Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, januaro 2022


Ne plu aktivaj (januaro 2022)[redakti fonton]

Kategorio:Cisterciaj monaĥejoj -- Kategorio:Cistercianaj monaĥejoj 2022 01 07[redakti fonton]

Mi proponas alinomi Kategorion:Cisterciaj monaĥejoj al Kategorio:Cistercianaj monaĥejoj, ĉar tiuj monaĥejoj estas monaĥejoj de cistercianoj, ne de cistercioj. Same tiel ties pluajn subkategoriojn, te. Kategorio:Cisterciaj monaĥejoj laŭ landoj kaj Kategorio:Cistercia ordeno. Tie ŝanĝigi "cisterciaj" al "cistercianaj". Petr Tomasovsky (diskuto) 19:29, 7 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 01:22, 12 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 07:06, 12 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: LiMr (diskuto) 16:28, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite LiMr (diskuto) 16:30, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Tre bone! Tamen plu troviĝas subsubkategorio Kategorio:Cisterciaj abatejoj en Francio. - Sincere, Moldur (diskuto) 17:02, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite LiMr (diskuto) 17:11, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Ho, vi tre rapide jam reagis. Dankon! Post pli detala rigardo, mi tamen ekhavas la impreson ke tiu laste menciita kategorio estas samsignifa kun sia superkategorio Kategorio:Cistercianaj monaĥejoj en Francio. Jen propono por "Kunigendaj artikoloj"... - Sincere, Moldur (diskuto) 17:16, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi, abatejo estas speciala tipo de monaĥejo. Ekzistas kaj Kategorio:Abatejoj kaj Kategorio:Monaĥejoj. Sed mi ne scias, ĉu povas ekzisti cistercinaj monaĥejoj kiujn ne estas cistercinaj abatejoj. LiMr (diskuto) 18:10, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi kopiis vian komenton al Kunigendaj artikoloj kaj daŭrigas la diskuton tie (vidu sube). - Moldur (diskuto) 20:05, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Post detala rigardo, mi ekhavas la impreson ke la "abateja" kategorio estas samsignifa kun sia superkategorio Kategorio:Cistercianaj monaĥejoj en Francio. Jen propono por "Kunigendaj kategorioj"... - Sincere, Moldur (diskuto) 17:16, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi, abatejo estas speciala tipo de monaĥejo. Ekzistas kaj Kategorio:Abatejoj kaj Kategorio:Monaĥejoj. Sed mi ne scias, ĉu povas ekzisti cistercianaj monaĥejoj kiuj ne estas cistercianaj abatejoj. LiMr (diskuto) 18:10, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi ne scias tion. Mi tamen rimarkis:
  • Ĉiuj artikoloj en la "monaĥeja" kategorio nomiĝas fakte "abatejoj", kaj
  • Neniu alilingva vikipedio havas du apartajn kategoriojn por tiuj du.
Sincere, Moldur (diskuto) 20:01, 14 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ankaŭ mi ne scias, ĉu povas ekzisti cistercianaj monaĥejoj kiuj ne estas cistercianaj abatejoj (mi vidas ke oni ĝis nun en Esperanto ankoraŭ ne verkis tekstojn pri mal-abatejaj cistercianaj monaĥejoj, tamen tio povas ŝanĝiĝi, se iuj ekzistas). Sed dum ekzistas du kategorioj en aliaj lingvoj kaj en vikidatumaro, kaj ekzistas esperantlingve du superaj kategorioj Kategorio:Abatejoj kaj Kategorio:Monaĥejoj, pli bone eblas trovi la temon se oni ne buĉas unu el la kategorioj. Eĉ se ili supozeble ne nepre necesas kaj estas lingvoj kiuj vivas sen (ĉiam estas iuj lingvoj kiuj vivas sen io kiun aliaj lingvoj havas), la du kategorioj laŭ mi ne vere ĝenas kaj ne dolorigas. ThomasPusch (diskuto) 13:26, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en ... --> Kategorio:Konstruita en ... 2022 01 18[redakti fonton]

