Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, januaro 2021


Ne plu aktivaj (januaro 2021)[redakti fonton]

Filmmuziko --> filma muziko --> filmomuziko 2021 01 03[redakti fonton]

Mi proponas alinomi ĉiujn kategoriojn kun duobla "mm" en Kategorio:Komponistoj de filmmuziko laŭ landoj kaj aliaj kategorioj. Prononcado de la "filmmuziko" estas terura. Pli bela estas "filma muziko". Petr Tomasovsky (diskuto) 15:26, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial laŭ NPIV ne estu "filmomuziko"? Tio evitus la duoblan m kaj konservus la kunmetaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi donis nur proponon por eviti la duoblan "mm". Filmomuziko memkompreneble ankaŭ povus esti. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:40, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar estas Kategorio:Italaj filmaj komponistoj, estu Kategorio:Komponistoj de filma muziko. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:11, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Filmomuziko, kiu fakte estas en NPIV [1].--DidCORN (diskuto) 14:22, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Filmomuziko, kiel DidCorn jam anoncis. --Tlustulimu (diskuto) 14:26, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 11:33, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Dinastio Rjurik -> Rurikidoj finita 2021 01 04[redakti fonton]

(Jen jam plurajn jarojn aĝa propono, de Sergio.)

Oni proponas alinomi la artikolon «Dinastio Rjurik» al «Rurikidoj».

Kialo: Vd la Diskuton. «Ruriko» ne estas nomo de la dinastio, ĝi estas la nomo de ties fondinto.

Atentu: la celpaĝo «Rurikidoj» jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.

Por Por: - Moldur (diskuto) 07:58, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Petr Tomasovsky (diskuto) 08:27, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - Dankon! - Nun necesas nur alinomi ankaŭ la samnoman kategorion. Moldur (diskuto) 19:30, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kronvirusa pandemio de 2019-2020 => KOVIM-19 => KOVIM-19 pandemio => Pandemio KOVIM-19 => Kronvirusa pandemio de 2019-2021 2021 01 04[redakti fonton]

Mi proponas doni al la artikolo alian nomon, ne ligitan al dato, ĉar jam evidentas ke la pandemio daŭros longe. Ĉiuj alilingvaj vikioj jam faris tion. RG72 (diskuto) 05:46, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

:Por Por: .--DidCORN (diskuto) 14:25, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: KOVIM-19 rilatas al la Kronvirusa malsano de 2019, ne al la pandemio mem. Estas kial mi proponas alinomi al KOVIM-19 pandemio.--DidCORN (diskuto) 17:28, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas nomon "Pandemio KOVIM-19". Taylor 49 (diskuto) 21:25, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi proponas simple nomi ĝin "Kronvirusa pandemio de 2019-2021". Tiu formo ŝajnas la plej klara al mi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:38, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi preferas Pandemio KOVIM-19 — ne nur pro tio, ke la saman modelon sekvas aliaj vikioj, sed ankaŭ pro terminaj konsideroj. Temas pri la pandemio de Kovim-19, ne iu ajn el multnombraj kronvirusoj. Kaj aldoni 2021 certe ne helpos, ĉar ĝi ne finiĝos ĉi-jare. RG72 (diskuto) 03:47, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu oni komencu novan voĉdonadon pri Pandemio KOVIM-19 sube? Taylor 49 (diskuto) 18:51, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes Taylor, bona ideo.--DidCORN (diskuto) 20:51, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Sankta Korono => Sankta Korona 2021 01 06[redakti fonton]

