Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio


2019

JANUARO

RadiaktivecoRadioaktiveco 2019 01 07[redakti fonton]

Konforme al PIV kaj ReVo

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 06:34, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Azolla -> Azolo 2019 01 25[redakti fonton]

Mi proponas alinomi artikolon el Azolla al Azolo ĉar en PIV ekzistas nomo azolo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:30, 25 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Plej simpla estus "Azolo (planto)", laŭ ekz. en:Aphelia (plant), af:Kelkiewyn (plant), ktp. (Jen la serĉrezultaro: [1]) Osteologia (diskuto) 14:54, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite al Azolo (planto). Osteologia (diskuto) 14:58, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

FEBRUARO

hiosciamo -> hiskiamo 2019 02 05[redakti fonton]

Mi proponas alinomi artikolon el hiosciamo al hiskiamo ĉar en PIV ekzistas nomo hiskiamo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:57, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Hiskiamo. Osteologia (diskuto) 16:54, 2 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Servo de mallongaj mesaĝojSMS 2019 02 23[redakti fonton]

Dum la akronimo SMS estas internacie konata kaj komprenata de ĉiuj, la esprimo Servo de mallongaj mesaĝoj estas preskaŭ nekomprenebla de multaj esperamtistoj. DidCORN (diskuto) 17:31, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tute prave. Mi mem, okaze de bezono, serĉus per "SMS" en nia Vikipedio. Vikiano (diskuto) 17:09, 26 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto)
Por Por: Se oni komparas la alilingvajn artikolojn, oni vidas ke tiuj ĉefe nomiĝas "SMS" (kaj ne plene Short Message System). DidCORN (diskuto) 09:28, 28 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto)

Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders ➝ Wiel Manders 2019 02 24[redakti fonton]

Saluton! Mi havas demandon pri voknomoj — aŭ pli ĝenerale pri la nomoj de biografiaj artikoloj. Multaj homoj menciitaj en la Enciklopedio de Esperanto havas paĝojn en Vikipedio sub iliaj tutaj nomoj. Ekzemploj estas Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders kaj Gijsbertus Johannes Degenkamp. Aliaj homoj troviĝas per nur iliaj inicialoj, ekzemple J. R. G. Isbrücker. Tiun lastan kazon mi komprenas, ĉar Jan Isbrücker verkis librojn sub tiuj inicialoj, sed ankaŭ Degenkamp eldonis siajn librojn sub G. J. Degenkamp, do la nuna situacio ne estas regula aŭ logika.

La plejmulto de homoj en Vikipedio tamen troviĝas per iliaj voknomoj. Esperantistaj ekzemploj estas Humphrey Tonkin, Hilda Dresen, Teodor Jung, Vladimir Varankin, Ernest Drezen kaj Evža Faulhaber-Čiškovská.

Cetere ankaŭ ekzistas homoj kies paĝo ne konformas al iu kategorio, kiel Julia C. Isbrücker. Kial ne Julia Isbrücker aŭ J. C. Isbrücker?

Mia demando estas ĉu ni ne bezonas regulon por tiu ĉi afero? En tiu kazo mi voĉdonos por voknomoj. Tio estas plej persona ol inicialoj, kaj ekzemple Manders simple ne estis konata kiel "Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders"; nek skribe nek inter amikoj. —Warddekock 18:24, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas bona ideo ke la artikolnomo estu tiu nomformo per kiu la homo plej kutime estas nomata. Ekz-e por verkistoj, se ili kutime estas publikigitaj per nomo kun inicialoj, tiam tio ankaŭ estu la artikolnomo. Oni ne uzu la plenan oficialan nomon por artikoltitolo se tiu ne ankaŭ estas ĝenerale uzata por tiu homo. Jen mia opinio. - Ĉiuokaze, oni ĉiam ankaŭ metu alidirektilojn el la alternativaj nomformoj al la ĉefa. - Amike, Moldur (diskuto) 20:06, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas ke ni sampensas! La nura komento, kiun mi havas, estas ke ni vikipediistoj devu bone formuli kiam oni estas verkisto. Tio eble ŝajnas logika, sed tio ne estas tute simpla. Ekzemple J. R. G. Isbrücker kaj G. J. Degenkamp verkis librojn, sed verŝajne ili estis plej konataj en iliaj propraj tempoj kiel organizantoj en iliaj Esperanto-movadoj. La unua kiel samideano Jan Isbrücker en la neŭralaj rondoj kaj la dua kiel kamarado Gijs Degenkamp en la laboristaj rondoj. Mi demandas: kiu rolo estu ĉefe agnoskita kaj kiun rolon ni bagateligu! Kore, Warddekock 10:56, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

MARTO

TrockismoTrockiismo 2019 03 01[redakti fonton]

Saluton. Temas pri la literumado de la ideologio fondita de Lev Trockij / Leo Trockio.

  1. La aŭtoritata vortaro NPIV preferas la formon Trocki/ism/o: [2]. (Ĉar ĝia preferata esperantigo de la nomo estas Trocki(o).)
  2. Mi kaj pluraj uzantoj (ŝajne plimulto da uzantoj) opinias ke la formo Trockismo ne estas akceptebla, ĉar tiu estus la ideologio de iu Trocko, kiu ne estas sufiĉe simila al la originala ruslingva nomo. Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Trockismo.

La movo ne eblas senrajte ĉar la paĝo Trockiismo bedaŭrinde havas trivialan historieton pro fuŝe kreita alidirekto. Osteologia (diskuto) 19:58, 1 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Sal! Mi samopinias ke trockiismo estas pli logika! — Warddekock 20:17, 1 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En la klasika romano Metropoliteno Vladimir Varankin uzas trockismon, sed gazetoj kiel Monato kaj La Ondo de Esperanto uzas trockiismon. Per Guglo mi trovis 8 330 rezultojn de trockismo, sed nur 316 de trockiismo. Do ĉu logiko aŭ kutimo? — Warddekock 20:17, 1 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi, Varankinon eble influs la ruslingva ortografio ru:Троцкизм Trockizm. Tio okazas, ĉar la nomsufikso -ij estas natura parto de la ruslingva morfologia sistemo (kaj fleksiiĝas laŭ kazo kp). Esperante, tamen, la nomo Trocki/o ne estas analizebla. Osteologia (diskuto) 20:24, 1 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Pri kutimo: la problemo pri retserĉilaj serĉoj estas tio ke, bedaŭrinde, la Esperanta Vikipedio mem estas tre grava fonto de (maŝine kopiitaj, tradukitaj ktp.) tekstoj. Mi konsiderus ke tiuj gazetoj kaj libroj estas pli gravaj, kiel indikiloj de komunuma uzado, ol kruda kalkulo de retaj serĉoj. Osteologia (diskuto) 20:29, 1 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto)

Ŝajne neniu uzanto rajtas alinomi ĝin (sen administra rajto)…. Ĉu mi alinomi la artikolon al iu krampita titolo, ekz. Trockiismo (ideologio), portempe? Osteologia (diskuto) 06:11, 19 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Farite.RG72 (diskuto) 13:27, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Materialismomateriismo 2019 03 25[redakti fonton]

Laŭ NPIV kaj Reta Vortaro, materi/ism/o estas la ĝusta formo de la filozofia skolo; material/ism/o estas vivmaniero celanta al materiala plezuro. Ekzemple, ReVo enhavas citaĵon el la verkoj de Eŭgeno Lanti, kiu mencias “materialismon” kiel ion malbonan — sed Lanti, la socialisto, certe aprobus materiismon. Bonvolu vidi la diskutpaĝon Diskuto:Materialismo. Osteologia (diskuto) 06:54, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto)
Por Por: DidCORN (diskuto) 09:55, 28 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi provis mem alinomi la artikolon, tamen laŭŝajne tio postulas rajtojn de administranto, ĉar la celata nomo jam ekzistas. Ĉu iu povas fari tion? La nuna nomo estas neniel uzinda. Aŭdrea 01:24, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 06:48, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

APRILO

Atomeksplodo -> Nuklea eksplodo 2019 04 18[redakti fonton]

Fuŝa terminologio, la ĝusta vorto por pliprecizigi estu "nuklea" aŭ "atomkerna". Taylor 49 (diskuto) 09:27, 16 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tute prave, kaj konforme al la plejmulte de aliaj vikipedioj. DidCORN (diskuto) 16:35, 18a de aprilo 2019 (UTC)

✔ Farite Mi alinomis la artikolon Atomkerna eksplodo, pro la artikolo atomkerno kaj pro evito de konfuzo kun la ĉela nukleo — laŭ NPIV la biologia senco estas la ĉefa. Se vi ege preferas la radikon nukle/o, bonvolu komenti kaj/aŭ realinomi. Osteologia (diskuto) 04:45, 19 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Provincoj de Pollando 2019 04 22[redakti fonton]

Mi proponas alinomi nomojn de provincoj el skribsistemo <Granda malgranda> al <Granda Granda> ĉar tiel rekomendas ekz. Plena Analiza Gramatiko (kvina eldono) en § 39 rimarko 1. Mi diras pri Provincoj de Pollando: Malsuprasilezia provinco -> Malsuprasilezia Provinco Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:34, 22 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu tio vere estas nepra afero? Ja tiukaze ni devos alinomi ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn, kiuj temas pri administraj unuoj de ĉiuj landoj. Kaj mi neniam vidis ke ekzemple rusiaj esperantistoj uzus tian sistemon. Moskva provinco abundas, Moskva Provinco ne renkonteblas.RG72 (diskuto) 16:07, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi jes, kankam mi komprenas ke la tasko ne facilas. Kaj mi komprenas ke mankas fortojn realigi tion, tamen en la novaj tekstoj uzu ni jam ĝustan formon. La referencoj rekomendas ĝin klare do estu laŭ la principoj de la gramatiko. Mi pensas ke oni devas korekti Vikipedio:Titoloj de artikoloj por ke ĝi estu ĝusta. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:34, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Germaniaj radiostacioj 2019 04 26[redakti fonton]

Mi proponas revenigi ĝin al la origina nomo Germanaj radiostacioj kiel pli kongrua al la ĝenerala kategoria sistemo.RG72 (diskuto) 07:47, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne tute certas, ĉu iu sistemo de nomado estas universale uzata ĉi tie. Rigardu, ekzemple: Kategorio:Radiostacioj laŭ landoj, kie troviĝas adjektivoj devenigitaj kaj de la popolnomo, kaj de la nacinomo («ĉinaj», «francaj», sed «bulgariaj», «rusiaj»). Kiel parolanto de la rusa, mi trovus pli logika uzi popolnomajn adjektivojn nur kiam temas rekte pri la popolo aŭ kulturo, kaj nacinomajn kiam temas pli proksime pri la nacio. Sed eble mi ne konscias nuancojn. Alia opcio estas eviti adjektivon, kiel oni jam faris ĉe Kategorio:Radiostacioj en Rumanio (tamen tia uzo ŝajne estas marĝena). Aŭdrea 23:28, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke la versio de Rumanio estas ideala solvo. Sed alinomi tiom da artikoloj estas laboro plej taŭga por roboto. RG72 (diskuto) 07:46, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Fandom => Fanaro 2019 04 26[redakti fonton]

Mi proponas alinomi Fandom al Ŝatantaro sekvante la jaman vikipedian lingvouzon.RG72 (diskuto) 07:35, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu ekzistas esperantlingvaj referencoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:24, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi trovis eĉ ne unu kazon de la uzado de fandom; en esperanto-tekstoj.RG72 (diskuto) 16:05, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi proponas alinomi fandom al fanaro, pro la fakto, ke la termino fano ekzistas kaj en NPIV kaj en ReVo; fanaro sekvas la vikipedian lingvouzon sen krei novan neologismon; ŝajnas, ke la termino fandom estus pli internacie trovebla en aliaj vikipediaj, malgraŭ ke mi ne konis ĝin en mia propra gepatra lingvo. DidCORN (diskuto) 19:37, 12 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

S=Ĉu ne estus pli logike uzi Ŝatantaro? Jam ekzistas Kategorio:Ŝatantaroj.RG72 (diskuto) 04:50, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
ReVo  ŝati en ReVo evoluis: En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) „ŝati“ indikas pli altan estimon ol „ami“; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: „ŝati“ sence proksimas al „plaĉi“ (sed kun alia regado), estas la kialo el kiu originis la nova vorto fano.Ofte la kategorioj estas eraremaj, ne estas pro tio, ke kategorio ekzistas ke estas bona uzo de la termino. Mi plurfoje petis, ke oni ŝanĝu la titolon de iu kategorio. Ĉi tie Kategorio:Ŝatantaroj tamen taŭgus, ĉar ĝi respondas al la pli ĝenerala senco "aprezado". DidCORN (diskuto) 13:21, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu ne eblas simpla esperantigo al «Fandomo»? Rigardeto en alilingvajn Vikipediojn montras, ke ĉi tiu anglaĵo jam multe disvastiĝis. Do ni povus sentime estigi neologismon laŭ la 15-a regulo. Se tio ne taŭgas, mia prefero restus kun «fanaro» anstataŭ «ŝatanaro»: ĉar «ŝatano» miaintuicie ne transdonas la nuancojn implicitajn de «fano». Ĉiuokaze, la nuna neesperantigita nomo estas forigenda. Aŭdrea 23:43, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne, «fanaro» estas taŭga traduko. «Fandomo» ja estas egale taŭga formo. Povas esti ke «fanaro» havas pli vastan sencon, sed eĉ koncepton kia Fanklubo ne ampleksas «fanaro», ĉi tial estas necese korekti ĉu aŭ ne «fanaro» estas plena sinonimo kun «fandomo». La propono «ŝatantaro» estas simpla skizo kiu ne ĝuste priskribas la ĉi-koncernan nocion.