Ni havas ĉi tie kategoriojn Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en jaro. (ekz. Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en 1970, Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en la 20-a jarcento) Ŝajnas al mi iom netaŭge elektita nomo de tiuj ĉi kategorioj, ĉar konstruaĵoj ne povis esti finitaj. Finita povis esti konstruado. Pli bona nomo estus Kategorio:Konstruita en jaro (ekz. Kategorio:Konstruita en 1970). Tio estus bona malo al Kategorio:Detruita en jaro. (ekz. Kategorio:Detruita en 1970, Kategorio:Detruita en la 1790-aj jaroj). Kion opoinias aliaj? Ĉu lasi la nunajn nomojn de kategorioj aŭ ŝanĝi ilin al Kategorio:Konstruita en ...? Dankon por viaj opinioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:00, 18 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi mem proponis Konstruaĵoj finitaj, sed eble vi pravas kaj Konstruaĵoj finkonstruitaj estus pli korekta titolo. Mi simple deziris eviti taŭtologion Konstruaĵoj ...konstruitaj. RG72 (diskuto) 13:43, 19 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi pensas, ke "finita" taŭgas. Fini konstrui konstruaĵon estas fini la konstruaĵon. Oni komparu en PIV la duan difinon de fini: "Konduki ian aferon ĝis la punkto aŭ tempo, kiam ĝi estas kompletigita" kaj la difinon de finita: "Tute preta, definitive elfarita". Arbarulo (diskuto) 22:52, 21 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne povas konsenti kun Arbarulo. Se tiu diraĵo "Konstruaĵoj finitaj" devus esti ĝusta, tie devus esti skribita "estis, estos...", do ekz. "Konstruaĵoj estis finitaj". La simpla "konstruaĵoj finitaj" ne estas diraĵo finita, ĉar mankas tie verbo. Ruse oni eble devus traduki "konstruaĵoj finitaj" kiel "Здания законченные". Eble ruse oni volus diri "Строительство завершено", sed tio estas en eo Konstruado finita". Sed kial do ne uzi simple - Kategorio:Konstruita en ..." Petr Tomasovsky (diskuto) 17:28, 25 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ne certe komprenas la argumenton pri la rusa, ĉar mi ne scias tiun lingvon. Tamen "finita" kaj "konstruita" ambaŭ estas paseaj pasivaj participoj. Se iu sintaksa regulo maltaŭgigus la frazeron "konstruaĵoj finitaj", estus same pri "konstruaĵoj konstruitaj." Kio malsamas estas la signifo de la radikoj. La Asuana Baraĵo, ekzemple, estis komencita en 1960 kaj finita (pli precize finkonstruita) en 1970; mi taksas konfuze diri, ke ĝi estas konstruita en 1970, ĉar ĝi estas konstruita de 1960 ĝis 1970. Arbarulo (diskuto) 23:33, 25 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Arbarulo skribis: "mi taksas konfuze diri, ke ĝi estas konstruita en 1970, ĉar ĝi estas konstruita de 1960 ĝis 1970."
Tiaj vortumoj ne ŝajnas al mi gramatike akcepteblaj en la koncerna kunteksto.
Normale oni dirus: ĝi estis konstruata de 1960 ĝis 1970; ĝi estis (fin)konstruita en 1970 - aŭ iel simile.
Bonvolu noti, ke mia ĉi-supra atentigo rilatas nur al la uzado de participoj, sed ne al la ĉef-temo de tiu ĉi diskuto.
Amike, -Filozofo (diskuto) 19:59, 26 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi aliĝas al la ĉi-supra voĉdono de Arbarulo: mi vidas nenian problemon pri la formo "Konstruaĵoj finitaj [iam]". Memkompreneble eblas aliaj ekvivalentaj vortumoj, ekzemple: "Konstruajoj kompletigitaj" ks.
Komento Komento: Dum la vortumo "Konstruaĵoj (fin)konstruitaj" estas en ordo el pure formala vidpunkto, ĝi sonas pleonasme kaj tial estas evitinda pro stilaj konsideroj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:10, 26 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La simpla "Konstruaĵo finita" estas malĝusta stila parolo. Konstruaĵo estas objekto, aĵo kaj objekto aŭ aĵo ne finis. Ĝi estas finigita. Ĝi mem finis nenion. Finita povas esti "konstruado", do "agado, farado". Sed kial do ne uzi "Kategorio:Konstruita"? Tute klara. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:15, 27 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: "Finita" estas tute kutima vorto por tia senco. Ekzemple, laŭ PIV:
finita = Tute preta, definitive elfarita: finita k glatigita Z (oni ne plu parolu pri ĝi!); finita verko.
1. Mi do vidas nenian kialon tabui la esprimon "finita konstruaĵo": se aliaj objektoj povas esti finitaj (kaj glatigitaj), kial konstruaĵo ne povas esti finita?!
