Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Aŭgusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aŭgusto 2021


Ne plu aktivaj (aŭgusto 2021)[redakti fonton]

Boligilo -> Akvovarmigilo 2021 08 03[redakti fonton]

Kvankam la artikolĝermeto nun ja temas pli pri boligilo, ĝi estas ligita (eble kiel mistraduko) al artikoloj pri akvovarmigiloj, do indas alinomo kaj posta ampleksigo al ĝusta enhavo, por kio mi pretas, lasante la nunajn titolon kaj materialeton kiel alidirektilo kaj parto de la enhavo.--kani (diskuto) 11:52, 3 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Sed eble anstataŭ alidirektilo faru apartigilon, kun ligiloj al "Akvovarmigilo" kaj "Kuirujo". Arbarulo (diskuto) 16:02, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi proponas aliligi la nunan artikolon al la angla Boiler (disambiguation) kaj necesos krei tutan apartan artikolon pri Akvovarmigilo.DidCORN (diskuto) 19:43, 13 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi kreis artikolon Akvovarmigilo kaj ligis ĝin al tiuj similenhavaj al kiuj estis ligita la pli malgranda Boligilo, kiu nun restas senlige al aliaj lingvoj, ĉar mi ne scias kien ligi ĝin, ĉar jam ekzistas fajfbolilo, tekruĉo, bolkruĉo ktp.--kani (diskuto) 11:45, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kiel mi proponis mi ligilis la artikolon Boligilo al la angla [1].--DidCORN (diskuto) 18:09, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

(Unua, Dua, Tria) Sklaveca Milito ---> Sklava Milito 2021 08 10[redakti fonton]

Laŭ mia kompreno, "sklaveca" devas signifi "simila al sklavo" sed ne "(milito) kontraŭ sklavoj". Mi kontentas vidi la artikolojn mem, ĉar la temo indis je artikoloj jam delonge. Arbarulo (diskuto) 16:38, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:38, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 04:45, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: - sklava milito aŭ sklavmilito --Surfo 08:27, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: - sklava milito. - Moldur (diskuto) 15:02, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: La komuna parto de la titoloj estu sklava milito. --Tlustulimu (diskuto) 09:05, 14 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 19:27, 16 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Interreagema fikcio -> Interaga fikcio 2021 08 12[redakti fonton]

En la angla la artikolo nomiĝas “interactive fiction”. PIV havas la vorton interaga kiu kongruas kun la difino de interactive. La vorto interreagema ŝajnas nenecese longa. Ekzemploj de tiu vorto estas en blogo de Ariel Bonkorpa kaj ĉi tie. --Bpeel (diskuto) 09:47, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: - Moldur (diskuto) 10:15, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 17:05, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arbarulo (diskuto) 19:01, 16 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite --Bpeel (diskuto) 09:01, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Dewey dekuma klasifiko -> Dekuma klasifiko laŭ Dewey 2021 08 12[redakti fonton]

Komento Komento: La nuna formo estas gramatike malebla en Esperanto. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:59, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 15:01, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 15:06, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:25, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉiuj voĉdonintoj estas por la alinomado. Mi do efektivigas la ŝanĝon. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:21, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Amike, -Filozofo (diskuto) 21:21, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Vaŝintono => Vaŝingtono 2021 08 14[redakti fonton]

Mi rimarkis ke Uzanto:Resoneko alinomis Vaŝintono al Vaŝingtono same kiel li faris tion antaŭe kun pluraj artikoloj pri Japanio — arbitre, sen ajna diskutado ene de la komunumo. Mi ne vidas kialon por subteni tian decidon kaj krome proponas pripensi, ĉu liaj antaŭaj redaktoj estas aprobindaj kaj tia konduto permesebla. RG72 (diskuto) 08:27, 14 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La formo Vaŝingtono estas Fundamenta kaj kutime uzata. La formon sen "g" mi miamemore entute neniam renkontis. -Filozofo (diskuto) 10:41, 14 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vaŝingtono. -Filozofo (diskuto) 10:41, 14 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ NPIV estu Vaŝingtono. --Tlustulimu (diskuto) 11:03, 14 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vaŝingtono, tamen sen "g" 5 150 guglaĵoj iom uzata, sed tute malmulte kompare kun 76 000 kun "g". Eble la senco de la agado de Resoneko estas prava, dum la maniero malkolektiva tute ne.--kani (diskuto) 10:54, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ NPIV kaj kutima lingvouzo. Tiu uzanto emas alinomi kontroverse, sen ajna diskuto aŭ interkonsento. - Moldur (diskuto) 17:31, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 06:38, 31 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Milito en Afganio (2001-nuntempo) => Milito en Afganio (2001-2021) 2021 08 16[redakti fonton]

