Vikipedio:Kunigendaj artikoloj
Ĉi tiu paĝo enhavas liston de artikoloj, kiuj entenas enhavon pri la sama temo kaj estu tial kunigataj.
- Pri la maniero de kunigo, vidu Helpo:Kunigi paĝojn.
- Por pli da artikoloj vidu la Listo de artikoloj kun la Ŝablono Kunigu
- Arkivoj listiĝas ĉi tie ŝablono:Kunigendaj artikoloj/arkivoj.
Aŭtora portalo | |
|
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 263 kunigendaj artikoloj
Se vi metas ĉi tie artikolojn, el kiuj almenaŭ unu ne povos resti pro lingve malĝusta titolo, tiam la proceduro estas iomete pli komplika. La artikola historio kaj enhavo de la forĵetinda artikolo devos esti savataj. Tion nur povas fari administrantoj, ĉar necesas provizora forigo.
Ŝablonoj kiuj havas samajn aspekton kaj celon. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Kontraŭ: Sed ili sufiĉe malsame funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 18:04, 1 mar. 2021 (UTC)
Por: kunigo post zorga analizo. Taylor 49 (diskuto) 19:39, 11 maj. 2023 (UTC)
- Krome pripensendas, ke la ŝablono "Lang" estas enplektita en la Lua-modulon {{Lingvonomo}}. Do, eventuala kunigo devus esti bone antaŭpreparata. Tlustulimu (diskuto) 19:37, 25 mar. 2024 (UTC)
Artikoloj kiuj pritraktas la saman temon, kun titoloj, kiuj povas sinonimi. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Por: Debuto estas ĝermeto sed ĝia titolo eble estas pli bona.--Salatonbv (diskuto) 07:54, 2 mar. 2021 (UTC)
Kontraŭ: Prave ke la teksto Debuto estas mizera ĝermeto, sed ĝiaj du frazoj tamen bone sumigas ke baze temas pri io tute alia. Ĉar ambaŭ ideo iel ligiĝas al "komenco", mi komprenas ke fervoraj ŝakistoj emas uzi la vorton "debuto" analogie ankaŭ en ŝako, kion bonus klarigi en la teksto debuto, sed tamen la ideo de debuto estas io tute alia, nome socia ek-sinprezento en teatro, baleto, opero, iuspeca scenejo, nova medio, kariero, sed ankaŭ de adoleskaj infanoj de burĝoj en publika balo. ThomasPusch (diskuto) 06:26, 19 jul. 2022 (UTC)
Kontraŭ: evidente rekte malsamaj temoj. Taylor 49 (diskuto) 22:58, 13 maj. 2023 (UTC)
Ne farite DidCORN (diskuto) 10:43, 31 maj. 2023 (UTC)
kiuj kategorio kaj ĝiaj subkategorioj estas pli bonaj? Se "Fotomodeloj", bv donu sube {{por}}.
Por: kiel proponinto.--Salatonbv (diskuto) 13:31, 11 Mar. 2015 (UTC)
Por: evidente. La alia kato estu "fotomodelado". Taylor 49 (diskuto) 19:41, 11 maj. 2023 (UTC)
Kategorio:Geografio de Britaj transmaraj teritorioj kaj Kategorio:Geografio de la Britaj transmaraj teritorioj
[redakti fonton]Estas la samsignifaj kategorioj--Dario Aralezo (diskuto) 21:20, 7 jan. 2020 (UTC)
Por: - Moldur (diskuto) 21:33, 7 jan. 2020 (UTC)
Por: - DidCORN (diskuto) 14:07, 8 jan. 2020 (UTC)
È== Kambarao aŭ Kandejo kaj Moquiniastrum polymorphum ==
Saluton. Mi ĵus vidis, ke novulo ĵus kreis per la vikia tradukilo la artikolon Kambarao aŭ Kandejo, kiu havas la saman temon kiel Moquiniastrum polymorphum. Ĉar la nova artikolo havas titolon sen fontindikoj, mi proponas, ke ni konservu la pli longan artikolon Moquiniastrum polymorphum. Ĉar alia novulo nokte fuŝis ĝin, mi provizore protektis la artikolon por neadministrantoj. Ĉu estas aliaj proponoj? Krome estas problemo pri la uzenda scienca nomo. Kiu scias detalon pri tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 6 feb. 2021 (UTC)
- Ĉar la titolo de la alidirektilo "Kambarao aŭ Kandejo" kun "aŭ" estis sufiĉe nekutima, mi ĵus ŝanĝis ĝin al Kambarao kaj poste kreis novan Kandejo. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 13 feb. 2021 (UTC)
- Ĉu la afero ankoraŭ estu diskutata? Mi pensas, ke ne. Nun la enhavo ja estas en Moquiniastrum polymorphum. Eventualaj aldonoj laŭ la artikola historio de Kambarao plu eblas, se necese. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 22 feb. 2021 (UTC)
Farite-DidCORN (diskuto) 10:51, 31 maj. 2023 (UTC)
Kategorio:Personoj de la Tridekjara Milito kaj Kategorio:Personoj de tridekjara milito
[redakti fonton]Prefere la unua nomo, Kategorio:Personoj de la Tridekjara Milito, ĉar temas pri la Tridekjara Milito, ne iu ajn tridek jarojn longa milito. - Moldur (diskuto) 17:53, 29 mar. 2021 (UTC)
Por: konforme al la propono de Moldur.--DidCORN (diskuto) 17:22, 8 maj. 2023 (UTC)
Saluton. La du artikoloj traktas la saman temon.--DidCORN (diskuto) 16:45, 2 apr. 2021 (UTC)
Por: . - Moldur (diskuto) 17:29, 2 apr. 2021 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 10:22, 5 apr. 2021 (UTC)
Farite Pasiono reverkita kiel apartigilo.--DidCORN (diskuto) 08:39, 10 apr. 2021 (UTC)
Du artikoloj pri la sama persono. - Moldur (diskuto) 18:46, 11 apr. 2021 (UTC)
Komento: Ĉe kiu artikolo troviĝas la intervikiaj ligiloj? --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 11 apr. 2021 (UTC)
Farite--Salatonbv (diskuto) 17:08, 12 apr. 2021 (UTC)
- Tre bone! :-) Moldur (diskuto) 17:40, 12 apr. 2021 (UTC)
Artikoloj kiuj pritraktas la saman temon. —Iketsi (diskuto) 19:47, 12 apr. 2021 (UTC)
Kontraŭ: ĉar sprinto estas ĝenerala termino de iu ajn sporto pri rapidaj maldaŭraj streĉoj, kaj respondas al la teksto de l'artikolo; estas la kialo, laŭ kiu mi ligis sprinton al apartigiloj de aliaj Vikipedioj. Mallongdistanca kuro rilatas nur al kuro en atletismo, la pruvo estas ĝia ligo al Vikipedioj kun sama temo.DidCORN (diskuto) 19:40, 21 maj. 2021 (UTC)
Ne farite.--DidCORN (diskuto) 15:09, 26 maj. 2021 (UTC)
Saluton. Novulino hodiaŭ kreis la artikolon Altaro de Veit Stoß en Krakovo, sed sen intervikioj. Kiam mi volis helpi al ŝi meti intervikiojn, mi rimarkis, ke la pola artikolo, el kiu ŝi tradukis, jam estas ligata kun nia pli malnova Retablo de Krakovo. Ĉar du artikoloj ne povas esti ligataj Vikidatume kun la sama grupo de alilingvaj artikoloj, mi proponas kunigon. Ĉar la strukturo de ambaŭ artikoloj sufiĉe malsamas, ni post decido pri la konservota titolo devus ankaŭ cerbumi pri la detaloj de kunigo kaj rearanĝo de la enhavo. Ĉar la artikoloj priskribas temon, pri kiu mi scias relative malmulte, tion faru pli spertaj uzantoj. Kiu emas helpi? Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 25 apr. 2021 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 16:32, 7 jan. 2022 (UTC)
Farite Mi hezitis pri la du aliaj alternativaj titoloj: "Ĉefaltaro de Veit Stoß en Krakovo" aŭ "Retablo de Veit Stoß en Krakovo", se iu preferas unu el tiuj mi konsentos la alinomadon. Plie, mi ne sukcesis ligi la artikolon al ĉiuj aliaj Vikipedioj, kiuj traktas la saman temon; bonvenas tiu, kiu povos ripari tiun lakunon.--DidCORN (diskuto) 21:09, 9 jan. 2022 (UTC)
Kongo-kordofona lingvaro havas neniun ligilon kun iu ajn alia Vikipedio, dum ĝi estas kordofana lingvaro inkludita en Niĝerkonga lingvaro parolata kaj en Niĝero kaj en Kongo,--DidCORN (diskuto) 12:11, 21 maj. 2021 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 12:56, 25 maj. 2021 (UTC)
Farite--Salatonbv (diskuto) 01:50, 3 jul. 2021 (UTC)
La tri termioj estas sinonimaj, do nur unu artikolo necesas. Sektoro serva indas esti alinomota al Triaranga sektoro kaj la nova artikolo ligota al la listo, kie troviĝas angla vikipedia artikolo Tertiary sector of the economy.--DidCORN (diskuto) 11:13, 25 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @DidCORN:. Kial vi komencas novan diskuton pri la artikoloj Servosektoro kaj Sektoro serva, kvankam jam estas diskuto ekde kelka tempo? --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 25 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @Tlustulimu:. Mi vidis nenie tian proponon en tiu listo de Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Jes ja, la temo estas traktata en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj; sed tiu ĉi nuna estas alia propono kaj sekvas mian hieraŭan komenton, kie mi proponis kunigi la du artikolon--DidCORN (diskuto) 14:07, 25 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @DidCORN:. Jam ekde decembro 2020 estas propono kunigi Sektoro serva kaj Servosektoro. Ĉu vi vere ne vidis tion? Strange. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 27 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @Tlustulimu:. Mi bedŭras, ke mi ne vidis ĝin.--DidCORN (diskuto) 16:42, 27 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, supre jam
Farite--Salatonbv (diskuto) 01:52, 3 jul. 2021 (UTC)
Du artikoloj pri la sama teatro. EwkaC (diskuto) 20:30, 4 jul. 2021 (UTC)
Por: Moldur (diskuto) 18:54, 21 okt. 2021 (UTC)
Por: DidCORN (diskuto) 19:31, 25 okt. 2021 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 20:31, 14 nov. 2021 (UTC)
La du terminoj estas sinonimoj laŭ ReVo (Vd en [1]. Plie kosmoŝipo estas ligita al neniu alia Vikipedio.--DidCORN (diskuto) 16:58, 21 aŭg. 2021 (UTC)
Por: evidente sama koncepto. Taylor 49 (diskuto) 23:01, 13 maj. 2023 (UTC)
Komento: Mi ligis kosmoŝipo-n al aliaj Vikipedioj (Vd en la angla Human spaceflight).--DidCORN (diskuto) 14:16, 31 maj. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Pro la fakto, ke la du artikoloj estas nun ligiataj al aliaj Vikipedioj kaj la unua estas inkludita en Kategorio:Kosmoveturiloj dum la dua estas inkludita en Kategorio:Kosmoŝipoj.--DidCORN (diskuto) 14:26, 16 sep. 2024 (UTC)
Dum Detalisto estas ĝermo sen ligo al aliaj Vikipedioj, valoras kunigi ĝin kun Podetala komerco.--DidCORN (diskuto) 16:22, 21 okt. 2021 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 17:57, 16 nov. 2021 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 17:39, 4 jan. 2022 (UTC)
Dum Pograndisto estas ĝermo sen ligo al aliaj Vikipedioj, valoras kunigi ĝin kun Pogranda komerco.--DidCORN (diskuto) 16:22, 21 okt. 2021 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 17:57, 16 nov. 2021 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 18:00, 4 jan. 2022 (UTC)
Unu havas intervikiajn ligilojn al antaŭsokrataj filozofoj, alia al antaŭsokrata filozofio. Tion eblas kaj indas malĥaosigi. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:00, 23 okt. 2021 (UTC)
Kontraŭ: La du kategorioj aligatas al malsamaj aliaj Vikipedioj. Necesas do ne kunigi la du kategorioj, sed alinomi ilin, t.e. Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj al Kategorio:Antaŭsokrata filozofio kaj Kategorio:Presokrataj filozofoj al Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj. Tiuj du kategorioj endas esti diskutataj en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj.--DidCORN (diskuto) 18:21, 25 okt. 2021 (UTC)
- Jes, bone. - Moldur (diskuto) 18:38, 25 okt. 2021 (UTC)
Por: finfine, ĉar la du kategorioj restas Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj kaj Kategorio:Antaŭsokrata filozofio kun ĉiu ligita al siaj bonaj aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 21:16, 5 jan. 2022 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 11:06, 6 jan. 2022 (UTC)
Agreso kaj Agresemo
[redakti fonton]Ĉi tiuj artikoloj havas tre similajn temojn. Mi pensas, ke la plej natura solvo estas kunigo, ĉar estas malfacile disigi diskutadon pri konduto kaj diskutadon pri la emo al tiu konduto. Ankaŭ ĉe la hispana kaj franca artikoloj la distingo estas malklara, kaj la angla kaj germana vikipedioj havas po nur unu artikolo. Arbarulo (diskuto) 00:43, 27 nov. 2021 (UTC)
Farite Arbarulo (diskuto) 01:54, 6 dec. 2021 (UTC)
Hi, I'm very sorry to do this in English, but I found these duplicate articles trying to merge Wikidata items Q5803282 and Q12348986. I don't know what the more appropriate title to keep is, I'm hoping someone else can please pickup this task. Again, very sorry! -Furicorn (diskuto) 14:13, 29 nov. 2021 (UTC)
- La kunigo devas esti nepolemika. Kiel titolo mi konsideras Depresio Huankabamba preferinda.