Laŭ PIV Korono estas nur Ekstera parto de la suna atmosfero, supre de la kromosfero kaj pli varmega ol tiu; plie kutime en nia Vikipedio inaj personaj nomoj uzas la finaĵon -a. DidCORN (diskuto) 17:28, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Estas "korono" (sen majuskligo) = ekstera parto de la suna atmosfero. Hispanaj reguloj pri sekso ne bonas por Esperanto. Taylor 49 (diskuto) 21:28, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Nek "Korona" nek "Korono" aperas en tiu listo-artikolo, do mi proponas simple lasi la artikolon kun la nomo elektita de la kreinto. PMEG rekomendas uzi -o kiel finaĵon por esperantigitaj nomoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:32, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Eble vi foje legu en NPIV la ĉapitron pri Propraj nomoj sur la paĝoj 22-24. Ĉefe sur paĝo 23 tie legeblas iom da kritiko de la praktiko pri la finaĵo -a. - Krome en la Fundamento en la ekzercaro en la paragrafo 36 troviĝas la inaj nomoj "Anno" kaj "Elizabeto" kun fina -o, kiuj do bone kaj facile estas uzeblaj kiel tute normalaj substantivoj. --Tlustulimu (diskuto) 23:26, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Korona estas la alternativa nomo de la sanktulino en la germana Vikipedio, el kiu originas la artikolon. La -a finaĵo estas tre utila por tuj sciigi se la persono estas ina aŭ vira; ekzemple la plej fuŝa okazo estas pri la egiptaj di(in)oj. La propono konformas al la terminoj de multaj aliaj sanktulinoj de nia Vikipedio: Sankta Ĝenoveva, Sankta Maria, Sankta Tereza ktp.--DidCORN (diskuto) 14:04, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi konfuzas Esperanton kun la hispana. La finaĵo "-a" indikas adjektivon. Mi ne komprenas kion vi aludas per la "plej fuŝa okazo". Jen la esperanta hispana fuŝo Taylor 49 (diskuto) 23:38, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi tute komprenis pro tio ke vi trovis (krom en la artikolo egiptaj dioj) en la artikolo personaj nomoj en Esperanto miksaĵojn de -a finaĵoj pri inaj kaj -o finaĵoj pri viraj. Bonan ŝancon al vi kaj viaj samideanoj por korekti en nia Esperanta Vikipedio ĉiujn titolojn kaj ĉiujn enhavojn, kiu ne plaĉas al vi. Kiel nia moŝto Zamenhof skribis: liaj reguloj estas proponoj, kaj li estis malfernita al evoluoj de la lingvo (okazis ezemple pri ĥemiaj prefiksoj: bi- anstataŭ du-, tetra- anstataŭ kvar-,ktp), la finaĵo -a pri inaj personoj ŝajnas al mi (kaj ankaŭ al la nombraj vikipediistoj kiuj verkis tiajn artikolojn) ]]kaj kongruas al la internacieco de nia lingvo (via ekzemplo pri la hispana lingvo pruvas tion, kaj ni povos trovi multaj aliajn lingvojn kiuj uzas tiun facilecon kaj klarigon).--DidCORN (diskuto) 15:52, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Seksismo en la lingvo kaŭzas nur problemojn. Ju pli "konsekvenceme" oni enkondukas seksismon, des pli neuzebla fariĝas la lingvo. Jen: Novialo#Substantivo. Taylor 49 (diskuto) 18:55, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Homoj kaj ĉiuj mamuloj nature ekzistas kun du malsamaj seksoj, kiel ankaŭ ovonaskuloj kaj eĉ plantoj. Nia moŝto Zamenhof kreis la sufikson -ino por precize distingi inter ina kaj vira seksoj. Estas tute logike kaj konforme al la vortfaro de Esperanto distingi (kiel farita en nia Vikipedio ekde ĝia origino en 2001 sen iu ajn kontraŭdiro) inajn kaj virajn personajn nomojn, per uzo de la -a finaĵo pri inaj sanktulinoj. Malrespektante tiun uzadon, Esperanto estus la nura lingvo kiu estus tiel malriĉa por ne plu kapablas klarigi kaj distingi tiujn fundamentajn diferencojn.--DidCORN (diskuto) 13:47, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ekzistas pli ol du seksoj. Aldone, tute ne estas logike kaj konforme al la esperanta gramatiko distingi tiel inter personaj nomoj. La Fundamento prezentas inajn nomojn kun la finaĵo -o, kaj PMEG ankaŭ diras, ke estas stranga rompo de nia simpla gramatiko, se oni uzus -a por vorto, kiu esence estas substantivo. Ankaŭ legu miajn sekvajn citaĵojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:24, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jen citaĵo el la ekzercaro de la Fundamento: "li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto". La Fundamento jam donas bonan modelon por inaj nomoj. Kaj jen citaĵoj el PMEG: "Multaj pensas, ke virinaj nomoj sonas strange kun O-finaĵo pro influo de diversaj lingvoj, en kiuj O estas vira finaĵo, kaj A estas ina.", "Sed uzi Esperantan A-finaĵon en vorto, kiu el ĉiuj vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta gramatiko.", "La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finaĵo. Tion oni rigardu kiel modelon.". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:10, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute volas sekvi la fundamentajn gramatikajn regulojn, t.e. la dua por finaĵo -o pri substantivo, la tria por finaĵo -a pri adjektivo; sed personaj nomoj ne estas ordinaraj substantivoj kaj ne strikte sekvas la dua regulo. La plej bona ekzemplo estas tiu de nia moŝto, li neniam proponis sian propran nomon Zamenhofo sed Zamenhof sen la -o finaĵo. Imagu vi, ke ni ŝanĝus en nia Vikipedio Sankta Maria al Sankta Mario, kiu estas vira svisa sanktulo, tio kreus multajn konfuzojn; laŭ ReVo "Mario" povas esti kaj vira kaj persona nomo [2]; tio kreus alia konfzon per aluzio al Supermario. Iuj deigas la Suno, pro la fakto ke korono rilatas al la aŭreolo de Suno, ĉi-tie Sankta Korono konfuziĝus pri Sankta Sunkorono kaj ankaŭ Sankta Korono(viruso), anĝelo de la nuna Demono! Pli serioze laŭ la 15a regulo de la fundamento, eblas konservi sen ŝanĝo la nomon de la koncernita parsono, rigardante la Vikipediojn al kiuj estas ligita la artikolo, temo de nia diskuto ĉi-tie, Korona estas la termino, kiu aperas en ĈIUJ ligitaj Vikipedioj, do Sankta Korona ŝajnas nature bona elekto por la titolo. Plie en la etimologia vortaro de la propraj nomoj, de André Cherpillod (iama membro de la Akademio de Esperanto), estas agnoskata la uzon de -a finaĵo pri tiaj kazoj.--DidCORN (diskuto) 11:25, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sub la kapvorto "-nj", paĝo 196, do en la UV, aperas tri inaj nomoj, eĉ "Mari'". Sed kiel kutime en la UV, kiel parto de la Fundamento, la finaĵo -o ne estas aparte indikita. Mi ĵus trovis sub la kapvorto "Maria" en NPIV sagon al la Fundamenta formo "Mario". - Kiu do asertas, ke nomoj ne estas ordinaraj substantivoj, se en la Fundamento eĉ aperas kelkaj nomoj, traktataj substantive? --Tlustulimu (diskuto) 11:46, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktinoido => Aktiniido 2021 01 08[redakti fonton]

