Sveĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
slivo
maturaj slivoj
maturaj slivoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Amygdaleae
Genro: Prunuso Prunus
'’ Prunus domestica subsp. domestica’'
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La slivo (Prunus domestica subsp. domestica) estas subspecio de la pruno (Prunus domestica). Ĝi estas kultivata en Eŭropo, okcidenta Azio, Nordameriko kaj Nord- kaj Sudafriko pro siaj fruktoj.[1] La frukto tre similas al pruno, sed estas pli oblonga kaj la fruktkarno facile deiĝas de la drupo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

kvinnombra radisimetria floro

Vegetativaj Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La slivarbo atingas alton ĝis 6, malofte eĉ ĝis 10 metroj. Ĝia ligno havas malnetan pezon de 0,75 ĝis 0,85 g/cm³ kaj estas ŝatataj pro ĝia ruĝbruna koloro kaj forteco de lignaĵistoj. El ĝi oni faras eksvizitajn meblojn. Unujaraj branĉoj estas pli aŭ malpli kalvaj. La simplaj folioj estas noĉitaj ĝis segilformaj, sur la supra kaj malsupra surfacoj kalvaj aŭ malofe iomete haraj. Ĝi la flortempo ili apenaŭ estas evoluitaj.[1]

Generativaj Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La duseksaj floroj havas diametron de 1,5 ĝis 2 cm. Ili estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj estas oblongaj kaj sur ambaŭ flankoj diese haraj. La kvin verdece blankaj petaloj estas oblongaj.[1]

La drupo (ŝtonfrukto) estas en matura stato blua ĝis blu-nigra, faruneca, 4 ĝis 8 cm longa, longeca-ovforma kaj mallarĝigas je ambaŭ finoj. La ŝtonkerno havas formon de ovo ĝis duonluno, plateca kaj je ambaŭ finoj pintaj. Ĝi estas 0,47- ĝis 0,58-oble pli dika ol longa. La „fruktkarno“ estas mezforte suka, firma kaj disigas facile de la kerno. Bakite ĝi konservas sian formon[2].[1]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Slivoj taŭgas por esti freŝe konsumitaj sed ankaŭ povas esti uzataj por fari pureon, sekfruktojn kaj slivovico (slivbrando). En Mezeuropo la fruktoj ofte estas uzataj por fari kukon (slivokuko).

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Elekto [1] el pli ol cent [3] en Mezeŭropo kultivataj slivokultivaroj :

  • 'Bühler', ofte frua kultivaro
  • 'Cacaks Beste'[4]
  • 'Ersinger', grandfrukta kultivaro
  • 'Elena'
  • 'Fellenberg', ŝatata kultivaro en Svislando
  • 'Hauszwetschge', (doma slivo) malnova kultivaro
  • 'Italienische Zwetschge', aroma tabla frukto kiu ŝatas varmon
  • 'Jojo'
  • 'Kirkes Pflaume', grandfrukta kultivaro
  • 'Lützelsachser', grandfrukta kultivaro
  • 'Ortenauer' estas kultivata en vinregionoj
  • 'Stanley' , kun pendantaj fruktoj
  • 'Zimmers'

Bildoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Hildemar Scholz, Ilse Scholz: Prunus. In: Hildemar Scholz (Hrsg.): Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Begründet von Gustav Hegi. 2., völlig neubearbeitete und erweiterte Auflage. Band IV Teil 2B: Spermatophyta: Angiospermae: Dicotyledones 2 (3) (Rosaceae, 2. Teil), Blackwell, Berlin/Wien u. a. 1995, ISBN 3-8263-2533-8.
  2. Stiftung Warentest: Leserfrage: Pflaume oder Zwetschge? In: test, 2010, Nr. 9 (abgerufen am 1. Februar 2013)
  3. Obstbaumschule, Großhändler, kein Einzelhändler
  4. Manfred Fischer: Farbatlas Obstsorten. Stuttgart 2003, ISBN 3-8001-5547-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]