Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Junio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, junio 2022


Ne plu aktivaj (junio 2022)[redakti fonton]

Protektita Deven-nomado -> Protektita devenonomado -> Protektata deven-indika nomo 2022 06 01[redakti fonton]

Mi proponas alinomi por eviti streketon en la titolo, la siglo restas sama (PDN).--DidCORN (diskuto) 14:20, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La problemo pri ambaŭ menciitaj esperantigoj estas, ke ili estas misgvidaj: Oni protektas ne devennomadon, sed ligitecon de la nomo al deveno. Pliparto de originaj gentaj nomoj ne havas tian problemon (angle Protected designation of origin, france Appellation d'origine protégée). Krome, bonvolu noti, ke temas pri etikedo, do ne pri "nomado" sed pri "nomo".
Konklude: Ĉu eble Protektita deven-indika nomo estus pli taŭga?
Amike, -Filozofo (diskuto) 20:48, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara Filizofo, persone mi ne oponus al via propono. Sed via alaternativo estas pli longa kaj uzas streketon, kiun ne ŝatas kelkaj kunlaborantoj. Via alternativo konsidereblas pri la sekvanta alinomenda titolo. Do kion pensas la aliaj?--DidCORN (diskuto) 10:20, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne komprenas, kial oni preferu aŭ malpreferu streketon en artikoltitolo. Ankaŭ la vortumo "deven-nomado" povas esti bona, se la artikolo priskribas la sistemon de agado, laŭ kiu tiaj nomoj estas donataj, asignataj, protektataj. Oni elektu la vidpunkton.
La sola efektive protektita afero estas la nomo (marko, titolo, indiko, etikedo, kiel ajn oni ĝin nomu), kiu rajtas esti uzata nur pri strikte difinitaj produktoj, ekzemple prosciutto di ParmaQueijo de AzeitãoKitkan viisas. Tiaj esprimiloj povas esti nomataj, ekzemple, protektita nomo de devenoprotektita indiko de deveno. Detalema pedanto eble preferus diri "Protektita nomo kun indiko pri deveno", por torturi la legantojn.
Mi ne scias, ĉu estas saĝe verki apartajn artikolojn pri ĉiu kategorio de protektado por nia malgranda enciklopedio. Kial ne kunigi ĉion en artikolon similan al la Angla artikolo pri Geografiaj indikoj kaj tradiciaj specialaĵoj de la Europa Unio, kiu nun estas fuŝe ligita al la plene mistera artikolo Protektita nomigo de origino (EU) en nia Vikipedio.--Surfo 14:52, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Al mi plaĉas la propono de kolego Surfo "protektita indiko pri deveno" por traduki la surskribon sur la koncernaj etikedoj. Simile, la ĝenerala fenomeno povas nomiĝi "protektado de indikoj pri deveno". Amike, -Filozofo (diskuto) 23:31, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi plene subtenas ankaŭ la ideon de Surfo, ke oni kuinigu/unuigu la koncernajn artikolojn, kiuj temas pri protektado de origin-indikaj nomoj de varoj. Laŭbezone, por pritrakti lokajn specifaĵojn (EU ktp) oni povas krei apartajn sekciojn en tia ĝenerala, koncepta artikolo. Amike, -Filozofo (diskuto) 23:31, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Protektita devenonomado, kio kongruas al la elekto de nia kunlaboranto Kani, kiu aprobis la alinomon pri Kontrolita devenonomado. La du artikoloj ĉi tie nomataj estas sufiĉe longaj kaj ne endas esti kunigitaj kun alia artikolo. Pri la artikolo Protektita nomigo de origino (EU), ĝia stato estas ĝermo, do validas ampleksigi ĝin kaj eble ankaŭ alinomi.--ŭŭDidCORN (diskuto) 14:07, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La proponitaj "Protektita devenonomado" kaj "Protektita deven-indika nomo" estus nur kapricaj ŝanĝoj motivitaj de persona ŝato. Tiajn modifojn oni evitu.
Komento Komento: Mi nun rimarkas, ke la artikolo titolita "Nomo de Regata Origino" ne temas pri sistemo de la Eŭropa Unio, sed nur pri afero de Francujo (AOC) – ja simila sed ne la sama kiel tiu de EU (AOP). La artikolo nur malklare diras tion. Do, mia propono kunigi artikolojn ne koncernas ĝin, nur la tri protekto-klasojn de EU difinitajn en la reglamento 1151/2012. Tiujn tri kaj la tutan EU-sistemon pritrakti en unu sama artikolo estas konsilinde. --Surfo 09:54, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi, kiel normala nefaka parolanto uzas "Protektata deven-nomo" kaj la ĝenerala procedo estus "Protekto de deven-nomo" -- Uzanto: Renatocorsetti

Komento Komento: Karaj, Mi proponas, ke ni igu klara tion, kion ni pridiskutas, kaj indiki pri ĉiu termin-propono tion, kion oni proponas nomi per la termino.

