Diskuto:Sulfurpitango

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pitango)

Al Tlustulimu.

Antaû ĉio, dankon pro viaj kontribuoj. Rilate al ĉi artikolo mi faris aldonon al parto jam ekzistanta. Tamen vere mi ne opinias ke la nomo sulfurpitango estas la plej bona, unue pro la ambigueco kun la frukto Pitango, due por ke ĝi ŝajnas al mi strangaĵo. Por mi se ni prenos la nomon benteveo el latinamerika hispana estos solvo pli konvena. En Brazilo ni nomas tiun birdon - Bem-te-vi. Aliaj elektoj kiel Pitanguso... por mi ne estas plibonaj. Ĉu eblas ŝanĝi? Amike -- uzanto:Lumass 03:29, 17 feb. 2021‎ (UTC)[Respondi]

@Lumass: Hm, kutime en botaniko la konsilo por esperantaj nomigoj estas kiom eble proksime resti ĉe la latina, botanika nomo, kiu ĉi tie estas Pitangus sulphuratus - tie sulfurpitangosulfura pitango multe pli proksimas al la latina "originalo" ol la proponita vorto benteveo el la latinamerika hispana (kie cetere estas iom alia vortumo bienteveo). Kompromiso estas aldoni la proponitan novan vorton kiel alternativan - cetere kial inventi tute novan fantazian vorton benteveo, se ankaŭ eblas preni la alilingve ekzistantan vorton bienteveo rekte el la latinamerika hispana?? Principe la brazila portugala formo Bem-te-vi kompreneble ankaŭ belas, sed al ĝi mankas esperanta o-finaĵo kaj ĝi havas la du interstrekojn kiuj en Esperanto aspektus nekompreneblaj, tial simple pli utilas transpreni la vorton bienteveo el la latinamerika hispana, kiel alternativan, nur proponitan esperantan vorton. Kompreneble ĉi tio nur indikas neformalan lingvaĵon: por vera solvo de la noma demando necesus, ke iu renoma esperanta vortaro en presita eldono notus la esperantan nomon, kaj probable ankoraŭ longe daŭros ĝis tia referenco estos. ThomasPusch (diskuto) 10:03, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Benteveo ne estas alia fantazia nomo, bv legi la hispana versio pri la temo. Lumass (diskuto) 11:00,16 nov. Lumass (diskuto) 23:25, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]