Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, februaro 2022


Ne plu aktivaj (februaro 2022)[redakti fonton]

Ultimato de Ĥruŝĉov ==> Berlina krizo (1961) 2022 02 01[redakti fonton]

Ĉar la ultimato estis nur lanĉilo de la krizo. En la aliaj vikioj la artikolo nomiĝas tiel. RG72 (diskuto) 05:19, 1 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: - Moldur (diskuto) 06:28, 1 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 19:43, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 09:13, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kapitolejo de Usono -> Kapitolo de Usono[redakti fonton]

Malfaro de ĵusa alinomado. - Moldur (diskuto) 22:34, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 23:39, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 20:32, 1 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 08:53, 2 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite, kaj ankaŭ Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono. Dankon! - Moldur (diskuto) 05:34, 5 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne-profitcela organizaĵo --> Neprofita organizaĵo --> Neprofitcela organizaĵo 2022 02 15[redakti fonton]

Bv administranto alinomi paĝon Ne-profitcela organizaĵo, ĉar oni skribas ekzemple "negranda" kaj ne "ne-granda". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:34, 15 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Krome estas diversaj kategorioj Kategorio:Ne-profitaj organizaĵoj, kie estas ĉu neĝuste uzita streketo. Tia kategorio kaj la subkategorioj estas same alinomendaj al kategorioj sen streketo. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:44, 15 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi jesas pri la forstreko de la streketo, sed oni devas konservi la celon de la organizaĵo, do mi voĉdonas por Neprofitcela organizaĵo, la adjektivo "neprofita" havas pasivan kromsencon; multaj aliaj organizaĵoj estas neprofitaj, pri kiu damaĝe tio ne estas la celo.DidCORN (diskuto) 15:37, 17 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento:
1. Mi ne kontraŭas forigon de la streko pro la kialoj de unuformeco. Oni tamen konsciu, ke la streko apogas la ĝustan komprenon de la vorto "neprofitcela", kiun eblas interpreti dumaniere:
ne-profitcela = kiu ne havas profiton kiel celon, kaj
neprofit-cela = kies celo estas ne profiti.
Tradicie, oni praktike uzas nur la unuan sencon ([ĉar la dua estas simple malprobabla), tial spertaj lingvanoj kutimas al tiu interpreto, sed por malpli spertaj lingvanoj la divido-streko povas esti helpa.
2. Kiel jam klarigis kolego DidCORN, la formo "neprofita" estas tutsimple erara, ĉar ĝi portas tute alian sencon (=ne havanta profiton). Tia organizaĵo povas esti sendepende de ĝia statuso, profitcela aŭ ne ;)
Amike, -Filozofo (diskuto) 22:24, 17 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton Filozofo. Mi vidas, ke vi estas samideaono ne nur pri esperanto, kaj ankau pri alinomi al "Neprofitcela organizaĵo". Estas momento voĉdoni "POR", ĉu ne? Amike.--DidCORN (diskuto) 10:50, 19 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Karaj DidCORN kaj kolegoj - Eble necesas, ke mi iom pliklarigu mian vidpunkton:
Mi ja ne kontraŭos, ke oni renomu la titolon al "Neprofitcela organizaĵo", se oni prezentos ne-refuteblan motivon por ĝenerale eviti divido-strekojn (Ĉu tiaj ekzistas? Se jes, iu bonvolu ekspliki tion!), ĉar tia formo ne estas erara.
Mi tamen opinias la formon kun dividostreko (t e. "Ne-profitcela organizaĵo") pli klara kaj nemisinterpretebla (bv vidi mian ĉi-supran klarigon). Tial, se ĝi ne estas evitenda principe, mi preferus, ke oni konservu ĝin, t.e. la nunan formon (Ne-profitcela organizaĵo).
