Laŭ PIV2, la sinonimo de Glacirivero estas valglaĉero. PIV2 ne enhavas la formon glaciaro. Laŭ la Reta Vortaro de Esperanto Lingvoj Fakoj glaciaro egalas glaciejon ne glaciriveron. En la Nova Esperanta Krestomatio, Leander Tell (Pri la kvaternara epoko kaj la glaciegaj periodoj) uzas la formon glacia rivero. Al mi ŝajnas, ke la du terminoj ne egalas, kaj pro tio devus esti du artikoloj Glacirivero kaj Glaciejo kun diferencaj enhavoj.Nizo
Pompeii estas nacilingva formo. La normaligita formo en Esperanto por la urbo estas Pompejo (laŭ PIV2 kaj la Nova Esperanta Krestomatio, Pompejo - Urbo Perdita sed Retrovita de Marinko Ĝivoje).Nizo
Estas tre similaj vortoj, sed la unua estas montaro kaj la dua estas regiono. Do ni lasu ambaŭ kaj metu ligilojn inter ilin. Krome la nova PIV mencias ambaŭ sur paĝo 544 (eldono de 2002). Tlustulimu 19:25, 7. Feb 2006 (UTC)
La Landa Asocio de Meklenburgio-Antaŭpomerio de GEA preferas la formon kun dufoja -io, ĉar historie la lando estiĝis el la du ennomaj partoj. Do la antaŭlima parto de Pomerio. La enhavoj nur parte identas. Krome la statistikaj datoj en la menciita artikolo estas pli aktualaj.