭ estas granda sumo, sed suferige estus ke fakte granda kvanto de tiuj paĝoj estus bezonata en biografioj kaj aliaj vikipediaj paĝoj, se oni ne volas inflacion de alarmigaj ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 20:48, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiu temo de maltroplenaj artikolaj ĝermetoj metitaj antaŭ 2008, kiujn principe ĉiujn oni povus nomumi kiel forigendaj ĉi-tie, tial la notoj metiĝis ĉi-tien, eble konsidereblas la baza problemo de la Esperanta vikipedio, ekde kiam ĝi ekhavis 80 000 artikolojn, kaj la problema monto nur peceton post peceto malgrandiĝis je forta streĉo ĝis kiam ĝi ekhavas preskaŭ 340 000 artikolojn. Eblos lasi la notojn ĉi tie, por rememorigi ĉiujn ke la problemo daŭre ne estas finsolvita, sed ankaŭ eblus ŝovi la tuton al Vikipedio:Diskutejo, eventuale Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo, tiam tiu ĉi listo estos subite preskaŭ malplena... ThomasPusch (diskuto) 08:46, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 29 junio 2023 10:46
Artikolo
Faka Esperanto-vortaro : Konstruado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
unufraza ĝermeto sen iu ajn vikiigo kaj kategorioj. RG72 (diskuto) 10:36, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:36, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
laŭ la pro la vastigoj sanĝitaj voĉoj, kiuj fine estas kvar kontraŭajThomasPusch (diskuto) 00:10, 6 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
{{por}} ĉar mi ne kapablas kompreni la tekston de la artikolo.Super Nabla🪰 12:43, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: En la nuna formo ne konservenda. --Tlustulimu (diskuto) 15:07, 23 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento kaj tendence Malforte por Malforte por: Super Nabla, ne estu cinika: tiu ĉi videble ne estas "artikolo", sed klopodo de listo, nur ke tiu ĉi listo ĝis nun ne progresis plivastiĝi al pli ol unu ero, kaj tiu unu linio kompreneble estis ĝermeto. Kategorio simple troveblis: estas Kategorio:Esperanto-fakvortaroj, kaj kun iom da bonvolo eblis facile vikiigi la etan informon kaj vastigi ĝin al tri frazoj kaj du eroj de "Vidu ankaŭ". Sed en la nuna, minimume plivastigita formo tamen nur estas formale minimuma artikola ĝermo. Do eblas indulgi la "ĝermeton" kun tia ŝablono, ĉar neniel estas devigo ke ni aŭtomate devas tuj forĵeti ĉiujn "ĝermetojn", nur eblas konsideri tian forĵeton, eblas enigi la etan informon en ŝajne tiucele faritan kolektujon Ĝermolisto de fakverkoj, kie ĝi iom perdiĝos en la relative longa listo. Mi ne estas konstruisto, ne havas la verkaĵon de Jan Werner kaj ne scias ĉu TAKE eble eldonis la fakvortaron aŭ nur morale subtenis ĝin. Kaj mi ne scias ĉu en la unuaj 125 jaroj da Esperanto jam estis iuj aliaj fakvortaroj pri konstruado, ...krom la fakverkaĵo Azorin, Francisco (1933): Universala Terminologio de la Arkitekturo. Tamen, en kazo de dubo mi pledus por enplekto de la informoj en la kolektujon Ĝermolisto de fakverkoj. ThomasPusch (diskuto) 08:46, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi en la lastaj tagoj ankoraŭ vastiĝis, post la antaŭa vastigo jam de Thomas, kaj vere ne plu forĵetindas... Aidas (diskuto) 13:58, 29 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone, do Kontraŭ Kontraŭ: laŭ la intertempe plivastigita stato. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 30 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 10:26, 30 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: nun ĝi estas eĉ konservebla, kvankam eble ankoraŭ io povus iom post iom aldonata. Do, mi retiras mian poron. --Tlustulimu (diskuto) 14:09, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Projekto:Vizaĝoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 30 junio 2023 11:19
Artikolo
Projekto:Vizaĝoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ekde longe mi volis priparoli ĉi tiun paĝon. Mi ne ŝatas ĝin sub multaj vidpunktoj:
  1. Neŭtraleco.
    1. Preskaŭ ĉiuj estas eŭropanoj: la ĉinaj esperantistoj? La barataj? La koreaj? La brazilaj?
    2. En la sekcio «Antaŭ Esperanto» aperas la Biblio kune kun famaj eŭropanoj de la pasinteco: ĉu tio signifas, ke ekzistis nur Eŭropo kaj Kristanismo antaŭ la naskiĝo de Zamenhof?
  2. Ĉiuj la citaĵoj estas sen fontoj, do oni ne scias ĉu ili estas veraj aŭ malveraj. Surbaze de la reguloj de VP, ili estus tuj forigeblaj. Oni, kiel kutime, enigis neniun referencon, kaj nur eksteran ligilon sen citŝablonoj. La rezulto estas, ke post malmultaj jaroj ĉiuj ligiloj rompiĝis, kiel kutime, sen la ebleco havi version en WebArchive (kiun la robotoj aldonas se oni uzas {{Citaĵo el retejo}})...
  3. Por la ceteraj lingvoj (angla, hispana, ...) ne ekzistas paĝo kiu listigas (mal)subtenintojn de tiu lingvo. Kial por Esperanto necesas la paĝo?
  4. Esperantujo ne havas apartajn privilegiojn en nia VP. Ĉi tiu ne estas la Vikipedio de Esperantujo, sed estas la Vikipedio de la mondo en la lingvo Esperanto, samkiel la ceteraj estas la Vikipedioj de la mondo en la persa, en la portugala, en la korea, ktp.
  5. Gravaj mankoj kaj (iom) arbitra elekto de nomoj
    1. La plej fama kritikinto verŝajne estis Noam Chomsky: li estas citata sed lia bildo ne aperas en la listo.
    2. Aliflanke, tre gravaj nomoj de Esperantujo mankas, kiel ekzemple Spomenka Štimec, Katalin Kováts, Humphrey Tonkin, ktp.
  6. Laŭ mi, la sola utila parto de la paĝo estas la listo de citaĵoj kiuj montras kiel homoj subtenis la enan ideon de Esperanto aŭ kontraŭis ĝin; tamen, por kolekti citaĵojn, ankaŭ por specifajn temojn kiel ĉi tiu, jam ekzistas Vikicitaro, kaj Vikipedio ne devas iĝi Vikicitaro 2.0. Ne endas kaj ne indas umi, kion Vikicitaro jam umas.
  7. Tiu listo de malmultaj bildoj kaj koloroj verda kaj ruĝa por signifi favorajn/malfavorajn opiniojn ŝajnas al mi iom infaneca kaj certe tro simpligema maniero por pritrakti la temon.
  8. Mi ne komprenas kiel la titolo «Projektoj:vizaĝoj» rilatas al la temo de subteni aŭ kontraŭi Esperanton.
  9. Ekzistas risko, ke oni kreas «kulton de la personoj» por tiuj kiuj subtenis Esperanton kaj malamon kontraŭ tiuj kiuj malsubtenis ĝin, pliseverigante la jam-ekzistantajn antaŭjuĝojn kaj malamon de ambaŭ la ideologiaj alineoj.
