Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio


2017

Proponis Uzanto:Moldur. Evidenta kazo, ĉu ne? Nur necesas decidi sub kiun titolon ni metu la novan artikolon: Gaŭlio estas la plej kutima nomo, sed la alilingvaj ligiloj ĉiuj estas kun Gaŭlujo. Ĉiukaze ni diskutu en Diskuto:Gaŭlujo, simple ĉar tiu paĝo jam ekzistas.--KEO144000 (diskuto) 14:27, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

✔ Farite la 30-a de aprilo 2018-- DidCORN (diskuto) 14:33, 10 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Genetika derivo → Genetika drivo 2017 02 14[redakti fonton]

Mi forte dubas, ĉu la termino "derivo" ĉi-tie taûgas. Laŭ PIV, derivo estas faka termino uzata nur pri vortoj, matematikaj objektoj, aŭ elektraj cirkvitoj. Miaopinie, la vorto drivo estas preferinda. Vidu ekzemple la artikolon Kontinenta drivo.—La komenton aldonis, sen subskribo, Félix H (diskuto • kontribuoj)

Por Por: Estus bone diskuti kun Kani.--Salatonbv (diskuto) 20:07, 14 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas ke eble estas pli taŭga termino drivo. Ĉiam la sama problemo: ni ne disponas el fakaj tekstoj kie kontroli tion. Oni povus lasi derivo kiel alidirektilo aŭ alternativa sinonimo.--kani (diskuto) 20:38, 14 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 13:24, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

La pli mallonga formo ankaŭ estas oficiala vorto kaj havas multe pli da rezultoj ĉe Google kaj en la Tekstaro de Esperanto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:14, 26 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: ĉu "aŭto" estas vere oficiala vorto? "Aŭtomobil'o" estas en la Grupo 8 de la Baza Radikaro Oficiala[1], sed nenie "aŭto" estas. La du vortoj ne estas en UNIVERSALA VORTARO DE LA LINGVO INTERNACIA ESPERANTO. En PIV, aŭto estas alia formo de aŭtomobilo, kiu estas klarigita. Do, en vikipedio la paĝo Aŭto estas sufiĉa kiel alidirektilo al Aŭtomobilo, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 03:51, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: La vorto aŭto estis oficialigita en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj la vorto aŭtomobilo estis oficialigita en la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ĉiuokaze, oficialeco ne tiom gravas, la plej uzata formo estu la ĉefa titolo, ĉu ne? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:45, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La vorto "aŭto" eĉ ankaŭ estas en via listo, tuj antaŭ la vorto "aŭtomobilo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:50, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
@Robin van der Vliet: Dankon pro la klarigo. Mi nun ne kontraŭas al la propono.--Salatonbv (diskuto) 18:50, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La samo okazis en la franca lingvo, kie "Auto" estas mallongigo de "Automobile" - cetere francoj plejofte diras "voiture" t.e. veturilo en la ĉiutaga parolado. --Dominik (diskuto) 05:34, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: "aŭto" estas multe pli uzata kaj instruata (ekz ĉe Duolingo) ol "aŭtomobilo", do ĝi devus esti la bazo nomo de la artikolo. VanegeEsperanto (diskuto) 13:57, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi voĉdonas por Aŭto. Kaj profitas la okazon por memorigi, ke temas pri unu el la Mil havendaj artikoloj, kiuj estas ankoraŭ en la meza kategorio (inter 10 000 kaj 30 000 bitokoj. Do, mi instigas al almeto de teksto, ĉar estas multaj listoj en la artikoloj kaj ne tiom da teksto. Mi promesas, ke mi iam revenos al tiu artikolo, ĉar fakte mia ĉefa tasko en Vikipedio estas plialtigi la kategoriojn de la Mil havendaj artikoloj. Mi pensis, ke mi jam faris kion mi povas en la literoj A kaj B, sed eble ne ankoraŭ. Tamen mia sciaro pri teknikaj terminoj estas malalta.--kani (diskuto) 08:35, 5 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 09:24, 5 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

LinuksoLinux 2017 02 28[redakti fonton]

Ĉiuj aliaj artikoloj uzas la originalan markonomon, do nomi ĝin laŭ la originala nomo estus pli kohera kaj ankaŭ pli respektema al la posedantoj de la markonomo. (Aliaj artikoloj pri operaciumoj kiuj ne uzas Esperantigon: Android, iOS, LibertyBSD, Lunar Linux, macOS, Microsoft Windows, MS-DOS, SkyOS, Symbian, Windows 10, Windows 2000, Windows 3.1, Windows 7, Windows 8, Windows 95, Windows 98, Windows Phone, Windows RT, Windows Vista, Windows XP.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:05, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Alie ni havas Makintoŝon k Unikson. Estus bone havi varmarkonomon kiel titolo, miaopinie, esperantigita nomo (kiel Linukso) estas uzinda en la tekstoj de artikolo.--Salatonbv (diskuto) 18:35, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Dominik (diskuto) 05:38, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 12:32, 19 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: --DidCORN (diskutoj) 13:32, 27 junio 2018 (UTC)

