Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, februaro 2021


Ne plu aktivaj (februaro 2021)

Tio jam estas farita, tamen la titolo restis disertaĵo. La ĉefa titolo nepre estu disertacio, ĉar ekzemple ankaŭ mi ofte direktis la nocion al disertaĵo. Kaze de libera kapacito de roboto estus dezirinda la ŝanĝo ĉiuloke. --Crosstor (diskuto) 05:29, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: NPIV konsideras ilin sinonimoj, do eble ne meritas la penon alinomigo. Fakte en la vorto diserti aperas disertaĵo kaj alidirektilo al disertacio. Eble oni povas iom esplori cele al konsidero de disertacio kiel pli precize la verko doktoriga, dum disertaĵo havu iomete pli ampleksan konsideron.--kani (diskuto) 11:39, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Dum pluraj jardekoj de mia esperantisteco mi ĉiam havis la impreson, ke oni reale uzas nur la formon "disertaĵo". Mi do rekomendas plu sisteme uzi nur la formon "disertaĵo". Amike, -Filozofo (diskuto) 15:53, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 19:32, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: «Disertacio» estas evidente la malpli ofta formo. Mi ne perceptas ajnan semantikan diferencon inter «disertaĵo» kaj «disertacio». Aŭdrea (diskuto) 23:02, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo mem donas du iomete malsamajn difinojn: "disertaĵo" pri doktoriga tezaro (pli ampleksa konsidero) kaj "disertacio" por akiri doktoran gradon.--DidCORN (diskuto) 22:21, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite.--DidCORN (diskuto) 18:11, 26 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Phleum -> Fleo 2021 02 02[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi artikolon el Phleum al fleo ĉar [1] Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:06, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 22:53, 3 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 09:02, 4 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aŭdrea (diskuto) 23:03, 5 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:44, 7 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 07:13, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Novulo hodiaŭ kreis la artikolon Abscizo, al kiu mi poste aldonis multon laŭ la angla artikolo en:Abscission. Sed kiam mi volis ĝin ligi intervikie, mi rimarkis, ke ni jam havas la artikolon Abscisio ege pli longe, tamen pli malgrandan, kies intervikioj troviĝas en d:Q333666. Bedaŭrinde mi ne povis trovi la du uzitajn terminojn en NPIV, PreVo kaj la vortarego germana-esperanta de p-ro Krause. Do, sub kiu titolo ni kunigu la artikolojn? Krome iu uzanto laŭeble pli sperta pri elangla tradukado devus kontrollegi miajn fintradukon de Abscizo. Mi eĉ jam metis informon pri la traduko je la fino. --Tlustulimu (diskuto) 20:10, 3 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Abscisio estas la bona esperanta formo.--DidCORN (diskuto) 12:48, 26 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 10:21, 5 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉi tiu artikolo estis verkita en 2006 kaj tiam havis la titolon "parmezano". En 2011 la titolo estis sendiskute ŝanĝita al "parma fromaĝo" kun la nura kialo "bona lingvo"... Ĉi tio ne ŝajnas al mi kiel bona kialo. Unue, la vorto "parmezano" estas klare internacia, ĝi estas tiel nomata en multaj eŭropaj lingvoj (ĉeĥe: parmezán, pole: parmezan, germane: Parmesan, greke: παρμεζάνα (parmezána), norvege: parmesan) kaj aldone ankaŭ en multaj neeŭropaj lingvoj (arabe: بارميزان (barmizan), japane: パルメザン (parumezan), hebree: פרמזן (phrmzn), ĉine 帕馬森乾酪 (pàmǎsēn gānlào [fromaĝo])). Due, la vorto "parmezano" troviĝas en PIV. Trie, la vorto estas efektive uzata en receptoj kaj rakontoj. Kaj fine, parmazano ŝajne eĉ ne estas nur produktita en Parmo, sed ankaŭ en pluraj italaj regionoj ĉirkaŭ Parmo. Laŭ mi ni reiru al la originala titolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:31, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi malcertas, ĉu ni rajtas fuŝi markonomojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:56, 10 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: sendube. La antaŭa alinomo estis klare misa kaj meritanta malfaron. Aŭdrea (diskuto) 16:50, 10 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 03:21, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ en la franca: "Parmesan". --Dominik (diskuto) 03:31, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:00, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ FariteRG72 (diskuto) 03:02, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Kambarao aŭ Kandejo 2021 02 06[redakti fonton]

Saluton. Novulo ĵus kreis per la vikia tradukilo la artikolon Kambarao aŭ Kandejo. Ĉar la titolo maltaŭgas, mi proponas ŝanĝon al du alidirektiloj. Ĉar jam hieraŭ alia novulo kreis samteman artikolon, ni ĉi tie havas kombinon el kunigenda kaj alinomenda artikoloj. Tial mi proponas, ke la diskuto okazu sur Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. La artikolo jam moviĝis. —Supernabla🪰 22:13, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus legis en la diskutopaĝo de Distrikto Kutĉ kritikon el 2013 pri la titolo kun "u" en la dua vorto. Krome la formo kun la kombino tĉ aspektas strange. Ĉu ni eble ŝanĝu tiun parton al "Kaĉ"? --Tlustulimu (diskuto) 17:28, 10 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: "Kaĉ". ThomasPusch (diskuto) 08:41, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite fare de aliulo. La artikolo moviĝis al Distrikto KatĉSupernabla🪰 22:14, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

= Geedzo -> Spozo 2021 02 11[redakti fonton]

Rim.: Karaj, mi detiras mian unuan proponon ĉar mi nun subtenas la formon Geedzoj kiel esprimite ĉi-malsupre. Aŭdrea (diskuto) 04:11, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

La uzo de ununombraj ge-vortoj por esprimi seksneŭtralecon estas ankoraŭ disputiga inter Esperantoparolantoj. Mi ne trovas konvena, ke Vikipedio esence faru rekomendon por ĝi.

