Antiusonismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vorto antiusonismo reprezentas daŭran malamikecon al la registaro, kulturo, aŭ popolo de Usono. Oni ofte priskribas antiusonismo kiel fenomeno kiu estas absolute malamika al Usono sendepende de la veraj atribuoj de la nacio, kaj tial havas trajtojn de aparta ideologio. Tamen, ĉu la frazo reprezentas veran ideologian movadon, ĉu simple hazarda kunfandigo de stereotipoj, antaŭjuĝoj kaj kritikoj al Usonanoj aŭ Usono, estas multe diskutata. Eksterlanda kritikado de Usono estas ofte forŝovita de Usonanoj kiel antiusonismo sen konsideri la kritikojn mem.

Uzo de la vorto "antiusonismo"[redakti | redakti fonton]

Perceptoj de antiusonismo estas abundaj, sed malfacile difineblaj kaj izoleblaj. La frazo mem ne implikas kritikan sintenon bazita je raciaj objektoj sed anstataŭe implikas antaŭjuĝan pensosistemon. Tial, la frazo estas nekutime uzita kiel sinidentilo (ekz. "Mi estas antusonisto...") ĉar ĉi tio esence impikas antaŭjuĝon. Anstataŭe, ĝi estas ofte uzita kiel mallaŭdo per tiuj kiuj kontraŭas la sinteno pri Usono de alia individuo aŭ grupo.

Advokatoj de la signifeco de la frazo proponas ke antiusonismo reprezentas koheran kaj danĝeran ideologia kurento, komparebla al antisemitismo. Kvankam la '-ism' sufikso ofte implikas kredaro, izoli difinan ideologian bazon por antiusonismo malfacilas pro la multaj facetoj de kritiko de Usono. Tamen, pluraj originoj de la fenomeno kiel ideologio estis proponitaj.

Tamen, kritikantoj de la frazo konsideras ĝin kiel propaganda nomigo uzita por subfosi verbazan krikon de Usona politiko, kaj ke ĝi povas kunfandigi verbazan kritikon kun malaman retorikon kaj antaŭjuĝon. Esti kontraŭ Usona politiko (aŭ antiusona) en precipa kazo (kaj esprimi tion pace) estas malsame, oni proponas, ol esti antiusona per onia fundamenta kredaro. Fine, oni rezonas ke konsista antiusona ideologio estas defendinda se oni faras tion je ekonomia aŭ politika bazo anstataŭ ol je malamo de Usona kulturo aŭ Usona etna aŭ rasa idento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortaj sentimoj kontraŭ Usono (kaj kelkfoje la Nordamerikan kontinenton) daŭris ekde la origina koloniado de la lando, kaj kritikoj multe variis laŭ enhavo kaj motivo.

Degenera tezo[redakti | redakti fonton]

Antiusona sentimo en Eŭropo originas de la trovo de Ameriko, la studo de la Indiĝenaj Usonanoj, kaj la ekzamenado de ĝiaj plantoj, bestoj, kaj klimato. La unua antiusona tezo ("la degenera tezo") konsideris Usonon kiel regresa kaj kulture mizera kontinento kaj estonta nacio. La teorio ke la humideco kaj aliaj atmosferaj kondiĉoj en Usono malfortigis ĝiajn bestojn kaj enloĝantojn estis ofte proponita en Eŭropo kaj kontraŭita per fruaj Usonaj pensuloj kiel Alexander Hamilton, Benjamin Franklin, kaj Thomas Jefferson. Ĉi tiu sentimo estis esprimita en 1768 kiam la korta filozofo al Frederiko la 2-a, Cornelius de Pauw, ĉefproponanto de ĉi tiu tezo, priskribis Usono kiel aro de "degeneraj aŭ monstraj" kolonioj kaj klamis, "la plej malforta Eŭropano povus mortpremi ilin facile". La tezo etendiĝis kaj oni proponis ke la natura ĉirkaŭaĵo kaŭzis ke Usono neniam povus produkti veran kulturon. Sekvante Pauw, la enciklopediisto Abbé Raynal fame skribis, "Usono jam ne faris bonan poeton, kapablan matematikiston, eĉ ne unu geniulo en iu ajn arto aŭ en ununura scienco."

La degenera tezo kelkfoje priskribis Usonon kiel minaco al la mondo kaj, kiel skribis la verkisto Henry de Montherlant per la voĉo de karaktero: "Unu nacio kiu sukcesas malaltigi inteligentecon, moralecon, homan kvaliton je preskaŭ la tuta supro de la tero, tio estas neniam antaŭe vidita en la historio de la planedo. Mi akuzas Usonon je daŭra stato de krimo kontraŭ la homaro." La degenera tezo poste iome ŝanĝis, kaj fokuzis je la kulturajn kvalitojn de Usono kaj iom post iom malagnoskis aliajn Amerikajn ŝtatojn. Multaj el la argumentoj kiuj povus esti egale aplikitaj al aliaj Usonaj ŝtatoj kiel Kanado kaj Meksiko, aplikiĝis nur pri Usono en la konteksto de la priskribo de antiusonisma ideologio.

