Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, februaro 2023


Ne plu aktivaj (februaro 2023)[redakti fonton]

Matilda (novelo) => Matilda (romano) 2023 02 02[redakti fonton]

La libro Matilda verŝajne estas romano, ne novelo. Mi komentis pri tio en la diskutejo kaj ŝajne la kreinto de la artikolo konsentas. Bpeel (diskuto) 13:47, 2 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Moldur (diskuto) 16:45, 2 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝi havas nur ĉirkaŭ 40 mil vortojn. Teksto kun tia longo normale ne estas nomata "romano". Aliflanke, ĝi estas tro longa por esti tipa "novelo", la rakonto estas pli romaneca ol noveleca, mi supozas, kaj rilate la nombron de vortoj eble estu aliaj reguloj por libroj celitaj al infanoj. Lingvano (diskuto) 16:59, 2 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Memkompreneble, — Super nabla (diskuto) 12:11, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Aŭ eble: Matilda (infanlibro). - Moldur (diskuto) 17:03, 2 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: "Matilda (romano)" Arbarulo (diskuto) 20:22, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: La limoj inter "novelo" kaj "romano" ne estas tiom striktaj, sed "Matilda (romano)" sendube ne estas eraro. ThomasPusch (diskuto) 11:39, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 18:43, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

=> Ŝablono:Ĉu malplena => Ŝablono:Se malplena[redakti fonton]

Kialo: esperantigo. — Super nabla (diskuto) 14:51, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Esperantigi estas bone. Sed kvankam mi ne tute komprenas la funkcion de la ŝablono, do ankaŭ ne tute la signifon de la angla titolo, mi pensas ke "if" ĉi tie signifas "se", ĉu ne? Arbarulo (diskuto) 20:47, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Arbarulo, la ŝablono akceptas plurajn argumentojn/parametrojn, taksas ilin en ordo (unu post la alia, do: la unuan, la duan, la trian argumenton, ktp.), kontrolante ĉiufoje ĉu ĉiu el ili estas malplena (t.e., nula). La rezulto de la ŝablono estas la unua ne-malpena argumento. Ekzemple: La rezulto de {{If empty|||X||Y}} estas X (la tria argumento), ĉar tio estas la unua ne-malplena argumento (fakte, ambaŭ la unua kaj la dua argumentoj estas malplenaj) — Super nabla (diskuto) 09:38, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Do, ĉu la ŝablono helpas por ke oni sciu, ĉu argumento estas malplena? Aŭ ĉu ĝi diras kio okazu, se argumento estas malplena? Arbarulo (diskuto) 17:00, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: la ŝablono «trovas» ne-malplenan argumenton. Kelkfoje povas utili, kiam vi volas kontroli serion da opcioj aŭ variabloj kiuj povas esti ne-difinitaj. Ĝin uzas nur programistoj por skribi (aliajn) novajn ŝablonojn. Super nabla (diskuto) 22:28, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kolego Arbarulo tute pravas: la ŝablono preskribas tion, kio okazu, se la unua (kaj, laŭ la paŝado de la algoritmo, la tiumomente konsiderata) argumento estas malplena. Kutime, post "Se X" sekvas instrukcio (kiel en tiu ĉi ŝablono) kaj la respondo al "Ĉu X?" estas la duuma "jes" aŭ "ne" (tiel ĉi-okaze ne estas). Tial, konforme al tia lingva konvencio, mi rekomendas ŝanĝi la proponon al "Se malplena". Amike, -Filozofo (diskuto) 17:40, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konsiderante la klarigon de Super nabla, pli trafa nomo estus Ŝablono:Unua nemalplena. - Moldur (diskuto) 21:37, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: :
  • la modulo havas saman nomon
  • la ŝablono neniam estas vokata rekte el enciklopediaj paĝoj
  • mi dubas pri ĝia utilo, ŝajnas temi pri tipa redundaĵo kopiita el angla vikipedio
PS: "unua nemalplena" aŭ "transsaltu malplenajn" estus pli bona aŭ malpli malbona nomo ol "ĉu malplena" aŭ "se malplena". Taylor 49 (diskuto) 21:56, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Taylor 49, kvankam ĝi ne estas uzata rekte en encikolpediaj paĝoj, mi opinias ke indas traduki la nomon, por ke la krentoj de aliaj ŝablonoj kiuj uzas {{If empty}} povu voki ĝin per Esperanta anstataŭ ol angla nomo. La ŝablono utilas: ĝi estas uzata en la kodo de aliaj ŝablonoj. — Super nabla (diskuto) 22:13, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 08:02, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Internacia Fonetika Alfabeto => Internacia fonetika alfabeto 2023 02 06[redakti fonton]

Kialo: mi pensas ke ni devus uzi la minusklajn literojn (kiel, ekz., en la franca); ne la majusklajn (kiel, ekz, en la angla). — Super nabla (diskuto) 17:32, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Temas pri propra nomo. Arbarulo (diskuto) 20:33, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Temas pri la propra nomo "Internacia Fonetika Alfabeto" de tiu alfabeto, ne pri iu ajn alfabeto kiu estas internacia kaj fonetika. - Moldur (diskuto) 20:41, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: . Bone, dankon al la intervenintoj. Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 09:26, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Energia briketo => Energia manĝeto 2023 02 06[redakti fonton]

La proponon faris ne mi, sed Uzanto:Sj1mor, sur la diskuta paĝo de la artikolo. (Mi estas la kreinto de la artikolo kaj elektinto de la nuna nomo.) Mi invitas diskuton ĉi tie ĉar ne estas tuj klare al mi, ĉu mi konsentas aŭ malkonsentas.

Jen la rezono de Sj1mor: "Mi sugestas Energia manĝeto, ĉar la formo ne tiom gravas (ĝi povas ankaŭ esti ekz. bulo) kaj fakte temas pri manĝeto (angle snack)."

Principe estas verŝajne, ke la konsisto de manĝaĵo pli gravas ol la formo. Tamen mi volas ne tuj forlasi gvidon de la artikoloj en la angla kaj germana, kiuj estas la plej detalaj kaj el kiuj mi kreis la Esperantan, kaj kiuj ĉefe nomas ilin laŭ la formo (barRiegel; la angla titoliĝas "Energy bar", la germana uzas "Power-Snack" kiel titolon sed tiu termino apenaŭ troviĝas en la korpo de la artikolo).

Antaŭ ol fiksi mian opinion, mi volus vidi ekzemplojn de fontoj pri manĝaĵoj faritaj por liveri rapidan energion sed ne briketformaj - kiom oftaj ili estas, kaj ĉu ili estas reklamataj kaj uzataj same kiel la briketoj. Arbarulo (diskuto) 19:54, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: , ĉar «energia briketo» povus esti pli facile miskomprenata, ĉar tio ne klare ŝajnas esti nomo de manĝaĵo. — Super nabla (diskuto) 12:16, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ĉar la funkcio multe pli gravas ĉi tie ol la formo. - Moldur (diskuto) 21:39, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: energia manĝeto, despli ke vidinte la nomon "energia briketo" mi unue pensis pri (angle kaj france briquettes, en Esperanto kompreneble briketo).
Eble tio ĝuste estis lingva aludo, mokante ke manĝemuloj ŝajne glutas ion kiu aspektas kiel karba briketo. Sed vere la serioza enciklopedia titolo "energia briketo" tre pensigas pri "karba briketo", pura energio, kaj iom tro konfuzas ĉi tie. Eblas en la teksto enigi etan ĉapitron, ke foje iuj esperantistoj ŝerce kaj slange nomis la manĝetojn "energia briketo", kaj klarigi tie la vortludon, sed ne pli. Ankaŭ ne estu alinomilo de "energia briketo" al "energia manĝeto", maksimume al "briketo". ThomasPusch (diskuto) 12:17, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu ne energidona? Mi voĉdonus por energio-dona manĝeto. — Darkis123 (diskuto) 22:03, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kompreneble "energiodona manĝeto" (naŭ silaboj) estas ankaŭ ĝusta kaj bela, eĉ detale pli ĝusta ol "energia manĝeto" (sep silaboj), sed aliflanke pli komplikeca kaj je du silaboj pli longa, en kunpremita formo "energidona manĝeto" (ok silaboj) ankoraŭ unu pli. Sed konsiderante ke temu pri vorto el averaĝa ĉiutago, mi pledus pri laŭeble simpla kaj konciza nomo, kaj laŭ mi la formo "energia manĝeto" de sep silaboj tute tolereblas. Tio kvankam Darkis123 kompreneble principe pravas. ThomasPusch (diskuto) 11:52, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 02:01, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:FormatNum=> Ŝablono:Numeraranĝo (aŭ similaj) => Ŝablono:Nombraranĝo 2023 02 06[redakti fonton]

