Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2024/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, januaro 2024


Ne plu aktivaj (januaro 2024)[redakti fonton]

Ĉar laŭ NPIV: Varia stelo: Stelo, kies brilo varias, ofte regule. VladimirPF (diskuto) 20:08, 2 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Arbarulo (diskuto) 01:37, 3 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 21:24, 21 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 11:23, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 11:43, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kun kvin poraj voĉoj kaj sen iu ajn disputo eblas fermi la temon ThomasPusch (diskuto) 14:19, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Lige al tiu decido necesas ankaŭ alinomi la paĝon Hela blua varianta stelo kaj la kategoriojn Kategorio:Variantaj steloj kaj Kategorio:Helaj bluaj variantaj steloj. Mi certas ke por beni tiujn tri ligitajn alinomigojn ne necesas nova voĉdono kaj simple adaptas la tri erojn. ThomasPusch (diskuto) 14:29, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Ne ekzistas "neŝtataj" puĉoj, do troaĵo. RG72 (diskuto) 21:07, 5 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 01:43, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arbarulo (diskuto) 21:02, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: VladimirPF (diskuto) 13:23, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 21:08, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Giganta pratatuo ==> Gliptodonto ==> Gliptodono 2024 1 6[redakti fonton]

La fakto, ke Gliptodonto estas iel pratatuo aŭ pradazipo ne signifas, ke tiu povas esti ties nomo, se ne estas praviga referenco. Male, Gliptodonto estas PIV-a vorto, kaj absolute ĉiuj lingvoj el pli ol 30 havas tiun nomon kaj neniu elpensaĵojn kiel la nuna titolo.--kani (diskuto) 18:47, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: alinomo al "Gliptodono". Sxjnas temi pri misuzo de la vorto "tatuo". en:Glyptodon (genro) vs en:Glyptodont (klado, subfamilio) Taylor 49 (diskuto) 23:47, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Gliptodonto estas PIV-a vorto, Gliptodono ne; same kiel Pteranodonto por Pteranodon, ktp.--kani (diskuto) 00:56, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Gliptodonto, kaj PIV-a kaj pli fidela etimologie, kvankam tio ne estas facile videbla. La scienca nomo fakte havas t en la radiko; ĝi ne aperas en la ununombra nominativo nur tial, ke en la greka lingvo la nominativo de tiu vortoklaso ne havas finaĵon, kaj t ne estas prononcebla ĉe la fino de vorto. Se oni skribus pri tiu besto en la (scienca) latina, oni imitus la grekan strukturon: la ununombra akuzativo estus Glyptodonta, la ununombra genitivo estus Glyptodontos, la plurnombra nominativo estus Glyptodontes, ktp. Sed ankaŭ ekzistas nomoj, kies ununombra nominativo finiĝas per n sen kaŝita t. Estas utile konservi la distingon kiam oni esperantigas. Arbarulo (diskuto) 21:02, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Laŭ PIV2 taŭgas nur Gliptodonto: gliptodont/o 💀 G. (Glyptodon), parenca al dazipodo, de S-Amerikaj grandaj mamuloj el la ordo de ksenartroj, kiuj vivis de eoceno ĝis malfrua kvaternaro. VladimirPF (diskuto) 13:29, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 21:10, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

La formo kapsikino estas simpla kaj bela kaj troviĝas en PIV. Lingvano (diskuto) 08:18, 11 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Vi pravas Claudio Pistilli (diskuto) 16:02, 21 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: adapto al la PIV-a titolo. ThomasPusch (diskuto) 01:07, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 11:40, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kun kvar poraj voĉoj ThomasPusch (fakte Claudio Pistilli ne atendis kaj jam alinomis la paĝon la 13-an de januaro, sed la rezulto samas) 14:14, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Radikanala traktado -> Radikokanala kuraco 2024 1 16[redakti fonton]

"Radikanala traktado" Tio estas stranga nomo, kiu legeblas aŭ "radik-anala" aŭ "radi-kanala", kiam temas pri "radika kanala". Indas trovi pli bonan nomon (kaj serĉi kiel la afero sonas en aliaj lingvoj). Zmila21 (diskuto) 18:45, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Radikanala traktado -> Radikokanala kuraco Por Por: Radikokanala kuraco. Taylor 49 (diskuto) 19:16, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: minimuma korekto de evidenta eraro. Arbarulo (diskuto) 16:16, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi jam aldonis ŝablonojn pri artikola ĝermeco, pri medicinaj temoj, adaptis la unuan frazon kaj aldonis bildon. Tiel la teksteto kontentige informos je nova titolo radikokanala kuraco (kun alternativa nomo radikokanala traktado en unua frazo kaj alidirektilo tien).
Por Por: alinomigo. ThomasPusch (diskuto) 01:05, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 11:39, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kun kvar poraj voĉoj (kun la proponinto Zmila21 estus 5), sendiskute. ThomasPusch (diskuto) 13:37, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Moskva aŭtostacidomo → Centra busstacio de Moskvo → Centra busa stacidomo de Moskvo 2024 01 19[redakti fonton]