A. Temas pri du rilataj sed malsamaj nocioj:
(A1) Juraj rimedoj, leĝoj kaj reguloj, kiuj garantias, ke la varo aŭ alia komercaĵo, kies nomo enhavas geografian indikon pri origino, efektive havas koncernan devenon, kaj ĝenerala fenomeno de tia protekto;
(A2) La esperantigo de la teksto de averto-surskribo aŭ logotipa atesto sur etikedo, sigelo aŭ simila indiko de aŭtenteco de varoj, nutraĵoj kaj komercaĵoj.
"Protektita geografia indiko" estas gramatike akceptebla formo por nocio (A2).
B. Gravas konsideri ankaŭ la geografian areon, pri kiu temas: ekzemple, Francio estas parto de EU, tamen krom la komunaj EU-skalaj koncernaj leĝoj kaj reguloj, ĝi havas ankaŭ proprajn; kaj - kio eĉ pli komplikas la aferon - ilia aplikeblo ne estas unuforma kaj ĝenerale validas en Okcidento, sed aliloke oni ĝin jen agnosketas, jen ignoras, kelkfoje en defia kaj eĉ moka maniero: tiel, en 2021 la registaro de Rusio dekretis, ke nur vino produktita en Rusio povos esti agnoskata kiel ĉampano, kaj do vino el aliaj landoj kaj regionoj (kiel, ekzemple, el la franca regiono Ĉampanjo) devos esti specifita îel ĝenerale (kiel ŝaŭmvino aŭ simile).
C. Nun ekzistas tuta aro da vikipediaj artikoloj, kiuj traktas (A1) aŭ/kaj (A2): Protektita Geografia Indiko, Protektita Deven-nomado, Protektita nomigo de origino (EU) kaj, eventuale, aliaj.
Ĉ. Ne tiom gravas, kiajn precize terminojn ni finfine elektos por la nocioj (A1) kaj (A2) kaj kiujn titolojn ni elektu por la koncernaj artikoloj, kiom tio, ke niaj elektoj estu gramatike tolereblaj kaj ne atencu la normojn de nia lingvo.
D. Por preventi misgramatikajn terminojn kaj titolojn, kaj por certigi, ke la lingva senco de la terminoj, kiujn ni elektos, estas la intencita senco priskribata en la artikoloj, mi prikomentu la ĝusnunajn vortumojn:
(D1) "Protektita Geografia Indiko", artikolo kun senco (A2) aplikebla al ĉiuj geografiaj areoj: lingve akceptebla titolo, kvankam laŭsence devus esti "Protektata Geografia Indiko".
(D2) "Protektita Deven-nomado", "protektita devenonomado", "kontrolita devenonomado" kun senco (A2) aplikebla, en kiu temas, kiel implicas el ĝia teksto, pri nur pri agrikulturaj produktoj el EU: problema termino, ĉar (a) temas ne pri "nomado" sed pri nomo; (b) oni protektas/kontrolas ne deven-nomadon, sed ligitecon de (elemento de) nomo indikanta originon al la areo de ĝia origino; (c) laŭsence devus esti "protektata" (sed "kontrolita" akcepteblas), ĉar sufiĉas unufoje kontroli antaŭ la atestado, sed protekto ne finiĝas post la algluo de la etikedo.
(D3) "Nomo de Regata Origino": tute ne akceptebla gramatike (ja ne temas pri la nomo, kiun oni donis al "regata origino") kaj leksike (tute ne temas pri "regado" de origino).
(D4) "Protektata deven-indika nomo" por (A2) en ĉia geografia areo (korektita de -ita al -ata): lingve akceptebla, ĉar temas ĝuste pri tio, ke oni protektas deven-ligitecon de la nomo (tiel, ke ĝi estu uzata nur por la produktoj kun la geografia deveno, kiun indikas ĝia nomo). Se plimulto da kolegoj ne ŝatas divido-strekon (interese, kial?) eblas forigi ĝin (kvankam al mi ĝi ŝajnas utila; kaj en la artikolo mi tutegale kutime sinonime aldonas la senstrekan formon); krome, anstataŭ "deven-indika" eblas uzi pli klaran "deven-ligita".
La respektiva termino (A1) estas "Protektado de deven-indikaj nomoj" aŭ "Protektado de deven-ligitaj nomoj".
E. Por distingi ĝeneralan (ĉiuarean) kaj EU-an terminon disde la parenca franca termino eblas uzi distingan "origino" anstataŭ "deveno": ĝuste tiel oni agas en gentaj lingvoj.
F. Koncerne la distribuon de la priskribenda materialo tra artikoloj, mi pledas por
(a) unu ĉefartikolo, kiu traktos la nocion (A1) en ĝia plena ĝeneraleco koncepte kaj sendepende de geografiaj areoj. Mi nomus ĝin "Protektado de deven-indikaj nomoj" kun (ene) tuja sinonimo "Protektado de deven-ligitaj nomoj";
(b) laŭbezone, aparta (kaj ligita evidenta-maniere) artikolo pri la nocio (A2) sub la titolo "Protektata deven-indika nomo" (kun, sinonime, "Protektata deven-ligita nomo" kaj trafa, sed eble malpli internacie rekonebla "Protektata geografia indiko")
(c) laŭbezone, oni kreu/retenu pli detalajn artikolojn pri specifaj regionoj, EU, Francio, nutraĵoj, vino ktp (aŭ/kaj metu tiajn detalojn en sekciojn de la ĉefartikolo).