- Furicorn, this should be done sometime next week at the latest. Arbarulo (diskuto) 22:13, 30 nov. 2021 (UTC)
- Thank you! Furicorn (diskuto) 22:48, 1 dec. 2021 (UTC)
Farite, sub la nomo Depresio Huancabamba. Arbarulo (diskuto) 20:20, 9 dec. 2021 (UTC)
Kategorioj pri monaĥejoj
[redakti fonton]Estas kelkaj samsignifaj kategorioj pri ne plu ekzistantaj monaĥejoj. Mi petas kunigi:
- Kategorio:Eksaj monaĥejoj kun Kategorio:Pereintaj monaĥejoj, kaj
- Kategorio:Pereintaj monaĥejoj en Germanio kun Kategorio:Iamaj monaĥejoj en Germanio, kaj ankaŭ
- Kategorio:Pereintaj monaĥejoj en Ĉeĥio kun Kategorio:Eksaj monaĥejoj en Ĉeĥio
Ĉu ni uzu "Eksaj" aŭ "Iamaj" aŭ "Malaperintaj" aŭ "Pereintaj" ??
Sincere, Moldur (diskuto) 07:36, 12 jan. 2022 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 10:37, 13 jan. 2022 (UTC)
La du artikoloj temas pri la sama temo, dum nur "Fundamento" estas agnoskata en NPIV pri geologio. Plie "Bazamento (geologio)" rilatas al aliaj Vikipedioj, kiuj estas apartigiloj, do al aliaj subjektoj.--DidCORN (diskuto) 10:37, 13 jan. 2022 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 20:49, 14 jan. 2022 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 09:48, 21 jan. 2022 (UTC)
Treege probable temas pri la sama persono. Mi ne scias kiu literumo estas elektenda, eble iu dano povas helpi? Sincere, Moldur (diskuto) 18:01, 28 jan. 2022 (UTC)
- Ŝajnas, ke Poul estas la plej taŭga pro la fakto, ke en la dana Vikipedio la artikolo pri tia antaŭnomo estas Poul, dum Povl konsideritas alternativa formo.--DidCORN (diskuto) 14:38, 30 jan. 2022 (UTC)
Farite--DidCORN (diskuto) 09:58, 7 feb. 2022 (UTC)
- Dankon! - Moldur (diskuto) 10:52, 7 feb. 2022 (UTC)
Ĉar gramatiko kaj lingva strukturo estas pli-malpli la sama afero. Mi ankaŭ konsentas kun la komento de Kani ĉe Diskuto:Lingva strukturo de Esperanto, ke la enhavo de tiu artikolo bezonas enciklopediigon, kaj disponebligas min por iom fari tiurilate. Arbarulo (diskuto) 15:45, 5 mar. 2022 (UTC)
Farite Arbarulo (diskuto) 22:36, 12 apr. 2022 (UTC)
Ekspoziciejoj ne taŭgas, sed Kongresejoj tute kongruas kun la aliaj lingvoj.--DidCORN (diskuto) 12:29, 13 jul. 2022 (UTC)
Vidu la diskuton en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Kategorio:Ekspoziciejoj -> Kategorio:Kongresejoj. ThomasPusch (diskuto) 08:48, 19 jul. 2022 (UTC)
Ili ambaŭ traktas la saman temon kaj unu el ili ne havas iun ajn ligilon al aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 16:19, 12 aŭg. 2022 (UTC)
Farite Pro neniu kontraŭdiro dum pli ol unu semajno.--DidCORN (diskuto) 13:58, 22 aŭg. 2022 (UTC)
Probable sama. - Moldur (diskuto) 15:53, 29 sep. 2022 (UTC)
Por: Arbarulo (diskuto) 13:48, 13 nov. 2022 (UTC)
Farite -DidCORN (diskuto) 18:11, 10 mar. 2023 (UTC)
- Dankon, DidCORN! - Moldur (diskuto) 14:00, 11 mar. 2023 (UTC)
Jen du evidente samtemaj artikoloj. La unua artikolo ne havas intervikiojn. Kiam mi provis serĉi ion rilatan per helpo de la rumana nomo, mi trovis la duan artikolon kun la intervikioj. - Krome la enkondukaj frazoj estas preskaŭ la samaj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 05:07, 30 sep. 2022 (UTC)
Por: Kaj temas ŝajne ne pri istmo, sed pri montpasejo. Arbarulo (diskuto) 13:49, 13 nov. 2022 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 18:58, 21 jan. 2023 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 10:05, 26 jan. 2023 (UTC)
Kategorioj pri episkopoj
[redakti fonton]Kategorio:Hungaraj grekokatolikaj episkopoj kaj Kategorio:Hungaraj grek-katolikaj episkopoj. - Moldur (diskuto)
Por: Arbarulo (diskuto) 13:51, 13 nov. 2022 (UTC)
Por: ThomasPusch (diskuto) 23:47, 3 feb. 2023 (UTC)
Forte por: Super Nabla🪰 18:18, 12 maj. 2023 (UTC)
Balio estas insulo kaj provinco en Indonezio, preskaŭ samaj teritorie. La provinco inkludas ankaŭ kelkajn malgrandajn insulojn inter Balio kaj Lomboko, sed pli proksimajn al Balio, kies teritorio estas malpli ol 20-ono de la totalo.
Delonge ni havis ĝermon pri la insulo. Antaŭ du jaroj estis kreita ankaŭ ĝermeto pri la provinco. Poste estis aldonitaj informaj pri la administra divido de la provinco, sed ne al ties artikolo, sed al la artikolo pri la insulo. Ankaŭ la informkesto de la insula artikolo fakte priskribas la provincon. Ĉu ni kunigu aŭ pli klare distingu la artikolojn? Ambaŭ elektoj havas precedencon ĉe alilingvaj Vikipedioj. Arbarulo (diskuto) 13:59, 13 nov. 2022 (UTC)
Kontraŭ: Mi fakte preferus havi malsamajn artikolojn (laŭ modelo ekz. de la franca vikipedio), sed ĝustas ke necesas pli klare distingi ilin kaj klare videbligi en la paĝo ke ekzistas la alia artikolo. La ĉapitro "Administra divido: La provinco estas dividita en ok distriktoj..." estis mia kontribuo de novembro 2021. Se ekzistas artikolo nur-geografia pri la insulo kaj artikolo administra pri la provinco, tiam tiu ĉapitro kompreneble apartenas al la (ankoraŭ) ĝermeto pri la provinco, kiu jam ekĝermis en februaro 2021, sed kiam mi metis la ĉapitron, mi neniel povis suspekti ke iel alie kaŝite en vikipedio ekĝermus dua artikolo! Mi metas mian ĉaptitron provizore al la teksto pri la provinco, kiu nun ankoraŭ estas mizere malgranda, sed se teksto havas la amplekson de artikola ĝermo, ĝi rajtas ekzisti kaj malrapide kreski. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 3 feb. 2023 (UTC)
- PS: Kompreneble, se tiel pensi, la insula artikolo devas havi la informkeston "insulo" kaj nur la provinca artikolo la informkeston "administra unuo". Mi ĵus instalis la informkeston "insulo". Fakte, se la situacio en diversaj lingvoj tiom neunuecas, estas multaj lingvoj kun du paĝoj, sed iuj grandaj nur kun unu, tiam ĉiam estas la risko, ke iam iu homo venas ekde la angla teksto, kie nur ekzistas artikolo pri la insulo, kaj ĉi tie metas tute nematuran tradukon de la angla teksto, se aspektas kvazaŭ en Esperanto ne ekzistus artikolo pri la insulo, aŭ alia homo venas ekde la germana teksto, kie nur ekzistas artikolo pri la provinco, kaj ĉi tie metas tute nematuran tradukon de la angla germano, se aspektas kvazaŭ en Esperanto ne ekzistus artikolo pri la provinco - pli bone havi ambaŭ, jam super la nivelo de ĝermo, klare indiki ke ekzistas du tekstoj, kaj videbli en ambaŭ vikidatumaj kestoj. ThomasPusch (diskuto) 23:46, 3 feb. 2023 (UTC)
Ne farite.--DidCORN (diskuto) 18:45, 15 feb. 2023 (UTC)
Resuso kaj Rezuso
[redakti fonton]Temas pri la sama specio. - Moldur (diskuto) 20:32, 30 nov. 2022 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 20:15, 25 dec. 2022 (UTC)
Por: Efektive, kaj la kunigita teksto estu sub ĝusta titolo "resuso" (PIV), kvankam la teksto nun nomata "rezuso" aspektas pli profesieca (sed la ideo de kunigo ja ĉiukaze estas enhave kunigi ambaŭ tekstojn, tiel ke neniu valora ero perdiĝas). ThomasPusch (diskuto) 22:14, 3 feb. 2023 (UTC)
Por: Arbarulo (diskuto) 20:11, 26 feb. 2023 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 11:29, 11 mar. 2023 (UTC)
- Dankon, DidCORN! - Moldur (diskuto) 14:00, 11 mar. 2023 (UTC)
Dum Kategorio:Landformoj estas ligita al neniu alia Vikipedio kaj estas ne la korekta termino, necesas kunigi ĝin kun Kategorio:Terformoj.DidCORN (diskuto) 18:38, 11 dec. 2022 (UTC)
Por: --DidCORN (diskuto) 20:16, 25 dec. 2022 (UTC)
Por: --LiMr (diskuto) 08:01, 9 jan. 2023 (UTC)
Por: --ThomasPusch (diskuto) 21:58, 3 feb. 2023 (UTC)
Por: Arbarulo (diskuto) 20:12, 26 feb. 2023 (UTC)
Por: Super Nabla🪰 18:17, 12 maj. 2023 (UTC)
Farite Taylor 49 (diskuto) 11:31, 18 maj. 2023 (UTC)
Ne necesas neologismo "korveo", se la saman koncepton jam esprimas establita vorto. - Moldur (diskuto) 21:24, 17 feb. 2023 (UTC)
Komento: Estas du konceptoj. Mi proponas sekvi la difinojn de PIV, kopiitajn preskaŭ laŭvorte en Servuteco, kvankam ili ne estas tute logikaj. Tiel ni alinomus Korveo al Servuto kaj lasus Servuteco. Arbarulo (diskuto) 17:17, 23 apr. 2023 (UTC)
Kontraŭ: kunigi, sed Por la propono de Arbarulo, t.e. alinomi Korveo-n Servuto kaj konservi la titolon Serviteco, sed ŝanĝi ĝian difinon.-DidCORN (diskuto) 18:16, 6 maj. 2023 (UTC)
Forte por: . Vidu ankaŭ la diskuton en VP:AA — Super Nabla🪰 16:00, 9 maj. 2023 (UTC)
Tiuj ĝermoj ŝajne temas pri la sama afero. Mi proponas transmeti la enhavon de Arbaristiko en Arbara mastrumado kaj anstataŭigi ĝin per nova artikolo pri Arbarkultivo, kongrua kun ĝiaj intervikioj. Arbarulo (diskuto) 17:17, 23 apr. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Ċiu el la du artikoloj rilatas al iomete malsama temo kaj estas ligata al iu listo da aliaj taŭgaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 17:09, 6 maj. 2023 (UTC)
- Laŭ mia kompreno, la malsamo inter la anglalingvaj artikoloj estas ke Forestry ("Arbara mastrumado") temas pri ĉiacela mastrumado aŭ interveno en arbaroj, dum Silviculture ("Arbarkultivo"/"Arbaristiko") rilatas nur al la celo de ekonomia produktado. Povas esti ke ekzistas interlingvaj konfuzoj kaj la distingo en aliaj Vikipedioj ne estas la sama. Mi ne vidas tian distingon en la Esperantaj artikoloj, sed eble en tiel etaj ĝermoj ĝi ne estas klare esprimebla. Ĝi tute ne estas esprimata de la nunaj titoloj.