Uzanto
Super Nabla🪰 11:26, 23 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La esprimoj ĉiuj estas tendence kontraŭ forigo. Sed espereble la projekto, kiu profitus de plua diskuto kaj senpolvigo, nun ne forgesiĝu. ThomasPusch (diskuto) 00:06, 6 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: En ĉiu el la supraj kritikoj de Super Nabla troveblas iom da vero aŭ almenaŭ diskuteblaĵo. Kaj bonvenas diskuto. Mi neniam partoprenis la starigon de tiu projekto kaj absolute ne konsideras ĝin mia verkaĵo kiun mi volus defendi, sed mi plurfoje trovis utilajn informojn en ĝi kaj aprezas ĝin kiel informfonton - sendepende de tio ĉu la bazaj koloroj estis verda kaj ruĝa aŭ ĉu estus helblua kaj mezblua, aŭ sabla kaj krembruna. Mi dirus ke por verkanto en "Esperanto necesas la paĝo", almenaŭ por tiuj kiuj ne parkere povas citi ekzakte tion kion konatuloj iam favore aŭ malfavore opiniis pri la lingvo (tiuj estos proksimume 99,9-101 % el ĉiuj...). Kaj mi dirus ke Esperanto estas iu alia lingvo ol la angla kaj hispana, kiuj vivtenas sin per apogo de multaj potencaj ŝtatoj kaj havas milionojn da denaskaj parolantoj. Esperanto baraktas je kultura vivteno kaj kompareblas interalie kun la islanda, estona, kataluna, sarda, keĉua, malsuprasoraba, romaa, saterfrisa, ladina, judhispana kaj jida lingvoj. Kaj mi tute bonvenus paĝon, kiu listigus socie gravajn subtenantojn por la islanda, estona, kataluna, sarda, keĉua, malsuprasoraba, romaa, saterfrisa, ladina, judhispana kaj jida lingvoj, aŭ de aliaj lingvoj kies malapero estus kultura perdo sed kiuj ne apogiĝas fare de ŝtatoj kiel la islanda kaj estona aŭ de supranacia institucio kiel la EU por aliaj rekonitaj minoritataj lingvoj. Facile eblas aldoni bildon pri Chomsky, aldoni Štimec (vikipedie en 6 lingvoj) aŭ Tonkin (vikipedie en 13 lingvoj), se ili ekster esperantlingvanoj estas veraj konatuloj kaj aprezataj kaj kiel esperantistoj kaj sendepende de tio. Kaj se oni havas bonan superrigardon pri la temo (mi ne opinias ke mi havus), oni povas facile aldoni pli da azianoj, amerikanoj, afrikanoj kaj da nekristanoj kaj ateistoj. Kompreneble Esperanto kreskis kaj la unuajn 20 jarojn precipe disvastiĝis en Eŭropo, kaj malgraŭ ke ĝin iniciatis nekristano, la unuajn 20 jarojn precipe disvastiĝis inter kristanoj (legante la "adresaron" kaj la liston de unuaj tri UK-oj ĝis la 20-jariĝo), kaj ankaŭ poste la movado nur malrapide kaj konstante progresis en Ĉinio, Japanio, Koreio, Barato kaj Afriko kaj aliloke ekster la eŭropeca Eŭropo-Ameriko-Oceanio. Mi persone ne kultivas «personokulton» por iu ajn el la listo, kaj havas la antaŭjuĝon ke se iu Esperanto-klubo en kampara Brazilo sen praktikaj eksterlandaj vizitantoj kultivas «personokulton» por iu de la listo, tiam maksimume pri LLZ kaj tio sendepende de tio ĉu estas aŭ ne estas en vikipedio iu portalo nomata «Projektoj:vizaĝoj». Cetere la nomo, prave, estas neniondira, probable intence elektiĝis tre minimumisma, sed ŝanĝon de ĝi facile eblas diskuti - al mi la titolo tre malmulte gravas kompare al la informa enhavo.

Kaj ankoraŭ lastan refuton: laŭ mia percepto vikipediaj portaloj ne funkcias tiel ke ili estas bombataj per referencoj, sed ke ili atentigas pri artikoloj, kie haveblas pli da informoj kaj ankaŭ haveblas referencoj, eĉ ordigite laŭ lingvoj en la diverslingvaj versioj de la artikoloj, kvankam en Esperanto por komforto kutime ankaŭ jam listiĝas iuj referencoj en aliaj lingvoj krom Esperanto. Sed kompreneble tiaj fremdlingvaj referencoj ĉiam restos elektaĵoj, ĉar ne sencus en Esperantlingva artikolo listigi 50 referencojn en la estona aŭ finna, hindia aŭ teluga, simple ĉar relative malmultaj el la (jam selektitaj) Esperanto-parolantoj tiom regas ilin ke ili vere profitus de tiom specifaj referencoj - Pli bone ili troveblu en la estona aŭ finna, hindia aŭ teluga vikipediaj branĉoj kaj distancas nur per unu klako. ThomasPusch (diskuto) 09:55, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi konsentas kun plejparte de la frazoj de @ThomasPusch. — Super Nabla🪰 20:18, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: kvankam mi ne scias kiugrade mi povus trovi nekristanajn kaj neeŭropajn elstarulojn lige al la ideo de internacia, konstruita lingvo ... aparte en la 18-a kaj antaŭaj jarcentoj. Sed ankaŭ mi jam ĉerpis valorajn informerojn el la portalo, kiuj tute ne estis en mia ĝenerala sciaro... Aidas (diskuto) 13:54, 29 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Votorvlokje (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi ne scias ĉu tio estas vandalaĵo aŭ simpla fuŝaĵo, ĉiuokaze forigenda eĉ ekde la stranga titolo. Temas pri materialo elprenita de artikolo Motorciklo plus fuŝmetitaj bildoj. Krome sama fuŝulo certe vandalis la artikolon Motorciklo, kiun mi klopodis por restarigi en sia ĝusta loko; se oni vidu ankoraŭ korektendaĵojn, bonvolu agi.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:57, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je 5 poraj voĉoj kaj neniu eĉ iomete duba, forigita. ThomasPusch (diskuto) 00:02, 6 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: En la artikolo la vorto «Votorvlokje» nenie aperas, kaj mi ne kapablis kompreni ĝian signifon. Neniu vikiligilo. Kion signifas «Listen»? ĉu ĝi estas la angla vorto por «aŭskulti»? — Super Nabla🪰 16:21, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 09:49, 30 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Evidenta idiotaĵo: por forigo. Evidenta idiotaĵo: por forigo. Aidas (diskuto) 20:55, 30 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: La titolo sensencas kaj krome la enhavo aspektas kiel prenita el aliaj lokoj kaj iel strange kunĵetita. Do, en la nuna formo maltaŭga. --Tlustulimu (diskuto) 14:03, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 3 julio 2023 16:16
Artikolo
Matthias Laurenz Gräff (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto markis ĝin kiel tutvikian spamaĵon. RG72 (diskuto) 16:53, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 16:53, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
fine ne forigita je tri kontraŭaj kaj unu dubeta (Super nabla, tiu kritiko jam konsideriĝis en la teksto) voĉoj, la neesperantisto Hoyanova kaj peranto RG72 nur proponis diskutigi la paĝon.

