Ĉampa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia amplekso de la Regno de Ĉampa (verde) ĉirkaŭ 1100 p.K.;
ruĝaj nomoj estas malnovaj urbonomoj

La termino Ĉampa referencas al aro de sendependaj ĉamaj regnoj kiuj etendiĝis laŭlonge de la marbordo de kio estas nuntempe centra kaj suda Vjetnamio el proksimume la 7a jarcento ĝis 1832, antaŭ esti konkerita kaj aneksita de Vjetnamio. La regno estis konata varie kiel nagara Campa (en sanskrito |नगर चम्पा}}, en kmera ចាម្ប៉ា) en la ĉamaj kaj kamboĝaj surskribaĵoj, en vjetnama Chăm Pa, dum en ĉina 占城 Chiêm Thành nome en ĉin-vjetnama) kaj Zhànchéng en ĉinaj registroj.

La ĉama popolo de moderna Vjetnamio kaj Kamboĝo estas devenantoj de tiu iama regno. Ili parolas ĉamajn lingvojn, nome subfamilio de la Malajopolinezia lingvaro tre rilata al la Malajeca lingvaro kaj al Bali–Sasak lingvoj.

Prezento de Ĉama marsoldato batalanta kontraŭ la kmeroj, ŝtonbareliefo de Bayon (Angkor).

Historio[redakti | redakti fonton]

La prapatroj de la ĉamoj verŝajne migris de la insulo Borneo[1]. Ĉinaj notoj pri la Regno Ĉampa datiĝas jam de la dua jarcento p.K. Jam dum la 9-a jarcento la regno regis la teritoriojn inter Hue en centra An-Namo kaj la delto de Mekongo en Koĉinĉino. Ĝia prospero venis de markomerco pri santaloligno kaj sklavoj, kaj verŝajne inkludis piratadon.

Ĉam-tradicio asertas ke la fondinto de la Ĉam-ŝtato estis Sinjorino Po Nagar. Ŝi originis en province Khan Hoa (ĉefurbo Nha Trang), de terkultivista familio de monto Dai An. Spiritoj helpis ŝin, kiam ŝi velis per peco de santaloligno al Ĉinio, kie ŝi geedziĝis kun heredonto de la reĝa familio, kun kiu ŝi havis 2 filojn. Ŝi revenis hejmen ankaŭ per la peco da santaloligno, kaj iam iĝis la reĝino de Ĉampa[2], kie ŝi estas ankoraŭ honorigata.

Al-Dimashqi (1325) deklaris ke "la landon Ĉampa ... enloĝas de islamanoj kaj fetiĉadorantoj. La islama religio venis tien dum la epoko de kalifo Uthman ... kaj Ali ibn Abi Talib; multaj islamanoj, kiuj estis forpelitaj fare de Umajadoj kaj de Al-Hajjaj ibn Yusuf, fuĝis tien."

Daoyi Zhilue dokumentas pri ĉinaj komercistoj, kiuj iris en Ĉam-havenojn de la lando Ĉampa kaj geedziĝis kun Ĉam-virinoj, al kiuj ili regule revenis post komercaj vojaĝoj[3]. Ĉina komercisto de Quanzhou, Wang Yuanmao, komercis amplekse kun la lando Ĉampa kaj geedziĝis kun Ĉama princino[4].

En la 12-a jarcento p.K., ĉamoj batalis per serio da militoj kontraŭ la ankoraj kmeroj sur la okcidenta fronto. Ĉamoj kaj iliaj aliancanoj lanĉis atakon de la lago Tonlesapo, kaj sukcesis detrui la kmeran ĉefurbon. En 1181, aliflanke, ilin venkis reĝo de kmeroj, Jaĝavarman la 7-a.

Inter la pliiĝo de la kmera imperio ĉirkaŭ 800 p.K. kaj la premo de la vjetnama ampleksiĝo suden, la Regno Ĉampa komencis malpliiĝi. Dum la vjetnama invado de Ĉampa-lando en 1471, ĝi suferspertis grandan malvenkon kontraŭ la vjetnamoj; 120 000 Ĉam-homoj estis aŭ kaptitaj aŭ mortigitaj, kaj la reĝlando estis reduktita al malgranda enklavo proksime de Nha Trang. Inter 1607 kaj 1676, la reĝo de Ĉampa konvertiĝis al Islamo, kaj dum tiu periodo Islamo iĝis domina trajto de Ĉam-socio.

