Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Decembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, decembro 2021


Ne plu aktivaj (decembro 2021)[redakti fonton]

Esperantigo de koreaj nomoj 2021 12 01[redakti fonton]

Mi vidis ke pluraj artikoloj estis esperantigitaj sen ajna diskuto ĉi-tie aŭ aliloke. Ekzemple teksto pri la prezidanto Moon Jae-In kreiĝis je la nomo Mun Ĝe-In. Necesas priparoli tion kaj decidi, ĉu ni esperantigu ĉiujn koreajn (japanajn, ĉinajn ktp) nomojn aŭ neniujn. Devas esti unueca sistemo, alikaze estiĝos ĥaoso. RG72 (diskuto) 06:35, 1 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Problemo estas ke ne ekzistas unueca sistemo por esperantigi tiajn vortojn. Estus pli bone se oni decidus pri tio. -Yehadut (diskuto) 05:31, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La nuna politiko estas VP:NELATINA, ĉu ne? Bedaŭrinde, la koncepto de "alilingva akceptita transskribo" tie uzata ne estas valida laŭ mia opinio. Por preskaŭ ĉiuj nelatinalfabetaj lingvoj, latinigaj sistemoj jam de jardekoj ne estas ligitaj al iu specifa cellingvo. Mi supozas, ke iuj komprenas la normalajn transskribojn de la japana kaj korea kiel anglalingvajn transskribojn, kvankam ili ne estas uzataj nur en anglalingvaj kuntekstoj kaj vere ne multe similas al la (strangega!) ortografio de la angla lingvo. Mi mem preferus uzi kompletan esperantigon (kun o-finaĵo) por la malmultaj nomoj kiuj havas ĝin, kaj la plej oficialan aŭ plej oftan latinigan sistemon de la koncerna lingvo por ĉiuj aliaj nomoj. Arbarulo (diskuto) 15:44, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi hodiaŭ aldonis la fakton ke li jam ekde la 9-a de majo 2022 ne plu estas prezidanto, tute laŭplane, kaj aldonas alidirektilon de la titolo en internacie norma reviziita transskribo al tiu ĉi paĝo. La reviziita transskribo de la korea validas ekde 2000, antaŭee de 1984 validis la transskribo de McCune-Reischauer ekde 1988 en reviziita versio, kaj antaŭ 1988 validis entute aliaj normoj. Por mi kiel ne-korelingvano estas tre malfacile se mi legas ion en tekstoj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj pri koreoj ĉiam juĝi kiu de la transskribaj sistemoj aplikiĝis, ĉu eble la teksto de 1996 ankoraŭfoje en 2000 ŝanĝiĝis al la nova versio, aŭ tio de 1986 ankoraŭfoje en 1990 ŝanĝiĝis al la nova versio, aŭ eble eĉ al la plej nova versio, tial por mi titolo kiel Mun Ĝe-In estas pli facile legebla, ĉar Esperanto en la samaj 20 jaroj inter ni diru 1982 kaj 2002 praktike tute ne ŝanĝiĝis, "ĝ" daŭre estas "ĝ" kaj "u" daŭre estas "u". Tamen kompreneble internacie norma latinliterigo devas ĉiam ekzisti, alikaze oni ne bone trovas la tekston, serĉante ĝin per la simpla vortoserĉilo. sed ĉar li naskiĝis antaŭ 1988, entute ne estas klara ideo kiu sistemo aplikiĝu: ĉar li naskiĝis en 1960, tiam ne aplikiĝis reviziita transskribo kaj ankaŭ ne transskribo de McCune-Reischauer, sed antaŭa norma latinliterigo. La homo kiu metis la artikolon en 2017 ne havis problemon dekomence trafi ĝustan esperantigon - bedaŭrinde li ne metis alternative ankaŭ iun ne-esperantan transskribon. Estis mi kiu rimarkis la mankon post tri tagoj kaj aldonis norman latinliterigon, mi skribis Moon Jae-In, la origina metinto simple forviŝis mian aldonon kaj Kani samtage realdonis ĝin. Intertempe mi scias ke laŭ la nuna transskribo (2000-2023) estus Mun Jaein, sed tamen mi hazarde bone trafis la nomon Moon Jae-In, kiu ŝajne en 1960 skribiĝis en la paperoj apud la korea nomo (Hangeul) - Mi simple post 2017 ne repatrolis la paĝon kaj revidis ĝin nur hodiaŭ, vidante ke li jam de majo 2022 ne plu estas prezidanto kaj aktualiĝante tion en la teksto. Vere ofte ne estas tiom simple, kaj aparte malfacilas kaj por koreoj kaj por ne-koreoj vidi kiu versio de internacia normo aplikiĝas - por mi, por Kani kaj por RG72 evidente simple la literoj Moon Jae-In aspektas kiel iu internacia normo pri la korea, kaj sekve ni ne pridubas la latinajn literojn, sed ĉi tie ni, mi supozas, nur hazarde divenis ĝuste. Resume nur eblas diri ke bonas en duba kazo prefere havi unu alidirektilon tro ol unu maltro, kaj esperantaj titoloj ne estas la esenca problemo kiu kreas miskomprenojn. Fidu: kun ne-esperantaj transskribaj sistemoj kaj esperantistoj kiuj malsamdivenas kiu sistemo aplikiĝu ne estos malpli da miskomprenoj, sed pli! (Mi esperas ke mi nun ne tro konfuzigis, mi hodiaŭ en pluraj paŝoj lernis pli pri la vere komplika latinliterigo de koreaj nomoj, sed nun ne volas okan fojon reverki la ĉapitron, tial nun restos tiom konfuze, ĉar vere, se oni devas elekti inter multaj latinliterigoj, vere la situacio konfuzindas.
Do mia propono estas: en la unua frazo de la teksto mem nepre devas esti la internacie norma aŭ normaj transskribo(j) kaj esperanta transskribo, kun noto kiu(j) estis la uzita(j) norma(j) transskribo(j), kaj devas esti ĉiuj necesaj alidirektiloj. Se tiel estas, fakte egalas kiun sistemon uzis la titolo - sed mi certas ke VladimirPF kaj multaj aliaj kiuj tute ne regas la korean, japanan, ĉinan, mongolan, tajan, hindian, bengalan ktp sistemon preferos esperantan titolon, kio ne estas problemo SE en la unua frazo kaj en alidirektiloj konsideriĝas la nuna aŭ en dubaj kazoj plej bone pluraj neesperantaj transskribaj sistemoj. ThomasPusch (diskuto) 17:50, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Pordoj Skeoj ---> Skeaj Pordegoj 2021 12 03[redakti fonton]