- Ĉiaokaze, mi volas alinomi Arbaristiko al Arbarkultivo kaj pliampleksigi ĝin per traduko el la angla artikolo. Ne tiom gravas ĉu la nuna ĝermeto estos fandita kun alia artikolo. Do mi transmetos mian proponon al Alinomendaj Artikoloj. Arbarulo (diskuto) 20:37, 8 maj. 2023 (UTC)
- Laǔ la ĉi-spura komento mi proponas ankaǔ la alinomadon de Arbara mastrumado al Arbarscienco en la Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj adaptado de la enhava teksto.--DidCORN (diskuto) 13:30, 28 maj. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Mi kredas, ke arbaristiko estas nur unu el la sciencoj de arbara mastrumado. Eble la nuna artikolo pri arbaristiko estas tre mallonga, sed mi preferas restigi du diversajn artikolojn. — Super Nabla🪰 18:17, 12 maj. 2023 (UTC)
Ne farite.-DidCORN (diskuto) 20:25, 5 jun. 2023 (UTC)
Elsendomasto kaj Telekomunika turo Antenturo
[redakti fonton]Du mallongaj artikoloj kun maklara enhava diferenco. Taylor 49 (diskuto) 21:14, 7 maj. 2023 (UTC)
- Ŝajnas ke la distingo estas, ĉu la konstruaĵo estas nur masto aŭ pli domeca. Mi akceptus ĉu kunigi, ĉu restigi (eventuale kun pli da detaloj pri la distingo kaj kiel ĝi gravas, se ĝi gravas). Arbarulo (diskuto) 20:45, 8 maj. 2023 (UTC)
Komento: Distingoj estas pluraj:
- malpeza masto vs domeca turo
- radia vs televida vs kombina vs telefona signalo
- elsendado vs ricevado
- Ĉar supozeble malsaĝas havi 16 (2*4*2) paĝojn mi proponas la kunigon. Taylor 49 (diskuto) 19:34, 11 maj. 2023 (UTC)
Sindetena: Se la artikoloj plilongiĝas, mi preferus restigi ilin ambaŭ. Laŭ mi, Telekomunika turo devus alinomiĝi kiel Televida turo (VP:AA). — Super Nabla🪰 18:21, 12 maj. 2023 (UTC)
Komento: Ekzakte tio estas la problemo. Ĉu poŝtefefonaj antenaj mastoj apartenas al "Elsendomasto" aŭ "Televida turo"? Taylor 49 (diskuto) 19:31, 12 maj. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Ĉar tia masto estas specifa, dum antenturo estas pli ĝenerala. La du artikoloj havas ĉiu siajn proprajn intevikiojn.--DidCORN (diskuto) 20:54, 25 maj. 2023 (UTC)
Ne farite.-DidCORN (diskuto) 20:25, 5 jun. 2023 (UTC)
Evidente sama koncepto. Taylor 49 (diskuto) 15:48, 12 maj. 2023 (UTC)
Forte por: kaj Operacio (matematiko) estu la ĉefa paĝo. — Super Nabla🪰 18:14, 12 maj. 2023 (UTC)
Por: Notindas ke jam ekzistas en Aritmetiko la ĉapitron "Aritmetikaj operacioj", do la artikolo operacioj per nombroj povus esti nuligota.User:DidCORN
Por: Operacioj per nombroj (ĉu ne prefere "al" aŭ "de"?) ne estas la sama koncepto kun Operacio (matematiko), ĉar ne ĉiuj matematikaj aroj estas nombrosistemoj, nek kun aritmetiko, ĉar pluraj nombraj operacioj ne estas aritmetikaj. Tamen mi opinias ke ĝia enhavo estas pli bone klarigebla en tiuj artikoloj kaj aliaj rilataj ol en propra aparta. Arbarulo (diskuto) 17:40, 15 maj. 2023 (UTC)
Farite. Taylor 49 (diskuto) 13:06, 17 maj. 2023 (UTC)
Kialo: Sama temo. Mi ne komprenas la elekton de la vorto «ĝermolisto». — Super Nabla🪰 23:00, 24 maj. 2023 (UTC)
Por: Sed necesas multe da laboro por ordigi la liston laŭ alfabeta ordo.--DidCORN (diskuto) 13:37, 28 maj. 2023 (UTC)
Por: Kiel klarigite ĉe la supro de la "ĝermolisto", ĝi celas esti loko por informoj pri personoj, kiuj ne meritas apartan artikolon, dum la alia listo devas listigi sen informoj ĉiujn, inklude tiujn kiuj havas artikolon. Tamen laŭ mi estas pli bone havi nur unu liston. Arbarulo (diskuto) 02:56, 30 maj. 2023 (UTC)
Komento: La elekto de du tiaj listoj por praktike ĉiu lando (almenaŭ tiuj kie iam estis pli ol unu aŭ du esperantistoj) kaj la unueca titoligo estis tre frua decido de la esperanta vikipedio, kaj jam estis kiam mi unuafoje vidis vikipedion en 2006: La nomo "Ĝermolisto de iks-landaj esperantistoj", kara Super Nabla, estas nur koncizigo de tre malpraktika titolo "listo de teksteroj pri iks-landaj esperantistoj, kiuj iam povos kreski ĝis artikolaj ĝermoj", ĉar prave la unua vikipedianoj ne volis havi amason da mikrotekstoj kun nur unu frazo, sen materialo por informkesto, sen referencoj, internaj kaj eksteraj ligiloj kaj fotoj. Sed aliflanke la e-lingva vikipedio servas kiel baza datumbazo pri la e-lingva kulturo, do draste forĵeti ĉiujn jam kolektitajn informerojn, eĉ kiam ankoraŭ ili estis nekontentige multaj, estus drasta perdo de informoj. Tial ĉiuj ĝermolistoj pri esperantistaj biografiaj eroj el diversaj landoj estas pli bona solvo ol krei centojn da "ĝermetoj", kiuj ĉiuj devus havi specialan protekton ne esti forĵetitaj kvankam pli malgrandaj ol niaj en komparo kun aliaj lingvoj relative altaj postuloj pri artikolaj ĝermoj. Aliflanke, la "listoj de iks-landaj esperantistoj", en kiu ĉiu ajn povas meti ruĝajn ligilojn pri homoj kies nomojn tiu homo hazarde konas, kaj povas esperi ke iu alia homo kun pli da scio iam kreos el tio artikolon, laŭ mi malmulte utilas, kiel entute malmulte utilas longaj listoj kun multaj ruĝaj ligiloj. Pri tiuj listoj de nur-nomoj bluaj kaj ruĝaj (el kiuj plej multaj jam kreiĝis en 2004, kelkaj jam en 2003, do vere estas antikvaj laŭ vikipediaj normoj) mi persone povus facile rezigni, nur ke antaŭ forigo oni devus detale kontroli ĉu oni ne akcidente forĵetas iun informon, kiu nur tie dokumentiĝis. Sed mi supozas ke estas aliaj homoj kiuj pli ol mi aprezas tiujn listojn ankaŭ kun ruĝaj ligiloj. Kvankam mi konstatas ke ekzemple Dominik nervite forigis praktike ĉiujn nomojn de ruĝaj ligiloj el la franca listo, kaj skribis ke li nur konsentus lasi iun nomon se estas almenaŭ unu referenco ke homo de tiu nomo vere iam ekzistis kaj vere iam estis esperantisto - mi bone komprenas la ideon de Dominik, sed se oni tiel faras, la listo jam estas nenio alia ol la koncerna kategorio samtema - krom se oni aldonas notojn al unuopaj nomoj kion oni ne povas fari en kategorio - sed tiam la praktiko tre similiĝas al la praktiko de la "ĝermolistoj". Nun, en la kategorio "Listoj de esperantistoj laŭ nacieco" estas 45 ĝermolistoj kaj aldonaj 84 tre malnovaj simplaj listoj. Mi lasis mian komputilon kalkuli: en la franca ĝermolisto nun estas 79 homoj, inter ili 7 tekstoblokoj tiom grandas ke ili nepre iĝu aparta artikolo, sed restas 72 bloketoj. Se ni volus ĉiun blokon el tiuj 45 ĝermolistoj transformi al apartaj artikoloj kaj konsideras ke neniu alia listo tiom longas kiom la franca, tiam estas maksimume 45x70 novaj ĝermetoj, aŭ 3130 kreindaj novaj paĝoj. Nepre oni ne buĉu la ĝermolistojn, nur provu forpreni iom da pli grandaj blokoj al apartaj artikoloj, ĉar 3130 kreindaj novaj paĝoj (eble pli eble malpli, mi ne volas kalkuli la enhavon de ĉiu listo) estas GRANDA NOMBRO. Kaj mi dirus ke se ni decidas voli forpreni la simplajn listojn, forviŝi la ruĝajn ligilojn kiel faris Dominik por la francoj, kaj kopii ĉiun nomon kun iu noto de la simpla listo al la "ĝermolisto", ke tio ankaŭ estas projekto por duonjaro, vidante kiom (malsufiĉe) da tempo ni ĉiuj havas por tiaj grandaj projektoj. Do ni atentu, ni ne diskutas ĉi tie nur pri la kompare malgrandaj du listoj de irananoj, sed pri 45 "ĝermolistoj" kaj 84 "simplaj listoj" (kaj mi konscias, ke aliaj ĝermolistoj ankoraŭ pli ampleksas ol la franca de nun 23 kB - ekzemple la brita kun 32 kB aŭ la germana kun 66 kB) ! --ThomasPusch (diskuto) 14:52, 1 aŭg. 2023 (UTC)
- PS: Arbarulo jam bone priskribis la sencon de la vikipediaj ĝermolistoj. Sed povas iĝis miskomprenoj ke "ĝermolisto" estu "por informoj pri personoj, kiuj ne meritas apartan artikolon": ne temas pri juĝo ke iu en tiuj listoj "ne sufiĉe gravas" kaj "ne meritas apartan artikolon", sed simple ke la materialo ĵus nun kolektita estas tro malmulta por propra biografio. Nur temas pri kvanto de disponebla teksto, ne pri la kvalito de la homoj kiuj listiĝas tie! ThomasPusch (diskuto) 15:04, 1 aŭg. 2023 (UTC)
- Dankon pro la klarigo. Efektive, mi ne intencis taksi la personan valoron de iu homo. Arbarulo (diskuto) 15:26, 24 sep. 2023 (UTC)
- PS: Arbarulo jam bone priskribis la sencon de la vikipediaj ĝermolistoj. Sed povas iĝis miskomprenoj ke "ĝermolisto" estu "por informoj pri personoj, kiuj ne meritas apartan artikolon": ne temas pri juĝo ke iu en tiuj listoj "ne sufiĉe gravas" kaj "ne meritas apartan artikolon", sed simple ke la materialo ĵus nun kolektita estas tro malmulta por propra biografio. Nur temas pri kvanto de disponebla teksto, ne pri la kvalito de la homoj kiuj listiĝas tie! ThomasPusch (diskuto) 15:04, 1 aŭg. 2023 (UTC)
La ŝablono de kunigpropono estis almetita en januaro, sed ŝajne nenio estis afiŝita ĉi tie. La kunigendo estas evidenta. Hezitoj eblas nur pri la uzenda nomo.