Farite.--RG72 (diskuto) 07:49, 28 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

La vorto "Knufli" aperas en neniu vortaro. Serĉo en Google per ""knufli" esperanto" trovas nur 14 trafojn. Tiu vorto ŝajne tre nova, kaj nur uzata ĉirkaŭ Flandrio (Belgujo). Tiu vorto ne estas internacia (ĝi devenas de nederlanda vorto), kaj estas uzata nur de loka komunumo. Jam multaj vortoj en Esperanto havas similan signifon: brakumi, karesi, dorloti, kaĵoli. "Knufli" bezonas klaran difinon, kiu pravigus ĝian ekziston inter aliaj vortoj. Por tiu internacia tago, mi proponas vorton internacie kompreneblan de Esperantistoj: "Internacia brakumtago". "Brakumo" estas vorto difinita en multaj vortaroj, kaj estas tio kion oni faras dum la Internacia knuflotago, almenaŭ en Francujo.

Forte por Forte por: "knufli" ne estas komprenebla ekster la loka renkontiĝa komunumo de Flandrio kaj ĉirkaŭ ĝi (Valonio, Nederlando, eble partoj de Germanujo). Eble tiu vorto havas apartan difinon, sed ĝi ne estas bezonata aŭ taŭga por nomi tiun internacian tagon, kiu ĉefe temas pri brakumoj. VanegeEsperanto (diskuto) 12:17, 17 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
✔ Farite-- La ŝanĝo estis farita de la aŭtoro de la artikolo VanegeEsperanto (diskuto) 13:09, 2 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Duoblaj artikoloj. Moldur (diskuto) 08:56, 9 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 14:08, 9 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon! :-) Moldur (diskuto) 16:39, 9 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

George (Novsudkimrio) 2017 09 05[redakti fonton]

Mi proponas alinomi titolojn de artikoloj pri lago sen "lago". Ekzemple, George (Novsudkimrio) estas tre stranga, ĉar George estas homa nomo. Tio estu Lago Georgo (Aŭstralio) (estas ankaŭ "Lago Georgo (Novjorkio)") aŭ almenau "Lago George". Se la nomo havas la signifon de lago en nacia lingvo (ekz. "Müggelsee"), oni ne ĉiam devas aldoni "lago"-n al la propra nomo.--Salatonbv (diskuto) 13:04, 5 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Bertilo diras :
"Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la provinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo, Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regnoRt.130 k.t.p."[2]
Tio estu aplikata al ĉi tiu kazo. Ne nur "Lago Georgo", estas homnomo Georgo, Georgurbo, k.a.--Salatonbv (diskuto) 05:30, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke vi diras pri ĝeneralaj reguloj. Mi kontraŭas. Mi diras ke ni bezonas referenco(j)n pri tiu kazo. Precize: kie en esperantlingva literaturo ekzistas esperantlingva nomo de Lake George? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:14, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

TatarstanoTatario 2017 09 12[redakti fonton]