Laŭ la sola ĝis nun eldonita traduko de la Iliado, tiu de Kofman. Alia alternativo estas Skaiai pylai, sen provo de esperantigo. Rimarku ke skaiai estas adjektivo. Arbarulo (diskuto) 17:12, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 00:05, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Viktorio ---> Viktorio (Brita Kolumbio) 2021 12 05[redakti fonton]

Kial direkti al tiu aparta kanada urbo defaŭlte, kiam estas pluraj aliaj samnomaj urboj (Vd en Viktoria#Urbo)? Prefereblos alidirekti tiun terminon "Viktorio" al la jam ekzistanta apartigilo Viktoria kaj alinomi la nunan artikolon kiel proponata.--DidCORN (diskuto) 12:24, 5 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: -Yehadut (diskuto) 08:56, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 16:34, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -DidCORN (diskuto) 17:34, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 20:05, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 18:50, 14 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Infektebleco -> Infekteco 2021 12 07[redakti fonton]

Infektebla = "eblas esti infektita", sed la dezirata signifo estas "povas infekti". -Yehadut (diskuto) 08:56, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Infekteco. Ni nepre korektu tion ĉi: temas pri lingva eraro. -Filozofo (diskuto) 16:57, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Surfo 17:23, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite -Yehadut (diskuto) 08:27, 9 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Usona Konstitucio -> Konstitucio de Usono 2021 12 10[redakti fonton]

normigo de la nomo laŭ ĉiuj aliaj artikoloj en la kategorio Konstitucioj -- uzanto Sj1mor, sen subskribo, je 10 dec. 2021