Komento Komento: La ĉefa problemo de la paĝo estas, ke ĝi ŝajnas hagiografio. Frazoj kiel «Liaj prapatroj ĉiam estis saĝe aktivaj kaj religiemaj liberpensuloj» estas celebraj kaj maltaŭgaj por enciklopedio. — Super Nabla🪰 17:31, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Denove nekonatulo kiu ne parolas nian lingvon (kion signifas by sock farm?) laborigas nin. La artikolo havas multajn informojn, multajn referencojn kaj estas markita kiel propagandeca nur en kelkaj lingvoj. Kompreneble ĉiu artikolo-biografio pri artisto, politikisto kptp., povas ŝajni propagandeca. Mi korektis la indikitajn tradukerarojn, kaj plej verŝajne estas pli da korektindaĵoj.--kani (diskuto) 22:59, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas vero, ke ĉefa kontribuinto en pluraj lingvoj estas sama persono.--kani (diskuto) 23:04, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo havas e-lingvan historion de pli ol tri jaroj, evidente ne simple estas aŭtomata roboteca traduko, sed zorge multfoje poluriĝis, senrigarde ke la e-lingva ĉefa redaktinto faris iujn erarojn (tio ne estas krimo). Modele, la homo ankoraŭ zorgis forigi ruĝajn ligilojn per kreo de ĉirkaŭaj tekstoj pri la Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno kaj la loka klubo Dialog im Kamptal (senrigarde de tio ke e-lingva teksto pri tia loka klubeto estas tre specifa kaj ke la paĝo kvazaŭ rigardeblas subpaĝo de ĉi tiu). Kaj ĉio kion jam argumentis Kani, ankaŭ ĝustas. Ke biografio ŝajnas esti verkita "tro entuziasme", al kio aludas la noto de Super Nabla, diskuteblas kaj mildigeblas sen neceso tuj buĉi tutan artikolon. Mi ne prijuĝas alilingvajn versiojn, nek juĝas ilian lingvan nivelon, nek komentas la fakton ke ne (plu??) ekzistas teksto en la germana: ĉi tie sole temas pri la e-lingva vikipedio, kaj tie ankaŭ tekstoj kiuj tute ne ekzistas en aliaj lingvoj havas ŝancojn, se ili obeas la ĝeneralajn regulojn. Do, lasi la tekston, diskutpaĝe diskutigi kaj neŭtraligi tro pozitivajn vortumojn, kaj eble tie ankaŭ kontroli kaj komenti la eksterajn referencajn ligilojn. Aidas (diskuto) 21:33, 30 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Frazoj kiel «Liaj prapatroj ĉiam estis saĝe aktivaj kaj religiemaj liberpensuloj» jam estas for. Ankoraŭ sencas vere kontroli la eksterajn referencojn, aparte atenti pri referencoj el la propra retejo de la temulo, kaj mi iom dubas ĉu vere kulture tiom gravas elstarigi la renkontojn kun du muzikistoj de la grupo Deep Purple. Sed vere tiuj duboj ne necesigas "tuj buĉi tutan artikolon". ThomasPusch (diskuto) 13:49, 1 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
La temo vere estas tre specifa, kaj la artisto ne la kontinente plej elstara. Sed ĉio ĉi estas personaj emocioj kaj ne pravigigas "buĉi tutan artikolon".ThomasPusch (diskuto) 00:00, 6 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Video xxx (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
eraro aŭ vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 10:42, 1 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 1 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: tuj forigebla — Super Nabla🪰 11:00, 1 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tuj forigebla kaj ✔ Farite tuj forigita, je tri voĉdonoj. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 1 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 5 julio 2023 20:16
Artikolo
Villechantria (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝa artikolo, kun nenio esperantlingva
Uzanto
--kani (diskuto) 20:50, 1 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je 5 poraj kaj neniu duba voĉo forigita jam post pripensotempo de iom pli ol kvar tagoj. ThomasPusch (diskuto) 23:46, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super Nabla🪰 02:59, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: jen denove rubo supozeble iel kaŭzata de mallerta uzado de la tradukinterfaco. Tian "helpon" ni ne bezonas. --Tlustulimu (diskuto) 13:55, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kaj mi ne opinias ke indas savo de la temo per tute nova kreo: estas multaj mankaj temoj pri komunumoj de Francio, kaj indas koncentri la agadon pri tiuj kaj ne perdiĝi en tekstoj pri komunumopartoj. ThomasPusch (diskuto) 15:51, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi kompense ĵus kreis manplenon da paĝoj pri ĉirkaŭaj komunumoj de la vilaĝo Vellechantria, pri Andelot-Morval, Aromas, Broissia, Gigny (Jura),Montrevel (Jura), Monnetay, Montlainsia, Montfleur kaj Val-d'Épy... Tiajn bonkvalitajn ĝermajn artikolojn laŭ mi eĉ neesperantisto povus krei... ThomasPusch (diskuto) 18:27, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: forigo de la fuŝa teksto. Thomas ankoraŭ antaŭhieraŭ kontaktis la metinton Rofo, kiu antaŭe jam faris tute e-lingvajn frazojn, do ŝajne komprenas Esperanton, sed la metinto ĝis nun ne reagis. Aidas (diskuto) 13:33, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je Tujtuje
Artikolo
Bijan Mortazavi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
alilingva kaj fuŝa
Uzanto
--kani (diskuto) 11:09, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva enhavo estas kutime tuj foriginda, precipe se krome mankas referencoj kaj fontoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:53, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La teksto, kiu asertis temi pri irana violonisto, estis komplete en la estona (!). Eble eĉ iu mistajpis "eo" anstataŭ "et", kaj tiel ekestis plena miskompreno... Sed ĉiukaze ĉi-tie tiu teksto komplete mislokis. ThomasPusch (diskuto) 15:48, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Taklatondro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas primoka vandalismo: kopio de artikolo Neĝoŝtormo, fuŝita lingve kaj ekzemple per aldono de foto de sabloŝtormo
Uzanto
--kani (diskuto) 13:10, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Kaj se eblas, blokado de anonimulo.--kani (diskuto) 13:10, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La uzanto kreis similajn paĝojn, kiel Polvoŝtormo (apartigilo). Vidu ankaŭ VP:KA. — Super Nabla🪰 13:37, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: pro la stranga titolo kaj parta "ŝtelo" de la teksta enhavo. --Tlustulimu (diskuto) 19:43, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por senatenda forigo kaj blokado Forte por senatenda forigo kaj blokado. Mi ne kontraŭas ke Super Nabla ankoraŭ kontaktu kun la homo, sed ĉiukaze juĝas la kontribuojn kruda sensencaĵo kaj malkonstrua vandalismo. Aidas (diskuto) 11:42, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Paĝo forigita. Taylor 49 (diskuto) 23:43, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Maldrako (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
same trompa vandalismo: kopio de artikolo Rejdo, al kiu li trude aldonis tute nerilatan foton
Uzanto
--kani (diskuto) 13:14, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Nepras blokado de fuŝulo.--kani (diskuto) 13:14, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi malkonsentas pri la tujtuja blokado, sed la kontribuoj ĝis nun ŝajnas tre misaj. La paĝo Maldrako estas forigenda ĉar tiu nomo ne ekzistas en PIV aŭ en la tuta Tekstaro. — Super Nabla🪰 13:34, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Absolute ne estas kontribuoj, nek misaj nek malmisaj; estas ŝtelo de artikolo Rejdo.--kani (diskuto) 17:17, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni ne bezonas tiajn "helpojn" pri artikoloj, se entute estus aparta artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 19:45, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por senatenda forigo kaj blokado Forte por senatenda forigo kaj blokado. Mi ne kontraŭas ke Super Nabla ankoraŭ kontaktu kun la homo, sed ĉiukaze juĝas la kontribuojn kruda sensencaĵo kaj malkonstrua vandalismo. Aidas (diskuto) 11:42, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Paĝo forigita. Taylor 49 (diskuto) 23:43, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtujtutje
Artikolo
Polvoŝtormo (apartigilo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia stultaĵo de la sama vandalo kiu piratis Polvoŝtormo kiel alidirektilo al Sabloŝtormo kaj Sabloŝtormo-n mem.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:15, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Nepregas blokado.--kani (diskuto) 17:15, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: La IP de la kontribuinto estas de Indonezio. Mi malkonsentas pri blokado, ĝis ni ne parolas kun la kontribuanto: ni ĉiam devas supozi, ke oni agas kun bonaj intencoj. Nur post avizo indas bloki. — Super Nabla🪰 08:18, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por senatenda forigo kaj blokado Forte por senatenda forigo kaj blokado. Mi ne kontraŭas ke Super Nabla ankoraŭ kontaktu kun la homo, sed ĉiukaze juĝas la kontribuojn kruda sensencaĵo kaj malkonstrua vandalismo. Aidas (diskuto) 11:42, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: tuja forigo de ĉiuj fuŝajoĵ kaj portempa forbaro de la fuŝulo. Uzanto-Diskuto:180.242.128.231. @User:ThomasPusch Taylor 49 (diskuto) 23:05, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: tuja forigo de ĉiuj fuŝajoĵ kaj portempa forbaro de la fuŝinto. Super Nabla ankoraŭ kontaktis lin antaŭ du tagoj, sed ne ricevis respondon... kaj kion fakte oni povus klarigi pri tiaj klaraj misfaroj? Tial mi nun plenumas la peton de Taylor, Kani kaj Aidas kaj forbaras la anonimulon por unue monato. ThomasPusch (diskuto) 23:14, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Ĉiuj 11 IP-adresoj estas forbaritaj por daŭro de monato. Mi povas forigi la supre cititajn fuŝajn paĝojn, sed petas ke iu alia kontrolu la pliajn agojn de la anonimulo de pluraj kanaloj kaj forigu ankaŭ la restajn fuŝaĵojn surbaze de tiu ĉi voĉdono. ThomasPusch (diskuto) 23:25, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi malfaris aŭ forigproponis ĉion kio ankoraŭ ne estis prizorgita. Mi ne trovis unu solan bonan redakton de la malfeliĉa indoneziulo. Taylor 49 (diskuto) 23:40, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Paĝo forigita. Taylor 49 (diskuto) 23:43, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

8 fuŝaĵoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
ˈzantˌʃtʊʁm (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
sensencaĵoj kreitaj far LTA-uloj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 23:57, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita

Taylor 49 (diskuto) 23:57, 5 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Motorbiciklo estas la plej bona sed entute sen fontoj. Mi ne kontrolis ĉu la kontribuinto kopiis tekston el aliaj paĝoj. — Super Nabla🪰 06:25, 6 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Temas pri kopio de paĝo Motorciklo, la aserto "Motorbiciklo estas durada veturilo pelata de motorciklo." estas rekte ridinda, kaj la bildoj havas fremdlingvajn priskribojn. La valoro estas ekzakte nuleca. Taylor 49 (diskuto) 12:18, 6 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por, kvankam la grupigo iom strangas, ĉar temis pri tute malsamaj temoj. Kaj pri iuj jam ekzistis apartaj voĉdonoj. Pli bonas grupigi nur misojn de sama kulpinto aŭ de sama temo. Sed ankoraŭ klarigo pri la titolo "motorbiciklo": temas pri klare io alia ol motorciklo (Q34493), nome pri motorcikleto kun kompare malforta (benzina aŭ dizelolea) motoro, kaj pli potenca ol elektrohelpita aŭ motorizita biciklo (Q1377570) - en vikidatumaro la titolo "motorbiciklo" aperas je kodo Q1942420, kvankam ankoraŭ ekzistas plia, historia temo Q17578621 pri "historiaj motorbicikloj 1930-1970" nur en la germana kaj mongola. Kaj kompreneble ankoraŭ ekzistas mopedo kaj skotero, ankaŭ iusence "malgrandaj motorcikloj". Sed kvankam la titolo "motorbiciklo" povus ekhavi decan artikolon, kiu diferencigas ĝin de la similaj veturiloj, kaj ankoraŭ ne havas ĝin, tio kompreneble ne ĝustigas fuŝredakti iujn sensencaĵojn. ThomasPusch (diskuto) 15:40, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Forigitaj. La grupigo utilas ĉar 7 de 8 paĝoj estis kreitaj far sama fuŝulo, kaj la lasta far alia LTA-ulo, do samtipa "kulpinto". Ke estas iomete diversaj tipoj de veturiloj kun apartaj Q-umoj ne estas disputinde. Taylor 49 (diskuto) 20:12, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Komento Komento: Cetere mi ĵus cerbumis pri la signifo de esperantlingva mallongigo "LTA", kaj post trovo de solvo, ke estas tute fremdlingva mallongigo, aparte kreis apartigan paĝon LTA. Nun klaras ke en tiu ĉi kunteksto temas pri mallongigo de angla esprimo "long-term abuse" [lˈɔŋ-tˈɜːm ɐbjˈuːs], esperante "longdaŭra fiuzado". Eble povas ŝajni, ke meto de ne tiom facile komprenebla nomo "LTA-ulo" pli ĝentilas ol meto de drasta vorto "longdaŭra fiuzanto". Sed tamen "LTA-ulo" tute ne estas en Esperanto. Mi scias ke en alilingvaj vikipedioj la uzantoj, kiuj volas aparte elstarigi ke ili estas spertuloj, tre amplekse uzas anglalingvajn fakajn vikipediismajn mallongigojn, kiel foje faras kuracistoj uzantaj ne ĝenerale konatajn terminojn latinlingvajn, por ŝajni aparte spertaj. Sed mi ne pensas ke tiu kutimo de iuj profilemaj alilingvaj vikipediistoj estas sekvinda. Tial pli bonas ne uzi fakajn alilingvajn vikipediajn mallongigojn ĉi-tie. Ĉu? {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 07:42, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Universitato de Legado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Eraro dum kreado de Universitato de Reading
Uzanto
--kani (diskuto) 23:28, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 07:32, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Ne necesas diskuti. Tuj forigebla. — Super Nabla🪰 04:30, 11 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Senenhava kaj mistradukita. Temas pri urbo Reading, ne pri legado. Taylor 49 (diskuto) 09:45, 11 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes ja, tuj forigebla. La paĝo Universitato de Reading cetere bone aspektas. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 07:32, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj aŭ plej laste lundo 17 julio 2023 11:53
Artikolo