Mia prefero estas Eŭropa Media Agentejo. Mi scias kvar modernajn eŭropajn lingvojn (anglan, hispanan, germanan, francan) kaj ĉiuj uzas nomon tradukeblan tiel, do mi supozas ĝin plej taŭga. Tamen, se iu malsamopinias, ni diskutu.
La nomon proponitan de mi uzis almenaŭ unu artikolo en Monato [2] kaj la tre similan "Eŭropa Medi-Agentejo" uzis Brian Moon en traduko de oficiala gazetara komuniko [3]. "Eŭropa Medio-Organizaĵo" aperas en du artikoloj de Monato troveblaj en la Tekstaro. Mi ne facile trovas ekzemplon de "Eŭropa Vivmedia Agentejo" ekster Vikipedio. Arbarulo (diskuto) 02:56, 30 maj. 2023 (UTC)
Por:
Eŭropa Medio-OrganizaĵoDidCORN (diskuto) 13:48, 6 jun. 2023 (UTC), Eŭropa Medio-Agentejo DidCORN (diskuto) 14:15, 6 jun. 2023 (UTC)Farite sub Eŭropa Medio-Agentejo Arbarulo (diskuto) 02:38, 16 jun. 2023 (UTC)
"Spaca angulo" kaj "Solida angulo"
[redakti fonton]"Spaca angulo" kaj "Solida angulo", sama koncepto. Kaj komencu artikolon per klarigo, ne per integralo. Taylor 49 (diskuto) 03:32, 30 maj. 2023 (UTC)
Por: kunigi sub la titolo Spaca angulo, kaj pli logika kaj PIV-a (ĉe "spaca"). Arbarulo (diskuto) 13:17, 30 maj. 2023 (UTC)
Por: — Super Nabla🪰 14:59, 30 maj. 2023 (UTC)
Por: DidCORN (diskuto) 14:08, 31 maj. 2023 (UTC)
Farite Taylor 49 (diskuto) 19:47, 3 jun. 2023 (UTC)
Evidentas ke estas la sama plantspecio, dum Dolĉa grenadilo havas neniun intervikion.--DidCORN (diskuto) 17:56, 4 jun. 2023 (UTC)
Por: evidente. Taylor 49 (diskuto) 21:53, 4 jun. 2023 (UTC)
Forte por: Memkompreneble. — Super Nabla🪰 11:03, 14 jun. 2023 (UTC)
Farite DidCORN (diskuto) 13:56, 11 sep. 2023 (UTC)
Kialo: Sama temo @RG72:. La konservinda titolo estas Flago de la Respubliko de Ĉinio. En la artikolo nuntempe nomata Flago de Ĉina Tajpeo (Tajvano) la vikiligiloj estas eraraj. — Super Nabla🪰 11:02, 14 jun. 2023 (UTC)
La artikolo Mister Sandman sentuilas kaj ne estas enciklopedia: la teksto tie povas iĝi sekcio de Esperanto (komputila viruso). Ĉiuj eksteraj ligiloj rompiĝis. — Super Nabla🪰 06:31, 16 jun. 2023 (UTC)
- Post arkivigo de la du antaŭe rompitaj ligiloj, aldono de informkesto, senpolvigo de la paĝo 29A, kreo de Pat Ballard kaj kreo de blua ligilo pri la temo komputila vermo la teksto Mister Sandman utilas, estas enciklopedia kaj miaopinie povas senprobleme resti. Aldono de biografia materialo pri verkisto al teksto de unu verko de la homo ĉiukaze malfacilas, ĉar klare homo kaj komputila misprogramo ne estas sama afero. ThomasPusch (diskuto) 11:31, 1 aŭg. 2023 (UTC)
- Bone, dankon.
Ne farite —Super • nabla🪰 21:14, 7 nov. 2023 (UTC)
- Bone, dankon.
La sama paĝo. La nuntempe-nomata Eskalatoro estas forigenda. — Super Nabla🪰 13:22, 3 jul. 2023 (UTC)
- Jam farita: nun Rulŝtuparo estas la sola artikolo kaj Eskalatoro estas alidirektilo tien, kun referenco ke la alternativa nomo vere uzatas vortare. Tiel bonas. ThomasPusch (diskuto) 10:14, 1 aŭg. 2023 (UTC)
Farite En ReVo aperas nur Rulŝtuparo-n kaj ne Eskalatoro. DidCORN (diskuto) 13:59, 16 aŭg. 2023 (UTC)
- ReVo estas kutime bona informfonto, sed estas neprofesia reta projekto kaj ne ĉiam kompletas. Se iu vorto mankas en ReVo, tio ne signifas ke ĝi ne ekzistus en la renomaj, papere presitaj kaj ne tiom facile laŭ personaj gustoj adapteblaj Esperanto-vortaroj... ThomasPusch (diskuto) 11:47, 22 nov. 2023 (UTC)
- Mi ankoraŭ donu iujn ekzemplojn al mia aserto: PIV havas ĝin en ĉiuj eldonoj de 1970 (p. 247 ĝis 2020, Le Puil Danvy FR EO 1992 havas ĝin (p. 335), Krause Langenscheid DE EO 1993 same (p. 383) kaj Pacjurko EO UK ankaŭ (p. 378 PDF). Kompreneble mi ne estas librejo kaj havas nur malmultajn vortarojn, sed ĉiukaze estas renomaj ekzemploj pri vortaraj mencioj de la vorto "eskalatoro" alternative al "rulŝtuparo". ThomasPusch (diskuto) 15:40, 16 jun. 2024 (UTC)
- Estas interese, ke en plej moderna ruslingva vortaro estas la tria vorto: eskalatoro, ŝtuparlifto VladimirPF (diskuto) 13:03, 22 nov. 2023 (UTC)
Pri stormoj
[redakti fonton]- Sabloŝtormo
- Polvoŝtormo (apartigilo) estas preskaŭ la sama temo; ĝi ne estas apartigilo kiel la titolo mise diras, sed artikolo.
- Taklatondro: artikolo iom malfacile por kompreni, sen vikiligiloj. — Super Nabla🪰 13:26, 3 jul. 2023 (UTC)
Ne farite — Super Nabla🪰 05:02, 7 jul. 2023 (UTC)
- Klare, la du misaj kaj fuŝaj tekstoj polvoŝtormo (apartigilo) kaj taklatondro estas prave forigitaj kaj sabloŝtormo restas la sola tiutema teksto. ThomasPusch (diskuto) 11:32, 1 aŭg. 2023 (UTC)
Kunigo kiel petita de longe (Vd la diskutpaĝon). Fakte nescesos ankaŭ kopii parton de Hejmo (regiono) al Hejmo (loĝejo) . DidCORN (diskuto) 14:10, 16 aŭg. 2023 (UTC)
Farite DidCORN (diskuto) 10:15, 11 sep. 2023 (UTC)
La "orakolejo" estas nenio alia ol la antikva sanktejo Delfo. "Orakolejo" tamen ne estu en la titolo, ĉar la sanktejo havis aliajn gravajn funkciojn - ekzemple oni ankaŭ okazigadis tie la Pitiajn Ludojn kaj dediĉis venkmonumentojn, sen rekta rilato al la orakolo. Ni ankaŭ jam havas artikolon specife pri la orakolo (ne la ejo), nome Pitia. (Mi ĵus korektis la evidente eraran titolon "Pizia".) Tiu artikolo restu aparta, kaj informoj pri la orakolo estu tie aŭ en ambaŭ. Alilingvaj vikipedioj distribuas la informojn diverse kaj ne donas bonan precedencon.