En NPIV oni trovas nur Aktiniidoj-n [3], kiu estas ankaŭ en la vortaro de la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS, San Marino) [4].--DidCORN (diskuto) 15:17, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Sed vi ne menciis, ke en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro" troveblas la termino "Aktinojdoj", sur la paĝo -iv-. Kion fari nun? --Tlustulimu (diskuto) 16:29, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vidu miajn argumentojn suben ĉe Lantanido.--DidCORN (diskuto) 13:45, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:12, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 11:08, 20 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Konforme al la supra alinominda artikolo, necesos alinomi la sekvan Kategorio:Aktinoidoj al Kategorio:Aktiniidoj.--DidCORN (diskuto) 11:25, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Lantanoido => Lantanido 2021 01 08[redakti fonton]

En NPIV oni trovas nur Lantanido-n [5], kiu estas ankaŭ en la vortaro de la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS, San Marino) [6].--DidCORN (diskuto) 15:17, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Sed vi ne menciis, ke en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro" troveblas la termino "Lantanojdoj", sur la paĝo -iv-. Kion fari nun? --Tlustulimu (diskuto) 16:28, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La vortfarado de Lantanoido kaj Lantanojdo rilatas al neniu. Dum Lantanido estas iu ĥemia elemento de aro da elementoj, la lantan-idoj, kies nomo originas de lantano; tiuj elementoj estas sekvaj idoj (parolmaniere) en la vico de la perioda tabelo.--DidCORN (diskuto) 18:24, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Lantanoidoj ne estas idoj de lantano same kiel aktinoidoj ne estas idoj de aktinio. Eble elipsoido etas ido de elipso. Ĉu vi volas entute forigi afikson "-oid-"? Post ke vi eble sukcesos fari tion la lingvo ne estos perfekte pura, jam atendas multegaj pliaj "forigendaj" afiksoj ("-ologi-", "-or-", ...). Taylor 49 (diskuto) 18:47, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes Lantanidoj estas idoj de lantanolaŭ la difino de ido, kiu signifas posteulon, kaj lantanido kaj aktiniido estas posteuloj en la respektivaj vicoj de la tabelo de Mendelejev. Kie vidis vi, ke mi volis forigi la afikson "-oid-"? Kontraŭe, mi volas uzi kaj la afikson "-id-" kaj afikson "-oid-" sed kun iliaj plej taŭgaj signifoj. La afikson "-oid-" signifas havantan aspekton, formon de ~o (kio rilatas nek al aktiniido, nek al lantanido) rilatas al "elipsoido", "ovoido", "metaloido" ktp, pri kiuj mi tute bone akceptas kaj konformas al NPIV. Memorigu ke Lantanido kaj Aktiniido konformas al NPIV kaj al la pureco de nia lingvo. Sincere.--DidCORN (diskuto) 14:55, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:12, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:19, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 08:35, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Konforme al la supra alinomita artikolo, necesos alinomi la sekvan Kategorio:Lantanoidoj al Kategorio:Lantanidoj.--DidCORN (diskuto) 11:25, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Hemerokalo -> Hemerokalido 2021 01 09[redakti fonton]

Hemerokalo al Hemerokalido – La titolo de la artikolo nepre estu ”hemerokalido” kaj ne ”hemerokalo”. La PIV2020 preferas formon ”hemerokalido” jene ([7], [8]):


hemerokalid/o 🍁 G. (Hemerocallis el hemerokalidacoj) de plurjaraj herboj kun multaj liniformaj, elbazaj folioj k kun grandaj funelformaj floroj maldaŭraj, en maldensa helicoida ...
hemerokal/o = hemerokalido.

Kiam oni uzas esperantan sufikson -ac/, oni devas uzi ĝin kun radikoj kiuj kongruas kun scienclatinaj ekvivalentoj (PMEG 2020). La PIVa difino de -ac/ estas fakte la scienclatina sufikso (-aceae). Nur per radikoj kiuj kongruas kun internaciaj scienclatinaĵoj oni povas uzi sufikson -ac- en Esperanto: hemerokalid/acoj = Hemerocallid/aceae, do hemerocallid + aceae, esperante hemerokalid/ + /acoj Se oni uzas eraran esperantigon de la vorto (hemerokal/o), oni devas krei malinternaciaj vortoj kiel ”hemerokal/ac/o”, kiel ”fiŝologio”.

Hemerokalid/ac/o/j rekte estas Hemerocallid/aceae, kaj ekzistas strikta regulo ke oni nur uzu -ac- laŭ la scienclatina nomaro:

Laŭ PMEG 2020 de Bertilo https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/ac.html ”Oni uzu AC nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. AC respondas al la latina sufikso “-aceae”.” KAJ ĉi tial la PIV gvidas la lingvouzanton: diru ”hemerokalid/o, ne hemerokal/o”. -ac- estas laŭvorte difinita laŭ la scienclatina ekvivalento, aceae kaj oni ĝin uzu nur kun aliaj scienclatinaj vortoj, Tiuj estas kreitaj el scienclatinaj nomoj, foje oni kreas ilin erare, formo ”hemerokal/o” erare forlasas parton -id-. Ankaŭ komparu la similajn PIVajn ekzemplojn:

Rekte el PIV: amarilidacoj. Fam. (Amaryllidaceae) – IDACOJ, IDACEAE – amarilid/o - amarilidacoj Rekte el PIV: orkidacoj 🍁 Fam. (Orchidaceae) – IDACOJ, IDACEAE – orkid/o - orkidacoj hemerokalid/o 🍁 G. (Hemerocallis) – hemerokalid/ac/oj Hemerocallidaceae IDACOJ, IDACEAE ...Ĉi tiel, ĝuste pruntite.