Ĉi tiu formo troviĝas en PIV, krome ĝi ankaŭ estas pli kohera kun la aliaj nomoj de ruslandaj subjektoj (Ĉuvaŝio, Ĉeĉenio, Udmurtio, kaj tiel plu). Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:23, 12 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Por Por: :Al mi estas malfacile opinii... tamen via rezono ŝajnas konsekvenca kaj saĝa. Vikiano (diskuto) 17:52, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne kontraŭas la alinomon, sed la argumento pri kohereco de la nomo estas dubinda. Tatarstano nomiĝas simile al pluraj aliaj tjurklingvaj administraj unuoj: Baŝkortostano, Uzbekistano, Kazaĥstano ktp.--RG72 (diskuto) 06:23, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kaj Esperante tiuj landoj nomiĝas Uzbekio, Kazaĥio ktp. (aŭ, tradicie, Uzbekujo, Kazaĥujo ktp) laŭ la oficialaj decidoj de Akademio de Esperanto kaj NPIV. Osteologia (diskuto) 20:12, 29 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne havas ĉe mi esperantlingvan bibliotekon pri la lando, sed mi forte dubas ke la vortoj "Tatario" (aŭ "Tatarujo") estus en presitaj dokumentoj pli oftaj ol la vorto "Tatarstano", kiu rekte kopias la originan nomon tatare nomatan Татарста́н (do Tatarstan', kaj ruse, la oficiala registara lingvo de la Rusia Federacio, estas same). Do mi petus pruvon kun referencoj ke pli oftus la esperantigita vorto "Tatario" por Татарста́н, por konvinkiĝi. ThomasPusch (diskuto) 15:30, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Por Por: Osteologia (diskuto) 12:36, 29 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ la plej aktuala vortaro de p-ro Krause "Plena Vortaro Esperanto-Germana", paĝo 1321, "Tatarstano" estas aŭtonoma respubliko en la orienta parto de eŭropa Ruslando, dum ke "Tatario" resp. "Tatarujo" eĉ estas la enazia hejmlando de la tataroj. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Tio, kion ni laŭ mi faru, estas sekvi PIV. PIV fakte entute ne registras la formon "Tatarstano". PMEG diras, ke "[p]lej bone estas [...] uzi UJ aŭ I en tiaj nomoj". Ĉi tiu artikolo ial estas la sola, kiu uzas la sufikson "(i)stan" en la titolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:17, 4 jun. 2021 (UTC)Turkestano[Respondi]
Ne, tiu titolo ne estas la sola tiele, estas ankaŭ Turkestano.--DidCORN (diskuto) 16:36, 5 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
En tiu vorto ĝi ne estas sufikso. En Turkestano loĝas turkestananoj, sed en Tatario/Tatarstano loĝas tataroj. Jen ĉapitro en PMEG pri la temo, kiu ankaŭ mencias "Turkestano". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:57, 5 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: "Tatario" aliĝus la drolan klubon por misuzantoj de la afikso "-i". Germanio kaj Francio ja estis kemiaj elementoj antaŭ ke iu nenial rompis la lingvon. Tatarstano aŭ Tatarlando, ne "-io". Taylor 49 (diskuto) 17:24, 5 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: En pluraj lingvoj (en tiu nombro la tatara kaj la rusa) ekzistas persdevena sufikso «stan» (estas vikipediaj artikoloj pri ĝi en tridek lingvoj). En Esperanto stano estas metalo; la vorto Tatarstano sonas en Esperanto same strange kiel TatarferoTatarkupro. Gamliel Fiŝkin 14:56, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉi tiu formo estas la sola formo kiu troviĝas en PIV, ĝi estis uzata de Zamenhof, ĝi estas ĝenerale pli ofte uzata (kontrolu per Google) kaj ĝi ankaŭ estas pli internacia. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:28, 16 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Saluton, Robin! Vi estas tute prava (laŭ mi) pri la formo antisemitismo. Jes, ĝi estas internacia, ĝi estas uzita de Zamenhof. Tamen, mi pripensas, ĉu estas oportune kaj ja necese anstataŭigi la esprimon kontraŭjudismo, kiu estas tute senpere komprenebla kaj samsignifa kunmetaĵo? Se la artikolo estus dekomence nomata antisemistimo mi mem tute ne emus ekdiskuti pri eventuala ŝanĝo al kontraŭjudismo. La kialojn vi mem tre bone prezentis. Do, mi proponas ne ŝanĝi. Amike kaj frate, Vikiano (diskuto) 15:27, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
@Vikiano: kie en literaturo ekzistis nomo: "kontraŭjudismo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:05, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: Mi neniam renkontis ĝin. Se ni prenus por kriterio la efektivan uzadon en literaturo certe ni neniel pravigus la restigon de la kunmetaĵo. Mia reago signifas: la termino kontraŭjudismo estas, laŭ mi, memkomprenebla kaj tute samsignifa kun antisemitismo; ties uzado aŭ ne uzado en literaturo, ĉi-okaze, ne gravas. Mi povas esti malprava. Se konsideri la principion menciitan de Robin, jes, mi konsentas kun la ŝanĝo. Vikiano (diskuto) 23:46, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi daŭre proponas kaj preferas la plej internacian formon ol kunmetaĵon, certe se ĝi estas plej ofte uzata. Ne gravas al mi kiu formo estas la nuna formo por la titolo, nur gravas kiu formo estas plej ofte uzata. Laŭ la oficialaj reguloj pri titoloj de artikoloj la artikolo kuŝu sub la ĉefa sinonimo, tio certe estas "antisemitismo". (Tio ankaŭ estus pli kohera kun la artikolo pri filosemitismo.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:28, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi kontraŭe pli gravaj (en vikipedio) estas referencoj ol tio ĉu vorto estas bone konstruita. Se referencojn diras diverse ni devas decidiu kiu referenco jestas plej estima/grava/oficjala. Ĉi tie estas PIV kontraŭ reta-vortaro.de (sed ankaŭ reta-vortaro.de konsentas ke kontraŭjudismo estas alredirektas al antisemitismo) do mi estas Por Por: alinomigi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 06:31, 18 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
ReVo ekde hieraŭ alidirektas kontraŭjudismo al antisemitismo, hieraŭ mi inversigis la ordon pro la samaj ĉi-tieaj menciitaj kialoj. Mi ankaŭ aldonis la vorton filosemit(ism)o al ReVo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:21, 18 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: . Indas scii, ke la vorton inventis germanaj antisemitoj, ne judoj, kaj ili ĉiam ĉefe celis kontraŭecon al judismo. La uzo de la termino estas do iuspeca "repreno" de termino pasinte uzata de antisemitoj mem. Ligata (diskuto) 21:54, 4 okt. 2017 (UTC) Originale germanaj antisemitoj ekuzis la terminon por leĝitimigi la koncepton, antaŭe nomatan "judmalamo" aŭ "judhato." Ligata (diskuto) 22:03, 4 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sal Robin! Mi ne scias la plej bonan formon, sed la plej logika formo estas "kontraŭsemidismo" (240 serĉrezultoj en Google, do ne ofte uzata), ĉu ne? anti ➝ kontaŭ; semit ➝ semid; ismo. Kun nehelpantaj salutoj, Warddekock 13:57, 20 maj. 2018 (UTC).[Respondi]
Mi pensas, ke la plej logika formo estas "antisemitismo", laŭ la 15-a regulo de Esperanto. Oni ĉiuokaze ne uzu la plej logikan formon, sed la plej uzatan formon en la efektiva lingvouzo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:23, 22 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Atentu! Temas pri la du malsamaj nocioj kaj artikoloj. La unua ideologio kontraŭas la judismon, la dua ideologio kontraŭas la judojn ĝenerale, sendepende de ilia religia aparteno. RG72 (diskuto) 11:09, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Azuki-faba supoHong dou tang 2017 12 27[redakti fonton]