Sam Williams (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Suspektinda artikolo: Franca postulas vikipediigon. Angla ne ekzistas. La oficiala retejo estas vendata. Estas malhelaj kontraŭdiroj inter la redakto (li) kaj la unua referenco (ŝi). En la dua referenco, se mi bone komprenis, oni anoncas la morton de samnoma virino. Kaj en la tria referenco aperas viro kaŝante sian vizaĝon.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:31, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 07:49, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: Fakte temas pri kopio de la teksto Bui Quoc Huy, alinome "Sam", kiu laŭ la printempaj asertoj estu juna vjetnama viro de jaro 2003, adoptita, nun studanta en SF, kaj tie produktanta muzikalbumojn, interalie la albumon "18". Nur ke nun la biografiaj informoj estas iom ŝanĝitaj, kaj nun la fabelo indikas ke la temulo ĉiam estis usonano. Jam tiam la problemo pri forigo estis ke la redaktanto, ŝajne gantopupe ŝanĝanta sian identecon, skribis relative bonan Esperanton, firme asertis ke tie estas iuj adorantinoj kiuj en Esperanto verkis multege tro pozitive pri la juna "stelulo", kaj la redaktanto, pli sobra, kiuj batalis kontraŭ la adorantinoj, kvankam vikimediaj teknikistoj konfirmis ke ĉiuj roluloj venis de la sama retkonekto, do ĉiuj konsideriĝis malsinceraj gantopupoj: jen arkive la tuto - fine, post longaj hezitoj, la tuto estis forigita kaj mi notis "La temo estas fermita kaj ne rekreiĝu". Laŭ tiu decido jam post la forigo de ĉio la 7-an de majo, eblis senprocedure forigi novaperintan kopion je iom alia titolo la 9-an de majo, kaj laŭ simila ideo ankaŭ eblus forigi tiun ĉi kopion, nur kosmetike ŝanĝita minimume, reference de la longa diskuto kiu daŭris tutajn marton kaj aprilon. Mi mem komence estis forta porparolanto por teno de la teksto, sed nun detektive spuri ĉu eble la lasta, nuna historio veras, kiam antaŭe pluraj historioj montriĝis mensogoj, ŝajnus al mi naive. La tuta vico de redaktoj peras impreson de malsincero, kaj tial, kvankam kredinte la unuan version, ne plu facilas kredi la lastan fabelon. For la tekston, kun referenco al la voĉdono pri forigo de la 7-a de majo 2023. ThomasPusch (diskuto) 14:48, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

{{por}}Forte por Forte por: Mi konsentas kun Thomas kaj Taylor. — Super Nabla🪰 04:29, 11 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 27 aprilo 2023 11:21
Artikolo
Fabrizio Venturi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne menciinda kantisto. Vikipedio ne estas taŭga projekto por ĉi tiuj nekonataj kantistoj. Lia muzikfestivalo en urbo Sanremo ankaŭ estas ne menciinda; mi opinias, ke la nuna teksto celas krei konfuzon inter lia bagatela muzikfestivalo kaj la tre konata muzikfestivalo Festivalo de Sanremo kiu okazas en la sama urbo en Italio, kvazaŭ dirante ke li estis gasto en la grava festivalo. Mi proponas forigi denove. — Super Nabla🪰 11:30, 20 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Super Nabla🪰 11:30, 20 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne sencas ke artikolo ĉi tie eterne pendu: ne estas unueca opinio, kaj dubokaze ne sufiĉas la argumento por aktiva forigo, do restu kiel estis ĝis nun. Aidas (diskuto) 08:17, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 11:50, 28 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La fakto ke unu tre konata kaj iu pli malgranda festivalo (mi ne mirus se estus ankoraŭ pliaj festivaloj en Sanremo) okazas en la sama urbo, laŭ mi ne estas argumento, despli ke la teksto baze ne temas pri la festivalo. Kaj la argumento ke iu "ne estas sufiĉe grava por ni" ankaŭ iom malfortas. Tial mi almenaŭ pledas por du semajnoj da prijuĝo antaŭ ol efikas definitiva forigo de tuta temo. Aidas (diskuto) 18:09, 28 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por ke teksto estu menciinda oni bezonas pli-mapli 5 sendependajn referencojn; alie ankaŭ mia kato (ĝi estas tre simpatia dorlotbesto) povas havi paĝon en Vikipedio. La biografio diras ke la homo estas pianisto kaj kantaŭtoro; do ni vidu kiel menciinda li estas kiel muzikisto. La artikolo asertas ke li okazigis koncertojn tra la mondo, kaj laboris kun Gipsy Kings kaj Ray Charles, sed se oni serĉas tion interrete (mi uzis Guglon) oni nenion trovas, kaj la artikolo estas sen referencoj. Mi estas scivolema: en kiu konsistis tiu kunlaboro? Ĉu li kantis kun kun ili, aŭ nur helpis organizi la koncerton (ekzemple, kiel teĥnikisto)? La alia interesa aĵo, kiun li sukcesis fari, estis prezenti filmeton ĉe la Festivalo de Cannes: tamen, ankaŭ ĉi tie neniu fonto, kaj se oni serĉas interrete, oni nenion trovas. Mi demandas min, ĉu tiu filmeto vere ekzistas kaj ĉu ĝi estas vere signifa. Mi aldonis la ŝablonon {{mankas fonto}} en ambaŭ kazoj por peti klarigon. Laŭ mi la artikolo povas esti forigita tuj tuj, sen kromaj diskutoj, ĉar ekzistas neniu indico pri menciindeco. — Super Nabla🪰 07:57, 29 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: , kompreneble, kiel proponinto. — Super Nabla🪰 07:46, 29 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: voĉdonante kiel simpla uzanto: Klaras ke estis mi kiu reduktis kaj eltranĉis tute fuŝan esperantlingvan komencan tekston, fakte reskribis ĝin, kaj en iuj lokoj tro fidis la membiografion, do ne sufiĉe eltranĉis asertojn ne konfirmeblaj per aldonaj neŭtralaj referencoj. Nun reviziante, mi ankoraŭ elĵetis la dubindan "festivalon La Conchiglia d’Oro de Gabicce Mare", pri kies ekzisto mi apenaŭ ion trovis, elĵetis Gipsy Kings kaj Ray Charles kaj la patosan nomon de koncerto de 2000, metis kritikan noton pri la aserto de Cannes 1996, kaj aldonis referencojn pri kio konfirmeblis - efektive li sendube estas sceneja kantisto ekzistanta, kiu evidente havas certan publikon, la filmo de 1996 videblas en Jutubo. Nun estas, ne kalkulante kompreneble la du notojn pri vikidatumoj, 6 eksteraj referencoj, kun la du eksteraj ligiloj krom la oficiala retejo, plus la iom dubinda membiografio. Mi preskaŭ certas, ke nek mi, nek Super Nabla nek RG72 aparte ŝatas lian muzikon aŭ kristane motivigitan muzikon entute, sed pri tio ne temas. Li certe havas menciindecon inter ŝatantoj de kristana rokmuziko, kaj la teksto laŭ mi estas tute pura de fanfaronaj tonoj aŭ de konfuzigoj de mizera kopio kun la glora origina festivalo de Sanremo: Aidas tute pravas supozi ke estas pliaj festivaloj en Sanremo, mi spontane trovis kvar, d:Q736993 la nuna "konkurso Area", antaŭe "Accademia della canzone", d:Q15809584 pri ĵazo, d:Q206959, "la originalo", kaj la kristanan festivalon de Venturi, kiu laŭ mi ne meritas artikolon, sed ne problemas mencii ĝin en biografio.

Se Super Nabla serioze batalas por tio, ke por ke teksto estu menciinda oni bezonas almenaŭ 5 sendependajn referencojn, tiam mi mem-denuncas min kaj anoncas tri ĝermajn biografiojn por nepra forigo, el kiuj mi mem kreis du dum la lastaj semajnoj, sen ajna sendependa referenco (!), ĉar Super Nabla bezonis ilin kaj mi volis simbole helpi lin. Temas pri

Mi pardonpetas, kiam mi kreis la tekstojn mi ankoraŭ ne sciis pri la leĝo de 5 sendependaj referencoj por ĝermaj biografioj, se tiu leĝo ekzistas. Sed ja eblas ripari tion kaj forigi erarajn kreojn. Sed se tia leĝo ekde nun validas kaj ni vere volas reekzameni ĉiun lingve seneraran esperantlingvan biografion laŭ tio, ĉu la menciindeco estas senduba kaj ĉu estas sufiĉa kvanto de sendependaj referencoj, tiam ni devos forĵeti multe pli da malnovaj artikoloj kaj mi timas ke ni ĉiuj freneziĝos aŭ almenaŭ perdas la emon plu kontribui. Tial mi persone alvokas, esti grandanimaj rilate al menciindeco, se ne vanta artisto evidente kreas artikolon fanfaronan pri si mem, aŭ premas sian amikon tiel fari, kaj se la tekstoj estas en tia Esperanto, ke ne necesas ion ajn ĝustigi. ThomasPusch (diskuto) 17:49, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Bone 😁. — Super Nabla🪰 07:43, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ mia opinio, oni ne nepre devas aldoni tiujn — ni diru, 5 — sendependajn gravajn referencojn, sed oni devas ĉiam supozi, ke se oni serĉas la referencojn tiam oni kapablas trovi la bezonatajn referencojn. Ekzemple, por N. T. Rama Rao oni povas racie supozi ke 5 gravaj sendependaj referencoj ekzistas (ĉar li estis fama, venkis premiojn, faris gravajn filmojn, ...). Mi daŭre opinias, ke por Fabrizio Venturi la kazo estas malsama: ekzemple, www.informazionecattolica.it estas tre bagatela referenco; la Jutuba ref-o eĉ estas bagatela video kun ~3000 vidoj; kaj plejparto de la asertoj devenas de lia propra retejo. Mi diru, ke ĉi tiu kazo ne povas esti komparata kun N. T. Rama Rao. — Super Nabla🪰 08:07, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