Moskva aŭtostacidomoCentra busstacio de Moskvo. Supozeble temas pri busoj, ne pri aŭtoj. Taylor 49 (diskuto) 15:58, 19 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Verŝajne la malnova formo "aŭtobuso" konfuzis la verkinton. Arbarulo (diskuto) 16:48, 19 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 01:06, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
1. Ĝuste pravas @Taylor 49: temas pri busoj.
2. En Moskvo (nun) ekzistas kvar porbusaj stacidomoj: temas ne pri stacio (en NPIVa senco "Grava haltejo de trafikilo" - tiaj multas), sed ĝuste pri stacidomoj (haltejoj kun kajoj, haloj por atendi, biletaj kasoj, punktoj por ricevi bagaĝon, hotelo, butikoj kaj multaj aliaj necesaĵoj. VladimirPF (diskuto) 10:35, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se estas kvar, tiam la aldono de "centra" des pli sencas. Kaj la rimarko pri stacidomo tute ĝustas. Do por Centra busstacidomo de Moskvo, aŭ ĉu ni ankoraŭ disigu la malbelan konsonantaron "ss" per Centra busa stacidomo de Moskvo? ThomasPusch (diskuto) 11:35, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
> ĉu ni ankoraŭ disigu la malbelan konsonantaron "ss" per Centra busa stacidomo de Moskvo?
Por Por: Al mi pli plaĉas "busa stacidomo", tamen necesas esplori praktikon de eo-vikio: kiel estas nomataj aliaj busaj stacidomoj en diversaj landoj? VladimirPF (diskuto) 11:47, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Centra busa stacidomo de Moskvo, eĉ se por tio ankoraŭ necesus adapti iujn pliajn titolojn kun nomoj "busstacidomo"... Aidas (diskuto) 11:51, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi dirus ke en Baltio la busaj stacidomoj kutime pli grandas kaj pli luksas ol la trajnaj, dum en okcidenteŭropaj landoj la busoj ofte simple ekveturas flanke de trajna stacidomo, kaj certas ke ne nur ĉie en orienta Eŭropo sed ankaŭ en la Amerikoj estas same kiel en Baltio. Do simple estas adapto for de okcidenteŭropa vidpunkto (nenio kontraŭ Okcidenteŭropo) adaptiĝi al tio ke "stacidomo" ne ĉiam estas trajna/fervoja... Aidas (diskuto) 11:58, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, konsentite ke "stacidomo ne ĉiam estas trajna/fervoja", kaj ke necesas adapti ankaŭ nian vikipedion (kiu simple sendas serĉon "stacidomo" al teksto fervoja stacidomo), kvankam defende al okcidenta Eŭropo oni povas diri ke la luksaj novaj busaj stacidomoj estas nova evoluo - la artikolo pri Moskvo klare ekstarigas kiom manka estis la malnova stacidomo ankoraŭ en 2013, kaj ankaŭ en Litovio kaj Latvio la belaj busaj stacidomoj ĉiuj estas pli junaj ol 10 jaroj. Sed pri la demando de Vladimir, kiel en la esperanta vikipedio "estas nomataj aliaj busaj stacidomoj en diversaj landoj": mi nur trovis la ĝeneralan tekston Busa stacidomo (d:Q2920759), kaj ŝajnas ke tute ankoraŭ ne ekzistas e-lingvaj tekstoj pri "aliaj busaj stacidomoj en diversaj landoj". Avantaĝo de tio estas ke ne necesos multon adapti. Aŭ ĉu mi maltrafis iujn tekstojn? Ĉiukaze mi ligis la tekston pri la moskva stacidomo al la ĝenerala teksto busa stacidomo, kaj tie metis bildon de la moskva stacidomo, por prepari interligon en alia direkto. Eble obstaklo de nia forte angleca internacia Vikipedio estas, ke en la angla ekzistas tute neniu teksto busa stacidomo, nur teksto "busa stacio" (d:Q494829, kiu ĉe ni ankoraŭ mankas), kvankam la komunejo tute klare faras la diferencon kaj ankaŭ 16 aliaj lingvobranĉoj dediĉis propran tekston busa stacidomo, aldone al teksto "busa stacio". Do, la moskva paĝo estas avangarda ĉi-teme... nenio malbona en tio. ThomasPusch (diskuto) 13:30, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kun kvin voĉoj por adapto al Centra busstacio de Moskvo, kaj tri aldone por variigo al Centra busa stacidomo de Moskvo (al kiu Arbarulo kaj Taylor 49 supozeble ankaŭ konsentus, nur ke ĉi tie la diskuto tro rapide pasis). Sanĝita al "Centra busa stacidomo de Moskvo". ThomasPusch (diskuto) 13:46, 22 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Centra busa stacidomo de Moskvo. RG72 (diskuto) 04:02, 25 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi tralegis la tekston de la artikolo kaj konkludas, ke la precipa temo de la artikolo estas ne la busa stacidomo, sed la busa stacio. Bonvolu kompari la difinojn de la vortoj "stacio" kaj "stacidomo", ekzemple, en PIV. Tial mi proponas korekti la titolon al Centra busa stacio de Moskvo. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:14, 25 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Centra busa stacio de Moskvo. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:14, 25 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Centra busa stacio de Moskvo. Mia supra propono ne estis "stacidomo". Taylor 49 (diskuto) 18:37, 27 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
jen la unua eŭropa centra busa stacio, jen en 2012, lime inter DE kaj DK
jen la centra busa stacidomo de Moskvo el birda perspektivo en 2021