Kialo: esperantigo. (La nomo en la angla povas resti kiel alidirekto) — Super nabla (diskuto) 11:24, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Atentu ke temas pri nombro, kaj ne pri numero. - Moldur (diskuto) 20:48, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dankon, Moldur . — Super nabla (diskuto) 09:27, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kompreneble ĉiuj anglaj vikipediaj terminoj kun majusklo meze de vorto estas simple du vortoj brutale kunpremitaj. Mi je unua ekpenso ĝojas ke la proponita nova vorto ne havas tian majusklon meze de la vorto (do "NombrAranĝo"), sed aliflanke en "nombraranĝo" ne tre klaras vidi kaj aŭdi kie finiĝas unua vorto kaj kie komenciĝas la dua. Kaj eble ne necesas tiom foriri de la origina vortradiko Format'. En Vikipedio ankoraŭ estas ŝablono:FormatoDato, bone, tamen kun majusklo meze de vorto, sed laŭ unua ekrigardo klaras ke temas pri formato de dato, do eble tamen uzo de majusklo plibonas ol simple kunpremitaj literoj. Laŭ modelo de FormatoDato oni povus nomi nian kazon FormatoNombro. Kaj, cetere, ankoraŭ ekzistas plia ŝablono FormatNumDef, kiun mi en paĝo ankoraŭ neniam vidis... ThomasPusch (diskuto) 13:13, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉaŭ, ThomasPusch. Vi pravas kiam vi diras ke la vorto «Formato» uzatas en aliaj ŝablonoj. Laŭ mia sento, tiu uzo estas evitinda: la vortaro komputeko.net proponas «(datum)aranĝo» por traduki la anglalingvan «(data) format»; ankaŭ PIV samopinias, dirante ke «formato» en Esperanto estas nur dimensio de paĝoj kaj priskribas kiel evitinda la uzo kiel sinonimo de «datenaranĝo». Mi opinias, ke eble estu pli bona ideo alinomi ankaŭ {{FormatoDato}} kiel {{Dataranĝo}} (aŭ similaj, kun pli videbla komenco-fino de vorto), por la unueco de la lingvo. Kion vi opinias? — Super nabla (diskuto) 00:07, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉaŭ, Super nabla. Via argumentado lingve konvinkas. Mi tamen bedaŭras, ke tiom distancigi de la origina, angla nomo (kiel same en "if empty") povas krei novajn miskomprenojn, kaj krome "nombraranĝo" kiel skribite aspektas entute malelegante kunkirlite. Ĉu uzi la lingvan pekon de majusklo meze de vorto kaj diri ion kiel "NombroAranĝo". Mi ne scias - mi simple ne havas bonan, elegantan proponon, kiu plenumus ĉiujn bezonojn. ThomasPusch (diskuto) 12:06, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi kreis rilatan diskuton pri forigo de artikolo ĉi tie: Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Ŝablono:NombroSuper nabla (diskuto) 10:40, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite, ĉar la ŝablono estas forigita. — Super Nabla🪰 18:10, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

=> Ŝablono:Unua nemalplena 2023 02 07[redakti fonton]

Vidu la diskuton supren. La nomon proponis Moldur. 21:37, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Dubante, sed tamen fine Por Por: . Ho ve, la problemo de "unua nemalplena" estas ke neniu senhezite retradukus tion al la angla, origina ŝablononomo. Ni do tre distanciĝas de la originalo. Sed se oni aldonas ankaŭ alidirektigojn de titolo "se malplena" (la rekta traduko) al "unua nemalplena", devus esti tolereble. ThomasPusch (diskuto) 11:42, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: pro samaj 3 argumentoj:
  • la modulo havas saman nomon (cxu iu volas alinomigi la modulon?)
  • la ŝablono neniam estas vokata rekte el enciklopediaj paĝoj
  • mi dubas pri ĝia utilo, ŝajnas temi pri tipa redundaĵo kopiita el angla vikipedio
Taylor 49 (diskuto) 17:06, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

"Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj" -> "Vikipedio:Patrolantoj/listo" 2023 02 08[redakti fonton]

"Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj" -> "Vikipedio:Patrolantoj/listo"

La paĝo "Vikipedio:Markitaj versioj" estas pli-mapli malplena. "Vikipedio:Patrolantoj" estas pli rilata kaj pli enhavoriĉa. Taylor 49 (diskuto) 15:24, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi estas senemocia pri tiuj vortoj, sed efektive la titolo "vikipedio:markitaj versioj/reviziantoj" vere aspektas iom komplika (kompreneble post ŝanĝo ankoraŭ necesos adapti paĝojn kiel ekzemple Helpo:Markitaj versioj - aparte tiu paĝo ŝajne vere ne reflektas la nunan staton). Iom ĝene estas ke nereviziita paĝo nun havas noton [kontrolendaj redaktoj] aŭ supozeble [kontrolenda paĝo] se neniam reviziita. Laŭ tiu vortumo, "Vikipedio:Kontrolantoj" eĉ estus pli homogena vorto. Sed kompreneble, "Vikipedio:Kontrolantoj" nun estas nia (iom malklara) traduko de "Vikipedio:CheckUser", rajto kion neniu esperanta administranto havas, nur iuj neesperantaj "vikipediaj stevardoj". Kio pri la ideo, novtraduki la ekzotikan vikipedian terminon "CheckUser" kun majusklo meze de la vorto per iom pli longa sed pli klara vorto, kaj tiam havi la titolon "Vikipedio:Kontrolantoj" libera por alia uzo, ekzemple por unuecigo de "reviziantoj" kaj "patrolantoj" al nova termino "kontrolantoj"?? Pensante ke en la angla "check" pli-malpli identas al "control" kaj "verify/verification", kaj temas konkrete pri "check" de uzanto, ne de io ajn, nova traduko de "CheckUser" povus esti io kiel "veriganto de uzantokonto"/"veriganto de uzanto" aŭ eĉ per la ĝisnuna vorto "kontrolisto pri uzantokonto". ThomasPusch (diskuto) 12:53, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi pravas. Necesas krei unuecan liston kun rajtoj Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Necesus_adapti_la_liston_de_administrantoj_al_la_nun_aktivaj.
  • sysop -> administranto
  • checkuser -> IP-kontrolanto neniu havas la rajton
  • editor (fuŝa angla termino) -> patrolanto
  • reviewer -> ?? malplenigi la bandon per forpreno de obskura rajto ??
  • autoreview -> mempatrolanto
  • bot -> roboto
Taylor 49 (diskuto) 05:35, 14 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Trim => Ŝablono:Sen spacetoj 2023 02 11[redakti fonton]

Kialo: Mi ŝatas esperantigi la nomojn de la ŝablonoj (ankaŭ de teĥnikaj). — Super nabla (diskuto) 22:16, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Principe nenio kontraŭ tio. Tamen la helpileto estas stranga, faras nur tre malmultan laboron, kaj mi suspektas ke eble nur unu ŝablono, pri "Twitter", uzas ĝin. Se tiu ŝablono ankaŭ sen "trim" kontentige plufunkcios, tiam eblas eĉ entute rezigni pri ĝi, aŭ povas pripensi, ĉu lasi ĝin nur por iuj neesperantistoj, kiuj iam estonte volos enkopii tekstoblokojn el la angla vikipedio al tiu ĉi, sen kompreni ĉu tio teknike funkcios. ThomasPusch (diskuto) 00:53, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi ne estas alvokata el artikoloj. Krom tio ĝi estas dubinda. Bedaŭrinde ĝi estas multe uzata do ne tuj forigebla. Taylor 49 (diskuto) 07:23, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite, ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 23:24, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
@Super nabla: Nu, mi ne dirus ke mankas interkonsento. Via atentigo pri la stranga ŝablono estas tute valora, nur mi nomis ĝin "stranga", Taylor 49 "dubinda". Do pli bone ol gaje esperantigi estus povi entute rezigni pri ĝi kaj adiaŭi ĝin. La ŝablono havas minimuman celon forigi unu spaceton en aliaj ŝablonoj, kaj tiuj ŝablonoj ankaŭ estas parte strangetaj. {{TV.com titolo}} estas principe bonvena, sed tute ne uzata ekde ĝia kreo en 2019, kaj ŝablonoj neuzataj dum jaroj nur estas balasto, do mi proponas forigon. Kaj la futbalistaj ŝablonoj {{J.League player}} kaj {{NFT player}}, multfoje ekuzitaj de japana enzuziasmulo, ankaŭ perfekte funkcias sen {{trim}}, kiel montras la ekzempla paĝo [Lukas Podolski]]. Mi proponas daŭrigi vidi ĉu ŝablono uzanta {{trim}} havas uzon aŭ ne: se de jaroj ne, tiam ĝi same povas forpreniĝi kiel {{TV.com titolo}}, kaj se jes, oni havas ekzemplon por testi ĉu ĝi ankaŭ funkicas sen {{trim}}. Mi preskaŭ garantias ke {{trim}} ĉie ne faras diferencon kaj oni povas facile forigi ĝin el ĉiuj rilataj ŝablonoj. Tiam la subinda ŝablono, kiun Taylor 49 prave nomis "ne tuj forigebla", tamen fine estos forigebla, se ne plu estas uzoj. Kaj tiam ne necesas diskuti pri ŝanĝo al "pli bela nomo": mi certas ke se ni daŭre bezonos la ŝablonon, mi kaj certe ankaŭ Taylor 49 havus nenion kontraŭ pli bela nomo "Sen spacetoj", eĉ la pluralo estas troigo, fakte la ĝusta nomo estus "Sen spaceto". Sed plej bone tute ne havi tian komplikigan sabloludejan ŝabloneton el infanĝardeno. ThomasPusch (diskuto) 12:12, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulte mi ankoraŭ ne fermas la temon, sed iom post iom kontrolas ĉiujn dubindajn uzojn. Se necese, ni povas reveni al la temo de alinomigo, sed mi dubas ke tio necesos. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Noto pli por mi ol por iu alia: {{strip whitespace}} ankoraŭ estas alia nomo de {{trim}}, kaj en {{unikoda signo}}, kontrolebla en la paĝo Ŭ, ambaŭ ankoraŭ listiĝas, kvankam mi ne plu vidas ilin en la redakta fenestro. ThomasPusch (diskuto) 19:00, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraste al la kinejaj ŝablonoj, kie iuj entute ne plu funkcias, pri la kvar ŝablonoj de eksteraj ŝakistoj ({{FIDE}}, {{OlimpBase}}, {{ChessGames}} + {{365chess}}) ĉio bone funkcias, ĉiuj retejoj ankoraŭ perfekte laboras, kaj la ŝablonoj plufunkcas gaje post kiam mi elmetis la parton "trim". Tio kontroleblas en la ekzempla paĝo Etienne Bacrot. ThomasPusch (diskuto) 22:22, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49 kaj Super nabla: Mi volas antaŭpriparoli temon kun vi ambaŭ, antaŭ ol mi eventuale metas peton en la diskutejo pri forigindaj artikoloj, ĉi tie temas pri forigindaj ŝablonoj: Vidu ekzemple la paĝon pri Conrad Veidt, antikva aktoro kiu mortis antaŭ 90 jaroj. En la eksteraj ligiloj, la ligo al la anglalingva filma datumbazo IMDb funkcias, la sekvaj tri datumbazaj ligiloj ĉiuj ne plu funkcias:

* {{Amg nomo}}
* {{TCMDb nomo}}
* {{Brita Filminstituto titolo|4ce2b9f389ae2}}

Ĉi tie en la paĝo "Alinomendaj artikoloj" Amg kaj TCMDb ĉiukaze ne funkcius, sed ankaŭ en la paĝo Conrad Veidt ili estas mortaj. Amg simple gaje sendas al la ĝenerala portala enirejo https://www.allmovie.com/, retejo tcmdb.com tute ne plu ekzistas, kaj Brita Filminstituto afable informas "We have removed pages about films, TV programmes, people and companies from the BFI website". Komprenite. Tio sen ke mi ion tuŝis en tiuj ŝablonoj, ili ankoraŭ estas kiel ili ĉiam estis. Sincere dirite mi eĉ principe dubas, ĉu ni pri amaso da anglalingvaj aktoroj el Holivudo bezonas ne nur unu anglalingvan datumbazon IMDb, sed kvin, ses anglalingvajn datumbazojn, ankoraŭ "rotten tomatoes", "Box Office Mojo" kaj "IDBD" (Internet Broadway Database) kaj "Metacritic" kaj "AFI" (American Film Institute Catalog). Ĉu vi ricevas subaĉetmonon por tiu amasa holivula reklamo? Mi ĝis nun ne ricevas. Sed se ĉiuj naŭ holivudaj anglalingvaj reklamejoj funkcias, estas ankoraŭ eble tolereble tiel ekscese varbi por holivudaj produktaĵoj. Sed se retejoj ne plu funkcias, tiam estas la tempo adiaŭi de ili. Kion vi pensas pri miaj ĵusaj trovoj?? La ŝablonojn pri "rotten tomatoes", "Box Office Mojo" kaj "IDBD" (Internet Broadway Database) kaj "Metacritic" kaj "AFI" (American Film Institute Catalog) mi ankoraŭ ne testis, ĉar la ekzempla paĝo Conrad Veidt nur havis la unuajn kvar ŝablonojn. Sed tio jam sufiĉis por igi min tre dubema... ThomasPusch (diskuto) 19:33, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: @ThomasPusch: saluton. Mi taksas la ligilojn pli malpli menciindaj.
  • IMDB estas multlingva: tio haveblas en la itala, hindia, en la franca de Kebekio, ktp ktp. Do LMO ĝi restu. La retejo estas taksata tiel grava en la vikiprojektoj, ke tio eĉ havas sian propran atributon en Vikidatumoj: d:p:P345
  • Brita Filminstuto: ĉi tiu retejo tre malnovas, sed ankoraŭ haveblas per web.archive.org: en la itala VP, kaj en aliaj lingvoj, la retarĥivo estas aŭtomate enmetata per la ŝablono {{Brita Filminstituto titolo}} mem; vidu: it:t:BFI. Fakte, ŝajnas ke iu redaktanto/roboto arĥivigis ĉiujn paĝojn de tiu retejo antaŭ ili malaperis. Same, ankaŭ ĉi tie ekzistas atributo en Vikidatumoj: d:p:P4326
Do, sinteze, mi kontraŭas forigojn ĉar eble ili ne vere utilus. Tamen, ja sufiĉe urĝas, ke oni almenaŭ ĝisdatigu la du ŝablonojn, por ke ili denove funkcios. En ĉi tiu periodo mi nur aktivetas en VP, do MNS ĉu mi sukcesos fari tion. —Supernabla🪰 00:34, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Ni atentu ne miksi la multajn filmajn datumbazojn, kiuj ĉiuj havas DB por datumbazo en la mallongigo. Pri IMDb mi supre skribis "ligo al la anglalingva filma datumbazo IMDb funkcias", ĝin mi aprezas kaj nepre ne volas forigi. TCMDb do Turner Classic Movies, AMG do AllMovie kaj BFI Brita Filminstituto ne plu funkcias rekte - se sukcesas kopii trukon el alilingva branĉo aŭtomate ligi ĝin al archive.org, ĉio bonas, sed se ili restas mortaj, ili ne plu utilos. "Rotten tomatoes", "Box Office Mojo" kaj IDBD bone funkcias kaj kompreneble restu, kaj ĝis "Metacritic" kaj "AFI" mi ankoraŭ ne avancis... ThomasPusch (diskuto) 10:38, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Ĉe Metacritic necesas diferencigi: {{Metacritic titolo}} bone funkcias kaj nepre restu, sed {{Metacritic nomo}} ne plu (do almenaŭ riparendas, la retejo ankoraŭ estas, sed nur pardonpetas "Sorry about that") kaj de AFI ni nur havas ŝablonon {{AFI titolo}}, kiu bonas kaj nepre restu (internacie ankoraŭ estas pliaj kiel AFI person, kiujn ni ne havas kaj kiuj tial ne interesas). Ni povas malvidigi la nefunkciantajn, metante ĉion inter <!- -> kaj nur lasante & nbsp ; ekstere, tiam ni havas pli da tempo por provi ĉu savo ankoraŭ eblas. ThomasPusch (diskuto) 10:51, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kialo: gramatiko. — Super nabla (diskuto) 14:54, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Sen ajna hezito Kontraŭ Kontraŭ: Vi miskomprenas la uzon de "si". - Moldur (diskuto) 15:31, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi volas substreki, ke la infanoj citataj en la titolo estu infanoj de «Patrino Kuraĝo», ne de alia virino. Mi sufiĉe certas, ke la pronomo en tiu kazo estas «si». Ni atendu la opinion de aliaj: mi certe povas erari. Tamen, vidu ekzemple PMEGon:
  • La virino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino."
  • La virino serĉas sian filon. La virino serĉas la propran filon.
Nia kazo estas la dua. — Super nabla (diskuto) 18:30, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Unu el la filoj estas ina. Do la titolo estu «kaj Siaj Geinfanoj». — Super nabla (diskuto) 08:56, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri "si":

"si" ĉiam referencas al la subjekto de la verbo. En la cititaj du frazoj, la subjekto estas "La virino".
La kazo pri Patrino Kuraĝo estas pli komplika. Ne estas iu verbo, do estas malklare kio estus la subjekto de la verbo. "Patrino Kuraĝo kaj ?-aj infanoj" povas esti uzata diversmaniere en kompleta frazo kun verbo. La patrino kaj la infanoj povas kune esti la subjekto de iu frazo: "Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj travivas militon." Ĉi tie "siaj" estus eraro. "siaj" signifus ke ili estus la infanoj de la subjekto, sed la subjekto estas la patrino kaj la infanoj kune. La infanoj ne povas esti infanoj de si mem. Do nepre devas esti "ŝiaj". Alternative, la patrino kaj la infanoj povas aperi en alia rolo, ne subjekto, de la frazo: "Mi rakontu pri Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj". "Pluvis sur Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj." Nek la patrino estas subjekto, nek la infanoj, nek ili ambaŭ kune. Ankaŭ ĉi tie "siaj" estus eraro. Ĉar la patrino kaj la infanoj estas kunligitaj per "kaj", do aŭ ili kune estas subjekto, aŭ neniu el ili estas subjekto. Se la patrino kaj la infanoj, ligitaj per "kaj", aperas en iu frazo, ja ne estas eble ke la patrino sola estus la subjekto de la verbo. Do, eĉ se ni ne scias kiu estas la verbo, aŭ kiu la subjekto, aŭ kia estu la kompleta frazo kiu enhavas la patrinon kaj la infanojn, en ajna kazo ne eblas uzi "siaj" por referenci al la patrino, ĉar ŝi neniukaze povas esti la subjekto. Do, "siaj" estas nepre erara. Ĝusta estas nur "ŝiaj" ĉi tie.

Pri "ge-":

Vi devas kompreni pri la seksa karaktero de diversaj vortoj en Esperanto. Iuj vortoj, inter ili "filo", havas virseksan signifon. Estas erare diri "Unu el la filoj estas ina". Tio ne eblas - filo ĉiam estas vira, filino estas ina. Se vi volas inkluzivi ambaŭ seksojn, vi aldonu "ge-", ekz-e "Patrino Kuraĝo havis plurajn gefilojn".
Aliaj vortoj, inter ili "infano", NE havas seksan signifon. Infano povas esti virseksa aŭ inseksa, ekz-e "Patrino Kuraĝo havis plurajn infanojn". Oni ja povas aldoni "ge-", sed tio estas tute nenecesa, kaj oni normale tion ne faras. (Oni eble faras tion en maloftaj kazoj kiam oni volas emfazi ke vere kaj knabinoj kaj knaboj ĉeestas.) Sed ĉi tie la "ge-" estas plene superflua.

Parenteze:

La nuna artikoltitolo havas tute alian problemon. La gramatiko ja estas en ordo, sed la majuskligo estas fuŝa. Librotitoloj uzu la normalajn regulojn por majuskloj kiel ĉiu cetera teksto. Majuskligi amason da vortoj en librotitoloj estas kutimo de la angla lingvo, kiu ne entrudiĝu en esperantan Vikipedion. Do fakte la artikolo estas alinomenda al: Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj. - Moldur (diskuto) 15:50, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone bone, mi komprenis vian klarigon kaj ĝi konvinkis min. Dankon. Super nabla (diskuto) 16:45, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 18:58, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Les trois mousquetaires => La tri musketeroj 2023 02 22[redakti fonton]

Kialo: La verko jam aperis en (nekompleta) esperantlingva eldono kun tiu nomo. Tradukis ĝin Kabe. — Super nabla (diskuto) 23:24, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Por mi pli bonas La tri musketeroj kun la artikolo, ĉar ili estas apartaj tri musketeroj.--DidCORN (diskuto) 21:01, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konsentite. — Super nabla (diskuto) 10:01, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: .--DidCORN (diskuto) 18:31, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 23:11, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Puĵa => Puĝa 2023 02 07[redakti fonton]

Kialo: Mi dubas pri la transliterumo el la sanskrita pūjā en Esperanton de tiu titolo; fakte, surbaze de niaj kutimoj (bv. vidi: Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto#Konsonantoj), ni skribas Ĝ kie en la IAST-a transkribo estas J. — Super nabla (diskuto) 09:50, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: sonas konvinke ThomasPusch (diskuto) 10:28, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 11:58, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Efn => Ŝablono:Klariganta piednoto kaj ankaŭ Ŝablono:Kpn => Ŝablono:Noto 2023 02 07[redakti fonton]