Komento Komento: Mi ne vidas konvinkan kialon por tia renomado: miapercepte, en la reala uzado estas pli probable renkonti la formon "la usona konstitucio"; kaj, cetere, neniu el la du formoj estas rekta traduko de la oficiala nomo de la dokumento ("the Constitution of the United States", t.e. la konstitucio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj).
Por ĉiu okazo mi decidis kontroli, kaj tuj renkontis en la artikolo "Konstitucio" jenajn formojn: Eŭropa Konstitucio, Franca konstitucio de 1848, Germana konstitucio, Vajmara Konstitucio, Hispana konstitucio de 1812, Hispana Konstitucio de 1978.
Mi do konkludas, ke la premiso de la propono, ke temas pri korektenda escepto, ne estas vera...
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:17, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Malforte Por Por: , laŭ la oficiala kaj en la angla kutima nomo, kaj kohere kun la plimulto de aliaj artikoloj pri konstitucioj. La angla titolo ja ne estas rekte tradukebla per la radiko "uson-", sed nur ĉar la angla havis neniun vorton tiel tradukeblan. Kio gravas estas la uzo de prepozicio anstataŭ adjektivaj formoj, kiuj estus gramatike tiel eblaj en la angla kiel en Esperanto ("American Constitution" aŭ "United States Constitution").
La cititaj malekzemploj ne estas tiel komparindaj kiel povus ŝajni: Eŭropa Konstitucio estas neoficiala nomo por projekto de ebla eŭropa konstitucio, ne efektive la konstitucio de Eŭropo; Franca konstitucio de 1848 kaj Hispana konstitucio de 1812 estas eksvalidaj konstitucioj kies kerna nomo estas "Konstitucio de 1848" kaj "Konstitucio de 1812", sed bezonas aldonan indikon pri nacieco en internaciaj kuntekstoj; Vajmara Konstitucio estas eksvalida konstitucio kutime nomata laŭ la urbo, kie oni verkis ĝin, ne laŭ nacieco; Germana konstitucio temas pri pluraj konstitucioj, inklude eksvalidajn, ne nur la nuna konstitucio de Germanujo; Hispana Konstitucio de 1978 prave sekvas la fontlingvan gramatikon. Arbarulo (diskuto) 16:51, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Malforte Por Por: Do ni konsentas ke ĉi tie ne temas pri "korektenda escepto", kaj la detaleco de la principe samsignifaj variaĵoj Usona Konstitucio -> Konstitucio de Usono jam ridindas. Ĉar tamen pro la detaleco ankaŭ neniu vere havas ion kontraŭ nova nomo "Konstitucio de Usono" kaj neniu volus havi la demandon de antaŭ preskaŭ du jaroj ankoraŭ plian jaron ĉi-tie, mi simple per tri parte tre dubeme poraj voĉoj kaj unu ne tute kontraŭa decidas tamen por renomado, kaj finas la temon. ThomasPusch (diskuto) 00:48, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 00:48, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Terkarbo --> Karbo 2021 12 19[redakti fonton]

Kiel la paĝo mem pri karbo diras, la vorto karbo estas pli simpla. Kial do nomi la paĝon malpli simple? Krome, se laŭ la paĝo estas terkarbo, ĉu estas ankaŭ aerkarbo? Certe ne. Alinomigon povas fari nur administranto. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:52, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Karbo. Miamemore, mi neniam renkontis la formon terkarbo en reala uzado... Amike, -Filozofo (diskuto) 14:47, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ŝajnas ke la titolo restas de la fuŝa unua redakto, kiu supozeble celis la koncepton fosilia brulaĵo. Arbarulo (diskuto) 19:00, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ŝanĝas mian voĉdonon. Arbarulo (diskuto) 03:28, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: karbo certe ne estas sinonimo de terkarbo. Konataj aliaj karboj estas lignokarboostokarboaktiva aŭ medicina karbo. Post incendio de ligna domo povas resti nur karboj sur la tero, eĉ se estis neniom da terkarbo en la domo. Karbokrajonojn oni ne faras el terkarbo. Mi neniam aŭdis pri uzo de terkarbo en kradrostado sed ja pri lignokarbo por tia uzo. --Surfo 21:23, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiusence eble indas havi redaktotan artikolon Karbo ligitan al la alilingvaj versioj anstataŭ Terkarbo kaj apartan artikolon Terkarbo ligitan al mi ne scias kio; sed mi ne pretas nun fari tion. Tiu estus proceduro kiu kontentigus ambaŭ ŝajne kontraŭajn sintenojn.--kani (diskuto) 18:19, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi faris mian antaŭan voĉdonon pro tro rapida rigardo al PIV kaj influo de la angla lingvo. Mi ŝanĝas ĝin al Sindetena Sindetena: , eble poste ĝi fariĝos Kontraŭ Kontraŭ: . Arbarulo (diskuto) 03:28, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi vidas, ke Petr Tomasovsky ĵus kreis Karbo (apartigilo). Kvankam mi preferus, ke li proponu la ideon antaŭ ol fari ĝin unuflanke, ĝi ŝajnas al mi prava. Mi pensas, ke la ligiloj devas resti kiel nun; el la kvin alilingvaj artikoloj legeblaj por mi, kvar temas pri la roko, kiel nia nuna Terkarbo. Arbarulo (diskuto) 22:29, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite pro la kreado de Karbo (apartigilo).--DidCORN (diskuto) 13:28, 27 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kreado de la apartigila paĝo pri karbo neniel koneksas kun la alinomado. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:50, 27 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Pardonu, mi devis ne implici ke krei apartigilon sensignifigis la demandon pri alinomado. Mi restas neŭtrala pri tio; se la apartigilo havas ian efikon, ĝi faras alinomadon pli pravigebla. Ŝajne oni uzas la simplan vorton "karbo" kaj por la malvasta koncepto (la bruligebla roko) kaj por pli vasta koncepto. Arbarulo (diskuto) 14:09, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: karbo certe ne estas sinonimo de terkarbo. Taylor 49 (diskuto) 06:58, 8 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Do ĉu oni povas forpreni alidirektilo el Karbo kaj krei novan artikolon pri karbo? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:01, 8 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se vi volas krei artikolon pri la komunaj ecoj de lignokarbo, terkarbo kaj ceteraj karboj tiam bonas por mi. Taylor 49 (diskuto) 07:29, 8 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Vadmaro en Germana Golfo --> Vadmaro (Norda maro) 2021 12 21[redakti fonton]

