Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, majo 2022

Ne plu aktivaj (majo 2022)[redakti fonton]

Ŝablono:Filmoj de Luc BESSON 2022 05 07[redakti fonton]

Ŝablono:Filmoj de Luc BESSON -> Ŝablono:Filmoj de Luc Besson

Mi proponas alinomadon, kun robota anstataŭado de ĉiuj uzoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:25, 7 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 19:39, 7 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Estimata LiMr, ĉu vi pretas laborigi vian roboton por tiu alinomado? Antaŭdankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 19:21, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite LiMr (diskuto) 20:13, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Koran dankon, LiMr! - Moldur (diskuto) 05:35, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Sejla Mun -> Maristo Luno 2022 05 08[redakti fonton]

Saluton. Post vidi komenton de Uzanto:DanieruOtakuBoy en la diskutpaĝo de Sejla Mun, mi malfermas ĉi tiun alinomad-proponon de la artikolo ĉar tiu homo fakte pravas; ekzistas (nova) reta traduko de la mangao Sailor Moon kies titolo estas Maristo Luno. Laŭ la reguloj por titolado de artikoloj, estu esperantigitaj "titoloj de Esperantigitaj libroj, aŭ de Esperante subtitolitaj filmoj. (Titoloj de ne-Esperantigitaj verkoj povas esti Esperantigitaj aŭ lasitaj en la origina formo laŭ decido de la ĉefa verkinto de artikolo.)". Mi antaŭ monatoj plibonigis la artikolon per aldonado de ligiloj kaj informo, kaj ordigado de la ekzistanta informo, do mi proponas min kiel redaktanton de la artikolo por anstataŭigi ĉiujn "Sejla Mun" per "Maristo Luno" post la alinomado, se neniu alia volas fari tion. Amike, Uzanto:Darkis123 (diskuto) 09:31, 8 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu Marista LunoMaristoluno ne estu pli bonaj? DidCORN (diskuto) 20:06, 9 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vidante ke la (neoficiala) traduko ekzistas kaj rete legeblas kaj estas titolita "Maristo Luno", mi opinias la alinomadon al tiu titolo tute taŭga. - DidCORN, "Maristo Luno" estas tute bona. Ne temas pri la luno de iu maristo, sed pri maristo kies (kaŝ)nomo estas Luno (analoge al "Doktoro Esperanto"). - Sincere, Moldur (diskuto) 20:41, 9 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Se oni komencas esperantigi ĉiuj mangaojn pri Sejla, oni devas esperantigi ankaŭ tiun terminon en la artikolo Listo de personoj de Sejla Mun.--DidCORN (diskuto) 09:56, 13 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Darkis123 ja ĉi-supre proponis sin mem por fari tiun laboron. - Moldur (diskuto) 12:58, 13 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉar pasis jam unu monato sen kontraŭoj, LiMr ĉu vi bonvolus laborigi vian roboton por anstataŭigi Sejla Mun per Maristo Luno en ĉiuj artikolnomoj? Dankon! Mi povas okupiĝi pri la nomoj de la aliaj batalistoj ene de la artikoloj laŭ la Esperanta versio (t.e. Sejla Markuri → Maristo Merkuro) - Amike, Uzanto:Darkis123 (diskuto) 10:42, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite mi ĵus ankoraŭ finadaptis la lastan forgesitan ŝanĝon en Listo de personoj de Marista Luno, kaj adaptis vikidatumaron - ne forgesu la vikidatumojn kiam vi ŝanĝas titolojn de artikoloj! ThomasPusch (diskuto) 21:37, 25 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Operacio (programlingva) (Q118352478) => Operatoro (programado) =>> Operacio (komputado) 2023 05 12[redakti fonton]

