Mỹ Sơn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mỹ Sơn
sanktejo
Oficiala nomo: Thánh địa Mỹ Sơn
Ŝtato Vjetnamio Vjetnamio
Historia regiono Ĉampa
Arkitekturo Ĉama arkitekturo
Situo Thánh địa Mỹ Sơn
 - koordinatoj 15° 46′ 26″ N 108° 06′ 33″ O / 15.77389 °N, 108.10917 °O / 15.77389; 108.10917 (mapo)
Estiĝo 4-a jarcento
Horzono Vjetnamio (UTC+7)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo My Son
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1999 (#23)
Numero 949
Kriterioj ii, iii
Religio Hinduismo
Dediĉita al Ŝivo
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: My Son
Portalo pri Hinduismo

Mỹ Sơn (prononco: mǐˀ səːn) estas antikva hinduisma sanktejo, nun abandonita kaj parte ruiniĝinta, en centra Vjetnamio, ĉ. 70km sudokcidente de Danango. Ĝi entenas plurajn templojn konstruitajn inter la 4-a kaj la 14-a jarcento de la reĝoj de Ĉampa, honore al hindua dio Ŝivo. La sanktejo estis deklarita en 1999 Monda heredaĵo de Unesko.[1]

Loko[redakti | redakti fonton]

La temploj estas en valeto larĝa ĉ. 2km, inter du ĉenoj de montetoj, ĉ. 10km for de la antikva ĉefurbo de Ĉampa.

Historio[redakti | redakti fonton]

En My Son estas pluraj antikvaj enskribitaj ŝtonoj, plejparte en du lingvoj (la ĉama kaj la sanskrita), kiuj sciigis la numtempulojn pri la plej antikva historio de la loko. En la 4-a jarcento la reĝo Bhadravarman konstruigis lignan templon dediĉitan al Sivo "Bhadresvara", kies nomo kombinis tiu de la dio (īśvara, senjoro, mastro) kun tiu de la reĝo. En la loko estis ankaŭ tomboj gardantaj la cindrojn de la ĉamaj reĝoj post ilia morto.

Apud la fino de la 6-a jarcento fajrego detruis la templon. La reĝo Sambhuvarman (577-629) konstruigis novan templon, ne plu el ligno, sed el ŝtonoj kaj brikoj, dediĉitan, simile al la unua templo, al Sivo "Sambhu-Bhadresvara". La nomo "Mỹ Sơn" ("Bela Aranĝo") originis verŝajne en tiu okazo.

La templo "A1", verŝajne la templo konstruita de la reĝo Sambhurvarman

La bela templo estis laŭ multaj fakuloj tiu nomata "A1" en la nuntempaj mapoj. Bedaŭrinde en 1969, dum la Vjetnama milito, la Usonanoj bombis la antikvan sanktejon kaj detruis la templon, postlasante nur rubsimilajn fragmentojn.

La ĉampaj reĝoj post Sambhurvarman zorgis pri la sanktejo, kiu iĝis la kerno de la religia agado en Ĉampa. Ili aldonis novajn templojn, kies nombro atingis almenaŭ 70, kaj aliajn konstruaĵojn; ili venis ĉi tien je la komenco de sia regado, kaj iliaj cindroj estis portitaj ĉi tien post ilia morto.

La ruinoj de My Son hodiaŭ

Sed post 950 estis la unua grava paŭzo: pro la influo de la kmera imperio, budismo estis deklarita oficiala religio anstataŭ induismo. La paŭzo daŭris verŝajne nur kelkajn jardekojn.

Pli grava estis la progreso de la antikvaj vjetnamoj, kiuj venkis en pluraj okazoj la ĉamojn kaj trudis iom post iom ilin al pli sudaj areoj. La valeto de My Son estis delasita ĉirkaŭ en 1400, sed jam dum la antaŭa jarcento ĝi estis perdinta sian rolon: la lasta signo de la ĉampaj reĝoj (enskribita ŝtono) datiĝas 1243.

Dum la postaj jarcentoj la sanktejo estis tute forgesita, ĝis sia retrovo en 1898 fare de franca arĥeologisto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. My Son Sanctuary (8 lingvoj). Unesko. Alirita 2020-11-24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]