Se oni trovas konflikton inter la termino «fanaro» kaj alia(j) simila(j) koncepto(j), oni tiam do prefere uzu la pli internacian formon, t.e. «fandomo»; se ne, «fanaro» sin prezentas taŭga. Pauchjo (diskuto) 12:19, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: La vorton "fandomo" mi ne konas, nek legis iam ie, pri la senco priskribata en la artikolo. Krome ĝi estas misanalizebla kiel "fan-domo", kvankam tutcerte ne temas pri speco de domo. Do, prefere ni uzu la pli senprobleme kompreneblan vorton "fanaro". Mi ĵus trovis la vorton en germana listo pri A de reta vortaro, ĉe la tiea kapvorto "Anhängerschaft". Krome "Fandom" un estas eĉ nomo de retpaĝo, kiu antaŭe nomiĝis "Wikia". --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:06, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 20:11, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

MAJO

Isabel de Hispanio -> Izabela de Hispanio 2019 05 09[redakti fonton]

Izabela estas la oficiala esperanta traduko pri Isabel laŭ NPIV, ekde 2002.DidCORN (diskuto) 19:42, 9 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Internacia tago pri tradukado 2019 05 18[redakti fonton]

Mi proponas la titolon Internacia tago pri tradukado anstataŭ la nuna Internacia traduka tago, kiu ne sekvas la esperantajn esprimojn kaj estos pli konforme al aliaj titoloj, kiel Nobel-premio pri literaturo. DidCORN (diskuto) 10:35, 18 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: La uzo de la prepozicio "de" ne estas sufiĉe preciza (rilatas nek originon, nek posedon, nek lokon, nek kaŭzon...); por aliaj internaciaj tagoj la prepozicio "pri" uzatas (ekz. Monda tago pri teatro, kaj ne la adjektivo pri la temo. DidCORN (diskuto) 12:25, 23 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: --2606:A000:1313:8275:C199:EF4A:E6EF:FE6D 13:22, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi proponas kunigi Ukanomitama en artikolon Kamio. Ankaŭ eble kunigu Susanoo, Ninigi, kaj aliaj Kamioj en unu artikolon. -- Yekrats (diskuto) 18:00, 29 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Fakte Ukanomitama kaj Kamio estas du malsamaj nocioj, pri kiuj ĉiu estas ligita al respondaj artikoloj en aliaj Vikipedioj. Estus multe da laboro kunigi ĉiujn, kaj ĉu vere utile? DidCORN (diskuto) 20:20, 31 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite. DidCORN (diskuto) 21:07, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dum Fido kaj racio estas sen fraza atikolo, Kredago enhavas longan tekston pri la temo, sed sen ligilo al aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 20:10, 31 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Se neniu kontraŭdiras, mi provos fari la kunigon mi mem. DidCORN (diskuto) 10:22, 13 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Pro neniu kontraŭdiro dum pli ol tri semajnoj. DidCORN (diskuto) 16:25, 22 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

JUNIO

Fakverkoj 2019 06 16[redakti fonton]

En Kategorio:Fakaj verkoj en Esperanto ekzistas dekoj da artikoloj kun nomoj kiel:

Mi opinias tiajn nomojn maltaŭgaj, ja fakte temas pri listoj, do mi proponas alinomi ilin ekzemple al Listo de fakverkoj en Esperanto pri biologioListo de Esperanto-fakverkoj pri biologio.RG72 (diskuto) 06:18, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi mem estis unu el tiuj, kiuj aldonis artikolon al tiu kategorio! Laŭ la stilo ili plej similas liston ol artikolo, ĉefa gvido/postulo estas aldoni UDK klasifon, ne havas referencojn, kaj enhavas malmultajn internajn ligilojn. Problemo estus ŝanĝi/modifi preskaŭ 60 artikolojn! JabieroKubo (diskuto) 07:51, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Tio facile fareblas per roboto. Necesas nur elekti ĝustajn nomojn. @LiMr: ĉu vi havas ideojn?RG72 (diskuto) 09:06, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Tighina => Bendero 2019 06 26[redakti fonton]

Vikipediisto el Moldavio Fenikals rimarkigas ke la nuna nomo de la urbo estas malĝusta kaj neoficiala. Mi povas aldoni, ke ankaŭ por mi kiel rusiano ĝi sonas strange, ĉar en ĉiuj publikaĵoj kaj historiaj dokumentoj mi renkontis nur Bendero (ruse Бендеры). La lastan nomon uzas ankau la fama esperantisto Boris Kolker, kiu devenas de tiu ĉi regiono. RG72 (diskuto) 12:44, 26 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: --LoMo600 (diskuto) 13:33, 7 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aŭdrea 23:45, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ FariteRG72 (diskuto) 05:54, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

JULIO

Fotarto => Fotografio 2019 07 06[redakti fonton]

Mi proponas alinomi ĝin al Fotografio. Fakte temas pri delonga diskuto.RG72 (diskuto) 05:13, 6 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo temas pri fotiloj, fotado kaj fotoj. Krome ĝi enhavas la vortojn fotisto, fotaĵo kaj fotantoj. Miaopinie la titolo enhavu la radikon fot/ aŭ fotograf/. --LoMo600 (diskuto) 13:51, 7 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉu Fotado?RG72 (diskuto) 06:42, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Kial ne. Tio evitas la uzon de la vorto "arto", kiu ĝenas kelkajn. --LoMo600 (diskuto) 19:00, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Eble notindas, ke ReVo donas du konsiderindajn formojn: «fotografio» kaj «fotografarto». La unua ŝajnas al mi pli senchava kaj respegulas la formojn trovatajn alilingve. En iu ajn okazo, la terminon «fotarto» mi neniam aŭdas ekster ĉi tiu artikolo. Elkore, Aŭdrea 00:36, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 09:41, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne komprenas, kion estas farita? Mi nur konstatas, ke la vorto fotografio aperas nenie en la artikolo fotado. Ĉu estas kion estas dezirata? DidCORN (diskuto) 20:12, 4 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Evidente vi pravas, do mi alinomis ĝin al Fotografio.RG72 (diskuto) 05:52, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi bedaŭras, ke mi maltrafis tiun fadenon. Ankaŭ, ke foje en tiuj fadenoj arde partoprenas vikipediistoj kiuj apenaŭ kontribuis ĝenerale aŭ al la specifa artikolo (tamen tio estas bonveniga) dum neniu zorgis por kontakti aŭ demandi al tiuj kiuj pleje kontribuis al la artikolo kaj vere povas doni sian opinion pri tio pri kio reale tiu parolis. Mi ne komprenas kiel kaj kial oni menciis "la uzon de la vorto "arto", kiu ĝenas kelkajn". Kiujn? Kiam? Oni parolas ĝenerale pri pentrarto aŭ skulptarto. Ja fotado ne nepre estas tiom arta, kvankam ja povas esti. Sed oni parolas ankaŭ pri inĝenierarto, kiel preskaŭ sinonimo de inĝenierado. Por eviti tiun superecon de fotarto, fotado estis bona rezulto. Ja mi povas pentri, sed mi neniam nomos min pentristo aŭ parolos pri mia pentrarto. Mi fotas, sed ne estas fotisto, nur fotanto. La teknika enhavo de la artikolo indikas al ĝenerala apliko de tiuj kiuj fotas, do aktuale la tuta mondo. Dum la radiko /grafio indikas al pli teknika scienco, arto, ktp. Sed tamen tiuj polemikoj pri la titoloj de la artikoloj foje ne tiom meritas la penon.--kani (diskuto) 16:19, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Maria Kristina Burbono -> Maria Kristina de Burbono 2019 07 26[redakti fonton]

Analogie al aliaj Burbonoj, ekz-e Karlo Maria Isidro de Burbono kaj Izabela de Burbono, ktp. Dankon! - Moldur (diskuto) 21:02, 21 jul. 2019 (UTC) Por Por: DidCORN (diskuto) 12:01, 26 jul. 2019 (UTC) Por Por: Evidente mi, kiu proponis, ankaŭ poras. (Mi provis fari tion mem, sed mi ne havas la rajtojn.) - Moldur (diskuto) 14:54, 27 jul. 2019 (UTC) Por Por: LoMo600 (diskuto) 19:11, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tiu "de" ne estas la esperantlingva "de", sed kopio de la hispanlingva "de" uzita arkaike por familinomoj, kun signifo de la familio Burbona. En nuna hispana lingvo kunekzistas ekzemple familinomo "del Valle" kun simple "Valle". Ili estas sinonimaj, sed oni plutenas la iaman manieron. Resume, la diskuto ne meritas la penon: ambaŭ manieroj ĝustas, sed vere malsimilo en diversaj familianoj iom ĝenas. Mi supozas, ke io tia rilatas al "van" kaj "von" ktp.--kani (diskuto) 16:00, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 20:16, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

AŬGUSTO

Renomado de la kategorio "Slavaj demonoj" 2019 08 22[redakti fonton]

Saluton, karaj kolegoj! Mi proponas renomi la kategorio "Slavaj demonoj" al "Slavaj spiritoj". Ŝajnas al mi ke "demono" ne estas korekta termino. En la vortaro estas skribita: "1. Dajmono, kiu ne estas bona anĝelo: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno. 2. (figure) Homo, havanta tre malican karakteron."

La termino "demono" implicas negativa senco, sed la termino "spirito" ŝajnas al mi neŭtrala.

Idolano (diskuto) 12:38, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni havas iu fonton en Esperanto pri la temo? Tiel ni povus precize citi jam uzatan vorton.
Sed via pravigo sonas bone. Tiu estuloj povas agi kaj malbone kaj bone, do "demono" (kiu agas nur malbone) ne tre taŭgas. Sed supozeble ankaŭ "dajmono" taŭgus. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:28, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi celis la citaĵo supre? Tio ĉi estis Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/demon.html#demon.0o.diablo Kaj rilate al la termino "dajmono", en Reta Vortaro estas skribita "ofte malbona sed iam favora". (http://www.reta-vortaro.de/revo/) Do, la negativa senco konserviğas. Krome, laǔ mia vidpunkto la termino "dajmono" asociiğas kun helena mitologio kaj "genio / ğenio" - kun roma. Idolano (diskuto) 06:04, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Spirito estas konvena formo. RG72 (diskuto) 05:48, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tamen mi ĵus rimarkis, ke en la rusa Vikipedio (kaj ĉiuj aliaj) tiu kategorio estas destinita nur por malicaj spiritoj, dum por tiuj bonaj (ekzemple hejmaj) ekzistas apartaj kategorioj. Do eble ni lasu la kategorion kiel ĝi estas aŭ alinomu al Slavaj malicaj spiritoj por distingi ilin de aliaj. RG72 (diskuto) 07:49, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Kokleo (organo)Kokleo 2019 08 27[redakti fonton]

La kokleo (latine cochlea, coclea) estas organo en la orelo. NPIV nur enhavas la formon kokle/o [3]. La vorto mankas en Reta Vortaro.

Ankaŭ estas la provinco Coclé en Panamo, esperantigita kiel Kokleo. Sed mi opinias ke la homa organo estas pli vaste konata ol la Panama provinco, kaj tial la simpla titolo kokleo estu pri la organo.

Antaŭe, la anatomia artikolo ĉeestis ĉe la titolo “koĥleo”, kiu ne estas en ajna vortaro konata de mi. Mi movis la artikolon al “kokleo (organo)”, ĉar la ekzisto de iometo da historio ĉe kokleo malhelpis movon al tiu titolo. Osteologia (diskuto) 19:34, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 05:47, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ la plej nova vortarego "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de p-ro Krause enhavas la kapvorton "kokleo". Pri la provinco de Panamo tie troveblas eĉ nenio. --Tlustulimu (diskuto) 13:13, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Per kokleo (organo) kaj kokleo kiel apartigilo. DidCORN (diskuto) 13:10, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

UagaduguoVagaduguo 2019 08 30[redakti fonton]

La artikolo temas pri la afrika urbo. La NPIV preferas la formon Vagadugu/o [4]. La originallingvaj (franclingva kaj mosilingva) prononcoj komenciĝas per la konsonanto [w] (ne aparta silaba vokalo [u]), kiu ordinare esperantiĝas kiel "v". Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Uagaduguo. Osteologia (diskuto) 16:03, 30 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 05:46, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:15, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pli laŭnorma formo. Aŭdrea (diskuto) 23:07, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 05:56, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Intertempe sendiskute "fama" uzanto ŝanĝis la titolon al Vagadugo kun stranga rimarko pri tio. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 16:37, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi malfaris la ŝanĝon. Oni diskutu unue, kiam oni volas ŝanĝi titolon, kiu estis nur lastatempe ŝanĝita pro interkonsento kun aliaj vikipediistoj. La formo "Vagadugo" estas malpli uzata ol "Vagaduguo" laŭ la serĉrezultoj de Google, do mi ne subtenas la ŝanĝon, krom se oni povas pruvi, ke tiu formo fakte ja estas pli uzata. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:59, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus ankaŭ aldonis elparol-indikojn, kiuj montras, ke Uzanto:Kwamikagami malpravis pri tio, ke la lasta vokalo estas ŝvao. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:14, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon, Robin :-) Kaj mi aldonis indikon pri la vorto, ĉar mi trovis ĝin en NPIV. --Tlustulimu (diskuto) 17:18, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

SEPTEMBRO

EpikuranismoEpikurismo 2019 09 07[redakti fonton]

La artikolo temas pri la filozofio de la helena filozofo Epikuro. La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto preferas la simplan terminon Epikur/ism/o: [5]. Simile, la Esperanto–English Dictionary (Esperanta-Angla Vortaro) de John C. Wells ankaŭ preferas tiun formon:

epicurean, -ism epikur-a, -ano, -ismo

Same la Reta Vortaro: [6].

