Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Marto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, marto 2023


Ne plu aktivaj (marto 2023)[redakti fonton]

Grand Orient de France => Granda Oriento de Francio 2023 03 01[redakti fonton]

Kialo: La titolo estas tradukita en la respektivajn lingvojn en ĉiuj multaj el la lingvaj eldonoj de Vikipedio. Do, ĉi tiu titolo estas tradukinda ankaŭ en Esperanton. — Super nabla (diskuto) 23:10, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Senprobleme. La framasonaj loĝioj ĉiukaze ne multe interferas kun aliaj paĝoj, do la nomŝanĝo garantiite ne kaŭzos problemon. ThomasPusch (diskuto) 22:27, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 22:27, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Nu ja, ke vi komence skribis ke "ĉiuj" lingvaj eldonoj tradukas la nomon, ne vere ĝustas. Fakte estas malpli ol triono: nun kiam ankaŭ Esperanto estas inter la tradukaj versioj, 12 latinliteraj lingvoj ne tradukas kaj 5 jes tradukas ĝin (ke la hebrea, persa, ĉina kaj rusa "ne povas ne traduki", klaras). Sed ne estas problemo. La argumento ke ĉiuj aŭ tre multaj aliaj lingvoj tiel faras kiel ni volas fari, ne estas tiom forta. ThomasPusch (diskuto) 22:36, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Jes, prave. —Supernabla🪰 22:38, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Unuiĝinta Reĝlando -> Britio 2023 03 03[redakti fonton]

1. Britio estas la normala kaj kutima nomo de la lando en Esperanto.

2. Ke Britio estas reĝlando, estas provizora stultaĵo. Iam oni forigos la monarkion, sed Britio restos Britio. (Krom se Kimrio kaj Skotlando sendependiĝus. Tamen, se nur unu el tiuj landoj sendependiĝus, kredeble oni plu uzus la nomon Britio por la restaĵo. Se nur Anglio sendependiĝus, jen teorie interesa afero, sed eĉ pli malprobable!)

3. Unuiĝinta Reĝlando estas maloportuna nomo: tre longa, oni ne povas facile derivi adjektivon, ktp.

4. Cetere, "Granda Britio" estas stultaĵo en Esperanto. Oni bezonas "Grande" en la franca por distingi inter "Bretagne" kaj "Grande-Bretagne", sed en Esperanto tiuj aferoj estas Bretonio kaj Britio, respektive: nenia "granda" necesas. -- aldonis, sen subskribo, Lingvano 13:56, 3 mar. 2023‎ (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kara Lingvano - En viaj detalaj (kaj ĝenerale trafaj) eksplikoj vi neniel mencias Nord-Irlandon, kiu estas alia ekster-angluja parto de tiu ĉi regno.
Ĉu, laŭ vi, Britujo (en Esperanto) inkluzivas Nord-Irlandon?
Aŭ ĉu, simile al la tradicio en aliaj lingvoj, formale - ne, sed en nepedanta neformala uzado - jes?
Se estas tiel, kiel oni prezentu tiajn nuancojn en la koncerna(j) artikolo(j)?
Amike, -Filozofo (diskuto) 15:44, 3 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Favore. Britio kiel titolo, Unuiĝinta Reĝlando en la enkonduko. — Super nabla (diskuto) 10:00, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La nuna titolo konformas kaj al la titolo de aliaj Vikipedio kaj al la difino de NPIV.-DidCORN (diskuto) 19:14, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ankaŭ la titolo Britio kongruas kun PIV, kaj almenaŭ la ĉina kaj la rusa Vikipedioj ŝajne sukcesas nomi la landon sen fia (laŭ mi) kaj politike malneŭtrala referenco al reĝo. Lingvano (diskuto) 20:52, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La referenco al reĝo ne estas fia 😁, sed indas uzi la nomon «Britio» ĉar ĝi estas pli simpla kaj regulara por Esperanto-parolantoj: Italio, Francio, Germanio, Belgio, .... Britio! Memkompreneble. Oni povas specifi la oficialan pompan longan nomon en la enkonduko. — Super nabla (diskuto) 13:20, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kiel Filozofo jam aludas, Britio formale ne inkluzivas Nord-Irlandon. Ĉi-okaze mi pensas, ke ni prefere uzu la iom pli formalan nomon "Unuiĝinta Reĝlando", kaj klarigu la nuancojn inter la nomoj en piednoto en la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:16, 30 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 17:41, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Lisa kaj Lottie => Das doppelte Lottchen 2023 03 04[redakti fonton]