Neniu el la ligitaj artikoloj referencas al la Germana Golfo. Normale golfo estas parto de maro, kaj maro povas esti parto de maro; sed maro kiel parto de golfo estas kontraŭdiro kaj logika kaj kontraŭ PIV, kie "golfo estas parto de maro". Ekzistas ankaŭ artikolo Vadmaro kaj tial tiu ne povas esti solvo. En ĝi videblas, ke ja estas aliaj vadmaroj en la Norda maro, sed atentu, ke tiuj estas tiel nomitaj vadmaroj kaj ne Vadmaro majuskle.--kani (diskuto) 20:43, 21 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Post du semajnoj sen reagoj kaj oni supozas sen kontraŭo, la tialoj por alinomigo estas evidentaj.--kani (diskuto) 00:08, 7 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Pentrado --> Pentrarto 2021 12 22[redakti fonton]

Jam en 2002, tuj post la kreado de la artikolo, iu proponis alinomi al Pentroarto en la artikoldiskuta paĝo. Ekde tiam oni kreis ambaŭ alidirektilojn, la artikolo kreskiĝis kvante, sed ne tiom kvalite, kion mi promesas solveti, kiam mi alvenos al la litero P el la litero O en listo de plej ampleksaj havendaj artikoloj. Pentrado estas tio kion mi foje faris (kaj tio ne meritas artikolon); pentrarto estas tio kion faris Velázquez, ekzemple. Plej similaĵo estas skulptarto. Ĉar ekzistas ambaŭ alidirektiloj, nur administranto rajtas alinomi. Kaj ni memoru, ke temas pri unu el mil havendaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:53, 22 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Malforte Por Por: . Ambaŭ titoloj ŝajnas al mi akceptindaj, sed eble Pentrarto estas la pli bona. Arbarulo (diskuto) 14:12, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En Havendaj artikoloj alfabetorde mi prilaboras ĉe Pa, poste alvenos al Pe; tiam devus esti farita (se ne estas kontraŭoj) la alinomigo al Pentrarto, pli taŭga koncepto por la plibonigo.--kani (diskuto) 13:27, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pasis unu monato.--kani (diskuto) 18:05, 23 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne vidas konvinkajn kialojn por renomado. Tamen, se oni decidos renomi, mi rekomendas uzi la kutiman formon "Pentroarto", pri kiu mi atestas eĉ sen serĉado, ĉar ĝuste tiun formon mi multfoje aŭdis, dum la formo "Pentrarto" ŝajnas al mi apenaŭ uzata kaj stumbligus min. -Filozofo (diskuto) 20:17, 26 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Certe temas nur pri etaj nuancoj. Pentrado temas pli pri teknikoj, hobio ktp., dum Pentrarto temas pri historiaj artepokoj, artistoj ktp. Mi kredas, ke mi povos pliampleksigi la artikolon lastkadre, kvankam ja la titolo ne tro influos super tio. Ankaŭ aliaj lingvoj fluktuas inter ambaŭ nuancoj, sed ekzemple la angla kaj hispana ne havas klaran diferencon per uzado de sufiksoj kaj radikoj kiel Esperanto. Pri konservo de la finaĵo -o aŭ ne, tio dependas multe de personaj kutimoj. Ja Filozofo, kiel bona filozofo, konfesas, ke mi... mi... mi... al mi... Kaj plej ofte tio dependas de la ĉirkaŭaj lingvoj, ĉu ili preferas plie unu formon aŭ alian. Tamen serĉilo donas tiujn rezultojn: pentro-arto 14 000, pentroarto 5 220, pentrarto 75 400; tio similas al skulptarto 8 940 dum skulptoarto 219. Pro kio mi plue defendas solvon Pentroarto.--kani (diskuto) 21:49, 28 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kaj "pentrarto" kaj "pentroarto" estas oftaj en la Tekstaro de Esperanto. Mi mem preferas uzi la eblon forlasi la finvokalon kiam ajn eblas sen malkutimaj sinsekvoj de konsonantoj. Arbarulo (diskuto) 22:31, 4 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pasis pli ol unu monato kaj duono, neniu klara kontraŭo venis kaj mi jam prilaboras la artikolon en la senco de arto kaj ne tiom de la metio. Evidente mankas al ni administrantoj, kiuj rajtas ŝanĝi tiom al Pentrarto.--kani (diskuto) 22:01, 9 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bv. administrantoj alinomi la paĝon. —Supernabla🪰 23:29, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Taylor 49 (diskuto) 20:11, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 23:28, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Pacifika ekozono --> Oceania ekozono 2021 12 29[redakti fonton]