«Spozo» sekvas la jaman vikipedian precedenton eviti ununombrajn ge-vortojn laŭeble ĉe familio-vortoj. Vidu Kategorio:Familio, kie ni rimarkinde uzas pli singardemajn titolojn kiel Samseksaj edzeco kaj edzineco, divorco, kaj generinto. «Geedzo» estas anomalio inter ĉi tiuj (kaj aliaj). Pri la neologismeco de «spozo» mi iom rezignas, tamen mi aldonas ke ankaŭ ununombra «ge-» estas neologismo, kaj eĉ pli radikala ĉar, malsimile de «spozo», ĝi subtile rearanĝas la Esp-an vortfaradon.

Elkore, Aŭdrea (diskuto) 02:31, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Edzo kaj edzino estas tre multe pli uzataj vortoj ol spozo kaj ne meritas la penon havi unu artikolon por edzo kaj ripeti la samon en alia artikolo por edzino. Spozo eĉ ne estas en PIV.
Saluton Kani, mi ja konsentas ke «edzo» kaj «edzino» estas ege pli ofte uzataj ol «spozo». Pri tio ne povas esti dubo. La problemo estas trafe ke «geedzo» estas kunmetaĵo kontraŭnorma, aŭ kiel minimumo, aktuale disputata. Al mi ŝajnas ke «spozo» estas malpli malbona solvo. Tamen mi feliĉe konsentus al aliaj solvoj. Ekzemple, la ruslingva Vikipedio uzas la pluralan formon супруги, do eble alternativo estas geedzoj, tamen tiu formo en Esperanto ekskluzivas samsekajn parojn. Aŭdrea (diskuto) 03:45, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Vikipedio ne inventu novan radikon. Golfestro (diskuto) 08:07, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: kiel jam skribis Golfestro. --Tlustulimu (diskuto) 08:49, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La vorto ne estas elpensita de vikipediisto. La vorto aperas en la gramatiko PMEG, la vortaro Juraj Vortoj kaj Esprimoj (1990) kaj la vortaro Reta Vortaro, la vorto estis uzata en la Internacia Jura Revuo (1979) kaj la vorto estis uzata de Ĉina Radio Internacia. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:52, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: Al mi ambaŭ vortoj estas pli-malpli egale bonaj. Ambaŭ vortoj estas uzataj por paroli pri ĉi tiu koncepto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:52, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La nekontesteble taŭga titolo, laŭ mi, estu Geedzoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 10:58, 13 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite.--DidCORN (diskuto) 12:30, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Geedzo --> ??? --> Geedzoj 2021 02 11[redakti fonton]