Romantika malamikeco[redakti | redakti fonton]

La Franca Revolucio, kiun kelkaj konsideris kiel kaŭzita per la Usona Revolucio, kreis novan specon de antiusonismo, malamika al la politikaj institucioj de Usono kaj ties afekto al Eŭropo. Plue, la Romantika aspektoj de Eŭropa penso kaj literaturo, malamika al la Ilumina vidpunkto pri racio kaj historio kaj nacia karaktero, maldegnis la Usonan projekton. La Germana poeto Nikolaus Lenau perfekte reprezentis la Romantikan vidpunkton: "Kun la esprimo Bodenlosigkeit (senradika) mi pensas ke mi povas indiki la generalan karakteron de ĉiuj Usonaj institucioj; kion ni nomas Patrolando, nur estas proprieta asekuro-projekto."

Rasismo[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento, la rasismaj teorioj de Arthur de Bogineau kaj aliaj disiĝis tra Eŭropo. La ĉeesto de nigruloj kaj "malaltkvalitaj" enmigrintaroj igis ke rasistaj pensuloj malakceptis la potencialon de Usono. La senfina miksado de Usono kondukos al la absoluta degenero. Gobineau diris ke Usono kreis "plej granda mezkvalito en ĉiuj kampoj: mezkvalito de fizika forto, mezkvalito de beleco, mezkvalito de intelektaj kapabloj - ni povus diri preskaŭ nenio."

Kontraŭ-teĥnologio kaj konsumismo[redakti | redakti fonton]

Kun la pligravigo de Usona industrio je la fino de la 19-a jarcento, intelekta antiusonismo trovis novan formon. Amasprodukto, la Tajlora sistemo, kaj la rapideco de Usona vivo kaj laboro iĝis granda minaco al la vidpunkto de kelkaj intelektuloj de Eŭropa vivo kaj tradicio. Nietzsche skribis: "La spiriga rapideco kun kiu ili (Usonanoj) laboras - la distinkta manio de la nova mondo - jam komencas furioze infekti malnovan Eŭropan kaj diskreas spiritan malplenon trans la kontinento."

Ĉi tiu tezo transformiĝis en Heideggerecan kritikon de teĥnologismo. Heidegger skribis en 1935: "Eŭropo hodiaŭ kurŝas en granda pinĉilo, stringita inter Rusujo ĉe unu flanko kaj Usono ĉe la alia. Laŭ metafizika vidpunkto, Rusujo kaj Usono estas samaj, kun la sama tediga teĥnologia manio kaj la sama senbrida organizado de la simpla homo." Stranga dervo de la tezo pri la senanimeco de Usono kaj ĝia estonta minaco al Eŭrop ankaŭ estis uzata en Faŝista retoriko kaj en Germana kaj Japana propagandoj dum la dua mondmilito. La Heideggera kritiko, enkorpiginta en al ekzistadiisma (Sartre) kaj maldekstra filozofio post ol la milito, havis centran rolon en la politika retoriko de multaj Okcidenteŭropaj Komunismaj partioj.

Politika hipokriteco[redakti | redakti fonton]

Samuel Johnson faris unu tezon kiu, en diversaj kaj malsamaj formoj, longe difinis kelkajn formojn de antiusona sentimo: la perceptita hipokriteco de supozeble liberema popolo kiu okupas sin pri maladmirindaj praktikoj. Usonanoj, laŭ li, estas hipokrituloj en siaj rilatoj kun indiĝenaj popoloj kaj afrikaj sklavoj: "Kial estas ke ni aŭdas la plej fortaj krioj por libereco inter la kondukistoj de nigruloj?" Li fame diris ke, "Mi pretas ami la tutan homaron, krom Usonano." Usonanoj, siavice, speguligis ĉi tiun kritikon kun la traktado de koloniaj subjektoj de Eŭropaj potencoj.

La politiko de Usono al akiri koloniojn en 19-a jarcento la doktrino de Politiko de la Granda Vergo (Big Stick Policy) dum la registaro de Theodore Roosevelt kaj ĉefe la apogo al diktatoraj registaroj dum 20-a jarcento kreskigis la rigardon de Usono kiel hipokrita nacio. Dum malvarma milito la usona registaro, ĉefe per CIA, helpis persekutojn al malamikoj de diktatoroj kaj eĉ kreis kondiĉojn al la renversigon de demokratiaj registarojn, kiel de Salvador Allende en Ĉilio.

"La alia"[redakti | redakti fonton]

Same kiel Usono sin difinis kontraŭ Komunismaj reĝimoj dum ĝia historio kaj povas nun sin difini kontraŭ terorismo, radikala islamo, la uzo de antiusonistaj ideologioj eble reprezentas manieron por nacioj unuigi la landon kaj kunfandigi politikaj dividojn kaj/aŭ kaŝi evidentaj eraroj en ĝia politika aŭ ekonomia sistemo. Iuj formoj de socia identa teorio tezas ke la ekzisto de "alia" gravegas al la evoluo de grupa idento. En la kazo de klamita Eŭropa speco de antiusonismo, eblas ke ĝi parte ekzistas por helpi al la kreado de kuniĝanta Eŭropa identeco.

Kelkaj kritikantoj tezas ke antiusonista ideologio ofte troviĝas inter aliaj formoj de perceptita ekstremismo, kiel ekstremnaciismaj movadoj, radikala islamismo, aŭ komunismo. Si-nomita franca anti-antiusonisto, Bernard-Henri Levy, priskribis ĉi tiun vidpunkton: "Antiusonismo estas teruro. ... Ĝi estas traktilo de la plej malbona. En la tuta mondo, kaj precipe en Francujo, ĉiu kiu estas la plej malbona en la mensoj de homo kunvenas kun antiusonismo: rasismo, naciismo, ŝovinismo, antisemitismo."[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]