Resume: mi ja ne insistas, ke oni nepre akceptu ĝuste miajn proponojn. Gravas, ke oni ne uzu gramatike kaj stile neakcepteblajn nomojn, speciale, se ili ne esprimas la intencitan sencon!

Amike, -Filozofo (diskuto) 19:22, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Protektata devennomoProtektata devenindiko. Sed la ĉefaĵo estas ke oni ne uzu -ado, ĉar la aferoj protektataj estas konkretaj nomoj, ne nomad(sistem)oj. Arbarulo (diskuto) 20:00, 19 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ostspitze -> Dunantspitze -> Dunant-Pinto 2022 06 01[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke okazis nomŝanĝo de Ostspitze al Dunantspitze en 2014, pri kio legeblas ekz. en la germana artikolo de:Dunantspitze. Nur nia vikipedio ĝis nun preterdormis tion. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial ne prefereblas "Dunant-Pinto" por esperantigi la titolon, kiam jam ekzistas la alternativa titolo Dufour-Pinto pri Dufourspitze? --DidCORN (diskuto) 10:02, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Dunant-Pinto - Uzanto:Darkis123 (diskuto) 10:47, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Dunant-Pinto" laŭ la jam ekzistanta Dufour-Pinto. --Tlustulimu (diskuto) 10:07, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Dunant-Pinto".--DidCORN (diskuto) 11:48, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite DidCORN (diskuto) 14:46, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Yerkish -> Jerkiŝa lingvo -> Jerko -> Jerksa lingvo 2022 06 02[redakti fonton]