  • Komento Komento: Karaj, dankon pro viaj respondoj. Mi volus klarigi: Ĉu tio ĉi implicas, ke Vikipedio nun trovas akceptebla la seksneŭtralan uzon de ununombraj ge-vortoj ĝenerale, aŭ ĉu ni faras nur unufojan escepton por la formo «geedzo»?
Mi notas, ke en PIV la prefikso «ge-» ne provizas seksneŭtralan signifon, sed nur ambaŭseksan (t.e. la ĉeesto kaj de viro kaj de virino). Plue, laŭ mia serĉo, PIV nur donas la formon «geedzoj» plurale, neniam kiel seksneŭtralaĵon. Do, lasante la formon «geedzo», ni ŝajne ankoraŭ elektas neologismon.
Mi ne insistas pri «spozo», sed mi pensas ke la problemo ne estas tiel simpla. Ĉu eble ekzistas alia solvo? Elkore, Aŭdrea (diskuto) 15:08, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
La vorto "gepatro" tamen ja troviĝas en PIV. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:14, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Estos nenia problemo, se oni simple ŝanĝas la titolon al Geedzoj kaj laŭe adaptas la tekston (ekz. geedzo -> edzo aŭ edzino). Koncentru vin al pliampleksigo kaj alia plibonigo de la artikolo kaj forgesu traktadon de lingvaj problemoj. --Surfo 17:35, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
La vorto "geedzoj" ne estas tute neŭtrala, la vorto ne vere taŭgas por samseksaj paroj. Kaj ankaŭ la esprimo "edzo aŭ edzino" estas problema, ĉar ĝi ne inkluzivas neduumajn personojn. Aldone al tio, ni uzu singularajn vortojn laŭ niaj reguloj pri artikolo-titoloj. Ankaŭ plejparte da aliaj Vikipedioj uzas singularan titolon. La ruslingva artikolo ŝajne estas escepto, sed en la teksto de tiu artikolo la plurala formo eĉ ne troviĝas... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:37, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: La vorto "geedzo" kredeble estas la plej ofte uzata vorto, kiam oni volas paroli pri ĉi tiu koncepto en seksneŭtrala maniero. Mi ĵus aldonis kelkajn pliajn fontojn por tiu uzado. Ĝi aperas en la verkoj de bonaj aŭtoroj, kiel Anna Löwenstein, kaj ĝi aperas en PMEG kun la sekva difino "edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)". PIV jam dum longa tempo havas la similan vorton "gepatro". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:14, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nu, vin pli interesas vivigo kaj daŭrigo de lingva polemiko ol la enhavo de Vikipedio. Via noto pri gepatro estas en ordo, ĉar la vorto estis registrita en PIV ekde 2002. La frazo "[geedzo] aperas en PMEG kun la sekva difino "edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)" tamen estas nur via propaganda truko, ĉar vi evitas mencii la rezervojn en la PMEG-a kunteksto ("oni iafoje provas streĉi la signifon de GE...", "oni povas kritiki tian unu-nombran uzon de GE kiel reforman aŭ eĉ kontraŭ-Fundamentan" kaj pluraj aliaj). Ke geedzojedzo kaj edzino estas problemaj kaj la problemeco estas grava, estas via propra takso. Oni demandu, kiuj esprimoj minimumigas la kontraŭdirojn pri lingvaĵo de la artikolo. Evidente mi malsamopinias kun vi pri tio. --Surfo 10:09, 12 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Se la vorto "gepatro" estas en ordo, la vorto "geedzo" logike ankaŭ estu en ordo, la du vortoj estas tute same formitaj. Kaj tute ne temas pri "propaganda truko". PMEG klarigas, ke iuj kontraŭas la vorton, sed tamen mem rekomendas la vorton. Se PMEG malrekomendus la vorton, aperus steletoj ĉirkaŭ la vortoj. Komparu la sekvan frazon el PMEG: "Ĉiuokaze tia uzo de GE estas tute nebezonata ĉe radikoj, kiuj estas sendube sekse neŭtralaj: *gehomo*, *geinfano*." La steletoj ĉirkaŭ la vortoj indikas malrekomendon, tiaj steletoj ne aperas pli frue en la teksto ĉirkaŭ la vorto "geedzo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:08, 12 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Robin van der Vliet: "PMEG klarigas, ke iuj kontraŭas la vorton, sed tamen mem rekomendas la vorton." Malofte mi legis simile konsternan interpreton.
La tuta PMEG-ĉapitro "GE-vortoj estas normale multe-nombraj" estas listo de diversaj problemoj, kiujn estigas la singulara uzo de ge-prefiksitaj vortoj. Se el tio vi konjektas, ke B. Wennergren rekomendas la vorton geedzo, vi vivas en iu alia universo ol normalaj homoj. Povas esti, ke li rekomendas, sed tion ne faras lia gramatiko.
Cetere, la steletoj en PMEG estas signo pri esprimo de io erara aŭ tre malrekomendinda, ekzemple *gehomo* aŭ *na* aŭ *iŝi". Interpreti, ke manko de tia kondamno signifas rekomendi la vorton, estas plene absurde. Kaj, por prunti vian rezonon: Se la vorto "geedzo" havas problemojn, la vorto "gepatro" logike ankaŭ havas problemojn (tute sendepende de tio ke ĝi estas presita en PIV). Eble mi devas al vi aparte diri, ke mi ne deklaras la vortojn "geedzo" aŭ "gepatro" grave eraraj aŭ aliajn proponojn senmankaj. Mi montras problemojn, kiujn vi rifuzas rekoni. Mi serĉas la plej senprobleman, nekvereligan solvon. Ĉar vi konas nur unu veron, kaj akceptas nur argumentojn favorajn al via vero, mi ne plu diskutos pri ĉi tio. --Surfo 17:46, 12 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu ne eblas starigi ajnan demandon pri lingvouzo sen kritikoj pri «lingva polemiko»? Mi sincere venas el la vidpunkto, ke Vikipedio provizu al legantoj enhavon ne nur ampleksan, sed ankaŭ lingve ekzemplodonan.
Reirante al la temo: laŭ mia interpreto, PMEG ne donas klaran sankcion al seksneŭtralaj ge-vortoj. Male, ĝi komentas, jam listiginte plurajn aliajn provojn pri seksneŭtraligo: «tio ŝanĝas la tradician kaj Fundamentan signifon de GE». Enkuntekste, ĉi tio ŝajnas kiel sindetena, eble iom rezigna komento, sed neniel aprobo.
Mi esploris ĉi tiun demandon en aliaj aŭtoritataj fontoj kaj trovis la jenon:
  • La tre ampleksa, moderna rusa-esperanta vortaro de Kondratjev ne agnoskas la formon «geedzo» nek seksneŭtralan GE. (Mi notu, ke tiu vortaro entenas preskaŭ ĉiun imageblan neologismon, do rimarkindas ke tute mankas «geedzo».)
  • ReVo, dume, donas sufiĉe malaproban verdikton: «Ne eblas enlasi en la lingvon tian neprecizecon, tiom pli, ke la Fundamento klare difinas la sencon de ĉi tiu prefikso».
  • Plena Analiza Gramatiko nenie eĉ mencias pri seksneŭtrala GE.
Do, mi ankoraŭ trovas la pravigon por «geedzo» iom magra. Ŝajne ĝia plej granda avantaĝo estas nur tio, ke ĉiuj aliaj alternativoj estas eĉ pli maloportunaj. Sed ĉu Vikipedio volas ĝin aprobi per uzado, konsidere ke la vortaroj kaj aŭtoritataj gramatikoj ankoraŭ hezitas? Aŭdrea (diskuto) 21:06, 12 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi rekomendas ŝanĝi la titolon al la lingve senriproĉa kaj nekritikebla geedzoj. La nuna titolo, anstataŭ klarigi la koncernan nocion, simple semas dubon pri la kolektiva lingva kompetento de ĝiaj prizorgantoj... Amike,-Filozofo (diskuto) 11:10, 13 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Geedzoj. Bv vidi ĉi-supre la komentojn de Uzanto:Surfo kaj mian. Amike, -Filozofo (diskuto) 11:10, 13 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Geedzoj. Se «spozo» estas tro neologisma, do ĉi tio restas la malplej maloportuna elturniĝo. Aŭdrea (diskuto) 04:11, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi tamen estas konvinkita, ke por nun eble la plej bona titolo estas "geedzoj". Ni movu artikolon, mi jam adaptis la enkondukon de la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:02, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 07:12, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Sukcedo estas PIV-a vorto, kaj internacia, nome rekonebla en almenaŭ naŭ el la lingvoj kiuj havas version de la kategorio. Aliflanke heredsekvoordo estas maloftega kunmetaĵo, malrapide komprenebla (oni devas atente relegi por kompreni) kaj malfacile prononcebla.--kani (diskuto) 03:32, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:23, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aŭdrea (diskuto) 14:34, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 15:11, 11 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 20:08, 11 feb. 2021 (UTC) La nuna nomo estas iom komprenebla sed ja ne bona. Se vi volas igi ĝin pli simpla, ĝustaj esprimoj estus, ekz., Militoj pri tronheredoTronheredaj militoj. Ankaŭ kron- eblas anstataŭ tron-. Sukcedo, se la vorto ion ajn diras, neniel komprenigas ke temas pri dinastia afero.[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La vorto "sukcedo" sonas al mi ĉikaze kiel okcidenteŭropeca esprimo. --Tlustulimu (diskuto) 10:21, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen kaj PIV-a kaj internacia.--kani (diskuto) 13:24, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: .--DidCORN (diskuto) 18:37, 21 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Novulo denove kreis novan artikolon (ĉikaze Ĵabutikabo), kvankam malnova jam ekzistas Myrciaria cauliflora ekde 2014. Sed ĉifoje la malnova ne povas reteni sian titolon, ĉar la specio eĉ nun apartenas al alia genro. Tial mi proponas, ke ni ŝanĝu la intervikiojn sur d:Q1973619 al la nova artikolo. - Sed mi jam aldonis la ĉapitron literaturo el la malnova artikolo al la nova. Krome mi ŝatus poste aldoni la ĉapitron "Taxonomie" (fariĝus "Taksonomio") el la rilata germana artikolo. Ĝi ja enhavas klarigojn pri la scienca nomo kaj sinonimoj. Ĉu estas pliaj ideoj pri la kunigo? --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 13 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Ĉar aliaj proponoj ne venis dum kelkaj semajnoj, mi ĵus realigis mian proponon, tiel ke nun Ĵabutikabo estas ligata intervikie per d:Q1973619, kaj Myrciaria cauliflora fariĝis alidirektilo. Krome mi aldonis plian ĉapitron laŭ mia propono. --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 6 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus trovis artikolon, kies titolo estas lingve fuŝa. Jen Tajvano Ŝtatkonstrua Partio. Kreis ĝin novulo, kun ege malmulte da teksto. --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni alinomu al "Tajvana Ŝtatkonstrua Partio" aŭ al "Ŝtatkonstrua Partio de Tajvano"? - Bedaŭrinde ĉinoj aŭ eble eĉ aliaj azianoj lastatempe malofte ĉeestas. Ĉu ne? :-( --Tlustulimu (diskuto) 22:24, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: La partio mem donas al si la anglan nomon "Taiwan Statebuilding Party", do tio ŝajne estas intencata kiel la internacia nomo. Tio ne estas rekta traduko de la ĉina nomo, sed la ĉina nomo ne estas facile tradukebla (pli malpli "Tajvana fundamento-progresigo"). Tial mi proponas "Tajvana Ŝtatkonstrua Partio" (ili povas konstrui ŝtaton Tajvanon, ne nur estas partio "de Tajvano") sed mi ankaŭ povas konsenti pri "Ŝtatkonstrua Partio de Tajvano". -Yehadut (diskuto) 09:01, 12 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite al Tajvana Ŝtatkonstrua Partio --Yehadut (diskuto) 08:02, 17 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Por kongrui kun la ligitaj alilingvaj artikoloj. Oni povas iomete reformi la redaktadon por akcepti la alinomigon. Oni ne povas konsulti la unuan aŭtoron: li mortis.--kani (diskuto) 01:06, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Ĉar neniu opiniis kaj tiu estis la lasta detalo en la procezo plibonigi artikolon Krucmilitoj.--kani (diskuto) 16:03, 21 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Militoj pro heredsekvoordo -> Kategorio:Tronheredaj militoj 2021 02 15[redakti fonton]