Oni ne povas diri ke ”hemerokalo” simple estas popollingvaĵo: Oni mise kaj erare jam kreas regulrompantajn sciencajn kunmetaĵojn per ”hemerokalo” plus ”-ac”: Jen vikipedia ekzemplo: ”La familio de la Xanthorrhoeaceae DUM. estis plivastigita de la iama familio Asfodelacoj (Asphodelaceae) kaj Hemerokalacoj (Hemerocallidaceae)" 87.92.250.131 21:48, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: PIV preferas "hemerokalido", kaj tiu formo ankaŭ estas pli kongrua kun la formo hemerokalidaco. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:13, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:19, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:14, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 08:37, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Daimonodajmono 2021 01 12[redakti fonton]

Laŭ PIV,

demon/o: malbonvola, malbonfara diaĵo; (kristanismo) defalinta anĝelo, malbonfara spirito. [9]
dajmon/o: malsupera dio, ĝenio, kiu bone aŭ malbone influis la sorton de homo, de gento, de civito; ekz. “la intima dajmono de Sokrato”. [10]

La unua vorto temas pri la fiaj diaĵoj de kristanismo kaj aliaj religioj; la dua vorto temas pri la helena koncepto.

La artikolo demono ĉefe temas pri la unua; la artikolo daimono, la dua. Charp238 (diskuto) 18:04, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 19:47, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sed krome "dajmono" devus esti forprenata el la enkonduka teksto de demono. Alie leganto povus konfuziĝi. Ambaŭ vortoj ja etimologie estas "ĝemelaj" vortoj. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 22:52, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi konsentas kun Tlustulimu. - Moldur (diskuto) 19:19, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite mi ankaŭ aldonis la apartigan ŝablonon.--Salatonbv (diskuto) 18:00, 20 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

"Kategorio:Kontinentaj filozofoj" → "Kategorio:Eŭropaj filozofoj" → "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj" kaj "Kategorio:Orientaj filozofoj‎" → "Kategorio:Aziaj filozofoj" 2021 01 13[redakti fonton]