Novulo kreis Yerkish, kies titolo povus esti esperantigata al "Jerkiŝa lingvo". --Tlustulimu (diskuto) 15:51, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi principe aprobas la ideon esperantigi la nomon de la lingvo. Tamen unue necesas decidi, al kiu kategorio la lingvonomo apartenu: ĉu la baza substantivo estu la lingvonomo (kiel "Esperanto", "Ido", "jido" aŭ "latino"; do "jerko"); havu alian sencon, tiel, ke la lingvonomo estu derivebla el la adjektiva formo (kiel "la angla lingvo" derivita el la nomo de origina gentano "anglo"; do "jerka lingvo" - tamen, tiukaze, kio estas "jerko"?) aŭ iu alia speco.
Paŭsi la ĝermanan adjektivigan sufikson "-ish-" estas, miaopinie, neprudente.
Mia propra impulso (kiu reflektas nur mian lingvan senton, sen speciala faka scio pri tiu ekzotika kategorio de konstruitaj lingvoj) sugestas la formon "jerko" kiel lingvonomon (ja la lingvonomo ne havas evidentan ligitecon al alia nocio, de kiu ĝi estus derivebla); la formo estas neuzita en Esperanto por io alia, sonas nature kaj oportune), sed mi estos facile persvadita, se iu havas pli konvinkajn argumentojn por alia formo.
Amike, -Filozofo (diskuto) 21:00, 2 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute konsentas kun Filozofo, ke reteni la sufikson "-ish-" estas neutila. Tamen laŭ la artikolo la nomo devenas de la Yerkes National Primate Research Center kaj tio el en:Robert Yerkes, kio donus "jerkesa lingvo", ĉu ne?--kani (diskuto) 12:06, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Hazarde, -ez- estas proponita sufikso por "lingvo". Eble la lingvo estu "jerkezo" (aŭ majuskle, "Jerkezo")? Lingvano (diskuto) 12:58, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kolego kani tute pravas! Se la lingvo-nomo estas derivita de la propra nomo "Yerkes" kaj retenas tian ligon, tiam oni prefere uzu nom-modelon de la tipo X-a lingvo.
Kio do estu X? Ne tiom gravas kiel oni prononcas la originan anglalingvan nomon (ekzemple, la anglalingva artikolo pri la usona Yerkes Observatory indikas la prononcon [ˈjɜːrkiːz], t.e. proksimume [jorkiz]). Pli gravas, kia estu la jam establita imitinda modelo de asimilado. Mi iom prifosis la aferon, kaj mi vidas, ke slavaj lingvoj (kiuj havas foneman sistemon kaj tradicion de asimilado sufiĉe proksiman al Esperanto) uzas asimilitajn formojn por "Yerkes", kiuj respondas al la Esperanta "jerksa". Tio sufloras la lingvo-nomon "jerksa lingvo"? Simile temos pri Jerksa Observatorio, la kratero Jerkso sur la luno ktp. Kion la ceteraj kolegoj opinias pri tia elekto?
Amike, -Filozofo (diskuto) 23:12, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La nomo "Yerkes" evidente ne estas anglalingva; ĝi ŝajne estas alilingva formo de "Georgo". Ellasi la duan vokalon ŝajnus al mi strange. Eble oni ellasis ĝin en iuj slavaj lingvoj surbaze de malkutima aŭ erara angla prononco, aŭ surbaze de miskompreno pri la kutima angla prononco? En la ukraina la samnoma asteroido ŝajnas esti "Єркес", do "Jerkes", mi supozas. Tamen, mi ne tre fidas al Vikipedio pri tiaj aferoj. Mi estas senkonsila. Lingvano (diskuto) 08:20, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: laŭ mi, kiam oni findecidis pri la elparolo de la nomo de la kreinto "jerksa aŭ jerkesa (lingvo) estas la sola maniero kongrua kun la sistemo de lingvonomoj en la esperanta. Sed unu escepto Esperanto ne pravigu novajn esceptojn.Uzanto: Renatocorsetti
Kontraŭ Kontraŭ: La decido temas parte pri la grado de Esperantigo, parte pri tio, kio estas la ĝusta maniero Esperantigi ĝis tiu grado. Ni povas
  • tute ne Esperantigi. Tiel agis la kreinto de la artikolo, kaj mi plej favoras lasi la titolon tiel, ĉar la afero estas nek internacia nek aparte rilata al Esperanto, kaj cetere oni tiel povas eviti la malfacilan demandon, ĉu nomi la komunikilon lingvo aŭ io alia.
  • Aldoni Esperantan finaĵon al neesperantigita "radiko": Yerkes-a (lingvo, leksigramaro . . .)
  • tute Esperantigi. Mi konsilas ne fari tion, ĉar nenecese elpensi novajn radikojn ne estas la tasko de Vikipedio, sed ebloj estus JerkoJerkezo (laŭ la supre indikita prononco). Ŝajne ekzistas konfuzo pri la ĝusta prononco; mi trovis videojn kaj kun [jɹ̩kiz] kaj kun [jɹ̩rks], do eble Jerkso. Aŭ, se oni elektas apliki tiujn formojn kiel Esperanta nomo de la homo Yerkes, la komunikilo estus Jerka, Jerkeza, aŭ Jerksa. Ĝuste tial mi volus ne Esperantigi, tio necesigus aliajn arbitrajn elektojn. Arbarulo (diskuto) 00:22, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

VGIK -> Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio 2022 06 23[redakti fonton]

