Cherbourg-Octeville
Cherbourg-Octeville | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Manche (subprefektejo) | ||
Arondismento | Cherbourg-Octeville (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
Malaperinta en | 1-a de januaro 2016 | ||
INSEE kodo | 50129 [+] | ||
Poŝtkodo | 50100 / 50130 | ||
Kodo laŭ INSEE | 50129 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Bernard Cazeneuve 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 288 (2007) | ||
Loĝdenso | 2 825 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 38′ N, 1° 37′ U (mapo)49.638611111111-1.6158333333333Koordinatoj: 49° 38′ N, 1° 37′ U (mapo) | ||
Alto | De 0 al 139 m | ||
Areo | 14,26 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cherbourg-Octeville [ʃεʁbuʁɔktəvil], aŭ pli simple Cherbourg, Esperante: Ĉerburgo, estas malaperinta franca komunumo lokita en la departemento Manche kaj en la regiono Normandio, nordokcidente de Francio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.
Cherbourg-Octeville havas proksimume 42 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Cherbourgeois en la franca. Cherbourg gastigas armilaron de la franca militŝiparo.
Ĝi nun formas parton de nova komunumo Cherbourg-en-Cotentin.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Cherbourg-Octeville situas norde de la duoninsulo Cotentin ĉe la Manika Markolo, je la elfluejo de la rivero Divette, 120 kilometrojn el la anglaj bordoj. Ĝi estas la plej granda urbo de la departemento. La komunumo Cherbourg-Octeville formiĝis, kiam la urbo Cherbourg absorbis Octeville je la 28-a de februaro 2000.
Historio[redakti | redakti fonton]
Mezepoke, la urbo nomiĝis Carusburc, sed antaŭe havis aliajn nomojn kiel Coesaris burgus, Caroburgus aŭ kelkfoje Cherebertum. La nomo "Cherbourg" ne stabiliĝis antaŭ la fino de la 17-a jarcento.
En 1776, pro peto de Ludoviko la 16-a, komisio estrita de Pierre André de Suffren devis elekti la plej taŭgan strategian havenon por la defendo de la bordoj de la Manika Markolo inter tri kandidatoj, tio estas Cherbourg, Ambleteuse kaj Boulogne-sur-Mer. La raporto de la komisio konsideris, ke nur Cherbourg sufiĉe taŭgis por gastigi kaj protekti almenaŭ 80 militŝipojn. Ekde 1783, tri inĝenieroj sinsekvis dum pli ol 70 jaroj por starigi la 4000-metrojn longan digon.
En 1905, Cherbourg gastigis internacian ekspozicion, kaj cetere konsistigis la unuan vojaĝetapon de la RMS Titanic en 1912. En 1944, Cherbourg estis la ĉefa prioritato de la usonaj soldatoj elŝipigitaj al Utah Beach, ĉar la urbo estis la sola profundakva haveno de la regiono.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Komunumoj de Manche
- Listo de urboj de Francio
- Cherbourg (stacidomo)
- Cherbourg-Maritime (stacidomo)
- Les Parapluies de Cherbourg