Kialo: Esperantigo. La dua nomo permesas voki la ŝablonon pli rapide. — Super nabla (diskuto) 22:32, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Aŭ simple Ŝablono:Piednoto. - Moldur (diskuto) 15:52, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Moldur, hum. Mi iom malkonsentas pri tio, ĉar en la angla Vikipedio la ŝablono {{Footnote}} (traduko de «piednoto») estas sinonimo de nia ŝablono {{referencoj}}. — Super nabla (diskuto) 12:57, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Hum. - Moldur (diskuto) 18:23, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
La esperantigo estas bona ideo, kaj mi ne scias ĉu ekzisto de la ŝablono {{Footnote}} (traduko de «piednoto») en la angla Vikipedio kreos grandan konfuzon. Ne ĉiam ĉi tie ekredaktas novaj esperantistoj el Anglalingvio, kiuj ĵus lernis Esperanton per Duolingo sed jam pli ol dek jarojn intense redaktas en la angla Vikipedio kaj parkere konas ĉiujn ŝablononomojn tie... Sed "Ŝablono:klariganta piednoto" aŭ pli bone pli koncize "klariga piednoto" laŭ mi ankaŭ tolereblas. Aspektas iom amuze, la nomo "klariga piednoto", ĉar - kio estus "malklariga piednoto"?? Sed min ne tre ĝenas foje iom groteska ŝablononomo. Alidirekto de "efn" al la nova nomo ĉiukaze restu, por ke angloj plu povu trovi "sian" ŝablonon "efn". Se mi bone komprenas, la ŝablono faras nenion alian ol anstataŭigi la signojn <ref> ... </ref>, kiujn mi ĉiam per unu klako prenas el la iloj sube de la paĝo. Mi dirus ke anstataŭe mem tajpi kompletan ŝablonosignaron estus malpli komforte, negrave ĉu la ŝablononomo konsistas el 3 aŭ pli da literoj (aŭ ĉu iu kiu jam uzis tiun ŝablonon pensus ke tamen la nomo estu kaj restu laŭeble konciza? Tiam kompreneble la ŝablononomo "kpn" pli taŭgas, sed ĝi deflanke aspektas same nekomprenebla kiel tri ŝajne arbitraj literoj e-f-n. Bedaŭrinde ĉiuj bonaj ŝablononomoj jam uzatas - al mi plaĉus nomo "ref", se ĝi ĉiukaze anstataŭigas la internacian kodon <ref>, aŭ simple "noto", sed tiuj nomoj delonge estas en uzo - kvaaaaankam la ŝablono "noto" nur uzatas en 14 paĝoj, kaj ŝajnas al mi, ke dum la lasta jardeko (krom unu uzanto malaperinta en 2015, kiu ankaŭ nur unufoje utiligis ĝin) nur uzis ĝin unu uzanto, Claudio Pistilli (en 2015): tial tolereblus alinomigi la ŝablonon "noto" al pli longa nomo "klariga noto" kaj eblus uzi la nomon "noto" por la malnova "efn" - tiam ne necesus du versioj, pli longa kaj mallongiga.
Sed mi suspektas ke la nuna ŝablono "efn" precipe estas tento simple eltondi referencon el la angla vikipedio kaj fuŝe senŝanĝe enŝtopi ĝin ĉi tie, negrave ke tiu vikipedio tute ne estas anglalingva: tion mi ĵus trovis ekzemple en la paĝo vjetnamoj. Por tion malhelpi eblas ankoraŭ pripensi ĉu saboti tiajn fuŝon per ne-laso de alinomigo de "efn" al la nova nomo... Kaj se tamen lasi, almenaŭ oni povas pli bone trovi tiajn fuŝojn, se oni nur kontrolas en kiuj paĝoj ankoraŭ uzatas la malnova ŝablono "efn". Sed aliflanke: kiu el la 3-4 aktivaj administrantoj aŭ el la 30-60 vere kompetentaj redaktantoj havus la tempon kaj entuziasmon diligente postpurigi kaj serve traduki al Esperanto tion kion maldiligentaj anglalingvanoj en malĝusta lingvo (eble en grandaj kvantoj) lasis en la esperantaj paĝoj? Se iu esperantisto simple skribas esperantan frazon en anglan artikolon, neniu neesperantisto serve kopios la frazon al guglo tradukilo, tradukigos ĝin al la angla kaj poste zorge enmetos la tradukaĵon al la angla paĝo. Anstataŭe ĉiam oni forviŝos la frazon en "malĝusta lingvo", maksimume kun komento "vandalaĵo!" aŭ "nekompreneblaj literoj!". La fuŝajn ekzemplojn en la paĝo vjetnamoj mi nun ankoraŭ ne forviŝos kun komento "vandalaĵo: nekompreneblaj literoj", ĉar ili servu kiel ekzemplo.
ThomasPusch (diskuto) 11:29, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi (eble) solvis la problemon kun la notoj ĉe tiu paĝo. Jen la ligilo al la malnova versio kun la problemo, por ke aliaj vikipedianoj povu vidi ĝin: Vietnamoj (malnova). Mi samopinias kun @ThomasPusch: ni povus konservi {{efn}} (por ke ni trovu fuŝaĵojn), sed samtempe mi ŝatus havi similan ŝablonon kun Esperanta nomo (ekz., «Ŝablono:Noto»). — Super nabla (diskuto) 13:00, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tiam mi proponas alinomigi la ŝablonon "noto" al pli longa nomo "klariga noto", kun eta atentiga noto al Claudio Pistilli, kiu lastfoje uzis ĝin en 2015. Tiam estos spaco por nova ŝablono "noto". Sed mi nun ne havas la energion mem fari la ŝovojn. Ĉu eble vi, Super nabla, mem povus aranĝi la ŝovojn? Ĉiukaze bone, ke ni tre ĝentile kaj tute ne krude solvis la fuŝojn pri la paĝo vjetnamoj (mi por tio ankoraŭ devis krei novan ĝermon "ĝingoj"). Sed kompreneble tio estis nur ekzemplo - kaj mi esperas ke ne estas tro multaj similaj nefeliĉaj ekzemploj ekstere. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes! Mi nur bezonas iom da tempo, ĉar ĉi-semajne mi ne multan tempon havas por skribi en Vikipedio. Ĝis baldaŭ, — Super nabla (diskuto) 23:43, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉio farita, @ThomasPusch. Oni nun bezonas alinomi {{Efn}} al {{Noto}} (mi ne povas fari tion ĉar mi ne estas administranto). La ŝablono {{Efn}} ne havas dokumentadon, do neniu dokumentada paĝo estas alinomenda. Mi jam skribis al Claudio Pistilli pri la ŝanĝo de nomo. — Super nabla (diskuto) 15:34, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝ:Efn->Ŝ:Noto. Ĉu mi transŝaltu la alvokojn per roboto? Taylor 49 (diskuto) 17:17, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, estas bona ideo disvastigi la rektan uzon de {{noto}} ĉi tie, kaj lasi la nunan alidirekitigon Ŝ:Efn nur por neesperantistoj kiuj uzos ĝin en tute fremdlingvaj enkopiaĵoj estonte. Se oni ekskludas la teknikajn paĝojn Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli, Uzanto-Diskuto:Super nabla, Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, Ŝablono:Noto/dokumentado, kiuj nur temis pri la ĵus alinomigo, la malnova Ŝ:Efn povas maksimume aperi en 48 paĝoj, tio ne estos multo por roboto, mi supozas. Mi esperas ke vi povas ekskludigi la suprajn kvar paĝojn el la anstataŭigo, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 22:50, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Ne necesas ekskludigi grandan kvanton da paĝoj. Estis nur 23 transkluzivigoj, kaj tri ligiloj kiuj estas prilaborataj kerne aparte. Bedaŭrinde la ŝablono estas iomete rompita (kaj estis jam antaŭ la alinomigo), vidu paĝon Edmonia Lewis plej sube. Taylor 49 (diskuto) 08:20, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj por tradukoj 2023 02 10[redakti fonton]

Mi vidis eraron en Vikidatumoj: la ŝablono {{tradukitaĵo}} devus preni la poston de {{tradukita}}, kaj inverse. Fakte, (mi kredas ke) {{tradukita}} ekzistas nur en Esperanto, kvankam la dezajno de {{tradukitaĵo}} ekzistas en preskaŭ ĉiuj la ceteraj lingvaj eldonoj de Vikipedio (Q5615431). Ĉu iu povas solvi ĝin? Mi ne scias kiel umi ... Amike, Super nabla (diskuto) 13:11, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi nun ne havas la tempon profunde pripensi la demandon. Supraĵe aspektas tiel ke "tradukita" redonas simplan frazon, kiun oni ankaŭ povus mem tajpi, dum "tradukitaĵo" redonas pompan keston en tre videbla dezajno, proksimume tio kiun havas la angla parenco "translated page". La germanoj proponas entute ne plu uzi tiujn ŝablonojn, aliaj, ekzemple la francoj, proponas uzi la pompan keston nur en koncerna diskutpaĝo, por ke ĝi ne tiom elstaru. Sed, ĉe la francoj ankoraŭ estas pli diskreta ŝablono (Q5834306). Sen ke mi nun povas juĝi kiom sence aŭ nesence estas tiuj ŝablonoj, eblus simple movi nian pompan keston al la vikidatumero Q5615431, tiel ke ĝi estas tuj apud la samspeca angla ĝemelo, kaj movi nian diskretan ŝablonon al d:Q5834306. Tio fakte eblas per rearanĝo en vikidatumoj, sen ke iuj ŝablonaj nomoj devus esti ŝanĝitaj. Mi nun dum iom da horoj restos for de la komputilo, tempo ke ankoraŭ aliaj povos kontribui ideojn. ThomasPusch (diskuto) 13:46, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes, mi konsentas kun vi, @ThomasPusch. Dankon, — Super nabla (diskuto) 17:57, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ĵus movis la pompan keston al la vikidatumero d:Q5615431, kaj movis nian diskretan ŝablonon al d:Q5834306. Tio baze plenumas vian komencan peto. ThomasPusch (diskuto) 18:14, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. — Super nabla (diskuto) 00:08, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Humanitarismo 2023 02 11[redakti fonton]