Evidente, estu la originala titolo. - Moldur (diskuto) 10:49, 4 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi provis alinomi mem, sed ne havas la rajton. Mi petas administranto alinomi. - Moldur (diskuto) 20:03, 4 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super nabla (diskuto) 09:58, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes. Ĝis estos Esperanta traduko, ni uzu la originalan titolon, mi supozas. Lingvano (diskuto) 17:14, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. - Moldur (diskuto) 07:37, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]


Ŝablono:Math => Ŝablono:Mate 2023 03 09[redakti fonton]

Kialo: «Matematiko» al mi ne plaĉas, ĉar estus tro longa nomo. — Super nabla (diskuto) 23:47, 9 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: En Esperanto ekzistas nenia tradicio pri tiaspecaj mallongigoj. Konjekteble neniu en la formo "mate" rekonus matematikon. Kial do entute ŝanĝi, se la formon "math" certe rekonus pli multaj esperantolingvanoj? Amike, -Filozofo (diskuto) 02:44, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Plene konsentas kun Filozofo. - Moldur (diskuto) 05:51, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dankon al la intervenintoj. Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 11:48, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

{{Math}} => {{Matematiko}} 2023 03 11[redakti fonton]

Kialo: esperantigo. Ĉi tiu nomo estas pli komprenebla por Esperanto-parolontoj. — Super nabla (diskuto) 11:49, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 03:54, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 22:05, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Cardiff => Kardifo 2023 03 14[redakti fonton]

Kialo: Ĝi estas ĉefurbo (de Kimrio), do meritas esperantan nomon. — Super nabla (diskuto) 01:37, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Lingvano (diskuto) 09:29, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ĝi aperas en NPIV. DidCORN (diskuto) 15:06, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Crosstor (diskuto) 12:26, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 03:53, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 09:39, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Salzburg => Salcburgo 2023 03 15[redakti fonton]

Kialo: ĝi estas ĉefurbo (de Salcburgio), kaj eĉ aperas en PIV '20Super nabla (diskuto)

Por Por: Ĝi aperas en NPIV.DidCORN (diskuto) 20:44, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 03:52, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 09:36, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Salar de Uyuni => Salejo de Ujuni => Salejo Ujuni 2023 03 15[redakti fonton]

Kialo: esperantigo el la hispana. — Super nabla (diskuto) 23:07, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Se Ujuni ne estas iu aparta loko (urbo ks) al kiu apartenas tiu ĉi salejo, sed propra nomo de la salejo, mi proponus Salejo Ujuni. RG72 (diskuto) 17:42, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konsentite. — Super nabla (diskuto) 18:47, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 22:04, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Heinrich Heine => Henriko Hejno 2023 03 15[redakti fonton]

Kialo: Tiu esperanta nomo aperis en kelkaj Esperantaj tradukoj kaj ankaŭ en artikoloj de Ĉina Radio Internacia. — sen subskribo 23:42, 15 mar. 2023 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Mi opinias ke esperanto-versio ankoraŭ ne estas tiom vasta uzata ke plimulto serĉus ĝin, ne originalan nomon. Ĝo prefere ĝi estu alidirektilo. RG72 (diskuto) 03:48, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tre hezitas. Nacilingva nomo por tiu fama verkisto ŝajnas multe pli ofte uzata, nur tre malofte oni renkontas iun esperantigon. Ŝajne ankaŭ Zamenhof mem, kiu ja esperantigis verkojn de Heine, ne esperantigis lian nomon. - Moldur (diskuto) 14:54, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Same kiel Albert Einstein estas esperantigita Alberto Ejnŝtejno. Uzanto:DidCORN forgesis subskribi, je 18:22, 30 mar. 2023 — Super nabla (diskuto) 19:41, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @DidCORN: tamen, por Albert Einstein ni daŭre uzas kiel titolo de la artikolo sian devenan germanan nomon. — Super nabla (diskuto) 19:43, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
En nia Vikipedio, ne estas ĉiam logiko, foje estas la gepatra nomo foje estas la esperantigita nomo kiel ekz. Renato Kartezio pri René Descartes.-DidCORN (diskuto) 21:22, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:19, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite Same Alberto Ejnŝtejno estas nur alidirektilo, kaj Vladimiro Putino eĉ ne ekzitas. Tamen Renato Kartezio estas paĝo. Taylor 49 (diskuto) 08:56, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Germana Imperiestra Regno => Germana Imperio 2023 03 16[redakti fonton]