--🍆melongena (diskuto) 12:48, 27 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

La formo "Potsdamo" estas en PIV, sed ĝi estas misskribo de la vorto "Pocdamo". Vidu ekzemple tsetseo en PIV kaj ankaŭ vidu la noton pri la vorto "Potsdamo" en PMEG. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 00:55, 30 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Aperas (kvankam mi ne profunde esploris la aferon) ke la kutima nomo en Esperanto estas "Potsdamo". Mi do rekomendas lasi la artikolon kun tiu nomo, sed kun aldono de lingva noto pri la alia, teorie pli bona formo "Pocdamo". Moldur (diskuto) 18:31, 1 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur! Mi konsentas ke vikipedio sekvus ĝeneralan lingvouzon de Esperanto, sed la gvidlinio aŭ normo por juĝi ĝeneralan lingvouzon estas ne klara kaj dubasenca. (Speciale la uzado en rusa lingvo estas ne propra "fonto", ĉar la esperanta normo ne devas sekvi specifan uzon, krom la originala lingvo. (eĉ en tiu kazo, Germana lingvo estas originala lingvo por juĝi esperantan nomon.)) Kaj la teorio, kiu vi diris kiel "iu teoria elpensaĵo" estas fakte la teorio de Ludoviko Zamenhof, kiu regulas la bazan uzadon de esperanto. Mi pensas ke vi plibone scias pri Esperanto, do mi volas demandi al vi, kial ĝenerala lingvouzo estas priora ol prinzipo de esperanta gramatiko, laŭ kiu fonto. (ekzemple, akademiaj referencoj) Flugkapitano (diskuto) 12:03, 2 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne anticipis propran respondon el vi, do mi aldonas komenton: la koncepto de "Ĝenerala lingvouzo" estas tro oportuna logiko por justigo de persona insisto. Simple diru la logikon de tio estas, 'Se popolo uzas tiun vorton, tio estas korekta. Do mia penso estas korekta'. Tamen Vikipedio unue rekomendas Esperantigon, tiam rekomendas respektivan latinliterigan skribon. Ankaŭ PIV nomigas tiun urbon kiel "Potsdamo", tamen Reta Vortaro nomigas kiel "Pocdamon". Do se vortaroj uzas du vortojn, ni eblas selekti unu el du skriboj. Kaj se Vikipedio rekomendas esperantigon unue, mi pensas ke esperantigita nomo "Pocdamo" estas propra.
(Sed mi komprenas pri tio, ke se vi ne eblus respondi, ĉar klarigi kun respektivaj faktoj estas iomete facila por vi.) Flugkapitano (diskuto) 21:52, 2 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Flugkapitano! La ĝenerala lingvouzo estas grava faktoro, kiun Vikipedio ne povas simple ignori. Tio ne signifas ke "ĝenerala lingvouzo kongruas kun mia persona insisto", kaj ankaŭ ne signifas ke "tio kion la popolo uzas estas korekta". Tute male! En kelkaj okazoj la ĝenerala lingvouzo nek estas korekta, nek kongruas kun mia persona prefero. Jen konkreta ekzemplo: Vidu la nomon de la lando kies ĉefurbo Potsdam estas: En ĝenerala lingvouzo ĝi nomatas Brandenburgio (inkluzive de esperantistoj de tiu lando mem, vidu https://esperanto.berlin/), kvankam la rekomendata formo, laŭ PMEG kaj la Akademio de Esperanto ja estas Brandenburgo, sen "i". (Vidu http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/i.html#i-1m4) La landnoma sufikso -i- ja estas akceptata sinonimo de -uj- por landnomo derivita de popolo, sed ne por nomo derivita de urbo, rivero, monto aŭ simile. Se vi kredas ke la ĝenerala lingvouzo ne gravas por Vikipedio, tiam proponu ŝanĝon de la misformitaj landnomoj Brandenburgio, Kebekio, Novjorkio, Oldenburgio al la pli taŭgaj formoj "Brandenburgo" (federacia lando), "Kebeko" (provinco), "Novjorko" (usona ŝtato), "Oldenburgo" (lando) kaj tiel plu. Se vi sukcesos en tiuj alinomadoj, mi ja koncedos ke ĝenerala lingvouzo ne estas supera ol principo de esperanta gramatiko. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:23, 5 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur! Mi bone legis vian opinion kaj respondas: Mi pensas ke ĝenerala lingvouzo gravas, sed eblas akceptanta, kiam ĝi ne kontraŭas gramatikon de Esperanto: La esperanta gramatiko estas pli supera ol ĝenerala uzo, ĉar tio regulas bazan uzadon de lingvo. Ni uzas esperanton laŭ tiuj prinzipoj, do ni ne eblas simple ignori tiujn prinzipojn, kiel konstitucio. Eble popolo (aŭ aliaj esperantistoj) uzus tradician nomon aŭ misformitan nomon, sed Vikipedio necesas oferi korektan signifon laŭ Esperanto, do esperanta gramatiko superas ol aliaj. Ĝenerala vido ankaŭ gravas, tamen ĝi devos ne kontraŭi tiujn prinzipojn. Mi konsentas kun vi pri misformitaj landnomoj (la misformitaj landnomoj (kiuj vi menciis) devos ŝanĝi laŭ pli taŭgaj formoj) kaj eblas adapti sekvajn prinzipojn:
1. Esperantigu loknomojn (kiel landnomo kaj urbnomo), sed respektu lokan prononcon.
Ekz. Cherbourg-Octeville: Ŝerbur-Oktevilo / Szczecin: Ŝĉecino
1-1. Ne traduku aŭ esperantigu signifon de loknomojn.
Ekz. Turkmenio: Turkmenistano aŭ Turkmenistanio / Malalta Novgorodo: Niĵnij Novgorodo (aŭ Niĵnij-Novgorodo) / Frankfurto ĉe Majno: "Frankfurto am Main" aŭ "Frankfurto (Majno)" / Rostov ĉe Dono: Rostov-na-Donu
1-2. Se pluraj nomoj estas uzata por loknomo, uzu kaj respektu nuntempan oficialan loknomon.
Ekz. Birmo (El angla nomo: "Burma"): Mijanmao (El oficiala nomo, "Myanma") / Bombajo (El angla nomo: "Bombay"): Mumbai (El barata nomo: "Mumbai")
2. Ne esperantigu registran markon aŭ komercan nomon (ekz. nomo de kompanio, aŭ produkto) kaj uzu originalan nomon, sed skribu en latina alfabeto.
Ekz. Postu-tiu: Post-it / Boingo: Boeing / Aerobuso: Airbus / Сухой: Sukhoi aŭ Suĥoĵ / 小米: Xiaomi aŭ Ŝaomi
3. Ne esperantigu personan nomon kaj uzu originalan nomon, sed skribu en latina alfabeto.
Ekz. Karlo de Golo: Charles de Gaulle / Georgo Vaŝingtono: George Washington
3-1 Esperantigu la titolon de reĝoj aŭ reĝinoj.
Ekz. Gaius Octavius: Aŭgusto CezaroAugustus
4. La nomo de registra aŭ internacia organizaĵo devigos skribita laŭ oficiala esperantigita nomo.
Ekz. Central Intelligence Agency: Centra Inteligenteca Agentejo / International Air Transport Association: Internacia Aera Transporta Asocio
Eble tiuj prinzipoj helpos alinomadon de artikoloj: almenaŭ mi aŭ aliaj uzantoj eblas juĝi artikolon aŭ titolon laŭ ĝeneralaj prinzipoj. Flugkapitano (diskuto) 00:31, 6 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kolegoj! Mi lasis lastan opinion la 6-an de januaro kaj nuntempe diskuto ne pli daŭriĝas. Mi atendos vian respondon ĝis 12-an de januaro, kaj konkludos diskuton. Post la konkludo, mi komencos alinomadon de artikoloj, kiel vi proponis. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 11:17, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Haltu, ne tro rapide! Ni ja havas regulojn por tio. Por ĉiu artikolo kiun vi volas alinomi, ekzemple Kebekio, Brandenburgio: Unue, metu ŝablonon {{alinomu}} en tiun artikolon, por ebligi diskuton pri tiu artikolo al interesitaj vikipedianoj (ekz-e Kebek(i)anoj, Brandenburg(i)anoj, ...). Lasu tempon por la diskuto, partoprenu, diskutu, argumentu. Kaj fine, se la diskutantoj jesos al via propono (!), tiam eblos alinomi tiun artikolon. La diskuto ĉi tie ja ĝis nun nur temas pri la nomo de Potsdam, ne pri la aliaj menciitaj artikoloj, nek pri ĝeneralaj principoj de esperantigo de nomoj. Ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 16:14, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Jes, mi ankaŭ bone scias pri tiu regulo, ĉar tio estas norma prozeduro por alinomado. En alia Vikipedio (speciale kiel angla) tiu regulo efike verkas, do uzantoj eblas diskuti kaj alinomi en propra tempo.
Sed vi estas senora membro de Vikipedio, do vi scias ke tiu regulo estas (amphgouos), ĉar ĝi ne reuglas kiel uzi tion. Ekzemple, se vi dezirus alinomi "Potsdamo" al "Poĉdamo", laŭ tiu regulo, vi devos diskuti kun aliaj uzantoj (eĉ sanĝi unu leteron), kaj devos alinomi, post ili konsentos kun mi. Tio estas teorie prava. Tamen, fakte ne multaj uzantoj partoprenas en diskuto: Nur kelkaj uzantoj parotprenas en diskuto, kaj la plimulto de uzantoj ne propre respondas, do rezulte vi devos atendi por longtempo. (kaj honeste, ankaŭ vi ne respondis pri mia komento por tri tagoj, kiam vi redaktis aliajn artikolojn.) Eĉ kelkaj superaj diskutoj ne daŭriĝas ĝis nun. Vi eblas alinomi tiun artikolon por kelkaj sekundoj, sed nuntempe en tiu diskuto nur vi kaj mi partoprenas por tagoj. Do konsekvence tio nenesece malŝaparas tro multan tempon.
Mi ne ŝatas malŝpari mian tempon, kaj kredas ke vi ankaŭ ne volas perdi sian tempon pro atendo de respondo. Mi ne pensas ke vi preferas bŭrokratismon. Do bonvolu esti pragmate: Mi proponas solvon por viaj petoj.