Tiu formo similas nomojn de aliaj helenaj filozofioj: Platonismo (laŭ Platono; [7]), Aristotelismo (laŭ Aristotelo; [8]), ktp. Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Epikuranismo. Osteologia (diskuto) 07:44, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Aŭdrea (diskuto) 23:48, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:03, 12 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 19:45, 12 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Warddekock 10:53, 13 sep. 2019 (UTC) | Mi ja poras, sed nur ĉar filozofaj idearoj jam estas nomitaj platonismo, marksismo, ktp. Tio do estas pli kohera, internacia kaj ankaŭ bonstila. Persone tamen mi pensas ke logike kaj historie epikuranismo, platonanismo kaj marksanismo estus pli ĝuste, ĉar ofte filozofaj doktrinoj estas pli formitaj kaj koherigitaj per la interpretoj de la sekvantoj de la filozofo ol per la rektaj tekstoj/diraĵoj de la filozofoj mem. Mi nur volis tion diri.[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:15, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 06:04, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi supozas ke ambaŭ estas la sama homo. --Ceancata (diskuto) 19:53, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Evidente jes. DidCORN (diskuto) 12:28, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: -- Rigardante atenteme, ne ĉar la naskiĝtagoj kaj la naskiĝurboj estas malsamaj. DidCORN (diskuto) 18:33, 4 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 19:40, 3 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

OKTOBRO

Sulfura duoksidoSulfura dioksido 2019 10 03[redakti fonton]

Mi proponas alinomi tiun artikolon konforme al PIV, al la esperanta agnoskita prefikso di- pri kemiaj elementoj. La termino "dioksido" estas pli internacia. DidCORN (diskuto) 10:04, 3 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Osteologia (diskuto) 14:17, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 15:40, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 21:10, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kie en PIV aŭ esperantlingva literaturo ekzistas nomo "sulfura dioksido" aŭ "sulfura duoksido"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:05, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Laŭ NPIV, en la eldono el 2002, sur paĝo 233, ekzistas la scienca prefikso "di-". Krome sub tiu kapvorto eĉ troviĝas "sulfura dioksido". --Tlustulimu (diskuto) 21:10, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun mi vidas http://vortaro.net/#di- do Por Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:41, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Bv ankaŭ vidi Diskuto:Sulfura duoksido. Osteologia (diskuto) 21:34, 15 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Simile, mi ankaŭ alinomis aliajn kemiajn prefiksojn du- al di-: Karbona dusulfidokarbona disulfido, dumetila dusulfidodimetila disulfido. Vd NPIV disulfido, dimetilarsenata acido ekzemple. Osteologia (diskuto) 14:33, 28 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭmalusona KomitatoKomitato pri Kontraŭusona Aktiveco / Komitato pri Antiusona Aktiveco 2019 10 21[redakti fonton]

Kio estas la signifo de "malusona"? Se "kontraŭusona" signifas "un-american", kio do estas la signifo de "kontraŭmalusona"? La diferenco inter "anti-american" kaj "un-american" estas ke la dua emfazas moralan vidpunkton. La nomo "Kontraŭmalusona" situas inter sensignifeco kaj kontraudireco. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pauchjo (diskuto • kontribuoj) 21 okt. 2019

Klare, la senco de "activity" ĉi-teme signifas «stato aŭ kvalito esti aktiva.» Tiu komitato persekutis malgraŭ ĉu akuzito agis «komunisme» aŭ ne. Ĝi serĉis nur kvalitojn komunismajn. Jen tial «aktiveco». Perfekte taŭga uzo. Pauchjo (diskuto)

Mi preferas la formon kun "kontraŭ-". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:28, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Robin van der Vliet: La demando pri la prefikso ne estas tre grava. Esence grave estas ke la artikolo ne plu havu la kontraŭsencan titolon Kontraŭmalusona Komitato. Tial, se vi preferas kontraŭ-, bonvolu tiel ŝanĝi ĝin. Dankon :) Pauchjo (diskuto) 08:56, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

SangaoSamgo 2019 10 14[redakti fonton]

La artikolo temas pri la komunumo de budhismaj gemonaĥoj. La origina formo estas la sanskrita संघ saṃgha.

  • Kaj NPIV, kaj Reta Vortaro, kaj la Germana-Esperanta Vortaro de Erich-Dieter Krause, kaj la Esperanta-Angla Vortaro de John C. Wells preferas la formon samgo: [9], [10], [11] (la vortaro de Wells ne estas havebla surrete)
  • La fina vokalo -a malaperas en modernaj hindaj lingvoj: hindie saṃgh (en:Schwa deletion in Indo-Aryan languages). Tial, la dio Śiva (sanskrite) / Śiv (hindie) esperantiĝas kiel Ŝivo.
  • La signifas nazalecon de la antaŭa vokalo. En lingvoj sen nazalaj vokaloj (ekz. Esperanto, ĉina, korea, ktp) oni tipe anstataŭigas ĝin per nazala konsonanto: per /ŋ/ en la ĉina kaj korea ([sēŋ], [sɯŋ]), kaj per nm en la esperantigo de francaj vortoj dimanche [dimɑ̃ʃ] → dimanĉo, ombrelle [ɔ̃bʁɛl] → ombrelo.
  • La formo sango jam signifas ion alian.
  • La formo samgo estas pli rekoneble simila al la ordinara latinigo (IAST) de la sanskrita saṃgha.

Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Sangao. Osteologia (diskuto) 14:31, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 15:40, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:53, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:20, 7 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi nenion scias pri la temo, sed la argumentoj prezentitaj sonas al mi bonaj kaj konvinkaj. - Moldur (diskuto) 10:51, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ la Budhana Ligo Esperantista uzas la formon «samgo». — Aleks ANDRÉ (diskuto) 17:10, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:15, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:28, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saĝtelefono → Smartfono 2019 10 18[redakti fonton]

Mi simple notas:

15: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

smartphone | smartphone | Smartphone | smartfon | смартфо́н

—La komenton aldonis, sen subskribo, Pauchjo (diskuto • kontribuoj)

@Pauchjo: Tio estas esperanta regulo. Vikipedia regulo estas Vikipedio:Ne faru originalan esploradon do skribu kie en esperanta literaturo / vortaro ekzistas vorto: smartfono. En PIV mi ne vidas. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:45, 18 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

(Pauchjo) Ne temas pri "esplorado", temas pri *konstato*. Oni egale ne vidas "saĝtelefono" en PIV, kaj nek unu nek la alia estas "oficiala".

Jes, "saĝtelefono" estas en ofta uzado. Mi ne sugestas forigi ĝin kiel nomon. Mi simple *konstatas* ke la fundamenta nomo por la tiukoncerna aparato estas "smartfono". —La komenton aldonis, sen subskribo, Pauchjo (diskuto • kontribuoj)

Kontraŭ Kontraŭ: "saĝtelefono" estas ofte uzata. Bonvolu ankaŭ vidi Komputekon. Osteologia (diskuto) 17:00, 18 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Eĉ kvankam "smartfono" verŝajne estas internacia, ĝi estas apenaŭ uzata en la praktika lingvouzado. Oni uzu kiel titolon tiun formon, kiu estas plej ofte uzata en la praktika lingvouzado. Bonvolu subskribi novajn komentojn estontece per ~~~~. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:01, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La formo saĝtelefono sendube dominas en la aktuala lingvouzo. RG72 (diskuto) 04:50, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: la hungaroj uzas ekvivalenton de saĝtelefono, smartfono estas por mi nekomprenebla. --Crosstor (diskuto) 05:48, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: "saĝ-" estu tie komprenata en sia arkaika signifo "inteligenta". La unuan fojon, kiam mi vidis la vorton "saĝtelefono", mi vere miris, kiel telefono povus esti saĝa (aŭ malsaĝa?). --Dominik (diskuto) 06:30, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En la plej aktuala vortarego "Plena vortaro esperanto-germana", de p-ro Krause troviĝas kaj "smartfono" kaj "saĝtelefono". Li mencias la kunmetaĵon sub la kapvorto "saĝa" (sur paĝo 1158) kaj ĉe "smartfono" (sur paĝo 1223) estas nur sago al tio. Tio tute klare respegulas la nunan lingvouzon, malgrave ĉu tio plaĉas al la proponinto de alinomado aŭ ne. Krome legeblas en la vortaro eĉ tria termino, nome "saĝfono", kion mi ankoraŭ nenie legis aŭ aŭdis. --Tlustulimu (diskuto) 21:55, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Vi tute pravas ke «saĝtelefono» estas pli uzata inter membroj de UEA kaj ĉe esperantistoj. Sed, ĝis nun, la uzado de «saĝtelefono» estas pli ofta en eldonaĵoj ekzakte pro tio kiun vi menciis: vortaroj kaj eldonoj de UEA, kiuj havas kvazaŭmonopolan diktopovon pri uzado, favoras (kial?) tiun formon. Por la vasta majoritato de parolantoj kiuj ne estas «aktivaj» aŭ adherantoj de UEA, la simple fundamenta formo estas «smartfono», kiun ĉiuj supozeble uzus se lingva ksenofobio ne estantus tiel ofta kiel oni tro ofte spertas ĝin inter esperantistoj. Pauchjo (diskuto) 22:56, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas lastatempaj skriboj pri ĉi tio ankaŭ sur la diskutpaĝo de Saĝtelefono. --Surfo 16:54, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Vikipedio respegulu la lingvouzon, ne ies fantaziojn pri pli ofte uzotaj aŭ pli ofte uzendaj terminoj, malgrave en kiu Esperanto-asocio oni membras. --Tlustulimu (diskuto) 16:40, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Ofta en lingvouzado estas erarado pri la akuzativo. Diri «mi estas vian amikon» estas simpla eraro (fundamento R2), same kiel diri «saĝtelefono» estas simpla eraro (fundamento R15). Ne temas pri fantazio, nek mia deziro (se mi povintus elekti mem, tiu ne estus mia preferita termino). Mi neniel estas aktivulo kaj havas nenian prilingvan ideologion (kontraŭe al pluraj ĉi-tieaj reformistoj, inkludante bonlingvistojn) – mi konstatas kaj prezentas faktojn. Ĉiuj kontraŭ «smartfono» povas kaŝi sin malantaŭ siaj propraj ekskuzoj, sed tiu restas malhonesta sinteno, kies konkludoj restas malvalidaj. Pauchjo (diskuto) 17:36, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

La diskuto finiĝis kun decido: Ne alinomi. RG72 (diskuto) 11:25, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kalia bisulfidoKalia hidrosulfido[redakti fonton]

La esperanta prefikso bi- supozigas ke estas du sulfuraj atomoj, kio ne veras; aliflanke tiu proponita termino kongruas al la plej multaj aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 12:32, 25 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Vd la averton en NPIV: “evitinda estas la nacilingva uzado de [la prefikso bi-] en la kazo de acidaj saloj: «bikarbonato» estu prefereble «hidro(geno)karbonato» aŭ «acida karbonato»” [12] Kaj la noto de IUPAK: “the […] ion HCO₃ can be named equally correctly as ‘hydrogen carbonate’ and as ‘hydrogencarbonate’ (but not as bicarbonate)” (la jono HCO₃ same ĝuste nomiĝas hydrogen carbonatehydrogencarbonate [hidrogenkarbonato] sed ne bicarbonate [bikarbonato]): [13] Osteologia (diskuto) 20:07, 25 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Same ankaŭ la bikarbonatoj/hidro(gen)karbonatoj: Kalia bikarbonato, natria bikarbonato, amonia bikarbonato; la bitartratoj: kalia bitartrato, kaj la bisulfidoj: kalia bisulfido, amonia bisulfido, natria bisulfido. Osteologia (diskuto) 19:51, 25 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vd ankaŭ la terminon Hydrosulfid en la Kompendio pri ĥemia terminologio Gold Book Online Historio de IUPAK alirita la 24an de novembreo 2016. DidCORN (diskuto) 15:15, 26 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:19, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

NOVEMBRO

Oranĝokolora -> Oranĝkolora 2019 11 06[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas malfari la lastan nomŝanĝon de Oranĝokolora el Oranĝkolora. Laŭ la kapvorto "oranĝo" en la NPIV, paĝo 817, la meza o ne devas esti, tiel ke la titolo estu "Oranĝkolora". Eble ial ja la lango de la sendiskuta alinominto havas problemon pri la prononco. Krome la formon sen meza o eĉ subtenas la ortografia kontrolilo de Fajrovulpo. --Tlustulimu (diskuto) 16:46, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kiiel okazas pri la lavendo, se oni volas ŝanĝi la titolon, eblas ankaǔ proponi la jam ekzistantan alian alternativon Oranĝa (koloro), ĉar jam ekzistas Lavenda (koloro). DidCORN (diskuto) 18:09, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi plene konsentas kun Uzanto:DidCORN ke Oranĝa (koloro) estas la plej taŭga formo. Pauchjo (diskuto) 18:32, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭfaŝismo → Antifaŝismo 2019 11 12[redakti fonton]

Pluraj artikoloj jam cedis al «anti-» anstataŭ «kontraŭ-» kiel prifikso koncerne sendispute internaciajn formojn. Ĉi tiu ankaŭ inkludas inter tiuj, specife konsiderante ke jam ekzistas paĝoj kiaj antiusonismo, antikomunismo, Antifaŝismulo de la Jaro, k.c..

Komento Komento: Ekzistas kelkaj aliaj artikoloj misaj. Oni kompetenta devas zorgi pri artikoloj, ĉu ili havu aŭ «kontraŭ-» aŭ «anti-» kiel prefikso.

«kontraŭ-» estas ĝuste uzita, ekzemple ĉe kontraŭkoncipo kaj kontraŭkulturo.

Tamen, artikoloj kiaj kontraŭimperiismo, kontraŭheroo, kaj kontraŭatomenergia movado en ĝusta lingvaĵo uzus la prefikson «anti-» Pauchjo (diskuto) 18:55, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Oni povas uzi "anti-" en tiuj vortoj, sed oni ankaŭ povas tute bone uzi "kontraŭ-" en ĝusta lingvaĵo. Ne estas iu neceso ŝanĝi la nun uzatajn formojn, ili neniel estas "misaj". - Moldur (diskuto) 20:29, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Moldur: «kontaŭ-» kaj «anti-» ne estas sinonimaj. En neformala situacio, oni povas senkritike miksi ilin; sed indiferente uzi unu radikon anstataŭ alian pro propra gusto –precipe en enciklopedio– ja estas mise.