Saluton. La propono de Surfo pli plaĉas al mi ol la ĉikaze tro ĝenerala vorto "sukcedo". --Tlustulimu (diskuto) 10:20, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kategorio:Tronheredaj militoj --Tlustulimu (diskuto) 10:20, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kategorio:Tronheredaj militoj -Filozofo (diskuto) 15:19, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi supre voĉdonis por "Militoj pro sukcedo", sed mi same bone povas akcepti "Tronheredaj militoj". Ambaŭ proponoj estas pli bonaj ol la nuna nomo. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:16, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Same kiel Moldur, mi bone povas akcepti "Tronheredaj militoj", kvankam tio ekskludus eventuale militon pro sukcedo ne al reĝa trono, sed al prezidenteco, diktatoreco ktp.--kani (diskuto) 13:24, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Tro preciza kompare al alilingvaj nomoj por ĉi tiu kategorio, ĉar ne ĉiam temas pri trono. «sukcedo» estas la plej trafa termino por ĉi tiu koncepto (kaj menciiĝas en PIV kaj Tekstaro plurfoje). Elkore, Aŭdrea (diskuto) 17:11, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu iu serioze opinias, ke la kategorio enhavu ion alian ol la militojn, kiujn oni alilingve nomas per vortoj kiel guerre de succession, war of succession, война за наследство, Erbfolgekrieg, ... kaj ke la Esperanta milito de sukcedotronhereda milito do havu iun nur-Esperantan signifon? Ĉiuj ĉi temas pri aferoj de monarkio: kiu estu la sekvanto de reganta reĝo, duko, grandprinco, imperiestro aŭ simila, t.e. kiu heredu (pro parenceco aŭ eĉ alie) la postenon. En la militoj povas miksiĝi fremdaj potencoj kaj fremdaj interesoj, sed ĉiam, almenaŭ pretekste, temas pri tronheredo. --Surfo 17:57, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi konsentas kun Aŭdrea. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:27, 21 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Post du jaroj da senaktiveco en ĉi tiu propono, mi volas nun finfine konkludi ĝin.