Evidente tiu ĉi milito jam finiĝis. Se bataloj daŭros, temos tamen pri internaj afganaj kvereloj, do alia milito. RG72 (diskuto) 13:17, 16 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 10:54, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:17, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 17:32, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankoraŭ ne klaras, ĉu la milito vere finiĝis aŭ ne. Ŝajnas ke jes, do mi ne kontraŭas la proponon, sed ja eblas ke oni devos realinomi kiam eventoj plue disvolviĝas. -Yehadut (diskuto) 10:17, 20 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kiam eventoj plue disvolviĝos, ne oni devos realinomi, sed krei novan artikolon.--kani (diskuto) 17:04, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite jam farde aliulo —Supernabla🪰 22:10, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Mekao -> Kategorio:Mekko 2021 08 17[redakti fonton]

Mekao ne ekzistas en PIV, nur Mekko. Same oni alinomu Metroo de Mekao al Metroo de Mekko.--kani (diskuto) 13:16, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: La kategorio uzu la saman vorton kiel la rilata artikolo Mekko, kies titolo baziĝus sur NPIV. Same pri la metroo. --Tlustulimu (diskuto) 14:33, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ NPIV. Same pri ĉiuj rilataj artikoloj kaj subkategorioj. - Moldur (diskuto) 17:14, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 20:54, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 06:36, 31 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Do mi petas kolegon LiMr alinomi per roboto la kategorion kaj la subkategoriojn de "Mekao" al "Mekko". Antaŭdankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 00:38, 22 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--LiMr (diskuto) 08:59, 22 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon, LiMr! - Moldur (diskuto) 09:49, 22 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Israela kolonio -> Israelaj setlejoj 2021 08 20[redakti fonton]

Laŭ PIV, "kolonio" estas "Teritorio okupita, administrata kaj ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj, ofte transmare". Tio klare estas neneŭtrala priskribo. Israelo konsideras la teritorion en siaj landlimoj, kaj la setlantoj ne taksas sin okupantaj aŭ ekspluatantaj. Tial mi proponas, ke oni uzu la nomon "setlejoj", kiu ankaŭ estas plej internacia (kiel uzata en versioj de la artikolo en la angla, hispana, germana, rusa, japana, turka, portugala, ktp). (Mi ankaŭ proponas pluralan titolon, ĉar la artikolo temas pri setlejoj ĝenerale, ne pri setlejoj unuope, sed tiu ĉi ne tre gravas.) --Yehadut (diskuto) 09:47, 20 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: La nuna formo "kolonio" evidente estas ies politikeca trolaĵo. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:52, 20 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nur administranto povas alinomi la artikolon, ĉar ĝi ankoraŭ alidirektas de "Israelaj setlejoj" al "Israela kolonio". -Yehadut (diskuto) 08:08, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ PIV, "kolonio" ja estas "Teritorio okupita, administrata k ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj, ofte transmare". Certe sed PIV diras "ofte", ne "ĉiam". Krome, PIV diras ankaŭ aliajn signifojn por la vorto, nome: Aro de la samnacianoj, instalitaj en tia teritorio kaj Aro de samnacianoj, loĝanta en alinacia urbo aŭ regiono, el kiuj ambaŭ kaj ĉefe la dua ĉi tie menciita tute kongruas kun la afero. Ja "Israelo konsideras la teritorion en siaj landlimoj, kaj la setlantoj ne taksas sin okupantaj aŭ ekspluatantaj", dum la internacia komunumo, esprimita en diversaj deklaracioj de Unuiĝintaj Nacioj, konsideras la malon. Do, mi vidas, ke "setlejo" estas tro milda esprimo kopiita de difinita gazetaro, neneŭtrala kaj "politikeca trolaĵo", dum alia parto de la gazetaro uzas foje la vorton kolonioj. Pri la pluralo, ja mi akceptus la ŝanĝon al Israelaj kolonioj.--kani (diskuto) 10:52, 27 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite --Yehadut (diskuto) 11:09, 24 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Moldavio (lando) -> Moldavio 2021 08 21[redakti fonton]