Kategorio:Kontinentaj filozofoj → Kategorio:Eŭropaj filozofoj. Tiu uzo de "kontinento" estas nur angla kutimo. La ceteraj popoloj de la tuta mondo se aŭdas aŭ legas "kontinenta", dubas, pri kio temas? Ĉu Azio, ĉu Afriko? Angloj komprenas "eŭropaj" sen kalkuli "britinsulajn", sed kio pri islandaj, korsaj, maltaj, kretaj ktp.? Ĉu ili esta kontinentaj? --kani (diskuto) 23:17, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Tio estas ne merdo, sed historie kreiĝinta termino, same uzata en la rusa, franca, portugala, serba kaj aliaj lingvoj. Ĝi celas distingi inter la anglo-usona (ankaŭ nomata analitika) filozofio kaj tiu de la kontinenta Eŭropo. Ne eblas alinomi ĝin al Eŭropaj filozofoj, ĉar ankaŭ anglaj filozofoj estas eŭropanoj, tamen ne apartenas al tiu ĉi grupo. Ĉiuj homoj, interesiĝantaj pri filozofio, konas tiun terminon. Ĉu ĝi estas eŭropeca? Kompreneble — same kiel multaj aliaj, inkluzive difinon de Eŭropo mem. Same kiel Proksima Oriento aŭ Fora Oriento (al kiu proksima kaj de kiu fora?) kaj multaj aliaj. Sed se ni komencos inventi terminojn konatajn al neniu, do nekompreneblajn, ni nur ridindigos Esperanton pli ol ĝi estas mokata nun. Apenaŭ farinda afero. RG72 (diskuto) 03:43, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: pro la kialoj menciitaj de RG72. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:18, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas nomon "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj". La kategorion "Kategorio:Britlandaj filozofoj" kiel kontrasto de "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj" mi parenteze ne trovis. Kaj "Kategorio:Orientaj filozofoj‎" estas alinomenda al "Kategorio:Aziaj filozofoj" ĉar Eŭropo ne estas centro de la universo. Taylor 49 (diskuto) 18:37, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Damne, kaj "Kategorio:Eŭropaj filozofoj" kaj "Kategorio:Aziaj filozofoj" jam ekzistas. La filozofaro nepre bezonas purigon. Taylor 49 (diskuto) 18:39, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kategorio:Filozofio estas nun aranĝita laŭe al la internacie agnoskita klasifiko. Aziaj filozofoj ne egalas al Orientaj filozofoj. Ne kreu pli da ĥaoso ol jam ekzistas en Vikipedio. Multe da vere plibonigindaj aferoj haveblas, do ne necesas malŝpari tempon por tiaj ludoj. Memoru ke Vikipedio spegulas opiniojn de la sciencistaro, ne kreas propran sistemon surbaze de vidpunktoj de vikipediistoj. Se vi ne kontentiĝas pri tiu rolo, sekvu pli ambician vojon de originalaj esploroj — ekster Vikipedio. RG72 (diskuto) 03:39, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: (via kondutmaniero). Estas vi kiu forlasis la diskutadon pri alinomigoj kaj kategoria strukturo, kaj komecis ellasi privatajn insultojn kontraŭ mi. Taylor 49 (diskuto) 16:52, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi povus prezenti almenaŭ ekzemplon de tiuj "privataj insultoj"? RG72 (diskuto) 06:53, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas pri la uzo de la vorto "merdo", kiu eble enmerdigis simplan aferon. Certe la uzado de "kontinenta" por "eŭropa" escepte britoj, kvankam disvastigita ankaŭ en aliaj fakoj, ne estas tiom internacia kiom oni diras. Eĉ ne estas eŭropeca, sed nur angleca kiel vidpunkto. Eble kelkaj vikipediistoj alkutimiĝis al tia nomigo, sed ne estis mi kiu inventis terminon, nek proponis ludon. Mi estas serioza tradukanto kaj vidas kiam la traduko malkongruas. Ĉu mi proponis terminon nekompreneblan? Ĉu la termino "eŭropa" eĉ rilata al filozofio estas nekomprenebla? Mi triste legas la vortojn de kolego RG72: "[...] ne kreas propran sistemon surbaze de vidpunktoj de vikipediistoj. Se vi ne kontentiĝas pri tiu rolo, sekvu pli ambician vojon de originalaj esploroj — ekster Vikipedio." Mi nek povas nek volas trovi vortojn por konsideri tiun sintenon. Se oni argumentas al mi, ke movo de kategorio estas komplika afero, ke la temo ne estas tiom grava, kaj ja ekzistas iu agnoskita "kontinenta filozofio", tiun simplan argumenton mi akceptus, kaj forgesus pri mia dekomenca propono, tamen la galo amaras. En la vikipedia artikolo Filozofio oni parolas pri diversaj skoloj de diversaj landoj, sed oni ne fokusas tiom pri "kontinenta", prie estas nur malgranda ĉapitreto. Kaj tie kaj en la anglalingva kaj en la hispanlingva versioj estas klara diferenco inter okcidenta kaj orienta filozofio, kaj estas menciata "kontinenta" nur kiel multaj aliaj filozofioj. Kurioze estas artikolo en diversaj vikipedioj pri la "kontinenta filozofio", sed ne en Esperanto! Jen agadkampo por la defendantoj de la ardo tiuafere. Mi nek volas nek volis krei militon; mi jam vidas, ke estas kolegoj kiuj facile pafas. Mi preferas kunlabori.--kani (diskuto) 20:25, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ne scias pri kiu temas, ja mi pafis kontraŭ neniu kaj certe ne eldiris "privatajn insultojn" kontraŭ iu ajn (ankaŭ ne publikajn). Mi nur memorigis ke nia celo estas modesta — speguli jaman vortuzon kaj jamajn konojn. Ni ne rajtas publikigi ĉi tie proprajn esplorojn, nur referenci al la jam publikigitaj. Se iu opinias ke kontineta filozofio estas malĝusta termino, li devas pruvi tion, ne simple fantazii. Nun ni vidas en alilingvaj vikipdeioj: ruse Континентальная философия, angle Continental philosophy, afrikanse Kontinentale filosofie, hispane Filosofía continental, france Philosophie continentale, nederlande Continentale filosofie, pole Filozofia kontynentalna, portugale Filosofia continental... Ĉu mi daŭrigu? Ĉu vere ne ekzistas realaj plibonigindaĵoj en nia Vikipedio krom inventado de novaj terminoj? Mi dubas. RG72 (diskuto) 04:10, 20 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: samkiale kiel RG72 kaj Robin. --Tlustulimu (diskuto) 17:15, 21 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 20:03, 21 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite RG72 (diskuto) 05:52, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

ĤanukaĤanukoKanuko 2021 01 12[redakti fonton]

En PIV troviĝas la vorto Ĥanuko. Indas laŭ mi plene esperantigi la nomon de la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:15, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: . Eĉ pli bone "Kanuko". Taylor 49 (diskuto) 13:18, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ne. Tiu formo donas nur 14 rezultojn per Google, kaj neniu temas pri Esperanto. Ni sekvu la referencon, PIV, kiu havas nur "Ĥanuko". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj)
Komento Komento: Nepre kun litero "Ĥ", ne "K". La Ĥ-sono estas grava kaj karakteriza ero de la hebrea vorto, kaj ĝia regula esperantigo estas per la esperanta litero "Ĥ". La esperanta "K" estas uzata por du tute aliaj hebreaj literoj. Uzo de "K" ĉi tie estus misgvida kaj erara. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:01, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko. Ne estas iu ajn kialo eviti ĥ. --Tlustulimu (diskuto) 14:50, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko.--DidCORN (diskuto) 17:27, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko.--kani (diskuto) 23:09, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko. RG72 (diskuto) 04:12, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko. -Filozofo (diskuto) 07:42, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 08:28, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Aptiano, Cenomaniano, Koniaciano, Turoniano, ValanginianoAptio, Cenomanio, Koniacio, Turonio, Valanginio 2021 01 12[redakti fonton]

Temas pri terminoj pri geologia temposkalo, kaj mi kredas, ke la nunaj titoloj estas eraraj esperantigoj de la angla sufikso -ian (en artikoloj verkitaj de nur du uzantoj, sen iuj ajn esperantlingvaj referencoj).