Estis antikva vilaĝeto apud la sanktejo kaj moderna en alia proksima loko. Estus pravigeble ke ili havu proprajn artikolojn, sed ni nun ne havas, kaj ne nepre devas havi informojn pri ili. Ilia gravo neniel komparindas kun la gravo de la sanktejo. Arbarulo (diskuto) 02:18, 23 sep. 2023 (UTC)
Farite Arbarulo (diskuto) 17:48, 3 okt. 2023 (UTC)
Jam proponita, sed neniu prizorgis la proponon. —Super • nabla🪰 20:35, 20 okt. 2023 (UTC)
Farite Nun fakulo prizorgu la redakton. Mi kunigis ankaŭ la enhavojn.--kani (diskuto) 22:48, 20 okt. 2023 (UTC)
Giwan Bak (forigenda) kaj Bak Giwan (restu)
[redakti fonton]La aŭtoro de Giwan Bak ŝajne estas la biografiito mem. —Super • nabla🪰 13:53, 6 nov. 2023 (UTC)
FariteMi kunigis la materialon en la iama artikolo kaj faris la novan alidirektilo.--kani (diskuto) 23:03, 6 nov. 2023 (UTC)
"Ŝablono:Informkesto gravulo" kaj "Ŝablono:Informkesto homo" kaj "Ŝablono:Informkesto biografio"
[redakti fonton]Ŝablono:Informkesto gravulo kaj Ŝablono:Informkesto homo kaj Ŝablono:Informkesto biografio. Havi plurajn kopiojn de sama ŝablono estas bontena hororo. La kosto de bontenado de pluraj kopioj certe iam superos la koston de kunigo. Taylor 49 (diskuto) 20:39, 19 dec. 2023 (UTC)
- Mi pensas, ke ni prenu la kodon pli malpli el {{informkesto gravulo}}, sed konservu la titolon de {{informkesto homo}}. Pri la aŭtomata kategoriigo el {{informkesto biografio}} mi havas iom da duboj pri la utilo. Ĉar la tria ŝablono baziĝas sur Lua-modulo, nur tre malmultaj uzantoj povus korekti ĝin aŭ ion aldoni. Tlustulimu (diskuto) 19:30, 24 mar. 2024 (UTC)
Komento: Ŝablono:Informkesto biografio ligitas al neniu alia Vikipedio.DidCORN (diskuto) 18:21, 20 maj. 2024 (UTC)
- Mi estas por forigi Ŝablono:Informkesto biografio. Mi ne konas la precizajn teknikaĵojn, sed laŭ mia impreso la ŝablono estas malnova kaj neutila aŭ redunda. Sj1mor (diskuto) 19:50, 5 jun. 2024 (UTC)
- Ankaŭ mi preferus se tiuj ŝablonoj estus kunigitaj. La kodo povas esti plejparte tiu de la nuna {{informkesto gravulo}}, kun kelkaj aldonoj kaj la titolo de {{informkesto homo}}. Ankaŭ {{informkesto biografio}} fine malaperu, sed tio estas iom pli da laboro, ĉar ĝi funkcias sufiĉe malsame ol la aliaj kaj uzatas en plurcent artikoloj. - Sincere, Moldur (diskuto) 12:16, 6 jun. 2024 (UTC)
- @User:Tlustulimu User:ThomasPusch
Por: forigo de {{Informkesto biografio}} post forpreno de preskaŭ 500 artikoloj. Mi forprenis la redundajn parametrojn el Ŝablono:Informkesto homo kaj tiel preparis kunigon. Koncerne nomo post kunigo, mi preferas nomon "Ŝablono:Informkesto gravulo" ĉar negravuloj bedaŭrinde ne rajtas havi paĝon en vikipedio. Taylor 49 (diskuto) 14:25, 16 jun. 2024 (UTC)
- @User:Tlustulimu User:ThomasPusch
- Mi nun ne atente spuris kion Taylor ordigis malantaŭ la kulisoj de la informkestoj, sed fidas al la kolego ke estos saĝaj paŝoj. Mi tamen pledas por teno de nomo "informkesto homo", ĉar ĝi temas pri homoj, samkiel "informkesto urbo" temas pri urboj, "informkesto rivero" temas pri riveroj, "informkesto monto" temas pri montoj, "informkesto asocio" temas pri asocioj ktp. Mi tre iritiĝus se nun la informkestoj ŝanĝiĝus al "informkesto grava urbo", "informkesto grava rivero", "informkesto grava monto", "informkesto grava asocio" - "ĉar negravaj temoj bedaŭrinde ne rajtas havi paĝon en vikipedio". Mi certas ke la nomo "informkesto gravulo" nur ekestis kiam oni kunfandis apartajn informkestojn pri profesioj, ĉar la titola nomo "informkesto homo" jam estis okupita - kiam informkestoj homo+gravulo ankaŭ kunfandiĝas tio ne plu estas argumento, kaj la nomo "informkesto homo" estas pli simpla kaj pli sobra. @Tlustulimu: ĉu vi vidus problemojn ke iuj LUA-funkcioj grave mankos se ni decidas ankaŭ kunfandi "info-n biografio"? ThomasPusch (diskuto) 14:53, 16 jun. 2024 (UTC)
Por: konservo de la titolo "Informkesto homo", ĉar ĝi estas pli mallonga kaj pli taŭga (vidu diskuteron de Thomas), sed uzo de kodo plejparte el "Informkesto gravulo" kun kelkaj aldonoj el la nuna "Informkesto homo". - Kiel ni traktu la aferon pri la fona koloro de la kaplinio kaj piedlinio?
- Ĉu ies roboto kapablas eltiri la enkondukajn frazojn de "Informkesto biografio" kaj rekte meti la koncernan tekston en ĉiujn artikolojn, kie tio necesus? Krome estus bone, se la roboto samtempe, se eblas, jam ŝanĝus la informkestan uzon al restonta informkesto. Tlustulimu (diskuto) 17:03, 16 jun. 2024 (UTC)
- Mi ĵus aldonis la fonkoloran ruzaĵon el "Informkesto homo" al "Informkesto gravulo" kaj fakte kreis eĉ kombinon el la antaŭaj kodoj. Sed mi faris tion nur por la kaplinio kaj piedlinio, ĉar la kodo estas sufiĉe kompleksa. La rezulto ankoraŭ devus esti testata. Ĉu eble estas iu artikolo kun "Informkesto gravulo", kiu enhavas lingvoj parolataj, skribataj aŭ signataj (P1412) kaj tie eĉ enhavas Esperanton en la lingva listo? Eble ja estus bone, ke la subtitiloj konservas la fonan koloron de la ĝisnuna ŝablono "Informkesto gravulo". Tlustulimu (diskuto) 17:35, 16 jun. 2024 (UTC)
- Ŝajne estas malmultaj esperanistoj kiuj informkeste nomatas "gravuloj". Sed se iu sciencisto hazarde ankaŭ estis esperantisto... Mi trovis la paĝon Adolf Schmidt, kiu mise havis du informkestojn, "homo" kaj "sciencisto=gravulo", forviŝis unu kaj lasis la keston "gravulo": La koloro estas bele esperante malhelverda, sed sen la stelo kiu aperus ĉe la kesto "homo". Tamen eblas eksperimenti kun la paĝo Adolf Schmidt... ThomasPusch (diskuto) 17:50, 16 jun. 2024 (UTC)
- Mi ĵus trovis artikolon, en kiu la verda fonkoloro kaj la stelo funkcias bone: Adolf Schmidt. Tlustulimu (diskuto) 17:52, 16 jun. 2024 (UTC)
- Nun devus esti rigardata iom post iom, kiuj parametroj devus ankoraŭ esti aldonata resp. alĝustigataj en la ŝabono. Sed nun mi paŭzos pro vespermanĝo. Tlustulimu (diskuto) 17:55, 16 jun. 2024 (UTC)
- Ankaŭ ĉe mi nun la stelo estas ĉe Adolf Schmidt (vidu supre) kaj ĉe George Soros same.
bone ThomasPusch (diskuto) 18:02, 16 jun. 2024 (UTC)
- Mi ĵus trovis artikolon, en kiu la verda fonkoloro kaj la stelo funkcias bone: Adolf Schmidt. Tlustulimu (diskuto) 17:52, 16 jun. 2024 (UTC)
- Ŝajne estas malmultaj esperanistoj kiuj informkeste nomatas "gravuloj". Sed se iu sciencisto hazarde ankaŭ estis esperantisto... Mi trovis la paĝon Adolf Schmidt, kiu mise havis du informkestojn, "homo" kaj "sciencisto=gravulo", forviŝis unu kaj lasis la keston "gravulo": La koloro estas bele esperante malhelverda, sed sen la stelo kiu aperus ĉe la kesto "homo". Tamen eblas eksperimenti kun la paĝo Adolf Schmidt... ThomasPusch (diskuto) 17:50, 16 jun. 2024 (UTC)
- Mi ĵus aldonis la fonkoloran ruzaĵon el "Informkesto homo" al "Informkesto gravulo" kaj fakte kreis eĉ kombinon el la antaŭaj kodoj. Sed mi faris tion nur por la kaplinio kaj piedlinio, ĉar la kodo estas sufiĉe kompleksa. La rezulto ankoraŭ devus esti testata. Ĉu eble estas iu artikolo kun "Informkesto gravulo", kiu enhavas lingvoj parolataj, skribataj aŭ signataj (P1412) kaj tie eĉ enhavas Esperanton en la lingva listo? Eble ja estus bone, ke la subtitiloj konservas la fonan koloron de la ĝisnuna ŝablono "Informkesto gravulo". Tlustulimu (diskuto) 17:35, 16 jun. 2024 (UTC)
- Mi nun ne atente spuris kion Taylor ordigis malantaŭ la kulisoj de la informkestoj, sed fidas al la kolego ke estos saĝaj paŝoj. Mi tamen pledas por teno de nomo "informkesto homo", ĉar ĝi temas pri homoj, samkiel "informkesto urbo" temas pri urboj, "informkesto rivero" temas pri riveroj, "informkesto monto" temas pri montoj, "informkesto asocio" temas pri asocioj ktp. Mi tre iritiĝus se nun la informkestoj ŝanĝiĝus al "informkesto grava urbo", "informkesto grava rivero", "informkesto grava monto", "informkesto grava asocio" - "ĉar negravaj temoj bedaŭrinde ne rajtas havi paĝon en vikipedio". Mi certas ke la nomo "informkesto gravulo" nur ekestis kiam oni kunfandis apartajn informkestojn pri profesioj, ĉar la titola nomo "informkesto homo" jam estis okupita - kiam informkestoj homo+gravulo ankaŭ kunfandiĝas tio ne plu estas argumento, kaj la nomo "informkesto homo" estas pli simpla kaj pli sobra. @Tlustulimu: ĉu vi vidus problemojn ke iuj LUA-funkcioj grave mankos se ni decidas ankaŭ kunfandi "info-n biografio"? ThomasPusch (diskuto) 14:53, 16 jun. 2024 (UTC)
Mi foje rimarkis, ke Vazirio (kreita en 2007) kaj Vaziristano (kreita en 2010, havante intervikiojn) estas samtemaj. Do, devus esti certe saĝe, konservi la artikolon kun la intervikioj kaj iom transpreni tekston el la alia. Ĉu estas alia ideo? --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 24 mar. 2024 (UTC)
Por: Kunigo al Vazirio, la plej multoj de landoj kun -istan finaĵo ests tradukitaj per -io en nia Vikipedio.-DidCORN (diskuto) 18:53, 20 maj. 2024 (UTC)
Farite Kunigitaj en Vazirio--DidCORN (diskuto) 13:16, 24 maj. 2024 (UTC)
Ege verŝajne temas pri la sama homo. Vidu la diskuton ĉe Diskuto:Floris Meydam. - Spenĉjo (diskuto) 22:42, 2 apr. 2024 (UTC)
Farite DidCORN (diskuto) 18:29, 20 maj. 2024 (UTC)
Kunigo de artikoloj pri Tri Kontraŭoj kaj Kvin Kontraŭoj
[redakti fonton]Saluton. Mi proponas, ke la artikolo Kampanjoj Kontraŭ la Tri Malbonoj kaj la Kvin Malbonoj estu kunigata kun Kampanjoj de la Tri Kontraŭoj kaj la Kvin Kontraŭoj, ĉar la lasta estas ĝisdatigita versio. Dankon! AlexandreDupont123 (diskuto) 10:41, 16 jun. 2024 (UTC)
Forte por: kunigo, sed venontfoje vi ne kreu saman paĝon plurfoje. Taylor 49 (diskuto) 11:11, 16 jun. 2024 (UTC)
Farite Taylor 49 (diskuto) 11:39, 16 jun. 2024 (UTC)
Evidente estas la sama temo. Oni jam trovas la esprimon "Liberalaj artoj" en NPIV. DidCORN (diskuto) 15:44, 16 jun. 2024 (UTC)
- La vorto "jam trovas" povus implici ke estas iu nova esprimo, sed ne, "liberalaj artoj" estas en PIV 1970, antaŭ 54 jaroj, kaj en PIV 2020 aperas kun atentigo "arkaike". Sed jes, la vortumo estas en ĉiuj PIVoj, kaj klare ke temas pri la sama temo, do
Por: kunigo je la nomo "Liberalaj artoj". -- ThomasPusch (diskuto) 17:36, 16 jun. 2024 (UTC)