Saluton. Ĉar la senkrampa titolo ne ekzistas kiel memstara artikolo ĝis nun, mi dubas pri la utileco de la krampa parto. Tial mi proponas simpligi la titolon al "Moldavio". Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:16, 21 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: - Moldur (diskuto) 19:07, 21 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Principe, mi estas Por Por: Tamen, unue, oni decidu kion fari pri la "apartigilo" Moldavio (apartigilo), kiu esence entenas liston de diversepokaj stadioj en la historio de Moldavio. Tia duobligo estas eĉ pli bizara, se oni rimarkas, ke, ekzemple, Germanio, lando kun multe pli bunta historio, meritis nur unu artikolon :) Laŭ mi, oni simple forigu la "apartigilon", certiĝinte, ke ĝian enhavon plene kovras la artikolo Moldavio (lando). Amike, -Filozofo (diskuto) 20:17, 21 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kaj mi kontraŭas neceson forigi la apartigilon, kiu fakte estas ligita al alilingvaj artikoloj.--kani (diskuto) 17:00, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:50, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Supozeble pri Germanio mankas apartigilo, ja ekzistas ekzemple Orienta Germanio, Okcidenta Germanio, Nazia Germanio, Germana Regno, Germana Federacia Respubliko. --Crosstor (diskuto) 12:43, 27 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne scias, kial gravas, ĉu ĝi havu la krampan klarigilon aŭ ne. Sed sen ĝi, mi rekomendas, ke oni inkluzivu ligilon al la apartigila paĝo. La artikoloj en aliaj lingvoj faras tion.
Komento Komento: Ĝuste PIV prezentas diferencon inter Moldavio kaj Moldavujo. Tio meritas atenton! --Crosstor (diskuto) 10:54, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu lasta komento ne kondukus al kontraŭo por la ŝanĝo Moldavio (lando) -> Moldavio kaj ĉiuokaze kondukus al ŝanĝo de Princlando Moldavio al Moldavujo aŭ al Princlando Moldavujo, sed ankaŭ tio ne necesas, dum la vorto Princlando (ofte uzita en aliaj artikoloj) jam indikas la diferencon, sed tiu ŝanĝo eblus.--kani (diskuto) 11:02, 27 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 11:29, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arbarulo (diskuto) 13:32, 5 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Memkompreneble. —Supernabla🪰 08:11, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
{{farite}} —--Fenikals (diskuto) 19:27, 24 nov. 2023 (UTC) ankoraŭ la alinomado ne kompletiĝis. —Supernabla🪰 12:26, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: kaj nun ✔ Farite Moldavio (lando) -> Moldavio. ThomasPusch (diskuto) 16:43, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Domingo -> Dominika Respubliko 2021 08 25[redakti fonton]

La Akademia Listo de Rekomendataj Landnomoj de 2009 rekomendas la formon "Dominika Respubliko" kaj do nuligis la antaŭan Akademian rekomendon de la formo "Domingo". Dum PIV listigas ambaŭ formojn, ĉiuj aliaj gravaj fontoj por landnomoj konsentas pri la formo "Dominika Respubliko": La Akademio de Esperanto, UEA, Monato kaj ReVo donas preferon al la formo "Dominika Respubliko". La formo "Domingo" kompreneble plu estu menciata kiel alternativa formo, sed mi ne vidas kialon por tio, ke la Vikipedio preferu ĉi tiun malpli internacian formon. Marcos (diskuto) 13:33, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:15, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La Akademio ne profunde pripensis la efikon de sia decido pri ĉi tiu landnomo – efektive ĝi eraris. Ekzistas alia Kariba lando, kies nomo estas Dominiko kaj kiu estas respubliko, do ankaŭ ĝi estas plenrajte Dominika respubliko (komparu ekz. Irlanda respubliko). La plej internacia formo de República Dominicana, en multegaj lingvoj, havas la elementon dominikan – do ne nur dominik– kaj pro tio ankaŭ Esperanto verŝajne strebu al simila solvo. Mi ne proponas ion, nur atentigas pri la problemo. La Esperanta "Domingo" baziĝas sur la malnova koloniepoka nomo Santo Domingo, kaj ĝi havas almenaŭ la avantaĝon esti distingebla de Dominik(a respublik)o, sed ankaŭ ĝi ne estas bona. --Surfo 16:01, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute konsentas kun Surfo.--kani (diskuto) 16:58, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Senopinie, mi nur notas, ke la vorto "Dominicana" en la landnomo estas la hispanlingva adjektiva formo de "Domingo", do en Esperanto "Dominga". -Yehadut (diskuto) 09:06, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĝis kiam ne okazos bona solvo fari diferencon inter ambaŭ Dominikaj Respublikoj (vidu opinion de Surfo) ne faru ŝanĝon! --Crosstor (diskuto) 11:02, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 10:57, 27 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi preferas la oficialan terminon, anstataŭ neologismo (Domingo ne aperas en ReVo, sed Dominika Respubliko jes). Neniu problemo se ĝi estas iomete konfuzebla kun alia termino, ĝi ne estos la nura en la Vikipedioj, kaj tio esras facile evitinda per la aldono sur la unua linio de la ŝablono: Ne konfuzu...--DidCORN (diskuto) 19:53, 28 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ambaŭ vortoj estas neoficialaj laŭ la Akademio: "La Listo de Rekomendataj Landnomoj ne konsistigas oficialigon de landnomoj aŭ popolnomoj." Kaj ambaŭ vortoj ne estas neologismoj, ambaŭ aperas en PIV kaj Tekstaro, kaj la Akademio en la jaro 1989 eĉ rekomendis la landonomon "Domingo". La formo "Domingo" ne aperas en Reta Vortaro, sed ĝi eble ja estu menciata tie kiel alternativa formo, ĉar certe eblas trovi sufiĉajn citaĵojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:47, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Jam ✔ Farite far ThomasPusch. —Supernabla🪰 08:10, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]