2. Apenaŭ uzebla formo "finigi" principe signifus "igi fini". Tiel teorie eblas diri por esprimi, ke iu igu aliajn fini ion. Praktike mi miamemore neniam renkontis tian formon - verŝajne ĉar tiaspeca kunteksto estas tro artefarita.
3. La asertojn "objekto aŭ aĵo ne finis" kaj "Ĝi mem finis nenion." mi entute ne komprenas. Kiel tio rilatas al la pridiskutata esprimo "finita konstruaĵo", en kiu la koncerna (konstru)aĵo estas ne subjekto, sed (rekta) objekto de la ago fini?
Konjekteble, kara kolego Petr Tomasovsky simple ion misskribis aŭ miskomprenis...
Amike, -Filozofo (diskuto) 23:28, 29 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Pro kongruo kun ĉiuj aliaj lingvoj escepte unu. Mi ne estas fakulo pri japana kuirarto, sed supozas, ke estas aliaj japanaj dolĉaĵoj, pro kio indas lasi libera tiun nunan titolon. Ankaŭ pri japana literumado mi ne fakulas, pro kio la titolo povus esti Ŭagaŝi, Ŭagaŝo, Vagaŝi, Vagaŝio, Vagaŝo, Uagaŝi ktp. La unua aŭtoro ne aktivas ekde 2013. Mi supozas, ke indas aldoni neeŭropajn vortojn al la esperantlingva vortotrezoro, ĉefe se tiuj jam iĝis internaciaj. Japanoj opiniu..--kani (diskuto) 01:22, 19 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Laŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj#Nomoj_kaj_vortoj_de_aliaj_skribsistemoj, ĝi estu Wagashi -Yehadut (diskuto) 14:36, 4 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Tiaj rekomendoj estas interpreteblaj. Tie oni ne mencias tiun vorton. Oni aludas ĉefe al propraj nomoj. Fakte la artikolo jam nomiĝis iam Wagashi kaj en 2007 post negranda debato Marcos preferis la tradukon anstataŭ la fremdan vorton neesperantan aŭ la adapton. Li montris kiel ekzemplo la germanan solvon traduki. Ĝis nuntempe ankoraŭ nur la germana sekvis tiun vojon. Ni havas nek la literon w nek la kombinaĵon sh anstataŭ ŝ, kaj havas adaptojn de konataj japanaj vortoj anstataŭ uzi la anglalingvan transliterumadon kiel suŝio, cunamo, hajko, ktp. Kial ne Ŭagaŝo? Mi bedaŭras, ke japanoj apenaŭ montriĝas ĉe Vikipedio kaj tiu afero de adapto de japanaj vortoj lamas.--kani (diskuto) 19:36, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kontraŭ Kontraŭ: Konservu ni la titolon, ĉar la artikolo ne koncernas apartan dolĉaĵon sed multajn japanajn dolĉaĵojn, la pruvo estas la eldonita listo de ili. Do ne necesas cerbumi por esperantigi la japanan vorton, kiam (kiel klarigite en la komenco de l'artikolo) Ŭagaŝi signifas "japanan sukeraĵon".--DidCORN (diskuto) 21:20, 21 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: ĉar esperantigitaj vortoj ne indas komenci per litero Ŭ. —Supernabla🪰 11:35, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Esperantaj vortoj ne endas komenci per litero Ŭ, sed esperantaj latinliterigoj laŭ la re-decido de la AdE el aprilo 2023 aŭ prononcaj indikoj tute eblas. Laŭ mia kompreno de la deklaro de 2023 formo "Ŭagaŝi" (tute japana vorto, nur latinliterigita laŭ nia variaĵo de la alfabeto) tute eblas, nur ne rajtas aldoniĝi o-finaĵo. Mi tamen kontraŭas formon "Ŭagaŝi", pri kio mi ne vidis ajnan referencon, kaj despli anglecan formon de Hepburn-sistemo en esperanta artikolo pri dolĉaĵo. Plej saĝe laŭ mi estas lasi ĉion kiel proponis Marcos. Aŭ la japanoj prezentu artikolojn pri diversaj dolĉaĵoj en "Monato", tiam eblas citi de tie. Do Kontraŭ Kontraŭ: Aidas (diskuto) 22:02, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: ĉar esperantaj vortoj ne komencu per litero Ŭ. Taylor 49 (diskuto) 22:05, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ŭagaŝi, ĉar esperantaj vortoj ne komencu per litero Ŭ, kaj sencas lasi ĉion kiel proponis Marcos en la diskutpaĝo jam en 2007. Ĉiukaze, kiel asertas la teksto, "ua/va" (和 = japana), kaj "gaŝi" (菓子 = dolĉaĵo) estas "japana dolĉaĵo", do la nuna titolo japana dolĉaĵo ne malĝustas. ThomasPusch (diskuto) 17:31, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Kvankam mia japana vortaro diras ke "ua/va" 和 estas "suma" kaj "japana" estus 日本語 nihongo/nipon go. Sed mi krom havi tiun vortaron ne parolas la lingvon kaj tial nur esprimas mian miron. ThomasPusch (diskuto) 17:31, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Decidite kontraŭ alinomigo. ThomasPusch (diskuto) 17:31, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