La mallongigo estas konata por rusoj kaj ne tutmonde. Mi proponas: Tutrusia Universitato de Kinematografio, aŭ simila. --Crosstor (diskuto) 06:21, 21 jun. 2022 (UTC)DidCORN (diskuto) 21:12, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tiu proponita altermativo. DidCORN (diskuto) 21:12, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 06:35, 24 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi rekomendas uzi ne la vortojn "universitato" aŭ "altlernejo", sed la vorton "instituto". Tio estas konforma al la nomo de la koncerna instituto en la origina lingvo (ruse Всероссийский государственный институт кинематографии) kaj tute ne postulas lingvan kompromison, ĉar la vikipedia artikolo Instituto jam en sia enkonduka alineo eksplicite agnoskas, ke tiaspecaj organizaĵoj povas nomiĝi institutoj. -Filozofo (diskuto) 19:48, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio Amike, -Filozofo (diskuto) 19:48, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: la prepozicio "de" ne taŭgas, ĉar estas neniu rilato al poseso, kutime oni anstataŭgas ĝin per la prepozicio "pri". Kion pensas vi pri mia alternativa propono Tutrusia Ŝtata Instituto pri Kinematografio. Amike al la kunlaborantoj.--DidCORN (diskuto) 14:38, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara DidCORN kaj kolegoj,
Formulante mian proponon, mi ja pesis, ĉu eblas uzi la pli konkretan prepozicion "pri" anstataŭ la tre ĝenerala "de", kaj decidis ne fari tion, ĉar tio kreas alian, nedezirindan sencon. Post jardekoj da legado, aŭdado kaj sorbado de bonkvalita lingvaĵo, onin gvidas forta intuicia lingva sento pri tio, kio "sonas bone" kaj kio "sonas stumblige". Tamen mi penos iom pli klare eksplicitigi, kiaj faktoroj rolas en tio.
Oni ja nature uzas la prepozicion "pri" en la esprimoj "studo pri ĥemio", "disertaĵo pri historio de Volapuko" aŭ "Instituto pri arta historio", kiam estas klare, ke la prepozicio enkondukas temon.
Se la prepozicio enkondukas celon, oni kutime uzas la prepozicion "por": "Instituto por Oficialigo de Esperanto" aŭ "Instituto por Diskonigo de Spiritismo".
Kiam temas pri pli abstrakta senco, oni kutime uzas kunmetaĵon ("Esperanto-instituto"), apozicion ("Strato Zamenhof"), adjektivigon ("Lingva Komitato"), prepozicion "de" ("Akademio de Esperanto", "Instituto de la Araba Mondo", "Instituto de Francio") aŭ pli ol unu el tiuj elektoj ("Scienca Universitato Loránd Eötvös", "Akademio Internacia de la Sciencoj", "Akademio Literatura de Esperanto", "Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo", "Scienca Universitato Loránd Eötvös").
Kelkfoje oni efektive povas heziti, ĉu uzi "pri" aŭ "de" (kaj mi, preferas uzi pli konkretan "pri", se ĝi taŭgas), tamen en nia kazo temas pri kinematografio, kiun la reta PIV-2020 priskribas jene:
Tuto de la metodoj k procedoj, uzataj por fotografe reprodukti la movojn, k eventuale la kolorojn k sonojn. ☞ kino. kinematografia. Rilata al kinematografio: kinematografia revuo, arto.
mi ne havas seriozan dubon: ne temas pri tio, ke en la koncerna instituto oni pristudas kinematografion kiel objekton de esplorado, sed oni lernas tie por iĝi praktikanta kinematografiisto. Por klare kontrastigi tian distingon: oni senhezite dirus, ekzemple, "Instituto pri historio de kinematografio"; tamen "Instituto de kinematografio" esprimas la intencitan sencon pli fidinde kaj pli taŭge.
Ĉu mi sukcesis riveli "la lingvan kuirejon" (la faktorojn, kiuj influas la elekton)?
Ĉu mi sukcesis konvinki vin?
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:52, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara, finfine vi konvinkis min, ĉar mi ne vidis ke temis pri lernejo de metodoj kaj procedoj, kiel ekzemple pri la Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio (ESPCI), kie la prepozicio "de" uzatas. Dankon pri la klarigon de la nuancoj de nia ŝata lingvo.--DidCORN (diskuto) 13:03, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite

Ĥorazmo -> Ĥorezmo 2022 06 04[redakti fonton]