Kiel Surfo bone prezentis, ni ne volas inventi iun novan koncepton, sed nur volas bone nomi jam longe konatan kaj establitan koncepton – kaj tiu koncepto fakte temas pri tronheredo en monarkioj, ankaŭ en tiuj lingvoj kie la uzata termino tradukiĝas al "milito de sukcedo" (kio laŭ la laŭvorta signifo do teorie povus enhavi ankaŭ aliajn specojn de sukcedo). (Tio klare videblas ekzemple ĉe en:War of succession, jam tuj en la unua frazo.) Tiel do, Kategorio:Tronheredaj militoj estas 100%-e trafa nomo. - Moldur (diskuto) 19:06, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 19:37, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiam mi hieraŭ korektis la fuŝe (ne)aranĝitajn aldonojn de Pitango, mi rimarkis, ke laŭ NPIV la termino "Pitango" ne rilatas al birdo, sed al arboj kaj fruktoj. Tial mi proponas ŝanĝi la titolon. Sed al kio? La aldoninto sur la diskutopaĝo proponis "Benteveo" laŭ la latinamerika hispana. Tiu formo estas eĉ subtenata de la brazila vorto "Bem-te-vi" kaj de la komenca parto de la pola termino "Bentewi wielki". Krome mi rimarkis, ke la angla termino "Great kiskadee" je la fina parto similas al la bulgara "Голяма кискада", nederlanda "Grote kiskadie" kaj la litova "Didysis kiskadas". Ĉu laŭ tio kaj la gugla tradukilo eble estu "granda kiskadeo" aŭ io simila? Ĉu estas pliaj proponoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:05, 17 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

La scienca nomo estas Pitangus sulphuratus de kie venas Pitango, tiuokaze taŭga, ĉar estas nur tiu specio en tiu genro. Por eviti kolizion, mi proponas Sulfurpitango kiu jam estas alidirektilo por tiu specio kun tre belaj sulfurkoloraj subaj partoj. Tio tute kongruas kun la scienca nomo. Mi krome estas partiano por adapti lokajn nomojn kondiĉe ke estu nur unu kun nur unu adapteblo, kio ne okazas por bienteveo, ktp. Tamen tio povas iri en redakto. Pri la aliaj adaptoj de la anglalingva nomo kiskadeo ktp., en Latinamerika areo, estus troa lingvimperiisma, ĉu ne? Mi foje tradukas aŭ adaptas anglalingvajn nomojn, se necese, sed tie ne necesas.--kani (diskuto) 21:52, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Krome estas multaj okazoj en kiuj genro de bestoj havas la saman nomon kiel genro de plantoj. Ĉiokaze devus prioritati super la PIV-a decido la fakto, ke planto pitango estas (taŭga) adapto de specia epiteto, dum ĉe birdo korespondas al genro, nu pli alta kategorio.--kani (diskuto) 22:04, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
En Vikipedio la birdo (29 lingvoj) estas pli grava ol la planto (8 lingvoj).--kani (diskuto) 22:54, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus rigardis en la libron "Plena Vortaro Esperanto-Germana" kaj tie trovis sur la paĝo 1012 la terminon "pitango" en ambaŭ signifoj, nome por birdo kaj frukto/arbo. Sed la aŭtoro ĉe la birdo plusendas la leganton al "Sulfurpitango". Ĉar tiu esprimo jam ekzistas en la artikolo, mi proponas tion kiel novan titolon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: .--DidCORN (diskuto) 20:38, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Jam ✔ Farite de aliulo —Supernabla🪰 22:14, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la redakta historio de Welsh Corgy (sen intervikioj) iel rilatas eĉ al Welsh Corgi (kun intervikioj). Krome novulo ĵus ŝanĝis tekston en la unua artikolo. Mi pensas, ke ili estas samtemaj kaj tial kunigendaj. Mi tute ne scias, kion la alinominto Alifono (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) de ambaŭ artikoloj celis. --Tlustulimu (diskuto) 21:40, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi verŝajne faris teknikan eraron. Vi ĝustigu laŭ via propa prefero. Dankon.--Alifono (diskuto) 21:49, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 07:40, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi hodiaŭ vikiigis la novan artikolon Blanktufa saguimo kaj riparis la ne funkciantajn referencojn. Sed mi ĵus rimarkis, ke laŭ NPIV la genro nomiĝas "kalitrikso". Tial mi proponas alĝustigi la duan parton de la titolo al tio. Krome "saguimo" ne ekzistas en iuj vortaroj kaj estas inventaĵo de la kreinto de tiu artikolo. - Ĉu eble estas aliaj proponoj? --Tlustulimu (diskuto) 22:09, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara. Mi ĵus vidis en Lexicón Sopena Kalitrikso = saguo lumass