Saluton. Mi ne vidas en PIV radikon el kiu povus deveni tiu termino. Ĉu oni devas konsideri ĝin plia neologismo rilata al aliaj lingvoj? Male, oni devas alinomi ĝin same kiel Humanitara helpo, Kategorio:Internaciaj humanitarjuraj traktatoj kaj Kategorio:Internacia humanitarjura juro, ĉu ne?--kani (diskuto) 22:05, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La vorto ne ekzistas en la tuta Tekstaro. Al mi pli plaĉus nomo kiel Hom/ar/em/ismo. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 23:13, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu dua artikolo estu humaneca helpo, mi supozas. Jen tri citaĵoj:
  • Bock ricevis 15 premiojn pro sia humaneca agado (tekstaro.com)
  • Dum la lunda interparolo de la pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki kun la unia komisaro por la humaneca helpo, Janez Lenarczicz (pola-retradio.org)
  • Progresigo kaj humaneca helpo (Komisiono_Prodi; humaneca helpo estas menciita en sep artikoloj en Vikipedio)
Pri la unua artikolo estas malfacile opinii, ĉar ne estas klare, pri kio ĝi fakte temas. Eble ĝia temo estas vorto, kiu (ankoraŭ) ne ekzistas en Esperanto, kvankam la vorto humanecismo aperis unufoje en Vikipedio. Lingvano (diskuto) 10:27, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Klare Humaneca helpo; pri humanecismo ankaŭ mi dubas.--kani (diskuto) 19:38, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Klare Humaneca helpo; pri humanecismo mi forte malemus (nenio kontraŭ simpla vorto humaneco), kaj mi dubas ke por ĝi troveblos pluraj konvinkaj referencoj. Do pri renomo de "Humanitara helpo" interkonsento simplas, kaj pri "Humanitarism' " ankoraŭ mankas tute trafa rebapto. ThomasPusch (diskuto) 12:27, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite la ŝanĝo de Humanitara helpo al Humaneca helpo, kun adapto de plurdek artikoloj kaj ŝovo de la enhavo de kvar kategorioj (Kategorio:Humanitara helpo, Kategorio:Humanitaraj organizaĵoj, Kategorio:Internaciaj humanitarjuraj traktatoj kaj Kategorio:Internacia humanitarjura juro). Tamen la teksto Humanitarismo ankoraŭ restas traktota. ThomasPusch (diskuto) 02:10, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Konservi humanitarismo, konforme al la vorto uzata en aliaj Vikipedioj,--DidCORN (diskuto) 20:55, 26 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝarkhando => Ĝarĥando => Ĝarkando 2023 02 11[redakti fonton]

Kialo: erara esperanta transliterumo. Bonvolu noti, ke la alia proponita transliterumo (t.e., «Ĝharkhando») estu eĉ pli erara. Bonvolu, administrantoj, alinomi la paĝon. — Amike, Super nabla (diskuto) 23:08, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Laŭ la angla Vikipedio, la prononco de la hindia nomo estas [d͡ʒʱɑːɾkʰəɳɖ], do ĝharkhand estus ia transskribo de tio. Laŭ Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto, ख estu esperantigita nek per kh nek per ĥ, sed per simpla k, do mi supozas, ke estu Ĝarkando. Lingvano (diskuto) 09:21, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: ĉau, @Lingvano 👋🏽. Surbaze de anglalingva paĝo pri prononco de la hindia (alklaku ĉi tie) ekzistas malsamajn manierojn por prononci 'ख', depende de la dialektoj, sed laŭ la opinio de tiu paĝo la plej «norma» sono estas /x/ (do la esperanta 'ĥ'); ankaŭ mi, kun mia tre malbona hindia, opinias ke 'ĥ' estu pli kutima prononco de tiu litero. Ekzemple, aŭskultu la prononcon de «Beĥajali» (बेखयाली/Bekhayali) komence de ĉi tiu Jutuba filmetoSuper nabla (diskuto) 14:45, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Eĉ la preciza prononco de झारखंड apenaŭ gravas por decidi pri la ĝusta esperantigo, des malpli la preciza prononco de aliaj vortoj, kiuj enhavas la saman (aŭ similan?) literon! (Mi rapide esploris en la reto: ŝajne la sono /x/ venis en la hindian de la persa; kelkaj parolantoj de la hindia uzas /x/, dum aliaj uzas /kʰ/ anstataŭe. Por skribi la sonon /x/ oni uzas modifitan formon de la litero por /kʰ/. Se mi ĝuste komprenis, oni aldonas punkton sube. Sed la vorto झारखंड ne havas tiun punkton, do ... Ĉiuokaze, tiaj detaloj ne multe gravas. Oni ne esperantigas laŭ la preciza prononco.) Lingvano (diskuto) 15:33, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ io, kion mi ĵus trovis en la reto, «Beĥajali» estas ne बेखयाली, sed बेख़याली, do kun la punkto, kiu ŝanĝas /kʰ/ al /x/. Lingvano (diskuto) 15:40, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute ne komprenas la frazon «Eĉ la preciza prononco [...] apenaŭ gravas por decidi pri la ĝusta esperantigo»; do surbaze de kio vi intencas esperantigi vortojn? Ĉiukaze vi pravas pri la malsameco inter 'ख़' (kun punkto) kaj 'खं' (sen); do la titolo estu Ĝarkando. — Super nabla (diskuto) 16:12, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Favore de Ĝarkando. — Super nabla (diskuto) 16:12, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝarkando. Lingvano (diskuto) 16:26, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite per renomo al Ĝarkando. Ankaŭ kategorion "Ĝharkhando" ankoraŭ necesas adapti, kaj estas multegaj dubindaj ruĝaj ligiloj en la artikolo, ne nur mislingvaj kiel "Serikela Kharsawan" kaj "East Singhbhum" (anglan vorton [I:st] facile eblus traduki al eo, kaj literoj/literokombinoj kiel "kh" kaj "w" tute ne ekzistaj en Esperanto ankaŭ aspektas mislokaj ĉi tie), pri subunuoj kaj pri multaj lingvoj, sed eĉ estas tute fuŝaj vortoj kiel la ruĝaj "Hindo-Ariaj lingvoj", kiu supozeble celu al hindarjaj lingvoj. Ankoraŭ multe da laboro tie... ThomasPusch (diskuto) 12:28, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Okcidentaj Ghatoj => Okcidentaj Gatoj / Okcidenta Gato 2023 02 12[redakti fonton]

Kialo: erara esperantigo. Laŭ la sekcio Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto#Konsonantoj, kaj uzante la hindian kiel bazo, ĝi endas esti: घाट → Ghāṭa → Gato. Mi ne certas, ĉu la nomo devu esti singulara (kiel, ekz., Himalajo) aŭ plurala (kiel, ekz., Alpoj). Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 12 feb. 2023

Por Por: alinomigo, kaj laŭ la plej multaj aliaj lingvoj probable plurale. Se iu efektivigas la renomigon, bonos ankoraŭ klare noti la fonton el la hindia, por ke homoj ne ekkriu "seeeeeeed en la angla estas "h": kial ĝi malaperis?" ThomasPusch (diskuto) 14:17, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite --ThomasPusch (diskuto) 00:35, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Viktoriana epoko -> Viktorina epoko 2023 02 12[redakti fonton]

La nuntempa artikolo estas iom lingve fuŝa, laŭ kion mi vidis, do mi redaktos ĝin estontece. En ĝi estas uzataj kaj "Viktoria" kaj "Viktorino" por priparoli la anglan reĝinon, do klare ne estis multe da ordo dum la verkado. PIV indikas la formojn Viktorino kaj Viktorina. Eble ankaŭ bezonos alinomigon la artikolo pri reĝino Viktorino, nuntempe sub la nomo "Viktoria (Britio)" -- Darkis123 (diskuto) 22:15, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Super nabla (diskuto) 00:25, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: — Se PIV tiel decidis, bonos adapti la artikolojn, kun referenco al PIV. Dankon pro la preteco ordigi la tuton. ThomasPusch (diskuto) 14:20, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 16:02, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĝenerale respektas kaj plej ofte sekvas PIV, sed en ĝuste ĉi tiu demando al mi vere malplaĉas ĝia propono. "Viktorino" kaj "Viktorina" sonas treege strangaj al miaj oreloj, kaj mi multe preferas staton kun "Viktoria" (nomo) kaj "Viktoria" (ne "Viktoriana") (adjektivo). - Tamen se estas klara plimulto por la PIV-igo, mi ja ne kontraŭstaros... - Moldur (diskuto) 16:56, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: "Viktorino" kaj "Viktorina" sonas treege strangaj ankaŭ al miaj oreloj. Viktorianoj estas la subuloj de tiu reĝino, do la epoko ne estas nur tiu de la reĝino, sed de la britoj de tiu epoko. Eble la reĝino mem ne estis tiom viktoriana.--kani (diskuto) 15:30, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bonvolu rimarki, ke laŭ tiu logiko eblus alinomigi Elizabeta epoko al Elizabetana epoko, Georga epoko al Georgana epoko ktp... ĉar prave ĝi ne estas nur de la reĝ(in)o reganta, sed ankaŭ de la popolo. Kompreneble ĉi tio estas nur ironio. Min ankaŭ ne ravas la PIV-a propono, sed ĝi estas la plej 'oficiala', logika kaj reguliga solvo, malgraŭ tio ke ĝi ne belsonas al ies oreloj. - Darkis123 (diskuto) 19:12, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - Darkis123 (diskuto) 18:56, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Partio por paco, demokratio, repaciĝo kaj rekonstruo => Partio por Paco, Demokratio, Repaciĝo kaj Rekonstruo 2023 02 13[redakti fonton]