Karaj, Mi rimarkis, ke la titolo de tiu ĉi artikolo estis ŝanĝita nekutiman kaj internacie malpli rekoneblan formon "Ĥorazm-" anstataŭ la kutiman, tradician kaj internacie konatan "Ĥorezmo". Mi do proponas restaŭri la tradician formon, kiu estas ankaŭ pli kutima kaj internacia. Amike, -Filozofo (diskuto) 19:48, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi memoras ke ni diskutis tiun nomon antaŭ dek jaroj. La ĉefa celo estis unuecigi al komuna formo, ĉar malkohere iuj artikoloj literumis kun -e- kaj aliaj kun -a-. Mi ne havas iun fortan preferon por -a- aŭ -e-, sed se ni ŝanĝu al -e-, tiam prefere ni ŝanĝu ĉiujn menciojn, por ke estu konsekvence la sama formo ĉie, kaj ne estu samspeca miksaĵo kia estis antaŭ tiam. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:46, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bonege! Mi entuziasme akceptas tion, ke ni zorge unuecigu ĉion al la formoj kun "Ĥorezm-".
Miasperte en pli-malpli ĉiuj lingvoj la koncerna vokalo estas [e] aŭ ŝvao aŭ sonas pli proksime al la Esperanta [e], ol al [a]: por mia orelo, eĉ en la uzbeka (Ĥoresmo troviĝas sur la teritorio de la nuna Uzbekio), persa kaj la araba (uzata tie dum ioma tempo pro la islama influo).
Min speciale ĝenus ne pure lingvosciencaj nuancoj, sed se kripliĝus la kutimaj kaj en la lastaj 50 jaroj tre aktualaj formoj, kiuj gravas mondskale al fakuloj pri matematiko kaj komputado (pro la fama Al-Ĥorezmi, kies prainfluo alportis al ni algebron kaj la nocion de algoritmo, kio estas malnova adapto de "Al-Ĥorezmi", kaj kies nomo estas vaste konata el scienca kaj popular-scienca literaturo en multaj lingvoj).
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:31, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi plejparte faris la koncernajn alĝustigojn, kaj nun pli-malpli ĉiuj formoj estas unuecigitaj kaj aperas kun la radiko "Ĥorezm-".
Tamen mi stumblis je la titolo de la artikolo Ĥorezmo, kies nuna formo estas "Ĥorazmo", kaj por ŝanĝi reen al Ĥorezmo necesas administra privilegio, kiun mi ne havas.
Ĉu unu el niaj kolegoj-administrantoj pretas komplezi per alinomado de la titolo Ĥorazmo -> Ĥorezmo ?
Anticipan dankon!
Amike, -Filozofo (diskuto) 00:07, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite alinomado al Ĥorezmo. --Tlustulimu (diskuto) 08:04, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankegon! -Filozofo (diskuto) 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Nomo de Regata Origino -> Kontrolata devennomo 2022 06 06[redakti fonton]

Ŝajnas ke la termino "deveno" pli taŭgas ol la termino "origino", ĉar rilatas pli al la produktejo ol al la materialo mem.--DidCORN (diskuto) 14:20, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 12:08, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mia kompreno de la franca artikolo, temas ne pri kvalifika sistemonomado sed pri kvalifikaj nomoj. Kontrolita devennomo estus bona traduko. Kun la elektoj kontrol- anstataŭ reg- kaj deven- anstataŭ origin- mi tute konsentas. Arbarulo (diskuto) 20:07, 19 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ la komentoj de nia amiko Arbarulo pri tiu titolo kaj la antaŭa proponata titolo, por harmonizi la duajn titolojn, ĉu fiffine Kontrolata devennomo ne estus pli taŭga?.--DidCORN (diskuto) 17:48, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes, mi ne scias sufiĉe pri la kontrolprocedo por decidi pri la tempo de la participo. Arbarulo (diskuto) 18:45, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite al Kontrolata devennomo. Arbarulo (diskuto) 19:37, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Ne konfuzu --> iel alie 2022 06 14[redakti fonton]

Tiu ĉi ŝablono havas strangan nomon kaj la tekston en ĝi. Vidu Ĉu mi estas tiel stulta?. Aŭ oni ŝanĝu la tekson en la ŝablono aŭ la tutan nomon de la ŝablono. Neniu estas ja tiel stulta, ke li trovu ion alian, ol li serĉis. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:43, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tiu ŝablono estas tute taŭga, mi kutime uzas ĝin. Mi tuj uzis ĝin pri la artikolo Ireno por eviti kunfuzon kun Ireneo.--DidCORN (diskuto) 10:50, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kial meti iun en dubon, se ni povas kuraĝigi lin al plua serĉado kaj legado? Kaŝita signifo de tiu ĉi ŝablono estas ankaŭ: Bone atentu, se vi estas ĉi tie ĝuste, ĉu vi serĉis ĝuste? Multe pli bona teksto estas Eble vi serĉas artikolon pri Ireneo. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:22, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi estas tre utila ŝablono, komparu la sennombrajn kemiaĵojn kun multenombrajn kaj konfuzajn alnomojn, pro tio mi ege uzas ĝin. Claudio Pistilli (diskuto) 01:15, 29 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ŝablono estas Ŝablono, tiu estas bone kaj klare verkita por sia uzo, nenio almetenda. Esperanto estas gepatra lingvo por preskaǔ neniu, do mi ŝatas aldoni tiun ŝablonon komence de artikolojn por eviti konfuzojn ĉe legantoj kaj aparte ĉe novuloj. Mi ankaǔ ŝatas apartigilojn, kiuj ankoraǔ klarigas eblajn konfuzojn pri malsamaj sencoj de terminoj kaj pri paronimoj.--DidCORN (diskuto) 14:24, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: kiel jam skribis DidCORN. --Crosstor (diskuto) 06:16, 21 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Kiel jam skribis DidCORN.--kani (diskuto) 12:06, 6 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Varmigo (metalurgio) --> Malhardado --> Rekuirado--> Rekristaliga varmotraktado 2022 06 16[redakti fonton]