Por: kunigo sub d:Q189329. Taylor 49 (diskuto) 13:21, 22 jun. 2024 (UTC)
Por: Arbarulo (diskuto) 20:20, 6 jul. 2024 (UTC)
Farite--DidCORN (diskuto) 15:34, 14 jul. 2024 (UTC)
Kriminaleco
[redakti fonton]Kategorio:Krimo al Kategorio:Kriminaleco. Ekzakte sama temo. Taylor 49 (diskuto) 22:31, 23 jun. 2024 (UTC)
Por: kunigo sub la titolo "Kategorio:Krimo" sed la vikidatumero de "Kategorio:Kriminaleco". Arbarulo (diskuto) 20:23, 6 jul. 2024 (UTC)
Komento: Mi preferas la terminon Kategorio:Kriminaleco kiu inkluzivigas (eble per subkategorio) temojn kiel Elaĉeta mono kiu rilatas al kriminaleco sed ne estas krimo. Kaj mi ne volas ke estus "Kategrio:Krimo" apud "Kategrio:Krimoj" ĉar la sperto montras ke tiam la intencita distingo ne funkcias kaj ambaŭ enhavas ĉirkaŭ samajn tipojn de paĝon. Taylor 49 (diskuto) 11:58, 23 jul. 2024 (UTC)
Por: --DidCORN (diskuto) 14:06, 14 jul. 2024 (UTC)
Komento: Post tiu diskuto prefereblas kunigi la jenan Kategorio:Krimo (sen ligo al iu ajn alia Vikipedio) kun Kategorio:krimoj.--DidCORN (diskuto) 14:04, 16 sep. 2024 (UTC)
Farite. Taylor 49 (diskuto) 15:37, 18 sep. 2024 (UTC)
Kajero kaj Notlibro
[redakti fonton]Du ĝermoj kiam mi trovis ilin, tro mallongaj por klarigi ĉu la redaktintoj celis iun distingon. Kaj se fakte distingo estas celita, ĝi ne kongruas kun la distingo farita en alilingvaj vikipedioj (kiuj ŝajne ankaŭ ne kongruas inter si ĉe Kajero!). Mi aldonas nun tekston al Notlibro sed por nun ne formis opinion, kiu titolo estos preferinda se oni akceptos la kunigoproponon. Arbarulo (diskuto) 20:34, 6 jul. 2024 (UTC)
Kontraŭ: Mi vidas distingon inter unu afero lerneja kaj alia ne nepre lerneja. Tio rilatas al la redaktado kaj al la konfuzo inter kelkaj lingvoj, sed la malapero de unu el niaj artikoloj ne solvus la problemon.--kani (diskuto) 23:35, 6 jul. 2024 (UTC)
Kontraŭ: --DidCORN (diskuto) 14:11, 14 jul. 2024 (UTC)
Komento: Se do la distingo estos, ke unu temos nur pri lernejaj kajeroj, ĉu iu volas proponi alinomigon, kiu esprimu tion? Arbarulo (diskuto) 02:57, 15 jul. 2024 (UTC)
Kontraŭ: kunigo, por alinomigo de Kajero al io kio videbligas lernejan/studan kuntekston. Taylor 49 (diskuto) 11:53, 23 jul. 2024 (UTC)
Ne farite Arbarulo (diskuto) 15:02, 1 sep. 2024 (UTC)
Entrepreno temas nur pri la ekonomia scienco de tiu vorto. Negoco difinas sian temon kiel "komerca entrepreno, bazo en kapitalismaj ekonomioj, en kiu la plejparto estas privata posedo kaj administrata por gajni profiton kaj konsekvence pliigi la riĉecon de siaj posedantoj. Komercoj ankaŭ povas esti neprofitocelaj aŭ ŝtate poseditaj." "Bazo en kapitalismaj ekonomioj" ne kontribuas por difini la koncepton, sed nur komentas pri ĝia graveco al kapitalismo, kaj la postaj partoj de la unua frazo estas tuj kontraŭdiritaj de la dua frazo. Do la efektiva difino estas "komerca entrepreno", t.e. entrepreno en ĝuste tiu senco, pri kiu Entrepreno temas. Ankaŭ en la postaj partoj de la artikoloj mi vidas neniun klaran aŭ gravan distingon.
Ĉi tiu duobleco rilatas al misa interlingva ligado de kelkaj rilataj artikoloj. Samtempe kun la kunigo mi volas movi Firmao al la vikidatumero kiun Entrepreno nun okupas, kaj kunigi la vikidatumeron de Varnomo kun tiu, kiun Firmao nun okupas. Arbarulo (diskuto) 14:43, 26 aŭg. 2024 (UTC)
Farite sub Entrepreno, ĉar ĝi citis difinon el pli bona fonto (Internacia komerca-ekonomika vortaro). Krome, PIV difinas du ekonomiajn sencojn por "negoco", dum por "entrepreno" ĝi difinas unu ekonomian sencon kaj alian ne aparte ekonomian. Tial mi taksis ke "entrepreno" faros malpli da konfuzoj. Se iu havas IKEV, estus bone kontroli kion ĝi diras pri "negoco". Arbarulo (diskuto) 18:22, 9 sep. 2024 (UTC)
Justa uzo de neliberaj dosieroj
[redakti fonton]Kategorio:Bildoj sub Justa uzo kaj Kategorio:Dosieroj sub justa uzo kaj Kategorio:Neliberaj dosieroj. Mi ŝovis unu objekton de Kategorio:Bildoj sub Justa uzo al Kategorio:Dosieroj sub justa uzo kaj poste rimarkis ke la responda kato en la angla vikipedio jam estas forigita. Pronas ŝovi ĉion el Kategorio:Bildoj sub Justa uzo kaj Kategorio:Dosieroj sub justa uzo al Kategorio:Neliberaj dosieroj. Taylor 49 (diskuto) 15:02, 18 sep. 2024 (UTC)
Por: Mi ne multe atentas pri kategorioj, sed la propono aspektas kiel racia kaj utila simpligo. Arbarulo (diskuto) 03:54, 18 dec. 2024 (UTC)
Farite Taylor 49 (diskuto) 18:35, 25 maj. 2025 (UTC)
la unua paĝo estas ege malnova
Por: kunigo. Samtemaj artikoloj. Arbarulo (diskuto) 01:00, 15 dec. 2024 (UTC)
Farite sub Kristnaska_batalhalto_de_1914 kiu estis multe pli longa. Taylor 49 (diskuto) 15:42, 29 jan. 2025 (UTC)
La dua artikolo estas ege malnova
Por: kunigo. Ili ŝajnas esti tute samtemaj. Arbarulo (diskuto) 03:02, 16 dec. 2024 (UTC)
Forte por: Taylor 49 (diskuto) 15:34, 29 jan. 2025 (UTC)
la propono por kunigi jam ekzistas ekde 2012
- Ho ve, sufiĉe longe. Laŭ la enhavo de Adiga lingvo, ĝi ne estas samtema kun Adigea lingvo. Do mi estas
Kontraŭ: kunigo, sed verŝajne
Por: alinomigo de la ĝermeto Adiga lingvo --> Ĉerkesa lingvo aŭ Ĉerkesaj lingvoj. Arbarulo (diskuto) 03:28, 18 dec. 2024 (UTC)
Forte por: Adiga lingvo --> Ĉerkesa lingvo (nun alidirekto al Abĥaz-adigea lingvaro). Taylor 49 (diskuto) 15:33, 29 jan. 2025 (UTC)
Omo kaj OMO
[redakti fonton]duobla apartigilo
Por: Vi pravas, tute duoblaj. Arbarulo (diskuto) 03:30, 18 dec. 2024 (UTC)
Farite (alidirekto) Stefangrotz (diskuto) 15:49, 18 dec. 2024 (UTC)
sama listo
- Principe mi estus por la kunigo, kaj antaŭ tri monatoj mi bonvenigus la proponon. Sed nun kiam estas krizo de kunlaborado pri la plej fundamentaj principoj de distingo kaj kunigo de artikoloj, eble estas pli bone ne tuŝi polemikajn sed nur mezgravajn temojn kiel la temo de ruĝaj ligiloj. Kiam mi povos fidi ke almenaŭ la plej aktivaj vikipediistoj respektas la bazajn principojn kaj interkonsentitajn politikojn de Vikipedio, mi pli volonte diskutos ĉi tiajn aferojn. Arbarulo (diskuto) 03:38, 18 dec. 2024 (UTC)
- Pri kiu krizo vi parolas? Ĉu vi havas legilon al la diskuto? Stefangrotz (diskuto) 15:47, 18 dec. 2024 (UTC)
Por: Mi komprenas la rezonadon malantaŭ la du listoj, sed mi kredas ke estus pli bone havi nur unu liston por eviti duoblan laboron kaj konfuzon inter uzantoj. Ni certe povus trovi interkonsenton pri kiam ruĝaj ligiloj estas taŭgaj, por ke la du listoj estu kunigitaj. Boivie (diskuto) 13:03, 20 dec. 2024 (UTC)
- La krizo estas tio, ke unu administranto devigas nin havi du tute samtemajn artikolojn titolitajn Spiro kaj Spirado, kaj malpermesas aŭ redistingi aŭ kunigi ilin. La diskuto troviĝas parte ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Homa spirado => Spirado 2024 09 20 kaj parte sur niaj diskutpaĝoj.
- Se vi efektive povos interkonsenti pri tio, kiuj ruĝaj artikoloj en ĉi tiu listo estas taŭgaj, des pli bone. Mi nur petas ke vi parolu nur pri ĉi tiu unuopa artikolo kaj ne rigardu vian decidon kiel tut-Vikipedian politikon. Mi precizigas pri tio ĉar delonge ThomasPusch, kiu ankaŭ disigis ĉi tiujn listojn, delonge traktas decidon pri "longaj listoj de ruĝaj ligiloj" kiel ĝeneralan rajtigon forigadi ĉiajn ruĝajn ligilojn, kaj kverelas kun mi pri la afero. Arbarulo (diskuto) 17:01, 15 jan. 2025 (UTC)
Por: kunigo per forigo de mapli ampleksa Komunumoj de Haute-Marne kun ĉiuj ligiloj. Taylor 49 (diskuto) 17:14, 31 jan. 2025 (UTC)
Por: forigo de la malpli ampleksa listo Komunumoj de Haute-Marne kun ĉiuj ligiloj, pri kiu estas ĉiukaze notita, ke "tiu ĉi versio saviĝis nur pro teknikaj kialoj". Mi ne estis certa ke ne iu alia uzanto protestus kontraŭ mia teknika aldonado de loĝantaroj al la plej malgrandaj el la komunumoj de Haute-Marne, pri kiuj mi ne havis la energion pene fari kompletajn paĝojn, ĉiam nur por kelkaj domoj, pri kiuj plej ofte ne estas fotoj, eksteraj ligiloj, kaj ankaŭ franclingve estis nur minimumaj artikolaj ĝermoj. Jes ja mi diligente verkis ĉiujn paĝojn pri vilaĝaj komunumoj de pli ol 500 loĝantoj en Haute-Marne, kvankam mi persone pensas ke vilaĝo sub 5 000 loĝantoj estas nur vilaĝeto, kaj mi tute ne havas iun ajn personan rilaton al la tre kampara regiono, nur volis ke la priskriba geografio pri Francio entute progresu. Do mi ne kuraĝis sen komuna decido entute forigi la malnovan liston Komunumoj de Haute-Marne kun ĉiuj ligiloj. Se nun estas pli da voĉoj, ke la malnovan liston Komunumoj de Haute-Marne kun ĉiuj ligiloj ne necesas konservi "pro teknikaj kialoj", mi volonte estas por ĝia forviŝo. Kaj @Arbarulo: vi komprenas, ĉu ne, ke mi ne simple bloke buĉas longajn listojn da ruĝaj ligiloj nur pro tio ke ili estas "tro ruĝaj" por mi, sed ke mi freneze bluigis multegajn ligilojn per kreoj de novaj paĝoj, eĉ de iuj paĝoj pri vilaĝoj de nur 400 loĝantoj, sed pri la ankoraŭ pli etaj vilaĝetoj en la forlasita pejzaĝo Haute-Marne evidente neniu ajn esperantista uzanto iam pretis kaj nun pretas engaĝiĝi, ne nur mi ne. Do mia agado neniel estas amasbuĉi listojn pri ruĝaj ligiloj, sed bluigi kiom multajn ruĝajn ligilojn kiom iel ajn home eblas kaj aspektas senca. ThomasPusch (diskuto) 05:56, 25 maj. 2025 (UTC)
Komento: Mi hodiaŭ ankoraŭ trovis laŭ la listo kun aldonitaj loĝantaroj 21 tekstojn de vilaĝaj komunumoj en Haute-Marne de ĉirkaŭ aŭ iomete malpli ol 500 loĝantoj, kiujn mi ankoraŭ provizas per novaj artikoloj. Vi ne imagas kiom pli agrable estas havi "nur" 21 novajn tekstojn antaŭ si kompare al senti sin premata fari 400 mankajn paĝojn el entute 429, se oni estas tutnormala redaktanto (kaj ne laborigas roboton). Kvankam, se la 400 mankaj paĝoj sentiĝas vere utilaj kiam ili estas, ankaŭ eblas du-tri semajnojn fari nenion alian ... sed tio estus tiom enuiga taskaĉo, ke devus esti tre bona motivo kial tiuj 400 tekstoj poste estos grandega profito por la esperantlingva projekto. ThomasPusch (diskuto) 11:01, 25 maj. 2025 (UTC)
- Certe vi jes amasbuĉas ruĝajn ligilojn. Vi ankaŭ impone amase blugas ilin. La unua afero estas malbona, la dua bona, sed la dua ne bonigas la unuan.