Kialo: la nuna nomo tre strangas. Se ekzistas imperiestro temas pri imperio, ne temas pri regno. (Bv. noti, ke paĝo kun tiu nomo jam ekzistas) — Super nabla (diskuto) 20:39, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tutcerte temas pri regno - ĉiu suverena ŝtato estas regno: [1], kaj imperiestro estas ja ekzemplo de regnestro. Probable vi konfuzas "regno" kun "reĝlando", kiu havas pli malvastan signifon. (Bedaŭrinde pluraj artikoloj en nia Vikipedio erare uzas la vorton "regno" anstataŭ la celata "reĝlando".) - Moldur (diskuto) 21:00, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konvinkite de @Moldur:. Super nabla (diskuto) 21:16, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite Super nabla (diskuto) 22:33, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Provinco Ŭesko => Provinco Ŭeskio => Provinco Huesca 2023 03 16[redakti fonton]

Kialo: la titolo kaj la nomo uzata komence de la enkonduko malsamas. — Super nabla (diskuto) 12:09, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Interese! Ĉu Huesko, Osko, Uesko, aŭ Vesko? Malavantaĝo de Osko estus la ekzisto de senrilataj oskoj kaj oska lingvo. Lingvano (diskuto) 13:26, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La demando estas pri malkongruo inter la artikolnomo (esperantigite Ŭesko) kaj la enkonduka frazo (hispane Huesca), tute ne pri elekto de alia esperantigo. Plej simpla solvo estas lasi la artikolnomon senŝanĝe kaj adapti la enkondukan frazon. - Moldur (diskuto) 15:00, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed la nomo Ŭesko estas kontraŭfundamenta. Do eble oni provizore ŝanĝu al la hispana nomo. Lingvano (diskuto) 15:38, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Lingvano ... ĉar ĝi ekas kun litero Ŭ, ĉu ne? — Super nabla (diskuto) 16:09, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Provinco Huesca, aŭ Huesca (provinco). Lingvano (diskuto) 15:38, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Provinco Ŭeskio, ĉar ĉiuj hispanaj provincoj havas siajn nomojn esperantigitajn kaj la esperantigo de Huesca en PIV estas "Ŭeskio". --diris kiu?
PIV ne konas "Ŭeskio", en la artikolo erare aperis ligilo al la PIV-a vorto "Eŭskio", sed tio estas tute alia regiono... Vidu ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:18, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Provinco Huesca Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:18, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Provinco Huesca, aŭ Huesca (provinco), aŭ Uesko (provinco) (kontraŭ "Ŭeskio"). Taylor 49 (diskuto) 20:24, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kani por la koncerna kategorio elektis nomon "provinco Huesko", la formo ankaŭ aperas en vikidatumoj kaj plurfoje en la provinca teksto, kaj estus tute en ordo, se almenaŭ unu ekstera referenco (reta aŭ papera, ankaŭ povas esti de 1923) citeblas. Se ne troveblas tia referenco, kaj ĝis nun neniu ĉi tie havas tian atuton en la skribotabla tirkesto, tiam nur restas provinco Huesca (kio estus bedaŭrinda ĉar en la provinco parolatas ne nur la hispana, sed ankaŭ la aragona kaj malpli la kataluna - hispane estas Huesca, aragone Uesca, katalune Osca). ThomasPusch (diskuto) 19:22, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Trafe. @Kani: Ĉu vi iel havus ideon de kie havigi nur unu eksteran referencon pri ekstervikipedia uzo de la vorto Huesko. Mi tre ŝatus voĉdoni pri tiu vortumo, kiu bele evitus maleblan komencan literon Ŭo kaj tamen estus esperantlingva kaj lingve tute neŭtrala. Aidas (diskuto) 21:43, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi startu per neakceptebla eblo: Ŭeskio (tute ne uzata; en hispanaj provincoj tiu finaĵo ekzistas nur en Asturio (kiu vere estas regiono) kaj Almerio, Segovio kaj Palencio kiel rekta adapto de la hispanlingvaj nomoj). En Hispanio estas pluraj teritorioj en kiuj uzatas diversaj lingvoj, kio okazas en tiu provinco. Tial estas tradicia kutimo klopodi esperantigitan nomon kiel neŭtrala nomo. Tial krom la hispanlingva Huesca, utilus esperantigita Ŭesko: la ho estas sensona hispane, kaj en PIV estas vortoj (ja vere malmultaj) kiuj ekas per Ŭ-, kial ne? Mi ne havas ekstervikiajn referencojn kaj mi povus prie demandi al aragonaj samideanoj, se vere tio utilos. Oni ne forgesu, ke temas pri provinco, provinca ĉefurbo, kategorio kaj centoj da samprovincaj municipoj kaj loĝlokoj.--kani (diskuto) 23:08, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Kani: Tute klara ke la ho estas sensona hispane: la ideo estas pli sekvi la skriban nomon, kiel en la PIV-a vorto Vorarlbergo, kiu nacilingve komenciĝas per klara sono "F", tute ne per sono "v", kaj la diferenco inter sonoj "F" kaj "V" estas multe pli forta ol aŭdigo aŭ neaŭdigo de tenera sono "h". Sed pri la demando "kial ne" la respondo estas tiu Deklaro pri la Esperanta litero ŭ de la Akademio de Esperanto la 9-an de aprilo 2023, kion eblas neŝati, sed kion oni ne ignoru. Sen ekstera referenco ni tro riskus mem proponi esperantigon, do se ankaŭ vi ne havas citeblan fonton - estas tre domaĝe. Sed indus ankoraŭ esplori loke en la provinco aŭ foliumante en la revuo Boletín, ĉu ne iam jam uziĝis esperantigo. Ĉar la ŝanĝo al hispanlingva nomo estas neevitebla, sed bedaŭrinda lasta elturniĝo: kiel dirite, ĉar en la provinco parolatas ne nur la hispana, sed ankaŭ la aragona kaj malpli la kataluna - hispane estas Huesca, aragone Uesca, katalune Osca... ThomasPusch (diskuto) 14:37, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite al Provinco Huesca.--kani (diskuto) 14:38, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ankoraŭ komprenis ke tiu kiu en la paĝoj ĉi tie tiom disvastigis la esperantigon "Huesko", estis uzanto:Chabi (Vicente Costalago), ankaŭ hispanlingvano kiu sendube perfekte konscias ke en la hispana oni nur vidas sed ne prononcas la komencan literon "h", kaj ke prononcante la esperantigan proponon oni ja aŭdos iun sonon "h" tie. Tamen mi daŭre favoras lian proponon de esperantigo, kaj iom bedaŭras ke li en junio 2021 ĉesis la redaktadon, do supozeble ne reagos se oni metus noton en lian personan diskutpaĝon, kaj bedaŭrinde ne enŝaltis la funkcion ke oni povus retpoŝte atingi lin. ThomasPusch (diskuto) 19:28, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Bregenz => Bregenco 2023 03 16[redakti fonton]