Diri «kontraŭfaŝismo» estas precize sed ne ekzakte. Diri «antifaŝimo» estas kaj precize kaj ekzakte. Kp. Ekzakteco kaj precizeco. Pauchjo (diskuto) 21:00, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi havas fonton por tio? Mi neniam aŭdis tion. Laŭ mia lingvokompreno ili estas sinonimaj. - Moldur (diskuto) 05:13, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En Esperanto ekzistas nur diletantaj aŭ unuopulaj opinioj. Tamen, bonvolu konsulti iun ajn profesian fonton. Preskaŭ ĉiu ajn lingvo kiu havas la samajn etimojn traktas la distingon. (Kp. ke «antaŭ-» kaj «pre-» estas plene sinonimaj. Eble tiu fakto provokas heziton ĉe heleno-latinaj etimoj...?) Pauchjo (diskuto) 09:02, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Kaj ne forte anti.--kani (diskuto) 15:53, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Kani: contra- (Del lat. contra-) 1. pref. Significa 'contrario'. Contrainsurgencia, contranatural, contraargumentar. anti- (Del gr. ἀντι- anti-) 1. pref. Significa 'opuesto' o 'con propiedades contrarias'. Anticristo, antipútrido. Efektive, ci estas kontraŭ sed ne anti la propono; sed ci certe estas antifascista y no contrafascista.Pauchjo (diskuto) 17:14, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Esperanto estas unu lingvo kaj la hispana estas tute alia.--kani (diskuto) 17:42, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Diferencaj lingvoj kun ĉi-temaj kognatoj. Same ĉe ĉiuj lingvoj kun la samaj etimoj. Esoterismo strangas ĉe «internacia» lingvo.Pauchjo (diskuto) 18:02, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen en NPIV, jam ekzistas la vorto "antifaŝisto" (Vd en http://vortaro.net#anti- ). DidCORN (diskuto) 16:17, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: -- DidCORN (diskuto) 09:50, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: -- Sergio (diskuto) 06:02, 6 apr. 2021 (UTC)Sergio[Respondi]
Ne farite Ne farite Du poroj, du kontraŭaoj, plus unu komento malpor alinomo. Du jarojn kaj duono sen aldono.--kani (diskuto) 17:00, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Usona Departmento de Justico → Usona Departemento de Justico 2019 11 12[redakti fonton]

Temas simple pri literumada eraro.

Ĝi estas nek "departmento" nek "departemento", sed ministerio, same ĉiuj aliaj usonaj ministerioj. - Moldur (diskuto) 20:19, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Oni povas facile konfuzi diferencojn inter usona kaj britia sistemoj. La paro ministro/ministerio estas Britia; la paro sekretario/departemento estas usona. Pauchjo (diskuto) 21:05, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ NPIV, departement/o estas “sekcio de ministrejo (!); fako de grava institucio” kaj ministeri/o estas “tuto de la oficejoj k oficistoj de iu ministra fako, k domego, kie ili troviĝas”. Tial mi akceptas "departemento"; mi preferus ke la ministerioj de ĉiuj landoj (Usono, Aŭstralio ktp.) estus "ministerio", se oni volus alinomigi la aliajn artikolojn pri Usono ktp. Osteologia (diskuto) 06:26, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Osteologi: Mi forte malrekomendas la sugeston ke oni uniforme apliku la nomon «minsterio». Ne temas pri diferencaj nomoj por la sama afero en diferencaj landoj, sed pri diferencaj reĝimoj en diferencaj landoj. Pauchjo (diskuto) 08:43, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Fakte, la uzado de (la nacilingvaj ekvivalentoj de) tiuj terminoj estas pli-malpli arbitra. Ekzemple, en Kanado, la registaroj de kvin el la dek provincoj havas "ministeriojn", kaj la aliaj kvin "departementojn"; vd ekz. la anglalingvan Vikipedian paĝon en:Ministry (government department), kiu asertas ke "During the 20th century, many countries increasingly tended to replace the term "ministry" with titles such as "department" […] In some countries, these terms may be used with specific meanings […]." (Dum la 20a jarcento, iuj landoj anstataŭigis la terminon "ministerio" per "departemento" ktp […] En iuj landoj, tiuj terminoj havas malsamajn specifajn signifojn.") Osteologia (diskuto) 05:53, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Tutprave, ke uzado estas kvazaŭ arbitra – pri tio neniu dubas. Sed ili ne estas ab ovo arbitraj, ĉar temas pri glisado semantika kiu kreas polisemion. Mi komprenas bone la tenton por simpleco, sed konstatas ke ĉi-teme estus prefere priskribi realon anstataŭ klopodi redifini ĝin. Pauchjo (diskuto) 09:50, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun mi pli bone komprenas vian pozicion. Dankon. Osteologia (diskuto) 16:14, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ FaritePauchjo (diskuto) 12:54, 12 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Oranĝkolora -> Oranĝa (koloro) 2019 11 14[redakti fonton]

Sekvante la antaŭajn komentojn, proponas tiun alinomadon. DidCORN (diskuto) 10:00, 14 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jen la ĝusta nomo por la artokolo. Pauchjo (diskuto) 23:23, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 12:01, 28 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Surfo 18:05, 28 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:08, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Moderna latino => Moderna latino (artefarita lingvo) 2019 11 16[redakti fonton]

Konflikto kun reale ekzistanta Moderna Latino

Por Por: DidCORN (diskuto) 09:51, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Art of Myanmar== => Birma Arto 2019 11 16[redakti fonton]

Ne propra nomo, tial la artikolo havu Esperantan titolon. Pauchjo (diskuto) 23:19, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Uzanto:Frenezulo jam estis alinominta la artikolon al Arto de Mjanmaro. Ĉar la landnomo en Vikipedio (Birmo) kaj NPIV ([14]) kaj en la oficiala informilo de la Akademio de Esperanto ([15]) estas Birm/o, mi minimume korektis ĝin al Arto de Birmo. Sed "Birma arto" estas ankaŭ ebla (kaj eĉ preferinda?). Osteologia (diskuto) 15:24, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bedaŭrinde, mi ŝategis la titolon Arto de Mjanmaro, kiu tute kongruas kun la traduko de la tri aliaj Vikipedioj artikoloj al kiu ĝi estas ligita.

Samekiel post kolonizado la hindiananoj deziris, ke ilia nuna lando ne plu nomiĝos Hindio sed Barato, la birmoj deziris, ke ilia lando ne plu nomiĝos Birmo sed Mjanmaro (aŭ Mianmaro) post sia Brita kolonizado. Estas pro tiu kialo, ke en preskaŭ ĉiuj Vikipedioj oni trovas la vorton Myanmar anstataŭ Birmo aŭ Birmanio. Plie laŭ la reguloj de Zamenhof oni devas uzi pri la landoj kaj regionoj la terminoj, kiujn la lokaj anoj volas esti uzataj. Estas laŭ tiu regulo, ke ni nun uzas la terminon Barato anstataŭ Hindio. La uzo de Birmo pri la nuna lando ŝajnas al mi arĥaika kaj aperigas nian Esperanton same arĥaika; sed mi ne estas birma. DidCORN (diskuto) 20:54, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne temas pri la deziro de la tieaj loĝantoj, sed pri la deziro de la reganto junto. Ambaŭ vortoj efektive venas de la sama loka fonto. Antaŭ kelkaj semajnoj mi estis en Berlino por konferenco pri Vikidatumoj, kaj tie usona lingvisto tre bele klarigis la situacion pri la vortoj. Ni uzu la vorton "Birmo" en la titolo, ĉar ĝi multe pli oftas ol "M(i/j)anm(a(r))o". La argumento, ke laŭ Zamenhof oni devas uzi la lokan nomon, estas simple malĝusta. Zamenhof mem diris "Germanujo" kaj ne "Dojĉlando", "Japanujo" kaj ne "Nipono". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:23, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi samopinias, favore al Birmo. Foje estas nur lokaj regantoj kiuj deziras nomŝanĝojn kaj la internaciaj lingvoj ne povas esti regataj de tiuj. Zaĉjo ankaŭ ne diris Espanio aŭ espanioloj ktp.--kani (diskuto) 15:50, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Nacia Muzeo pri la Mezepoko de Parizo ==> Muzeo de Cluny 2019 11 16[redakti fonton]

Ne temas pri la mezepoko de Parizo, sed la mezepoko ĝenerale. Ĉi tiu titolo 1. estas pli kongrua kun aliaj lingvoj, 2. spegulas realan uzon parolan (oni diras «Cluny» por referenci la muzeon), 3. ligas ĝin al «l'hôtel de Cluny» et les «thermes de Cluny», kiuj ambaŭ estas des monuments historiques. Pauchjo (diskuto) 12:35, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ FaritePauchjo (diskuto) 13:26, 12 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Femicido => Feminicido 2019 11 16[redakti fonton]

Ja internacia vorto, sed laŭ PIV, ĝi pli kohere formiĝus el «femin/o» kaj «-icid/». Kp. (fr.) féminicide, (es.) feminicidio (it.) femminicidio, kc. Pauchjo (diskuto) 23:17, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Osteologia (diskuto) 15:19, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu formo jam estas efektive uzata, kaj ĝi ankaŭ estas internacia. Komparu la anglan femicide, la francan fémicide, la hispanan femicidio, la germanan Femizid, la rusan фемицид (femicid), la indonezian femisida, la japanan フェミサイド (femisaido), la kartvelan ფემიციდი (femicidi), ktp. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:48, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: mi ne povas atesti pri la aliaj lingvoj, sed almenaŭ la formoj franca k hispana kiujn vi menciis estas simplaj pruntoj el la angla, kiuj mem estas alternativaj formoj –– ne la ĉefaj. Konsultu mem la tiukoncernajn vikipediajn paĝojn (aŭ, prefere, paperan vortaron ĉe via biblioteko). Mi ne ekzakte komprenas kial, laŭ vi, la angla varianto devas atuti, specife ĉar ili ĉiuj havas la samajn etimojn, al kiuj egale disponas esperanto.... Pauchjo (diskuto) 14:08, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: La afikso «-icid-» signifas "mortigi vivulojn". La radiko fem/o ne ekzistas kaj do rilatas al neniu vivulo, dum la radiko "femin/o" aperas en NPIV pri virino, kaj precize rilatas al la temo de l'atikolo. Respektu ni la regulojn de nia bela lingvo, kaj ne inventi neologismojn stulte kopitajn de aliaj lingvoj! Al Robin: en la franca la pli uzata termino estas feminicide, samekiel feminicidio en la hispana kaj itala lingvoj. DidCORN (diskuto) 09:51, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tuj vidas, ke Kani alinomis li mem sen eniri en nia diskutpaĝon al virinmurdo sen mencii la alternativan terminon feminicido, do sen respekti la regulojn de Vikipedio, laŭ kiu antaŭ alinomi artikolon oni devas lasi sufiĉe da tempo en la diskutpaĝoj. Kio povas aperi evidente por si mem povas, ne esti akceptebla al la komunumo. DidCORN (diskuto) 10:01, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas interesa punkto. Multaj latinidaj lingvoj uzas formojn de 'feminicido', sed ĝermanaj lingvoj uzas virin+murdon (komparu al 'vrouwenmoord' kaj 'Frauenmord'). Laŭ mi 'virinmurdo', 'vrouwenmoord' kaj 'Frauenmord' estas iome nespecifaj, ĉar ili laŭvorte ankaŭ povus signifi la simplan murdon de unu virino. Feminicido (aŭ femicido) pli bone kaptas la koncepton pri mizogina murdo. Warddekock 12:07, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Tutmondiĝo ==> Globalizado 2019 11 19[redakti fonton]