Por Por: La termino saguimo estas barbarismo.--DidCORN (diskuto) 18:20, 21 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: eĉ se saguo eblus, sed tute ne saguimo.--kani (diskuto) 20:04, 22 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 17:28, 7 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Kaelio -> Celio / Kelio 2021 02 20[redakti fonton]

La latina vorto estas Caelius. Laŭ la kutimoj por esperantigo de vortoj el latina fonto estus Celio, kaj mi ne vidas motivon por escepto. Komparu: caecum cekumo, Caesar cezaro, caesura cezuro, ... Jam okazis iomete da diskuto: Diskuto:Kaelio. 20 feb. 2021 (UTC) Lingvano (diskuto)

Por Por: Celio.--Lingvano (diskuto) 11:31, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kelio.--kani (diskuto) 20:08, 22 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Celio. — Cetere, tiel estas en Quo vadis : «Aventino kaj Celio estas en fajro» ktp.--Sergio (diskuto) 10:31, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Celio. La varianto "kelio" ŝajnas al mi tro simila al "kelo". --Tlustulimu (diskuto) 16:49, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 06:02, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

La termino « Tritinitatano » estas en NPIV, kie « Trinitato » sinonimas al « Triunuo ». Sed « Trinitato » ne troviĝas en ReVo, do alinomi "Katedralo de Trinitaroj (Bratislavo)" al "Katedralo de Triunuanoj (Bratislavo)" taŭgas ankaŭ por mi.--DidCORN (diskuto) 16:31, 20 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ĉar "Trinitaro" estas barbarismo ne ekzistanta.--DidCORN (diskuto) 14:20, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:08, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kun korekto al "Triunuanoj" (tri - unu - an - o); la nekorektita aline-titolo enhavis troan "-ni-", supozeble pro nura tajperaro. - Moldur (diskuto) 15:21, 12 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 02:28, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 19:43, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Novulo hodiaŭ kreis la artikoleton Neutra cigared-pako. Bedaŭrinde la kreinto ial ne ĝuste uzas la diakritojn. Kialon mi ne scias. - Ĉu el "Neutra" fariĝu "Neŭtra" aŭ "Neŭtrala"? --Tlustulimu (diskuto) 20:43, 22 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Estu "neŭtrala" aŭ "simpla", sed nepre ne "neŭtra". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:51, 22 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi preferas la pli priskriban titolon Unuforma pakado de cigaredoj (vidu: pl:Jednolite opakowanie wyrobów tytoniowych). Alie eblas Neŭtrala pakado de cigaredoj (vidu es:Empaquetado neutro de tabaco). Aŭdrea (diskuto) 21:52, 22 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 16:46, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Afro ne ekzistas en Esperanto.--kani (diskuto) 12:40, 24 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:10, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:08, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 06:01, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Ne-profitaj organizaĵoj -> Kategorio:Ne-profitcelaj organizaĵoj, kaj multaj subkategorioj. Eble laboro farenda robote. - Moldur (diskuto) 17:25, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 22:37, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: nedubindaĵo Aŭdrea (diskuto) 23:34, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 06:07, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jam alinomita Neprofitcela organizaĵo Taylor 49 (diskuto) 11:51, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Jam ✔ FariteSupernabla🪰 22:09, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Necesas ĉar temas pri romanoj kiel en aliaj lingvoj. Aliaj ebloj estus Policromano kaj Detektivromano, ĉar ne ĉiam temas pri polico. Poste eblos reredakti, fakte apenaŭ estas nun redakto, nur listo.--kani (diskuto) 22:54, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 19:54, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La listo enhavas ankaŭ novelojn, kaj Arthur Conan Doyle estas konata pro noveloj. Lingvano (diskuto) 08:30, 16 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En nia artkolo pri Arthur Conan Doyle estas skribita, ke li estas verkisto de kriromanoj kaj ne nur, mi do metis lin ankaŭ en la listo de novelistoj. DidCORN (diskuto) 10:17, 19 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Preskaŭ du jarojn poste ĉio restas senmove.
Kontraŭ Kontraŭ: Pli bone kunigu kun Krimfikcio. Taylor 49 (diskuto) 16:33, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite.-DidCORN (diskuto) 20:41, 6 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Sveĉo -> Slivo 2021 02 26[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke uzanto sendiskute alinomis al Sveĉo. Mi proponas, ke ni malfaru tion. La terminon "slivo", kiu eĉ aperas en la artikolo, mi ĵus trovis en la nova vortarego "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de p-ro Krause, en la dua volumo, sur la paĝo 1223. Tion ni ja senprobleme povos referenci por eviti eventualajn reajn sendiskutajn titolŝanĝojn. Ĉu ekzistas eble pliaj fontoj por "slivo" aŭ eble eĉ por "sveĉo"? La vorto "slivo" similas al la PIV-a kapvorto "slivovico". - Amike --Tlustulimu (diskuto) 23:33, 26 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ĵus trovis la terminon "slivo" eĉ en la la iomete malnova vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", sur la paĝo 713. --Tlustulimu (diskuto) 23:37, 26 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ la vortaro "Esperanta-ĉeĥa", de Karel Kraft kaj Miroslav Malovec, enhavas la terminon "slivo", nome sur la paĝo 203. —La komenton aldonis, sen subskribo, Tlustulimu (diskuto • kontribuoj)
Por Por: La ega rusa-esperanta vortaro de Kontratjev kaj PIV ambaŭ provizas la etimologie rilatan terminon «slivovic/o». Dume, «sveĉ/o» troviĝas nenie en miaj vortaroj, nek uzatas en la interreto laŭ simpla guglo-serĉo. Serĉo en CorpusEye rezultigis 3 trafojn por «slivo» kaj 0 por «sveĉo».
Miaopinie, ĉio ĉi donas sufiĉan kialon por renomigo al «slivo». Aŭdrea (diskuto) 03:51, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:09, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:29, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 22:48, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo kaj ĝia nomo estas plurrilate problemaj, sed ĉiuokaze la titolon "Sveĉo" ni malaprobu. Estas rimarkinde, ke ne ekzistas multaj samtemaj artikoloj en aliaj Vikipediaj lingvoj.
1. En la redaktoresumo de la nomŝanĝo, kiun faris Voboda, estas dirite: "Voboda movis paĝon Slivo al Sveĉo: PIVa nomo". Sed "Sveĉo" ja ne troveblas en PIV. Eble Voboda celis la vorton kveĉo. PIV difinas: "kveĉ/o 🌾 Speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita." Laŭ la priskribo en la artikolo Sveĉo/Slivo tio povus esti taŭga vorto, sed mi dubetas pri ĝia uzindeco. En la reto tamen troveblas eĉ reala uzo (maloftega) de "kveĉo".
2. La Franca Vikipedio difinas la vorton "quetsche" (ŝajne la fonto de "kveĉo") kiel specon de pruno (Pr. domestica ssp insititia), sed tiu speco ne similas al Prunus domestica ssp domestica. Ĉi tio estas nur unu ekzemplo pri konfuzebloj. Ankaŭ ne estas klare, kion vortaroj celas per la propono "slivo".
3. "Slivo" ŝajnas esti pure vortarista inventaĵo, slavdevena. Similaj vortoj en la Slavaj lingvoj ŝajnas signifi simple "pruno" (ĉu mi iel miskomprenis?). Ĉu indas enkonduki tian vorton por tute aparta uzo en Esperanto, por signifi unu subspecion aŭ varion de pruno?
4. La komenco de la artikola teksto estas vere konfuza, pli problema ol la titolo de la paĝo. Ĝi uzas la vorton "pruno" kun malsamaj signifoj (arbo, frukto de iu ajn prunarbo, frukto de certa speco de prunarbo). Estas dirite eĉ "La frukto tre similas al pruno", kvankam estas klare, ke ĝi estas pruno.
5. Pli grave ol diskuti pri la titolo estus kunigi la artikolon kun la artikolo Pruno kaj tie diskuti pri eventualaj similecoj kaj diferencoj inter la varioj kaj subspecioj kaj enkonduki kaj diskuti la proponitajn nomojn. Se oni vere bezonas apartan nomon por la aĵo, kiun priskribas ĉi tiu artikolo, oni utiligu la efektive PIV-an vorton kveĉo. Sed antaŭ tio estu certaj, kion la artikolo vere priskribas kaj kion vere celas la PIV-a difino kaj kion vere signifas la diverslingvaj nomoj de prunspecoj. --Surfo 09:37, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 09:37, 1 mar. 2021 (UTC) Temas pri speco de pruno, kaj oni metu la tekston en la jam ekzistantan artikolon Pruno.[Respondi]

