Morton al Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iranaj protestantoj bruligas la usonan flagon en Teherano, novembro 2018

Morton al Usono (perse مرگ بر آمریکا: Marg bar Āmrikā) estas kontraŭusona politika slogano kaj ĉanto, kiu estas uzata en Irano ekde la iniciato de la Irana Revolucio en 1979. Ajatolo Ĥomejni, la unua gvidanto de la Islama Respubliko Irano, popularigis la terminon. Li oponis la ĉanton por radio kaj televido sed ne por protestoj kaj aliaj okazoj.

La laŭvorta signifo de la persa frazo Marg bar Āmrikā estas "Morton al Ameriko" (t.e. Usono). En la plimulto el oficialaj iranaj tradukoj, la frazo estas tradukita en la anglan kiel la malpli ofenda Down With America ("For Usonon"). La ĉanto "Morton al Usono" ekestis utiligata de diversaj kontraŭusonaj grupoj kaj protestantoj tutmonde. Simila slogano "Morton al Israelo" (perse: مرگ بر اسرائیل) estas ankaŭ uzata kaj regule ĉantata en iranaj politikaj manifestacioj.

Iranaj oficialuloj ĝenerale klarigas, ke la slogano en ties historia kunteksto estis provokita de malamikaj politikoj de la usona registaro al Irano kaj esprimas koleregon pri tiuj politikoj, kaj ne deziras laŭvortan morton por usonanoj mem. En parolado al universitataj studentoj, la Supera Gvidanto de Irano, Ali Ĥamenei, interpretis la sloganon kiel "morton al la politikoj de Usono, morton al aroganteco". Post renkontiĝo kun usonaj Terarmeaj kaj Aerarmeaj komandantoj, Ĥamenei deklaris, ke la irananoj ne estas kontraŭ usonanoj, sed ke "For Usonon" signifas for Prezidenton Trump, John Bolton kaj Pompeo kaj aliajn usonajn politikistojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Death to America en la angla Vikipedio.