#1 Pri tiu diskuto : Nuntempe ŝablono estis aldonita, kaj nur vi kaj mi partoprenas en diskuto pri alinomado. Do mi atendos alian opinion por unu semajno (Ĝis 17/01/2018): Unu semajno estos propra tempo por partopreni kaj diskuti. Se vi dezirus, eblas vi proponi plilongigo de tempo por diskuto. Sed diskuto ne pli daŭros post la tiu tempo, tiam mi konkludos diskuton post la semajno.
#2 Alinomado de aliaj artikoloj : Se vi konsentos, mi komencos alinomadon de menciitaj artikoloj. Eble vi povas komenci novan diskuton kun mi.
#3 Inteligento: Bonvolu diskuti en mia diskutpaĝo, ĉu bone?

Flugkapitano (diskuto) 12:34, 10 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

En Vikipedio ne necesas rapidi. Prefere pli longaj diskutoj kun bonaj rezultoj kaj vasta interkonsento, ol rapidaj redaktegoj se ili estos kontroversaj.
Ni vikipedianoj ĉiuj laboras ĉi tie libervole kaj senpage. Foje oni for-estas dum pluraj tagoj. Neniu volas reveni al Vikipedio post kelkaj tagoj kaj vidi sian laboron detruita pro tro mallonga diskuto pri kontroversa redaktopropono.
Pri Potsdamo / Pocdamo ja nun okazis diskuto. Bedaŭrinde ne kun-diskutis iu esperantisto el Potsdam men. Eble oni tamen povas konkludi tiun diskuton nun.
Sincere, kaj malrapide, Moldur (diskuto) 17:28, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Tiu diskuto estas sufiĉe longa kaj mi sufiĉe klarigis pri via komento. Ne konfuzu fakton kun via deziro: Nun neniu partoprenas, nek vi kaj mi. Vi ne proponis dezirantan daton por plilongigo de diskuta tempo, do mi regardos ke vi konsentis pri propono #1. La diskuto estos konkludita la 17-an de januaro. Dankon por via opinio. Flugkapitano (diskuto) 22:20, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi atendos respondon ĝis 17-an de januaro, kaj post la tempo mi konkludos kaj alinomigos artikolon. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 22:20, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ŝatus atentigi vin, ke vi ne rajtas alinomi la artikolon pro teĥnikaj kialoj. Nur administranto povas fari tion. Sed ŝajnas al mi, ke administrantoj jam dumlonge ne viztis ĉi tiun paĝon... Vidu kiom da netraktitaj petoj estas en ĉi tiu paĝo... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:53, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Robin van der Vliet! mi legis regulojn pri lingvajo kaj reguloj pri titoloj, sed ne trovis ke 'nur administranto rajtas alinomigi'. Ĉu eblas vi montri korektan regulon? Se nur administranto eblas alinomigi artikolon, tio signifas ke pluraj funkcioj de revizianto estas seriozaj teĥinkaj eraroj, ĉar ĉiuj reviziantoj eblas alinomigi artikolon. Vi ankaŭ alinomis Potsdama Interkonsento al Pocdama Interkonsento, movis paĝon "Kategorio:Potsdamo" al "Kategorio:Pocdamo". Se vi prave diris, kial vi alinomis tiujn artikolojn sen konsedo de administranto? Flugkapitano (diskuto) 14:02, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Nu, ne temas pri regulo, temas pri teĥnikaĵo. Simple provu alinomi la artikolon. Vi ne sukcesos, ĉar oni redaktis la artikolon Pocdamo antaŭe mane. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:07, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Antaŭe kiam mi alinomis Reĝa Aerarmeo, mi ankaŭ vidis saman erareton. Mi mane movis paĝon, do pri teĥinkaĵo vi ne necesas zorgi: Mi eblas alinomigi mane. Flugkapitano (diskuto) 14:11, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Neniam faru tion tiel! Tio fuŝas la historion de la artikolo kaj malrespektas la kopirajton de la orginalaj aŭtoroj, ĉar oni ne plu mencias ilin en la historio. Administranto devas fari alinomi ĝin. Mi malfaris