Menciindas, ke nun la formo sen dividostreko estas menciita kiel sinonimo, kaj do la artikolo facile troveblas per serĉo laŭ iu ajn el la du formoj (kun kaj sen dividostreko).
Resume: Mi preferus nenion ŝanĝi ĝis iu prezentus konvinkan kialon por nepre eviti formojn kun divido-streketoj.
Amike, -Filozofo (diskuto) 15:49, 19 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi plene samopinias kun kolego Filozofo. - Moldur (diskuto) 16:03, 19 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ mi voĉdonas por Neprofitcela organizaĵo, kaj se iam oni konstatas, ke en iu kunteksto, la streko endas, simple oni povas uzi ĝin tie en la redaktado.--kani (diskuto) 23:02, 17 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi konsentas kun la antaŭaj ke la vortero "cela" nepre restu. La streketo ne estas eraro, ĝi povas esti utila por klarigi la sencon, kiel notas kolego Filozofo. Mi ne vidas neceson forigi la streketon (aŭ fari iun alian modifon), sed mi ne kontraŭas se vi volas forigi ĝin. - Moldur (diskuto) 06:32, 18 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: MI rekomendas, ke oni ne pripensu, ĉu la organizaĵo havas profiton aŭ ne. Neniu devas serĉi ekonomiajn rezultojn de la organizaĵo. Simple tio estas neprofita organizaĵo, aŭ pro malbona ekonomio de la organizaĵo, kio celas al bankroto, aŭ simple pro entreprenista intenco, sed tiuokaze ni povus paroli pri bonfara organizaĵo. Se ni tiel pripensus, ni povus baldaŭ diskuti kaj disputi, kio estas "naĝi sub akvo". Sub akvo estas ja fundo kaj naĝi aŭ promeni sur la fundo sub iksmetra profundaĵo estus tre komplika. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:57, 18 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi vidas nenian kialon forigi la streketon. – Sed ja eblas tute nove pripensi la vorton uzatan por nomi tiajn organizaĵojn. Ekzemple, estas nuanca diferenco inter la Angla vorto profit kaj la Esperanta profito. Profit pensigas unue pri mono, monprofito, gajnita mono. La Esperantaj profito, profiti ne havas similan fokuson, sed pli ĝenerale parolas pri ricevata utilo, kaj nur aldone havas la ekonomian sencon. Certe ankaŭ la plej multaj ne-profitcelaj organizoj celas profitigi iujn, utili al iuj, kvankam ili eble ne celas akiri monon por siaj posedantoj aŭ tute ne havas posedantojn kiuj povus profiti. En kelkaj lingvoj estas uzataj esprimoj similaj al komunutila, idealisma, nekomerca organizaĵo. Oni povus uzi similan esprimon en Esperanto. Precipe nekomerca organiz(aĵ)o estas sufiĉe multe jam uzata. Bonfara estus iom tro limiga vorto. --Surfo 08:55, 18 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Neprofitcela organizaĵo. En alia titolo, kie mi metis streketon, oni imponis al mi forviŝi ĝin. Se oni ŝatos streketon, kial ne do Neprofito-cela organizaĵo? DidCORN (diskuto) 09:21, 18 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara DidCORN - Kiel mi jam klarigis en mia antaŭa komento, la formo "neprofit(o)-cela organizaĵo" havas alian, neintencitan kaj praktike neniam necesan sencon ("Ne profiti!" apenaŭ estas sekvinda celo ;).
Tial delonge uzata formo "neprofitcela organizaĵo", laŭ la tradicia konvencio, ĉiam aperas en la senco "ne-profitcela organizaĵo".
Se tio ne estas memevidenta, oni des malpli preferu forigon de la divido-streketo en la ĝusta loko.
-Filozofo (diskuto) 16:06, 19 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Neprofitcela organizaĵo. La ekonomia senco ne estas "nur aldone", sed rekte la dua signifo en PIV.--kani (diskuto) 13:12, 20 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Orbuklulino --> La tri ursoj 2022 02 18[redakti fonton]