Perfekte taŭga, internacia, analizeble kohera, kaj klare ĝusta formo ekzistas: «Globalizado». Kial ajn tiu teme antiteza, esotera, analize vaka, kaj klare plumpa formo, «tutmondiĝo», ekzistas? Pauchjo (diskuto) 22:28, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Taylor 49 (diskuto) 04:51, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Ĉi tiu propono estas apenaŭ uzata. La vorto "tutmondiĝo" estas pli ofta, do ĝi estu uzata. Oni sekvu la efektivan lingvouzadon de Esperanto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:56, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La normale uzata vorto estas "tutmondiĝo". Ne estas necese enkonduki iun anstataŭaĵon. - Moldur (diskuto) 19:37, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Robin van der Vliet: La formo «globalizado» ja estas la internacia formo kongrua kun pluraj aliaj vikipedioj. Plue, ĝi jam estas oficiala, aŭ per la 15a regulo (globaliz/ + -ad-) aŭ per interna kunmetado (glob/ + -al- + -iz- + -ad-). Prave, ke tutmondiĝo estas pli uzata, sed la kialo estas klara: iuj parolantoj tre influitaj de lingva purismo cenzuras formojn plene internaciajn. Poste la mankon kreitan citas la cenzurintoj mem, kompleze al sia karusela logiko. Tutmondiĝo estas sterila termino kiun neniu povus sobre defendi. Pauchjo (diskuto) 12:49, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi bone argumentas, sed ne per niaj reguloj. Niaj reguloj ne priskribas ion ajn rilate kongruecon kun aliaj Vikipedioj. Laŭ la oficialaj reguloj de Vikipedio pri artikolonomoj: Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa. En la efektiva lingvouzado de Esperanto, la vorto "tutmondiĝo" estas la ĉefa varianto el ĉiuj sinonimoj, tial oni uzu tiun vorton. Vikipedio ne estas loko por batalo por aŭ kontraŭ lingva purismo, ĝi estas loko, kie ni uzu Esperanton tiel, kiel faras la plimulto. Se iam la plimulto uzas la formon "globalizado", tiam ni ankaŭ ŝanĝu la titolon de la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:17, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Nu, kion diri. Mi ne deziras disputi. Mi simple volas bonkvalitan Vikipedion, tial mi kontribuas. Sed, se la sektecaj karakteroj de «esperantujo» dominas ĉi tie, mi dubas ĉu bonkvalitan Vikipedion ni havos. Bedaŭrinde, racio evidente ne venkas ĉi-teme. Pauchjo (diskuto) 13:50, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Same mi deziras bonkvalitan Vikipedion. Ne temas pri "sekteca" karaktero de Esperantujo, ĉar ĉiuj Vikipedioj funkcias ekzakte tiel, ili ĉiuj havas la saman regulon: oni uzu la lingvon tiel, kiel faras la plimulto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:36, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi havas plenan konfidon ke vi volas bonkvalitan Vikipedion. Bonvolu ne kredi ke mi celas ataki vin. Vi diplomate diras: «Se iam la plimulto uzas la formon "globalizado", tiam ni ankaŭ ŝanĝu la titolon de la artikolo.» Nenio esence kritikenda. Tamen, konstatenda estas ke uzado en esperanto similas al retroaga cirkvito ĉar ĝi estas nenies gepatra lingvo (laŭ rigore scienca senco de la termino). Do, ignori redaktoran diskrecion (https://en.m.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Editorial_discretion) situas inter vola neglekto kaj la proverba «kaleŝo antaŭ la ĉevalo». Pauchjo (diskuto) 17:11, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La formo tut/mond/iĝ/(ad)/o estas vaste uzata, facile komprenebla, kaj Zamenhofa (vd la citaĵon en NPIV tutmonda). Osteologia (diskuto) 17:45, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas, ke li tiel uzis ĝin, sed la analizo donas: «procezo ([ado]) ekesti koncernata (iĝ) al la tuta mondo (tutmond)
Kontraste, globalizado donas «procezo (ado) provizi (iz) ala al (al) la globo (glob).
Oni povas pardoni kaj toleri mallogikaĵojn, sed se ekzistas klare kaj nedisputeble internacia formo….
Ordinara uzo estas eksterordinare febla argumento, ĉar preskaŭ senescepte ĉiuj lernas novajn vortojn esperantajn per vortaroj, lernolibroj, kaj Vikipedio. Vikipedio ne spegulas uzadon sed fakte ĝin gvidas, ĉar tradicia uzo ne estas valida por lingvo nehereda. Pauchjo (diskuto) 19:22, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La formo "tutmondiĝo" estas tipe esperanta, dum ke "globalizado" aspektas kiel imitaĵo de la angla. --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kiel Tlustulimu diris, 'Globalizado' estas nur imitaĵo de la angla. 'Tutmondiĝo' estas logika kaj ankaŭ havas internaciajn simile aspektajn tradukojn, kiel "mondialisering" en la nederlanda.Warddekock 20:06, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Tiel eble aspektas, sed...Surprizon! Ĝi ja estas esperanta vorto :). Kaj ne hastu al ksenofobio lingva...pruntado el mondskalaj lingvoj estas esenca karaktero de esperanto. Kaj se iu volus ekzeplon de sekteco de Esperanto...ba, jen supre. Pauchjo (diskuto) 19:45, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
K-do, mi komprenas vian pensmanieron kaj respektas ĝin. Formojn de la angla "globalisation" pruntis la hispana, rusa kaj eĉ indonezia lingvo. Ĝi estas bone internacia. Sed mi pensas ke ne bezonas anstataŭi 'tutmondiĝo'-n per 'globalizado' kiel la titolo de tiu artikolo, ĉar vortoj kun la radiko -mond- ankaŭ estas internacia, ekzemple en la franca kaj nederlanda.Warddekock 20:06, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
K-do,bonvolu relegi la tredon. Traduku ĝin en cian denaskan lingvon kaj montru al iu kiu ne parolas esperanton (prefere iu kiu redaktas en vikipedio). Mi certas ke li ne nur simpatios kun mia pozicio, sed ankaŭ sin demandos pri tia patologio tiel forte rezista al memevidenta vero kiu kuŝas en mia propono. Honeste, mi estas ŝokita pro la halucine regresaj reagoj. Pauchjo (diskuto) 20:33, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Se mi bone komprenas la signfon de tutmondiĝo, mi ne klare komprenas la enton globalizado, ĉu estas eniri la tutan mondon al en globo, reveni al la praeksplodo (certe Pauchjo preferus la neologismon Bigbango)? Se oni komencas kopii kaj esperantigi ĉiuj usonajn vortojn ESTOS LA MORTO DE ESPERANTO. DidCORN (diskuto) 21:21, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Ne ataku pajlohomon. Bombaste histeriaj reagoj malhelpas. Mi volonte diskutus kun vi kondiĉe ke la konversacio estu iom pli sobra ol la ĉi-tiua. Ĝis tiam, bonvolu streĉi la fortojn por legi kaj peni kompreni kion mi skribis. Se post tio, vi ankoraŭ havus tian saman reagon, diskuton mi ne deziros. Pauchjo (diskuto) 23:55, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Pauchjo, mi pardonpetas se vi konsideris vin persone atakita, ĉar mia forta reago, kiel mi specifis mian voĉdonon, estas nek bombasta, nek histeria; ĝi rilatas al mia sistema kaj profunde propensita principo por subteni Esperanton, do estas mia ĉiama reago kiam mi vidas esperantiston, kiu volas anstataŭigi bonajn esperantistajn terminojn pro anglomanio. DidCORN (diskuto) 13:05, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi tute ne sentas min persone atakita, ne zorgu. Tiel same, ke vi ne estu ofendita. Objektiveco ne hontas nek ofendiĝas. Certe ni ambaŭ deziras vikipedion de profesia kvalito. Bedaŭrinde, la realo konfliktas kun la fanatikaj disĉiploj de Piron. Li estis ĉarlatano. Eĉ surface kritika inspekto rivelas tion. Nu, mi proponis ion kiu estus, inter racie gvidataj individuoj, io sendispute memevidenta. Sed kiel por Akteono, paroli sin perfidis. Bonvole, ĉu vi povus peni ekspliki al mi kial mi havas malpravon (sen ideologio, ksenofobio, k falsaj pretendoj ne esti kompreninte tion klare kompreneblan)? Dankon. Pauchjo (diskuto) 14:14, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Pauchjo, mi agrable vidas ke vi agnoskas ke mi atakis neniun. Tial kial atakaĉas vi mortinton ne anonime? Tamen li estis unu el la pli eminenta de niaj Akademianoj. Se vi konintus tiun altan animon, Claude Piron, kiun mi vidis regule dum siaj lastaj jaroj, vi ne kuraĝintus skribi kion vi skribis sen pruvo. Vi devus pardonpeti pri tio. Ni jam estas 4 por klare pruvi al vi, ke vi malpravas. Haltu ni personigi la debaton kaj revenu ni kalme al la temo.

La debato originas de la interpretoj de la 15a regulo de la Fundamentoj. Por mi (kaj multe aliaj, ĉu ne) tiu regulo aplikas sin NUR pri propraj nomoj (estas la kialo laŭ kiu mi militas por Mjanmaro anstataŭ Birmo), kaj aliflanke tiu regulo NE aplikas sin al substantivoj. Ŝajnas ke vi aplikas la 15an regulon al ĉiuj vortoj, kio por mi (kiel mi skribis supre) estas danĝera por la estonto de Esperanto kaj la multoblo de novaj radikoj komplikas la lingvojn kaj ne respektas la kutiman regulon: "NUR KREI NOVAN RADIKON SE ĜI ESTAS NECESA KAJ SUFIĈA". Estas ĝenerala debato ekster la temo de tiu vorto, debato ke ni povus daǔrigi alie. DidCORN (diskuto) 18:10, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri lia animo mi havas neniun komenton. Pri la fruktoj de liaj agoj mi komentis. Kaj tiu frukto putras.
1. Tiu aserto pri la 15a regulo...el kie venas? Senkonteste tiu plej ofte enkondukinta vortojn (de ĉia vortspeco) laŭ la 15a regulo estas... Zamenhof mem. Se ne estis li kiu celis ĝin tiel, kiu do?
2. Neceso k sufiĉo estas jam delonge prilaborita el ĝia nun pli ol jarcenta formo originala. Komparu PAG (mi povas citi specifajn sekciojn se vi volus) kiu tre profesie kaj kohere traktas la ĉi-temajn demandojn.
3. Sed la ĉefa demando estas la nomo de la artikolo, kiun neniu ŝajnas rekte tuŝi. Ĉu jes ĉu ne iu ajn povas defendi la terminon «tutmondiĝo» anstataŭ «globalizado» sen citi sian propran guston? Se verŝajne iuj havas fortajn opiniojn, certe tiuj povas klarigi ilin…Pauchjo (diskuto) 19:10, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La malĝentilega furiozado de Pauchjo neniel ŝanĝas la fakton, ke la Esperanta vorto estas "tutmondiĝo". Kaj mi ne citas mian propran guston pri la vorto, dum la propra gusto de Pauchjo estas jam al ĉiuj evidenta. --Surfo 20:03, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro ne rekte mencii vian propran guston. Mi certas ke post peno esti neŭtrale releginte miajn komentojn, evidentiĝos en miaj vortoj ne malĝentileco aŭ furiozo, sed honesto kaj prudento.
Korektu min se malprave, sed mi komprenas vian pozicion tio, ke la vorto «tutmondiĝo» statike situas fikse kiel la ĝusta termino (supozeble pro uzado). Ĝian sufiĉe vastan uzadon mi ne dubas. Sed se oni demandas sin kial uziĝas iu formo kontraŭ alia kaj enketas pri tio, li tuj komprenas ke homoj simple uzas formojn trovitajn en vortaroj, vikipedio, ks. Poste tiu uzado fortigas kialon recikligi tiajn formojn, kaj la hundo ĉasas sian voston.
Kaj aparte, mi ja konstatas du ŝajne kontraŭsencajn fakton: t.e. ke esperanto estas simultane vivanta (uzado evoluas tra tempo) kaj ke ties evoluo ne okazas herede (ne el patrina buŝo en novan epokon, sed per racio). Iam oni diris «elrigardi» kiu cedis al pli esperanteca «vidiĝi» kiu mem cedis al la pli internacia «aspekti». Ja ekzistas la internacia formo, «globalizado» kiun iu ajn kandido vidas. Por pli da informoj, denove, mi invitas vin relegi miajn antaŭajn komentojn.
«Tutmondiĝo estas la vorto ĉar tiel homoj uzas ĝin» estas tre febla pozicio. Sed ĝis nun, tiu ŝajnas esti la plej forto argumento por la termino. Se mi ŝajnas esti agresema, tio ne ŝuldas al miaj gustoj, sed al mia kvazaŭindigno ke iusence mi devas defendi fakton kia «akvo estas malseka». Kompreneble estas malseka, kial ĉiuj insistas la malon tiel emocie?? Pauchjo (diskuto) 00:26, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Jam eblas konkludi tiun diskuton. La demando estis:

  • Ĉu ni alinomu de "Tutmondiĝo" al "Globalizado" en esperanta Vikipedio?

La diskuto evidentigis:

  1. La normale uzata vorto en Esperanto estas "tutmondiĝo", kion ankaŭ proponinto Pauchjo mem agnoskas.
  2. La grandega plimulto, preskaŭ ĉiuj, estas Kontraŭ Kontraŭ: Forte kontraŭ Forte kontraŭ: .

Ĉiu el tiuj du punktoj jam per si mem estas pli ol sufiĉa por respondi ka demandon.

Plue, la okazinta diskuto ankaŭ tuŝis aliajn demandojn, interalie: Kial estas "tutmondiĝo" la normale uzata vorto? Kial multaj esperantistoj havas grandan respekton por s-ro Claude Piron? Ĉu tio estas bona aŭ malbona? Sed tiujn demandojn oni povas diskuti aliloke, ni ne diskutu ilin ĉi tie en Vikipedio, ĉar:

  • ni jam ricevis la respondon kiun ni bezonas,
  • tiaj diskutoj estus originala esploro, kiu ne okazu en Vikipedio, kaj
  • tiaj diskutoj tendencas fariĝi aĉaj kvereloj kiuj venenigas la atmosferon.