vian ŝanĝon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:21, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Robin, vi devos lerni kiel ĝentile diri kaj logike klarigi vian opinion kun aliaj, speciale kiam vi diras en oficiala diskuto. Unue klarigu vian opinion en diskuto, tiam faru tion, OK? Flugkapitano (diskuto) 16:18, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kolegoj. Eble vi vidis malbonan manieron el pluraj uzantoj, tamen mi petas vin koncentirigi en diskuto: Se diskuto pri tiu temo (Pri "Pocdamo") ĝis la planita dato (17-an de januaro), mi konkludos kaj komencos redakti artikolon. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 16:45, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Flugkapitano! Nu, diskuto pri Potsdamo / Pocdamo bonorde okazis. Entute estis 3 voĉoj por, 2 voĉoj kontraŭ, unu diskutanto (mi) estas hezita. 3 estas pli ol 2, sed ne pli ol duono de la diskutintoj, do tre malforta plimulto. Se vi ĉiuokaze intencas interpreti tion kiel "jes" kaj intencas realigi la alinomadon, tiam validas tio kion prave kaj ĝentile priatentigas Robin van der Vliet: Nur administranto povas bonorde fari tion. Mi diras tion al vi ĝentile kaj kun klarigoj, por ke vi afable komprenu. Vi nepre ne kopiu la enhavon de Potsdamo al Pocdamo - tio estas "Evidenta, sed tre malbona solvo", laŭ VP:ALI. Ĉu "regulo" aŭ "gvidlinio", tio ĉiuokaze estas la nun valida, vasta interkonsento inter la vikipedianoj, kaj ĝi ekzistas kun bonaj kialoj. Se vi rompos kontraŭ tiu interkonsento ("regulo" aŭ "gvidlinio"), vi vidos (kiel vi fakte jam vidis) ke aliaj vikipedianoj malakceptos vian rompon kaj malfaros viajn ŝanĝojn. Se vi ade insistos rompi kontraŭ interkonsento, oni fine proponos forbari vin. Ne risku tion, lasu administranton alinomi. Jen listo da ili: [3]. Mi pensas ke pluraj estas aktivaj nun, ekzemple ThomasPusch, Narvalo kaj RG72. - Pri ebla alinomado de aliaj artikoloj, ekzemple Brandenburgio -> Brandenburgo (lando): Se vi volas tian alinomadon, kiu ja "povus esti polemika", vi sekvu la interkonsentitan proceduron en VP:ALI. Por eviti miskomprenojn: Ne, mi ne donas konsenton ke vi alinomigu sen la propra (eble burokratia) proceduro. - Afable kaj sincere vin salutas Moldur (diskuto) 21:30, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur! Se vi prave diris, nur administranto bonorde alinomigi tion, ĉu ne? Sed vi kaj Robin van der Vliet ankaŭ movis pluraj paĝon sen diskuto, do tio signifas ke ĉu ne kapablas reviziantoj alinomigi artikolon? Vi diris ke "Ĉu "regulo" aŭ "gvidlinio", tio ĉiuokaze estas la nun valida, vasta interkonsento inter la vikipedianoj, kaj ĝi ekzistas kun bonaj kialoj." Sed tio estas ne sufiĉa por diri tion kiel regulo.

Sed, bonvolu reveni al temo: Se nur administranto eblas alinomi tion, (laŭ vi deziras) Nur mi necesas simple peti alinomadon al administranto. Kaj vi, Robin van der Vliet sincere kaj forte deziras alinomi laŭ tiu interkonsento, mi konkludos kiel vi deziras. ("rompo", "forbari"... ĉu forgesis vi kial vi partoprenis en tiu diskuto, ĉu ne?)
Do teorie kaj principe, laŭ vi deziras, mi petos alinomadon de artikolo al administranto. OK? Do mi atendos alian opinion (aŭ alia opinio) ĝis la planita dato (17-an de januaro). Se vi dezirus plidiskuti pri tio aŭ plilongigi diskuta tempo, bonvolu diru la daton, ĝis kiam vi volas diskuti. Kaj se vi havas alian "solvon", antaŭ akuzi min, bonvolu proponi ĝin.

@Moldur: Ne pri VP:ALI, Ne pri alinomado de aliaj artikoloj, bonvolu opinii pri "Pocdamo". Se vi dezirus diskuti pri alinomada proceduro Bonvolu malfermi diskuton sendenpende. Koncentrigu en diskuto, mi petas.