Aptio en kelkaj aliaj lingvoj: en: aptian; fr: aptien; de: Aptium; pt: aptiano; pl: apt (en tiuj lingvoj estas la samaj sufiksoj - aŭ manko de sufikso - por ĉiuj terminoj menciitaj supre en la titolo)

Komparu tion kun la PIV-aj vortoj:

  • Permio (en: Permian; fr: Permien; de: Perm; pt: Permiano; pl: Perm)
  • Devonio (en: Devonian; fr: Dévonien; de: Devon; pt: Devoniano; pl: Devon)
  • Ordovicio (en: Ordovician; fr: Ordovicien; de: Ordovizium; pt: Ordoviciano; pl: Ordowik)
  • Kambrio (en: Cambrian; fr: Cambrien; de: Kambrium; pt: Cambriano; pl: Kambr)

La sufiksoj inter la du grupoj ne kongruas en ĉiuj lingvoj (ekzemple en la hispana miaj PIV-aj ekzemploj ricevas -ico, kaj la grupo pri kiu temas la ŝanĝpropono ricevas -iense), sed laŭ mi sufiĉe klaras, ke ĉe ĉi tiuj terminoj uzado de -iano en Esperanto estus anglismo, kaj uzado de -io kongrue al "permio", "devonio", ktp estus pli senchava. - Rajzin (diskuto) 01:22, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tute logika kaj bona ideo. Ni koherigu la titolojn. Verŝajne ne ekzistas referencoj por tio, sed same ne ekzistas referencoj por la nunaj esperantigoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:25, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: La nunaj nomoj estas simple miskompreno pri la finaĵo -(i)an, kiun havas la vortoj en kelkaj aliaj lingvoj kaj kiu estas simpla adjektiva vortfino. Eblus plena adjektivigo de la nomoj ankaŭ en Esperanto, subkomprenante aŭ aldonante vortojn kiel (geokronologiaj) etaĝoaĝo. Sed ĉar, laŭ mia scio, ne ekzistas faka literaturo ĉi-tema en Esperanto, estas plej bone sekvi la nemultajn ekzemplojn el la ĝisnunaj terminoj. --Surfo 15:24, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:30, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi kreis tiujn ĉi paĝojn. Mi memoras ke mi longe cerbumadis kaj esploradis antaŭ elekti tiun formon kaj ŝajne trovis ĝin ie, sed mi ne estas fakulo tiukampe, nek lingvisto, do necesas ĝustigi ĉion laŭregule.RG72 (diskuto) 08:30, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
@RG72: Vi fakte ne kreis ĉiujn el tiuj paĝoj. En 2014 la uzanto Kani kreis la artikolojn Turoniano kaj Koniaciano, kaj en 2017 en unu sama tago vi kreis la aliajn tri kaj redaktis la artikolon Koniaciano. Do tre verŝajne tiu skemo estas elpensaĵo de Kani, kiun vi kopiis de la jam ekzistantaj artikoloj por fari novajn. - Rajzin (diskuto) 18:01, 27 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu? Do eble pro tio mi decidis sekvi ĝin. Jam mi ne memoras la kialon, mi nur memoras ke mi esploris dum longa tempo ĉiujn alireblajn fontojn kaj fine sekvis iun ekzemplon. RG72 (diskuto) 05:45, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Pri tiu afero mi malfakulas. Se mi kreis tiujn artikolojn, plej verŝajne mi uzis la formojn jam prenitaj de aliaj artikoloj, plej verŝajne de ruĝaj ligiloj kiujn mi bluigis, sed mi povas alporti tialojn nek en unu direkto nek en la malo. Decidu kiu havu pli da sciaro pri tiu afero. Nun mi povas certigi nur pri tio, ke geologo Endre Dudich referencas la terminojn Karbonio (p. 95), Kretaceo (p. 96), mioceno, plioceno (p. 103), devonio (p. 67) en "Ĉu vi konas la teron?".--kani (diskuto) 18:34, 27 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Pri la menciitaj hispanlingvaj sufiksoj, ja -ense signifas preciza -ano, dum -ico signifas nenion precize. --kani (diskuto) 18:38, 27 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 14:02, 12 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Esprimo de Sentoj en Esperanto -> Esprimo de sentoj en Esperanto 2021 01 15[redakti fonton]

Jen titolo de libro. Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj, ni ne majuskligu en librotitoloj (malsame al la tradicio en la angla lingvo). - Moldur (diskuto) 21:10, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: "sentoj". Iu administranto kunpuŝu la paĝojn (kaj same "Ĝuangaj lingvoj" kaj "Ĝuanga lingvo"). Taylor 49 (diskuto) 16:52, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Konforme al la titolo eldonita de la aŭtoro.--DidCORN (diskuto) 17:50, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi provis alinomi la paĝon mem, sed ne havas la rajtojn. - Moldur (diskuto) 19:43, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
La cela paĝo jam ekzistas kaj havas pli on unu version. Nur administranto povas. Taylor 49 (diskuto) 20:00, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 03:06, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon! Moldur (diskuto) 07:15, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kronvirusa pandemio de 2019-2020 => Pandemio KOVIM-19 2021 01 16[redakti fonton]