Kialo: estas ĉefurbo (de Vorarlbergo), do la nomo havo la O-finaĵon. — Super nabla (diskuto) 21:12, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:21, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi kuraĝas blinde voĉdoni por, kvankam nek mi nek certe iu alia trovis iun ajn referencon por tiu vorto. PIV almenaŭ konas esperantlingvan nomon "Vorarlbergo", prononce tre stranga, ReVo kaj ĉiuj german-esperantaj vortaroj kiuj estas alireblaj al mi konas nek la landon nek la urbon, kaj en la interreto mi trovas ekzakte nul trovojn. Sed pri Bregenco ne estas dubo ke se iam ekestos esperanta nomo, ĝi aspektos tiel ĉi. ThomasPusch (diskuto) 23:14, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ĉar ne estas alternativoj, kvankam domaĝe ke ŝajne ankaŭ ĉi tie mankas utilaj eksteraj referencoj. Kial ne iuj esperantistoj el Vieno aŭ Graz, kie estas sufiĉe, antaŭ 50 jaroj povis translokiĝi al Bregenco, tie fondi lokan grupon kun gazetara fako kiu inundis la landajn E-gazetojn de AT, DE kaj CH per artikoletoj pri la grupo... Aidas (diskuto) 07:35, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Kun kvar poraj voĉoj, mi kuraĝas alinomi la titolon al Bregenco. Esceptokaze, kvankam neniu povis alporti citeblan referencon, ĉar la esperantigo mem estas sen-kontroversa, kaj ne estas dubo ke, se entute esperantigi, tiam la rezulto estas "Bregenco". Ni fakte ne scias, ĉu estas aŭ iam estis aktiva Esperanto-grupo en la urbo, sed ĝustas ke se ĝi estis ĝi ne havis aktivan gazetaran fakon. Tiel estas. ThomasPusch (diskuto) 14:41, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Antarkta Teritorio pretendata de Aŭstralio => Aŭstralia Antarkta Teritorio 2023 03 17[redakti fonton]

