Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2018

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, jaroj 2015-2019


2018

Reĝa aerarmeoReĝa Aerarmeo 2018 01 13[redakti fonton]

Flugkapitano unue alinomis la artikolon per simpla kopiado de la artikolo. Tio estas kontraŭ reguloj pri aŭtorrajtoj, kaj jam okazis redaktomilito por malfari tiun agon. Administranto bonvolu rimarki tion dum la titoloŝanĝo, ĉar nun eble indas kunigi la historiojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:29, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Bananmuŝo 2018 01 14[redakti fonton]

Mi propnas alinomigi artikolon al drozofilo ĉar laŭ PIV http://vortaro.net/#drozofilo estas genro kaj bananmuŝo estas dua inter du nomoj de specio Drosophila melanogaster (ĉefa nomo de specio estas nigraventra drozofilo) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:15, 20 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Sed atentu, ke mi ne lasis la alidirektilon por eviti konfuzojn inter la genro kaj specio. Do fakuloj revizu menciojn pri ambaŭ tra Vikipedio. RG72 (diskuto) 11:04, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Kabineto de la UsonoKabineto de Usono 2018 01 14[redakti fonton]

La titolo estas gramatike fuŝita, oni "ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo". Oni alinomis la artikolon antaŭ kelkaj semajnoj kun la argumento, ke ĝi estas la oficiala nomo. Ĉu ĉi tiu parto de la usona registaro vere havas nomon en Esperanto? Kaj ĉu tiu nomo vere estas gramatike fuŝita? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:53, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite. Nun necesas traserĉi Vikipedion por forigi ligilojn al la malnova nomo. Poste oni povos forigi ankaŭ la fuŝlingvan alidirektilon.--RG72 (diskuto) 16:50, 14 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

LombardujoLombardio 2018 04 15[redakti fonton]

La vorto "Lombardio" troviĝas 8320-foje kiam oni serĉas en esperantaj paĝoj per Google. La vorto "Lombardujo" troviĝas nur 1710-foje kiam oni serĉas en esperantaj paĝoj per Google. La vorto "Lombardujo" troviĝas 0-foje en Tekstaro, sed la vorto "Lombardio" troviĝas 2-foje en Tekstaro, unu el tiuj du citaĵoj eĉ estas de L. L. Zamenhof, kiu nur uzis tiun formon. Tion oni ankaŭ indikas en PIV per la malgranda litero "Z" apud la vorto "Lombardio".

Mi petas, ke oni alinomu ĉi tiun artikolon al "Lombardio", laŭ la oficialaj reguloj de Vikipedio pri artikolonomoj: Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.

Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:52, 15 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 15:53, 4 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Usonaj ministroj kaj ministerioj ktp. 2018 05 15[redakti fonton]

Mi proponas alinomi usonajn ministrojn, ministeriojn ktp. el la nunaj anglecaj, sed esperante malĝustaj nomoj al pli normala Esperanto, ekz-e:

kaj ĝenerale:

  • "Usona Sekretario de ..." -> "Usona ministro pri ..."
  • "Usona Departmento de ..." -> "Usona ministerio pri ..."
  • ktp.

Mi povus facile fari tion mem, sed unue mi volas certigi ĉu ekzistas ĝenerala interkonsento por tia alinomado. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:10, 15 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 19:57, 14 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: - Mi atentigas ke la 21-an de decembro 2017 Uzanto:Flugkapitano jam movis paĝon Usona ministro pri eksteraj rilatoj al Usona Sekretario de Ŝtato ("Alinomis laŭ oficiala nomo"). Fakte germana vikipedio kaj kelkaj nordaj vikipedio preferas traduki la ideon (ekzemple: germane Aussenminister), male la latinidaj vikipedioj tradukas la individuajn vortojn (ekzemple: france sécretaire d'état, itale segretario di stato, hispane secretario de estado), kaj mi kredas ke ankaǔ slavaj lingvoj kaj aliaj tradukas tiel. Esperanto celas grandan kompreneblon, do eble pli taǔgas traduki la ideon ol la precizajn vortojn - sed en tiu okazo mi ne certas.--Rdelre (diskuto) 13:37, 10 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La propono estas troa simpligado de fenomeno historia kaj terminologia. Prefere estas klarigi la diferencojn anstataŭ pretendi ke vaste akceptitaj internaciaj terminoj konstituas ian malĝustan lingvaĵon. Pauchjo (diskuto) 10:25, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

KontraŭmaterioAntimaterio 2018 05 18[redakti fonton]

La vorto "antimaterio" troviĝas 1730-foje kiam oni serĉas per Google. La vorto "kontraŭmaterio" troviĝas nur 80-foje kiam oni serĉas per Google. La vorto "antimaterio" troviĝas en la reta versio de PIV, sed la vorto "kontraŭmaterio" ne troviĝas en ĝi. La plej ofta vorto por ĉi tiu koncepto estas "antimaterio", tiel estu la nomo.

Mi petas, ke oni alinomu ĉi tiun artikolon al "Antimaterio", laŭ la oficialaj reguloj de Vikipedio pri artikolonomoj: Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.

Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:55, 14 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

  • Komento Komento: Mi ne komprenas kiel kaj kial ne troviĝas iu administranto por alinomi artikolojn, kiam ĉi-lastaj rikoltas tri aŭ pli ol tri "Por" sen "Kontraŭ".--DidCORN (Uzanto-Diskuto:DidCORN) 12:40, 24 junio 2018 (UTC)

Farite.--RG72 (diskuto) 01:27, 26 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

TTT-paĝoRetpaĝo 2018 05 20[redakti fonton]

La vorto "retpaĝo" troviĝas 806000-foje kiam oni serĉas per Google kaj 52-foje per Tekstaro. La vorto "TTT-paĝo" troviĝas nur 7760-foje kiam oni serĉas per Google kaj 13-foje per Tekstaro. La plej ofta vorto por ĉi tiu koncepto estas "retpaĝo", tiel estu la nomo.

Mi petas, ke oni alinomu ĉi tiun artikolon al "Retpaĝo", laŭ la oficialaj reguloj de Vikipedio pri artikolonomoj: Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.

Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:05, 20 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite!--RG72 (diskuto) 01:25, 26 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Konverto de FourierFuriera transformo 2018 05 27[redakti fonton]

La propono pli konforma al la faka termino kaj al NPIV, ĉar konverto havas aliajn signifojn.

Farite.--RG72 (diskuto) 06:10, 31 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Ortonormala matricoOrta matrico 2018 06 02[redakti fonton]

Ortonormala estas ne utila neologismo, kiu ne troviĝas en NPIV, kiam ekzistas en ĉi-lasta la adjektivo "orta" kun la sama signifo

Farite. Nun necesas korekti tiun nomon tra Vikipedio kaj la artikolo mem.--RG72 (diskuto) 06:12, 31 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Chlorophyta -> Klorofitoj 2018 06 29[redakti fonton]

Mi proponas alinomi artikolon el Chlorophyta al Klorofitoj ĉar en PIV 2002 ekzistas nomo klorofitoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:10, 28 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Salatonbv (diskuto) 04:29, 29 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Por Por: --RG72 (diskuto) 06:30, 29 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 06:06, 31 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

artikoloj/Arkivo]].

BitokoBajto 2018 07 10[redakti fonton]

La vorto "bajto" troviĝas 3290-foje kiam oni serĉas per Google. La vorto "bitoko" troviĝas nur 1180-foje kiam oni serĉas per Google. La plej ofta vorto por ĉi tiu koncepto estas "bajto", tiel estu la nomo. Similaj artikoloj (kilobajto, megabajto, gigabajto, terabajto, petabajto, eksabajto, zetabajto, jotabajto) ankaŭ havas similajn titolojn.

Mi petas, ke oni alinomu ĉi tiun artikolon al "Bajto", laŭ la oficialaj reguloj de Vikipedio pri artikolonomoj: Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.

Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:23, 10 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 13:34, 30 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Vincent Van Gogh 2018 08 05[redakti fonton]

Anstataŭ Kategorio:Vincent Van Gogh estu Kategorio:Vincent van Gogh. Laŭ mia kompreno, li estis nederlandano, kaj aplikendas nederlandaj nomreguloj. La vorteto "van" ne estu majuskla, nek estu uzata por alfabetigo. (Estus aliaj reguloj se li estus belgo aŭ usonano, sed ne por nederlandano.) La artikolo Vincent van Gogh estas ĝuste titolita, sed la kategorio bezonas korekton. Same ankaŭ: Kategorio:Pentraĵoj de Vincent Van Gogh estu Kategorio:Pentraĵoj de Vincent van Gogh. La enkategoriajn artikolojn necesas movi al la alinomitaj kategorioj.

Sincere, Moldur (diskuto) 19:53, 5 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Dankon! - Moldur (diskuto) 12:28, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Episkopujo de Asindo 2018 07 30[redakti fonton]

Mi proponas alinomigon de Episkopujo de Asindo al Episkopujo de Essen.

Kialo: La germana nomo de la urbo, Essen, estas uzata en multegaj artikoloj, kaj ankaŭ ekz-e en la nomo de multaj vikipediaj kategorioj. La esperanta nomo de la sama urbo, Asindo, (por kiu fonto mankas) estas tre malmulte uzata. Ne estas evidente al legantoj ke temas pri la sama urbo. Por unuecigi kaj faciligi mi proponas alinomi al la pli ofte uzata nomo, inversigante la nunan alidirektilon.

Sincere, Moldur (diskuto) 13:29, 30 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 06:05, 31 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Dankon! - Moldur (diskuto) 19:19, 5 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Puna juro ---> Kriminala juro 2018 10 07[redakti fonton]

La korekta termino estas "kriminala juro", kiun oni trovas en NPIV, vidu ankaŭ en vortaro.net [1]. DidCORN (diskuto) 09:34, 7 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Por Por: --RG72 (diskuto) 15:38, 7 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Por Por: --DidCORN (diskuto) 16:38, 7 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite. Nun necesas alinomi ankaŭ Kategorio:Puna juro, sed por tio anticipe korektendas dekoj da enaj artikoloj. Ĉu iu roboto povus plenumi tion?RG72 (diskuto)

Laplaca konvertoLaplaca transformo 2018 10 20[redakti fonton]

La propono pli konforma al la faka termino kaj al NPIV, ĉar konverto havas aliajn signifojn.

Farite.RG72 (diskuto)

Dankon! - DidCORN (Uzanto-Diskuto:DidCORN) 10:02, 23 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Kaaba -> Kaabo 2018 10 26[redakti fonton]

Mi proponas ĉar nomo Kaabo estas en PIV kaj vortaro esperanto-pola vortaro de Michalski Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:42, 26 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.RG72 (diskuto)

Duklando Luksemburgio →‎ Duklando Luksemburgo 2018 10 27[redakti fonton]

Sincere, Moldur (diskuto) 08:40, 27 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.RG72 (diskuto)
Dankon! - Moldur (diskuto) 07:42, 21 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Junulara Sekcio de Kuba Esperanto-Asocio al Kuba Esperantista Junulara Organizo 2018 10 30[redakti fonton]

Mi proponas ŝanĝi la malnovan nomon de
Junulara sekcio de Kuba Esperanto-Asocio
al la nuna (kiu estis akceptita de la KEA nacia komitato kaj aperas en la jarlibro)
Kuba Esperantista Junulara Organizo
JabieroKubo (diskuto) 07:36, 30 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.RG72 (diskuto)

Aviada akrobatioAerobatiko 2018 11 20[redakti fonton]

Vikipedio ne estas loko inventi neologismojn kiel akrobatio-n, kiam jam ekzistas de longe fakan terminon, kiu troviĝas en NPIV. DidCORN (diskuto) 19:04, 20 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 06:34, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]