Surbaze de supra diskuto mi denove proponas alinomon, nun al "Pandemio KOVIM-19". Taylor 49 (diskuto) 21:36, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kio preferindas, ĉu Pandemio KOVIM-19Pandemio de KOVIM-19? RG72 (diskuto) 04:20, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pandemio KOVIM-19Pandemio de KOVIM-19. Taylor 49 (diskuto) 16:52, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kio preferindas, ĉu Pandemio de KOVIM-19Pandemio de la KOVIM-19? Fakte ne estas iu ajn Pandemio de KOVIM, sed LA aparta Pandemio de la KOVIM-19.--DidCORN (diskuto) 17:44, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Amike, -Filozofo (diskuto)
Komento Komento: Klarigo pri la prefero:
Unue, la nomo de la koncerna malsano ankoraŭ ne stabiliĝis: ekzemple, Monato iom post iom transiris al libera uzado de la formo kovimo. Komparu tion kun la jam tute tradicia "gripo" kaj tute kutima "aidoso".
Due, "gripa pandemio de 1918" sonas nature, ĉar la nomo de la koncerna malsano (gripo) estas pli kutima kaj konata ol la nomo de la viruso (dum tiu pandemio oni verŝajne eĉ ne sciis pri la ekzisto de virusoj). Simile pri "aidoso" kaj "sarso". Male pri kovimo: oni unue kaj tuj abunde aŭdis pri la nova formo de kronviruso, kaj la nomon de la malsano CoViM-19 muntis de la virus-nomo en la angla nur post monatoj - kaj paŭsis ("kovimo" laŭ la modelo de aidoso, sarso ks) en Esperanto eĉ pli poste.
Trie, ne estas klare ĉu okazos pluaj pandemioj pro kronvirusoj, dum kiuj oni nomos la koncernajn malsano-variojn "kovimo" en ordinara lingvaĵo. Se ne, tiam jarindiko estos balasta. Kial trudi tian konjekton nun?
Resume, mi ne vidas kialon por ŝanĝi la artikolo-titolon.
Amike, -Filozofo (diskuto) 20:05, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉio ĉi ne ŝanĝas la bazan problemon — nun la titolo estas ligita al la jaroj kiam la pandemio okazis. Dume ĝi plu okazas kaj neniu scias kiam ĝi finiĝos kaj ĉu tio tute okazos. Pro tio alilingvaj vikipedioj jam ŝanĝis la titolojn al neŭtralaj, sen datoj.RG72 (diskuto) 06:51, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Esence vi argumentas por forigo de jarindikoj. Mi ne kontraŭas tion. La jarindikoj en tiu ĉi artikol-titolo estas entute nenecesaj, ĉar ili portas nenian sencodistingan informon, dum ni havas nur unu pandemion kaŭzitan de kronviruso. Tiusence, ne gravas, ĉu oni nomu la artikolon Kronvirusa pandemioPandemio de kovimo. Iun ajn el tiuj formoj mi akceptus, kvankam mi preferus la unuan, ĉar la formo "kronviruso" estas pli kutima kaj rekonebla ol "kovimo". Amike, -Filozofo (diskuto) 23:50, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kiel ni traktu la ĵus kreitan artikolon Kronvirusa pandemio de 2019-2020-2021 en Benino‎‎, verŝajne kreita sen scio pri ĉi tiu diskuto? --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ne, kara, mi tute kontraŭas la ideon meti vicon da jaroj en titoloj de artikoloj.--DidCORN (diskuto) 11:31, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tamen mi opinias, ke la nuna titolo ankaŭ restas nekonvena. Ni forigu la jarindikilon kaj evitu la mallongigon «KOVIM» pro nesufiĉa rekonebleco. Mi subtenas alinomigon al Kronvirusa pandemio, Pandemio de la kronviruso, aŭ al iu varianto de tio. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 23:10, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pandemio de la KOVIM-19 Pro la kialo, kiu donis supre (estas aparta KOVIM, kiu daŭras).--DidCORN (diskuto) 16:42, 20 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Pro la ne elekto de Pandemio de la KOVIM-19 por la titolo, ĝi estas nomata nun Kronvirusa pandemio de 2019-2022 sen nova diskuto. Ĉu devas tiu artikolo esti alinomota ĉiu jaro ?-DidCORN (diskuto) 20:24, 18 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Gvaranao -> Gvarano 2021 01 18[redakti fonton]

Saluton. Novulo kreis la artikolon Gvaranao kun titolo, kiun mi ne povis trovi en miaj vortaroj. Sed mi trovis la formon "Gvarano" en NPIV. Tial mi proponas ekuzi tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:35, 18 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Bone. Moldur (diskuto) 06:53, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 13:10, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:22, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Mi nur alinomis la artikoltitolon sed ne forigis la alinomo-ŝablonon ĉar la ŝablonon {{redaktas}} enmetis Tlustulimu. --Salatonbv (diskuto) 17:56, 8 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, Salatonbv. Mi intertempe elprenis la ŝablonon pri alinomiga propono kaj ŝanĝis ĉiun aperon de "Gvaranao" per "Gvarano". Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:07, 8 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Malkovrado de Afriko en antikva epoko -> Esplorado de Afriko 2021 01 23[redakti fonton]