Pli unueca titolo, simila al Brita Antarkta Teritorio, Argentina Antarkta Teritorio ks. RG72 (diskuto) 07:37, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi konsentas pri la nomo, sed en tiuj artikoloj, oni devas substreki — mia-opinie — ke tiuj nomoj estas nur konvencio, kaj ke la Antarkto estas posedaĵo de la tuta homaro, ne de unu aŭ de alia lando (surbaze de la Antarkta traktato). — Super nabla (diskuto) 14:46, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 07:36, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 14:51, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 14:51, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi suspektas ke la litero ढ़ iĝas simpla R en Esperanto (do la transliterumo kun RH estas erara). La nuna titolo estas, eble, maltaŭga miksaĵo de angla kaj Esperanta transliterumoj. Mi priparolis tion kun la aŭtoro de la paĝo (nome, kun @Crosstor:; vidu: Uzanto-Diskuto:Crosstor#Kiŝangarh kaj ankaŭ Uzanto-Diskuto:Super nabla#Kiŝangarh) sed ni ne povis certi pri la ĝusta transliterumo, ĉar ni ne estas lingvistikistoj. Ŝajnas, ke la paĝo Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto ne havas referencon al litero ढ़. — Super nabla (diskuto) 15:16, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Povas okazi, ke Super nabla perfekte pravas, ĉar mi ne ĉiam povis akiri bonajn informojn. Foje mi prenis la anglan nomon, ĉar mankis aliaj informoj. Supozeble ĉirkaŭ 30 artikolojn mi kreis kun rh en Barato, krome pliajn, kie h estas kvazaŭ superflua. Ankaŭ argumento de Super nabla ne estas perfekta, ja ekzemple la plena familio Gandhi tiel estas legebla en ĉiuj artikoloj. Kial do ne alinomas Super nabla Gandhi al Gandi?--Crosstor (diskuto) 11:26, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Saluton, @Crosstor: mi ja proponis alinomi Gandhio al Gandio, kaj estis granda diskuto tie kun multaj intervenintoj. Tamen eĉ en Esperantujo kelkaj uzas la skribon «Gandhio» kun H (kaj ankaŭ ekzistas libro en Esperanto titole «Gandhio». Ve!). Ĉar mia vidpunkto pri «Gandio» estis minoritata, la uzo de «Gandhio» ne ŝanĝiĝis. Se vi demandas min, «Gandhio» daŭre estas eraro: mi neniam skribos «Gandhio» kun H en Esperanto. — Super nabla (diskuto) 12:27, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne diskutas pri Gandhi, nur mi kreas artikolojn. La cetero estas la via. --Crosstor (diskuto) 12:33, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 08:01, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Efika Altruismo => Efika altruismo 2023 03 22[redakti fonton]

Kialo: uskleco. — Super nabla (diskuto) 12:46, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tute klare. - Moldur (diskuto) 19:09, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 21:51, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

La Trumpeto de Cigano => La trumpeto de la cigno 2023 03 29[redakti fonton]

Kialo: uskleco + artikolo «la» + mistajpo («cigano»>«cigno»). — Super nabla (diskuto) 22:00, 29 mar. 2023 (UTC).[Respondi]

Por Por: Evidente.DidCORN (diskuto) 18:12, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes, pri ĉiuj tri problemoj. - Moldur (diskuto) 19:10, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Dankon al la intervenintoj. — Super nabla (diskuto) 19:32, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Poitiers => Puatiero 2023 03 29[redakti fonton]