La paĝo ligas al alilingvaj artikoloj pri operatoroj, kaj ankaŭ ekzistas Operacio (matematiko). Taylor 49 (diskuto) 15:55, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Komputeko havas ekzemplojn kaj kun «operatoro» kaj kun «operacio», do ne helpas decidi. Mi opinias, ke la simbolo estas «operatoro» kaj ke la funkcio rilate al simbolo estas «operacio». Ekzemple, plus (+) estas la operatoro de la operacio sumo. — Super Nabla🪰 18:05, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En komputado oni uzas ambaŭ terminojn: operacio kaj operatoro, kaj ili estas malsamsencaj. En la pridiskutata artikolo klare temas pri operacioj en komputado, dum koncernaj operatoroj aperas sub alia (sinonima, sed same kutima kaj vaste uzata) nomo operacisimboloj. Ŝanĝi la titolon al "Operatoro" estus do, laŭ mi, erare. Aliflanke, mi konsentas kun kolego Taylor 49 pri tio, ke la indiko "(programlingva)" estas tro malvasta fakindiko, kaj mi proponas, ke oni uzu la fakindikon "(komputado)". Amike, -Filozofo (diskuto) 21:07, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi konsentas kun la analizo de @Filozofo; mi nur volas rimarki, ke artikoloj en la ceteraj lingvoj temas ĉiam pri «operatoro», ne pri «operacio». Do eble, ankaŭ ĉi tiu artikolo devus temi pri operatoroj, aŭ ni devas ŝanĝi ligilojn en Vikidatumoj — Super Nabla🪰 21:43, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Interese... Atentigite de la komento de kolego Super nabla, mi foliumis alilingvajn pagojn ligitajn al la artikolo Operacio (programlingva), kaj mi vidas, ekzemple, la ruslingvan artikolon "Операция (программирование)" (laŭvorte: Operacio (programado), kiu traktas operaciojn, dum la aliaj lingvoj, kiujn mi komprenas, uzas la vorton "operatoro" en la titolo kaj ŝajnas tradukoj de la anglalingva artikolo, kiu unuavice fokusiĝas ĝuste sur operatoroj, t.e. operacio-simboloj en programadlingvoj.
Unuflanke, estas pli prudente bazi artikolon sur la nocio "operacio", ĉar ĝi estas esenco de la afero, dum la responda operatoro estas nur sintakseca reprezento de la operacio kaj por la sama operacio (eĉ samlingve!) nemalofte ekzistas malsamaj operatoroj kaj aliaj sintaksaj rimedoj, kiuj elvokas la saman operacion.
Aliflanke, se temas pri programlingvoj, operatoroj estas pli "palpeblaj" entoj, kaj do estas pli facile trakti ilin, ol la respondajn pli abstraktajn kaj matematikecajn operaciojn.
Ĝenerale, mi ne certas kiel oni agu en la situacio, kiam interligitaj diverslingvaj artikoloj estas reciproke nekongruaj. Mi jam plurfoje stumblis je tia problemo, kaj devis (espereble, nur provizore) formeti la aferon, ĉar mi ne havas sperton pri koherigo de la ĉiulingva ĉiomo da ligitaj artikoloj. Estus bone, se tiurilate pli sperta kolego edukus nin pri la eblaj vojoj solvi tian problemon.
Amike, -Filozofo (diskuto) 22:52, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Operacisimbolo aŭ Operatoro (programado) apartenas al d:Q1206110 kaj Operacio (komputado) apartenas al d:Q118352478. Taylor 49 (diskuto) 22:36, 13 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se mi bone komprenas, la komuna ideo estas ŝovi la titolon Operacio (programlingva) (d:Q118352478) al Operacio (komputado), kaj lasi lokon por kreo de nova teksto Operacisimbolo aŭ Operatoro (programado) aŭ Operatoro (komputado) (d:Q1206110). Nun la titolo Operacisimbolo simple ligas al unu ĉapitreto de la teksto Operacio (programlingva) (Q118352478), kiu lasas d:Q1206110 sen esperanta teksto, sed estas pravigebla provizora solvo... Ŝovi la titolon Operacio (programlingva) (d:Q118352478) al Operacio (komputado) ne estas granda ŝanĝo, nur temas pri adapto de la klarigo inter krampoj, neniu ŝanĝo de la baza titola vorto, tial mi ĵus
✔ faros tion, por iel fini la temon, kvankam kompreneble kreo de aparta teksto pri d:Q1206110, laŭ mi prefere per titolo Operacisimbolo, kiel nun indikas vikidatumoj, ĉar la vorto por nefakulo pli klaras ol "operatoro", ŝajnas al mi. ThomasPusch (diskuto) 12:36, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Sublimacia presilo -> Sublimada presilo 2022 05 17[redakti fonton]

Ne mi, sed DidCORN proponis, tion, ĉar sublimacio ne estas esperanta vorto. Povus esti ankaŭ Sublimpresilo. Tamen ĉu tiu lasta propono pliigus konfuzon kun sub-lim?.--kani (diskuto) 11:32, 17 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Sublimada presilo. Amike, -Filozofo (diskuto) 17:59, 24 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite pro neniu kontraŭdiro dum du semajnoj,--DidCORN (diskuto) 20:01, 6 jun. 2022 (UTC)ŭ[Respondi]

Ŝablono:Informkesto etnaj grupoj 2022 05 30[redakti fonton]

Ŝablono:Informkesto etnaj grupoj -> Ŝablono:Informkesto etna grupo

Mi proponas alinomadon, kun robota anstataŭado de ĉiuj uzoj. Laŭ kutima nomdonado por informkestoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:19, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ne estas kialo havi pluralon, ĉar dum la unuopa uzo en artikolo kutime estas traktata nur unu etna grupo. Do, singularo sufiĉas. --Tlustulimu (diskuto) 20:34, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 06:38, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: LiMr (diskuto) 15:59, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 19:37, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bonvolu atenti, ke la cela paĝo Ŝablono:Informkesto etna grupo havas pli ol unu version, ĉar foje okazis tro urĝa "kunigo", kies rezulto ankoraŭ devus eble eĉ esti plibonigata. Sed tio eble estus jam tasko por alia paĝo. Do, mi alinomos por iel savi la artikolan historion, por "riparo" de la urĝa kunigo. --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, alinomigo, perrobota transŝalto. Bonvole forigu la ŝablonon Ŝablono:Informkesto etna grupo. Taylor 49 (diskuto) 22:25, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi okupiĝos pri la ŝablono posttagmeze aŭ vespere, ĉar nun mi ne havas sufiĉe da tempo. Ĉar ĉi tie estas kelkaj poroj kaj mi jam en majo atentigis pri eble savendaj versioj, mi petas, ke neniu dume intervenu. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 05:23, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ĵus alinomis la ŝablonon al {{informkesto etna grupo}} forŝovinte la ĝenintan alidirektilon, por savi la malnovajn versiojn. Poste la foja propono je kunigo devus esti retraktata. Mi proponas fari tion je la semajnfino, ĉar mi tiam havos pli da tempo. Krome ĝis tiam eblas kolekti proponojn pri la celaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]