Tial mi rekomendas lasi la diskuton, kaj anstataŭe daŭrigu fari fruktodonajn kontribuojn al Vikipedio. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:14, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Moldur: Mia fako estas la angla lingvo, tial pri tiu temo mi sentas min plej taŭge kontribuanta. Certe globalizado intime situas en la kadro de «angla lingvo». Mi ĝojus se tiuj uzantoj «(forte)kontraŭ»-aj lasus sian lingvopolitikon al la flanko por ke mi povu kontribui laŭ mia propra fako. Tre bone proponita ke ni revenu al fruktodonaj kontribuoj, sed mi hezitas kontribui katenite kaj sub malracia cenzurado. Pauchjo (diskuto) 09:42, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Do, mi proponas forigi la averton en la artikolo, kiu tute malbeligas aspekton de havenda artikolo.--kani (diskuto) 15:45, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

La diskuto finiĝis kn la rezulto: Ne alinomi. RG72 (diskuto) 11:07, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Geedzeco --> Edzeco 2019 11 20[redakti fonton]

Seksismo estas kontraŭutila. Edzeco - ligo inter du samvaloraj personoj. Prefikso "ge-" kaŭzas nur ĉagrenon. Taylor 49 (diskuto) 04:51, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tamen la formo kun la prefikso "ge-" estas la kutime uzata. --Tlustulimu (diskuto) 06:43, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Plej fruaj formoj, laŭ la tekstaro: «La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.» (1904); kaj «la nenaturaj ĉenoj de la geedzeco.» (1908). Kp. Samseksa edzeco. Estus komplete kontraŭsenca esti «samseksa geedzeco». Pauchjo (diskuto) 08:21, 20 nov. 2019 (UTC) Evidente ĉi tiu problemo jam estis solvita. Pauchjo (diskuto) 19:28, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Jen alia artikolo, kiun Uzanto:Kwamikagami ŝanĝis sendiskute. Mi malfaris tion. Oni decidis, post longa diskuto, nomi tiun artikolon Samseksaj edzeco kaj edzineco... Sed ial tiu persono ŝanĝis tion... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:39, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La vorto "edzo" bedaŭrinde ne estas genroneŭtrala, do ni devas uzi la prefikson ge-. Mi konscias, ke la genroindika sistemo de Esperanto estas tute fuŝita, sed ne estas nia tasko provi ripari tion. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:39, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: mi estas indiferenta pri genra politiko, kaj por mi ne estas genra demando. Ĉu vi povus disponigi ligilon al tiu diskuto? Mia «por» estis simple bazita sur instinkto kaj zamenhofa uzado: https://tekstaro.com/?s=5dd527cb010ec. Se mi malpravas, mi ŝatas scii kial. Pauchjo (diskuto) 11:59, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: NPIV ankaŭ agnoskas tian uzadon de edzec/o, sed markas ĝin arkaika; vd NPIV edz/ec/o. Osteologia (diskuto) 17:55, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La termino edz/ec/o estas tro facile miskomprenebla (kiel la eco de (viraj) edzoj) kaj ne ordinare gee uzata nuntempe. Ja la reala uzado de la malsimetrio inter (viraj) edzoj kaj edzinoj estas eble bedaŭrinda, sed tio estas la fakta lingva realo en la Esperanto-parolanta komunumo. Se oni tion ne ŝatas, oni aktiviĝu pri tio ekstervikipedie, ĝis tiam kiam tia uzado estiĝas ordinara. Bonvolu vidi la paĝojn Vikipedio:Lingvaĵo (“Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion”) kaj Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas. Osteologia (diskuto) 17:55, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: DidCORN (diskuto) 21:25, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite--DidCORN (diskuto) 15:21, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

De "Parco" al "roĵanico, sudenico" 2019 11 19[redakti fonton]

Saluton! Mi proponas alinomigi ĉi tiun artikolon: Parco La vorto "parco" ne estas slava, parcoj estas la roluloj de roma mitologio. Slavoj nomas tiajn estulojn "roĵanici" aŭ "sudenici". Esperantaj tradukoj de ĉi tiuj vortoj estos "akuŝulinoj" kaj "destinulinoj".

Bondezirojn, Idolano 19 nov. 2019

Komento Komento: Fakte, la situacio estas iomete pli komplika, ĉar ne temas specife pri slava mito, sed slava vario de komuna mitaro pri sortofeino(j). Kp. mojroj, parco, fr:brigit, fr:laima, kaj pli ĝenerale en:fates. Ĉi tiu tute ne estas mia fako, sed bonan sorton al kontribuontoj! Pauchjo (diskuto) 10:04, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Virinmurdo => Feminicido 2019 11 21[redakti fonton]

Sekvante la antaŭan diskuton, kaj pro la fakto ke la tuj nova termino virinmurdo ne ankoraŭ neniam pridiskutitas. DidCORN (diskuto) 10:53, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Mi pardonpetas, ke mi miskomprenis ke la diskutpaĝo de la artikolo estas la loko de la diskuto ankaŭ pri la alinomigo: se vi iom rigardas, vi vidos, ke la redakto de la averto estas iomete ambigua. Tie mi vidis neniun diskuton kaj pro tio mi agis, nekonscia, ke la diskuto estas aliloke. Nu, mi vidas, ke la propono Virinmurdo estas konsiderata neologismo, dum Feminicido estas konsiderata internacia vorto kaj konforme al radiko "femin/o" sed fakte la internacieco rilatas al la angla femicide, do radiko fem/ kaj ne femin/ kvankam tiu lasta estas pli ofta en la diversaj vikioj pro majoritato de latinidaj lingoj en tiu koncepto; ĝuste la nuna titolo estas Femicido, do nek konforma al NPIV nek la plej uzata inter la diversaj lingvoj kiuj estus Feminicido. Do, por eviti tiun diskuton mi proponis la absolute komprenatan Virinmurdo. Kiel Warddekock ĝuste diras "ankaŭ povus signifi la simplan murdon de unu virino", sed tute same kiel Feminicido (aŭ femicido) kaj pro tio precize li turnas sin al klarigo per koncepto "mizogina murdo". Falte la problemo en la tuta mondo ne estas ke iu simple malamas virinojn kaj pro tio tiu murdas ilin, sed male iu pro ajna tialo deziras murdon de iu preciza virino kaj pro tio murdas ŝin. Ofte ironie, eĉ ĉar tiu "malĝuste kaj maljuste" amas ŝin. Mi bedaŭras, ke mi venis malfrue al tiu debato, sed mi plue proponas la titolon Virinmurdo precize por eviti diskuton inter Feminicido kaj Femicido. La tialo de radiko "femin/o" lamas, ĉar en PIV estas nek /icido nek /cido, ja Cido kun tute alia signifo. Male, kaj virin/ kaj murdo estas tute PIV-aj.--kani (diskuto) 15:43, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Saluton Kani. Jes ŝajnas, ke vi malfruis pri la diskuron. Mi pensis, ke la diskuto estis fermita. Jes ja la sufikso -icid- ekzistas en NPIV, sed kiel sufikso indikanta substancon, kiu mortigas vivulojn; ĉitie tiu, kiu provokas feminicidon, ne estas substanco, sed homo. Tamen pro la unua paragrafo de l'artikolo, kiu vi mem skribis, ĉiuj alternativaj vortoj estas menciitaj kun taŭgaj argumentoj, kaj pro tio nenio pravigas alinomi la titolon elektitan de la pra-aŭtoro, kiu finfine restas femicido (eĉ se tio ne estas mia prefero). DidCORN (diskuto) 15:33, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: AMIKOJ, ATENTU! Estas regulo pri ĉiuj Vikipedioj: "kiam estas duboj pri la titolo de iu artikolo, oni elektu la titolon, kiu estis donata de la verkinto de l'artikolo." Tio jam okazis plurfoje pri artikoloj de tiu ĉi listo de Alinomendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 09:08, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Tiu regulo ne ekzistas. Ĉu vi havas fonton pri la ekzisto de tiu regulo? La oficiala regulo estas, ke oni uzu tiun formon, kiu plej oftas en la lingvouzado. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:19, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi vidis ĝin en la disdutpaĝo de l'artikolo Vjetnamio::::: Mi hazarde malkovris la jenan diskuton kaj tute konsentas kun Arno kaj Narvalo. Laŭ la antaŭe interkonsentita regulo validas la prefero de personoj, kiuj plej kontribuis al artikolo. Thomas Guibal 09:06, 8 Jan. 2012 (UTC). Ĉi-kaze kiam estas konflikto pri iu titolo sen klara majoritato, prefereblas elekti la titolon de la plej kontribuanto (ne necese la unua). DidCORN (diskuto) 22:12, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
La menciita regulo ekzistas,sed ja validas nur por la elekto inter -io kaj -ujo por landnomoj, ne por elekto de artikolnomoj ĝenerale. Tio estis decidita iam en baloto pri landnomoj en Esperanto-Vikipedio. Komparu en Diskuto:Vjetnamio. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:06, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

FloraroInfloresko 2019 11 22[redakti fonton]

Dum floraro estas ĝenerala vorto por signifi grupon de iuj ajn floroj, infloresko estas botanika termino por indiki apartan aranĝon de floroj sur la sama planto. DidCORN (diskuto) 17:56, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Faktermino signifas ion pli specifan ol aron da floroj. Osteologia (diskuto) 19:10, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pauchjo (diskuto) 00:27, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ la diskutpaĝo kaj la historio de la paĝo, ŝajne Uzanto:Forstbirdo (vd Diskuto:Floraro) kaj Uzanto:Eliott (kiu estas ŝajne sama kiel la IP-uzanto kiu kreis la paĝon; [16]) preferas la formon infloresk/o, dum Uzanto:Marcos preferas la formon flor/ar/o (ŝ/li movis la paĝon Infloresko al Floraro). Do, ĝis nun, ŝajne 5 por "infloresko" (Uzanto:DidCORN, Uzanto:Pauchjo, Uzanto:Forstbirdo, Uzanto:Eliott, kaj mi) kontraŭ 1 por "floraro" (Uzanto:Marcos). Osteologia (diskuto) 21:10, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Ekster Vikipedio, en la Bonlingvisma diskutlisto [17], Uzanto:Marcos proponis la terminon "floraro", kaj Anna Lowenstein aprobis tion; tamen Antonio De Salvo ne preferas la terminon "floraro". Renato Corsetti komence preferis la formon "floraro", sed poste aliopiniiĝis post klarigo de la faka signifo. Jen la aliaj bonlingvismaj sugestoj el tiu diskutlisto: kunfloraro, samtiga floraro, floretaro. (Iel ajn, la vortuzado en Vikipedio — kaj en la Esperantlingva komunumo ĝenerale — ne tre plaĉus al bonlingvismanoj.) Osteologia (diskuto) 23:09, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kaj Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto [18], kaj la Reta Vortaro [19] kaj la Germana-Esperanta Vortaro de Krause [20] preferas la terminon infloresk/o. Ankaŭ vd la realan uzadon de la vorto "infloresko" en ekz. [21] kaj El Popola Ĉinio. Osteologia (diskuto) 23:17, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi alinomis la artikolon laŭ la plimulta opinio. Bv vd la paĝon Diskuto:Floraro. Osteologia (diskuto) 00:39, 26 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

malikata acidomalata acido 2019 11 30[redakti fonton]

La artikolo temas pri la organika acido C4H6O5 (IUPAK-e 2-hidroxibutandiata acido). Laŭ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, tiu acido nomiĝu malata acido, kaj ties salo malato, kongrue kun nacilingvaj nomoj (angle malate / malic acid, france malate / acide malique, hispane malato / ácido málico ktp). (Acidoj en Esperanto nomiĝas laŭ siaj saloj: acetata acido, klorida acido ktp. Vd NPIV acetata acido, klorida acido.)

Antaŭe, la nomo "malata acido" malĝuste alidirektiĝis al maleata acido C4H4O4 (angle maleate / maleic acid, france maléate / acide maléique, hispane maleato / ácido maleico, IUPAK-e (2Z)-but-2-endiata acido; vd NPIV maleata acido). Mi korektis tion. Tamen, la artikolo pri malata acido estu ĉe malata acido, ne malikata acido. Tiu nomo ne troviĝas en neniu vortaro (ne en NPIV, nek en Reta Vortaro, ktp); la nomo "malata acido" troviĝas en NPIV (malata acido) kaj en la Germana-Esperanta Vortaro de Krause [22].

Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Malikata acido. Osteologia (diskuto) 08:06, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: sed ja por ŝanĝo La origina nomo de la artikolo estis Pomacido, kiun iu fuŝe ŝanĝis al "Malikata acido". Pomacido (aŭ poma acido) plu restas bona komuna nomo por la acido. Similan nomon uzas multaj Eŭropaj lingvoj kaj ankaŭ la Ĉina kaj Japana. Ne ekzistas kialo elekti alian titolon, kaj la fantazia "malikata acido" estas tuj forigenda. Kompreneble, la scienceca nomo malata acido restu menciita en la artikolo. --Surfo 08:55, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kiel alternativa nomo, "pomata acido" troviĝas en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (pomata acido) kaj ankaŭ en la vortaro de Krause. En Esperanta Vikipedio (kaj en Esperanta fakliteraturo tradicie), la acidoj nomiĝas laŭ la saloj, pro distingo inter ekz. klorida acido (la acido, kies salo estas la klorido) kaj klorata acido (la acido, kies salo estas la klorato). En ĉi tiu kazo, la problemo pri konfuzo estas grava, ĉar ekzistas tri acidoj nomitaj laŭ la pomo: la malata, maleata, kaj malonata acidoj. Kio estu "pomacido"? Osteologia (diskuto) 19:15, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi scias tion. La rilato al pomo en la nomoj de maleata kaj malonata acidoj estas parte etimologia, parte ĥemia, sed ne rekte rilata al la fruktoj de pomarbo. Pomacido kaj poma acido estas bone konata konsistaĵo de pomoj. Tion montras ankaŭ la fakto, ke nomoj traduke identaj al "pomacido" abundas en la mondaj lingvoj, dum la du aliaj acidoj portas alitipajn nomojn, plej ofte sone similajn al "male-" aŭ "malon-". Via demando "Kio estu "pomacido?" ŝajnas pure retorika parolfiguro, ĉar la respondo estas plene evidenta. (en PIV troviĝas ankaŭ "pomata acido", sed ĝi estas nebona elpensaĵo).
Komunlingva nomo bone taŭgas por acido, kiu nature troveblas en fruktoj kaj estas ankaŭ multe uzata en nutraĵa industrio. Nenio malhelpas, okaze de nepra bezono, paroli pri malata acido aŭ eĉ uzi iun el la komplikaj sistemaj nomoj ĥemiaj aŭ la strukturan formulon. Sed por paroli Esperanton oni ne bezonas unue studi ĥemion.--Surfo 16:30, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 16:50, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 21:49, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Do, karaj, jam temas fini la diskuton. Ĉu ni alinomu la artikolon kaj se jes, do al kiu nomo? RG72 (diskuto) 11:01, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Finfine la majoritato adoptis la terminon Malata acido.--DidCORN (diskuto) 15:30, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Jam delonge tiu ĉi estis decidita, sed tamen neniam ĝis nun efektivigita. - Moldur (diskuto) 20:20, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