Mi proponas alinomi ĉar temas pri nur unu specifa varmiga procedo inter diversaj, kiujn oni uzas en metalurgio.

La komplikaĵo estas, ke vortaroj ne tute klare indikas, ĉu "malhardado" nomas la koncernan procedon (angle annealing) aŭ alian (angle tempering), kiun mi provizore tradukas "remoligado". Mi ne tute fidas mian komprenon pri tio, kiel la procedoj funkcias, sed tempering estas uzata por mildigi (ne malfari) la efikon de hardo, kutime (ĉiam?) sen rekristaligo de la metalo; annealing neniel implicas antaŭan hardon, kaj funkcias per rekristaligo. Mi trovas pli supozinde, ke la celata koncepto estas annealing, sed ne sentas min certa pri tio. Arbarulo (diskuto) 20:22, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Vi pravas la termino "malhardado" ne temas pri tiu artikolo, ĉar laǔ NPIV "malhardado" signifas nuligi hardadon. La artikolo temas pri varmocikloj, al kio la nuna titolo ne pensigi. Laŭ la traduko de titoloj de la aliaj Vikipedioj, mi proponas la vorton Rekuirado.--DidCORN (diskuto) 18:33, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu do vi opinias, ke la PIV-a difino de "malhardado" celas tempering (tion, kion mi tradukis "remoligado"? Arbarulo (diskuto) 02:58, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajnas al mi, ke "rekuirado" tro pensigas al agado en iu kuirejo kaj aspektas kiel latinidismo. Tial mi proponas la vorton "ardigo", kiel traduko de la germana termino Glühen, de la nederlanda gloien kaj de diversaj slavaj lingvoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se oni komencas nuligi esperantajn vortojn, ĉar ili estas tro latinidaj aŭ tro grekinidaj ne plu restos nombraj esperantaj vortoj. Plie "ardi" signifas laŭ NPIV "Esti varmega ĝis koloro ĝenerale ruĝa aŭ blanka", kio ne estas la temo de l'artikolo, kiu rilatas al kontrolata malvarmigo post kontrolata varmigo ne necese ĝis ardo. Por eviti konfuzon kun ago en kuirejo eblas aldoni rondajn krampojn kun (metalurgio). La prefikso "re-" necesas, ĉar estas nova aldonata metalurgia operacio de metalo por pli bonigi la perditajn metalurgiajn proprecojn de tiu metalo.--DidCORN (diskuto) 21:04, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar aliaj metalurgiaj terminoj estas registritaj en PIV kaj aliaj vortaroj, mi volas supozi, ke ankaŭ por ĉi tiu koncepto iuj fakuloj jam havas nomon. Mi vere volus eltrovi tiun. Se jam establita termino tamen ne aperos, mi akceptas konstrui novan; tamen mi volas, ke ni tion faru kiel eble plej konservative kaj senfigursence, pli ol en ĉiutaga interparolado kaj verkado. Tiurilate mi ne tute kontentas pri "rekuirado" aŭ "ardigado", kiuj transprenas figurajn sencojn el etnolingvoj (respektive latinidaj aŭ ĝermanaj kaj slavaj). Ĉu eble rekristaliga varmotraktado? Arbarulo (diskuto) 02:58, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne oponos al tiu lasta propono, kiu klare formulas la temon de l'artikolo, sed ne pensigas al la terminoj uzataj en aliaj lingvoj.--DidCORN (diskuto) 12:33, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite (provizore, mi esperas) al Rekristaliga varmotraktado. Mi ankaŭ ŝanĝis la vortuzon en Varmotraktado. Arbarulo (diskuto) 19:55, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