Por kongruo al ĉiuj aliaj lingvoj. Kvankam preskaŭ sinonime, Pacifiko estas pli ampleksa koncepto, kiel klarigite en artikolo Oceanio. La kreinto ne aktivis dum la lastaj kvar jaroj.--kani (diskuto) 13:23, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Post du semajnoj sen reagoj kaj oni supozas sen kontraŭo, la tialoj por alinomigo estas evidentaj.--kani (diskuto) 13:23, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Cēsu novads --> Distrikto Cēsis 2021 12 29[redakti fonton]

Necesas administra alinomado ĉe Cēsu novads al Distrikto Cēsis. La titolo de la paĝo estas en la latva. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:10, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite LiMr (diskuto) 10:59, 30 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Spermo --> Spermĉelo 2021 12 31[redakti fonton]

Administranto devus korekti tion ĉi. Nuntempe, la artikolo "ejakulaĵo" alidirektas al "spermo", sed la artikolo "spermo" estas ligita al alilingvaj artikoloj pri spermĉeloj. Administranto devus rompi la ligon inter "spermo" kaj alilingvaj artikoloj, ke oni povu krei novan artikolon pri "spermĉelo/spermatozoo", aŭ alie rompi la alidirekton al "spermo" kaj alinomi "spermon" al "spermoĉelo". ~----

Kontraŭ Kontraŭ: Mi ĵus vidis, ke jam ekzistas artikolo Spermatozoo. Laŭ mi la anglalingva Vikipedio fuŝis ĉi-kaze, ne ni, kaj ĝiaj artikoloj en:Sperm kaj en:Spermatozoon estas kunigendaj. Ni konservu niajn titolojn, sed ligu Spermo al "Semen" anstataŭ "Sperm". Arbarulo (diskuto) 14:32, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ tio estus bona solvo -Yehadut (diskuto) 14:03, 2 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Post malpli supraĵa rigardo al la anglalingvaj artikoloj, mi devas iom modifi miajn komentojn pri ili. en:Semen temas pri la fluido, kiu ĉe homoj enhavas la spermatozoojn. en:Spermatozoon temas pri la moviĝaj virseksaj gametoj kiujn produktas ĉiuj specoj de viraj bestoj kaj iuj aliaj organismoj. en:Sperm temas pri la virseksaj gametoj, ne necese moviĝaj, de ĉiuj organismoj. La ekzisto de tri artikoloj ne estas fuŝo, kiel mi nomis ĝin, sed eble ne estas imitinda.
Mia rekomendo restas sama, ke Spermo estu kun en:Semen kaj Spermatozoo kun en:Spermatozoon. Eventuale ni povas havi artikolon respondan al en:Sperm, sed ne nepre, kaj almenaŭ ĝi ne estu troŝarĝita per informoj pri bestaj spermatozooj kiel la anglalingva, sed estu verkita laŭ kompara aŭ evoluada perspektivo; mi ne scias, kio estus taŭga titolo por ĝi. Arbarulo (diskuto) 04:35, 4 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite Sed mi aliligis la artikolon kiel mi proponis. Por tio oni ne devas esti administranto, nur krei konton ĉe Vikidatumoj. Arbarulo (diskuto) 16:10, 12 jan. 2022 (UTC)[Respondi]