DECEMBRO

2019 Pacifika tifono sezono --> Pacifika tajfun-sezono 2019 2019 12 01[redakti fonton]

"Tifono" ja estas PIV-a vorto, sed ĝi redirektas al "Tajfuno". --Dominik (diskuto) 09:55, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: La difino de la vorto aperas en PIV ĉe "tajfuno", kio tial estu la preferata termino. Ĉu ne? Ĉe "Tifono" aperas nur sago al "Tajfuno". Krome la nuna titolo de la paĝo aspektas kiel laŭvorta tradukaĵo laŭ la angla. Tamen la esperanta maniero de kunmetado estas iomete alia ol la angla. --Tlustulimu (diskuto) 15:09, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 21:20, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --DidCORN (diskuto) 12:35, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: -- Moldur (diskuto) 17:08, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pauchjo (diskuto) 17:48, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite --Dominik (diskuto) 06:03, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

KulturvarioKultivovario 2019 12 01[redakti fonton]

La titolo grave konfizas kulturon kun kultivo, kio estas tute alia. Mi preferas la terminon "kultivovario" tute kompreneblan de ĉiuj kaj jam troviĝas en NPIV al la konfuzebla termino kultivaro, kiu pensigi al aro da kultivoj kaj ne estas aro. DidCORN (diskuto) 13:29, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 17:49, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:34, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:33, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La titolo konfuzas nenion. Temas pri kultura speco de planto, kiun kreis la homa kulturo, la kolektiva sciaro kaj kapablaro de la homoj. Tute precipe temas pri terkulturo aŭ ĝardenkulturo (tiujn vortojn bv. serĉi en PIV). Cetere, "kultivovario" estas preskaŭ neniom uzata vorto, ĉu en Vikipedio, ĉu ekster ĝi. Ekuzi ĝin signifus nur disevoluigi la lingvon, kun pliaj, nenecesaj sinonimoj, anstataŭ stabiligi ĝin uzante vortojn jam uzatajn. Se oni bezonas alternativon por "kulturvario", la sola ebla kandidato estas "kultivaro", aparta radiko sed formo ege internacia. Kultivaro restu menciita en la artikolo, kies nomo estu Kulturvario, sed "kultivovario" apenaŭ meritas lokon tie. PIV konfuzas la aferon provante diferencigi la signifojn de "kultivovario" kaj "kultivaro". --Surfo 10:36, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nia problemo originas de konfliktoj inter malsamaj esperantaj vortaroj. Kun sama difino, Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, per plej favoraj kondiĉoj por ilia korpa evoluo. Dum ReVo proponas la verbon "kulturi", NPIV proponas la verbon "kultivi". Kiu estas sekvenda ? La klasika difino aŭ la nova pro la evoluo de la lingvo ? DidCORN (diskuto) 10:45, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu devas ni demandi kosilon al la Akademio de Esperanto? DidCORN (diskuto) 16:20, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Rhopalocera kaj Lepidoptera estu papilioj 2019 12 04[redakti fonton]

Papilio laŭ Vikipedio estas Lepidoptera kaj papilioj jam Rhopalocera. Vera strangaĵo. Nepre alinomenda kaj kunigenda. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:00, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: La verkinto de la artikoloj ne sciis, kion signifas la Esperanta vorto papilio. --Surfo 18:22, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Ne malbone juĝu la aŭtorojn de tiuj artikoloj. Nia Vikipedio esta supozata esti enciklopedio. La termino papilio estas ĝenerala termino por tiuj, kiuj konas nenion pri bestoscienco. Oni do devas distingi la ordon Lepidoptera kaj la subordon Rhopalocera. Endas konservi tiele la du elstaraj artikoloj, jam taŭge alligitaj al la aliaj fakaj Vikipedioj. Estas ankaŭ tria artikolo Papilionoidea, kiun evidente oni devu konservi sen kunigi kun iu ajn alia artikolo pri "papilionoj". DidCORN (diskuto) 11:51, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Necesas klarigi, kio gvidis min komenci tiun ĉi diskuton. La kaŭzo estis intervikiaj ligiloj. El la ĉeĥa artikolo cs:Motýli (Papilioj) mi venis al Lepidoptera (kio trankvile povus esti titolita kiel Lepidopteroj), sed kiam mi serĉis Papiliojn (Motýli) en ĉi tiea Vikipedio, mi venis al Rhopalocera kaj tia paĝo ne estas en la ĉeĥa. Ŝajnis al mi tio kiel strangaĵo. Ĉu ĥaosaj intervikioj? Ĉu malĝuste nomitaj paĝoj pri papilioj? De tempo al tempo mi uzas Vikipedion kiel vortaron diverslingve (eble faras tion ankaŭ aliaj), do ŝajnis al mi el vortara senco tute malĝuste, ke papilioj ne estas papilioj. El ĉio ĉi do rezultas, ke ni fakte bezonas apartan paĝon pri Papilioj kaj ne konsideri paĝon pri subordo kiel ĉefan paĝon pri la tuta zoologia familio aŭ genro de konkreta animalo, kien alidirektus diversmaniere alidirektiloj en singularo kaj pluralo, ĉiu al du diversaj artikoloj. Analogio de tio eble estus, se iu alidirektus ekz. paĝon pri seĝo aŭ pri ĉiuspeca meblaro al domo aŭ male - domon al seĝo. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:14, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Verŝajne ni bezonas havi artikolon en E-o pri en:Butterfly. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:24, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Antaŭ krei la artikolon pri la genro papilio (Vd en:Papilio, papilio estas la latina vorto pri la angla butterfly), oni devas krei la sekvantajn artikolojn pri la familio Papilionidae kaj la subfamilio Papilioninae. Sen tiuj artikoloj estas normale, ke la vorto "papilio" alidirektas al ordo aŭ subordo. DidCORN (diskuto) 21:45, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi kreis artikolon pri papilioj. Restas nur korekti la intervikiajn ligilojn. Tiuj, kiuj diverslingve rilatas al papilio(j), ligu al papilio(j), kiuj temas pri Rhopalocera, ligu al Rhopalocera. Nun tie estas miksaĵo kaj ĥaoso. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:40, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis mian por-voĉon al "forte por" (ha, eĉ tia alternativo ekzistas!) kaj klarigas ĉi poste, kion celas mia "por".

Eble Petr Tomasovsky pravas pri tio, ke ni verku artikolon pri "Butterfly", la Angla vorto, ĉar ĝi ŝajnas esti la kialo de la plena ĥaoso nun reganta pri papilioj en la Esperanta Vikipedio (ĉi tio, kompreneble, estas iom humura propono).

La Angla traduko de nia vorto papilio ne estas butterfly, se temas pri la vortuzo en la Angla Vikipedio . En tiu Angla lingvaĵo papilioj estas butterflies and moths. Se oni volas en Esperanto trakti aparte la du grupojn de papilioj ("butterfly" kaj "moth") tio estu tagaj papilioj kaj noktaj papilioj aŭ, laŭ-PIVe, tagpapilioj kaj noktpapilioj. Aliaj lingvoj (mi ne povis kontroli ĉiujn, kompreneble) ne faras tian komplikaĵon, kaj ekzemple la Germana Schmetterling bone egalas al nia Papilio (kaj do, Angle, al butterfly or moth).

La artikoloj nunaj Rhopalocera, Papilio kaj Lepidoptera estas ĥaosa tuto. Por krei iometon da ordo en ĉi tion, la ĉefa artikolo nepre nomiĝu Papilioj kaj enhavu preskaŭ ĉion el la nunaj tri artikoloj, inkluzive de diskuto pri subdividoj de la ordo Lepidoptera. La Esperanta Papilioj egalas al la Latina Lepidoptera en la scienca nomenklaturo, tion klare atestas ankaŭ niaj vortaroj.

Estas tre dezirinde, ke Vikipediistoj kiuj ne bone konas la aferon, ne klopodu fari ordon en la artikolojn. Ekzemple, lastatempa ŝanĝo en Lepidoptera donis al ĝia unua alineo plej strangan lastan frazon: "Tiuj specioj el la ordo, kiuj flugas precipe dumtage."

La sola afero, kiun oni povas sendube fari, estas ŝanĝi la titolon Lepidoptera al Papilioj, kaj poste komenci kunmetadon, tien, el la aliaj artikoloj.

Ne helpas nian terminologian laboron tio, ke en la scienca nomenklaturo ekzistas ankaŭ genro nomata (Latine) Papilio, al kiu apartenas ekzemple makaono = hirundvostulo. Por la Latina Papilio PIV proponas la nomon papiliono. Do, oni estu tre singarda pri la nomaro.

Nun estas tempo antaŭeniri malrapide, eĉ havi paŭzon por cerbumado. Alie povos kreiĝi implikaĵo kiel la Gordia nodo. La Esperanta Vikipedio ne estas la sola, kiu havas problemojn pri ĉi tio: ankaŭ la ligiloj inter artikoloj en diverslingvaj Vikipedioj estas ĉi-teme ne ĉiam trafaj.

Dankon, Surfo, por via aldono. Mia klopodo estis havi ĉefan artikolon pri papilioj kiel pri genro aŭ la tuta specio de papilioj kiel pri multaj aliaj aferoj, kie estas ia ĉefa artikolo. Aŭ rilate al kategorio, kiu havas pluajn subkategoriojn. Kial ŝajnigi por aliaj, ke la ĉefa temo estas "subtemo"? Simile tio estus ekz. kun tanko, se ni nomus tankon ties radon aŭ kanonon. Simile ni havas ĉefan artikolon pri kato, kiu nomiĝas hejma kato, kaj ne ekz. ĝangala kato. Tial ni havu ĉefan artikolon pri ĉiuj papilioj nomita papilioj kaj ceteraj estu "subordigitaj" al papilioj. Samtempe necesas reordigi la intervikiajn ligilojn, kiuj estas nun tre ĥaosaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:49, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Protektitaj areoj 2019 12 05[redakti fonton]

Uzanto Petr Tomasovsky starigis jenan demandon:

renkontiĝis ĉi tie du nomoj por la sama afero: Kategorio:Protektitaj areoj kaj Kategorio:Protektataj teritorioj. Kio estas laŭ via opinio pli ĝusta? Miaopinie areon povas havi folio de papero, sed la sama folio de papero ne povas havi teritorion. Ĉar oni protektas teritoriojn en landoj, la ĝusta estus Kategorio:Protektataj teritorioj (kun aldono de lando ks.) La dua afero estas - ĉu protektita aŭ protektata rilate al kategorioj. Miaopinie la teritorioj estas protektataj senĉese aŭ daŭre ekde la protekto, do devus esti uzita vorto protektata anstataŭ protektita. Kion vi pensas? Dankon por via opinio.

Mi konsideras lian vidpunkton subteninda, kvankam ĝenerale ne vidas gravan problemon en la nuna nomo. Ĉiuj opinioj estas bonvenaj. RG72 (diskuto) 06:08, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Intencante krei novan kategorion en Kategorio:Protektataj teritorioj en Moraviasilezia regiono haltigis min Kategorio:Protektataj teritorioj en Ĉeĥio, ĉar jam ekzistas Kategorio:Protektitaj areoj en Ĉeĥio. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:20, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kion signifas via vorto "protektita areo" aŭ "teritorio"? Ĉu tio estas naturprotektejo, ĉu historia monumento protektata (aŭ eble eĉ io politika, rilata al protektorato)? Ŝajnas al mi, ke protektejonaturprotektejo estas ofte uzataj en Vikipedio,, iam ankaŭ rezervejonaturrezervejo. (Kelkfoje protektejo aludas ankaŭ pri politika protektorato.) --Surfo 11:37, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Protektata teritorio estas teritorio, kiu estas protektata plejparte de ŝtato pro kreskaĵaro tie kreskanta, pro animaloj tie vivantaj ks. Tio havas nenion komunan kun politiko kaj kun protektorato jam entute ne. :-) Kaj kia estas "problemo"? Ni povas diri , ke "teritorio havas areon 5 km2" (kvarangulo havas areon), sed ne "areo havas teritorion 5 km2" (kvarangulo havas teritorion; tio estas malĝuste, kvarangulo ne povas havi teritorion, sed areon), do oni protektas teritoriojn, ne areojn. Inter "teritorio" kaj "areo" estas do diferenco. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:29, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Angle en:Protected area, kie la angla "area" estas ĉimomente miaopinie falsa amiko al esperanta "areo". Petr Tomasovsky (diskuto) 12:35, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Do, se tio estas naturprotektejoj, kial vi insistas nomi ilin teritorioj? --Surfo 12:42, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se tio ne estos problemo por roboto alinomi kaj serĉi ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn, subkategoriojn, kiuj rilatas al "protektita areo" aŭ "protektata teritorio", tio estu naturprotektejoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:49, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--DidCORN (diskuto) 13:23, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Alĝebro aŭ Algebro? 2019 12 08[redakti fonton]

Mi trovis plurajn artikolojn kaj kategoriojn kun ambaŭ nomoj. Jam tempas unuecigi la vortuzon. RG72 (diskuto) 07:30, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Temas pri du malsamaj terminoj (en Esperanto; nacilingve ofte uzatas la sama vorto por la du). Algebro estas fako de matematiko. Alĝebro (foje "algebrao") estas matematika strukturo studata en tiu fako. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:34, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝance ni havas la du malsamajn artikolojn, kiuj bone klarigas la situacion kun la taŭgaj ligiloj al aliaj Vikipedioj, do ne necesas alinomi ilin. DidCORN (diskuto) 13:14, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone, do ni lasu ĉion kiel estas. RG72 (diskuto) 13:45, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, bone. - Moldur (diskuto) 17:30, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Tiuj du artikoloj traktas la saman temon pri la ordo de insektoj. DidCORN (diskuto) 10:25, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: kun titolo Lepidoptera. DidCORN (diskuto) 20:56, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ne ankoraŭ farita pro diskutado en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 11:43, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 18:07, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Papilioj ---> Lepidoptera 2019 12 08[redakti fonton]