VGIK -> Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio 2022 06 23[redakti fonton]

La mallongigo estas konata por rusoj kaj ne tutmonde. Mi proponas: Tutrusia Universitato de Kinematografio, aŭ simila. --Crosstor (diskuto) 06:21, 21 jun. 2022 (UTC)DidCORN (diskuto) 21:12, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tiu proponita altermativo. DidCORN (diskuto) 21:12, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 06:35, 24 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi rekomendas uzi ne la vortojn "universitato" aŭ "altlernejo", sed la vorton "instituto". Tio estas konforma al la nomo de la koncerna instituto en la origina lingvo (ruse Всероссийский государственный институт кинематографии) kaj tute ne postulas lingvan kompromison, ĉar la vikipedia artikolo Instituto jam en sia enkonduka alineo eksplicite agnoskas, ke tiaspecaj organizaĵoj povas nomiĝi institutoj. -Filozofo (diskuto) 19:48, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio Amike, -Filozofo (diskuto) 19:48, 26 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: la prepozicio "de" ne taŭgas, ĉar estas neniu rilato al poseso, kutime oni anstataŭgas ĝin per la prepozicio "pri". Kion pensas vi pri mia alternativa propono Tutrusia Ŝtata Instituto pri Kinematografio. Amike al la kunlaborantoj.--DidCORN (diskuto) 14:38, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara DidCORN kaj kolegoj,
Formulante mian proponon, mi ja pesis, ĉu eblas uzi la pli konkretan prepozicion "pri" anstataŭ la tre ĝenerala "de", kaj decidis ne fari tion, ĉar tio kreas alian, nedezirindan sencon. Post jardekoj da legado, aŭdado kaj sorbado de bonkvalita lingvaĵo, onin gvidas forta intuicia lingva sento pri tio, kio "sonas bone" kaj kio "sonas stumblige". Tamen mi penos iom pli klare eksplicitigi, kiaj faktoroj rolas en tio.
Oni ja nature uzas la prepozicion "pri" en la esprimoj "studo pri ĥemio", "disertaĵo pri historio de Volapuko" aŭ "Instituto pri arta historio", kiam estas klare, ke la prepozicio enkondukas temon.
Se la prepozicio enkondukas celon, oni kutime uzas la prepozicion "por": "Instituto por Oficialigo de Esperanto" aŭ "Instituto por Diskonigo de Spiritismo".
Kiam temas pri pli abstrakta senco, oni kutime uzas kunmetaĵon ("Esperanto-instituto"), apozicion ("Strato Zamenhof"), adjektivigon ("Lingva Komitato"), prepozicion "de" ("Akademio de Esperanto", "Instituto de la Araba Mondo", "Instituto de Francio") aŭ pli ol unu el tiuj elektoj ("Scienca Universitato Loránd Eötvös", "Akademio Internacia de la Sciencoj", "Akademio Literatura de Esperanto", "Instituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo", "Scienca Universitato Loránd Eötvös").
Kelkfoje oni efektive povas heziti, ĉu uzi "pri" aŭ "de" (kaj mi, preferas uzi pli konkretan "pri", se ĝi taŭgas), tamen en nia kazo temas pri kinematografio, kiun la reta PIV-2020 priskribas jene:
Tuto de la metodoj k procedoj, uzataj por fotografe reprodukti la movojn, k eventuale la kolorojn k sonojn. ☞ kino. kinematografia. Rilata al kinematografio: kinematografia revuo, arto.
mi ne havas seriozan dubon: ne temas pri tio, ke en la koncerna instituto oni pristudas kinematografion kiel objekton de esplorado, sed oni lernas tie por iĝi praktikanta kinematografiisto. Por klare kontrastigi tian distingon: oni senhezite dirus, ekzemple, "Instituto pri historio de kinematografio"; tamen "Instituto de kinematografio" esprimas la intencitan sencon pli fidinde kaj pli taŭge.
Ĉu mi sukcesis riveli "la lingvan kuirejon" (la faktorojn, kiuj influas la elekton)?
Ĉu mi sukcesis konvinki vin?
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:52, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara, finfine vi konvinkis min, ĉar mi ne vidis ke temis pri lernejo de metodoj kaj procedoj, kiel ekzemple pri la Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio (ESPCI), kie la prepozicio "de" uzatas. Dankon pri la klarigon de la nuancoj de nia ŝata lingvo.--DidCORN (diskuto) 13:03, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite