Koncilio de Clermont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Papo Urbano la 2-a dum la Koncilio de Clermont. miniaturo el Livre des Passages d'Outre-mer, 1490 ĉirkaŭ. (Nacia Biblioteko de Francio).

La Koncilio de Clermont estis koncilio de la Katolika Eklezio kiu okazis en novembro 1095 kaj kiu rezultis en la alvoko al la Unua krucmilito. Ĝi estis proklamita de papo Urbano la 2-a.[1]

Ĉeestis ĉirkaŭ 300 pastroj de tuta Francio. Urbano traktis pri la Klunizaj reformoj kaj konfirmis la ekskomunikon al la franca reĝo Filipo la 1-a pro sia dua geedziĝo. Jaŭde 27a de novembro, Urbano parolis por la unua fojo pri la problemoj en Oriento kaj responde al helpopeto fare de la Bizanca Imperiestro, deklaris sanktan militon (bellum sacrum) kontraŭ la islamanoj kiuj okupas Palestinon.

Koncilio de Clermont-Ferrand[redakti | redakti fonton]

Koncilio de Clermont-Ferrand referencas al parolado fare de la papo Urbano la 2-a dum la Koncilio de Clermont, kiu estas indikata en la historiografio kiel la elĉeniganta kaŭzo de armita ekspedicio al Sankta Lando, pliposte nomata "Unua krucmilito".

Tradicia historiografio[redakti | redakti fonton]

Papo Urbano la 2-a eldiris sian paroladon la 27an de novembro de 1095 en la Koncilio de Clermont-Ferrand (kiel jam faris en 1090 en koncilio de Melfi), en kiu reprenis en konsideron la projektojn de papo Gregorio la 7-a, incitante la francan popolon al krucmilito por depreni la Sanktan Teron el la okupo de la Araboj. Francio, li diris, estis troloĝata dum la sanktaj teroj de Kanaano estas plenplenaj je lakto kaj mielo. Urbano sugestis al la francoj direkti siajn glavojn por la servo al Dio... kaj la asembleo konsentis kriante «Dio tion volas!».

En la sankta tero la politika situacio ĉirkaŭ 1075 jam malboniĝis post la falo de Antiokio, kaj la surfaciĝo de la Araboj al la Egea Maro. Urbano ricevintus helpopeton flanke de Aleksio la 1-a Komneno, bizanca imperiestro en marto 1095, dum la Koncilio de Piaĉenco, kie eble estis decidita por la krucmilito. La papo, krome, profunde estis konsternita pro la alarmemaj rakontoj de la pilgrimintoj kaj de rifuĝintaj kristanoj, kiuj estis forigitaj kaj senigitaj je iliaj havaĵoj.

Tendenco de la moderna historiografio[redakti | redakti fonton]

Reale, la graveco de tiu parolado estis ege reduktita per la ĵusa historiografio, kiu provis ĝin enmeti en pli ampleksan kuntekston de la tiutempa eŭropa situacio.

Evento tiom influa sur la «longa kuntreno» de la historio kiel la krucmilitoj havis sendube kaŭzojn malpli freŝdatajn kaj okazajn: en la unua loko staras la impeta kresko demografia, ekonomia kaj socia kiun la Okcidento estis ĝuanta ekde almenaŭ du jarcentoj, kaj kiu puŝis serĉi novajn elfluejon kaj novajn terojn konkerendajn.

Plue la parolado mem de Urbano estis transigita nur de kronikistoj kiu skribis distance de pluraj jaroj kaj jam konante, do, la estontajn evoluigojn: eblas, do, ke ili kolorigis siajn versiojn per militecaj celoj kiuj origine malĉeestis. Ŝajnas, fakte, ke la precipa celo de la pontifiko estis invito al la paco kaj al la ĉesigo de la senombraj lokaj konfliktoj kiujn vidis protagonisto de la tiutempa feŭda nobelaro. La papo, do, eble celus disvastigi la samtempajn movadojn porpacajn, kiel (Paco de Dio), iniciatitajn de ekleziaj homoj, kaj sugestus pente pilgrimi al la Sankta Tero pro la sango verŝigita. Helpas tiun interpreton la signifo de la terminoj peregrinatio (pilgrimo), iter (vojaĝo), uzitaj por indiki la fenomenon, kiuj ekskludas la militecan aspekton dum la vorto «cruciata» (kruciata) aperos nur multe pli malfrue en la 13a jarcento kiam la Eklezio jam regos la fenomenon (kaj ĝian simbolan aparataron) por ĝin ekspluati laŭ siaj celoj.

Plue, aparte, problemas la tempa lokigo de la supozita letero de la bizanca imperiestro, Aleksio la 1-a Komneno, al la papo por helpopeti favore al la orienta kristanaro (kaj alveninta dum la papo celebradis la Koncilion de Piaĉenco (1095).

La verdireco de la sama estas historiografie kontestata, tiom kiom estas kontestata la antaŭa letero sendita de la sama imperiestro, pro sama motivo, al la Grafo de Flandrio. (Inter la subtenantoj de verdireco de tiu lasta nombriĝas ankaŭ la Akademiano de Francio Jean Richard, en "Histoire des Croisades", Fayard, 1996, p. 45).

Efektive, kun la diversaj islamaj regnoj naskiĝintaj ĉe siaj limoj Bizanco havis, jam delonge, problemojn sed jam trovis akcepteblan modus vivendi (provizoran akordon, vivmetodon). Ĝi, male, rajtis timi eble pli la Frankojn: apenaŭ malmultajn jarojn antaŭe, fakte, ĝi devis alfronti masivan provon de invado flanke de Normandoj de Roberto Giskardo (1081); malfacilas, tial, imagi ke la superaj regantoj de la imperio deziresprimis ke okcidenta armeo trairus ilian teritorion; Pliprobablas, do, ke tiuj literoj estus elpensaĵoj, por justigi aposteriore, de la subtenantoj de la ekspedicio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia (22a de Oktobro 2015). «Apéndice II. Cronología». Templarios. Del origen de las cruzadas al final de la Orden del Temple (1a eldono). Madrid: Penguin Random House Grupo Editorial, S. A. U. p. 443. ISBN 9788401015731. Konsultita la 21an de Februaro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Christopher Tyerman, God's War: A New History of the Crusades, 2009, ISBN 88-06-15274-2
  • Franco Cardini, Le crociate tra il mito e la storia, Roma, Nova Civitas.
  • Franco Cardini, L'avventura di un povero crociato, Milano, Mondadori, nuova edizione 1998.
  • Franco Cardini, Il movimento crociato, Firenze, Sansoni, 1972.
  • Jean Richard, "Histoire des Croisades", Fayard, 1996.

Artikoloj kunrilataj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]