Plia vastiĝo de la vjetnamanoj en 1720 kondukis al la aneksado de la regno Ĉampao kaj al ties persekuto fare de la vjetnama reĝo, Minh Mang. Konsekvence, la lasta islama reĝo de Ĉampa, Pô Chien, decidis grupigi siajn popolojn (tiujn sur la kontinento) kaj migri suden al Kamboĝo, dum popoloj loĝantaj ĉe la marbordo migris al Trengganu (Malajzio). Malgrandega grupo fuĝis norden al la ĉina insulo Hajnano, kie ili estas konataj hodiaŭ sub la nomo "Uculoj". La parto de Kamboĝo kie la reĝo kaj la metropolanoj daŭre ekloĝis estas ankoraŭ konata sub la nomo "kompong Cham", de kie ili disiĝis en komunumoj trans la rivero Mekongo. Ne ĉiuj Ĉampa-islamanoj migris kun la reĝo. Kelkaj grupoj restis en la regionoj Nha Trang, Phan Rang, Phan Ri kaj Phan Thiết de centra Vjetnamio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jean Boisselier, La statuaire du Champa, Paris: École Française d'Extrême-Orient, 1963
  • David P. Chandler, A History of Cambodia, Boulder: Westview Press, 1992
  • Emmanuel Guillon Cham Art, London: Thames & Hudson Ltd, 2001 ISBN 0-500-97593-0
  • Hardy, Andrew (2009): "Eaglewood and the Economic History of Champa and Central Vietnam" in Hardy, Andrew et al.: Champa and the Archeology of My Son (Vietnam). NUS Press, Singapore
  • Jean-François Hubert The Art of Champa, Parkstone Press, 2005 ISBN 1-85995-975-X
  • Lê Thành Khôi, Histoire du Vietnam des origines à 1858, Paris: Sudestasie, 1981
  • Georges Maspero, Le royaume de Champa, Paris: Van Ouest, 1928. This work, perhaps the most thorough in the use of primary sources to reconstruct the history of Champa, has been translated into English by Walter E.J. Tips under the title, The Champa Kingdom: The History of an Extinct Vietnamese Culture, Bangkok: White Lotus Press, 2002.
  • Ngô Vǎn Doanh, Champa: Ancient Towers, Hanoi: Thế Giới Publishers, 2006
  • Ngô Vǎn Doanh, Mỹ Sơn Relics, Hanoi: Thế Giới Publishers, 2005
  • Scott Rutherford, Insight Guide — Vietnam (ed.), 2006 ISBN 981-234-984-7
  • D. R. Sardesai, Vietnam, Trials and Tribulations of a Nation Long Beach Publications, 1988 ISBN 0-941910-04-0
  • Michael Vickery, "Champa Revised" ARI Working Paper, No. 37, 2005, www.nus.ari.edu.sg/pub/wps.htm.
  • Geoff Wade, "Champa in the Song hui-yao" ARI Working Paper, No. 53, 2005, www.nus.ari.edu.sg/pub/wps.htm

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anne-Valérie Schweyer La malnova Vjet-Namo (Les Belles Lettres, 2005) p.6 (france)
  2. Oscar Chapuis (1995) Historio de Vjetnamio: de Hong Bang ĝis Tu Duc. Greenwood Publishing Group. Alirita 2010-06-28 (angle).
  3. Derek Heng (2009) Ĉina-malaja komerco kaj diplomatio de la 10-a ĝis la 14-a jarcento. Ohio University Press. Alirita 2010-06-28. (angle)
  4. Robert S. Wicks (1992) Valuto, merkatoj kaj komerco en frua Sudorienta Azio: la evoluo de indiĝenaj sistemoj ĝis 1400 p.K.. SEAP Publications. Alirita 2010-06-28. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]