La fakto ke li vizitis la «halon Paŭlo la 6-a» ne pruvas sian menciindecon; mi konas multajn eĉ en mia urbeto kiuj vizitis tiun halon. La alia referenco al Vikidatumoj (t.e., la festivalo «Area Sanremo») ekzistas kiel artikolo en la itala, la germana, kaj la franca; en ĉiuj tri kazoj, multaj nomoj aperas en la teksto (eĉ kun ruĝaj ligiloj), sed la nomo Fabrizio Venturi neniam kaj nenie aperas. — Super Nabla🪰 08:12, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por klarigo: Mi menciis la vikidatumajn erojn d:Q3621960 por la konkurso de junaj artistoj en Sanremo kaj d:Q736993 por la Vatikana halo Sala Nervi ne por pruvi ion pri la dubinda kantisto, sed pro tio ke ne ĉiu ekster Romo kaj ekster fervoraj katolikoj konas la halon, kaj same la konkurso ankaŭ ne estas konata al ĉiu ajn. Cetere la listoj en la vikipediaj artikoloj en la itala, la germana, kaj la franca pri la konkurso estas sufiĉe senesperaj. Preskaŭ ĉiuj ligiloj de la venkintoj tie estas ruĝaj, kaj multaj mencias nur banalajn personajn nomojn kiuj tute ne sufiĉus por identigi iun ajn. Ekzemple pri 2013 tie menciatas iu Vadim kaj iu Bianca, kio diras tute nenion. Vadim ŝajnas esti iu ruso aŭ almenaŭ orienteŭropano, sed ŝajnas ke temas pri italo Vadim Valenti kiu nur hazarde ricevis rusan personan nomon, kaj "Bianca" en vera vivo nomatas Emma Fuggetta. Sed tio jam estas alia problema artikolo. Ĉiukaze li ne venkis la konkurson en 1997, tion eĉ lia fanfarona biografio ne asertis, kaj nur laŭ propra aserto "gajnis pozitivajn gazetarajn recenzojn" tie, kion ne necesas kredi ĉar ni ne havas konfirmon pri tio. Mi komprenus la frazon pri la «halo Paŭlo la 6-a» tiel ke li koncertis tie en koncerto de 2000, ne ke li sidis en la publiko kiel miloj de aliaj aŭskultantoj, kiel vi supozigas. Sed ne estante italo mi vere ne volus detektive serĉi en la reto dum horoj je iuj eksteraj sendependaj gravaj pruvoj pri la dubataj asertoj pri 1997 kaj 2000, kaj mi supozas ke en la reto de 2023 estas ekstreme malmultaj dokumentoj pri konkretaj itallingvaj gazetaraj artikoloj de 1997 kaj 2000 aŭ almenaŭ eblas malfacile trovi ion en guglo, se oni ne scias pri kiu gazeto, kiu eldono kaj kiu paĝo temus. Mi trovis, ke li evidente ekzistas, faris koncertojn (dokumentitajn en la reto kaj per iuj fotoj en la vikimedia komunejo) kaj nun ripete organizas iun kristanan muzikan eventon en Sanremo. Eble pri tiu Vadim Valenti aŭ tiu Emma Fuggetta, almenaŭ venkintoj de konkurso pri novaj artistoj, eblus pli juste fari artikolojn, sed pri ili la itala vikipedio, la komunejo kaj vikidatumaro havas tute neniun informon, kaj ankaŭ mi nun ne havus motivon elvringi el la reto iujn informajn gutetojn por kunskrapi el tio artikolon por kiuj tamen supozeble fine ne estos troveblaj almenaŭ kvin eksteraj sendependaj gravaj pruvoj... Dum pri tiu ĉi kantisto la komunejo kaj vikidatumaro havas informerojn kaj ni intertempe investis tiom da horoj serĉante pruvojn por kaj kontraŭ lia elstareco, ke domaĝus forĵeti la tutan kritike kunkolektitan materialon, eĉ se temus pri la plej malbonkvalita profesia kantisto de Italio. La teksto reflektas la nunan kritikan informstaton, kaj neniu eksterulo ĝis nun provis ion fuŝi en ĝi. ThomasPusch (diskuto) 11:59, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Mi ne scias ĉu temas pri la plej malbonkvalita profesia kantisto de Italio, ĉiukaze ne temas pri iu tre elstara, sed la teksto estas tute nefanfarona, kritike mencias ĉiun dubon, estas tiom referencita kiom eblas laŭ tempoekonomio alporti referencojn, kaj la vikidatumaro kaj la fotoj en la vikimedia komunejo delonge pretas por uziĝo. Se la teksto ne iĝos pli longa, kaj ne misuziĝos por posta propagando fare de iu troentuziasmulo, en la nuna formo ĝi laŭ mi facile povos resti. Bonas ke la teksto estas preskaŭ orfa - ĝi nun ligiĝas al du paĝoj, tion mi nomus minimumo, kaj laŭ mia persona juĝo ne necesas varbi por ĝi, sed ankaŭ ne necesas nepre detrui kaj forviŝi ĝin. Kaj ĝustas ke neniu eksterulo provis ion fuŝi en ĝi. Aidas (diskuto) 12:25, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi sincere diras ke ni havas multe pli gravajn problemojn en nia vikipedio ol koncentri multajn laborhorojn en polemikan disputon ĉu iu lingve enorda biografio kaj vikidatumo eble konsideras iun artiston "ne sufiĉe menciindan", kaj ĉu estas trompo ke ekzistas pluraj muzikaj festivaloj en la urbo Sanremo, el tiuj la malpli konataj eventuale nur volas malice profite de la plej konata el tiuj festivaloj: la paĝo pri la urbo Sanremo ĝis antaŭ kelkaj tagoj estis mizera, kaj multaj artikoloj pri la komunumoj de Provinco Imperia estas mizeraj ĝermetoj de unu frazo, eĉ sen ŝablono pri "ĝermo", kaj ĝis hieraŭ havis tute fuŝajn informkestajn indikojn, kun mankoj kaj informoj de antaŭ preskaŭ 20 jaroj. Mi inter la komunumoj de regiono Ligurio ĝis antaŭhieraŭ levis ĉiujn komunumojn de la metropola urbo Ĝenovo al bona ĝerma nivelo, momente traktas la komunumojn de provinco Imperio kaj tiam en tiu regiono ankoraŭ restas provincoj La Spezia kaj Savono. Pri neniuj el tiuj mizeraj paĝetoj mi proponus forigon, sed laŭ mi vere necesas koncentri la laboron en tio ke ĉiuj artikoloj esperantlingvaj leviĝu al minimuma nivelo de bona artikola ĝermo, kaj ne disputadi ĉu iu lingve enorda esperantlingva artikolo super la nivelo de artikola ĝermo "honorigas temon kiu laŭ juĝo de iuj ne estas internacie sufiĉe menciinda ke ĝi valorus tiun honoron de la esperantlingva vikipedio". ThomasPusch (diskuto) 08:54, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Intertempe mi savis ĉiujn komunumojn de provinco Imperio, levante ilin kiel la komunumoj de la metropola urbo Ĝenovo al bona ĝerma nivelo - en tiu regiono daŭre restas parte same mizeraj tekstoj pri komunumoj de la provincoj La Spezia kaj Savono. Tio pri la "vere grandaj vikipediaj problemoj de tiu parto de Italio". Sed pri la dubinda teksto Fabrizio Venturi daŭre la opinioj malsamas, kun bonaj argumentoj kaj kritikoj je ambaŭ flankoj. Mi dirus ke tia neunueca diskuto ne sufiĉus por forigo, sed post kolektado de argumentoj dum monato iam necesas fermi la diskuton, kaj mi hezitas fari tion, mem estinte en la diskuto. ThomasPusch (diskuto) 05:30, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Vandalado[redakti fonton]

Kvankam jen ne temas pri ebla forigo de artikoloj, sed pri simpla vandalado en ekzistantaj tekstoj, do pri la temo de vikipedio:Problemaj uzantoj, mi rapide notas ke mi jen forigas la novan konton User:Jaakko Iisakki Leinonen de jam multfoje forbarita finno, formale pro la jena redakto "Yrjö = vomaĵo", sed kiu volus tiu ankaŭ trovus Specialaĵo:Kontribuoj/Jaakko Iisakki Leinonen pliajn kazojn de vandalado. ThomasPusch (diskuto) 10:17, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 19 julio 2023 12:42
Artikolo
Lakno (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Estas nur alidirekto, sed verŝajne estas erara. La vorto «Lakno» ne aperas en PIV aŭ en la Tekstaro.