Saluton. Fakte la tialoj estas diversaj. Unue esplorado estas pli taŭga termino ol malkovrado dum oni malkovras tion kie vivas neniu, ekzemple Antarkton. Krome tio kongruas kun la alilingvaj ligitaj artikoloj Exploració europea de l'Àfrica, de Entdeckungsgeschichte Afrikas, en European exploration of Africa, es Exploraciones europeas de África, fa اکتشاف آفریقا, fr Exploration européenne de l'Afrique lt Geografiniai atradimai Afrikoje, nn Europeisk utforsking av Afrika, pl Odkrycia i badania Afryki, ro Explorarea Africii de către europeni, ru Изучение Африки европейцами. Sed krome ekzistas alia artikolo kiun mi enmetos en la nova artikolo. Mi proponas, ke mi kunigu la materialon de la du artikolojn Malkovrado de Afriko en antikva epoko kaj Malkovrado de Afriko mezepoke kun du ĉapitroj, plus iom de moderna epoko kaj metu la tuton sunb la titolo Esplorado de Afriko aŭ eble ne tiom ĝuste Esplorado de Afriko fare de eŭropanoj, sed pli kongrue kun la alilingvaj artikoloj kiuj nun estas ligataj al Malkovrado de Afriko en antikva epoko. Mi demandis al la iama kreinto kaj li ne kontraŭas. Estus bone, ke oni diru la preferantan titolon el du proponitaj. Mi preferas simple Esplorado de Afriko, ĉar en la materialo povas aperi ankaŭ neeŭropano.--kani (diskuto) 11:55, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: "esplorado", eble plus "fare de eŭropanoj" Taylor 49 (diskuto) 12:14, 24 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Finfine kiel Esplorado de Afriko, sen aludo al eŭropanoj, konsiderinte gravan rolon de araboj kaj kelkaj usonanoj.--kani (diskuto) 22:55, 3 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Bleach rolo -> Ŝablono:Informkesto rolulo de Bleach 2021 01 23[redakti fonton]

Saluton. Antaŭ iom da tempo mi trovis la ŝablonon {{Bleach rolo}}. Ĉar temas pri informkesto, mi proponas alĝustigi ĝian titolon al la kutima skemo. Krome la titolo rilatu al Rolularo de Bleach. Tien nun jam rekte kondukas ligilo en la kaplinio de la informkesto. Do, kiel novan titolon mi proponas "Ŝablono:Informkesto rolulo de Bleach". Ĉu eble estas alia propono? --Tlustulimu (diskuto) 16:29, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: ... prezentiĝas multe da plia unuformiga laboro en la kategorio. Inter alio, (Kategorio:Ŝablono:Kirurgio) "Kategorio:Ŝablono:" Kirurgio -> "Kategorio:Ŝablonaro informkesta pri " Kirurgio. Taylor 49 (diskuto) 12:14, 24 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mia propono nun nur rilatas la titolon de la supre menciita ŝablono, sed ne iujn rilatajn kategoriojn. Krome mi dubas, ke estus utile subite enkonduki novan skemon de kategorioj por la informkestoj laŭ la skemo Kategorio:Ŝablonaro informkesta pri temo. Tiam la rilato al la nomskemo de la informkestoj eĉ pli malbone videblus. Krome jam antaŭdelonge okazis diskuto pri la nomskemo de informkestoj kaj mi ne emas reaktivigi tion. La diskuto okazis fakte antaŭ via aliĝo al nia Vikipedio kaj nun estas en diskutoarkivo. --Tlustulimu (diskuto) 18:11, 24 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Ŝablono:Informkesto rolulo de Bleach". Moldur (diskuto) 19:34, 24 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:51, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Ĉar estas nur poroj kaj la propono jam estas ĉi tie ekde januaro, mi ĵus ŝanĝis la titolon. --Tlustulimu (diskuto) 18:27, 7 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Irlanda gaela -> ?? 2021 01 27[redakti fonton]

Saluton. Uzanto kun nur tri redaktoj ĵus ŝanĝis la titolon de artikolo al Irlanda gaela. - Sed mi pensas, ke tio ne povos resti. En NPIV estas la terminoj irlandgaela kaj Irlanda. Sed kiu el ili estas pli taŭga por la tiea lingvo? La malnova titolo de la artikolo ja estis Irlanda lingvo. Mi persone emus reiri al ĝi. Kion vi pensas? --Tlustulimu (diskuto) 20:43, 27 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus malfaris la ŝanĝon, kiu okazas tute sendiskute. Oni internacie plej ofte nomas ĉi tiun lingvon "la irlanda lingvo", komparu la anglan "Irish language", la hispanan "idioma irlandés", la rusan "ирландский язык", la germanan "irische Sprache", ktp... La verko Landoj kaj lingvoj de la mondo de Bertilo Wennergren ankaŭ nomas ĉi tiun lingvon tiel. Tiu esprimo ankaŭ troviĝas plurfoje tiel en Tekstaro. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:21, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ en la libreto "Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado" troviĝas la termino "irlanda". Tial via malfaro de la alinomado estas en ordo :-) Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 13:27, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Aparte oni devas atenti pri lasta modo de ĵus alvenintoj kiel tiu "Uzanto kun nur tri redaktoj" tuj ŝanĝi kaj trudi sian personan opinion.--kani (diskuto) 11:42, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Turnero -> Turnera subulata 2021 01 28[redakti fonton]

Saluton. Jen denove nova artikolo, kies titolo ne troveblas en NPIV nek en PreVo. Tial mi proponas alinomi ĝin al la scienca nomo, do Turnera subulata. Kion vi pensas? Amike --Tlustulimu (diskuto) 22:42, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 11:33, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 02:27, 7 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:14, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 07:14, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]