Irena Sendlerowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Irena Sendlerowa
Pola sociala laboristino, savinto de 2500 judaj infanoj de morto
Pola sociala laboristino, savinto de 2500 judaj infanoj de morto
Personaj informoj
Naskonomo Irena Krzyżanowska
Naskiĝo 15-an de februaro 1910 (1910-02-15)
en Varsovio
Morto 12-an de majo 2008 (2008-05-12) (98-jara)
en Varsovio, Flag of Poland.svg Pollando
Kaŭzo de morto pneŭmonito
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Profesio social worker, clinical nurse specialist, aktivulo, socia aktivisto
Familianoj
Infanoj 3
Patro Stanisław Krzyżanowski
v  d  r
Information icon.svg
La 95-a naskiĝtago de Irena Sendlerowa, inter la gastoj estas ŝia filino Janina Zgrzembska kaj la savitaj de la Holokaŭsto (i.a. Elżbieta Ficowska, la 15-an de februaro 2005)
La memortabulo omaĝe al Irena Sendlerowa kiel Justulo inter la nacioj ĉe la strato Pawiński n-ro 2 en Varsovio
La komunikilo de germana polico en Varsovio en la germana kaj pola lingvoj, pri mortpuno por la helpantoj por judoj
Irena Sendlerowa dum la antaŭkristnaska vespero 1944 (la 24an de decembro 1944)

Irena SENDLEROWA el la familio Krzyżanowska, pseŭdonimo "Jolanta" (* la 15-an de februaro 1910 en Varsovio; † la 12-an de majo 2008 en Varsovio) naskiĝis kiel filino de pola familio, kiu vivis en la ĉirkaŭo de Varsovio. Ŝia patro estis kuracisto kies klientoj ĉefe estis malriĉaj judoj.

Dum la dua mondmilito dum la germana sieĝo de Pollando, ŝi vivis en Varsovio kaj laboris por la urba "Sociala Bonfara Sekcio". Ŝi komencis helpi judojn ekde la tempo de la starigo de la Varsovia geto.

En decembro de 1942, la nove kreita Żegota ([1]),Konsilantaro por Helpo al Judoj, nomumis ŝin estri la infanan sekcion. Kiel dungito de la Sociala Bonfara Sekcio, ŝi havis specialan permeson eniri la Varsovian geton, kie ŝi portis stelon de Davido. Ŝi kunlaboris kun infana sekcio de la urba administraro, ligita kun la Centra Bonfara Konsilantaro, pola helpa organizaĵo sub Germana kontrolo.

Ŝi organizis kontrabandadon de la judaj infanoj el la geto kaj metadon ĉe anstataŭaj polaj familioj, ĉe Varsovia orfejo, ĉe la Fratinoj de la Familio de sankta Maria kaj katolikaj monaĥinejoj de la monaĥinoj en Turkowice kaj Chotomowo.

Arestita en 1943 de Gestapo, ŝi estis severe torturita kaj ricevis mortopunon. Żegota savis ŝian vivon per subaĉeto de Germanaj gardistoj survoje al ŝia ekzekutejo. Dum la tempo en kiu ŝi kaŝiĝis, ŝi daŭrigis labori por la judaj infanoj.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Ordeno de la Blanka Aglo sur blua rubando

La lernejoj je la nomo de Irena Sendlerowa[redakti | redakti fonton]

  • La Elementa Lernejo n-ro 34 en Rybnik (tie estas fakultative instruata Esperanto fare de instruistino Teresa Konsek) ([3])

Foto-galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.facebook.com/historiajakiejnieznacie/videos/782699978553318/
  2. Irena Sendlerowa - Jad Vaŝem website (angle)
  3. https://www.facebook.com/1899467403636739/photos/a.1899497910300355.1073741828.1899467403636739/1899519693631510/?type=3&theater



Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Irena Sendlerowa estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Referencoj[redakti | redakti fonton]