Komento Komento: @Surfo: Ne temas pri speco de pruno, sed pri subspecio de prunarbo. Tial ja estas aparta artikolo. Krome ja ekzistas artikolo pri plia subspeco, nome mirabelo. Mi foje vidis, ke en la germana artikolo eĉ enestas listo kun kelkaj pliaj subspecioj, en la tiea ĉapitro pri sistematiko. Sed ial multaj el ili mankas en nia prunarbo. Eble ja estus bone aldoni la liston laŭ la germana artikolo kun la tieaj rimarkoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:06, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Tlustulimu: skribis: "Ne temas pri speco de pruno" –˔ Kial do, ekzemple, PIV diras pri kveĉo, mirabelo kaj renklodo, ke tiuj estas "speco de pruno"? Nu, la titolo "Sveĉo" estas certe erara. Se fakte temas pri Prunus domestica ssp. domestica, ĝi ja estu tutsimple prunarboprunujo, kaj la frukto estu pruno, laŭbezone kun iu adjektivo (eble hejma). PIV nenion diras pri aubspecioj ĉe la vortoj kveĉo, mirabelo, renklodo, do oni devas tiajn detalojn konjekti el la priskriboj kaj per alilingvaj similaj vortoj. Plej verŝajne ĉi tiu slivo/sveĉo temas pri la frukto, kiun PIV nomas "kveĉo". Ĉiuokaze, "sveĉo" estas forigenda, sed ankaŭ "slivo" ne estas bona. La diverslingvaj artikoloj en Vikipedio donas informojn pri subspecioj de Prunus domestica, sed tiuj estas kontraŭdiraj inter si. Eble mi koncedu, ke, kiel unua helpo, konvenas simple revenigi la titolon "slivo", sed tio ne solvas la tutan pruno-kaĉon. --Surfo 17:21, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉiuj konsentas, ke "la titolo "Sveĉo" estas certe erara". Do mi renomigas la artikokon de "sveĉo" al "slivo", kiel petis multaj voĉdonoj. Tamen Surfo pravas, ke en PIV ankoraŭ ekzistas vorto "kveĉo", kaj povus esti ke tiu uzanto Voboda simple mistajpis kaj celis alinomi paĝon "slivo" al titolo "kveĉo". Tamen, se dulingvaj vortaroj en tri lingvoj notas vorton "slivo", tio sufiĉas pro pravigo havi la vorton je tiu titolo Ŝablono:Re:Tlustulimu Ĉu vi en la renomita artikolo ankoraŭ povus tekste nomi la referencojn al la ĉi tie menciitaj vortaroj? ThomasPusch (diskuto) 19:39, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