Kialo: propra nomo. — Super nabla (diskuto) 00:19, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Sed la teksto tamen ne bonas: La paĝo ne plu tuŝiĝis ekde somero 2009, do malaktualas ekde pli ol 13 jaroj, kaj la informkesto tute malplenas (mi nun ekplenigis ĝin). Eblas elegante provi vortumi la tekston tiel, ke ĝi ankoraŭ pli-malpli ĝustos post pliaj dek jaroj, sed tiel ĉi la stato estas malkontentiga... Malfacilas havi aktualan artikolon, se neniu alia vikipedio atentas tian etan partion, kaj eĉ mia unua tut-interreta serĉo nur trovis menciojn ĝis 2010. Tiam oni devus ŝanĝi "estas malgranda politika partio" al "en la 2000-aj jaroj estis malgranda politika partio"! ThomasPusch (diskuto) 13:07, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi laŭ la propono de 2023-02-15 adaptis la tekston aj vikidatumon. --ThomasPusch (diskuto) 02:32, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Nehispan-blankuloj 2023 02 13[redakti fonton]

Al mi ne plaĉas la titolo. Se oni ne legas la artikolon, oni pensas ke ĝi referu al homoj kiuj ne havas hispanan naciecon; tamen, la artikolo ne temas pri  Hispanio, sed pri  Usono. Oni bezonas ion kiel Nehispanlingvaj blankuloj en Usono. Amike, — Super nabla (diskuto) 00:46, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Konsentite. ThomasPusch (diskuto) 14:04, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Darkis123 (diskuto) 22:15, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 20:32, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Sri Aŭrobindo => Ŝri Aŭrobindo 2023 02 13[redakti fonton]

Kialo: Mi opinias, ke estu pli korekte skribi «Ŝri». — Super nabla (diskuto) 23:21, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pri la esperantigo de la honortitolo: Ŝajne oni havas en devanagario: स [s], ष [ʂ], श [ʃ]. Certe la unua estas s, kaj la lasta ŝ. Laŭ Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto, la meza estu ŝ, kiel la lasta. La honortitolo ĉiuokaze havas la lastan, do certe estas ŝri. (Bedaŭrinde, en la Esperanta nomo de Srilanko oni havas sri, kio estas speciale bedaŭrinda, ĉar pluraj Esperantaj vortoj (du en la Universala Vortaro) komenciĝas per ŝr-, dum preskaŭ neniu alia Esperanta vorto komenciĝas per sr-!) Tamen, ne estas evidente al mi, ke oni nepre bezonas la honortitolon en la titolo de la paĝo, do alia eblo estus simpla Aŭrobindo. Ankaŭ tiun ŝanĝon mi subtenus. Lingvano (diskuto) 09:58, 14 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi plene konsentas kun @Lingvano. — Super nabla (diskuto) 23:31, 14 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi estas por simpla Aŭrobindo, sed por honortitolo «Ŝri» en la teksto. Srilanko nun nomiĝas tiel, mi ne volus tuŝi tiun landonomon (tion probable ankaŭ Lingvano ne volis instigi) - en la landan tekston eblus enmeti etan etimologian noton. ThomasPusch (diskuto) 14:12, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite — simple Aŭrobindo. — Super nabla (diskuto) 20:28, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Hampshire => Hampŝiro 2023 02 14[redakti fonton]

Laŭ la reguloj de Vikipedio, la enkonduko endas komenci kun la nomo de la paĝo (t.e., la titolo). Tamen la titolo estas «Hampshire» kaj la artikolo uzas la vorton «Hampŝiro». — Super nabla (diskuto) 23:30, 14 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kaj referencon pri la nomigo Hampŝiro mi notis en la teksto. ThomasPusch (diskuto) 14:02, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Plagiataj kontroversoj => Kategorio:Plagiataj disputoj 2023 02 19[redakti fonton]

Antaŭ dek jaroj mi kreis tiun kategorion. Mi ĵus aldonis al ĝi Franziska Giffey, kaj nur nun mi ekkonscias pri la neekzistanta vorto "kontroverso". Evidente mia fuŝo estas korektenda. Bonvolu indulgi mian misfaron. Dankon! - Moldur (diskuto) 21:57, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Super nabla (diskuto) 11:33, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Moldur (diskuto) 18:27, 24 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Patrino Kuraĝo 2023 02 19[redakti fonton]

Patrino Kuraĝo kaj Ŝiaj Infanoj => Patrino Kuraĝo kaj Siaj Infanoj => Patrino Kuraĝo kaj Siaj Geinfanoj [redakti fonton]

Kialo: gramatiko. — Super nabla (diskuto) 14:54, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Sen ajna hezito Kontraŭ Kontraŭ: Vi miskomprenas la uzon de "si". - Moldur (diskuto) 15:31, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi volas substreki, ke la infanoj citataj en la titolo estu infanoj de «Patrino Kuraĝo», ne de alia virino. Mi sufiĉe certas, ke la pronomo en tiu kazo estas «si». Ni atendu la opinion de aliaj: mi certe povas erari. Tamen, vidu ekzemple PMEGon:
  • La virino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino."
  • La virino serĉas sian filon. La virino serĉas la propran filon.
Nia kazo estas la dua. — Super nabla (diskuto) 18:30, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Unu el la filoj estas ina. Do la titolo estu «kaj Siaj Geinfanoj». — Super nabla (diskuto) 08:56, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri "si":

"si" ĉiam referencas al la subjekto de la verbo. En la cititaj du frazoj, la subjekto estas "La virino".
La kazo pri Patrino Kuraĝo estas pli komplika. Ne estas iu verbo, do estas malklare kio estus la subjekto de la verbo. "Patrino Kuraĝo kaj ?-aj infanoj" povas esti uzata diversmaniere en kompleta frazo kun verbo. La patrino kaj la infanoj povas kune esti la subjekto de iu frazo: "Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj travivas militon." Ĉi tie "siaj" estus eraro. "siaj" signifus ke ili estus la infanoj de la subjekto, sed la subjekto estas la patrino kaj la infanoj kune. La infanoj ne povas esti infanoj de si mem. Do nepre devas esti "ŝiaj". Alternative, la patrino kaj la infanoj povas aperi en alia rolo, ne subjekto, de la frazo: "Mi rakontu pri Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj". "Pluvis sur Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj." Nek la patrino estas subjekto, nek la infanoj, nek ili ambaŭ kune. Ankaŭ ĉi tie "siaj" estus eraro. Ĉar la patrino kaj la infanoj estas kunligitaj per "kaj", do aŭ ili kune estas subjekto, aŭ neniu el ili estas subjekto. Se la patrino kaj la infanoj, ligitaj per "kaj", aperas en iu frazo, ja ne estas eble ke la patrino sola estus la subjekto de la verbo. Do, eĉ se ni ne scias kiu estas la verbo, aŭ kiu la subjekto, aŭ kia estu la kompleta frazo kiu enhavas la patrinon kaj la infanojn, en ajna kazo ne eblas uzi "siaj" por referenci al la patrino, ĉar ŝi neniukaze povas esti la subjekto. Do, "siaj" estas nepre erara. Ĝusta estas nur "ŝiaj" ĉi tie.

Pri "ge-":

Vi devas kompreni pri la seksa karaktero de diversaj vortoj en Esperanto. Iuj vortoj, inter ili "filo", havas virseksan signifon. Estas erare diri "Unu el la filoj estas ina". Tio ne eblas - filo ĉiam estas vira, filino estas ina. Se vi volas inkluzivi ambaŭ seksojn, vi aldonu "ge-", ekz-e "Patrino Kuraĝo havis plurajn gefilojn".
Aliaj vortoj, inter ili "infano", NE havas seksan signifon. Infano povas esti virseksa aŭ inseksa, ekz-e "Patrino Kuraĝo havis plurajn infanojn". Oni ja povas aldoni "ge-", sed tio estas tute nenecesa, kaj oni normale tion ne faras. (Oni eble faras tion en maloftaj kazoj kiam oni volas emfazi ke vere kaj knabinoj kaj knaboj ĉeestas.) Sed ĉi tie la "ge-" estas plene superflua.

Parenteze:

La nuna artikoltitolo havas tute alian problemon. La gramatiko ja estas en ordo, sed la majuskligo estas fuŝa. Librotitoloj uzu la normalajn regulojn por majuskloj kiel ĉiu cetera teksto. Majuskligi amason da vortoj en librotitoloj estas kutimo de la angla lingvo, kiu ne entrudiĝu en esperantan Vikipedion. Do fakte la artikolo estas alinomenda al: Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj. - Moldur (diskuto) 15:50, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone bone, mi komprenis vian klarigon kaj ĝi konvinkis min. Dankon. Super nabla (diskuto) 16:45, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 18:58, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Tamen Por Por: titolo Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj, Moldur tute pravas. Je du poraj voĉoj, kaj Super nabla probable ne havas ion kontraŭ la minuskligo, kiu tute ne estis lia fokuso, ✔ Farite titolo Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj - tamen mi konstatas ke Kani jam movis paĝon Patrino Kuraĝo kaj Ŝiaj Infanoj al Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj je 20 feb. 2023: ankoraŭ voĉo pli por la alinomigo, kaj sendube ĝi ĝustas... ThomasPusch (diskuto) 12:01, 20 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝalanĝar => Ĝalandar 2023 02 15[redakti fonton]

Mi dubas pri la esperantigo. Mi kredas, ke ĝi devus esti: ਜਲੰਧਰ ➟ Jalaੰdhara ➟ Ĝalandara (se oni uzas la panĝaban). Se oni uzas la hindian, la esperantigo estas जलंधर ➟ Jalaṃdhara ➟ Ĝalamdara/Ĝalandara. — Super nabla (diskuto) 00:11, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite --Crosstor (diskuto) 03:40, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Investitura kontroverso => Investitura polemiko, konflikto, kverelo, luktado 2023 02 16[redakti fonton]