- Mi ne konsentas ke via sento de premo verki kiam vi vidas ruĝajn ligilojn estas valida kialo forigi ilin. Se nur vi sentas tiel, ĝi estas tute persona sento kiu devas ne influi tutvikiajn politikojn. Kaj se ne nur vi sentas tiel, tio estas des pli bona kialo por teni ilin ruĝaj, ĉar ĝi kontraŭdiras vian certecon ke neniu iam bluigos pli. --Arbarulo (diskuto) 14:48, 25 maj. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Mi absolute ne konsentas pri la akra akuzo ke mi "amasbuĉas". Vidu, estas franca listo Listes des communes de France, se vi sumigas la nombrojn el la regionoj vi venas al 34 805 necesaj tekstoj pri bazaj francaj komunumoj. Se vi rigardas en tiu kalkula listo vi povas vidi ke grandparte mi, en 2009 unu departementon Thomas Guibal, poste ankoraŭ unuopajn lokojn en Pas-de-Calais, en 2015 alian departementon Mutichou, dise en urboj kun stacidomoj ie-tie Dominik, kaj pri Gironde kaj Moselle tre dankinde subtene Aidas, intertempe esperantigis 17 807 tekstojn, tio estas iom pli ol 51 %. De la restaj 49 % mi en #51 Marne kaj #52 Haute-Marne (nur tie) nigrigis la plej etajn komunumojn de malpli ol 500 loĝantoj, en Marne nigriĝis 540 paĝoj kaj en Haute Marne 340, sume 880 el 34 805, tio estas 2 %. Pri ĉiuj komunumaj listoj laŭ departementoj de 2007 krom Marne + Haute-Marne mi flegis la ruĝajn ligilojn, provis laŭeble bluigi ilin (kie en la esperanta teknika listo jam estas signo
Farite), kaj krome pacience forigis unu truon post alie en la restaj nun 16 118 ruĝaj ligiloj. Vi certe havas imagon, kia kvanto estas 35 mil artikoloj. Mi amase varbis ĉe Dominik, Thomas Guibal kaj Aidas pri plia kunlaboro pri la geografio de Francio, sed ili ĉiuj konfirmis la senton ke la monto simple estas tro granda, kaj ili ne volus pli labori. Ĉe Mutichou mi fakte ne varbis kaj petis, sed la fakto ke li finis unu departementon en 2015 kaj post neniam komencis iun duan departementon, signifas de li fakte sentas kiel Dominik, Thomas Guibal kaj Aidas, kiuj ankoraŭ afable kunlaboretis dum la lastaj tri jaroj. Mi nun ekde 2010 kun interrompoj maĉas pri francaj komunumoj, ekde kvin jaroj intense, kaj tamen ankoraŭ estas 16 118 neverkitaj paĝoj, kaj vi pravas, ke teorie ankoraŭ estus 880 pliaj tekstoj pri mikrokomunumoj de la kampara Marne kaj Haute-Marne, kiujn mi nomis malpli prioritataj. Se vi komparas la dimensiojn, vi vidos ke la 880 malprioritataj eblaj estontaj paĝoj tute ne estas "amasbuĉitaj" (ili neniam estis), sed estas miniatura frakcio kompare al la grandega kvanto de ruĝaj ligiloj en la listoj de 2007, kiuj en 2025 ankoraŭ estas same ruĝaj kiel en 2007. Mi vere ne ankoraŭ dum la sekvaj 20 jaroj ĝis 2045 volas mem fari geografiajn ĝermojn kaj ne volas 20 jarojn peli Dominik, Aidas aŭ novulon de 2035 tion fari. Tial gravas inteligente fari paĝojn, bone uzi vikidatumojn, kaj uzi prioritatojn, ĉar ne ĉiu urbo kaj ĉiu domaro de 120 homoj same gravas por biografioj de aliaj esperantaj paĝoj en vikidatumoj. Nomi la rezignon pri prioritata kreo de 880 el 34 805 iam estontaj paĝoj "amasbuĉo" estas fia mispercepto. Mi vere ne patrolas tra la paĝoj en nura serĉado de ruĝaj ligiloj, kiujn mi povas dekmil-ope buĉi, kaj kalkuli ke la 17 800 kreitaj esperantaj paĝoj kaj la 880 malprioritatigitaj komunumetoj minusigus sin al nulo estas miskalkulo. La francaj aŭtoritatoj mem konscias pri tio, ĉiujare faras "novajn komunumojn" kiuj anstataŭigas poe manplenon da antikvaj komunumetoj de 1789, kaj bonas pri ĉio komunumeto pri kiu ni ne nun faras esperantan tekston kaj post 18 monatoj devas ŝanĝi ĉiun vorton "komunumo" al "eksa komunumo". Vi mem konstatas kiel en aliaj paĝoj mi pridubas ruĝajn ligilojn kaj diskutigas ĉu ili restu pliajn 10 jarojn, aŭ ĉu oni povas varbi iun uzanton por kreado de teksto, aŭ mi mem faras mallongajn aŭ pli vastajn novajn artikolojn, aŭ komune serĉas vojojn kiel eblas ligi la konceptojn al ekzistantaj paĝoj - kvankam tio, se trovatas bona solvo, reduktas unu aŭ 2-3 dubindajn ruĝajn ligilojn, neniel milojn aŭ dekmilojn. Detrua amasbuĉado estas io alia ... Restu justa. ThomasPusch (diskuto) 20:41, 25 maj. 2025 (UTC)
- @ThomasPusch: Mi pardonpetegas pri la vortumo "amasbuĉas". Mi tro facilanime kopiis ĝin de vi, kaj intencis ĝin malpli insulte ol vi verŝajne komprenis ĝin.
- Mi volis nur diri, ke vi grandakvante forigas ruĝajn ligilojn, kio estas objektiva fakto. La emocia kromsignifo de "buĉi" estas troigo. Mi ankaŭ ne intencas malgrandigi vian (bonsence) amasan kreadon de novaj artikoloj, kiun mi ripete nomas vere impona. Kaj mi konsentas, ke la bluigo de ĉiu restanta ligilo devas ne esti prioritato. Mi nur reasertas ke lasi ligilon ruĝa ne devigas vin aŭ iun alian bluigi ĝin. Se vi sentas tian devon, ĝi estas tute persona interpreto, kiu ne akordas kun la intencita signifo de ruĝaj ligiloj en vikimediaj projektoj. --Arbarulo (diskuto) 23:23, 25 maj. 2025 (UTC)
Zorio
[redakti fonton]Zorio d:Q249181 (japana "zori") kaj Zorio (ŝuo) d:Q380339 (nejapana "flip-flop"). Nuntempe ambaŭ temas pri japanaj ŝuoj. Eble Zorio (ŝuo) estas alinomenda, kaj la enhavo apartigenda laŭ japaneco. Taylor 49 (diskuto) 18:37, 19 feb. 2025 (UTC)
- Tiuj artikoloj estis diskutitaj ĉe "Alinomendaj artikoloj" kiam la titolo "Zorio (ŝuo)" estis donita. Tiam mi mem proponis kunigi, sed neniu interesiĝis. Do mi ankaŭ nun estas malforte
Por: kunigo. Se ili restos apartaj, mi eble proponus Zorio (ŝuo) -> Zorio kaj Zorio -> Zorioj en Japanujo. --Arbarulo (diskuto) 20:49, 25 mar. 2025 (UTC)
La artikolo Daktilo ekzistas ekde 2007 kaj ĝis nun ĝi restas ĝermeto. La artikolo Daktilopalmo havas pli da teksto pri la frukto al tiu ĉi artikolo. En aliaj lingvoj Daktilo alidirektas al Daktilopalmo. Tial mi proponas krei alidirekton. -- Stefangrotz (diskuto) 11:06, 5 mar. 2025 (UTC)
Por: Sed mi pensas ke pli ĝuste la propono estu forigo, ĉar la ununura frazeto de daktilo estas kopiita rekte el daktilopalmo, kie ĝi jam ekzistis kaj plu ekzistas. --Arbarulo (diskuto) 20:49, 25 mar. 2025 (UTC)
Mi ne certas pri tio. En PIV nur drupo ekzistas, en ReVo ambaŭ estas menciitaj. En vikipedio ni havas du artikolojn. Ĉu estas diferenco? -- notis sen subskribo Stefangrotz je 10:19, 11 mar. 2025
Kontraŭ: Drupo kaj kernetfrukto estas malsamaj aferoj. Drupo havas unu semon, ofte sufiĉe grandan, kaj kernetfrukto havas po kvin laŭ mia kompreno de la artikolo, kiuj povas esti sufiĉe malgrandaj.