En la paĝo prunuso, kiu donu superrigardon de ĉiuj fruktoj similaj al prunoj kaj la koncernaj arboj, mi notis: «Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) ekzistas ankoraŭ kveĉo (speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita) kaj renklodo (speco de pruno ĝenerale globa kaj verdeta aŭ flaveta, sukoriĉa kaj dolĉa), latine Prunus domestica subsp. italica, d:Q1283218. Por renklodo mankas ankoraŭ artikolo, kaj kveĉo, kiu eble estas sinonimo al slivo ({de} norme Zwetschge, regione Quetsche, {nl} kwets, {sv} sviskon, {dsb} slěwcyna - almenaŭ la formoj germanaj kaj nederlanda tre memorigas pri vorto "kveĉo"), devus ankoraŭ esti botanike enordigita.» ThomasPusch (diskuto) 19:39, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 19:39, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Arbo de vojaĝanto estas nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj, tre poezia kaj ne scienca. Ravenalo estas ĝusta adapto de la latina scienca nomo kaj PIV-a vorto.--kani (diskuto) 23:04, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 23:04, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 28 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 20:54, 28 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ne temas pri "nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj". Estas sume 45 diverslingvaj Vikipediaj artikoloj ligitaj al la nia. El tiuj, dudeko uzas titolon kiu signifas "arbo de vojaĝanto" aŭ "palmo de vojaĝanto", kvin titoloj iel rilatas al banano ("banana ventumilo" aŭ io simila). Kvin artikoloj estas titolitaj per la scienca nomo Ravenala madagascariensis, kursiva kaj do fremdlingva en tiu medio; tiuj plej ofte mencias en la teksto nomon similan al "arbo de vojaĝanto". La aserto, ke la nomo estas "poezia kaj ne scienca", ne povas esti serioza argumento kontraŭ arbo de vojaĝanto. Mi respektas la vortelekton de la originala aŭtoro. --Surfo 17:12, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu RavenaloRavenala? Mi trovas nenie la esperantigon de l'nomo, aliaj lingvoj uzas kursive la latinan nomon kiel titolon, t.e. Ravenala.--DidCORN (diskuto) 20:34, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La vorto "Ravenalo" troviĝas en NPIV, kiel jam supre menciis Kani. --Tlustulimu (diskuto) 20:46, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mia kalkulo ne egalas al tiu de Surfo: malfacile trovas la dudekon, dum almenaŭ dektrio uzas la vorton Ravenala ĉu kiel genro ĉu kiel specio, kio ĉi tie samas ĉar temas pri monotipa genro. Kaj tio en Esperanto estas Ravenalo laŭ NPIV. Mi ne kredas, ke "poezia kaj ne scienca" nomo ne validas; tio povas esti. Mi diris nur, ke temas pri nomo "poezia kaj ne scienca".--kani (diskuto) 17:03, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Uzanto:Kani, mi certe ne celis decidi pri ĉi tiun afero per kvazaŭa voĉdono, nur kalkulante la signifojn de la alilingvaj artikoltitoloj. Mi nur volis atentigi pri via dubinda aserto "nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj". Laŭ mia kalkulo, almenaŭ ĉi tiuj lingvoj havas titolon, kiu signifas arbo (aŭ palmo) de vojaĝanto: af bg bn ca de eo fa fi fr hr hu hy is ja ka nl pt sv uz zh_ zh ar be ceb cs. Pluraj aliaj mencias en la teksto nomon similan al "arbo de vojaĝanto". Tia nomo do estas ege internacia kaj tuj komprenigas, ke temas pri arbo. Kaj nomoj "poeziaj", fantaziaj, eĉ ĉerpitaj el mitologio, aŭ simple metaforaj abundas por bestoj kaj plantoj: ekz. drakarbo, imperiestra pingveno, ursa ajlo estas titoloj de Vikipediaj artikoloj. Eĉ PIV diras: "nomata «arbo de la vojaĝanto». Mi plu defendas la titolon elektitan de la unua artikolverkinto. --Surfo 16:21, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Eĉ se la uzanto Lumass bone tradukas el la angla lingvo, li ne estas botanika termina institucio kaj ne estas PIV. Tial mi pledas por uzo de la ĝusta adapto de la latina scienca nomo kaj PIV-a vorto. La alternativan, nesciencan nomon mi metis tute al la komenco de la unua frazo, kaj nepre subtenas lasi ĝin kiel alidirektilo kaj alternativa vorto en vikidatumoj, sed kiel baza vorto tamen PIV-a kaj fake botanike rekonebla vorto pli taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 14:44, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉiuj argumentoj jam notiĝis. Endas kaj pravigeblas kuraĝe fini la diskuton kiu jam preskaŭ 3 jarojn pendas ĉi tie! Aidas (diskuto) 15:59, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite alinomite de Arbo de vojaĝanto -> Ravenalo, per kvar voĉoj kontraŭ unu, kun ls "poezia nomo" notinta en la unua frazo, kaj kiel alidirektilo kaj alternativa vorto en vikidatumoj. ThomasPusch (diskuto) 16:17, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]