Kontraŭ Kontraŭ: realinomigo de busa stacidomo al busa stacio:

En multaj landoj, tradicie estas fervojaj stacidomoj, sed la centraj busaj stacioj - vidu dekstre la unuan centran busan stacion de 1931, jen fotita en 2012, ofte estas nur grupiĝo de pluraj bushaltejoj kun benkoj kaj spartanaj tegmentoj, sen veraj konstruaĵoj kompareblaj al fervojaj stacidomoj. En la lastaj 20 jaroj tamen aparte en orienta Eŭropo kaj en la Amerikoj aperas centraj konstruaĵoj ĉirkaŭitaj de multaj bushaltejaj kajoj, kiuj vere nomeblas "stacidomoj", kaj tiu ĉi moskva konstruaĵo estas elstara ekzemplo. La bildoj kaj teksto de la artikolo jes fokusigas tiun stacidoman konstruaĵon, kaj tio laŭ mi estas la esenco, laŭ kio la loko (kaj similaj centraj konstruaĵoj tutmonde) diferenciĝas de aliaj centraj busaj stacioj en aliaj landoj. Tial la akcento al busa stacidomo anstataŭ al busa stacio estas tute intenca. ThomasPusch (diskuto) 12:17, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: plia ŝanĝo de stacidomo al stacio. La diskuto ŝajne iom endormiĝis, sed vere ankaŭ mi legas en la teksto pri la busa stacidomo. En la aera bildo eĉ apenaŭ videblas busoj, nur la grandega konstruaĵo. Studante en Germanio, mi vere tre konfirmas la diferencojn de mizeraj bushaltejoj en okcidento kaj luksaj vendejaroj kaj atendohaloj en orienta Eŭropo, almenaŭ en Litovio (en Germanio, Benelukso kaj Francio apud la busaj ekpunktoj kutime estas pli granda fervoja stacidomo, kie almenaŭ eblas ricevi kafon kaj ŝirmon kontraŭ pluvo, sed tamen ne estas memkompreneble ke "aro da bushaltejoj" estus impona stacidomo). Tial la akcento pri la kvinetaĝa domo super la ternivelo kaj pliaj subteraj etaĝoj tute pravigas la nun deciditan nomon stacidomo. Aidas (diskuto) 00:18, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Tiam fine estas ses voĉoj por unua ŝanĝo Moskva aŭtostacidomo → Centra busa stacio/stacidomo de Moskvo, kaj pri dua precizigo Centra busa stacio de Moskvo → Centra busa stacidomo de Moskvo estis kvar poraj (Vladimir, Aidas, RG kaj mi) kaj du kontraŭaj voĉoj (Filozofo kaj Taylor). Ĉar la titolo jam estis ŝanĝita al "Centra busa stacidomo de Moskvo" la 22-an de januaro 2024 (vidu supre), nun ne necesas plia ago. ThomasPusch (diskuto) 13:46, 22 jan. 2024ThomasPusch (diskuto) 06:48, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

"eksperimento pri la paĝo Carles Puigdemont i Casamajó" 2024 01 30[redakti fonton]