- Ĉu tamen vi celis proponi kunigon de kernetfrukto kaj pomofrukto? Tiuj artikoloj ŝajnas esti preskaŭ identaj. --Arbarulo (diskuto) 20:49, 25 mar. 2025 (UTC)
Mi vere ne vidas diferencon inter la du temoj. -- notis sen subskribo Stefangrotz je 14:36, 17 mar. 2025
- Certe
Por: Ĝenerale, tre malofte estos bona ideo havi artikolon "X-o" (des malpli "X-i") kaj alian "X-ado". --Arbarulo (diskuto) 20:49, 25 mar. 2025 (UTC)
- Certe
Por: plej bone sub simpla titolo "Rendevuo". ThomasPusch (diskuto) 23:59, 24 maj. 2025 (UTC)
- Certe
Forte por: kunigo sub Rendevuado aŭ Rendevuo. Vikipedio ne estas vortaro. Taylor 49 (diskuto) 18:15, 25 maj. 2025 (UTC)
Plaĝo kaj Strando
[redakti fonton]Ĉu estas diferenco? -- notis sen subskribo Stefangrotz je 12:56, 25 mar. 2025
Sindetena: La temoj estas bone distingitaj en la artikoloj (strando estas terformo, kutime natura, kaj plaĝo estas homa uzocelo por kiu strandoj aparte taŭgas), sed ambaŭ estas kompatinde mallongaj. --Arbarulo (diskuto) 20:49, 25 mar. 2025 (UTC)
- La temoj estas bone distingitaj en la artikoloj, tial estus tute bone havi du ellaboritajn paĝojn, sed mi dubas ke indas propran tekston fari por la stranda uzocelo de "plaĝo", se ni estas la sola vikipedia lingvo kiu faras tiun diferencon. Kun du aliaj vikipediaj lingvoj mi estus por granda peno elvringi sufiĉajn ideojn por iom-pli-ol-ĝerma artikolo por "plaĝo" do kontraŭ kunigo, sed se daŭre ne estas ajna alilingva vikipedio kiu faras tiom detalan ditingon, mi estas
por kunigo je titolo "strando" kaj vikidatumo d:Q40080. ThomasPusch (diskuto) 23:27, 24 maj. 2025 (UTC)
Por: kunigo sub d:Q40080 (estas ankaŭ malsama d:Q93352 = marbordo). Taylor 49 (diskuto) 18:14, 25 maj. 2025 (UTC)
Ambaŭ estas apartigiloj. -- notis sen subskribo Stefangrotz je 08:18, 3 apr. 2025
Por: --Arbarulo (diskuto) 19:44, 7 maj. 2025 (UTC)
Por: Strangaj ĝemeloj. Kapitano kiel titolo tute sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 23:18, 24 maj. 2025 (UTC)
Forte por: Taylor 49 (diskuto) 18:12, 25 maj. 2025 (UTC)
Avaremo kaj Avareco
[redakti fonton]El la artikola diskutpaĝo: Estas artikolo avaremo, ĉu ne eblas kunigi ilin? Roberto (diskuto) 09:19, 11 okt. 2020 (UTC)
- Ili aspektas tre similaj, Kion vi pensas? --Stefangrotz (diskuto) 15:07, 30 apr. 2025 (UTC)
Malforte kontraŭ: Jes estas nuancoj, en la e-lingva klarigo, sed ankaŭ en vikidatumoj estas klare du blokoj, kaj estas aliaj tri lingvoj krom Esperanto kiuj decidis favore al du tekstoj: la franca, portugala kaj hindia (la angla kaj ukraina trompetas per alidirektiloj kaj ne kalkuleblas). La hindian probable neniu aktiva esperanta vikipediano vere regas, sed la franca kaj portugala tekstoj pli proksimas al Esperanto kaj tial pli facile legeblas. Ĉu iu de tie povus ĉerpi ideojn kiel eblas plidistingi la tekstojn kaj kiel eblas konvinke plenigeti du apudajn paĝojn? Pri la skizeto pri alinomigoj de Arbarulo mi skeptiketas. Kvankam mi ne tre detale enketis ĉi tie, evidente ekzistas ankaŭ interlingvaj vikidatumaj konceptoj pri Avido kaj Deziro, do kunfandi du konceptojn signifas forigi Esperanton el unu interlingva vikidatuma koncepto. ThomasPusch (diskuto) 23:57, 24 maj. 2025 (UTC)
Komento: Se vi kontrolos la alilingvajn tekstojn pri Avido kaj Deziro, vi vidos ke la intervikia ligado estas trompa. La artikoloj de diversaj lingvoj ne temas pri la samaj temoj - la situacio estas eble eĉ pli fuŝa ol la problemo de la spiradoj. Mi proponis kunfandi Avido kun Deziro ĉefe por liberigi la titolon "Avido", ĉar mi pensas ke tiu vorto estas kutime uzata por la koncepto priskribita en Avaremo kaj ne la priskribita en Avido. Mi ankaŭ vidas neniun klaran malsamon inter la enhavoj de Avido kaj Deziro. Sed se iu povas elpensi pli bonan nomon por Avido kaj reskribi ĝin tiel, ke la enhavo pli klare respondos al la nomo, mi ne kontraŭos tion. --Arbarulo (diskuto) 15:01, 25 maj. 2025 (UTC)
- Jen la nekohero de alilingvaj vikipedioj, kiujn mi kapablas legi.
- En la angla, "Avareco" estas alidirektilo al nia "Avaremo", sed la enhavo responda al nia "Avareco" troviĝas en en:Miser, ligita kun neniu Esperanta artikolo; Avaremo respondas al nia artikolo; la artikolo ligita al "Avido" enhave respondas al nia duoblaĵo Avido/Deziro; kaj la artikolo ligita al Deziro temas pri koncepto kiun ni ne kovras, kiu en la angla havas propran vorton (wish), sed kiun en Esperanto ni nomus same "deziro" aŭ eble "dezirpeto".
- La franca estas sama kiel la angla pri nia Avido/Deziro (ankaŭ en tiu lingvo la dezirpetoj ligitaj al Deziro nomiĝas per propra vorto, souhait); tamen Avareco estas ligita al nia samtema artikolo, ne la angla samtema artikolo.
- La hispana artikolo ligita kun Avareco enhave respondas al nia Avaremo. Nenio ligiĝas al nia Avaremo, kaj la enhavo responda al nia Avareco troviĝas ĉe es:Avaro, ligita kun la samtema angla artikolo kaj neniu Esperanta artikolo. Ĝi ne havas propran vorton aŭ artikolon por dezirpetoj, sed ĝia "Deziro" enhave respondas al nia Avido/Deziro, same kiel en la angla kaj franca.
- La germana artikolo ligita kun Avaremo bone respondas al ĝi. Inter Avido kaj Deziro ĝi faras iun distingon kiun mi ne bone komprenas, kaj verŝajne tiun celis la redaktinto de niaj artikoloj, sed ĝi certe ne rilatas al la distingo farita de la angla kaj franca vikipedioj, nek al la difinoj de "avido" kaj "deziro" en Esperanto; mi suspektas ke ĝi estas apartaĵo de la germana lingvo. Neniu artikolo estas ligita kun nia Avareco, sed verŝajne de:Geiz devus esti.
- La simpla angla estas same kiel la angla pri Avido kaj Avaremo, havas nenion pri Avareco, kaj la artikolo ligita al Deziro ŝajne estas koncepta nuanco ne esprimata en la aliaj vikipedioj analizataj krom la angla en:Want, kun kiu ĝi tamen ne estas ligita. Arbarulo (diskuto) 17:03, 25 maj. 2025 (UTC)
- Konklude: mi pensas, ke la volo ne "perdi" ligon inter Esperanta artikolo kaj vikidatuma ero ne estas sufiĉa kialo por konservi eble duobligitan, certe misnomitan ĝermon Avido. Se necesos, oni povus kompensi la perdon verkante artikolon respondan al la angla wish, franca souhait (tamen kun kiu Esperanta titolo?) --Arbarulo (diskuto) 17:14, 25 maj. 2025 (UTC)
Ambaŭ estas apartigiloj --Stefangrotz (diskuto) 19:33, 7 maj. 2025 (UTC)
Por: --Arbarulo (diskuto) 19:51, 7 maj. 2025 (UTC)
Farite eble administranto povas forigi Globish (apartigilo) Stefangrotz (diskuto) 07:36, 8 maj. 2025 (UTC)
Farite ĉe WikiData. Taylor 49 (diskuto) 21:50, 16 maj. 2025 (UTC)
Farite La neuzata "Globish (apartigilo)" estas forigita laŭpete. ThomasPusch (diskuto) 10:43, 25 maj. 2025 (UTC)
Peto ĝisdatigi
[redakti fonton]@Stefangrotz: @Taylor 49: Ĉu vi volas fari la kunigojn proponitajn de vi, kiuj en sufiĉe longa tempo ne ricevis kontraŭojn? Tio estas respektive la artikoloj pri daktiloj, rendevuado, strandoj (se vi ne ŝanĝis vian opinion pri tio), kaj tiu pri zorioj. Arbarulo (diskuto) 20:42, 7 maj. 2025 (UTC)
- Kunigo de "Ŝablono:Informkesto gravulo" kaj "Ŝablono:Informkesto homo" kaj "Ŝablono:Informkesto biografio" estas teknike malfacila. Mi prizorgos le ceterajn. Taylor 49 (diskuto) 21:16, 16 maj. 2025 (UTC)
La enhavoj estas preskaŭ samaj, krom longa aldona sekcio en Nuklea armilo pri "Registaroj, kontrolo kaj juro" (parte duobliganta aliajn sekciojn).
Ĝis 2019 ekzistis nur Atombombo, kunligita kun la vikidatumero kiun nun havas Nuklea armilo. Tiam uzanto de Vikidatumoj movis ĝin al la nuna vikidatumero. Laŭ mi, la ĝusta respondo estus remeti la ligilon al la antaŭa vikidatumero, dialogi kun la movinto ĉe Vikidatumoj kaj eble alinomi la artikolon. Anstataŭ fari tion, oni kreis novan artikolon Nuklea armilo kaj rekte kopiis en ĝin (sen atribuo) la tutan tekston de Atombombo. La sekcio "Registaroj, kontrolo kaj juro" aldoniĝis poste. Arbarulo (diskuto) 18:14, 13 maj. 2025 (UTC)
Forte por: plena kunigo sub titolo Nuklea armilo kaj d:Q12802. Taylor 49 (diskuto) 21:10, 16 maj. 2025 (UTC)
Farite Arbarulo (diskuto) 02:40, 21 maj. 2025 (UTC)
En 2019 la tuta enhavo de Elektromagneta ondo kopiiĝis kun malklara atribuo en la novan artikolon Elektromagneta radiado. Poste multaj aliaj aferoj aldoniĝis al Elektromagneta radiado dum Elektromagneta ondo apenaŭ redaktiĝis. La rezulto estas, ke Elektromagneta ondo restas kiel duoblaĵo de la enkonduko de Elektromagneta radiado. --Arbarulo (diskuto) 18:57, 13 maj. 2025 (UTC)
Por: plena kunigo sub Elektromagneta radiado. Elektromagneta radiado estas fenomeno. Elektromagneta ondo estas dubinda termino. Taylor 49 (diskuto) 21:27, 16 maj. 2025 (UTC)
Farite Arbarulo (diskuto) 02:40, 21 maj. 2025 (UTC)
Mi ne estas biologisto, sed ili aspektas kiel la sama temo --Stefangrotz (diskuto) 12:32, 14 maj. 2025 (UTC)
Por: La artikoloj ne estas sufiĉe longaj por juĝi tute certe, sed mi vidas neniun klaran distingon. Arbarulo (diskuto) 19:37, 16 maj. 2025 (UTC)
Forte por: d:Q12356431 la taksonomio estas komplika, sed tio ne pravigas du nebulajn artikolojn pri sama nebula temo. Taylor 49 (diskuto) 21:07, 16 maj. 2025 (UTC)
Por: Fakte ne eblas vidi klaran distingon. Sed sendube nur estas unu interlingva vikidatumo, d:Q271844. Tamen la fina artikola titolo devos esti plurala, kaj kompreneble havu la informkeston kaj ĉiun utilan informon. "Verdaj algoj" kaj "Verdalgoj" tutsame taŭgas, probable unuvorta termino ankoraŭ pli flekseblas, se oni iam volos adjektivigi la vorton, kiel por "verdalgaj eksperimentoj" aŭ "verdalga malsano". ThomasPusch (diskuto) 23:15, 24 maj. 2025 (UTC)