Uzanto
Super Nabla🪰 12:22, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
estas kaj restas nur "tolerata" alidirektilo.ThomasPusch (diskuto) 12:19, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Foje estas multaj fonetikaj variantoj por loknomoj. Eĉ se tio estas erara, supozante, ke en neniu el la lokaj lingvoj tio pravas, ne meritas la penon forigi la alidirektilon; tio ja indas se necesas titolo Lakno por tute alia artikolo.--kani (diskuto) 22:02, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone, sed en tiu kazo, indas ke ni «orfanigas» «orfigas» la alidirektilon Lakno. Tio estas, en neniu artikolo devas aperi Lakno, sed ĉiam Laknaŭo. Ni lasas Laknon nur kiel «tolerata eraro» por faciligi la navigadon de VP. — Super Nabla🪰 12:58, 13 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por «orfanigo» de la alidirektilo Lakno kaj laso nur kiel «tolerata eraro» por faciligi la navigadon de VP. ThomasPusch (diskuto) 23:58, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: En la tuta vasta mondo ekzistas unu vilaĝo Łakno (d:Q8080420) en Pollando kaj plia vilaĝo Лакно (Lakno), historie same pole Łakno (d:Q13133579), ekde 1945 en Belorusio. Ambaŭ vilaĝetoj havas signife malpli ol 100 loĝantojn, kaj probable neniam ajn ricevos propran esperantan artikolon. Se tamen, tiam eblas transformi la paĝon Lakno de alidirektilo al apartigilo... ThomasPusch (diskuto) 00:30, 17 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
La malĝusta formo estas kaj restas nur "tolerata" alidirektilo. Mi mal-uzigis ĝin en dekduo da paĝoj, kaj metis drastan avertilon al la alidirektila paĝo (kie malmultaj vidos ĝin) kaj al la artikola diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 12:19, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 19 julio 2023 22:07
Artikolo
Villa Mercedes (Lago de Como) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen denove la fuŝulo de la Lago de Como. Krome tiu intervenas ankaŭ en artikoloj Lago de Como kaj Lierna.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:04, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per 4 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa aŭ duba. ThomasPusch (diskuto) 11:53, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi ne scias ĉu la paĝo estas enciklopedia, sed la lingvo estas tre misa (estas malfacile kompreni la tekston). — Super Nabla🪰 12:56, 13 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: La menciindeco estas sufiĉe duba, precipe ĉar eĉ unu intervikio ne estas. Krome nur estas ununura ero en la bibliografio. --Tlustulimu (diskuto) 16:51, 13 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Unu frazon en la hispana mi tuj forĵetis, ĉar plene en malĝusta lingvo. La referenco el ilgiornale.it nur indikas ke la citita homo aĉetis "iun domon ĉe la lago" (prendere casa sul lago: quello di Como), kaj la dua referenco el fanpage.it simple supozigas ke tiu domo estus la sama kiel alinoma domo ĉe la lago kiun en 2022 aĉetis usona aktoro. Mi ne vidis eĉ indikon ke temus pri sama objekto, sed eĉ se: ke iu sensacia retejo informas altan prezon de vendata domo, ankoraŭ ne signifas ke la domo pro tio estus enciklopedie menciinda kultura monumento, nur ke ĝi kostas pli ol averaĝa domo, simile kiel multegaj aliaj domoj vendataj tutmonde "kostas pli ol averaĝa domo". ThomasPusch (diskuto) 11:16, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Cetere: La redakton en la paĝo "lago di Como" mi konsiderus senkulpa, kvankam ne akompanata per referenco, sed ne ĉiu banala frazo bezonas referencon. Kaj pri Lierna la problemo pli estas, ke la paĝo ne jam elpaŝis el la kruda robota ekĝermo, do havas neekzistan blazonobildon Dosiero:Lierna-Stemma.png kaj multajn indikojn de 2005: tion kompreneble eblas ripari. Kaj enestas mencio pri domo Palazzo Achille Castiglioni (Lierna), kies teksto estis forigita en januaro 2023 post diskuto ĉi tie ĉar "ne troveblas fidindaj fontoj kiuj montras ke la domo entute ekzistas kaj/aŭ estas sufiĉe notinda" kaj plia domo Villa Plinii: vidu la arkivon Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Januaro, ĉapitro "nova bloka propono". Konsekvence apliko de la diskuto pri forigo signifas ankaŭ rajton forigi la menciojn pri la dubindaj domoj en la paĝo Lierna. > Rezulte mi jam vastigas la tekston Lierna al kutima artikola ĝermo pri itala komunumo, komplete forigas la duban "palacon" kaj de la "vilao" nur lasas la frazon de Kani pri ĉirkaŭa botanika ĝardeno. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 11:31, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 18 julio 2023 10:58
Artikolo
Rikostarinoita Suomesta (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
misa ekĝermo, orfa, sen ajna ekzistanta ligo al alia paĝo, sen informkesto, ekstera ligilo aŭ referenco, kiun levi al nivelo de artikola ĝermo estus konsiderinda laboro, sed mi persone juĝas la temon plene nemenciinda por internacia publiko, kaj ne juĝas ke indus investi la laboron por savi la ekĝermon. La metinto (ĵus forbarita pro vandalado en aliaj paĝoj) ŝajne havas obsedon pri la finna nomo "Pentti Hirvonen" kaj probable faris la tekston nur por krei ruĝan ligilon pri tiu nomo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 10:54, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 11:52, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: Mi ne kontraŭas la forigon, kaj ne havas tempon por plibonigi la artikolon. — Super Nabla🪰 21:39, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La forbarito hodiaŭ revenis kun nova nomo, kiu ekzistis dum malpli ol 24 horoj, ĝis la nomo estis globale forbarita. Li probable vidis mian noton de hieraŭ kaj forigis la arbitran duonfrazon en la lasta frazo "En la programo estas intervjuitaj multaj policanoj, el kiuj unu estas Pentti Hirvonen." Pli saĝe tiel, ĉar el la frazo tute ne eblus konjekti kio aŭ kiu estus tiu "Pentti Hirvonen"! Sed daŭre la ĝermo restas orfa (nun 1 paĝo, Yle TV2, ligas al ĝi), kun nur unu ligo al alia paĝo (ankaŭ Yle TV2), sen informkesto, ekstera ligilo aŭ referenco... ThomasPusch (diskuto) 19:04, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: La teksto daŭre estas mizere manka, kaj kvankam mi investis tempon por savi multajn aliajn tekstojn de la sama notinto, mi ne havas la tempon ankaŭ tiun ĉi savi, konsiderante ke la temo ne estas aparte menciinda por esperantistoj ekster Finnlando. Tial mi forigas la paĝon, kaj certas ke la manko ne estos granda problemo por vikipedio (ja ĝi krome ekzistas nur en la finna, kaj same mankos en Esperanto kiel en ĉiuj aliaj lingvoj). ThomasPusch (diskuto) 11:51, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu Schlager?[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 22 julio 2023 21:33
Artikolo
Furorkanto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La vikiligiloj estas tut-eraraj. La paĝo supozeble devus priskribi la muzikĝenron «Schlager», tradicia de Germanio kaj de aliaj landoj de norda kaj centra Eŭropo. La termino «Furorkanto» estas tro ĝenerala. Ĉu ni alinomu aŭ forigu la paĝon? — Super Nabla🪰 21:37, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Super Nabla🪰 21:37, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