Kolegoj, mi petas por unu monato alinomigi la artikolon al esperantigita titolo. Post unu monato realinomigu la artikolon sen disputo.
Kialo: la porunumonata alinomigo estas bezonata por esplori kialojn de enorme abunda vizitado de nia vikio. Post unu semajno mi prezentos konkludojn de la eksperimento. VladimirPF (diskuto) 13:43, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi forte dubitas, ke ni malkovros ion ajn per tio ŝanĝo de titolo. Mi kredas, ke iu havas roboton kiu vizitas la paĝon pri Puigdemont en multaj lingvoj. Ŝajnas, ke la lingvo kun la plej alta nombro de vizitoj estas la sinhala (vidu: [1]). Mi ne kredas, ke en Srilanko oni tre interesiĝas pri Puigdemont... Mi ne kontraŭas la proponon, sed mi ne atendas iun ajn malkovron per la proponata eksperimento. —Supernabla🪰 01:18, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
tamen nenio al ni malpermesas eksperimenti VladimirPF (diskuto) 07:56, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ne ekzistas kutima kaj ofta esperantigo de la nomo. Mi ne vidas bonan kialon ŝanĝi la titolon: nura eksperimento per si mem certe ne estus bona kialo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:55, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por la eksperimento estas gravega kialo: ni verkas vikion ne por robotoj sed por homoj kaj ni devas scii, kiom da vivaj personoj legas nian vikion. Nun ni trompas sin, ĉar ni ne scias kiom da legantoj vizitas nian vikion. --VladimirPF (diskuto) 07:54, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por la eksperimento mi proponas jenan skemon: ni faru kopion de la artikolo kun esperantigita titolo; en la nuna artikolo ni faru alidirektilon al la esperanttitola artikolo. Se la amaso estas homoj - oni sukcesos veni al la celata artikolo, se roboto - ĝi ne plu iros. VladimirPF (diskuto) 07:51, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ni verkas vikion ne por robotoj sed por homoj. Diversaj "analiziloj de populareco" estas nefidindaj kaj fraŭdaj. Robotoj sekvos alidirektilon ĉar fakte la vikia softvaro sekvas alidirektilojn. Aŭ ĉu vi volas kaŝi la celan titolon en teksta priskribo? Taylor 49 (diskuto) 20:53, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
ne, robotoj bremsiĝas ĉe celita paĝo kaj haltas. Mi tion esploris siatempe en ru-vikinovaĵoj: tie ankaŭ estas la problemo de robotoj. Ekzemple, tie dum longa tempo la plej populara estas novaĵo pri kvazaŭ sinmortanto. Oni ege fieris pri sukceso de la artikolo kaj la fiero velkis post kiam mi montris al komunumo, ke la populareco estas fikcia.
Ankaŭ ĉi-foje mi volas kompreni genezon de la enorma populareco. VladimirPF (diskuto) 09:18, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
> Ni verkas vikion ne por robotoj sed por homoj
Jes, kaj mi volas kompreni ĉu la artikolon legas homoj aŭ robotoj. Se homoj ka alinomigo ne baros al ili la artikolon. Se robotoj - ili na plu moviĝos kaj bremsas ĉe la paĝo kun alidirektilo. VladimirPF (diskuto) 09:20, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi konas la nomon Carles Puigdemont i Casamajó kiel katalunlingva nomo, kaj tute ne trovas referencon ke iu ajn iam publikigis meminventitan esperantlingvan formon de la nomo. Je kiu bazo oni entute volus argumenti pri publikigo de meminventita esperantlingva formo??? La argumentado, mi komprenas, estas eksperimenta ludo (kiu ŝajnas al mi dubinda). Mi petas ne fari ludojn per eksperimentaj ŝanĝoj de vikipediaj titoloj, ĉar ne estas ilia senco esti ludiloj ... ThomasPusch (diskuto) 11:42, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Min, pardonu, ne konvinkas la eksperimento. Aidas (diskuto) 15:57, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Min, pardonu, ne konvinkas la eksperimento. --kani (diskuto) 23:16, 23 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Estas stranga okazo: ĉiu el ni komprenas, ke la artikolon ne vizitas homoj. Ĉiu el ni komprenas, ke inter la grandega kvanto de vizitantoj mankas esperantistoj. Ĉiu el ni komprenas, ke la eksperimento daŭrigota dum unu monato ne malhelpos al la vikio. Ĉiu el ni komprenas, ke alidirektilo solvas problemon de vivaj vizitantoj kaj stopas robotojn. Sed ĉiuj kontraŭas, kvazuaŭ la vikio tuj rompiĝos, la ĉielo falos sur teren kaj la Proeksplodo tuj maliĝos. Kolegoj, kion ni timas? Estas unu ŝanĝo por unu monato. Kun ekzistanta alidirektilo? Vivaj legantoj eĉ ne rimarkos la ŝanĝon. Mi vere ne komprenas. VladimirPF (diskuto) 14:11, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite Eble ni ĉiuj estas tro malvastvidaj por kompreni la ruzan utilon de tia eksperimento, eble ankaŭ estas iuj al kiuj kiel mi tute ne gravas kiom da robotoj ankoraŭ vizitas niajn paĝojn, ĉu tiun de Puigdemont aŭ iun alian. Sed je kvin kontraŭaj voĉoj kaj neniu por mankas subteno al la unumonata eksperimento. Estas tiel. ThomasPusch (diskuto) 00:03, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]