dosieroj kun nekongruaj finaĵoj 2022 01 28[redakti fonton]

Dosiero:Centro Demokrata Humanista.jpg → Dosiero:Centro Demokrata Humanista.png (bv. vidi sube)[redakti fonton]

The file extension (.jpg) doesn't match the MIME (image/png).Jonteemil (diskuto) 01:05, 28 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Support Support You're right. It's a PNG image. —Supernabla🪰 08:09, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 22:03, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 22:06, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Aidas kaj Taylor 49: Domaĝe por la ĵusa laboro: Mi ĵus vidis ke intertempe en la komunejo ekzistas libera alternativo, dum la dosiero de Aidas ekestis en tempo kiam ne ekzistis libera versio, do li devis licensigi ĝin kiel "justa uzo". Tamen: se estas tiu situacio, utilas forpreni nian lokan emblemon je justa uzo, kaj uzi la komunejan bildon, kiu eĉ estas en formato SVG, do tre altkvalita. Tial mi jam neuzigis la malnovan bildon kaj en dua paŝo forigos ĝin. Avantaĝo de tio estas ke ĝin daŭre eblos reaktivigi ĉi tie, kaze ke (oni neniam scias kiel sanĝiĝos la etoso en la komunejo) oni tamen decidos re-forigi la liberan dosieron el vikipedio. Tiam ĉiu ajn administranto ĉi tie povas reaperigi ĝin, centoble pli rapide ol rehavigi iun dosieron kiu estis forigita el la komunejo... ThomasPusch (diskuto) 00:43, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Files with double extensions[redakti fonton]

Per Criterion 6: Non-controversial maintenance and bug fixes, including fixing double extensions, invalid or incorrect extensions, character handling problems, and other similar technical issues.Jonteemil (diskuto) 01:05, 28 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Support SupportSupernabla🪰 08:08, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kompreneble, vere sen kontroverso. Mi alinomigos la nomojn. ThomasPusch (diskuto) 00:47, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas ke venis tempo definitive forigi la datojn. Jam estas klare ke la pandemio ne finiĝos tre baldaŭ. Sen la datoj ne eblos konfuzi ĝin kun alia kronvirusa pandemio, do ni forigu la troaĵon. RG72 (diskuto) 07:00, 30 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Oni ne povas forigi la datojn ĉar temas pri nur unu specifa pandemo. Sed eble "Kronvirusa pandemio de 2019-" aŭ "Kronvirusa pandemio de 2019".-Yehadut (diskuto) 14:36, 4 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Koronvirusoj estas multaj kaj verŝajne ne nur ĉi tiu kaŭzis pandemion. Mi pledas por Pandemio de KOVIM-19 aŭ por nenia ŝanĝo. Arbarulo (diskuto) 22:47, 4 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi apogas Pandemio de KOVIM-19 aŭ "Kronvirusa pandemio de 2019" sen aludo al la fino sed ankaŭ kun iu specifo.--kani (diskuto) 19:41, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus vidas, ke Stefangrotz ŝanĝis la titolon al Kronvirusa pandemio de 2019-2022, do kompreneble li ankaŭ tute ne konsentas forigi la datojn!--DidCORN (diskuto) 18:51, 9 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: tiu diskuto jam komenciĝis en 2021 (aktiva paragrafo 9.4).--DidCORN (diskuto) 19:00, 9 feb. 2022 (UTC)[Respondi]