Saluton, kolegoj. La diskuto atendas alian opinion ĝis la planita dato (17-an de januaro). Post la dato, mi petos al administranto por konkludo de diskuto kaj alinomado de artikolo. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 16:45, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi opinias jenon:

  • Mi forte kontraŭas amasan alinomadon de la artikoloj! Vikipedio estas longdaŭra projekto kun siaj tradicioj kaj historio. Ne eblas arbitre ŝanĝi ilin.
  • Se formon Potsdamo aprobas PIV kaj reala lingvouzo, mi ne vidas kialojn eksperimenti en la enciklopedio, kiu spegulas la jaman lingvouzon, ne tiun elpensitan. Tiel funkcias ĉiuj enciklopedioj, do la esperanto-vikio ne estu stranga escepto.
  • Marĝena sed grava rimarko: iuj diskutantoj devas altigi sian lingvonivelon, ĉar ne decas diskuti pri lingvaj aferoj en enciklopedia forumo kaj dume fari komencantajn erarojn en ĉiu frazo.--RG72 (diskuto) 06:20, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, RG72! Eble mi pensas ke vi interese vidis tiun diskuton, tamen kial vi ne partoprenis? Se vi(RG72) volas decidi pri tiu diskuto, nun estas propra tempo por decido, ĉu ne? Flugkapitano (diskuto) 08:37, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi forte aprobas la ĵusan komenton de RG72, kiu resumas la diraĵojn ankaŭ de Dominik kaj Moldur, ke "se formon Potsdamo aprobas PIV kaj reala lingvouzo, ne videblas kialoj eksperimenti en la enciklopedio, kiu spegulas la jaman lingvouzon, ne tiun elpensitan". Aparte substrekendas la reala lingvouzo: ekde pli ol 100 jaroj ekzistas presitaj dokumentoj en Esperanto pri "Potsdamo", longe longe antaŭ ol ekaperis la unua ideo de la vikipedia projekto. Estas iuj kazoj en kiuj eblus dubi pri esperantigo per "ts" aŭ "c" - se la origina vorto estas nelatinlitera, eblus dubi eĉ pli: ekzemplo estas la japana urbo de la IJK 1965, kiu en paperaj esperantaj dokumentoj nomatas Ocu (kun "c", japane 大津市), kvankam en la Hepburn-transskribo estas Ōtsu-shi (ts) kaj en la Kunrejn-transskribo Ôtu-si (ts), kaj laŭ la vikipedia artikolo la urbo en Esperanto estas "foje ankaŭ latinliterigita Otsu". Tie la reala lingvouzo decidis pri Ocu. Bone. Pri Potsdamo simple estas aliel. ThomasPusch (diskuto) 09:21, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Nun voĉo "kontraŭ" ricevis pli ol 5 voĉoj (Dominik, Kabhi2011, Moldur, RG72, ThomasPusch). Du estas nunaj administrantoj. Do eble tiuj voĉoj estas sufiĉa por nuligi alinomadon el "Potsdamo" al "Pocdamo".
Kiam mi partoprenis en tiu diskuto, originale mi deziris vidi ĉiun proceduron de alinomado. Tamen, disturbo, akuzo, insulto... eĉ nun Robin provokas redaktomiliton kun mi kaj "iu administranto" insultas. Do tio estas sensignifa por daŭrigi diskuti kaj partopreni, ĉar mi ne partoprenas en diskuto por akuziĝi.
Do al mi ne pli "eblas" partopreni en tiu diskuto. Mi ne pli intervenos en diskuto: La proponanto Robin van der Vliet kaj du administrantoj partoprenos anstataŭe mi. Ankaŭ mi nuligas mian voĉon, do voĉo "por" ricevos du voĉojn. Restaj aferoj decidiĝos de partoprenantoj, do ne pli disturbu min. Flugkapitano (diskuto) 15:03, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Estimata Flugkapitano! Mi bedaŭras se vi forlasas la diskuton kun malagrablaj sentoj. Laŭ mia kompreno, neniu diskutanto havis malbonan intencon. Neniu estis malĝentila, neniu insultis, provokis aŭ maljuste akuzis. Mi bedaŭras se vi tion perceptis malsame. Pluraj bonvolaj diskutantoj provis klarigi al vi detalojn kiel funkcias Vikipedio, kiujn vi ankoraŭ ne sciis. Bedaŭrinde ne ĉiuj klarigoj atingis sian celon. Okazis miskomprenoj kaj lingvaj malfacilaĵoj. Mi esperas ke vi tamen restos amika kun Vikipedio, kaj daŭrigos pozitive kontribui al ĝi, specife pri aviadaj temoj, kie vi estas pli sperta ol ni aliaj. Sincere salutas Moldur (diskuto) 08:18, 15 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉi tiu diskuto jam stagnas dum monatoj kaj ŝajnas al mi, ke ni ne sukcesas atingi konsenton. Mi ŝatus proponi kompromisan eblon, alinomi la artikolon al la germanlingva formo "Potsdam" kaj mencii ambaŭ esperantigojn en la artikolo. Ĝuste tiun solvon oni ankaŭ uzas por Pittsburgh. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:27, 28 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bona kompromiso! - Moldur (diskuto) 14:45, 28 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:19, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]