funkciis inversigo de la intervikiaj ligiloj... ThomasPusch (diskuto) 20:04, 22 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Estas esperantaj paĝoj furorkanto (ligita al origine germana kaj angla/alilingvaj paĝoj Schlager, Ŝlagro) kaj Ŝlagro (ligita al origine angla kaj germana/alilingvaj paĝoj Hit, trafa, sukcesa popmuzikaĵo), kaj teorie, ne jam en Esperanto, sed en multaj aliaj vikipediaj lingvoj ankoraŭ estas tria koncepto pri "estrada muziko". La angla vikipedio ŝajne tutsimple klarigas ke Ŝlagro estas germanlingva sukcesa kanto, "Hit" estas anglalingva sukcesa kanto kaj "estrada muziko" (iom simpligite) estas somera distra kantado en Sovetunio, kantata en la 15 lingvoj de Sovetunio - kvazaŭ en aliaj lingvoj oni tute ne kantus, almenaŭ ne sukcese (itala?, hispana?, Latinameriko?, k-pop?, j-pop?, ĉ-pop?). Baze la germana verbo "schlagen" kaj la angla "to hit" ambaŭ signifas "trafi aŭ bati", indikante ke melodio subite trafas aŭskultanton kvazaŭ bato. Aŭ oni povus interŝanĝi la esperantajn titolojn en vikidatumoj kaj ligi tekston Ŝlagro al Schlager, tio iel sencus, kaj tekston furorkanto al Hit kaj ligitaj titoloj, aŭ oni povus kunfandi ambaŭ konceptojn al unu paĝo, sen perdi enhavon, la pli peza redakta tasko, kaj tiam restus unu vikidatuma ero sen esperanta teksto, kun danĝero ke sekve venas iu nova esperantisto kaj gaje ekverkas novan artikolan ĝermon en la vakuo. Sed ĉiukaze simple forigi ne estus alternativo, ĉar neniu el la tekstoj draste malobeas iun regulon. Do kontraŭ kontraŭ tio. Eĉ se oni decidus interŝanĝi la du tekstojn en vikidatumoj, ĉiukaze iu muzikemulo devus adopti la du tekstojn kaj pli klarige diferencigi la esperantajn vortojn ŝlagro kaj furorkanto... tiel ke ĉio akordiĝas al PIV, ReVo kaj la aliaj Esperantaj vortaroj, sed ankaŭ pli-malpli akordiĝas al la aliaj vikipediaj lingvoj... ThomasPusch (diskuto) 23:35, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Favore de la inversigo de vikiligiloj en Vikidatumoj pri la artikoloj Ŝlagro kaj Furorkanto (laŭ propono de TP). — Super Nabla🪰 07:57, 17 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi aplikis la inversigon de vikiligiloj en Vikidatumoj pri la artikoloj Ŝlagro kaj Furorkanto, kaj metis klarigan noton al ambaŭ diskutpaĝoj. Sed la demando restas, ĉu bonus redakte adapti ion en la du tekstoj... ThomasPusch (diskuto) 12:21, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 23 julio 2023 22:54
Artikolo
Elämänsanalaisuus (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La du malgrandaj frazetoj ne donas bonan klarigon pri kio entute temas, krom ke estu branĉo de branĉo de luteranismo. La informoj estas tiom malmultaj, ke ĉe mia komputilo la tuta artikolo estas en unu tekstolinio. Tio vere estas maltro por propra paĝo. Tiun linion eblus ŝovi al la teksto pri lestadianismo, prefere tion faru iu kiu iom komprenas la finnan kaj iom scias pri luteranismo... Noto: La teksto estas hodiaŭa ekĝermo de anonima IP-konto je 17:42 h, malpli ol 4 horojn post kiam la lasta vikipedia konto estis globale forbarita - tiu noto ne estas parto de la kialo por forigo, nur servu al klarigo. ThomasPusch (diskuto) 22:52, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 22:53, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kopiado de la linio en pli ĝeneralan artikolon kaj transformo al alidirektilo ThomasPusch (diskuto) 11:44, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu iu sentas sin kompetenta enplekti la paĝon al la teksto pri lestadianismo, aŭ alternative signife vastigi ĝin? ThomasPusch (diskuto) 23:48, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Sindetena Sindetena: Mi ne havas fortan opinion. — Super Nabla🪰 07:58, 17 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Por Por: Fortan opinion ankaŭ mi ne havas, sed fakto estas ke ĝermetojn kiuj havas eĉ ne tri frazojn eblas facile proponi por forigo aŭ, pli bone, por integrigo en pli vastan temon. La teksto en ses tagoj ne mirinde ekfloris, kaj klaras ke tio ankaŭ ne okazos dum sekvaj tagoj, jam pro tio ke por ebla redakta ampleksigo oni devos kaj perfekte regi la finnan kaj Esperanton, kaj amplekse interesiĝi pri tiom faka religioscienca temo. Mi nun kopiis la tekstolinion al la artikolo pri lestadianismo, kvankam mi fake tute ne kompetentas pri ortodoksaj luteranaj movadoj, zorgis ke eĉ ne plej eta informero perdiĝu, kaj transformos la fremdlingvan titolon Elämänsanalaisuus al alidirektilo direkte al lestadianismo. ThomasPusch (diskuto) 11:39, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Dokumentado, sed la ŝablono ne ekzistas[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Ŝablono:NovajMesaĝoj/dokumentado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur dokumentado. Tuj forigebla (mi kredas).
Uzanto
Super Nabla🪰 16:16, 22 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 20:55, 22 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Prava rimarko, la koncerna ŝablono laŭorde forigeblis en junio 2022 (jen), kaj la dokumentado forgesiĝis aparte kunforigi. Ĉar la diskutado jam estis, eblas surbaze de la decido de junio 2022 post-forigi ankaŭ la dokumentadon. ThomasPusch (diskuto) 20:54, 22 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Polurinda dum 13 jaroj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 30 julio 2023 18:30
Artikolo
Kolegiaj sekretaj societoj en Nordameriko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo estas polurinda ekde 2010 (vidu ĉi tie) kaj neniu sentis la bezonon poluri ĝin dum 13 jaroj.
Uzanto
Super Nabla🪰 18:50, 23 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per du poraj kaj neniuj kontraŭaj aŭ dubaj voĉoj --ThomasPusch (diskuto) 17:13, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi ĵus rimarkis, ke mi jam en julio 2016‎ videtis la paĝon kaj notis "Mi nomus la artikolon "senespera". Ne klaras ĉu nur la aŭtomata fuŝtradukilo de Guglo aŭ ĉu usonano kun tre manka kono de Esperanto kreis la tekston, sed eĉ la baza vikipedia sintakso ne estas..." Bedaŭrinde mi tiam forturnis la atenton de la paĝo, kaj ne aktive proponis ĝin por plibonigo aŭ forigo. Kvankam mi dirus ke mia juĝo de 2016 estis iom drasta: tiom da esperantaj gramatikaj eraroj eĉ ne estas en la teksto, sed iel ĝi per ĉiu frazo pli konfuzigas, kaj ŝajnus al mi vere malfacile traduki tian nebulon al klara, trafe komprenebla teksto. Tial tamen la teksto daŭre estas "senespera" - ne pro malĝustaj ruĝaj ligiloj kiel Williamsburg (Virginio), fakte Williamsburg, aŭ Miami (Florido), fakte Miamo aŭ pli nacilingve Miami, kaj aliflanke tre multaj universitatoj ne havantaj bluajn ligilojn - sed pro la subtile konfuza stilo de la origina anomimulo. ThomasPusch (diskuto) 22:41, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
High (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Teknika klopodo
Uzanto
--kani (diskuto) 07:22, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Forte por Forte por: Tuj forigebla. — Super nabla🪰 07:26, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Vere tuj forigebla - komplete malplena paĝo. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 22:25, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]