Ĉar kontroverso ne ekzistas en PIV.--kani (diskuto) 15:33, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Oj, mi tion ne sciis. Bone ke vi rimarkis! En tiu kazo, do, mi preferas "konflikto". (Jes, ĝi ekzistas en PIV, eĉ oficiala - mi ĵus kontrolis.) - Moldur (diskuto) 20:23, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Favore de konflikto. — Super nabla (diskuto) 23:44, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Efektive, la vorto kontroverso en Esperanto ne ekzistas, nur en Ido, sed tio estas alia lingvo. Estas fie, la origine latina nomo controversia de investitura tiom invitas traduki ĝin per improvizita vorto "kontroverso", kiu ŝajnas kvazaŭ tute normala esperanta vorto, tuj komprenata de ĉiuj kiuj komprenas iun romanidan aŭ ĝermanan lingvon, aŭ komprenas pole (kontrowersja), ĉehe (kontroverze), slovake (kontroverzia), serbe (контроверза), tagaloge (kontrobersiya) aŭ indonezie (kontroversi). Sed ankaŭ la francaj vortaroj, kiuj emas esperantigi latinajn kaj francajn, do laŭdifine "internaciajn" vortojn, ne faras tion ĉe la latina controversia: mia Grand dictionnaire FR-EO sur paĝo 207 notas "controverse (substantivo, france): debato, diskuto, disputo, kontesto", ĉe la verbo "controverser" same la taŭgaj verboformoj. Necesos teni la ido-vorton "kontroverso" sub observado, ke ĝi ne enŝteliĝas en Esperanton. Mi ĝustigas mian propran eraron de 2015 kaj ŝanĝas la titolon al "investitura konflikto". --ThomasPusch (diskuto) 23:30, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite --ThomasPusch (diskuto) 00:34, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ahom Regno => Ahoma regno -> Regno Ahom 2023 02 17[redakti fonton]

Kialo: esperantigas la nomon, kaj korektigas la usklecon de la vorto «regno». — Super nabla (diskuto) 09:38, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

"Regno Ahom" povus eviti neceson de esperantigo. Regno Jugoslavio Taylor 49 (diskuto) 09:40, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Regno Ahom", konsente kun Taylor 49. "Ahom Regno" estas klare gramatike erara, do necesas ŝanĝi ĝin al pli bona formo. En Vikipedio ni ĝenerale ne inventu novajn esperantigojn kiam ne necesas, do "Regno Ahom" ja estas bona solvo. - Moldur (diskuto) 10:57, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Regno Ahom" Taylor 49 (diskuto) 10:59, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Regno Ahom Darkis123 (diskuto) 18:38, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite laŭ propono de @Taylor 49. — Super nabla (diskuto) 20:22, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭdolorilo 2023 02 17[redakti fonton]

Laŭ mi, la vorto «analgeziko» uzata en la enkonduko rilatas al la scienco pri kontraŭdoloriloj (ĝi havas la sufiskon «-iko», kiel informadiko, numismatiko, merkatiko, ktp), ne al medikamento. La nomo de la medikamento estas «analgezo»; la vorto analgezo ne havas propran paĝon en PIV 2020, sed ĝi aperas en la paĝo pri «morfino» ([...] uzata kiel dormiga k analgeza substanco [...]). Do la enkonduko devus uzi la vortojn kontraŭdolorilo kaj analgezo. — Super nabla (diskuto) 20:21, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes, prave. Indus citi la nerektan mencion en PIV kiel referencon, sed laŭ mi ĉi tie vi tute pravas. ThomasPusch (diskuto) 21:25, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 11:31, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Islama Ŝtato => Daiŝo 2023 02 17[redakti fonton]

Kialo: Mi opinias, ke la nuntempa titolo povus esti interpretota fare de kelkaj islamanoj kiel ne-respektema de sia religio. La kompleta nomo Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio jam estus pli bona solvo, sed mi preferas la koincizan terminon Daiŝo uzata en la enkonduko. — Super nabla (diskuto) 21:03, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La nomo Daiŝo estas insulta (laŭdire; mi ne komprenas, kiel), kaj aliaj Vikipedioj uzas tradukon de Islama Ŝtato, kiel la grupo nomas sin mem, do verŝajne oni ne ŝanĝu. Lingvano (diskuto) 08:59, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La nomo Daiŝo precipe ne estas esperanta, kaj por enkonduki ĝin laŭ la 15-a regulo de Esperanto oni devus havi TRE bonajn argumentojn kaj tute ne havi iun ajn esperantan vortumon laŭ kiu oni povus nomi la aferon. Sed ĉar la grupo mem donis al si la nomon "Islama Ŝtato", plej multaj lingvoj transprenis tion kaj ĝis nun ankaŭ Esperanto, ne eblas diri ke ne estus vorto por la afero. Kvankam la grupo ne estas ŝtato, kaj kompreneble ankaŭ tute neniel ajn reprezentas ĉiujn islamanojn. Estas kaj estis tiom da ŝtatoj kaj politikaj partioj kiuj nomis sin "socialisma" kaj ne estis (ekzemple la Nazioj klare ne estis), nomis sin "demokrata" kaj ne estis, kaj tamen oni tradukis la mensogajn titolojn al aliaj lingvoj, kaj ĉiuj komprenas ke temas pri propagando - neniu socialisto aŭ demokrato sentus sin ĝisfunde malespera ke oni misuzis tiujn vortojn kaj pensus memmortigi sin ĉar li ne povus vivi kun tiu honto. Ĉiuj islamaj amikoj de mi bone konscias ke ili neniel reprezentas la grupiĝon kaj ankaŭ ne sentas sin iel ajn reprezentata per ĝi - eĉ pli ol ke miaj francaj amikoj konscias ke la grupiĝo nomata Front National, la nacia fronto, neniel estas herooj kiuj ĉe iu fronto sinofere batalas por ilia libereco kaj fiere reprezentu ilin en eksterlando. La titolo "Islama Ŝtato" simple estas propaganda varbomarko, sed ni ĉiuj scias ke tre multaj titoloj elpensitaj en varbado ne reflektas la veron. Almenaŭ miaj islamaj amikoj tute certas ke la problemo de la grupiĝo "Islama Ŝtato" tute ne estas la nomo, sed la teroro kiun ĝi praktikas, kaj ili simple kontentas esti en laŭeble granda distanco de la agoj, ĉar estas la agado kiu gravas, ne la titoligo. ThomasPusch (diskuto) 21:19, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 13:36, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Eid ul-Adha 2023 02 17[redakti fonton]

Kialo: ĉar ĝi estas tre grava festo por islamanoj, Mi opinias, ke ĝi devu havi nomon en Esperanto. Mi neniun havas proponon. — Super nabla (diskuto) 23:44, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Taŭga nomo estus "Oferfesto", aŭ pli precize "Islama oferfesto" se tio necesas. - Moldur (diskuto) 09:35, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Tre bone, ne nur havi tradiciajn festojn de okcidenteŭropaj katolikoj kaj luteranoj en Esperanto, sed kompreneble same ankaŭ judajn, islamajn, budhismajn ktp. tradiciojn nomi per normalaj Esperantaj vortoj! Klaras ke la proponoj por esperantigo de عيد الأضحى estas islama oferfesto aŭ simple oferfesto/oferofesto, ĉar ne facilas trovi aliajn oferofestojn. Mi supozas ke tamen "islama oferfesto" pli klaras, ĉar tute klare la festo estas ĝisfunde islama, kaj tion la "neutrala", pala vorto oferfesto/oferofesto ne bone peras. Tial mi voĉdonas Por Por: "islama oferfesto". ThomasPusch (diskuto) 18:33, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 02:33, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Patrino Kuraĝo kaj Ŝiaj Infanoj => Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj 2023 02 20[redakti fonton]

Librotitoloj uzu la normalajn regulojn por majuskloj kiel ĉiu cetera teksto. Majuskligi amason da vortoj en librotitoloj estas kutimo de la angla lingvo, kiu ne entrudiĝu en esperantan Vikipedion. Do fakte la artikolo estas alinomenda al: Patrino Kuraĝo kaj ŝiaj infanoj. - Moldur (diskuto) 17:38, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Dankon! - Moldur (diskuto) 18:54, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Laĥo => Lako (numeralo) => Lakh 2023 02 21[redakti fonton]

Kialo. Mi estas la aŭtoro de la paĝo. Mia esperantigo el la hindia estas erara: ĝi devus esti «lako», sed la vorto «lako» jam havas alian signifon en Esperanto. Do la titolo estu: Lako (numeralo). — Super nabla (diskuto) 10:21, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi supozas, ke lako estas pli bona ol lakso! Lingvano (diskuto) 10:38, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu ni entute esperantigu tiun vorton? Eble lasu simple la neesperantigitan lakh. Ni ne inventu esperantigojn en Vikipedio, sed uzu jam ekzistantan lingvon. Kaj ni ankaŭ ne esperantigas nombrovortojn el aliaj lingvoj, ekz-e "hundredo", "stoo", "ducendo", "karanto"... Se ni bezonas plene esperantan vorton, tiu jam ekzistas: "centmilo". - Moldur (diskuto) 14:22, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