Ĉiuj versioj de la rakonto havas tri ursojn, sed ne ĉiuj versioj de ĝi havas knabinon kun "oraj" haroj. Tial, pli bona ĝenerala nomo de la rakonto estas La tri ursoj. Lingvano (diskuto) 19:27, 18 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tute prave! Mi plene konsentas kun Uzanto:Lingvano. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:41, 18 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite, ĉar aperis nur jesaj voĉoj kaj neniaj obĵetoj en pli ol du monatoj. Mi ankaŭ aldonis iom da kromaj enhavaj detaloj al la teksto. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:37, 19 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Komputilego --> Superkomputilo 2022 02 23[redakti fonton]

Mi proponas alinomi artikolon Komputilego al Superkomputilo (alidirekto jam ekzistas), ĉar miaopinie "Komputilego" estas ekvivalento de la angla en:Mainframe computer dum "Superkomputilo" estas en la angla en:Supercomputer. --Dominik (diskuto) 05:30, 23 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ mi oni ne rezervu la simplan kaj ŝajne ĝeneralan vorton komputilego por iu specifa speco de komputilo, kiu hodiaŭ estas malofta. Prefere oni inventu novan esprimon por en:Mainframe computer, se vere necesas tia esprimo en hodiaŭa Esperantujo. Mi fakte ne estas certa, ĉu en:Mainframe computer estas natura kategorio; la anglalingva artikolo ne donas uzeblan difinon, per kiu mi povus determini, ĉu nova aparato apartenas al la kategorio. Lingvano (diskuto) 10:01, 23 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi intencis krei la artikolon Superkomputilo per titolo eble pli proksima al mia propra lingvo; tiukadre mi vidis ie en Vikipedio, ke jam estis propono Komputilego kun sufikso pli esperanta ol la alia prefikso. Tial mi decidis elekti tiun por titolo kaj la dekomencan intencon kiel alidirektilo. Tamen mi pri tiu afero estas absoluta mallertulo kaj mi ne povas montri pli klaran opinion ol tiu.--kani (diskuto) 10:52, 23 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ "Reta vortaro" "komputilego" estas ekvivalento de en:Mainframe computer. NPIV nenion mencias pri tia afero, ĉar tie troviĝas eĉ nur la ĝenerala termino "komputilo" kaj kiel derivaĵo nur "komputilisto". Do, kion fari? - Ŝajnas al mi, ke ĉikaze mankas ankoraŭ sufiĉe da terminoj en Esperanto :-( --Tlustulimu (diskuto) 11:05, 23 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Reta Vortaro donas unu ekzemplon de la vorto komputilego: "BlueGene/L estas komputilego". BlueGene/L estas "supercomputer" en la angla, ne "mainframe". Do, Reta Vortaro pli subtenas la ideon, ke "komputilego" = "supercomputer", ol ke "komputilego" = "mainframe computer". Sed eble ĝi signifas ambaŭ aŭ ion pli ĝeneralan. Lingvano (diskuto) 13:11, 24 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Manke de pli taŭga vorto mi uzis la esprimon Ĉefkomputilo por la nocio "mainframe". --Dominik (diskuto) 09:52, 25 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon Dominik pri via verko Ĉefkomputilo. Aliflanke Komputilego taŭgas al mi samekiel Superkomutilo, despli ili estas konsiderataj sinonimoj en la teksto de l'artikolo. Amike.--DidCORN (diskuto) 10:47, 25 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
tajperareto Superkomutilo --> Superkomputilo.--DidCORN (diskuto) 10:50, 25 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite Mi rezignas pri mia propono. --Dominik (diskuto) 06:22, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Jääski --> Lesogorskij 2022 02 26[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke "novulo" (fakte la uzanto rekreis novan konton por subfosi forbaron) kreis la artikolon Jääski. Sed la titolo devus eble esti "Lessogorski", laŭ la nuna nomo de la loko. Ĉu nur okazu alinomado aŭ eble eĉ rea forbaro de la ulo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:01, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Alinomado kaj forbaro. La problemo estas pli ampleksa ol aspektas: temas pri la fifama Nenoniel kiu jam estis forbarita. Nun kiel anonimulo. La artikolo devas esti reredaktita, ĉar li insistas en krei artikolojn pri loĝlokoj kiuj iam (antaŭ la Dua Mondmilito) estis el Finnlando kaj de tiam respektive de Sovetunio kaj poste de Rusio. Verŝajne intenco estas politika celo peti redonon de tiu perdita areo. Vikipedio ne devas kunlabori al politikaj frenezaj kampanjoj.--kani (diskuto) 23:45, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Kaj reredakto.--kani (diskuto) 23:40, 1 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Modernismo -> Kategorio:Kataluna modernismo 2022 02 26[redakti fonton]

Mi ne certas pri la solvo. Fakte tiu kategorio estas ligita en plej lingvoj al Kataluna modernismo, escepte en la germana kaj angla, kies enhavo fakte korespondas al nur Kataluna modernismo. En Esperanto Modernismo estas pli ampleksa koncepto, ĉu ne? Eble devas esti ambaŭ kategorioj kaj rekrei Kategorio:Modernismo baze sur la artikolo Modernismo.--kani (diskuto) 23:52, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: "Kataluna modernismo" estu subkategorio de "Modernismo". --Dominik (diskuto) 05:15, 27 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. La nomo de la supra kategorio nuntempe estas kategorio:modernoSupernabla🪰 08:29, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]