Konsilantaro por Helpo al Judoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zegota)
Konsilantaro por Helpo al Judoj
organizaĵo
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Situo Krakovo
Fondinto(j) Henryk Woliński vd
vdr

Konsilantaro por Helpo al Judoj (pole Rada Pomocy Żydom przy Delegacie Rządu RP na Kraj) estis pola subtera organizaĵo aganta en la jaroj 1942-1945 kiel organo de pola registaro en ekzilo, kies tasko estis helpado al judoj en getoj kaj ekster ili, malgraŭ mincanta mortpuno fare de germanaj nazioj. La konsilantaro aktivis sub sekreta nomo Żegota.

Monumento al Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żeghota" troviĝanta en Varsovio en ĝardenplaco ĉe la strato Ludoviko Zamenhof
La memortabulo omaĝe al Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żegota" (pola subtera organizaĵo aganta en la jaroj 1942-1945) en la Aleo de Justuloj inter la popoloj en Jad Vaŝem en Jerusalemo, Israelo

Żegota estis fondita la 4-an de decembro 1942 kiel daŭrigo de fondita samjare septembre Provizora Komitato por Helpo al Judoj fare de Zofia Kossak-Szczucka kaj Wanda Krahelska-Filipowicz ([1]). Ĝia unua prezidanto fariĝis politikisto de Pola Partio Socialista.

Agado[redakti | redakti fonton]

En 1943 fondiĝis filioj en Krakovo kaj Lvovo. La Konsilantaro helpis materie por ĉirkaŭ 4 mil personoj, liveris falsajn dokumentojn por ĉ.50 mil personoj, zorgis pri loĝlokoj, kaŝejoj kaj pri infanoj (en Varsovio por ĉirkaŭ 2,5 mil). Financajn rimedojn ĝi ricevis de Registara Delegitaro de Pola Respubliko por la Lando (90%), donacoj de la socio kaj de Bund kaj Juda Nacia Komitato. En Ĝenerala Gubernio ĉirkaŭ 40-50 mil personoj ricevis diversan helpon.

La Konsilantaro kunlaboris kun Pola Subtera Ŝtato por kontraŭbatali ĉantaĝistojn (szmalcownicy). Ĝi (la Konsilantaro) alvokadis por helpado al judoj, aranĝis kelke da fuĝoj de la koncentrejoj kaj forveturigoj de judoj al Hungario. Inter aktivaj kunlaborantoj estis i.a. Irena Sendlerowa kaj Władysław Bartoszewski.

Monumento al Konsilantaro por Helpo al Judoj troviĝanta en Varsovio en ĝardenplaco ĉe la strato Ludoviko Zamenhof.

La monumento malkovrita la 27-an de septembro 1995 de Władysław Bartoszewski memorigas agadon kaj batalon de Konsilantaro por Helpo al Judoj “Żegota” dum la dua mondmilito. Ĝin projektis juda arkitektino Hanna Szmalenberg kaj pola artisto Marek Moderau.

La enhavo en lingvoj: pola, angla kaj hebrea tekstas: Organizo kreita de Pola Subtera Ŝtato por savi judojn dum holokaŭsto, inter similaj al ĝi agantaj en okupata Eŭropo estis la sola financata de sia registaro, la Registaro de Pola Respubliko en Ekzilo.

Apud la monumento kreskas plantita en 1988, kadre de celebrado de la 45-a datreveno de la ribelo en Varsovia geto, kverkoArbo de Komuna Memoro pri Poloj kaj Judoj.

Germanaj verdiktoj de mortpuno pro helpo al judoj[redakti | redakti fonton]

13.11.1942: Speciala juĝejo en Poznań verdiktis mortpunon al polo, kiu liveris al judoj en labortendaro ne malpli ol kvindek panbulojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Teresa Prekerowa, Konspiracyjna Rada Pomocy Żydom w Warszawie 1942-1945 (Konspira Helpo-Konsilantaro al Judoj en Varsovio 1942-1945), Warszawa 1982, p. 483 ISBN 8306006224
  • "Żegota" Rada Pomocy Żydom 1942-1945. Wybór dokumentów ("Żegota". Helpo-Konsilantaro al Judoj 1942-1945. Elekto de dokumentoj), Warszawa 2002 ISBN 83-916666-0-3

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Wielka Encyklopedia PWN, 23-a volumo, Warszawa 2004

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]