Tiuj du artikoloj traktas ekzakte la saman temon. DidCORN (diskuto) 09:58, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 07:31, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed kiu nomo preferindas? RG72 (diskuto) 07:31, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas konflikto inter du skoloj: pri iu skolo oni uzu komunan lingvon pri la titolo de artikolo, sed ĉikaze la komuna lingvo uzas la terminon "papilioj" pri tagopapilioj kaj ne pri noktopapilioj (tie oni kutime parolas pri "noktopapilio"), do laŭ tiu vidpunkto la titolo papilioj ne taŭgas, ĉar ĝi traktas pri ambaŭ; pri la alia skolo oni uzu sciencan terminon pro la fakto, ke Vikipedio estas enciklopedio, laŭ tiu vidpunkto la titolo Lepidoptera taŭgas, des pli, ke la plimulto de la ligitaj atikoloj de aliaj Vikipedioj uzas tiun terminon. Plie, "papilioj" neniam estis, estas, estos uzita kiel scienca termino pri la koncerna ordo; eĉ la infromkesto de la angla artikolo en:Butterfly uzas la sciencan terminon "Lepidoptera" pri la ordo, kaj ne "Butterflies". Kial ignori en la artikolo papilioj la terminon "Lepidopteroj", kiu estas la ververa esperantigo de "Lepidoptera"? Se novulo ne konas la sciencan terminon kaj konas "papilioj", kiu redirektos aŭtomate al "Lepidoptera", li tuj lernos tiun vorton, ĉu ne estas la celo de enciklopedio instrui legantojn? Do preferindas elekti la vorton Lepidoptera, kiel titolo post kunigo de la du artikoloj. DidCORN (diskuto) 21:13, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 10:05, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La komento de DidCORN havas plurajn erarojn. La unua estas la aserto ke papilio egalas al tagopapilio. La dua estas la aserto "la plimulto de la ligitaj atikoloj de aliaj Vikipedioj uzas tiun terminon [t.e., titolas la artikolon Lepidoptera aŭ simile]". La tria estas la aplomba "papilioj neniam estis, estas, estos uzita kiel scienca termino pri la koncerna ordo". Krome, ĉu iu petis aŭ proponis "ignori en la artikolo papilioj la terminon "Lepidopteroj"?
Ne necesas detale argumenti pri la asertoj, sufiĉas legi difinojn, ekzemple, en PIV, kiu interalie prezentas la vortojn papilioj kaj lepidopteroj kiel sinonimojn. Aludo pri la Angla Vikipedio estas plene sensenca, ĉar en la Angla lingvo butterflies ne egalas al Lepidoptera, dum la Esperanta papilioj (aŭ la Germana Scmetterlinge, aŭ...) ja egalas.--Surfo 10:05, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
En nia Vikipedio ĉio estas simpla kaj klara pri ĉiuj tipoj de Lepidopteroj. Vortaro estas vortaro kaj enciklopedio estas enciklopedio kun iomete alia logiko. Ĉi tie sufiĉis forviŝi unu frazon, kion vi prave faris. Do kara Surfo, kun kompate, ne aliĝu al la fuŝularo de tiuj, kiuj sekvas la Leĝon de Surfo. DidCORN (diskuto) 13:40, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via sprite amuza komento. Vi diris nenion pri la nuna temo kaj, tre saĝe, ankaŭ nenion pri la eraroj en via komento. --Surfo 20:48, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 20:51, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Petr Tomasovsky (diskuto) 05:26, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas ĉi tie aliaj bestoj kun simila "problemo", "nomigo" au kiel vi volas, nome skaraboj. Se povas ekzisti artikolo pri skarabo, kie oni skribas - Neformale oni uzas la nomon skarabo por ĉiuj koleopteroj, povas ekzisti ankaŭ paĝo pri papilio kaj Lepidoptera estas alinomenda al Lepidopteroj. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:35, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por tiuj, kiuj dubas pri miaj preferoj, mi proponas ke ili konsultu la sekvan Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 10:05, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝis nun la artikolo papilioj estas ligita al nenio, eble povus oni ligi ĝin al la angla artikolo Lepidoptera, sed nia artikolo Lepidoptera estas jam ligita al tiu internacie komprenebla artikolo (Vd la nombrajn artikolojn el aliaj Vikipedoj pro nia sama titolo). Ĉu ne sufiĉas simple redirekti la terminon "papilioj" al la artikolo Lepidoptera kiel antaŭe? DidCORN (diskuto) 10:50, 12 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Lepidopteroj (kiel tio aperas en la teksto) inkludas Rhopalocerojn (tagpapilioj) kaj Heterocerojn (noktpapilioj). Evitindas elekti la terminon Papilioj pri Lepidopteroj, ĉar estos konfuzo pri "Papilio", kiu estas genro el la familio "Papilionedoj" (ĝis nun mankantaj artikoloj). DidCORN (diskuto) 17:13, 17 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La Esperanta vorto papilioj estas samsignifa kun la sciencĵargona "lepidopteroj", t.e. d:Q28319. Tio estis plurfoje dirita dum ĉi-temaj diskutoj en diversaj lokoj en nia Vikipedio. Ekzistas nenia kialo ŝanĝi tute klaran titolon. DidCORN ŝajnas tute ne kompreni la aferon. Ke iu genro de papilioj havas la sciencan nomon Papilio neniom influas la signifon de la esperanta vorto "papilio". Kiel eventuale nomi la Papilio-genron estas alia afero kaj ne apartenas al ĉi tiu diskutotemo. Similaj koincidoj de Esperantaj kaj alilingvaj vortoj ne estas maloftaj. PIV esperantigas la genron per la vorto "papiliono", sed mi ne eniras nun diskuton pri tio, ĉu PIV elektis bone aŭ ne. --Surfo 13:13, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite La du artikoloj kunigitaj.--DidCORN (diskuto) 12:17, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ege malbone farita kunigo. Kiam ekzistas tute Esperanta vorto, preciza ekvivalento de scienca termino, oni elektu la Esperantan vorton por titoli la artikolon. Cetere, estis nur du voĉoj por la titolŝanĝo, same "multaj" estis la kontraŭaj. DidCORN do decidis esti senpartia kaj preferi sian propran voĉon. --Surfo 13:44, 24 jun. 2021 (UTC)b[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus skribis la mencion "Farite" pro la faktoj, ke estis 2 "Por" kaj 2 "Kontraŭ" la 20-an de aprilo 2020 kaj ke Salatonbv kunigis la du artikolojn la 16-an de februaro 2021 sen iu nova kontraŭdiro ekde tiuj datoj.--DidCORN (diskuto) 14:12, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

FraktaloFrakto 2019 12 12[redakti fonton]

La artikolo temas pri matematikaj strukturoj kiuj similas sin je diversaj skaloj (faklingve, kun neentjera Hausdorff-dimensio).

La vorto devenas de la latina vorto fractus (rompita) kun la franca adjektiva sufikso -al. La originala franca vorto estas fractal(e) (sing.), fractaux (pl.). La franclingva radiko estas fract-, kaj la adjektiva sufikso -al (vir. sing.), -ale (in. sing.), -aux (pl.) fleksiiĝas laŭ tiulingva gramatiko.

La ordinara Esperantigo estus, direkte, frakt/ (+ -o, -a, -aj laŭ Esperanta gramatiko). Kaj tiel la vorto estas trovebla en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: frakt/o. Tio estas la opinio de la Esperantistaj matematikistoj C. O. Kiselman kaj H. S. Holdgrün; bv vd ilian raporton pri matematikaj fakterminoj: La matematiko kaj statistiko en Plena Ilustrita Vortaro (vd sub dimensi/o kaj frakt/o).

(Iuj aliaj lingvoj uzas kiel radikon fractal, kune kun la franca adjectiva sufikso -al. Tio estas ĉar, en tiuj lingvoj, la nuda radiko fract- jam signifas ion alian — ofte frakcion. Sed Esperante tiu problemo ne okazas, ĉar frakci/ kaj frakt/ estas nerilataj radikoj. Pro la fakeco de la koncepto, tiu termino ne estas trovebla en pli malgrandaj vortaroj. Sed neniu vortaro — NPIV, Reta Vortaro, la vortaro de Krause, ktp. — enhavas la formon fraktal/.)

Osteologia (diskuto) 17:35, 12 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: --LoMo600 (diskuto) 16:42, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:37, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:04, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Tiuj du artikoloj traktas la saman temon pri la subordo de insektoj. DidCORN (diskuto) 13:48, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 13:56, 17 dec. 2019 (UTC
✔ Farite--Pro neniu kontraŭdiro dum pli ol du semajnoj. DidCORN (diskuto) 10:27, 2 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Estas interese rigardi la historiojn de redaktoj ĉe ambaŭ artikoloj. Ni ekscius, ke noktopapilio estiĝis en 2004 dume heteroceroj nur en 2013! Kial ne daŭrigis redaktado de artikolo pri noktopapilioj tiam kaj kial nun? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:57, 2 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Noktopapilio estas tro ĝenerala termino por enciklopedio kaj estas redirektata al la familio Heteroceroj, kun sia aparta difino. DidCORN (diskuto) 11:53, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Rawalpindi 2019 12 18[redakti fonton]

La urbego iam estis ĉefurbo, nun ĝi estas signifa milionurbo, de nepre meritas o-finaĵon. Kiu havas bonan ideon? --Crosstor (diskuto) 14:28, 18 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

  • w estas fremda litero, krome ebla io-finaĵo sugestas landonomon. (Ne subskribita komento de Crosstor)
Se oni volas esperantigi, tiam "Ravalpindo" estas evidenta propono. Tamen prefere ni ne inventu iun esperantigon mem, sed pli bone trovu iun ekzistantan kaj jam uzatan nomformon. - Moldur (diskuto) 07:32, 19 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

KobeKobeo 2019 12 19[redakti fonton]

La artikolo temas pri fama kaj grava urbego en Japanio, en kiu (kune kun la apudurboj) loĝas 2 milionoj da homoj. Ĝi estas ankaŭ historie grava: ĝi estas unu el la unuaj urboj en Japanio malfermitaj al fremduloj (ekde 1853); ĝi estis unu el la plej atakita (post Tokio) urbo en Japanio dum la Dua Mondmilito (en, fr, de, ja); kaj la plej detrua tertremo en moderna Japanio okazis en Kobeo en 1995, la Tertremego de Kobeo (en, fr, de, ja).

La Esperantigita formo Kobe/o troviĝas en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Kobe/o. Ankaŭ, la Esperantigita formo estas vaste uzata:

Ktp. Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Kobe. Osteologia (diskuto) 09:50, 21 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ankaŭ la vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de p-ro Krause mencias la esperantan formon "Kobeo". --Tlustulimu (diskuto) 10:01, 21 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 16:33, 22 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:17, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 07:31, 25 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

VolvolibroSkribrulaĵo 2019 12 23[redakti fonton]

La artikolo temas pri antikva skribaĵo, de pergameno aŭ papiruso, kunrulita, kelkfoje (sed alifoje ne!) volvita ĉirkaŭ cilindro. La tradicia, Zamenhofa termino estas skrib/rul/aĵ/o; tiu estas la formo trovebla en la Zamenhofa Londona Biblio (Ezra 6.2), en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (skrib/rul/aĵ/o), kaj en la Angla-Esperanta Vortaro de John C. Wells. La formo "volvolibro" estas ne trovebla Zamenhofe, nek en NPIV, nek en ajna vortaro konata de mi.

Ankaŭ, la termino volvolibro ne estas preferinda ĉar:

  • Ekzistas skribrulaĵoj, kiuj ne estas volvitaj ĉirkaŭ iun. (Ofte skribrulaĵo ja estas volvita ĉirkaŭ cilindro por facila legado/rulado.)
  • La moderna senco de libro ofte signifas ion konsistanta el presitaj paĝoj, kontraste al nekungluitaj folioj aŭ nepresitaj kajeroj aŭ manuskriptoj, ktp. Tiusence, la uzo de la vorto libro estas konfuza.

Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Volvolibro. Osteologia (diskuto) 18:24, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:52, 4 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝalupo -> Slupo 2019 12 28[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la difino de Ŝalupo kolizias kun la difino de la sama termino en NPIV, sur paĝo 1107. Laŭ la kapvorto "slupo", sur la paĝo 1056, temas ekzakte pri tio en la menciita artikolo. Tial mi proponas ŝanĝi la titolon al "slupo". --Tlustulimu (diskuto) 17:23, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi jam korektis l'artikolon. DidCORN (diskuto) 09:57, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

PojnoManartiko 2019 12 31[redakti fonton]

Kaj ReVo kaj PIV priskribas la vorton pojno nur per manartiko. Ankaŭ manartiko jam estas uzata de Zamenhof en lia traduko de la Fabeloj de Andersen 2.--LoMo600 (diskuto) 17:03, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

La mana artiko estas simple pojno. Petr Tomasovsky (diskuto) 21:10, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 15:57, 5 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Makartiismo --> McCarthy-ismo 2019 12 31[redakti fonton]

Mi proponas alinomi tiun strangan titolon al McCarthy-ismo. Vidu diskuton tie. Kio estas Makarto aŭ Makartio? Tiu titolo diras, ke temas pri "ismo de makarto" aŭ "ismo de makartio". Se mi ne eklegus tiun artikolon, mi neniam ekscius laŭ titolo, ke temas pri "ismo de McCarthy". Petr Tomasovsky (diskuto) 21:04, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

"McCarthy-ismo" certe estas pli komprenebla. - Moldur (diskuto) 21:16, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se oni volus kaj konservi ian esperantigitan titolon kaj tuj kompreni la aludon al la temo, via propono Makkartiismo, kiun vi sugestis en la Diskutpaĝo bone taŭgus. DidCORN (diskuto) 12:00, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite --DidCORN (diskuto) 09:16, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]