::Komento Komento: Mi komprenas tiun vidpunkton. Laŭ mi ĉi tiuj esperantigoj estas utilaj, kaj la avantaĝoj havi ilin estas pli ol la malavantaĝoj. La vorto kroro estas tre tre uzata en preskaŭ ĉiuj artikoloj pri Barato: se oni ne havas esperantan vorton, do oni devas ĉiufoje re-kalkuli la kvantojn laŭ la "okcidenta"/internacia numerala sistemo. Tamen, mi opinias ke tiu re-kalkulo tre malutilus, ĉar eĉ en internaciaj kuntekstoj la grandajn kvantojn da mono en rupioj estas en kroroj; la kroro, fakte, estas fundamenta unuo kaj oftega numeralo. Se la vorto kroro ne uzindus en Esperanto, do kiel oni devus esprimi tiun koncepton? Ekzemple, en kiu lingvo? Ĉu oni skribus karora en la hindia? Tiu ne estus respektema de aliaj regionaj lingvoj de Barato, precipe se la artikolo ne temas pri hindia-lingva regiono. Ĉu mi skribus crore en la angla? Ankaŭ tio ŝajnas ne-neŭtralan elekton. Do, ĉu oni uzos po unu malsama barata lingvo ĉiufoje kiam oni necesas traduki kroron en Esperanton? Eble, sed — ankaŭ en tiu kazo — restas almenaŭ unu problemon: kiel oni devus titoli la paĝon kiu nuntempe nomiĝas kroro? En konkludo, mi pensas, ke vortoj kiel lako kaj kroro estas fundamentaj; ili estas tiel fortaj, ke ili estas nun uzataj ankaŭ en la (sudaziaj versioj de la) angla lingvo. Klare, uzi tiujn vortojn ekstere de barataj kuntekstoj estus certe malbona stilo kaj riskus dialektigi la esperantan lingvon; ĉiukaze mi subtenas ambaŭ la vortojn lako (numeralo) kaj kroro en iliaj Esperantigaj formaj en nia Vikipedio. Ĉiukaze, ĉiun decidon ni prenos pri la alinomo, endas ke ni konsideru ĉi tiujn aspektojn. — Super nabla (diskuto) 16:37, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Eble ni povu uzi centmilon laŭ propono de Moldur; sed mi ne scias kiel nomi la paĝojn kroro kaj laĥo ĉar mi ne volas elekti inter la hindia, la angla, aŭ la ceteraj lingvoj uzataj en Barato. Ĉu eble dekmiliono (Barato) kaj centmilo (Barato)?
Komento Komento: Provizore mi voĉdonus por la pure esperanta vorto "Centmilo (Barato)" kiel alinomigo de "Laĥo". Moldur ja pravas, kial esperantigi vorton el la barata (aŭ el iu alia lingvo), kiam oni povas esprimi la samon per simplaj esperantaj kunmetaĵoj, tiel kreante pli klaran kaj kompreneblan vorton? Kompreneble tio ne devas ĉiam okazi, sed ĉi tiu kazo estas bona ekzemplo de tio, kio evitendas. - Darkis123 (diskuto) 20:08, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kiel oni kutimas uzi tiujn nombrovortojn en fakte uzata esperanta lingvaĵo, specife en tekstoj verkitaj en Barato de barataj esperantistoj? Tia efektiva lingvouzo devus esti la plej forta gvidilo por ni. Mi sentas ke ni ĉi tie en "fora okcidento" provas diveni pri demandoj sen kontribuoj de la plej koncernataj homoj. - Moldur (diskuto) 19:09, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: , jes. Sed ni devas solvi tiun «problemon», alie mi ne scias kion skribi en la artikoloj. Ĉiukaze, (Sudazio) pli bonus ol (Barato), ĉar la artikolo temas ankaŭ pri  Bangladeŝo,  Pakistano, ... — Super nabla (diskuto) 13:40, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Preskaŭ ĉiuj latinliteraj lingvoj uzas la skribojn lakh kaj crore. Do oni povas klare konsideri tiujn formojn internaciaj. Do, se ni volas eviti propre inventitajn esperantigojn, kaj necertajn transliterigojn el nelatinaj skriboj, tiam ni ja povas tute bone uzi tiujn internaciajn formojn lakh kaj crore, almenaŭ ĝis ni trovos pli bonan solvon. (Kaj por tiu solvo ankaŭ ne necesas interparenteza apartigilo.) - Moldur (diskuto) 15:34, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Hum, ne. Mi kontraŭus la anglalingvajn nomojn. Krome, mi ne konsentas kun la ideo, laŭ kiu la lingvoj skribataj per latina alfabeto devas nepre havi kelkan apartan privilegion en Esperanto. Do, laŭ mi, estus pli bone uzi la hindian vortojn per la IAST-a transkribo karora kaj lakh; aŭ la Esperantajn transskribojn karora/kror kaj lak. — Super nabla (diskuto) 16:40, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tamen, ŝajnas ke ni ĉiuj konsentas (pro malsamaj kialoj) pri la titolo lakh de ĉi tiu paĝo. Super nabla (diskuto) 05:11, 27 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 10:05, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Skolastikismo => Skolastiko 2023 02 22[redakti fonton]

Laŭe al PIV. RG72 (diskuto) 04:21, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Super nabla (diskuto) 13:41, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 15:41, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Darkis123 (diskuto) 15:18, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 20:22, 26 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 10:59, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉifrovaluto 2023 02 24[redakti fonton]

Kialo: La titolo kaj la vortoj uzataj komence de la enkonduko malsamas. La vortaro komputeko.net ne enhavas la vorton. Laŭ mi la titolo taŭgas (eble ankaŭ kriptovaluto), sed ĝi devas esti menciota en la enkonduko. — Super nabla (diskuto) 22:38, 24 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi subtenas la ĝisnunan titolon, kiun mi ankaŭ relative vaste trovis en la reto (ekzemple [1], [2], [3] ktp ktp) Male, la vorton kriptovaluto mi en mia ĵusa serĉo tute ne trovis en esperantaj paĝoj, do mi dubas, ĉu estas senco reklami oficialan alternativan nomon "kriptovaluto". Do vi pravas, la vorto Ĉifrovaluto devas esti komence de la unua frazo de la artikolo. Bone ke kun iuj retaj referencoj, ekzemple tiuj kiujn mi jam kolektis. ThomasPusch (diskuto) 16:44, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉifrovaluto Aidas (diskuto) 06:55, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi adaptis la enkondukon, kaj menciis miajn tri ekzemplarojn trovojn de hieraŭ kiel referencoj. ThomasPusch (diskuto) 20:53, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Gurmuĥi (skribsistemo) => Gurmuka skribsistemo kaj analoge Ŝahmuĥi-ortografio => Ŝahmuka skribsistemo 2023 02 28[redakti fonton]

Mi suspektas, ke la esperantigo estas erara. Vidu la transskribon en la paĝo mem (ਖ --- kʰa). Vidu ankaŭ la klarigan noton pri «Sikismo/Siĥismo» en la enkonduko de la artikolo Sikismo. — Super nabla (diskuto) 10:34, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Temas pri la sono /kʰ/, ne /x/ (= "ĥ"). Tiu sono plej similas al nia esperanta "k". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:21, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Konvinkite pri prefero de "k" al "ĥ" ĉi tie. Kompreneble pli bonus kun subteno de skriba referenco, sed ĉar la unua proponita vorto "gur(u)muĥi" (pri kiu kulpis mi, laŭ tiam plej bona scio en 2012, do mi eksplicide distanciĝas de mia propono tiama kiu baziĝis sur la tiam al mi haveblaj informoj) ankaŭ estas plene sen referenco, estas en ordo baziĝi je logika dedukto. Kaj mi ankaŭ subtenas sen referenco same aŭdacan adjektivan -a-finaĵon, pri kiu mi en 2012 ne kuraĝis, sed kiu tamen teknike necesas. Kaj mi supozas, ke la sama argumento ankaŭ validas por la dua skribsistemo de la panĝaba, Shahmukhi (شاہ مکھی, ਸ਼ਾਹਮੁਖੀ), ĝis nun same senfonte literumata ŝahmuĥi-ortografio, sed supozeble la du silaboj -mukhi ja identas. Nur mi ne scias, ĉu la "i" en Gurmukhi estas parto de vortradiko aŭ ĉu estas finaĵo ŝanĝebla, ĉar laŭ respondo de tiu dubo ankaŭ povus ebli formo "gurmukia" - la duan variaĵon oni supozas en la paĝo Ŝahmuĥi-ortografio, kiu en unua frazo havas interkrampan aldonaĵon "(en ŝahmuĥia: شاہ مکھی)", sed tiu formo same ne estas referenca fonto, sed nur supozo kaj improvizo. ThomasPusch (diskuto) 16:26, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: gurmuka kaj ŝahmuka, kun aŭ sen antaŭlasta silabo -i-, en duba kazo sen (mi havas neniun ideon pri respondo al la demando de Thomas, sed dubokaze necesas tamen iel decidi, kaj tiam validas la ideo de neceso kaj sufiĉo). Aidas (diskuto) 07:10, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Bone, tiam ni el praktikaj konsideroj decidu ke per 4 poraj voĉdonoj por "gurmuka" kaj neniu kiu volus defendi la malnovan kaj dubindan nomon "gurumuĥi" povas fermi la diskuton, kvankam mia demando de hieraŭ ankoraŭ estas nerespondita. Mi provizore alinomigas la unuan tekston al formo "gurmuka (skribsistemo)", kaj analogie la duan tekston al formo ŝahmuka (skribsistemo), sed tamen ankoraŭfoje demandas la demandon ĉu iu havas indikon ĉu la "i" en Gurmukhi kaj same en Shahmukhi estas parto de vortradiko aŭ ĉu estas finaĵo ŝanĝebla, ĉar laŭ respondo de tiu dubo ankaŭ povus ebli formo "gurmukia" resp. "ŝahmukia". ThomasPusch (diskuto) 20:04, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: "k". Taylor 49 (diskuto) 20:23, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Nur dum la alinomigo mi vidis, ke ni grandparte diskutis pri origina latinliterigo de "Gurumukhi", sed ĉiuj aliaj vikipediaj lingvoj mencias originan latinliterigon "Gurmukhi" sen aldona meza vokalo "u". Tio ne estas miraklo, ĉar la skribsistemo baze estas por konsonantoj, sed mi tamen ne volus kulpi pri senintenca enkopiado de aldona "u", kiu maksimume povas esti alternativa latinliterigo (tiel informas vikidatumaro kaj alilingvaj artikoloj), sed ne la ĉefa. Ĉar la diskuto estis ĉefe pri redono de ਖ (kʰ) per "k", ne per "ĥ", kaj due pri aldono de esperanta a-finaĵo por pli bona uzo de la vortoj en esperantaj tekstoj, mi permesas al mi simple streki la mezan erare enŝteliĝintan vokalon "u". Do la ŝanĝo estas de Gurmuĥi (skribsistemo) al Gurmuka skribsistemo. ThomasPusch (diskuto) 20:38, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone, dankon. :) —Supernabla🪰 00:14, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

My Son => Mỹ Sơn 2023 02 28[redakti fonton]

Kialo: erara skribo. — Super nabla (diskuto) 16:41, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes--DidCORN (diskuto) 11:38, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: bv. administrantoj alinomi. — Super nabla (diskuto) 23:07, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bone, senprobleme, kun la kondiĉo ke la baza literumo per nur sendiakritaj latinaj literoj restos. Mi ✔ faris la alinomigon. ThomasPusch (diskuto) 20:06, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]