Kialo: esperantigo laŭ PIV. (Vidu ankaŭ [[) — Super nabla (diskuto) 11:50, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 11:18, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 11:44, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 07:36, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi fermas la diskuton kaj ŝanĝas la titolon de la urba artikolo al Puatiero (bonas ke la alternativa historia esperantigo Potevo daŭre menciatas en la unua frazo kaj en referenco, sed ĉar PIV nun favoras la nomon Puatiero, ĝi estas la favorata nomo). Tamen la aliaj paĝoj ankoraŭ devos esti ŝanĝataj: almenaŭ la paĝon Batalo de Poitiers kaj paĝojn tie ligatajn indos ŝanĝi, pri aliaj paĝoj ŝanĝo malpli necesas, ekzemple la paĝo Poitiers (stacidomo) pri la stacidomo "gare de Poitiers" laŭ mi ankaŭ povas resti kiel ĝi estis ĝis nun. ThomasPusch (diskuto) 14:54, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Prezidanto (respublikestro) => Prezidento 2023 03 30[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke la artikol-titolo Prezidento estis ĵus ŝanĝita al Prezidanto (respublikestro). Mi proponas restarigi la titolon Prezidento. Jen skize la kialoj de mia propono:

1. La formo "prezidento" estas unusenca, klara, bone difinita kaj oportune, nestumblige uzebla en bonstilaj tekstoj.

2. La formo "ŝtatprezidanto", male, estas peza kaj tro ĝenerala, kaj en iom longa teksto kiel Vikipedia artikolo, ĝiaj ripetoj sonas mallerte kaj nenature; la formo "respublikestro" ne estas internacie rekonebla (legante, oni ne certos, ke temas ĝuste pri prezidento), kaj miakonjekte ĝuste tial oni enkondukis la laman hibridan titolon "prezidanto (respublikestro)".

3. La vorto "prezidanto" uzata en la senco "prezidento" estas ambigua en multegaj kuntekstoj, kio igas ĝin neoportuna en bonstilaj tekstoj kaj postulas senambiguigajn artifikojn en preskaŭ ĉiuj kuntekstoj.

4. Eĉ pli grave, "prezidanto" estas participo kun la senco "kiu prezidas", dum ŝtatestro/prezidento estras, regas, sed apenaŭ eblas diri, ke li efektive prezidas super io.

5. En pluderivado, referencoj al "neprezida prezidanto" sonas misgvide kaj konfuze: ekzemple, prezidanta helpanto, prezidanta asistanto, prezidanta rolo ktp.

6. Prezidanto de senato aŭ prezidanto de konsilantaro efektive prezidas super kunsidoj de senato/konsilantaro, sed ŝtatprezidanto ne prezidas en "kunsidoj de ŝtato".

7. La formo "ŝtatprezidanto" estas aparte maltaŭga, ĉar la vorto "ŝtato" signifas ne la tutan regnon sed nur unu el ĝiaj federaciaj partoj en multaj grandaj kaj politike gravaj landoj: Brazilo, Hinda Unio, Meksiko, Usono (ktp?).

8. La ekspliko, ke la formo "prezidento" ne estas oficiala, ne estas konvinka: en Vikipedio abundegas neoficialaj formoj, kiuj estis elektitaj kiel preferindaj pro kialoj similaj al tiuj, kiujn mi prezentis.

9. Mia propono tute ne malebligas okazan uzadon de sinonimoj (ŝtatestro ka) en taŭgaj kuntekstoj (por variigo; kiam la kunteksto igas klare, pri kiu posteno temas ktp).

Mi povas daŭrigi la klarigojn, sed mi haltos ĉi tie por igi mian proponon simpla kaj klara. Se necesos, mi (kaj aliaj homoj, kiuj oponas evitadon de grava enciklopedia vorto "prezidento") provizos pluajn klarigojn kaj argumentojn.

Mi esperas, ke kolegoj-redaktoroj kaj spertaj lingvanoj subtenos mian proponon. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:33, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: (jen mi, entute ne sperta pri lingvoj). Mi subtenas la proponon. Pri la punkto (4): tamen, laŭ PIV prezidento estas ekzakta sinonimo de prezidanto, do eble kelkaj parolantoj uzas la terminon «prezidanto» ne pensante al forta senco de participo...? — Super nabla (diskuto) 08:52, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Historio de arbitraj alinomoj de tiu ĉi paĝo aspektas terure. RG72 (diskuto) 09:48, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vidu en ReVo [2]: Prezidento estas respublikestro, prezidanto de respubliko, ŝtatprezidanto, Rim.: Prezidento estas speciala statuso por prezidanto, same kiel studento por studanto. Aliflanke en NPIV, Prezidento estas nur la tria kromsignifo por prezidanto.DidCORN (diskuto) 18:06, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Estas mi (sperta lingvano de pli ol 40 jaroj) kiu alinomis la artikolon.

Konsiderante ke:

  • "prezidanto" estas oficiala, tradicia, zamenhofa vorto por tiu signifo,
  • PIV klare markas ĝin preferinda super la neologismo "prezidento",
  • ni iam havis decidon en nia Vikipedio uzi "prezidanto" kaj ne "prezidento",
  • multegaj (kvankam ne 100% ĉiuj) artikoloj, listoj, ŝablonoj, kategorioj en nia Vikipedio konsekvence uzas "prezidanto" kaj ne "prezidento",

tial mi kredis ke mi faras senkonfliktan plibonigon, bonvenigotan de la kolegaro, unuecigante al la decidita kaj preferinda termino.

Laŭ la subita masiva kontraŭstaro de Filozofo mi komprenas ke evidente mi misjuĝis.

Mi malemas disputi pri tio, do mi retiriĝas el la diskuto. Faru laŭ via prefero. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:02, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne ofendiĝu kara, ja neniu celis tion. Se vi vidos la historion de tiu ĉi paĝo, vi komprenos ke ĝi estis alinomita plurfoje kaj arbitre, sen trapasi laŭregulan proceduron kun antaŭa pridiskutado de la afero ĉi tie. La proceduro estas ne perfekta, same kiel ni ĉiuj, sed ĝi estas almenaŭ iu preventilo de arbitraj eraroj. RG72 (diskuto) 12:11, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento:
Citaĵo
 Efektive, E-to estas lingvo de paco, kreita por forĝi kompreniĝon inter ĉiuj homoj 
— Tiama ĝenerala direktoro de Unesko Kōichirō Matsuura
Evidente Kōichirō Matsuura nenion sciis pri Esperanto.[mankas fonto]-DidCORN (diskuto) 09:21, 6 apr. 2023 (UTC)😂 Anstataŭ militi ĉi tie, kial oni ne diskutas la lastajn proponojn kiujn mi enigis? Amike, — Super nabla (diskuto) 15:11, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La rezonoj de Moldur ŝajnas al mi tute pravaj. Prezidanto (respublikestro) estas ĝuste tiu, kiu prezidas respublikon, kaj kies nacilingva titolo etimologie indikas tion. Neologismo ne konvenas. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: (malforte). Konvinkita de Moldur kaj Ararulo. — Super Nabla🪰 21:01, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite ĉar mankas konsento. —Supernabla🪰 21:30, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Caravaggio => Caravaggio (urbo) kaj tuj poste Michelangelo Merisi da Caravaggio => Caravaggio 2023 03 30[redakti fonton]

Kialo: La pentristo estas ege pli grava ol la urbo. Do la titolo Caravaggio devas direkti rekte al pentristo, ne al la urbo. — Super nabla (diskuto) 08:55, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kiel dirite, la pentristo estas pli grava ol la urbo. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:30, 25 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bonvolu, administrantoj, alinomi la paĝojn. — Super Nabla🪰 21:08, 25 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:17, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Specialaĵo:Malfaldi_ŝablonon => Specialaĵo:Ŝablonetendilo 2023 03 30[redakti fonton]

Kialo: La titolo kaj la nomo uzata en la paĝo malsamas. Ŝablonetendilo estas pli konciza titolo. — Super nabla (diskuto) 23:41, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Por mi, "malfaldi" estas pli klara kaj trafa ol "etendi". - Moldur (diskuto) 11:42, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kiel Moldur, mi trovas "malfaldi" pli specifa kaj komprenebla metaforo. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite, bone, konsentite. — Super Nabla🪰 11:24, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

{{X1}}, {{X3}}, {{X10}} => {{ripetu 1}}, {{ripetu 3}}, {{eksponento 10}} 2023 03 30[redakti fonton]

Kialo: La ŝablonoj {{X1}}, {{X3}}, {{X10}} estas nuntempe preskaŭ neniam uzataj. Mi bezonas ŝanĝi ilian nomon, 🙏🏼 por ke mi povus ekuzi la nomojn {{X1}}, {{X3}}, {{X10}} por alia celo: realigi novan gravan ŝablonaron (nome {{provejo de ŝablonoj}}), kiu permesos al kreontoj de ŝablonoj krei kaj redakti pli facile la novajn ŝablonojn. — Super nabla (diskuto) 00:34, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Pri la teknika aspekto mi ne kompetentas, sed mi neniam uzas tiujn ŝablonojn kaj ne gravas al mi kiujn nomojn ili havas. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 08:01, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]